KELKAJ RIMARKOJ PRI ESPERANTO. 
 
Mi ne estas esperantisto. 
Ec' pro tio, ke lawnature mi estas izolulo kja ete abomnenas min c'iu-ajn  
grupiqado por ke oni povu poste vivi law komune elpensitaj sloganoj. 
Mi simple lernis (kaj dawre qin lernas) tiun c'i lingvon samkiel kelkajn  
aliajn kaj uzas qin. Ega plimulto da miaj verkayoj (ankaw la jena) estis  
verkitaj dulingve: pole kaj esperante. Iam, antaw longe, mi imagis la jenan  
situacion: se c'iu verkus siajn tekstojn gepatrolingve kaj esperante ili ne  
devus esti tradukotaj (supozante ke esperanto estus vaste konata kaj uzata);  
plie - c'iukaze ni havus la version originalan, awtoran, do la plej bonan,  
c'ar tradukayo estas ununure ia proksimumo io kvazaw foto de la pentrayo  
(kompreneble tiuj konsideroj rilatas plie al tekstoj artaj ol la sciencaj kaj  
teknikaj - ec' la plej lerta tradukisto ne divenos plene intencojn de  
awtoro, neniu pli multe, pli koreme, pli freneze perdiqos en la labirinto  
de vortoj kaj frazoj ol tiu kiu ilin verkis). Kaj plu: iun tekston oni  
necesus tradukti nur unufoje - ec' nekredebla s'paro da tempo kaj energio  
(kompreneble ne por l'awtoro kiu devus prepari du tekstojn anstataw nur unu  
- tamen li ankaw havus vere profitegojn, nome lia teksto estus tuj ridebla  
por preskaw c'iuj, supozante ke c'iuj konus esperanton. Interese estus scii  
kiujn profitojn havus armeo da naturlingvaj tradukistoj kiu iqus senlabora). 
 
Vere freneza kaj fola ideo. Bons'ance mi sukcesis ne iluziiqi ke dank'al tiu  
c'i ideo miaj libroj estos legataj tutmonde. Ne estos ec' pro jena kialo: ili  
estas farataj mane en ekstreme malmulta kvanto. Do la frenezeco de l'ideo  
estis neniel fus'ita. Belaj estas tiaj foloj. Belaj kaj c'astaj c'ar  
bezonataj de neniu. Same kiel bela kaj c'asta kaj de neniu bezonata povas  
esti soluleco. 
Esperanto estas por mi antaw c'io (aw probable ununure) la lingvo. Simpla,  
facila, rapide lernebla, sufic'e elasta kaj sufic'e nekonsekvenca kaj nebuluma por 
esprimi sufie precize diversegajn pensojn kaj sentojn. Ege pli netrala ol iu ajn 
lingvo kio ne signifas ke netrala absolute kaj plene. Pro sia strukturo aglutina 
similas la lingvojn bantuajn, vortaro devenas efege el la lingvoj indoeropaj. 
Sed inoj multe ne plendas kaj lernas esperanton kelkfoje pli rapide ol la anglan. 
Tamen esperantistoj volus savi la mondon pere de esperanto. Samkiel  
vegetaranoj pere de senvianda manqado. Samkiel la verdaj pere de biciklado.  
Qis nun c'iuj provoj savi la homaron kaj enparadizigi qin rezultis je  
neimageblaj (sed realaj) suferoj, masmurdoj, ekstermino de nacioj, detruo de  
tutaj kulturoj kaj tradicioj. Enkonsiderigas kaj terurigas tio ke ni dawre  
ekprovas. Tial mi pensas, ke ia-ajn ideologiigo de esperanto estas treege  
nenecesa kaj danqera miskompreno, kaj la diskutoj (kiujn mi iam atestis) c'u  
nudistoj povas esti esperantistoj aw konstatoj ke la verdaj devas uzi  
esperanton mi konsideras kiel absolute sensencaj. Se esperanto estu la lingvo  
universala qin povas (sed nur povas neniam devas) uzi c'iuj: verdaj, ruqaj,  
blankaj, nigraj, celadonaj, oraj, brunaj, sanktuloj kaj fiuloj,  
maldekstremuloj kaj neonazistoj. Bedawrinde, en tio konsistas universaleco. 
