KUNAGADI NR 5, MAJ 1994 - ESPERANTLINGVAJ FRAGMENTOJ: 
LA RIPOZAYOJ KAJ LA EFEKTIVECO 
Ankoraw antaw ne longe en Europo funciadis du apartaj, kaj aliaj mondoj. La 
Oriento kaj la Okcidento. En la Oriento dawradis la vintro de l'nacioj, kaj 
konradis qin la ruqa makulo. Samtempe la Okcidento floris kaj konstante invitis. 
Kompreneble, ke la Orientanojn. Kvankam la pordoj al la Okcidento estis larqe 
apertitaj, neniu alvenadis, c'ar la pordojn precize vartis la ruqaj soldatoj. Do la 
invito fakte kostis nenion, sed tamen belege aspektis. La Orientanoj nur revis. Pri 
la Okcidento, kompreneble. Sed pro la jam menciitaj kawzoj c'io finiqadis je la 
revoj. Kaj dawris dum jardekoj la specifa ekvilibro; konfuzanta - de tempo al 
tempo per la "Malvarma Milito".  
Post la "vintro de l'nacioj venis la "printempo". Fakte qi estis la qojo pro la 
reakirita balauj. C'iuj "invititoj" volis sukcesi siajn "revojn". Tamen... kiel rapide 
falis la Berlinmuro, tiel same rapide elkreskis c'e Odro kaj Niso riveroj la 
glacivando. La "invito" tuj c'esis funkcii, kiam venis la tempo efektivigi qin. Tro 
multe kostis. La okcidentanoj kun plenaj ventroj yaluze flegas sian altan 
vivnivelon. C'u do bezonas al ili rumanaj aw iamaj sovetuniaj civitanoj mizeraj? 
La varoj law la okcidentanoj havas nur unu direkton - orienten. La malan 
direkton malebligas la okcidentaj doganaj barieroj (vidu la c'erizoj aw la viando 
el Pollando. La satulo la malsatulon ne komprenas, quste pro tio la plenventra 
Okcidento ne savos sian bonstaton. Tiu c'i ekonomia politiko venqos per la 
elkresko de la fas'ismo en Rusujo kaj en la aliaj najbaraj landoj. Tiam devos fali 
c'iuj politikaj kaj ekonomiaj sistemoj la Okcidenta ankaw. Kaj nenio saros qin. 
Krom la ekonomia imperismo efektiviqas ankaw la lingva. 
La invado estas pararela. La fakto devigas la malric'aj landoj investi en la angla - 
en ties mastrumado, kulturo, detruante samtempe la propran. Tio c'i similas la 
toksikayojn, kiujn la Okcidento abunde eksportas kvazaw kiel la rimedoj aw 
duonrimedoj al la plia produktado. 
Se la Okcidento planas plie pacience plenventre vagadi, devas s'anqi sian 
pensmanieron. La Orienton kovris la ruqa makulo kun plena konkordo de la 
okcidentanoj. Nun la historio vokas la rekompencon.  
Anstataw promocii la anglan tuj oni enkonduku esperanton la lingvo estas 
newtrala kaj plenvalora. Promocias neniun kulturon aparte, sed jam havas sian 
propran - la internacian. La enkonduko de esperanto kostus malmulte. Quste la 
mono, kiun ne prenus la traduktistoj povus servi kiel la helpilo al la plej 
bezonantaj. Apertiqu la Okcidentaj koroj! 
Grzegorz Turbanski - Hrehor Turban 
Eugeniusz Matkowski 
TUTMONDE 
Rekantu la Kanton, ho nia fratar' 
por qin kun ador'reagnoski! 
Kaj flugu kant'tiu de montoj al mar' 
law revoj de l'Majstro Grabowski! 
C'ar nun post tro longaj malqoj'kaj c'agren', 
post c'iaj turmentoj jam foraj 
tagiqo finiqis... jen pulsas maten' 
per multaj lumstrioj koloraj! 
Nun c'ie...sur c'iu mondpart'kaj terzon' 
sub tiu lumar'radianta 
awdiqas TUTMONDE per lawta reson' 
majesta kantad'esperanta! 
Kaj spite al c'ia milita horor', 
ignore al mort'kaj pereo 
disfloras TUTMONDE per plena disflor' 
la Flor'de l'Interna Ideo! 
...... 
TUTMONDE? Ho rev'de l'eterna sopir'! 
Mi revon kun fablo kunigis! 
Tutmonde? Bedawre!...ne veras c'i-dir'! 
Mi iom per qi ektroigis! 
Ekzemple en nia Patrujo...ho ve! 
pro ies influ'malbonvola -  
je temo de ia...Interna Ide' 
jam preskaw neniu parolas! 
Pro ia de l'Sorto fatala mister' 
kaj stranga deprima mut-vanto 
en land'de l'iama pac-ama Afer'- 
lulilo de lingv'Esperanto 
pro fal'kaj disfal'de l'iama fervor', 
pro c'iaj surprizoj alternaj  
c'e ni jam ekregis kompleta ignor' 
pri ia...Ideo Interna! 
........ 
Sur vastaj terzonoj de nigra Afrik', 
sur flavaj terpartoj aziaj, 
en Nord-Ameriko, en Sud-Amerik' 
kaj sur la terspacoj aliaj 
aperas kun vigla eldona impet' 
signataj per vortoj distingaj 
revu'post revuo...gazet'post gazet' 
kaj ric'a librar'nialingva! 
C'e ni nur hazarde kun peza tropen' 
pro ia malica sort'fava 
aperis kelfoje tripaqa bulten' 
kun kurtaj anoncoj negravaj. 
Aperis qi kiel banala simbol' 
de l'emo al io ...kultura 
kaj tuj sen impulso de ia scivol' 
qi mortis per morto natura! 
.......... 
- Interna Ideo?...nu kia bezon' 
diskuti je tiu c'i temo, 
se estas qi nure komplika aldon' 
al nia prilingva problemo! 
........... 
Kas'iqis post nuboj la suna radi' 
c'irkawe nur - griz'kaj nebuloj! 
Tra tiuj nebuloj rigardas al ni 
tristplenaj de l'Majstro okuloj. 
Eugeniusz Matkowski  
14.2.94 Gliwice 
 
