La Vojo L.L. Zamenhof Tra densa mallumo, briletas la celo al kiu kurage ni iras. Simile al stelo, en nokta ^cielo, al ni la direkton ^gi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj del sortoj, nek mokoj del homoj, ^Car klara, kaj rekta, kaj tre difinita, ^gi estas la voj' elektita. Nur rekte, kura^ge, kaj ne flanki^gante, ni iru la vojon celitan. E^c guto malgranda konstante frapante, traboras la monton granitan. L' espero, l'obstino, kaj la pacienco, jen estas la signo per kies potenco ni, pa^so post pa^so, post longa laboro, atingos la celon en gloro. Ni semas kaj semas, neniam laci^gas pri l' tempoj estontoj pensante. Cent semoj perdi^gas, mil semoj perdi^gas, ni semas kaj semas konstante. Ho ^cesu, mokante la homoj admonas, Ne ^cesu, ne cesu! En kor' al ni sonas. Obstine anta^uen, la nepoj vin benos, se vi pacience eltenos. Se longa sekeco, a^u ventoj subitaj, velkantajn foliojn de^siras, ni dankas la venton, kaj repurigitaj, ni forton pli fre^san akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro. ^Gin jam ne timigos la vento, nek staro. Obstine ^gi pa^sas, provita, hardita al cel' unufoje signita.