"Porketo Renkontas Hefelanton" El "Winnie-la-Pu", de A. A. Milne. Tradukis Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A Lewin. E. P. Dutton, 1972. Unu tagon, kiam Kristoforo Robin kaj Winnie-la-Pu kaj Porketo kune konversaciis, Kristoforo Robin finmanĝis buŝplenon kaj diris kvazaŭ indiferente: "Mi vidis Hefelanton hodiaŭ, Porketo." "Kion ĝi faris?" demandis Porketo. "Ĝi nur hefelis laŭ la vojo," diris Kristoforo Robin. "Mi kredas ke ĝi ne vidis min." "Mi iam vidis Hefelanton," diris Porketo. "Almenaŭ mi kredas ke jes," li diris. "Aŭ eble ĝi ne estis tio." "Ankaŭ mi," diris Pu, demandante sin, kia estas Hefelanto. "Oni ne ofte vidas ilin," diris Kristoforo Robin indiferente. "Ne nun," diris Porketo. "Ne en la nuna sezono," diris Pu. Poste ili ĉiuj parolis pri io alia, ĝis venis la horo kiam Pu kaj Porketo devis hejmeniri. Komence, dum ili rigide marŝis laŭ la vojeto kiu flankis la Centakrean Arbaron, ili ne multe interparolis, sed post kiam ili venis al la rivereto kaj helpis unu la alian trans la paŝoŝtonoj, kaj ree povis marŝi flankalflanke sur la eriko, ili komencis paroli laŭ amika maniero pri diversaj aferoj, kaj Porketo diris, "Se vi bone komprenas min, Pu," kaj Pu diris, "Ĝuste tion ankaŭ mi opinias, Porketo," kaj Porketo diris, "Sed, aliflanke, Pu, ni devas memori," kaj Pu diris, "Tute prave, Porketo, kvankam mi momente tion forgesis." Kaj tiam, ĝuste kiam ili venis al la Ses Pinoj, Pu ĉirkaŭrigardis por certiĝi, ke neniu aŭskultas, kaj tre solene diris: Porketo, mi faris decidon." "Kian decidon, Pu?" "Mi decidis kapti Hefelanton." Pu kapjesis plurfoje dum li tion diris, kaj atendis ke Porketo diru "Kiel?" aŭ "Ho Pu, vi ne povus!" aŭ ion simile helpan, sed Porketo nenion diris. Vero estis, ke Porketo bedaŭris ke li ne elpensis tion unue. "Mi faros ĝin," diris Pu, post plua kelkmomenta paŭzo, "pere de kaptilo. Kaj ĝi devos esti Ruza Kaptilo. Tial, Porketo, vi devos min helpi." "Pu," respondis Porketo, tute kontenta denove, "Mi helpos." Kaj li aldonis, "Kiel ni faru ĝin?' kaj Pu diris, "Ĝuste tio. Kiel?" Kaj ili kune sidiĝis por elcerbumi la aferon. La unua ideo de Pu estis, ke ili fosu Tre Profundan Fosaĵon, kaj poste la Hefelanto alvenos kaj enfalos la fosaĵon, kaj-- "Kial?" diris Porketo. "Kial kio?" diris Pu. "Kial li enfalos?" Pu frotis la nazon per la mano, kaj diris ke eble la Hefelanto estus hefelanta tra la arbaro, zumante etan kanton, kaj rigardante la ĉielon, konsiderante ĉu pluvos, kaj li ne vidus la Tre Profundan Fosaĵon ĝis li estus survoje al la fundo, kiam estus tro malfrue. Porketo diris, ke tio estas tre bona Kaptilo, sed kion fari se jam pluvas? Pu ree frotis la nazon, kaj diris, ke li ne pensis pri tio. Post momento li ekfeliĉis denove kaj diris ke, se jam pluvus, la Hefelanto rigardadus la ĉielon konsiderante ĉu ĉesos, kaj li ne vidus la Tre Profundan Fosaĵon ĝis li estus survoje al al fundo...Kiam estus tro malfrue. Porketo diris ke, post tiu klarigo, li opinias ĝin vere Ruza Kaptilo. Pu estis tre fiera kiam li aŭdis tion, kaj al li ŝajnis ke la Hefelanto estas preskaŭ jam kaptita; sed restis unu pripensenda afero, nome: kie fosi la Tre Profundan Fosaĵon? Porketo diris, ke la plej bona loko estus tie, kie estus Hefelanto, ĝuste antaŭ ol li falus en ĝin, sed proksimume duonmetron pli antaŭe. "Sed tiam li vidus nin fosi," diris Pu. "Ne