KUNAGADI - POLA OFICIALA ORGANO DE "TUTMONDE" - 
TRANSNACIA MOVADO 
c/o Marek Warmuz, ul. Komandosw 7/83, 30-334 Krakw, tel. 0-12/665059 
 
 
KUNAGADI No 6, DECEMBRO 1994:  
KIO ESTAS TUTMONDE-TRANSNACIA MOVADO? 
Tutmonde estas internacia movado, kiu estis kreita en Hispanio en 1985 j. kaj 
kiu uzas universalan kaj neutralan, artefaritan lingvon: Esperanto. La nomo de la 
organizo estas Tutmonde kaj qi signifas alie: kun la tuta mondo. Ni ja estas 
antaw c'io civitanoj de la mondo kaj pro tio sur la Tero estas bezona kunlaboro 
inter nacioj, socioj, landoj; reciproka estimo por malsameco kaj toleremo, 
reciproka interkompreniqo kaj interkonsento pere de unu komuna, facila kaj 
simpla lingvo - Esperanto. 
Se ni parolas komunan lingvon kaj serc'as tion, kio kunigas kaj ni evitas tion, kio 
interdividas, ni evitas malamikecon kaj perforton, ni devas samtempe abomeni 
militon kaj organizi pacon, tio signifas, ni devas krei internaciajn organizojn kaj 
pacajn movadojn. Tia movado estas quste Tutmonde. Multaj mondaj problemoj: 
ekologio, malric'eco kaj senlaboreco, ekonomia malekvilibro, nacionalismoj, 
internacia korupto kaj komerco de armiloj, c'ieregado de bankoj, malrespekto 
por homaj rajtoj ktp. postulas mondajn solvojn kaj neniu lando mem trovos 
rimedon. 
Por solvi mondajn problemojn estas bezonaj mondaj movadoj, kiuj ekkomencos 
reformon de UNO kaj kiuj unue devos solvi problemon de la lingva "turo Babel". 
En Tutmonde ne ekzistas lingvaj baroj; tradukante tekston en Esperanton, ni 
estas komprenataj en c'iuj landoj de la mondo. Ni volas, ke Esperanto estu 
enkondukita kiel internacia lingvo en c'iujn lernejojn de la mondo. 
Januare 1993 j. oficiale starigis Pola Delegacio de TUTMONDE-Pacifista 
Movado, kies Pola Delegito - Marek Warmuz - estis nomumita de la Sekretariato 
el Hispanio. Unu jaro poste la Pola Delegacio s'anqis sian nomon: TUTMONDE-
Transnacia Movado, ne s'anqante la programon de la tuta internacia movado. De 
la majo 1994 j. la movado agas kiel Pola Asocio TUTMONDE-Transnacia 
Movado kaj estas registrita law pola leqo. Ni estas resume: esperanta - pacifista - 
proekologia - sociepolitika movado, kiu apartenas al t.n. NRO-j (Ne Registaraj 
Organizoj - ang. NGO-s). Ni ne estas politika partio.  
Al Tutmonde apartenas ankaw neesperantistoj, do personoj kiuj ne konas la 
lingvon, sed kiuj subtenas la ideojn de la movado. 
Marek Warmuz 
tradukis el la pola 
Dorota Szczygiel 
 
