MIA PENSO de L. L. Zamenhof Sur la kampo, for de l' mondo, Antaux nokto de somero, Amikino en la rondo Kantas kanton pri l' espero. Kaj pri vivo detruita Sxi rakontas kompatante, -- Mia vundo refrapita Min doloras resangante. "Cxu vi dormas? Ho, sinjoro, Kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro El la kara infaneco?" Kion diri? Ne ploranta Povis esti parolado Kun frauxlino ripozanta Post somera promenado! Mia penso kaj turmento, Kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento Al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan -- La junecon -- mi ploranta Metis mem sur la altaron De la devo ordonanta! Fajron sentas mi interne, Vivi ankaux mi deziras, -- Io pelas min eterne, Se mi al gajuloj iras ... Se ne placxas al la sorto Mia peno kaj laboro -- Venu tuj al mi la morto, En espero -- sen doloro!