Ivan Naumov FLORETO Mi kisas la vangon sxatotan. Interne mi ridas -- Pro kvanto da "o" en novelo de nia renkonto. Sed subas la ridon tremeto: mi jam ne sinfidas, Cxar kreskas la dubo: cxu mi tie restas venkonto? Ne plue mi certas, ke havas animon el brikoj, Eternaj por tempo, tro firmaj por rompo kaj krevo... Jen -- brikojn disportas popece hastemaj formikoj Por kre' de moskeoj formikaj al Amo kaj Revo. Mi cxasis Liberon, mi sxatis matenan malplenon De l'cxambro, de l'lito, de l'mondo -- por nova vespero. Sed nun -- cxu en plena frenez'? -- mi sercxadas katenon, Tra miaj kirasaj ridetoj penetras sincero!.. Mi sxtone rakontas: "Floreto, mi scias petoli. Min logas okuloj scipovaj kaj lagi kaj steli. Karonta, mi devas konfesi: "kutima pli-oli, Mi kvazaux junulo -- esperis kaj strebos plej-eli..." Mi skize desegnas la mondon de navo laux tajdoj, De rajdo tra kampoj, enombra amoro sub pinoj. Kaj vi, grandokula, miranta, tuj preta al rajdoj, Kapklinas al mi, sur la sxultron kun kalo pro klinoj. "Ahx ne, ne rapidu!.. Alteme: vi konas la kanton?.. Gustumu: cxi-jara apenaux similas realon." Kaj mi, menciante trankvilon, senplauxdon kaj lanton, Per mano sunbruna plenigas kvarcvitran pokalon. Cxu flustre, cxu pense mi gajas pri via destino: "Pretigxu, floreto, mi havos timigan auxdacon!" En kvara linio mi rimos vin... Eble, kun vino -- Cxar gxuas la lipoj tusxantaj la rugxan surfacon.