FAKAJ SEKCIOJ DE TUTMONDE 
Rekte el NAE rezultas, por ke esperantistoj eniru en diversajn branc'ojn de la 
homa aktiveco, devas ekzisti sekcioj grupigantaj homojn, kiuj interesiqas pri 
similaj aferoj. 
Gvidantaro de Tutmonde ne fiksas anticipe, kiuj estas tiuj branc'oj. Tio 
dependas, pri kio deziros okupiqi "tutmondanoj". La sekcioj estos tute memstaraj 
rilate al elekto de la temoj kaj al agadkampo. Nuntempe formiqas embrioj de la 
venontaj sekcioj pere de propra aktiveco de la membroj de "Tutmonde". Nomoj 
de la sekcioj estas dume nur signalvortaj, sed ekzistas sekcioj: ekologia, 
kontrawmilita, pri komunikado en eklezioj, instruista, ekonomia, pri homaj 
rajtoj, politika, pri aferoj de UNESCO, lingva pri kunlaboro kun UNO kaj 
scienca. 
Nun mi prezentos nur kelkajn el ili: 
Ekologia sekcio (aw Verda Sekcio) 
Ekologia movado en Polio estas ege disyetita kaj okupiqas pri tiel diversaj 
temoj, ke estas malfacile paroli pri iu komuna ekologia politiko kaj unuforma 
agadmaniero. ajnas, ke ekologia movado en Polio prefere atentas landajn 
problemojn kaj tion pruvas foresto de Polio en Ewropa Federacio de Verduloj (el 
eksaj socialismaj landoj estas: Bulgario, Estonio, Slovenio). Do estas granda 
agadkampo por tiu-c'i sekcio kaj qi estas tute ne profitigita. 
Ekologio kaj libera merkato 
ajnas, ke c'iuj en la socio pli kaj pli zorgas pri ekologio - ec' awtoritatoj kaj 
industriistoj volonte montras sian ekologian konscion: ekologiaj argumentoj 
ekregis ec' en reklamo: c'ie oni parolas pri ekologio kaj finfine oni ne scias, pri 
kio vere temas. Por eviti kaoson, ni, kiuj nomas sin ekologoj, ni devas klarigi al 
si mem, kion ni celas parolante pri ekologio, por ke ni ne subtenu c'iujn verde 
vestitajn grupojn. 
Ekzistas ja sufic'e da mortigaj minacoj por timigo: malpuro de la aero kaj la 
akvo, la ozona truo, atoma energio. La problemoj estas universalaj kaj damaqoj 
videblaj sur la tuta planedo. Tamen homoj estas predisponitaj detrui naturan 
medion, kulpas la ekonomiaj reguloj, kiuj gvidas la homan agadon. Tiu 
ekonomia sistemo estas libera merkato. En tiu sistemo oni sukcesas, kiam oni 
neniigas la konkuradon, do kiam oni posedas pli multe kaj akiras ordonpovon. Qi 
estas detruiga sistemo kaj por naturo kaj por homoj, c'ar homoj bezonas 
harmonion kaj ekvilibron por bone vivi. Qi estas entute neekologia sistemo kaj 
ekologio estas iluzio tiom longe, kiom longe regos logiko de pligrandigado de la 
nacia enspezo, politiko subordigi c'ion al gajno, kiu devas kreski, industria 
disvolviqo por plua profito, c'io por profito kaj finfine nekredeblaj rezultoj: 
grandega produktado kaj nenatura kreado de novaj bezonoj pere de reklamo: por 
instigi por plua konsumado, kiu devas kreski por pligrandigi produktadon kaj 
profiton. Samtempe kreskas malric'eco, sed tio ne gravas kaj merkato estas 
libera. Do oni ne laboras por produkti necesajn aferojn, sed por atingi tiel 
nomatan ac'etkapablon. 
Jean Marc Verger, Fr. 
VERDire - Nr 13/94 
Sekcio pri Komunikado en Eklezioj 
La tasko de la sekcio ne estas disvastigi religian kulton, sed diskonigi internacian 
pilgrimadon kaj religian komunikadon pere de Esperanto. ajnas ke kristanoj, 
kuraqe enkondukante Esperanton en ekleziojn, povas rimarkeble kontribui al qia 
disvastigo. La sekcio penas organizi internacian pilgriman renkontiqon de 
esperantistoj en loko de sanktaj revelacioj en Medjugorje - Jugoslavio. 
Internacia Komunikado en Eklezio 
Johano Pawlo II konfirmante Esperanton kiel leqigitan lingvon por plenumi 
diservon, ne esperimis ankoraw rekte sian opinion rilate al solvo de la problemo 
de lingva komunikado. Li mem kiel poligloto, parolas multajn lingvojn de la 
mondo, sed en awgusto '77 en Czestochowa, okaze de la Internacia Kongreso de 
Katolikaj Esperantistoj, tiama kardinalo el Krakovo - Karol Wojtyla, konsentis 
kunplenumi Sanktan diservon kaj prediki en la kongresa lingvo - Esperanto. En 
lasta momento - pro kawzoj sendependaj de li, la kardinalo ne povis persone 
partopreni la kongreson. Al c'irkaw 700 personoj el 20 landoj de la mondo 
kardinalo Wojtyla eldiris proklamon, en kiu interalie diris ke: 
"Kiel Jesuo Kristo preqis por siaj disc'iploj pri unueco, same mi en la nomo de la 
Eklezio preqas intence por vi. Unu kredo kaj unu amo helpu al vi unuigi 
rompilan mondon kiel unu s'afaron sub gvido de unu pas'tisto. Unu transnacia 
lingvo Esperanto - ankaw servu por tiu nobla celo". 
Se ec' tiuj vortoj ne estis tiam profetaj ("Kiel Jesuo Kristo... tiel mi en la nomo 
de la Eklezio") tamen ili plue estas gravaj kaj oni povas supozi, ke en nova, 
simila situacio, iama kardinalo kaj nuna plej ofta pas'tisto, certe ripetus 
ankorawfoje siajn vortojn pri internacia lingvo. La devo de la Eklezio estas 
dawra zorgo pri progreso de c'iuj nacioj, ankaw malgrandaj, respektoj por qia 
lingvo kaj kultura malsameco. Se temas pri internacia interkompreniqo kaj 
inters'anqo de la informoj, la Eklezio ne povas subteni iun nacian lingvon 
precipe kun eksterordinara ekonomi-politika forto, nek lingvon de antawaj 
kolonianoj en nuna, tiel nomata, Tria Mondo, do la anglan kaj la hispanan, la 
eklezio tamen ne devas esti plue defendanto kaj protektoro - kiel en pasinteco - 
de latina lingvo, tiel nun - de la elektita, neutrala, transnacia lingvo. Certe tiu-c'i 
problemo ne estas facile kaj rapide solvebla. Oni devus superi multajn 
antawjuqojn kaj fari kuraqan elekton. ajnas, ke pozitiva solvo ne efektiviqos 
tiom longe, kiom la tuta interesiqo de la respondecaj homoj - ne nur en la 
Eklezio - estos direktita por propra celo, senprokrasta profito kaj unuopa 
sukceso. 
En tia situacio s'ajnas, ke oni povas kaj ec' devas konfidi al malsupra movado, 
kiu havus bonan organizadon kaj povus - per socia premo - fari multon por 
komuna bono de la norma familio. En nuntempa malforteco solvi la problemon 
de internacia lingva komunikado Tutmonde donas konkretan programon de la 
agado. 
Sekcio por Paco 
La c'efa principo de la Sekcio, estas ke labori por paco signifas organizi pacon, 
do ligi interkonsenton kaj kunlaboron en la Kunagado de Nacioj por Paco kaj 
Disvolviqo; ec' en diversaj branc'oj, komencante de lingva. Nur Esperanto kiel 
newtrala lingvo, plene garantias egalrajtigon de nacioj kaj tio estas necesega 
faktoro de ajna Kunagado. Estas malfacile paroli pri Kunagado, se unu nacio jam 
en la komenco de interkompreniqo devas lerni lingvon de alia nacio, nur pro tio, 
ke la alia estas pli granda aw ekonomie pli forta. La lingva diskriminacio portas 
kun si kulturan diskriminacion, c'ar nacia lingvo estas nedisigebla parto de qia 
kulturo. En la sekcio formiqis unua kontrawmilita grupo. 
Instruista Sekcio 
La sekcio unuigos instruistojn ec' ne nur pri Esperanto. Tutmonde estas nun 
vers'ajne la nura loko en Polio, kie oni vaste gvidas instruadon de Esperanto, 
kompreneble koresponde. La situacio estas tie provizora kaj multajn temojn oni 
ankoraw devas ordigi. 
Lingva Sekcio 
Qi unuigos tradukistojn; priservos la tutan movadon en qiaj internaciaj kontaktoj. 
Marek Warmuz 
tradukis el la pola 
Dorota Szczygiel 
 
