LA PRINCIPO DE MORTIGADO 
 
Mi volis, volas kaj eble volos imagi la mondon je kiu nenio-neniu mortigadus  
nenion-neniun. 
Mi skribas kaj mi mortigas senmakulecon de la blanka paqo. 
Mi mortigas. Mi mortigadas. Mi estas mortiganta. Per c'iu pas'o, c'iu vorto,  
c'iu movo de la mano, per c'iu penso. 
La silento mortigas la sonon. La sono mortigas la silenton. 
C'iu sopireto de la vento. C'iu tremeto de la folio. C'iu moveto de la palpilo.  
Mortigas. Detruas. Ec' senmovecon, ec' senokazadon. Neniigas iun situacion,  
ian staton. L'arbradikoj diskrevigas la rokon, la dezerto s'utkovras la  
stepon.  C'iu frazo skribita sur tiu c'i folio mortigas la penson antawanta  
qin. Lawvice - eldiro mortigas skribayon ..... Kaj finfine c'io tawziqas, 
konfuziqas,  
implikiqas. Perdiqas en la densayo de variaj difinoj kiuj pro la lignva  
principo de nedeterminebleco ne povas esti unusignifaj, klaregaj kaj  
precizaj. 
Kion do signifas "mortigi"? 
Mortigi ion signifas s'anqi ion, fari ke c'i io ne estas tia kia estis, ne  
estos, jam ne povos esti tia kaj tio kio c'i io estis. Precize la samo kio  
estis. Precize la sama molekulo. Precize la sama stato, la sama situacio.  
Precize la sama porcio da energio ...... Tiel mi pensas. Tiele s'ajnas al mi.  
Jen lawvica mia malpreciza difino. Eble ec' maldifino. 
Io estiqas. Io naskiqas. Io kreiqas. Io ekzistiqas. Por ekzisti io devas  
ekokupi iun spacon. Ne ekzistas spaco ne okupita. Do io devas forpus'i ion  
alian kio jam okupas la lokon. Ne eblas ke mi staru en la sama loko kie  
l'arbo staras. Ne eblas ke unu pinio elkresku en la sama loko kie kreskas  
alia pinio. Iu devas cedi. Iu devas esti forigita. Iu devas esti mortigita.  
Miloj da pinioj estas sufokataj, premmortigataj de aliaj pinioj. Kaj dank'al  
tio ni havas c'i tie la belan piniaron. 
Por ESTI oni nepras HAVI - ec' la mason, pezon, s'arqon, spacon, energion.  
Por HAVI ion oni devas forpreni tion de l'aliuloj. 
Kiam iqas molekulo de salo, pereas molekuloj de acido kaj de bazo. Ne eblas  
ke la molekuloj de acido kaj de bazo estu samtempe malekulo de salo kaj  
molekuloj de acido kaj de bazo, samkiel ne eblas por ke mi manqu pomon kaj  
qi restu ne manqita, unue brilanta kaj sukoplena, poste sulkiqu kaj fine  
putru. 
Kio do eblas? 
Senc'esa, senpawza sins'anqado. 
Energio en materion. 
Materio en energion. 
Io en ion. Io en nenion. Nenio en ion. Nenio en nenion. 
UNU EN ALIAN. 
UNU EN LA SEKVAN. 
LA UNUA EN LA DUAN. 
Vortoj en vortojn. Nocioj en vortojn. Vortoj en nociojn. Nocioj en bildojn,  
en imagayojn, en signojn. En sonojn. Sonoj en notojn. Notoj en makulaturon.  
Makulaturo en poezion. Poezio en sangon. 
Korpo en animon. 
Karno en spiriton. 
LA KVARA en LA KVINAN. 
Animo en korpon. 
Spirito en karnon. 
LA DEKKVINA en LA NAAN. 
Kaj c'iu transformado, c'iu s'anqo - jen mortigado. 
Iam c'i tie estis bedoj. Poste, kiam ni c'esis mortigi "herbac'oj" Herbejo  
atakegis Qardeneton senigitan de sia grandega kaj potenca aliancano. Mi ne  
scias c'u ili negocis. Mi nur awdis pli kaj pli lawtan knaradon de kriketoj.  
