KREDU!... Kiam bruas la mar', kiam batas la ond', Kiam ghemas ventego terura,- Kredu: venos la hor'- trankvilighos la mond', Glata estos la maro lazura. Kiam ploras l'anim', kiam premas dolor', Kiam chia forestas espero,- Kredu: venos la hor'- kaj pacighos la kor', Via tute forighos sufero! ROMANO FRENKEL.