NOVA AKTIVA ESPERANTISMO DE TUTMONDE 
1. La esencon de NAE oni povas esprimi jene: esperantistoj okupiqu pri mondaj 
problemoj kaj per tio partoprenu en kreado de socio en c'iuj eblaj branc'oj de la 
homa agado:  
Tutmondeco. 
Por solvi sociajn problemojn en iu lando Esperanto ne estas bezona. Qia tawgeco 
kiel komprenilo ekvideblas nur sur internacia kampo. Kaj quste tie, kaj ne sur 
loka kampo, implikiqas qia forto kaj signifo. La listo de la mondaj problemoj 
estas longa: problemo de paco, ekologio, senlaboreco, malsato kaj 
superproduktado de nutrayo, nekontrolata ekonomio de la merkato kiu kreas 
ric'econ de unuj kaj malric'econ de aliaj, c'ieregado de bankoj kaj de grandaj 
internaciaj entreprenoj, malrespekto por homaj rajtoj, nacionalismoj, 
malnoviqanta sistemo de politikaj partioj... 
Se esperantistoj ne okupiqos pri la mondaj problemoj, la mondo ne okupiqos pri 
Esperanto! 
Qenerale mi opinias, ke la mondo bezonas Novan Ordon Mondan, ankaw 
ekonomian. 
Aparta problemo estas la lingva problemo, precipe en la Ewropa Unio. Ni 
opinias, ke unuiqo de Ewropo estas la nura, neripetebla s'anco por Ewropo, kiu 
en la historio de la mondo okazos supozeble nur unufoje! Okcident-ewropaj 
esperantistoj ekkomprenis tion pli frue kaj emfazis por Esperanto. Kaj en Polio? 
Oni kontentiqas pri fermitaj aranqoj en malgrandaj rondoj kaj nomas tion 
"agado". 
2. Esperantismo ne povas plue esti fermita en si mem kaj redukita nur al turismo 
kaj korespondado. Tute kontrawe, alprenante soci-politikajn problemojn en 
diversaj branc'oj (paco, ekologio, internacia juro, kulturo, klerigo, ekonomio kaj 
ec' bizneso), Esperanto eniros kvazaw nature kaj ne rimarkinde en 
"sangocirkuladon" de nia planedo kaj ec' sen speciala varbado.  
Malfermeco. 
El tio rezultas plena malfermeco por la socio kaj qiaj problemoj, do plena 
kunlaboro kun c'iuj organizoj kaj movadoj, kiuj disvastigas similajn ideojn, kiel 
ekz. ekologiaj movadoj, kontrawmilitaj, verdaj, pacifismaj, alternativaj ktp. 
3. El tiuj-c'i principoj (tutmondeco kaj malfermeco) rezultas, ke Tutmonde devas 
unuigi c'iujn aktivajn kaj respondecajn homojn, sendepende, c'u ili konas 
Esperanton kaj ne preterlasante politikistojn.  
 
Eksteresperantismo. 
4. Centjara periodo de la Esperanto-movado kun qia "newtraleco" estis necesa, 
por ke Esperanto aliqu al neniu politika awtoritato.  
Newtraleco. UEA defendis efike Esperanton kontraw politikaj impetoj. Sed en 
XXI jarcenton ni devas kuraqe eniri kun nia Ideo-Forto kaj agadi c'ie, en c'iuj 
branc'oj de la homa aktiveco. (Kompreneble krom fas'ismo, milito kaj 
"kanibaloj").  
Esperanto plue ne devus subteni iun sistemon de la politika awtoritato, sed tio 
tute ne signifas, ke qi devus esti indiferenta konsidere al politikaj problemoj. 
Nuntempe esperantistoj estas kiel infanoj ludantaj en sablejo kaj s'ajnas al ili, ke 
nenio ilin influas krom sablo, nek socia politiko, nek kultura aw konfesa politiko, 
nek kleriga, ekologia, financa, industria aw loqeja. 
teksto: Marek Warmuz 
tradukis el la pola 
Danuta Kowalska 
Atentu: supre skribita teksto estas resumo de kelkjara pripensado de eksterlandaj 
kaj polaj esperantistoj el TUTMONDE, precipe de la Sekretario el Hispanio kaj 
Pola Delegacio.  
 
