KIEL ARAN^GI KURSOJN KAJ GRUPVESPEROJN? --------------------------------------- Mi bitigis kaj legigis ekzempleron de la libro (pruntitan de Mark RISON) je 1993-12-02 per la programo OmniPage kaj komputilo Macintosh. Poste mi devis korekti multegajn erarojn, speciale ^car la programo ne kapablas lerni la supersignajn Esperantajn literojn. Enestas jenaj specialaj signoj: {"o} {1/2} {-}. {-} estas mezlinia punkto. La citiloj en la originalo estas ,,germanaj``. Mi anstata^uigis ilin per '"', sed ",," ^ciam estas anta^u videbla signo, kaj "``" ^ciam post videbla signo, do oni povas rekonverti. Mi plene forigis la g e r m a n a n e m f a z o n, ^car la legilo ofte ne rimarkis ^gin, kaj ^gi ne ^sajnis sufi^ce grava, por ke mi mane enmetu ^gin. Multaj komoj perdi^gis de la originalo. Ver^sajne mi ne reenmetis ^ciujn. "#" montras erarojn a^u stranga^jojn, kiuj aperis tiel en la originalo. La libro ne mencias daton. je 1993-12-07, la 27a datreveno de sia naski^go %-1 KIEL ARAN^GI KURSOJN KAJ GRUPVESPEROJN? %00 %01 WILHELM WINGEN KIEL ARAN^GI KURSOJN KAJ GRUPVESPEROJN? * HEROLDO DE ESPERANTO {-} ROTTERDAM %02 ^Ciuj rajtoj rezervitaj ^ce Rejnlanda - Vestfalia Esperanto - Ligo (REVELO), K{"o}ln. %03 ANTA^URIMARKIGO Per la sekvantaj konsiloj mi turnas min unuavice al tiuj inter niaj kursestroj kaj grupestroj, kiuj ne disponas pri multe da sperto rilate aran^gon de kursoj kaj grup- vesperoj. Krome mi havas la deziron, in- stigi kaj helpi anka^u tiajn samideanojn, kiuj ^gis nun hezitis instrui a^u gvidi ekzerc- vesperojn pro nesufi^ca scio pri ta^uga meto- do. El la prezentota materialo ili ekkonu, ke la laboro sur tiu kampo ne estas tiel mal- facila, kiel ili eble supozas. Atentante niajn konsilojn, ili almena^u evitos gravajn erar- ojn a^u dubojn kaj havos bonan fundamen- ton por posta perfektigo. -- Cetere, se an- ka^u spertulo trovos en la postaj artikoloj tiun a^u alian utilan proponon, tiom pli bone! Kompreneble ekzistas pli ol unu vojo al la celo. ^Ciam konsiderante la cirkonstancojn en nia movado, ^sajnas al mi grave, montri ^ci tie ne nur ta^ugan sed samtempe simplan vojon. Ju pli simple, des pli bone! La plej perfekta metodo ja utilas neniom, se ^gi %04 estas tro malfacila. Pro tio mi klopodos paroli praktike kaj eviti palan teorion. ^Ciuj sugestoj cetere estas el^cerpitaj el praktika laboro kaj pruvi^gis ta^ugaj. Mi pre- zentas ilin al la samideanoj kun la deziro, ke post studo de la proponoj ili apliku tion, kio konvenis al ili. Proverbo diras: Provado valoras pli ol studado. Do kura^ge anta^uen! Multan suk- ceson! W. W. %05 PRI LA METODO Tre grava estas la problemo pri bona in- strumetodo ^car de ^gi grandparte dependas la sukceso de nia laboro. Pro la graveco de la temo oni jam skribis kaj ver^sajne plu skribos multon pri la plej bona metodo. ^Ci tie mi ne intencas diskuti pri la avan- ta^goj a^u mankoj de tiu a^u alia instrumani- ero. Mia tasko estas montri simplan kaj bonan metodon ta^ugan anka^u por ne-mult- sperta kursestro. Tian metodon skizas la frazo: Prezen- tu esperantlingvan ekzemplon; deduktu el ^gi koncize la regul- on; ekzercu tiun regulon per kelkaj pliaj ekzemploj! La anta^ua frazo estas la plej grava en ^ci tiu capitro. Pro tio mi petas vin atente ^gin relegi kaj konservi ^gin en memoro ^car ^gi akompanu vin en viajn Iecionojn kaj estu via gvidilo por pritrakto de ^ciuj gramatikaj reguloj. Aplikante tiun metodon -- cetere ne novan tamen ankora^u ^ciam "modernan" --, %06 vi estos gardata kontra^u fundamentaj eraroj de via kursestra laboro. Ni rigardu iom pli detale la tri punktojn de nia ^cefa instruregulo: 1. Prezentu unue la esperant- lingvan ekzemplon! Kelkfoje estas preferinde, prezenti e^c kelkajn ekzemplojn anstata^u nur unu. Se iel eble, skribu ilin sur nigran tabulon kaj substreku tion, kion vi volas klarigi poste! Ne havante tabulon, donu la ekzemplojn bu^se resp. uzu la lern- libron! 2. Deduktu el la ekzemploj la regulon! Do la regulo sekvu nur post la ekzemplo! -- Se vi opinias vin sufi^ce lerta, vi povas igi la lernantojn trovi la re- gulon, cu per demandoj, ^cu per atentigoj k. s. Alikaze klarigu mem la regulon! Viaj klarigoj nepre estu mallongaj kaj koncizaj! 3. Tuj ekzercu la regulon per kelkaj pliaj ekzemploj! Uzu por tio kelke da facilaj kaj mallongaj frazoj, elektitaj la^u la temo de la leciono. Se la lernlibro ne enhavas ilin en ta^uga formo, notu ilin ce via hejma preparo sur slipon uzotan en la leciono! -- Ekzerci la regul- ojn, ne lerni parkere la regultekstojn -- jen la ^cefa afero! %07 Generalaj direktivoj por la kursestro 1. Bone preparu vin pri ^ciu le- ciono! Bona preparo plej efike kompen- sas mankon de sperto kaj instru-erarojn, komence preska^u neniam eviteblajn. Bona preparo krome havigas al vi senton de sin- fido kaj per tio garantias la sukceson de via instruado. -- En kio konsistu via pre- paro? Minimume en tio: a) atente tra- legu la tutan lecionon kaj strekmarku grav- a^jojn; b) notu sur slipon la ekzercofrazojn bezonatajn por ekzerci la unuopajn regul- ojn! 2. Komencu ^ciam akurate! Ekzis- tas kursestroj, kiuj opinias preferinde, atendi ^gis alveno de ^ciuj malfrui^gantoj. Ne agu tiel, ^car tiukaze vi devus pli kaj pli prokrasti la komencon de viaj lecionoj! Kontra^ue: komencu akurate, kaj vi konstatos, ke ne- akuratuloj tre balda^u alkutimigos al tio. Kompreneble, anta^u ^ceesto de la plimulto %08 ne pritraktu la novan materialon sed uzu la tempon por ripeto; k. s.! 3. En ^ciu leciono cirkuligu lis- ton de ^ceestantoj! Tiel kontrolante la ^ceeston de la kursanoj vi zorgos pri re- gula partopreno. Ne^ceestinton invitu skribe! 4. Viaj klarigoj estu ^ciam plej- eble koncizaj! Estas grava metoda eraro de pli ol unu kursestro, ke li faras tro longajn kaj tro detalajn klarigojn. Per tio li nenecese foruzas multe da valora tempo tamen ofte nur konfuzante la lern- antojn. Kelkaj simplaj aplik-ekzemploj pri regulo estas pli utilaj ol longa klariga parol- ado. Malpli da vortoj, pli da ekzercado! Do vi mem parolu plejeble malmulte, anstata^u tio laborigu viajn kursanojn kaj instigu ilin tuj demandi, se io ^sajnas al ili neklara! 