Antaw la apero de la civilizacio la vivo de diversaj estayoj sur Tero dawris de 1 
000 000 qis 10 000 000 jaroj. 
Dum la lastaj 2000 jaroj malaperis de nia planedo 1/5 de specoj. 
Ekzemple, inter la 1978-a kaj la 1986-a sur nur unu monto en Ekvadoro 
lignohakistoj malaperigis 90 nur tie vivantajn specojn de plantoj. 
Nuntempe dum c'iu jaro malaperas 27000 specoj de bestoj kaj plantoj. 
Tio signifas, ke ni perdas 3 el ili dum unu horo. 
Profesoro Edvardo O. Vilsono (Edward Wilson) en Harvardo, kiu estas zoologo 
kaj kreanto de sociobiologio avertis dum la kunveno de "Usona Asocio 
Propaganta Sciencon" en Atlanto: 
"La rapida detruado de la medio minacas al la homo mem. Ni ne iluziiqu, ke ni 
estos sekuraj kiam ni detruos arbarojn kaj lasos nur kelkajn specojn de s'atataj 
bestoj kaj plantoj." 
*** 
Dum la jaroj 2000-2100 malaperos 3000 lingvoj. La sama kvanto malaperos dum 
la sekva jarcento. C'e la fino de la XXII-a jarcento restos nur c'irkaw 600 lingvoj 
el la hodiaw uzataj 6 000. 
La katastrofon similan al la morto de fawno kaj vegetalaro rilate al lingvoj 
antawvidas Kristofer Moslej (Christofer Mosley) - unu el la redaktoroj de 
"Atlaso de Mondo-lingvoj". (Atlas of World's Languages). Kristofer demandata 
c'u esperanto iqos la internacia idiomo respondis "Mi estas sceptikisto. La 
lingvoj de ric'aj popoloj disvastiqas pli rapide." 
Law lia scio la internacia lingvo de estonteco estos "kripla, angla lingvo" 
(broken english). 
J.T. law la artikolo en "Perspectives"  (La perspektivoj) 
(Transeuropa, BM-6682, Londono WC1N 3XX, Britio), Nr 9 
el la pola lingvo tradukis Danuta Kowalska 
* * *  
ENQIOS C'E LA WORKS'OPO 
La konata enqios prezentis draft'n propozs'n'n, ke dum prepkom oni faru 
works'opon kaj oni venu al la konsesuso abaut atribuata grant por er polus'n. 
Nu, c'u vi komprenas? Ne? La lingvayo de polaj ekologiistoj c'iam pli 
memorigas tian c'i novlingvon. Novan - c'ar lanc'atan ekde unu jaro kaj duono 
far c'iam pli granda, c'iam pli memizolitiqanta disde aliaj, kaj fakte c'iam malpli 
multe faranta grupo de "ekologiistaj tutmondemuloj", kiuj nomumas sin 
"enqiosoj". (La konkludo: enqios estas homo, kiu reprezentas nenium movadon 
ekologian, faras nenion konkretan en Polio, tamen li faras IMPRESON). pola 
lingvo havas efike funkcieblaj ekvivalentoj de c'iuj tiaj: "vajsc'ermenoj" 
(vicprezidanto), "works'opoj" (diskuta grupo, labora grupo), "draftoj" (skizo, 
projekto), "prepkomoj" (prepariga renkontiqo). Ni loqas en tiu-c'i lando, do ni 
komunikiqas kun poloj, ni parolas al ili, ilin ni informas kion ni faras, ni do 
parolu la saman lingvon! 
Dum la lastaj jaroj, la komputila sistemo de la S'tata Inspekcio de 
Mediprotektado donadis la informojn en la angla lingvo. Pro tio, tiuj-c'i 
materialoj povis nur por elektuloj servi. La Ministerio de Mediprotektaado 
malfermiqas kun informoj por la ekstero.  
Eble jam baldaw ne nur tie-c'i, en la Ministerio, la deviga lingvo fariqos klara, 
komprenebla por c'iuj kaj konkreta pola lingvo. La lingvo kiu ne servas por tio, 
por ke per la novlingvo oni kas'u malperfekteco de la pensoj.  
E. 
el pola revuo "Verdaj Brigadoj"(4/92) 
(esperantigis Marteno, retajpis Andrzej Zwawa) 
 
LA INTERVJUO KUN MR. WORLDMAN, PREZIDANTO TOE KAJ 
KOORDINANTO DE TAE 
- Mister Worldman! Vi estas koordinanto de la Tutmonda Akcio Ekologia... 
- Memkompreneble (of course). 
- En kio konsistas tutmondeco de via akcio? 
- Tutmondeco de Tutmonda Akcio Ekologia (TAE) konsistas en tio, ke qin 
organizas La Tutmonda Organizo Ekologia (TOE), kies Prezidanto estas 
memkompreneble (of course) mi.  
- Kaj en kio konsistas tutmondeco de via organizo? 
- Tutmondeco de la Tutmonda Organizo Ekologia konsistas en tio, ke ni 
vojaqadas tra la tuta mondo kaj... 
- Kaj kio? 
- Kaj c'u tio-c'i ne sufic'as? La mondo estas grandega! Memkompreneble (of 
course). 
- Thank you por intervju', Mister Worldman.  
Stanislaw Zubek 
Krakow, 4.12.94 
el pola revuo "Verdaj Brigadoj"(2/95) 
(esperantigis Marteno, retajpis Andrzej Zwawa) 
* * *  
elsendis Andrzej Zwawa 
La Eldonejo "Verdaj Brigadoj",Slawkowska 12/24,31-014 Krakow,Polio 
tel.48/12/222147,222264 int.28, fakso:222147,222264 int.22, 
retpos'to:zielbryg@gn.apc.org 
konto:FWIE-"Zielone Brygady",nr 630106-105428-2710-00 BOS SA O/Krakow