se li estus rigardanta la ĉielon." "Li Suspektus," diris Pu, "se hazarde li malsupren rigardus." Li pensis longan tempon kaj aldonis triste, "Ĝi ne estas tiel facila, kiel mi kredis. Supozeble pro tio Hefelantoj preskaŭ neniam kaptiĝas." "Jen sendube la kialo," diris Porketo. Ili suspiris kaj ekstaris; kaj kiam ili elprenis kelkajn uleksajn dornojn el si, ili sidiĝis denove; kaj la tutan tempon Pu diradis al si, "se nur mi povus elpensi ion!" Li estis certa ke Tre Lerta Cerbo povus kapti Hefelanton se nur li scius kiel entrepreni la aferon. "Se vi dezirus kapti min," li diris al Porketo, "kiel vi farus tion?" "Nu," diris Porketo, "Mi farus jene. Mi ellaborus Kaptilon, kaj mi metus Poton da Mielo en la Kaptilon, kaj vi flarus ĝin, kaj vi enirus preni ĝin, kaj--" "Kaj mi enirus preni ĝin," Pu diris ekscitite, "sed nur tre zorge, por ne vundi min, kaj mi atingus al Poton da Mielo, kaj mi lekus al randojn komence, ŝajnigante al mi, ke ne restas pli, vi sciu, kaj poste mi forpaŝus kaj pripensus la aferon iomete, kaj poste mi revenus kaj komencus leki la mezon de la poto, kaj poste--" "Nu, ne gravas pri tio. Jen vi estus, kaj jen mi kaptus vin. Nu, la unua demando estas, Kion ŝatas Hefelantoj? Mi supozas glanojn, ĉu ne? Ni elserĉos grandan kvanton da--He, Pu, vekiĝu!" Pu, kiu jam eniris feliĉan revon, vekiĝis subite, kaj diris ke Mielo estas multe pli kaptila afero ol Glanoj. Porketo ne samopiniis; kaj ili estis ekkverelontaj pri la afero kiam Porketo memoris ke, se ili metus glanojn en la Kaptilon, li devus trovi la glanojn, sed se ili metus mielon, tiam Pu devus forcedi iom de la propra mielo. Tial li diris, "Bone, do mielon," ĝuste tiam, kiam ankaŭ Pu memoris ĉion ĉi, kaj estis dironta, "Bone, do glanojn." "Mielo," diris Porketo al si mem laŭ pensema maniero, kvazaŭ la afero decidiĝis. "Mi fosos, dum vi iru por havigi la mielon." "Do bone," Pu respondis, kaj li forstamfis. Alveninte hejmen, li iris al la Manĝaĵejo; kaj li staris sur seĝon, kaj deprenis grandan poton da mielo de la plej alta breto. Skribita sur ĝi estis MJELO, sed por esti tute certa, li deprenis la paperan kovrilon kaj rigardis ĝin, kaj ĝi aspektis simila al mielo. "Sed oni neniam scias," diris Pu. "Mi memoras, ke mia onklo iam diris al mi, ke li vidis fromaĝon kun precize tiu koloro." Do li enmetis la langon kaj elprenis grandan lekon. "Jes," li diris, "sendube mielo. Kaj mielo, mi opinias, tute ĝis la fundo de la poto. Krom, kompreneble," li diris, "se iu metis fromaĝon ĉe la fundo kiel ŝerco. Eble mi esploru iomete pli profunden...nur pro tio...nur pro tio, ke Hefelantoj eble ne ŝatas fromaĝon... same kiel mi...Ha!" Kaj li suspiris profunde. "Mi ja pravis. Ĝi estas mielo, tute ĝis la fundo." Estante certa pri la afero, li prenis la poton al Porketo, kaj Porketo supren rigardis el la fundo de sia Tre Profunda Fosaĵo, kaj diris, Ĉu vi havas ĝin?" Kaj Pu diris, "Jes, sed ĝi ne estas tute plena poto," kaj li ĵetis ĝin malsupren al Porketo, kaj Porketo diris, "Ne, ĝi ne estas plena! Ĉu nur tiom vi havas?" kaj Pu diris, "Jes!" Ĉar tiel estis. Do Porketo metis la poton en la fundon de la Fosaĵo, kaj elgrimpis, kaj ili kune iris hejmen. "Do, bonan nokton, Pu," diris Porketo, kiam ili atingis la domon de Pu. "Kaj ni renkontiĝos je la sesa horo morgaŭ matene, apud la Pinoj, por vidi kiom da Hefelantoj ni havas