5. Alvoku la kursanojn ekster- vice! Tiamaniere vi rezultigas la atenton de ^ciuj. La^uvica laboro male ebligas al la lernantoj pretera^uskulti viajn klarigojn kaj korektojn a^u jam prepari "sian" frazon en la libro. ^Generale procedu jene: donu !a taskon, poste atendu, ^gis kiam la kursanoj povas esti trovintaj la solvon, kaj nur nun voku unu el ili ekstervice! Post solvo de la tasko vi povas, se necese, fari demandon %09 a^u korekton. Por forigi eventualajn dubojn, estas kelkfoje rekomendinde, ke vi mem ripetu la ^gustan solvon la^ute kaj klare. 6. Ofte igu la kursanojn paroli ^hore! Anka^u malpli kapablaj lernantoj per tio ekhavos kuragon. -- Cetete, kiel ^gene- rale trakti malpli inteligentajn kursanojn? Al ili donu nur facilajn taskojn kaj korektu in- dulge! Krome estas bona rimedo igi ilin ripeti respondojn de pli kapablaj kursanoj. Al vere diligenta netalentulo vi povas pro- poni eksterlecionan helpon. Tamen pli grave estas progresigi la kapablajn kursanojn ol vane klopodi pri nekapabluloj. 7. Insistu pri bona enmemorigo de la Esperanto-vortoj! Akiro de sufi^ca vortotrezoro estas unu el la plej gra- vaj taskoj por ^ciuj lernantoj. Por kontroli ilian scion, prove dirigu la vortojn komence de ^ciu leciono plej bone en formo de tute mallongaj frazoj! 8. Postulu plenumon de skribaj hejmtaskoj! Ili estas gravaj kal utilaj por la kursanoj kaj por vi mem. Plenumi skriban taskon devigas la lernanton al pli intensa laboro ol nur bu^sa studado. Vi mem kontrolante la skriba^jon ricevas bonan me- zurilon ne nur pri la sukceso de via instru- %10 ado, sed anka^u pri la scipovoj de ^ciu unu- opa lernanto. 9. De tempo al tempo raportu pri progresoj de la movado! Tion faru post ^ciu tria a^u kvara leciono. Parolu pri la stato de la movado ^generale kaj pri novaj sukcesoj! Kunportu Esperanto-libr- ojn, gazetojn, revuojn, gvidfoliojn ktp. Tiaj praktikaj pruvoj pli efikas ol teoria argu- mentado pri la boneco de nia lingvo. La kursanoj ^ciam havu la impreson, ke Espe- ranto estas reala fakto jam ne fordisputebla. 10. Ne tuj perdu kura^gon pro eventuala malsukceso! E^c plej ta- lenta kaj fervora kursestro kelkfoje havas ka^uzon por esti nekontenta pri la sukceso de siaj klopodoj. Estu kaj restu entuziasma, ^car tio estas la unua kondi^co por sukcesa instruado! %11 Kursoj por komencantoj 1. Da^uro de kurso. Same kiel pri la metodo oni jam ver^sis multe da inko pri konvena da^uro de niaj kursoj. ^Cu ni preferu longajn a^u mallongajn kursojn? Tio depen- das de ilia celo. Jen kion mi opinias celo de kurso: ^Gi havigu al la lernanto bonajn sci- povojn pri la lingvo; krome ^gi veku kaj kreskigu en li ^saton kaj konfidon pri nia afero. Ke rapidkursoj ne ta^ugas por atingi tiun duoblan celon, tion mi ne bezonas detale pruvi. Aliflanke spertoj ^ciam denove mon- tris, ke longeda^uraj kursoj anka^u sekvigas malavanta^gojn, kies plej grava estas: la ko- menca fervoro de multaj lernantoj pli kaj pli malgrandi^gas, kaj ofte ili forrestas an- ta^u fini^go de la kurso; ili fari^gas indiferent- uloj a^u e^c kontra^uuloj de nia movado. Oportune do estus, se ni povus aran^gi niajn kursojn tiel, ke ili ne da^uru tro longe sed tamen havigu al la kursanoj solidajn sciojn pri la lingvo. Kiel efektivigi tion? Nu, ni agu same kiel ^ciu racie laboranta homo, kiu havas anta^u %12 si multampleksan taskon plenumotan: ni di- vidu nian laboron en konvenajn partojn! Tute konkrete: Niaj komencaj kur- soj ne estu tro longaj sed tuj sekvataj de perfektigaj kursoj. Tiamaniere ni povas limigi la da^uron de komenca kurso je 12--15 lecionoj (por unu- lingvuloj iom pli) tamen ne rezignante fundan studadon de la lingvo. En la lecionoj de la elementa kurso ni traktas kaj ekzercas ^cion praktike gravan; negrava^jojn subtil- a^jojn k. s. ni rezervu al la perfektiga kurso. Tia dispartigo de la laboro estas praktika la^u diversaj rilatoj: 1. La komencantoj pli bone persistas car ili vidas la celon pli proksime anta^u siaj okuloj; 2. Kun la ko- menco de la perfektiga kurso la lernantoj ricevas novan fortan impulson al plua labo- ro, do la plimulto de la kursanoj partopre- nas anka^u tiun duan kurson; 3. Se tamen post fini^go de la komenca kurso lernanto ne da^urigas la laboron, li almena^u ne kun- prenas la malagrablan opinion, ke li mal- sukcesis; li sin sentas lerninto de la lingvo kaj ne havas ka^uzon por fari^gi kontra^uulo de nia afero; 4. Pli frue ol en longeda^uraj komencaj kursoj ni povas aran^gi la laboron pli varia kaj interesa ^car la perfektiga kur- so ja povas bazi^gi sur ^ciuj elementoj de %13 la lingvo; 5. Anka^u la^u propaganda vid- punkto -- ankora^u ^ciam tre grava por nia movado! -- tia labordivido estas procedo senrezerve kosentebla. 2. Pri la lernlibro. Escepte de ^Ce- kursoj oni instruu ^ciam la^u libro, por ke la kursanoj hejme povu funde studadi la traktitan lecionon. Mia opinio pri konvena lernlibro rezultas el tio, kion mi diris pri la da^uro de la kursoj. Ni rifuzu maldikajn bro- ^suretojn tamen evitante ampleksajn librojn kun tro multe da komplikita studmaterialo. Proponi difinitan libron uzeblan en ^ciaj cir- konstancoj, tion mi ne povas nek intencas. Sed volonte mi volas citi kelkajn ecojn de libro, kia ^gi ^sajnas al mi la^ucela: ^Gi en- havu cirka^u dek du lecionojn kun sufi^ce da ekzercmaterialo; ^gi prezentu tiun materia- lon ne la^u sistemaj sed la^u metodaj vid- punktoj; ^gi enhavu ne nur senkoneksajn frazojn pri la reguloj sed anka^u ekzerco- tekstojn pri interesaj temoj. -- Jam ekzistas sufi^ca nombro da tiaj libroj por preska^u ^ciuj konataj lingvoj; do studinte la struktu- ron de kelkaj vialandaj libroj elektu la^u bontrovo! Cetere mi ne estas kontra^uulo de libro kun traduk-ekzercoj, ^car mi ofte konstatis, ke nura a^udado a^u legado de la lingvo mal- %14 pli bone evitigas lingvajn erarojn ol miks- ita metodo. En miaj kursoj mi do uzis por ekzerci la regulojn krom esperantlingvaj frazoj anka^u nacilingvajn ekzercotaskojn. -- ^Car traduki el nacia lingvo estas ne tiel facile kiel kompreni Esperanto-tekstojn, vi povas uzi jenan rimedon: postulu tradukon de nacilingvaj tekstoj nur post lernado de kelkaj pluaj lecionoj! Per tio vi faciligas al la kursanoj la laboron kaj instigas ilin al ripeto de la koncernata pli frua leciono. Se via libro prezentas en siaj lecionoj ^ciujn regulojn unu tuj post la alia, sen aldo- no de ekzercofrazoj pri la unuopaj reguloj, vi mem dividu tiun regulkomplekson la^u la nombro de la reguloj kaj traktu ^ciun regu- lon la^u nia skemo: ekzemplo, regulo, ekzerc- ado. Simile procedu, se la libro traktas la pro- noncadon de la tuta alfabeto en unu ^capitro. Tiukaze priparolu ^ciun klarigotan sonon aparte, kiam ^gi unuafoje prezenti^gas. Se iufoje la enhavo de leciono estas tro ampleksa, vi prefere ne traktu ^cion, sed sim- ple prokrastu la lernadon de la resta^jo ^gis la venonta leciono. 