Bedawrinde, homoj amas ideologiojn. Homoj bezonas ideologiojn kaj tial amas  
tiujn kaj tiujn elpensas kaj vivi sen tiuj ne povas. 
Pro tio ideologio nestiqis ankaw en ekologio. Ne temas nur pri l'intenco  
savi homaron pere de biciklado. Temas ankaw pri preskaw monstra demonigo de  
la homo qenerale kaj la homo okcidenta precipe. Oni povus demandi c'i  
momente kiun kulpigi je Grandega Mortado en permo antaw pli ol 200 milionoj  
da jaroj. Kiun kulpigi pro violenta kaj rapidega malplivarmigo de la klimato  
en la mezepoko kiu pereigis la vikingan kolonion sur Grenlando? Oni povus  
ankaw memorigi historion de gigantaj malflugemaj birdoj, "regantoj" de iu  
granda insulo kiujn manqis la sekvaj "regantoj" de tiu insulo nomata de ili  
Aotearoa. La birdojn nomis Moa dinornis kaj priskribis bazinte sur l'ostoj  
kaj legendoj lawvicaj "regantoj" de c'i tiu insulo jam nomita Novzelando.  
Probable se Maoroj havus iom pli bonajn ilojn ili ekstermigus ankaw aliajn  
"regantojn" de l'insulo. Tiel nomata "harmonia kunekzistado kun la naturo"  
s'ajnas pensinde dependega je propra malpovo, ne je ia "konscio ekologia". 
Vere multe suferis kaj malprofitis esperanto komplotante kun diversaj  
ideologioj. 
Estus vere domaqe se ankaw ekologio tiele suferis kaj malprofitis. 
Sed la homoj amas ideologiigi. 
Ideologiado konsistas, inter alie, en tio ke anstataw voli ekvidi la mondon  
tian kia qi estas, ni volas ekvidi (kaj vidas) qin tian kia ni volas ke qi  
estu. Kredo anstatawas scion (kaj nescion). Estas pli facile vivi kredante  
ol sciante (aw ne sciante). Tamen faciligado povas esti multekosta kaj  
malprofita kaj iam (vere ofte) tragie rezultas. 
Do eble anstatau kredi, ke esperanto savos la homaron estas pli bone scii ke  
qi estu kaj devus esti almenaw (kaj ec') la lingvo helpa, kroma, dua.  
Absolute ne temas anstatawigi la lingvojn naturajn per la lingvo plana. La  
turo Babel estas belega kaj ne povas kaj ne devas esti rubigita. Se Esperanto  
anstatawos lingvojn naturajn qi tre rapide spertus la sorton de latino  
(ankaw angleparolantoj komencas havi pli kaj pli multajn problemojn kun  
diversaj dialektoj). Oni devas grave konsideri la fakton ke lingvo ne estas  
nur unu el la manieroj de interkomunikado - lingvo estas kvazaw filtro pere  
de kiu ni perceptas la mondon. Probablege la homoj uzantaj diversajn lingvojn  
vivas je diversaj mondoj, kio ne ekskludas ekziston de universaloj. Detrui  
tiujn mondojn diversajn ne nur malpliric'igus nin kulture, sed iel  
malpligrandigu niajn s'ancojn ekkoni la mondon. (Kaj se ni volus konservi la  
mondon tian kia qi estas, ni devus zorgi ankaw pri c'iuj-ajn malpurayoj,  
malc'astayoj, fiayoj, ac'ayoj. Law kaj por la naturo distingoj: bona -  
malbona, utila - malutila, c'asta - malc'asta estas sensencaj.) La jenaj  
eldirayoj: "Unu amo kaj unu kredo helpu vin unuigi la disrompitan mondon en  
unu gregon je unu pas'tisto. Unu supernacia lingvo - Esperanto - ankaw efike  
servu por tiu c'i nobla celo". (Karol Wojtyla en sia mesaqo sendita al  
Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj en 1977) simple teruriqas  
samkiel teruriqas la vizio de totala (kaj totalisma) kultura unuigado kaj  
samigado de mondkonceptoj. Tamen neimagebla naiveco estus atendi ke Eklezio  
Katolika proponu la version: multaj kredoj - multaj pas'tistoj. De du  
jarmiloj konsekvencege kaj kun kruela senpardonemeco, sen iuj skrupuloj kaj  
konsciencriproc'oj eksterminante tutajn civilizaciojn kaj tradiciojn  
strebegas realigi la principon "unu kredo - unu pas'tisto". 