en nia Kaptilo." "Je la sesa, Porketo. Kaj--ĉu vi havas iom da ŝnureto?" "Ne. Kial vi deziras ŝnureton?" "Por konduki ilin hejmen." "Ho!...Mi opinias ke Hefelantoj venas se oni fajfas." "Kelkaj venas kaj kelkaj ne venas. Oni neniam scias kiam temas pri Hefelantoj. Do, bonan nokton!" "Bonan nokton!" Kaj Porketo fortrotis al sia domo MALPERMESATE E, dum Pu sin preparis por la lito. Kelkajn horojn pli poste, ĝuste kiam la nokto komencis ŝteliri for, Pu subite vekiĝis pro peza sento. Li jam antaŭe spertis tian senton, kaj li sciis ĝian signifon. Li malsatas. Do li iris al la manĝaĵejo, kaj staris sur seĝon kaj sin streĉis ĝis la plej supra breto, kaj trovis--nenion. "Tio estas stranga," li pensis. "Mi scias ke mi havis poton da mielo tie. Plenan poton, plena tute ĝis la rando, kaj sur ĝi estis skribita MJELO, por ke mi sciu ke ĝi estas mielo. Tio estas tre stranga." Kaj li komencis paŝi tien kaj reen, demandante al si kie ĝi estas kaj murmurante al si murmuron. Jene: Ho stranga la mistero Pri kompleta malapero De tiu mia poto Da mielo. Ŝmace kaj plenplene La miel' aspektis ene. Ho kie tiu poto Da mielo? Kiam li jam murmuris tion al si tri fojojn laŭ kanta maniero, li subite rememoris. Li jam metis ĝin en la Ruzan Kaptilon por kapti la Hefelanton. "Kia ĝeno!" diris Pu. "Jen la konsekvencoj de provoj amiki al Hefelantoj." Kaj li denove enlitiĝis. Sed li ne povis dormi. Ju pli li klopodis dormi, des malpli li povis. Li provis Nombri Ŝafojn, kio kelkfoje estas bona metodo endormiĝi, kaj, ĉar tio ne helpis, li provis nombri Hefelantojn. Kaj tio estis eĉ pli malbona. Ĉar ĉiu Hefelanto, kiun li nombris, rekte kuris al poto da mielo de Pu, kaj ĝin tute formanĝis. Dum kelkaj minutoj li kuŝis tie malfeliĉe, sed kiam la kvincentodeksepa Hefelanto lekis la makzelojn, kaj diris al si, "Tre bona mielo; mi neniam gustumis pli bonan," Pu ne povis plu elteni. Li elsaltis la liton, li elkuris la domon, kaj li kuris rekte al la Ses Pinoj. La suno estis ankoraŭ en la lito, sed la ĉielo lumetis super la Centakrea Arbaro, kio ŝajnis indiki ke ĝi vekiĝas kaj baldaŭ forĵetos la litkovrilojn. En la duonlumo la Pinoj aspektis frostaj kaj solecaj, kaj la Tre Profunda Fosaĵo ŝajnis pli profunda ol ĝi estis, kaj la mielopoto de Pu en la fundo ŝajnis io mistera, formo kaj nenio pli. Sed dum li alproksimiĝis la nazo informis lin, ke ĝi ja estas mielo, kaj lia lango elvenis kaj komencis poluri la buŝon anticipe. "Kia ĝeno!" diris Pu, metante la nazon en la poton. "Hefelanto manĝis je ĝi!" Sed li pensis iomete kaj diris, "Ho, ne, mi ĝin manĝis. Mi forgesis." Fakte, li jam manĝis la plejparton. Sed restis kvanteto ĝuste en la fundo de la poto, kaj li tute enpuŝis la kapon. kaj komencis leki.... Siavice, Porketo vekiĝis. Tuj kiam li vekiĝis li diris al si, "Ho!" Poste li diris kuraĝe, "Jes," kaj poste, eĉ pli kuraĝe, "Kompreneble." Sed li ne sentis sin tre kuraĝa, ĉar la vorto kiu efektive ĉirkaŭsaltadis lian cerbon estis "Hefelantoj." Kiel aspektas Hefelanto? Ĉu ĝi estas Sovaĝa? Ĉu ĝi venas kiam oni fajfas? Kaj kiel ĝi venas? Ĉu ĝi entute Simpatias al Porkoj? Se ĝi Simpatias al Porkoj, ĉu la speco de Porko iel faras diferencon? Se hazarde ĝi Sovaĝus kontraŭ Porkoj, ĉu iel farus diferencon se eble la Porko havus avon nomitan MALPERMESATE E? Li tute ne sciis la respondojn al tiuj ĉi demandoj... kaj li vidos