3. Varbado por la kurso. Estas re- komendinde, okazigi anta^u komenco de kur- so publikan propagandvesperon, al %15 kiu oni invitas per gazetanonco, per varb- ado inter la konataro de la lokaj esperant- istoj ktp. Jen programo de tia vespero: a) Parola^jo pri esenco, celo kaj stato de nia movado. Oni parolu koncize pri la teoria flanko, sed detale pri la stato de la movado, pri disvasti^go de nia lingvo, praktikaj uzoj, ampleksa lite- raturo, sukcesoj en multaj landoj ktp. b) Mallonga provleciono, eble 20- minuta. Temo de la instruado: La ^cambro. Oni traktu la unuajn ele- mentojn de la gramatiko (skizo: substantivo; artikolo; kio estas tio; nombri ^gis kvin; multenombro; en, sur; kie estas . . . .?; adjektivo). Oni instruu, ^ciam montrante la objektojn; La lernantoj ripetas kaj respondas ^hore. ^ceesto de jamaj esperantistoj estas dezirinda; partoprenante la instruadon, ili kunhelpas pri bona funkcio. c) Sciigoj pri la kurso mem: ^giaj kun- venejo, tago kaj horo, prezo, lernli- bro. Se eble, oni aran^gu apartajn kurs- ojn por "unulinvuloj" kaj "plurlingv- uloj"; per tio profitos tiel la kursestro %16 kiel la kursanoj. ^Ciu ^ceestanto fine ricevas "ali^gilon" sur kiu li notu: no- mon, profesion, adreson, ^cu unu- a^u plurlingvulo. Oni instigu la varbitojn kunvenigi al la kurso pliajn interes- ulojn! En pa^uzo inter la programeroj a^u post fino de la programo oni montru ekspozicion de Esperanta^joj. 4. La unua leciono. Komence de la unua leciono ^ciu alveninto ricevas lernli- bron. Poste tuj komencu la instruadon, ne perdante multe da tempo por anta^uparolo; kelkaj vortoj pri la celo de la kurso tute sufi^cas. Eble diru: "Uzante la anta^u vi ku- ^santan libron ni lernos en 12--15 lecionoj la gramatikon de Esperanto kaj sufi^can vorttrezoron. Tio estos ebla, se ^ciu el vi regule partoprenos la lecionojn kaj kunla- boros ne nur ^ci tie sed anta^u ^cio hejme. Post fino de la kurso vi havos okazon hompletigi la lernita^jon ^gis flua posedo de la lingvo. Pri tio mi konvenatempe donos al vi pliajn informojn." Poste sekvas la instruo pri la enhavo de la unua leciono. Jam parolinte pri la me- toda flanko mi ripetas nur unu konsilon: Parolu ne tro multe sed da^ure laborigu viajn kursanojn! %17 Se la leciono enhavas lega^jon a^u traduk- taskon, kies detala traktado ne estas ebla pro manko de tempo oni almena^u priparolu la malfacila^jojn de la tekstoj postulante hejman studadon de tiuj lecionpartoj. Post trakto de la leciono sekvas kelkaj finrimarkigoj: a) Komuniko de la hejmtasko. Por la skribaj hejmtaskoj ^ciu kursano be- zonas du kajerojn; unu el ili alterne estas en la manoj de la kursestro, kiu travidas la enskribitan labora^jon kaj korektas la erarojn. -- En la kajeron la kursano povas meti "demandslipon", sur kiu li petas informon pri eventu- alaj neklara^joj. Tiujn demandojn la kursestro respondas skribe. (Demand- slipoj estas rekomendindaj anka^u tial, ke en ^ciu kurso estas lernantoj, kiuj hontas demandi en la leciono mem. -- Krome oni akcentu la gravecon de ^ciutaga okupi^go pri la lingvo; duon- hora studado ^ciutage estas multe pli valora ol kelkhora laborado nur unu- foje en semajno. b) Atentigo pri akurata vizito de la venontaj lecionoj. Kiu esceptokaze %18 ne povos partopreni lecionon, informu skribe la kursestron; lia adreso estas N. N. . . . c) Pago de la kurshonorario. Se la kurso estas aran^gata de grupo, la kasisto akceptu la monon, almena^u post la unua leciono. Tio efikas pli bone, ol se la kursestro mem enpo^s- igas la monon. La unua leciono ordinare da^uras iom pli longe ol la sekvantaj. ^Generale oni fiksu la da^uron de la lecuonoj je ^c. 1{1/2} horoj. Sesdek-minuta leciono estas tro mallonga por ripetoj, traktado kaj ekzercado de la nova materialo. 5. La postaj lecionoj. Jen skemo pri ilia aran^go: a) Redono de la korektital ka- jeroj. Por ^spari tempon, evitu pri- parolon de la eraroj en la leciono mem. Anstata^ue faru eventualajn rimarkig- ojn skribe en la kaleroj. Nur ofte trovitajn erarojn priparolu publike, ta- men ne citante nomojn de erarintoj. b) Konciza ripeto de la anta^ua leciono. Unue prove demandu la vort- ojn; poste prezentu unu-du mallong- ajn frazojn pri ^ciu regulo, notitajn sur %19 slipo jam hejme. Nur se necese de- nove interpretu regulon sed -- kon- cize! Kvaronhoro estu la maksimumo por tiu ripeto de vortoj kal reguloj. c) Cirkuligo de la listo de ^ce- estantoj resp. enskribo en vian kursestran liston. d) Trakto de la nova leciono. ^Ciam rememoru nian ^cefan instrure- gulon pri "ekzemplo, regulo, ekzerc- ado". -- Ne preterlasu klarigi ^ciun unuopan elementon mem de la gra- matiko car multaj kursanoj jam for- gesis siajn lernejajn sciojn pri grama- tika^joj. Tiaj klarigoj kompreneble an- ta^uiru la novan Esperanto-regulon. -- Ofte utiligu la principon de kontrasto, ekz. "la patro estas bona: skribas bone; mi iras en la ^gardeno: en la ^gardenon; estas necese: tio estas ne- cesa" ktp. -- Iru de la konata al la nekonata atentigante pri similaj lin- gva^joj en la nacia lingvo k. s. -- ^Ciam atentu nepre korektan pronon- con de ^ciu vorto! e) Komuniko de la nova hejm- tasko. Instigu la kursanojn, ke hejme ili legu la Esperanto-tekstojn de la le- %20 ciono ne nur unu fojon sed ripetfoje ^gis flua posedo; tio estas aparte grava en la unuaj lecionoj. -- f) Kolekto de la kajeroj kun la hejmtaskoj de la anta^ua leciono. Post ^ciu tria leciono raportu pri la mov- ado. En ^ciu kvara leciono faru resuman ri- peton pri iom malfacilaj reguloj, afiksoj kaj tabelvortoj. Hejme notu por tio kvanton da simplaj ekzercofrazoj. Nepre zorgu pri tio, ke ^ciu leciono re- gule okazu! Ne-okazo