S'ajnis al mi ke fragoj, melongenoj, cepoj kaj framboj estis pereantaj  
senkrie, estis murdataj sisteme kaj probablege sen konsciencriproc'oj. Nun ni  
havas c'i tie imponaj verbaskoj anstataw fragoj. Sed Herbejon atakegis  
Arbaro. Ili estas luktegantaj c'iu armigita je propraj aliancoj pri kiuj oni  
povas legi en iu-ajn libro pri forstokulturo, c'iu estanta iu formacio, iu  
civilizacio, kulturo, epoko. Mi vidas ke Arbaro estas venkanta, samkiel  
Bantuoj iam forpelis Bus'menojn, samkiel Neolito sekvis kaj anstatawis  
Mezoliton ..... Escepte se Huragano alkuros, Katastrofo aperos kaj purigos  
la terenon, forpelos la unujn kaj l'aliajn farante spacon por la triaj kiuj  
atendegas tian "kataklismon" sopirante .... Eble mi c'agrenos kaj bedawros  
pri la herbejo, eble min ravos l'arbaro. Eble iam mi ne bedawros, ne domaqos  
pri l'arbaro se mi ekzemple qisatendos transgreson de oceano kaj aperos c'i  
tie s'anqita en krabon aw talofiton. 
Eble finfine mi c'esos raviqi, bedawri, rankori kaj kondamni. C'io kio  
estiqas, estiqas je la ruboj de io. Nur kiam UNU cedas, ALIA povas aperi.  
LA SEKVA detruas, forpus'as, mortigas, neniigas L'ANTAWAN c'ar maleblas  
konduti alimaniere. Kaj mi volus por ke restu UNU, L'ALIA, LA DUA, LA 
TRIA,  
LA KVARA kaj LA ONI NE SCIAS KIOMA. 
Antaw multaj jaroj mi decidis c'esi mortigi ...... Sed mi devus c'esi manqi,  
iri, spiri. Kaj tiam mi mortigus min mem. Kaj krom min mem ankaw 
nekalkuleble  
multe da estayoj vivantaj c'e mi, sur mi, en mi, je mi, por kiuj mi estas  
C'ielo, Tero, Kosmo. Sed sur mia kadavro ekflorus aliaj grandiozaj  
civilizacioj .... Mi ne provis tion bilanci. Mi ekprovis elekti malpli  
grandan malbonon. Mi ekprovis limitigi mian mortigadon: mi manqas nur tion  
kion mi povas aw povus mortigi min mem, propramane. Mi povas mortigi 
laktukon  
- mi manqas laktukon ..... C'ar mi devas manqi. Ec' unu rizgreno jare, ec'  
puran kosman energion. Mi ne povas tion ne fari estante tiu kiu mi estas -  
l'estayo konstruita el diversaj kombinayoj de dudek aminacidoj. Mi devus  
esti malsama, tute malsama estayo kiu eble ne meritus nomi qin tiele, c'ar  
oni ne scias c'u tiukaze uzeblus la nocio "esti" (escepte se la nocio "esti"  
signifus tiukaze ion alian - sed kion?) .... Tamen mi povas mortigi moskitojn  
sed ne manqas ilin. Mi provis konvinki ilin por ke ili c'esu mordi kaj piki  
min. Ili ne akceptis miajn argumentojn, mi ne akceptis la iliajn. L'argumentoj  
estis simple neakcepteblaj por ambaw flankoj. 
Kaj se ni-homoj c'esus tute mortigi kaj detrui kaj plene subpremus en si  
agresivecon, tiam ni malaperus dum unu generacio kaj kun ni miloj da aliaj  
nehomaj civilizacioj, kulturoj, sistemoj kaj sur niaj kadavroj ekflorus  
l'aliaj, la sekvaj. 
Kaj se ni-arboj c'esus mortigi kaj detrui, kreskovri, treti, produkti  
venenojn kaj substancoj forpeligaj, ni malaperus forvoritaj kaj sur nia loko  
ekkreskus... 
Kaj se ni-fungoj... 
Kaj jene, la malebleco trovi solvojn absolutajn aperigas nanajn, malklarajn,  
implikac'ajn, fiajn ideojn de bono kaj malbono, de malpligranda malbonfarado,  
de pli granda bonfarado. Do ni gradigas: mortigi la parencon - tre malbone,  
mortigi la samlandanon - malbone, mortigi malbonan samlandanon - tio  
dependas, mortigi malamikon - bone (iu povas esti premiita per medalo),  
mortigi ac'egan monstron - bonege! kaj oni ec' ne rimarkas ke la mus'o estis  
mortigita. Kaj ja c'iukaze fiac'a murdo okazas .... Fiac'a? Murdo? Kio fiac'a  
kaj murda estas en mortigado? Kio monstrega, abomeninda kaj krima povas esti  
en la plej fundamenta kaj baza principo rulanta l'universon kaj kondic'iganta  
ajnan ekzistadon? 
