La Espero: Himna Esperantista -- ------- ----- ------------ En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu gxi al loko. Ne al glavo sangon soifanta gxi la homan tiras familion: Al la mond' eterne militanta Gxi promesas Sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l'Espero, kolektigxas pacaj batalantoj, kaj rapide kreskas la afero per laboro de la Esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj divititaj, Sed dissaltos la obstinaj baroj per la Sankta Amo disbatitaj. Sur neuxtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne lacigxos, Gxis la bela songxo de l'Homaro por eterna ben' efektivigxos. -- L. L. Zamenhof