de leciono ja ka^uzas dusemajnan interrompon de la kurso, kaj tio tre malbone efikas rilate postan viziton al la lecionoj. Se foje vi estas malhelpita veni mem, sendu anstata^uonton; tiukaze in- formi la kursanojn pri via neveno, ne estas necese nek oportune. En la lasta leciono atentigu la kursanojn pri neceseco de plua laboro. Anoncu al ili, ke la kurso estos da^urigata kiel perfektiga kurso kal instigu ilin al plejeble mult- nombra partopreno. %21 La kursestro Priparolinte la metodan kaj teknikan flan- kojn de la instruado, mi ne volas preter- lasi aldoni kelkajn vortojn pri la kursestro mem. Li ja plenumas en niaj grupoj la plej gravan oficon post tiu de la prezidanto. Mi ripetas, ke ^cefaj kondi^coj por sukcesa laboro estas entuziasmo kaj bona sin- preparo! Krome estas grava devo por ^ciu kurs- estro havigi al si fundajn prilingv- ajn sciojn! Nur tiukaze li povas res- pondi plej diversajn demandojn de siaj kursanoj. Do, perfektigu vin mem! -- Kvan- kam mi ne estas senkondi^ca amiko de ek- zamenoj, mi tamen rekomendas al vi: ple- numu kursestran ekzamenon, ^car la prepara laboro vin devigas al serioza okupi^go pri la lingvo kal nia movado. Spertojn pri instruado oni cetere povas kolekti nur en la praktiko mem. Pro tio mi konsilas al ^ciu estonta kursestro, ke anta^u propra instruado li, se iel eble, gaste %22 a^uskultu en la lecionoj de jam sperta kursestro. Se niaj grupoj agas la^u tiu principo, sendante en ^ciun kur- son kapablan membron kiel gaston, ili poste disponos pri ta^ugaj kursestroj. La gasto sin preparu pri ^ciu leciono kaj post a^uskultado li havu priparolon kun la kursestro. Alia rimedo por akiri unuajn spertojn estas instruado al unuopaj per- sonoj. Jen vere praktika prepari^go al posta laboro en pli grandaj kursoj! Ankora^u du konsiloj pri ^generala kan- duto de la kursestro: Al viaj lernantoj estu ^ciam afabla kaj kompleza tamen firma kal persista pri viaj postuloj! Via faka supereco neniam instigu vin al moko a^u ironio; same evitu plenda^ojn pri malakurataj a^u nelaboremaj kursanoj. A^u- stata^u tiel perdi valoran tempon, eluzu ^gin laborante energie kal vigle; vla propra en- tuziasmo estu instigilo kaj modelo por la kursanoj! %23 Perfektigaj kursoj 1. ^Generala^joj. En multaj grupoj la kursanoj tuj post fini^go de la komenca kurso estas invitataj nun transiri en la ekzerc- vesperojn de la grupo. ^Generale too ne estas konsilinda, ^car la novaj esperantistoj ankora^u ne estas sufi^ce perfektaj por povi sukcese partopreni la laborojn de progresintoj. La komencantoj ankora^u bezonas kompletigon de sia vort- materialo kaj de gramatikaj scioj; ili anko- ra^u ne kapablas sufi^ce libere paroli nek kompreni fluajn parola^jojn de aliaj, ktp. Pro tiuj motivoj mi ripetas, kion mi diris en la ^capitro pri da^uro de la kursoj: ^Ciu ele- menta kurso principe estu sekv- ata de perfektiga kurso! Rekomendinde tamen estas, jam plifirmigi la kontakton inter la perfekti^gantoj kaj la grupo. Tiun celon ni povas atingi per du simplaj rimedoj: a) La perfektiga kurso okazu dum la unua horo de la grupaj ekzercvesperoj, kiuj ja ordinare ampleksas du horojn. %24 Tiel ni ne nur ebligas al la kursanoj la^uvolan restadon en la postkursa grupvespero, sed ni instigas anka^u tiun a^u alian grupanon, partopreni nian kurson ofte tre utilan e^c necesan por li. b) Anstata^u pagi apartan honorarion por la perfektiga kurso, la kursanoj fari^gas membroj de la grupo kaj pagas la grupkotizon. Tiamaniere la kostoj por ili redukti^gas, la partopreno en la kurso estas faciligita, kaj la dezirinda por ni ali^go al la grupo reguli^gas tute nature. La gvidadon de la kurso prenu sur sin la estro de la komenca kurso ^ciukaze unu persono respondeca por la tuta laboro. Anka^u la perfektiga kurso da^uru c. 12--15 lecionojn kaj bazi^gu sur libro por ebligi hejman studadon kaj skribajn hejmtaskojn anka^u nun postulendajn. Celo de la kurso estas anta^u ^cio havigi al la kursanoj lertecon pri praktika uz- ado de la lingvo. La ekzistantaj libroj por superaj kursoj parte ne sufi^ce konside- ras tiun praktikan flankon sed prezentas tro komplikitajn gramatika^jojn kaj malfacil- ajn tekstojn pri temoj nek praktikaj nek tre interesaj. Do, se ta^uga perfektiga libro man- %25 kas oni prefere uzu legolibron kun mallongaj kaj interesaj lega^joj, frazli- bron pri la ^ciutaga vivo, k.s. Uzo de detala gramatiko ^sparigas al la kursestro propran kompiladon de la gramatika kursmaterialo. Sed oni elektu nur tian libron, kiu enhavas krom grama- tika^joj anka^u interesajn tekstojn. Kom- preneble ne estas necese, ripeti la tutan gramatikon; oni pritraktu nur ripetindajn partojn kaj kompletigu la ^gisnunajn regul- ojn. ^Cefa afero estas tralabori la tekstojn kaj la taskojn de la libro. 2. Enhavo de la lecionoj. ^Car la enhavo de perfektiga leciono plejparte de- pendas de la uzata libro, mi povas atentigi ^ci tie nur pri kelkaj specialaj punktoj. Rekomendinde estas trakti en ^ciu leciono interalie ^capitron el la gramatiko, seri- on da tabelvortoj kaj kelkajn afiks- ojn. Gramatika^joj. Jen resumo pri tio, kio la^usperte estas aparte ripetinda: Ad- verbo (speciale: pli, plu; e^c, mem; ^jus ^guste; sole, sola; estas . . . e); akuzativa -n por indiki direkton, tempon ktp.; "da" post kvantaj vortoj; pasivo; -anta, -inta, -onta kun malsimplaj verbformoj aktivaj; reflek- %26 sivaj verboj kaj verboj kun -i^g- (sin turni, turni^gi, ktp;) sia; signifoj de prepozicioj; modoj de la verbo en akcesoraj frazoj; akuzativo kun nominativo. Tabelvortoj. ^Ciufoje ripetu unu seri- on kun la sama fina^jo, ekz. ,,kiu, tiu, neniu, iu, ^ciu. Aldonu oftajn kunmeta^jojn (ekz. tiukaze, ^ciuufoje, iutage) kal parol- turnojn (ekz. tien kaj reen, unufoje por ^ciam, tiom pli ke). Post konclza ripeto sekvu kelkaj ekzercofrazoj pri la koncernata serio. -- ^Car la tabelo enhavas na^u tiajn seriojn, vi havas materialon por granda parto de la kurso. Afiksoj. En ^ciu leclono ripetu tri-kvar afiksojn. Praktike estas, grupigi ilin la^u in- fernaj interrilatoj, ekz. -ig -i^g; -a^j -ec; -em -ebl; -ek- -ad; fi- -a^c; -et -eg; -in ge-; -uj -ing; -ar -er; -ul -an. ^Ciun afikson ekzercu per sufi^ca kvanto da aplik-ekzemploj. -- Ripetinte certan nombron da afiksoj kun- metu "vortfamiliojn", ekz. legi, relegl, leg- ebla, legema, leganto, legado, leginda, leg- a^jo, mislegi, legejo, nelegebla, legantaro, vo^clegi ktp. La ripeto pri gramatika^joj, tabelvortoj kaj afiksoj ne estu tro longa, por ke restu tempo por legado, konversaciaj ekzer- %27 coj ktp. (Se iel eble, anka^u perfektlga leci- ono da^uru 1{1/2} horojn!). Se la perfektiga kurso bazi^gas sur lego- libro, ^cerpu la materialon el la lega^joj. Kompreneble vi devas tion prepari hejme! 