Tamen, c'u oni povas ne marki minuse aw pluse mortigadon? C'u oni povas esti  
indiferenta je mortigado? 
Kaj nur terura kaoso kaj turmento iqas. En la koro, en l'animo, en la korpo,  
en la menso - ne gravas kiele ni tion nomos kaj kiun nocion uzos. 
Kaj kolosa s'arqo premegas: la konscio ke oni ne povas vivi ne mortigante, ke  
oni ne povas ekzisti ne forpus'ante, ke oni maleblas krei ne detruante. Kaj  
forprenis tiun s'arqon neniu religio, neniu ideologio, neniu doktrino, c'ar  
neniu absolvo kaj neniu pardono ne s'anqos la faktojn, la solena konstato  
"Dio volis tiele" (aw "dioj volis tiele") plifaciligas la vivon sed qin ne  
s'anqas kaj implikaj doktrinoj pri Spirito superumanta Materion, pri ilia  
(kiel s'ajna) malsameco nur pligrandigas kaoson neniele praktike agante. Neniuj  
religio, etiko, moralkodo, filozofio, scienco aw arto venkis kaj rompis la  
principon de mortigado, indikis kiele oni povus fari tion. Nur klarigas qin  
aw kas'as aw persvadas nin ke qi nin ne koncernas. Kaj se ni jam parolas  
pri la savo, qi devus signifi rompadon de tiu c'i principo, kreadon de la  
mondo kies ekzisto ne bazus sur mortigado. Sed tia mondo estus la mondo tute  
malsama ol la tiu kie ni nun vivas, malsama fizike kaj spirite (supozante,  
kiel faras la plimulto, ke jena distingo estas sencoplena kaj reala, ne nur  
unu el multaj drastaj simpligoj uzataj  de la lacega menso por sin defendi  
kontraw frenezeco de la vero), tiome diferenca kaj malsama ke oni ne kapablos  
qin imagi. (Kaj supozante plue, kion oni faras tre volonte, ke ni-tuta-mondo,  
estas malsanaj, ni devus finfine komenci nin kuracii, sed la vera kuracado  
signifas senigi la kawzojn, ne nur lukti kontraw la rezultoj, ne nur  
maldolorigadi.) 
Iuj militemaj formikoj invadas formikejon de l'aliaj pacemaj, mortigas ties  
reqinon, s'anqas tiujn en sklavinojn c'ar ili mem ne kapablas varti siajn  
ovojn, ec' ne kapablas manqi c'ar iliaj mandibloj transformiqis en armilojn.  
Komence c'io bone funkcias, sed la kvanto de sklavinoj malpligrandiqas, ja  
mankas la reqino kiu naskus la novajn, do se la militistinoj ne invados kaj  
koloniigos sekvan formikejon qustatempe ili mortos pro malsato (aw prefere  
pro manko de priservo). 
Kiel tipa tio estas, kiel bizara, kiel teruriqanta ..... 
Se ni mortigados tro malmulte ni mem estos mortigitaj. Se ni mortigados tro  
multe ni mortigos nin mem. Konkludo: ni devas teni mortigadon je cetera  
optima nivelo. 
Kiel tipa tio estas, kiel tristega, teruriqanta ..... 
Kaj nur la terura revo restas: pri la mondo, pri alia, tute malsama mondo kie  
nenio-neniu mortigadus nenion-neniun. 
Kial terura? 
Tial ke pri malsama? 
 
Radek Nowakowski 
Dabrowa Dolna 41 
26-010 Bodzentyn 
Polio 
 
elsendis Andrzej Zwawa 
La Eldonejo "Verdaj Brigadoj",Slawkowska 12/24,31-014 Krakow,Polio 
tel.48/12/222147,222264 int.28, fakso:222147,222264 int.22, 
retpos'to:zielbryg@gn.apc.org 
konto:FWIE-"Zielone Brygady",nr 630106-105428-2710-00 BOS SA O/Krakow