LA LINGVA PROBLEMO DE LA UNUIGANTA EWROPO! 
Milionoj da junaj homoj lernas lingvojn - qi kostas centojn miliardojn da dolaroj 
- kaj kiam ili qiskreskas, iliaj registaroj elspezas similan monsumon je la absurda 
sistemo de la internacia komunikado.  
En la jaro 1993 le kosto de la lingvaj servoj de la Ewropa Komunumo ekzemple 
fermiqis je la 2 mld de ecu. La elspezoj - kaj pagas ilin la anaj s'tatoj - alkreskos 
ankoraw pli multe pro la fakto de la lanc'ado de la universala multilingveco. Qi 
estas la utopio c'irkaw 50% da civitanaro de Ewropaj landoj neniam kapablos 
eklerni - je la bona nivelo - du fremdajn lingvojn. Alkreskos ankaw, awtomate la 
kosto de la varoj, c'ar la kostoj de la tradukado aw interpretado, kiuj estas 
necesaj en industrio, komerco turistiko aw instrusistemo sumas kun la kosto de 
ilia produktado. Qi koncernas kaj la importon kaj la eksporton. Qi donas cirkaw 
105 milionoj da ecu de kostoj pro la traduka interpretservoj. La ciferoj estas 
astronomiaj. 
Ofte oni persvadas nin, ke la lingva problemo ne ekzistas, c'ar la angla estas 
uzata c'ie. Se la lingvokono de la angla dissolvas la komunikproblemojn, do kial 
oni decdic'as tiom da rimedoj je tradukado aw interpretado? 
El la enketo - kondukita en ses landoj de la Okcidenta Ewropo - rezultas, ke nur 
6 procentoj de ilia loqantaro vere komprenas simplan anglalingvan tekston. Do 
la argumento - "la internacia angla lingvo" - estas nevera mito. 
C'u oni povas eklerni lingvoj en lernejo? 
La lerneja instruado de la fremdaj naciaj lingvoj ne alportas la perfektan regon 
de ili, c'ar al tio c'i necesas ekmemori kaj transformi en la reflekson centoj da 
precizayoj, kiuj ne havas la racian motivaron (la nereguleco, la esceptoj - tio 
estas la malharmonio kun gramatikaj reguloj). En Francujo nur 1 procento da 
abiturientoj scipovas senerare esprimi en la ellernita fremda lingvo. 
Tiamaniere la mono mals'parata je la tradukado aw interpretado ne povas esti 
uzata je la aliaj, pli prudentaj celoj. La s'tatoj neglektas la fakton, ke la 
tradukado aw interpretado estas ekonomie kaj socie la senfruktodona aktiveco. 
Ekzemple la anoj de la Monda Organizo pri la Sano, je la sama sesio, dum kiuj 
elspezis 5 milionoj da dolaroj je la lingvoservoj, rifuzis (pro la manko de la 
mono) la projektojn de la plibonigo de la sanitaraj servoj en Afriko. La servoj 
bezonis nur 4,2 milionoj da dolaroj. Pli kaj pli multe da homoj ekscias, ke 
ekzistas la newtrala, artefaritalingvo, simpla, facila kaj preta por uzi - Esperanto. 
Analizante la rilaton de la efekto al la instrukostoj oni povas konstati, ke nur unu 
- Esperanto-lingvo - kiel la internacian ebligas la optiman interkompreniqon, 
dedic'ante malmulte da tempo, da mono aw da energio. 
Esperanto neniigas la tradukostojn, starigas la partneroj en la sama nivelo, 
s'paras la tempon dedic'ata al la traduko aw interpreto, ebligas la senperan 
informotrafluon, estimas ankaw la etnan, la nacian aw la kulturan identecon de 
c'iu aparte, ebligas la la reciprokan kulturokonon, kaj spontanan sinplenumon en 
la interparolo kun diverslingvaj homoj. 
Nieniam iu registaro diris: "Ni elspezas la miliardojn eltiritaj de vi - la 
impostuloj - je la senfruktodonan agadon, kiu estas la tradukoj. Cu vikonsentas, 
ke ni dedicu la monsumon alicele, ekzemple por plibonigi la sanon de la socio, 
aw je la protektadon de la medio. Ankaw neniu registaro diris "80 gis 90 
procentoj el inter vi elektas la anglan, kiel la fremda lingvo, sed vi vidas, ke la 
plimulto da lernantoj neniam kapablos libere uzi gin. Se ni instruus al ili 
esperantan lingvon, tiam post unu lernojaro (kun la sama kvanto da lernohoroj) 
ili povus interkomprenigi same kiel en la gepatra nacia lingvo. Kial la registaroj 
silentas pri la aferoj? Kial kas'as la veron? Cu jam ne venis la tempo, ke oni 
devigu ilin al la pli prudenta agado? 
Marek Warmuz 
tradukis el la pola 
Dorota Szczygiel 
 
ABSURDA PROPRECO 
 
kies? 
 
c'u ies? 
c'ies? 
nenies? 
 
c'u mia? 
via? 
lia? 
s'ia 
nia? 
via? 
ilia? 
 
...onia!!! 
 
Atmananda  
18.9.94 Mysliborz  
 
LA PROGRAMO 
 
sen limoj 
sen artaj dividoj 
sen mensongo 
sufokonta liberon 
c'iam rekten vero 
c'iutage spite 
al hipokriteco 
per egala pas'o 
sen altigitaj 
sen degraditaj 
aktivaj por 
rasa egaleco 
klasa egaleco 
kultura egaleco 
lingva egaleco 
aktivaj por 
totala egaleco 
sen altigitaj 
sen degraditaj 
kontrawaj al sistemo 
kun helpo por la tero 
per vorto de amo 
per voc'o de integriqo 
nun kaj c'i-tie 
c'iam kaj c'ie 
sen limoj! 
 