3. Pritrakto de lega^jo. Ne elektu tro longajn lega^jojn! Ilia pritrakto okazu la^ jena skemo: a) Legado de la teksto. Por faciligi la komprenon kal eviti erarojn de pro- noncado, elektu kapablajn lernantojn! -- Dialogojn k.s. oni legu la^u disdon- itaj roloj. Kelkfoje vo^clegu mem, por "ekzerci la orelojn"; tiukaze la libroj de la kursanoj estas fermitaj. -- Insiste rekomendu al la lernantoj, ke anka^u hejme lli legu ^ciam la^ute! b) Tradukado. Post legado aliaj kurs- anoj tradukas frazon post frazo. La kursestro komuniku la signifon de ne- konataj vortoj; la kursanoj ilin sub- streku kaj hejme enskribu en kajer- eton por lernado. e) Demandoj de la kursestro pri la en- havo de la lega^jo. La kursanoj devas respondi ^ciam per kompleta fra- zo! Por faciligi al ili tion, ili povas %28 uzi en sia respondo la vortojn de la demando. -- Evitu demandojn per "^cu", ^car ili ebligas respondon per nura "jes" a^u "ne"; anstata^ue demandu per la ki- vortoj de la tabelo. d) Rerakonto de la enhavo per prop- raj vortoj. Rakontigu plejeble multajn kursanojn! e) Priparolo de gramatika^joj ktp. (vidu ^ci-supran capitron!). 4. Ekzercoj pri libera uzo de la lingvo. Komence skriba preparo estas rekomendinda. Pro tio la kursestro en ^ciu leciono donu temon por hejma preparo kaj en la venonta leciono la kursanoj rakontas, uzante sian manuskripton nur se necese. Cetere por ^ciuj konversacioj donu di- finitan temon; la simpla invito rakonti ion plej ofte rezultigas nur -- ^generalan silentadon! Jen kelkaj proponoj pri temoj: Priskribo de vojo, ekz. de la kunvenejo al la stacidomo ktp. -- Konversacioj pri vid- inda^joj de la urbo kaj ^cirka^uajo. -- Kon- versacioj pri hotelo, po^stejo, stacidomo, magazenoj ktp. -- Rerakontoj: La kursestro rakontas mallongan Esp.-historion, poste li %29 faras demandojn pri la enhavo, kaj fine la kursanoj rerakontas. -- Rakonto de anek- dotoj, ^sercoj ktp. Precipe tion la kursanoj preparu hejme. Al malpli kapablaj kursanoj donu la tekston en Esperanto, la aliaj mem traduku nacilingvan anekdoton ktp. -- Ra- konto de lokaj historioj, legendoj ktp. Fortan impulson la lernantoj ricevas, se kelkfoje vi invitas jam perfektajn esperant- istojn viziti la lecionojn. Flua konversacio inter vi kaj la vizitantoj montras al la kurs- anoj, kiom ili povas progresi per diligenta laboro. Kompreneble anka^u la kursanoj raj- tas partopreni la konversacion. 5. Kompletigo de vortotrezoro. ^Car tio estas unu el la plej gravaj celoj de perfektiga kurso la lernantoj nepre devas enmemorigi por ^ciu leciono kvanton da novaj vortoj! Lasante al la kurs- anoj liberecon pri ilia maniero de enme- morigo, tamen atentigu ilin, ke ofta leg- ado de Esperanto-tekstoj estas unu el la plej efikaj rimedoj anka^u por en- memorigi vortojn. -- Se la lecionoj de la uz- ata libro ne enhavas vortlistojn, la kursanoj devas enskribi novajn vortojn en kajeron. Estas rekomendinde enmemorigi ne nur vortradikojn sed anka^u deriva^jojn iom malfacilajn a^u speciale interesajn. Sed %30 ^ciam oni konsciu, ke ^cefafero estas memor- igo de ofte uzataj vortoj, ^car ilia praktika valoro estas multe pli granda ol tiu de maloftaj vortoj. ^Ce ta^ugaj okazoj aparte priparolu simil- sonajn vortojn ofte erare uzatajn, ekz. atendi, atenti; provi, pruvi; sento, senco; precipe, principe; vana, vanta; fervora, fa- vora; super, supre; festo, festeno; pezi, pesi; nobla, nobela ktp. Simile traktu sino- nimajn vortojn, ekz. ^sati, estimi; ordoni, ko- mandi; trankvila, kvieta; peni, klopodi; son^gi, revi; migri, vagi; gaja, ^goja; esplori, ekzameni; a^udi, a^uskulti; prepari, aran^gi ktp. Grava tasko por ^ciu kursestro krome estas eduki siajn lernantojn al tradukado la^usenca anstata^u la^uvorta. Do de tempo al tempo faru pri tio specialajn ekzercojn: prezentu kelkajn frazojn pri plursignifa nacia vorto, kiujn la lernantoj devas trafe traduki la^usence. Tiuj ekzercoj anka^u estas opor- tuna okazo por instrui la kursanojn pri ^gusta uzo de la vortaro. Oni do kunportu al ^ciu leciono detalan vortaron kaj ofte igu la lernantojn mem ser^ci en ^gi pri ^gusta traduko de nacilingvaj esprimoj. -- Same kiel pri plursignifaj vortoj agu pri naciismoj, kiuj ja estas konstanta dan^gero por ^ciu komencanto. %31 Fine mi ankora^u volas mencii, ke anka^u enmemorigo de parolturnoj, simplaj konver- sacioj kaj mallongaj Esperanto-rakonta^joj estas valora rimedo por kompletigi la vorto- trezoron kaj akceli lingvan lertecon. 6. Skribaj ekzercoj. Por aran^gi la lecionojn plejeble variaj kaj per tio pli in- teresaj, oni tiam kaj tiam laborigu la kurs- anojn skribe. ^Ciuj skribaj laboroj estu mal- longaj! Jen kelkaj sugestoj: Tradukoj. La kursestro prezentas kel- kajn nacilingvajn frazojn pri gramatika^jo, kiujn la lernantoj tradukas skribe. Post fino de la laboro la kursanoj alterne vo^clegas frazon post frazo. La kursestro resp. la kurs- anoj mem korektu eventualajn erarojn. -- Alian fojon prezentu por traduko mallongan rakonta^jon, interesan artikoleton el gazeto ktp. Dikta^joj. Por ke la lernantoj post la dikta^jo povu mem kontroli la korektecon de sia skriba^jo, vi povas elekti iun tekston el la libro. Alikaze notu atentindajn vort- ojn sur la nigran tabulon resp. faru bu^sajn klarigojn. -- Utile anka^u estas kelkfoje dikti kvanton da speciale elektitaj vortoj kun malfacila ortografio priparolota post la dikta^jo. %32 Rerakontoj. Anstata^u bu^se la kurs- anoj skribe rerakontas la enhavon de lega^jo k.s.; poste ili vo^clegu sian tekston. 7. Sciigoj pri la movado. Post po kelke da lecionoj raportu -- same kiel en la komenca kurso -- pri la movado. Nun vi povas elekti jam specialajn temojn: pri la deveno de Esperanto; pri la komenca epoko de la movado; pri la vivo de D-ro Zamen- hof; pri la unua kongreso; pri UEA, jarlibro delegitaro kaj servaro; pri gravaj literatur- a^joj, ktp. -- Neniam forgesu raporti pri no- vaj sukcesoj en la tuta mondo! 