Hefelanton la unuan fojon en la vivo, post proksimume unu horo! Kompreneble Pu estus kun li, kaj estas multe pli Amike havi kunulon. Sed kion fari se Hefelantoj Tre Sovaĝas kontraŭ Porkoj kaj Ursoj? Ĉu ne estus pli bone ŝajnigi ke li havas kapdoloron, kaj ne povas iri ĉi-matene al la Ses Pinoj? Tamen, eble estus tre bela tago, kaj ne estus Hefelanto en la Kaptilo. kaj jen li estus en la lito la tutan matenon, simple perdante la tempon pro nenio. Kion li faru? Sed tiam li havis Saĝan Ideon. Li tuj iru tre kviete al la Ses Pinoj, enrigardu tre singarde la Kaptilon, kaj vidu ĉu estas Hefelanto tie. Kaj se ja estas, li reiru al la lito, kaj se ne estas, li restu. Do li ekiris. Unue li kredis ke ne estos Hefelanto en la Kaptilo, kaj poste li kredis ke ja estos, kaj dum li venis pli proksimen li certis ke estos, ĉar li povis aŭdi ĝin hefeli furioze. "Ho ve, ho ve, ho vere ve!" Porketo diris al si. Kaj li deziris forkuri. Sed tamen, estante tiel proksime, li decidis, ke li almenaŭ videtu kiel Hefelanto aspektas. Do li piedpintis al la rando de la Kaptilo kaj enrigardis.... Kaj la tutan tempon Winnie-la-Pu penegis forpreni la mielpoton de la kapo. Ju pli forte li skuis ĝin, des pli strikte ĝi fiksiĝis. "Kia ĝeno!" li diris, interne de la poto, kaj "Ho, helpon!" kaj, pli ofte, "Aj!" Li provis bati ĝin kontraŭ objektojn, sed ĉar li ne povis vidi, kontraŭ kion li ĝin batas, tio ne helpis; kaj li klopodis elgrimpi la Kaptilon, sed ĉar lia tuta panoramo estis nur poto, kaj ne multe da tio, li ne povis trovi la vojon. Tial fine li suprenlevis la kapon, kune kun la poto, kaj faris laŭtan, blekan bruon de Malfeliĉo kaj Senespero... kaj tiu estis la momento kiam Porketo malsupren rigardis. "Helpon, helpon!" kriis Porketo, "Jen Hefelanto, horora Hefelanto!" kaj li forkuretis kiel eble plej rapide, daŭre kriante, "Helpon, helpon, horora Hefelanto! Hefon, hefon, holora Heleranto! Holpon, holpon, herera Hofelanto!" Kaj li ne ĉesis krii kaj kureti ĝis li atingis la domon de Kristoforo Robin. "Kio okazis, Porketo?" diris Kristoforo Robin, kiu ĵus ellitiĝis. "Hef," diris Porketo, spirante tiel forte ke li apenaŭ povis paroli, "Hef-Hef-Hefelanto." "Kie?" "Tie," diris Porketo, gestante. ~Kiel ĝi aspektis?" "Kiel--kiel--Ĝi havis la plej grandan kapon kiu vi iam vidis. Grandega enorma afero, kiel--kiel nenio. Ega, vasta --nu, kiel--mi ne scias--kiel enorma vasta nenio. Kiel poto." "Nu," diris Kristoforo Robin, surmetante la ŝuojn, "mi iros rigardi ĝin. Venu." Porketo ne timis se Kristoforo Robin estis kun li, kaj do ili ekiris.... "Mi povas aŭdi ĝin, ĉu vi ne?" diris Porketo maltrankvile, kiam ili alproksimiĝis. "Mi povas aŭdi ion," diris Kristoforo Robin. Estis Pu, kiu batadis la kapon kontraŭ arboradikon. "Jen!" diris Porketo. "Ĉu ĝi ne estas terura?" Kaj li tenis firme je la mano de Kristoforo Robin. Subite Kristoforo Robin komencis ridi... kaj li ridis... kaj li ridis... kaj li ridis. Kaj dum li ankoraŭ ridis--Kraŝ! La kapo de la Hefelanto batis la radikon, Krak! La poto frakasiĝis. Kaj jen! Reaperis la kapo de Pu denove.... Tiam Porketo vidis kiel Malsaĝa Porketo li estis, kaj li tiom hontis, ke li tuj forkuris hejmen kaj enlitiĝis pro kapdoloro. Sed Kristoforo Robin kaj Pu iris hejmen kune al la matenmanĝo. "Ho, Urso!" diris Kristoforo Robin. "Kiel multe mi amas vin!" "Mi ankaŭ," diris Pu.