"Aferra" - verda bruo 
tradukis el la pola  
Marek Warmuz 
 
ESTU KUN NI! 
- 	Iuj diros, ke vi estas naivaj, c'ar junaj. 
- 	Ili asertos ke ne indas komenci iu ajn agadojn, se dezirinda sukceso ne 
estas atingebla tuj. 
- 	Iuj - law sia sperto - provos vin konvinki, ke la vivsenco konsistas en 
tio, ke vi kontentiqu nur per tio, kion c'iu scipovas kolekti c'irkaw si: iom da 
diversaj ayoj, iom da proksimuloj. 
Tia estas la recepto por postvivo de tiuj, kiujn la vivo klinigas (kaj eble ili 
pravas, sed ne qis fino). Ekzistantaj receptoj, skemoj kaj modeloj ne kongruas al 
nia situacio, c'ar ni vivas en tute aliaj cirkonstancoj ol antawaj generacioj. 
Ankoraw cent jaroj antawe la Tero s'ajnis al la homoj grandega kaj qiaj ric'ayoj 
neelc'erpeblaj. 
Antaw kvaronjarcento optimismon oni c'erpis el la konvinko, ke senlimaj eblecoj 
de disolviqo de la homaro troviqas en tekniko. Qi estis konsiderata kiel ilo de 
sendependigo nin de naturpotencoj kaj garantii al ni qeneralan bonstaton. 
Videokomunikado, helikoptero kaj c'emana, universala roboto por c'iu, abundaj 
rikoltoj el kampoj fekunditaj per mineral-sterkoj, awtomatigitaj fabrikoj kaj 
likvido de malsanoj - tiamaniere imagadis sian maturan estontecon gelernantoj 
de popollernejoj sursojle de sesdekaj jaroj. Similajn promesojn deklaris ankaw 
sciencistoj. La homoj, kies konscion formis menciitaj konvinkoj kredis en tio, ke 
morgaw estos al ili pli bone ol morgaw. 
El nia sperto fluas aliaj konkludoj. Ni jam konscias, ke teknik-progreso alportis 
al ni ne nur utiligayojn, sed ankaw ruinigon. La homoj, al kiuj la tekniko 
devontus faciligi la vivon, fariqis ostaqoj de qi, kaj jam ne eblas, por ke ni 
liberiqu el qi. De kie do ni cerpu la esperon? 
Unu el elementoj determinantaj progreson de nia civilizo (kaj ni troviqas en 
samsperta rondo de la loqantoj de la norda duonglobo) estis kaj estas filozofio, 
por pli kaj pli HAVI. Havi por sia dispono la naturon, havi materialrimedojn, 
havi aliajn homojn. 
Dume rilato inter la homo kaj la naturo ne konsistas en tio, ke ni povas subigi 
qin. Tute male. Materiaj bezonoj kreskas konforme al satiqado per ili, kaj - se 
ilia realigado estas ununura valoro de la vivo, do - qi fariqas ankaw la sumo de 
neplenumitaj s'ancoj. Konviko pri tio, ke ni povas posedi aliajn homojn - estas 
anormaleco kaj kawzas, ke tiom ofte ni renkontas perforton, arogantecon kaj 
agreson. 
Unuopa homo paralizita per manko de kredo, ke li mem povas ion ajn realigi, 
sentas sin reduktita al la rolo de programita mas'ino, embarasita kaj sendecida 
konsidere al la s'anqoj, li subiqas al okazayoj kaj al cirkostancoj, li fuqas en 
privatecon, evitas la demandojn, kial kreiqis tiu situacio kaj kiudirekten iras nia 
mondo. 
Tamen la tempoj s'anqemecitaj tawgas' por alternativ-elektoj. 
Al egocentra principo "HAVI" ni povas kontrawstari la vivon subordiganta al 
filozofio "ESTI", kiu tute ne signifas, ke ni devus forlasi la penson pri satigado 
de niaj elementaj bezonoj. Tute male: la vivo en malric'eco senigas la homon de 
lia digno, kaj la filozofio "ESTI" koncernas tion, ke oni redonu al la homo 
perditan dignon kaj samtempe redonu sencon de la vivo kaj harmoniigon kun la 
mondo. 
Alternativo kontraw rab-mastrumado per nia komuna bonayo (la naturo) estas - 
tie, kie ankoraw eblas - reveni al la stato de ekvilibro kaj batali pri tio, por ke ne 
plu faru la detruojn; nek grandajn, nek etajn. 
Alternativo kontraw la vivo subordigita ekskluzive por kolektado de ayoj - estas 
lernado de tio, kiel qui kontentigon elfluantan ne nur el materialaj impulsoj, sed 
ankaw el la spiritaj. Kuro dum la sunleviqo tra pado estas travivo, kiun plimulto 
el ni ankoraw ne eksentis. Kaj quste tio povus nin same qoigi, kiel akiro 
deziritajn sondiskojn de s'atata ensemblo, aw ac'eto de nepre necesan vicparton 
por nia motorciklo. Ankaw - la intelekta peno, ekzemple lernado de fremda 
lingvo, povas same qojigi nin, kiel elspezo de perlaborita mono. 
Alternativo kontraw traktado de aliaj homoj instrumaniere kaj tra prismo de 
propra egocentrismo - estas reciproka simpatio, kiu fariqis la varo same deficita, 
kiel pura akvo aw ne detruita naturo. Tre ofte aliaj homoj sevas al ni por tio, por 
ke ni povu je kosto de ilimalstrec'igi niajn stresojn, seniluziqojn kaj 
kompleksojn. Dume c'iu el ni bezonas eksenton de akcepto, ni bezonas alian 
homon pro tio, por ke ni povu bonvoleme respeguladi nin en liaj okuloj. 
Samtempe ni mem ne scipovas donaci la samajn pozitivajn sentojn al aliuloj. 
Se ni hodiaw povas c'erpi de ie ajn la esperon, do nur el la potencialo, kiu 
enestas en ni mem, kaj dawre ankoraw qi ne estas utiligita: intelekto, kapablo al 
altruismo, kapablo al amo. 
Ni oferas neniun pretprojekton por agado, neniun recepton aw modelon. Ni 
tamen estas konvinkitaj pri tio, ke: 
- 	la sanqoj ni komencu de ni mem kajni akcepteme turniqu al aliuloj; 
- 	la rimedoj, per kiuj oni volas atingi la celon, estas same egalrajtaj kiel 
la celo; 
- 	c'i - entrepreno davas havi tiom da kreantoj kiom da awtoroj, kiom da 
partoprenantoj, c'ar nur tiamaniere oni povas realigi socian principon de egalrajta 
kunvivo la homojn kun la homoj kaj la homon kun la naturo. 
Pac-ekologia Movado "Mi preferas esti" 
tradukis Zdzislaw Dziubecki 
korektis: Marek Wojtaszek, Ryszard Kwarciany, Dorota Szczygiel 
 
ADRESO DE LA PAC-EKOLOGIA MOVADO "MI PREFERAS ESTI": 
Miroslaw Stepniak, Konopnickiej 6, Warszawa (ne esperanta!) 
 
Tutmonde - Transnacia Movado 
Pola Delegito 
Marek Warmuz 
Komadosow 7/83, 30-334 Krakow 
tel.48/12/665059 
Krakovo, la 10-an de februaro, 1994 j. 
 