8. Hejmtasko. Devas esti normo, ke por ^ciu leciono la kursanoj enmemorigu novajn vortojn kaj plenumu skri- ban hejmtaskon, ekz. tradukon de gra- matika ekzerca^jo, rakonton de lega^jo per propraj vortoj, skriban preparon de rakont- ota hinstorio ktp. %33 Grupvesperoj 1. Celo de la kunvenoj. En pres- ka^u ^ciuj grupoj la aran^go de la vesperoj estas diferenca, kaj starigi normon, validan por ^ciaj cirkonstallcoj, ne estas eble nek e^c dezirinde. Sed ^ciam ni bone konsciu, ke nia kunvenoj -- kiel ajn ili estas aran^gitaj -- nepre priatentu du gravajn celojn: konstan- te perfektigi la grupanojn pri uzado de la lingvo kaj rezultigi da^uran fidelecon al la movado! Tiujn celojn ni povas atingi nur, se la kunvenoj okazas nepre regule kaj sufi^ce ofte. La kelkloka kutimo, kunveni ^ciun duan semajnon a^u e^c nur unufoje en mona- to, neniel garantias la deziritan sukceson! Pro tio mi plej insiste rekomendas, kunveni minimume ^ciusemajne. Se ^ciam en la sama semajntago je fiksita horo okazas kunveno kun bona programo, la vi- zito al la vesperoj pliboni^gas kaj la grupa vivo mem plivigli^gas! %34 2. Divido de la vespero. Kiel jam menciite en anta^uaj ^capitroj, estas tre prak- tike dividi la vesperon en du partojn: la unua horo estu destinita por sistema per- fektiga kurso; en la dua horo okazu la ^ge- nerala grupkunveno. Tiu divido estas reko- mendinda anka^u pro la konata fakto, ke en ^ciu grupo estas du specoj de membroj: la- boremaj, kiuj deziras seriozan perfekti^gon, kaj malpli laboremaj, al kiuj sufi^cas parto- preno en la ^generala grupa vivo. Dividante la kunvenon la^u la ci-supra propono, ni po- vas kontentigi amba^u specojn. -- ^Car ni jam detale priparolis la unuan parton de la kunvenoj, la postaj ^capitroj temos nur pri la dua parto. 3. Aran^go de la kunvenoj. Leg- ante la grupraportojn en niaj gazetoj, oni konstatas, ke ekzistas precipe tri manieroj por pasigi la kunvenojn. Malgrandaj rondoj flegas la lingvon ofte nur per libera konversacio. Kvankam tio estas kaj ^ciam restos unu el la plej valoraj rimedoj por perfekti^gi, ^gi tamen ne sufi^cas por fari niajn kunvenojn plejeble interesaj kaj instruaj. Aliaj grupoj laboras la^u programo, kiu unufoje por ^ciam reguligas la laboron en la unuopaj kunvenoj de la monato, ekz.: %35 1-a kunveno . . . Tradukvespero; 2-a kunveno . . . Parola^jo kun diskuto; 3-a kunveno . . . Literatura Vespero; 4-a kunveno . . . Aferkunsido; (5-a kunveno . . . Interparola Vespero). Tia aran^go pruvas la emon al serioza la- boro kaj certe ta^ugas por perfektigi la membrojn. Tamen anka^u tiu maniero sekv- igas kelkajn malavanta^gojn: En ^ciu vespero oni aplikas nur unu ekzercrimedon, ne ^ciam allogan por ^ciuj; anka^u estas malfacile, tiamaniere sambone kontentigi komencant- ojn kaj progresintojn; krome la laboro pri ampleksaj temoj, ekz. literaturajo, ofte de- vas esti interrompata dum tuta monato. -- Do, laborante la^u tiu program-maniero, oni procedu ne tro rigore, sed ^ciufoje aldonu al la ^cefa punkto kelkajn flankajn program- erojn. Plej rekomendinda la^usperte ^sajnas al mi tria maniero, aplikata en multaj grupoj: ^ciu kunveno havas varian progra- mon, konsistantan ekz. el mallonga parol- a^jo, konversaciaj ekzercoj, tradukoj, Espe- ranto-ludoj ktp. Pri tiuj programeroj ni pa- rolos en postaj ^capitroj; sed jam nun mi volas akcenti, ke tre grava estas ofta %36 ^san^go de la programoj. E^c plej efikaj programpunktoj fari^gas enuigaj, se ili tro ofte ripeti^gas! 1. Alterna gvidado. Dum ke en kursoj principe gvidas unu difinita persono, por la grupvesperoj alterna gvidado estas tre rekomendinda, t.e. en ^ciu vespero alia samideano prenas sur sin la gvidant- econ, aran^gante la programon la^u siaj po- voj kaj emoj. Tiel la kunvenoj estas pli interesaj; la laboro disparti^gas je multaj personoj, ^ciu el kiuj povas sin prepari pli funde; la unuopa gvidanto en sia vespero havas bonan okazon, amplekse praktiki la lingvon; fine serioza preparo de gvidado multe progresigas precipe la komencantojn kaj donas al ili efikan impulson al plua laboro. Kompreneble la prezidanto devas zorgi, ke por ^ciu vespero estu destinita gvidanto. Se foje li ne ricevis sufi^ce da sin anoncoj por la sekvontaj vesperoj, li parolu kun ta^ugaj grupanoj, petante ilin indivi- due pri gvidado de kunveno. En la ^ciu- monata aferkunsido (lasta kunveno de la monato) li komuniku la nomojn, tagojn kaj -- se eble -- la temojn de la gvidantoj. Tiuj komunikoj povas okazi anka^u per cirkule- %37 roj, cetere tre ta^ugaj por starigi kontakton kun la tuta membraro. --- En la kunvenoj mem la prezidanto malfermas la kunsidon, poste transdonas la gvidadon al la vesper- gvidanto kaj post ties laboro refunkcias kiel prezidanto. Por novaj grupanoj la gvidado de jam spertaj membroj povas servi kiel modelo; ^car tamen komencantoj ofte hezitas gvidi vesperon, oni subtenu ilin, donante al ili direktivojn, korektante iliajn tekstojn ktp. Se gvidanto estas malhelpita gvidi sian vesperon, li neniam preterlasu sufi^ce frue informi la prezidanton, kiu zorgu pri an- stata^uonto. Por ^ciukaze eviti senprograman vesperon, la prezidanto kunportu al ^ciu kun- veno materialon, sufi^ce ampleksan por plen- igi la vesperon. Por instigi la gvidantojn al plejeble bona aran^go de sia vespero, la grupo dedi^cu li- bropremiojn por la plej bona vespergvidado de ^ciu kvaronjaro. La priju^gon de la gvid- adoj transprenu malgranda komitato, kon- sistanta el kelkaj estraranoj kaj aliaj grup- anoj. 5. Programeroj. Dum la grupves- peroj oni principe parolu nur Esperanton! Por faciligi kunmeton de programoj, ^ci-sube sekvu resumoj pri ta^ugaj programeroj: %38 Parola^joj. Ili estu mallongaj, por ne trostre^ci kaj lacigi la a^uskultantojn. Even- tuale inter^sovu pa^uzon a^u dispartigu la te- mon je du vesperoj. Por komencantoj re- komendinde estas uzi manuskripton. Redakt- ante ^gin, zorgu pri simpla, bonkompren- ebla lingvo, evitante komplikitajn frazojn kaj troan uzadon de maloftaj vortoj. Tion precipe atentu, se vi tradukas vian parol- a^jon la^u nacilingva teksto; tiukaze traduku libere, ^car la^uvortaj tradukoj ofte estas nur malfacile kompreneblaj. -- ^Ciam parolu klare kaj malrapide, ^car vi ja parolas ne por paradi per viaj kapabloj, sed por ke ^ciu vin komprenu! Se la temo necesigas uzadon de vortoj ^generale nekonataj, tuj al- donu ilian nacilingvan signifon resp. jam anta^ue skribu tiujn vortojn kun traduko sur la tabulon. -- Se eble, komuniku la temon de via parola^jo en anta^ua kunveno, por ke anka^u aliaj membroj povu iomete pripensi la materion#; tio faciligas eventualan disku- ton post la parola^jo. Ekzercoj pri libera uzo de la lingvo. Ili ^ciam okazu pri difinita temo! La gvidanto paroligu plejeble multajn grup- anojn. (Por eblegi tion. babilemuloj iom bridu sian parolemon!). -- Jen kelkaj pro- ponoj pri temoj: Kiel mi fari^gis Esperant- %39 isto. -- Gaja epizodo el mia vivo. -- Babil- a^joj pri Esperanto-kongresoj. -- Voja^gme- moroj. -- Traviva^joj el la lerneja tempo. -- Interesa^joj el mia profesio. -- Pri kio mi ^satas legi. -- Pri interesa aktuala okaz- a^jo, ktp. Jen alia rimedo por rakontigi la ^ceest- antojn: Disdonu sufi^can nombron da diver- saj tekstoj mallongaj kaj interesaj (el ga- zetoj, libroj, revuoj ktp.). Al la komencantoj donu tekston en Esperanto, al la aliaj en nacia lingvo. Post kelkminuta sinpreparo la ricevintoj alterne rakontas la enhavon de sia teksto. -- Simile oni povas disdoni Es- peranto-proverbojn, elektitajn el la ri^cen- hava Proverbaro Esperanta. La grupanoj post vo^clego de sia proverbo ^gin traduku kaj interpretu, eble citu analogan proverbon nacilinvan a^u dokumentu ^gin per ekzem- plo el la vivo. Pliajn proponojn pri konversacioj mi jam menciis en la ^capitro pri perfektigaj kursoj. Legado. Vo^clegado kunhelpas por variigi la programon; sed ^gi okazu ne tro ofte. Elektu mallongajn kaj intere- sajn lega^jojn; legu malrapide kaj al- donu la signifon de nekonataj vortoj. -- Kiel ekzemplojn de ta^ugaj lega^joj mi volas citi nur du rakontojn el la Fundamenta %40 Krestomatio: "La Nigra Virino" kaj "La Karaj Braceletoj". Niaj legolibroj enhavas multe de tiaj rakontoj, anekdotoj ktp., ta^u- aj por vo^clego. -- La^ucirkonstance vi po- vas legi mem a^u postuli de la aliaj alternan legadon. Por pligrandigi la atenton de la a^uskult- antoj, vi povas anonci, ke la legota teksto enhavas kelkajn lingvajn erarojn. kiujn la grupanoj eltrovu kaj citu post la legado. Alia maniero por stre^ci la atenton estas jena: skribu interesan rakonta^jon sur nom- bron da folioj, ne indikante komencon, da^ur- igojn kaj finon. Intermiksu la foliojn kaj en la kunveno disdonu ilin al la grupanoj. post kiam ^ciuj tralegis sian tekstoparton, sin anoncu por vo^clego tiu, kiu opinias posedi la komencon de la rakonto. Lin sekvu tiu. kiu kredas havi la da^urigon ktp., ^gis fino de la rakonto. Diskutoj en Esperanto. Tiaj senmanuskriptaj diskutoj estas tre valora rimedo por ekzerci bu^san uzadon de la lingvo. Por estigi viglan diskutadon, elektu temojn, pri kiuj la opinioj ^generale estas malsamaj, ekz.: ^Cu ri^ceco estas ne- cesa al homa feli^co? -- Kio estas la plej grava invento de la moderna epoko? -- En kio konsistas vera klereco ? --#Kion vi %41 opinias pri grafologio? -- Kiel plej bone atingi fluan posedon de Esperanto? -- ^Cu fremdvortoj en nacia lingvo estas nemal- haveblaj? Por variigi la manieron de diskutado, oni povas ^gin aran^gi anka^u jene: post komu- niko de temo unu parto de la grupanoj -- ekz. la dekstra flanko -- devas argu- menti "por", la alia parto argumentas "kon- tra^u". Kelkaj temoj: ^Cu ekzamenoj estas ta^uga mezurilo por priju^gi la ekzameniton? -- Avanta^goj kaj malavanta^goj de Radio. -- ^Cu niaj lernejoj bone instruas por la prak- tika vivo? Valora temo anka^u estas refuto de argu- mentoj kontra^u Esperanto. La gvidanto notu tiajn kontra^uargumentojn sur nombron da slipoj kaj disdonu ilin; la ricevintoj post mallonga pripenso devas refuti la kontra^u- dirojn. Ripeto de gramatika^joj. Ili estas kvaza^u da^urigo de la analogaj ekzercoj en la perfektiga kurso. Principe ili okazu ne tro ofte kaj okupu ^ciufoje nur mallongan tempon! -- El detala gramatiko elektu ta^u- gan ^capitron; en la kunveno tute koncize ripetu la regulon kaj poste prezentu pri ^gi nombron da ekzercofrazoj! Por kontentigi %42 plejeble ^ciujn partoprenantojn, donu facilajn frazojn al la komencantoj kaj malfacilajn al la progresintoj! Mallonga skriba labora^jo povas fini la ripeton. -- Ripetindajn grama- tika^jojn ni jam menciis en la ^capitro pri per- fektigaj kursoj; por grupvesperoj speciale ta^ugas: sia; malsimplaj verbformoj; fraz- konstruo per participoj; akuzativo kun in- finitivo. Tradukoj el nacia lingvo. La ek- zercoj de la anta^u# alineo celas la gramatikan flankon de la lingvo; nun temas unuavice pri bona stilo kaj trafa tradukado la^usenca. Por la laboro en grupvesperoj ne bone ta^u- gas tro malfacilaj tekstoj, car ili povus sen- kura^gigi precipe la komencantojn. Oni do elektu sufi^ce simplajn tekstojn, evitu "har- fendadon" kaj kontenti^gu pri traduko ko- rekta kaj bonkomprenebla. -- Jen kelkaj proponoj por tia laboro: Interesan rakonton, gazetartikoleton k. s. la gvidanto vo^clegu frazon post frazo, kaj la grupanoj ekstervice traduku. Per komuna laboro ili klopodu, plejeble bonstiligi la tra- duka^jon. -- Tiajn tradukojn oni povas ple- numi anka^u skribe. Tiukaze estas tre re- komendinde, multobligi la tekston per skrib- ma^sino. La ^ceestantoj ricevas po unu ek- zempleron kaj ^gin tradukas skribe, uzante %43 -- se necese -- la vortaron. Poste sekvas vo^clego kaj korekto. Alian fojon oni eble tradukas nombron da naciismoj, elektitaj ekz. el detala vortaro. -- Por fari tiun laboron iom amuza, la gvid- anto anka^u povas mem prezenti absolute la^uvortan tradukon de naciismoj; la grupanoj devas diveni la sencon de tiuj la^uvorta^joj kaj siavice aldoni korektan tra- dukon la^usencan. Konkursaj taskoj. Komuna prila- boro de konkursa tasko estas same interesa kiel instrua. Multaj el niaj gazetoj kaj re- vuoj enhavas tiajn taskojn kun poste sekv- antaj solvoj kaj lingva komentario. -- Por faciligi al si la laboron, la gvidanto povas elekti anka^u