Sinjoro Waldemar Pawlak C'efministro PR 
Sinjoro Andrzej Olechowski Ministro pri Eksteraj Aferoj 
Sinjoro Kazimierz Dejmek Ministro pri Kulturo kaj Arto 
Sinjoro Aleksander Luczak Ministro pri Nacia Eduko 
En la nomo de la Pola Delegacio Tutmonde - monda organizo en 48 landoj - ni 
volas bondeziri al Vi, Sinjoroj, qustajn kaj kuraqajn decidojn, de kies dependos 
la pozicio de Polio en la mondo. 
Ni deziras esprimi nian aprobon por la agado de Sinjoro C'efministro kaj la 
Registaro, kies celo estas pli granda utiligo de pola scienc-klerika ideo kaj de 
pola kultura akirayo kaj ni esperas, ke ni trovos c'e vi, Sinjoro C'efministro kaj 
Sinjoroj Ministroj subtenon por la ideo pli vaste popularigi kaj utiligi sur ewropa 
kaj monda areno la internacian lingvon Esperanto, kiu antaw 106 jaroj estis 
kreita en Varsovio kaj nun estas preta por universala utiligo. 
Ni subtenas vian agadon por integriqo kun Ewropa Unio kaj aparte por la 
Kunagado por Paco kaj la Kunagado por Disvolviqo. Bonega helpilo por atingi 
tiujn celojn estas quste Esperanto, newtrala lingvo kiu ebligas interkompreniqon 
sen iu ajn lingvo-kultura supero kaj kiu garantias egalrajtecon de c'iuj lingvoj, 
ankaw minoritatoj, kiuj estas uzataj en la Ewropa Unio. 
La ideo de interkompreniqo per Esperanto por atingi Pacon kaj Disvolviqon en la 
Kunagado akiras nuntempe en Ewropo kaj en la tuta mondo pli kaj pli multe da 
adeptoj, kiuj rimarkas grandegan lingvan problemon de la unuiqanta Ewropo. 
(aldono 1) 
Subskribante en la nomo de poloj la Kunagadon por Paco, Sinjoro C'efministro 
prezentis la ideon de la Kunagado por Disvolviqo kaj esprimis pervorte sian 
apogon por eksterregistaraj kaj transnaciaj institucioj kaj movadoj, kiuj agadas 
por Kunagado. Lige kun tio, ni esperas, ke post la eldiroj sekvos praktikaj agoj 
kaj pola esperantismo kaj Transnacia Movado Tutmonde akiros ankaw apogon 
de Sinjoro C'efministro kaj Sinjoroj Ministroj. 
Verdire en la lasta periodo en la pola Esperanto-movado regas krizo - ni kredas, 
ke tio estas forpasanta situacio - tamen malgraw diversaj obstakloj, ankaw 
politikaj, la lingvo Esperanto akiras pli kaj pli grandan respekton en Ewropo kaj 
en la mondo, kaj qi ec' estis temo de debato en la Ewropa Parlamento. 
(aldono 2) 
Ni rimarku ankaw c'i-tie ekzemple akcepton de la Asocio de Esperantaj 
Verkistoj al internacia PEN-Klubo (aldono 3) kaj klopodojn pri fondiqo de 
"Departamento pri internacia komunikado kaj lingvaj rajtoj c'e UNO" 
(aldono 4) 
La nova Unuiqanta Ewropo bezonas novajn ideojn kaj novajn perspektivojn. Se 
ni parolas pri Kunagado, ni parolas pri egalaj rajtoj de nacioj kaj se jes, neniu 
nacio, granda aw malgranda, neniu lingvo, tre aw malpli disvastigita, neniu 
kulturo, ne devus esti favorataj. 
Komuna lingvo en la Ewropa Hejmo devus nomiqi nek angla, nek germana, nek 
franca aw rusa, pola nek greka. 
Komuna lingvo por Ewropo estu newtrala, internacia lingvo, logike planita kaj 
preta por universala utiligo de pli ol 100 jaroj - Esperanto. 
Ni deziras prezenti al vi, Sinjoro C'efministro kaj Sinjoroj Ministroj alvokon de 
polaj membroj de Tutmonde (ni estas certaj, ke ankaw de multaj aliaj esperantaj 
medioj) pri tio, ke reprezentantoj de nia Lando promociu la newtralan lingvon 
Esperanto, kiel lingvon, kiu povas helpi en solvo de multaj problemoj en la 
Unuiqanta Ewropo kaj en la Kunagado de Nacioj por Paco, Kunlaboro kaj 
Disvolviqo. 
Gravan rolon en popularigo de ideo ludas amasaj informaj komunikiloj, precipe 
televido. Bedawrinde en Polio pri la lingva problemo kaj qia solvo per Esperanto 
pli larqe oni ne parolas, sed tio ne signifas, ke la problemoj ne ekzistas. Pro tio ni 
deziras prezenti proponon, ke en la televida programo (ekz. kadre de Eduka 
Televido aw TV Polonia ktp.) aperu informoj kaj programeroj pri la monda kaj 
pola Esperanto-movado kaj pri agado de eksterregistaraj kaj transnaciaj 
organizoj,  kiuj okupiqos pri la problemo de komunikado. Oni povus ankaw en 
estonteco prepari televidan kurson pri Esperanto. 
Ni bondezirus al Sinjoro C'efministro kaj Sinjoroj Ministroj, ke dank' al viaj 
klopodoj Polio estiqu sur Ewropa kaj monda forumo vera patrujo de Esperanto, 
popularigante tiun-c'i lingvon kiel nacian kaj kulturan valorayon por transnacia 
servo kaj donacante qin kiel civilizacian akirayon - tia sendube tiu-c'i bela kaj 
newtrala lingvo estas. 
Esprimante nian estimon 
Regionaj delegitoj de la Transnacia Movado 
Tutmonde en Polio 
Pola delegito de la Transnacia Movado Tutmonde 
Marek Warmuz 
tradukis el la pola 
Dorota Szczygiel 
 
KUNAGADI DEZIRAS: 
Mi serc'as esperantistoj interesitaj pri kontrkulturo, anarkismo, ekologio, 
Praslava kulturo: 
Igor Strapko, Borkowska 9/1, 62-800 Kalisz 
 
Mi serc'as lernolibroj por esperanto kaj aliaj materialoj kaj kontaktoj kun 
esperantistoj: 
Pejzaz, Batorego 36/13, 05-400 Otwock 
 
Mi serc'as interesitaj pri esperanto (en alternativa versio), vegetaranismo, 
ekologio, antimilitarismo, kosmopolitismo, ribeliga arto, ktp., ankaw 
TUTMONDE, TUTMONDA ESPERANTISTA VEGETARANA ASOCIO, c'efe 
volontaj agadi: 
Vegetarano, pk. 2, 71-119 Szczecin 35 
 