unu el la malnovaj taskoj, hejme studante la komentarion kaj ^gin util- igante en la kunveno. Recenzoj. Kvankam niaj gazetoj en preska^u ^ciu numero publikigas recenzojn pri novaj libroj, tamen anka^u recenzoj en la kunveno estas tre rekomendindaj. Ili havu tute specialan celon: veki la deziron al legado de la recenzita libro! Pro tio ^generale parolu nur pri interesaj libroj (an- ka^u pri malnovaj, ekz. el la grupa biblio- teko!). Rakontu ne la tutan enhavon, sed enkonduku nur tiom, ke la a^uskulantoj sci- %44 voli^gas. Speciale interesan parton (mallon- gan!) vi povas vo^clegi kaj iomete aludi pri la plua enhavo. Fine aldonu kelkajn rimark- igojn pri stilo, amplekso kaj prezo. Se la verko estas tradukita el via nacia lingvo, vi povas anka^u citi rimarkindajn frazojn en amba^u lingvoj. Komunikoj pri la stato de la movado. Tiun punkton atentu precipe la prezidanto. Minimume ^ciumonate -- eble en la aferkunsido -- li faru resumon pri gravaj nova^joj el Esperantujo. Tute ne estas necese, prezenti kompletan kronikon, ^car detala citado de multaj nova^joj ofte nur enuigas la a^uskultantojn. Celo de la raporto kontra^ue estas, rezultigi konfidon kaj novan entuzias- mon pri nia afero. -- Pro la sama motivo anka^u cirkuleroj de ligoj, naciaj asocioj ktp. estu legataj ne en seka, afereca tono. sed ^ciam kun substreko de novaj progresoj! Esperanto-kantoj. Komuna kanto inter la diversaj programeroj estas tre efika stimulilo por la partoprenantoj. Do en vian programon ^ciufoje akceptu kelkajn kantojn, kiujn eble muziklerta samideano akompanu per piano. -- Por kantado oni uzu unu el la multnombraj kantlibroj kun Esperanto-tra- dukoj de nacilingvaj kantoj a^u la "Interna- cian Kantaron" de Bennemann. ^Ciu grupa %45 biblioteko enhavu sufi^can nombron da kant- aroj por disdono en la kunvenoj. -- Kvan- kam nia Himno (La Espero) devas esti bone konata de ^ciu esperantisto, oni ne trivialigu ^gin per konstanta ripetado, sed rezervu ^gin por vere konvenaj okazoj. ^Sercoj. Enigmoj. Ludoj. Ili bone ta^ugas precipe por fini la vesperon. Materi- lojn ^cerpu el gazetoj, revuoj ktp.! Anka^u niaj legolibroj parte enhavas tiajn distra^j- ojn, ekz. "Tra la mondo" I kaj II, de Benne- mann. Speciale mi atentigas pri la ri^cen- havaj libretoj "Gajaj horoj" kaj "Gajaj vesperoj" de C. Walter. 6. Specialaj aran^goj. Kelkfoje estas necese a^u rekomendinde, anstata^uigi la kuti- majn kunvenojn per specialaj vesperoj, en kiuj la^ucirkonstance kunlaboru plejeble mul- taj grupanoj. Por garantii la sukceson de tiaj aran^goj, plej zorga preparo de la pro- gramo estas aparte grava! -- Jen sekvu kelkaj sugestoj: Zamenhof-vespero. ^Gi okazu en kunveno ^cirka^u la 15-a de decembro. ^Car samdate ni festas la "Tagon de la Esperanta Libro", ^cefaj punktoj de la programo povas esti parola^joj pri nia majstro kaj pri nia literaturo. Materialon pri# Zamenhof-parola^jo %46 oni trovas en libroj de Privat (vidu mal- supre). Gaja vespero. La tuta programo kon- sistas el amuzaj programeroj: ^sercoj, gajaj kantoj, legado de amuzaj literatura^joj (ekz. el la libroj de R. Schwartz: Prozo ridetanta, Verdkata testamento, La stranga butiko), ^sercmensogoj, ludoj k. s. Kristnaska vespero. La programo adapti^gas al naciaj kutimoj. La vespero estas bona okazo, por inviti la familianojn de la membroj al intima solena^jo. Literatura vespero. En ^gi diversaj grupanoj vo^clegu literatura^jojn, deklamu poemojn ktp. Ekzamenvespero. En la kunveno oni aran^gu "preparan ekzamenon" precize la^u la ekzamenkondi^coj, validaj por la kon- cernata lando. La plej spertaj grupanoj funkciu kiel ekzmenantoj. Ili korektu la skribajn laborojn kaj redonu ilin al la par- toprenintoj, por ke ili povu priju^gi, kiagrade ili kapablas plenumi la kondi^cojn. Renkonti^go kun najbaraj gru- poj. Se eble, oni interkonsentu pri regu- laj renkonti^goj, por starigi amikan kontak- ton kun la najbaraj grupoj. La^uvice unu el la grupoj invitas en sian kunvenejon la aliajn %47 kaj preparas la programon. -- En lokoj apud la landlimo oni okazigu "lnternaciajn Kun- venojn" la^u simila maniero. Ekskursoj. Dum ili estu devo, paroli nur Esperanton! Prezentado de teatra^jo. Jen dank- inda laboro por amatoroj en la grupo! Even- tuale ili kunlaboru kun samcelantoj el naj- baraj grupoj. Pri ta^ugaj teatra^joj informas niaj Esperanto-katalogoj. Fondi^gfesto je la datreveno de la grupfondi^go, kun festparola^jo, deklamoj, kantoj, muziko ktp. Oni invitu gastojn, ^car lerte preparita fondi^gfesto estas efika pro- pagando por la grupo. ^Cefkunveno komence a^u fine de ^ciu jaro. Programo: 1. Agadraportoj de la estr- aro:# 2. sen^sar^gigo de la estraro; 3. elekto de la venontjara estraro; 4. agadplano por la venonta jaro; 5. diversa^joj. 7. Studrondoj. Se en grupo trovi^gas nombro da progresintoj, kiuj havas emon al kroma serioza laboro, ili aran- ^gu apartan "studrondon". Tiaj rondoj estas oportunaj precipe tiam, kiam te- mas pri ampleksaj laboroj, ne bone plenumeblaj en la ^generalaj grupvespe- roj. Tre rekomendindaj laboroj por %48 studrondoj ekz. estas: prepari^go al ekzamenoj, legado de literatur- a^joj, komuna traduko de nacilingva verko, studado de gramatikaj verkoj ktp. -- Jen kelkaj indikoj pri ta^uga studmaterialo: Zamenhof: Kongres- parola^joj; Anta^uparolo al la Funda- mento; trakta^jo pri "Esenco kaj estont- eco de la ideo de lingvo internacia" (^cion oni trovas en la tre ri^cenhava "Originala Verkaro", kompilita de D-ro Dietterle); Lingvaj Respondoj. -- Pri- vat: Historio de la lingvo Esperanto, I kaj II; Vivo de Zamenhof; Esprimo de sentoj en Esperanto. Fruictier: Kompleta gramatiko kaj vortfarado de Esperanto. -- Kalocsay: Lingvo, stilo, formo. -- Kitzler: Internacia gramatiko de Esperanto. Krome ekzistas multaj studlibroj en nacia lingvo, kies tralaboro estas valora ne nur por studrondoj sed por ^ciu serioza esperant- isto. %49 Registro de enhavo Pa^go Anta^urimarkigo . . . . . . . . . . . . 3 Pri la metodo . . . . . . . . . . . . . 5 ^Generalaj direktivoj por la kursestro . 7 Kursoj por komencantoj . . . . . . . . . 11 La kursestro . . . . . . . . . . . . . . 21 Perfektigaj kursoj . . . . . . . . . . . 23 Grupvesperoj . . . . . . . . . . . . . . 33 %50