Karaj Samideanoj! 
Mi estas komencanta esperantistic'o el Polio. Mi eldonas "Verdaj Brigadoj. 
Revuo de Ekologiistoj" (monata en Pola, trimonata en... Angla), "Grasshoper" 
(trimonata pri Karpata Ewroregiono en ukraina, slovaka, pola, esperanta... kun 
angla traduko) kaj aliaj bros'uroj kaj libroj. C'i tio "Kunagadi" estas KOMPosita 
de mi (dankon por sinjoroj Pawel Wimmer, Radoslaw Nowakowski kaj Marek 
Wojtaszek por literfontoj por fenestra sistemo).  
En Pola monato estas rubriko "Ekologio per esperanto" - prezentado esperantaj 
organizayoj, eldonayoj, iniciativoj ktp. en spirito de "Nova Aktiva 
Esperantismo" (ne nur pri protekto de medio. Ankaw pri anarkismo, federalismo, 
radikalismo, vegetaranismo, paco). 
Mi atendas viajn proponojn kaj materialojn por la rubriko!!! C'efe mi bezonas 
informoj pri esperanta feminismo, aktiveco kontraw seksismo, klerikalismo, 
fasismo, por homaj rajtoj, por rajtoj de bestoj, por malliberaj de konscienco, III 
Mondo, Nova Erao, alternativa (kontr-, sub-) kulturo, indiqeniaj homoj, 
senperforta agado ktp. 
Mi oferas cirkaw 500 adresoj polaj kaj eksterlandaj esperantistoj interesitaj pri 
supraj aferoj kaj cirkaw 1300 adresoj esperantistoj kun senkonataj interesiqo.  
Andrzej Zwawa 
La Eldonejo "Verdaj Brigadoj",  
Slawkowska 12/24  
31-014 Krakow 
tel.48/12/222147 int. 15, fakso: 222264, retpos'to: zielbryg@gn.apc.org 
konto: FWIE - "Zielone Brygady", nr 630106-105428-2710-00 BOS SA 
O/Krakow 
 
ADRESARO DE NOVA AKTIVA ESPERANTISMO EN POLIO: 
ADRESARO DE TUTMONDE 
C'efestro: 
Marek Warmuz, Komandosow 7/83, 30-334 Krakow; 
Vicestro 
Miroslaw Cwiek, Komandosow 7/83, 30-334 Krakow; 
Landa Delegito 
Dorota Szczygiel, DS 17, Tokarskiego 6/204a, 30-065 Krakow (qis 20.6.95, 
poste: os. Na Stoku 15/26, 25-408 Kielce.  
Regionaj Delegitoj de TUTMONDE:  
Adam Olszewski, Trybunalska 13a/4, 82-300 Elblag 
Andrzej Marszalkowski, Bielinskiego 1/3, 83-300 Gdansk. 
Antoni Dorosz, Mickiewicza 3/5, 26-600 Radom 
Elzbieta Frenszkowska, Orlowicza 35/5, 10-684 Olsztyn 
Marian Krzyzankiewicz, Targowa 2a/7, 41-800 Zabrze 
Piotr Czerkawski, Konopnickiej 18/2, 71-150 Szczecin 
Teresa Kandzia, Kruczkowskiego 5/7, 58-309 Walbrzych 
Wieslaw Stanicki, Sikorskiego 21, 07-130 Lochow 
Urbaj Delegitoj de TUTMONDE 
Danuta Kowalska, Broniewskiego 8b/7, 33-300 Nowy Sacz; 
Danuta Lisicka, 22 lipca 14e/6, 47-220 Kedzierzyn-Kozle; 
Ewa Misior, Sierpinskiego 2/44, 02-117 Warszawa; 
Helena Latacz, Pocztowcow 8, 34-500 Zakopane; 
Irena Miodynska, Kosciuszki 32/5, 44-100 Gliwice; 
Iwona Kaczor, Zawadzkiego 22/129, 43-100 Tychy; 
Malgorzata Gendera, Towarowa 10/6, 63-400 Ostrow Wlkp; 
Marek Ulanowski, Strupin Maly 39, 22-100 Chelm; 
Pawel Nowak, Wlokniarzy 22/36, 34-120 Andrychow; 
 
ADRESARO DE VERDVERDULOJ EN POLIO: 
"Aferra" - verda bruo, p/a Igor Strapko, Borkowska 9/1, 62-800 Kalisz. 
Asocio de Vegetaranoj, Stare Miasto 11-16/23, 10-026 Olsztyn, 
tel.48/16/375536. 
Eldonejo "Verdaj Brigadoj", Slawkowska 12/24, 31-014 Krakow, 
tel.48/12/222147 int. 15, fakso: 222264, (zielbryg@gn.apc.org. 
Fanzino "Voc'o el Ventro", p/a Piotr Czerkawski, Konopnickiej 18/2, 71-150 
Szczecin. 
Karpata Esperanto-Ligo, Pola Sekcio p/a Juliusz Wasik, Eremitejo sub la kverko, 
Horodek, 38-613 Wolkowyja, tel.48/16/343505. 
"Mondverdaj" - Ekologia Movado, p/a Mirek Kowalewski, Przyszlosci 31/3, 70-
893 Szczecin. 
Orientewropaj verduloj diskutlisto en retpos'to: greensee@plearn.edu.pl. C'efoj: 
Piotr Wiench (wiench@plearn.edu.pl) kaj Darek Jazdzyk 
(joystick@plearn.edu.pl). 
Tutmonde-Szczecin, p/a Vegetarano, pk. 2, 71-119 Szczecin 35. 
"Verda Arko" - Ekologia Revuo, Lucznicza 43/46, 71577 Szczecin, 
tel.48/91/501708. 
Verda Federacio/Fronto de Libereco por Bestoj/Tutmonde-Kalisz, p/a Julita 
Konieczna, Wojska Polskiego 105/27, 62-800 Kalisz, tel.48/62/710-41 int. 54. 
Vegeta Vivo, Kaszubska 20, 74-300, Mysliborz, tel.148368. 
Verda Federacio - Laborgrupo pri Internacia Lingvo, p/a Zdzislaw Dziubecki, 
Belzacka 64/36, 97-300 Piotrkow Tryb., tel.48/44/473265. 
 
KUNAGADI - REVUO DE POLA ASOCIO "TUTMONDE" 
ISSN 1233-409X, nr rej. 1056 
adreso: Komadosow 7/83, 30-334 Krakow, Polio, tel.48/12/665059 
konto: BOS sa o. Krakow nr 630106-106106-2710-00 
retajpis: Marteno, Aleksandra Bily, KOMPositis: Andrzej Zwawa 
 
elsendis Andrzej Zwawa 
La Eldonejo "Verdaj Brigadoj",Slawkowska 12/24,31-014 Krakow,Polio 
tel.48/12/222147,222264 int.28, fakso:222147,222264 int.22, 
retpos'to:zielbryg@gn.apc.org 
konto:FWIE-"Zielone Brygady",nr 630106-105428-2710-00 BOS SA O/Krakow