Do mi ankorawfoje substrekas: Esperanto devus havi neniujn celojn ideajn  
krom helpi interkomuniki al homoj parolantaj diversajn lingvojn, plifaciligi  
aliron al diversaj mondkonceptoj. (Mi ne tus'as la problemon de toleremeco  
kaj precipe fascinantan demandon: c'u oni devas toleri netoleremulojn?) 
Se Esperanto vere volas esti la lingvo universala qi devus doni neniujn  
s'ancojn krei ec' surogaton de la nacio esperanta. (Bedawrinde qi donas -  
ja ekzistas la standardo kaj himno. Samsimile la ideo de movado olimpia estos  
sensenca qis kiam sportistoj reprezentos s'tatojn kaj naciojn - ili devus  
reprezenti nur sin mem; uzi iuj ajn simbolojn s'tatajn kaj naciajn devus esti  
malpermesita. Tamen c'u iu rigardus tiajn individuajn ludojn?) La sento  
aparteni al iu grupo aw komunumo - jen la unua pas'o al netoleremeco,  
s'ovinismo kaj aliaj plezuregaj fenomenoj. Esperanto devus resti tute  
senhierarkia, amorfa spaco lingva alirebla por c'iuj. C'i tie aperiqas c'efa  
malfacileco. Tiel nomata statistika homo pereas preskaw tuj en la spaco kaj  
tempo senigita de hierarkio, direktoj kaj referencpunktoj. Tio estas bona por  
iu vere sentemega kiu jam multajn jarojn pene laboregis por disvastigi siajn  
imagpovon kaj konscion kaj dawre pri tio laboras. Sed tiaj homoj estas  
malmultegaj. La plimultego devas havi punktojn direktodonajn: simbolojn,  
emblemojn, himnojn, standardojn, festotagojn, datrevenojn, estrojn,  
heroojn... Tiele iqas kaj rulas rondo erara kaj sorc'ita. 
Ni c'iuj scias ke kojnon oni elbatas pere de kojno.  Vers'ajne la metodo  
estas efikega. Uzata konsekvence kaj longe gvidas al la stato nomata delirium  
tremens. Probable ne pri tio temas. Prefere temas pri ia ara ilumino. Multe  
(aw eble ec' c'io) indikas ke tio maleblas. Mi c'iam awdis kaj legis nur  
pri iluminitaj uloj, neniam pri iluminita nacio. Amaso de saquloj estas same  
stulta, malklera, agresiva, kriema kja senpensa kiel c'iu alia amaso. 
Do ni atentu. 
Ni ne troigu. Trodozita kuracilo povas mortigi anstataw sanigi. Ke ni, pro  
tro intensa sanigado kaj savado, ne devu enlistigi nin mem en la ruqan  
libron de specioj endanqerigitaj je malapero. 
Carlos Castaneda priskribas sin promeni iam je homoplena strato kun Don Juan,  
sia gvidisto sur la pado s'amana. Neatendite li rimarkis limakon rampantan  
pene tra trotuaro. Li prenis qin kaj portis en arbustaron. "Kial vi faris  
tion?" - demandis lin mirigita Don Juan. "Ja c'i tie iu povus tretpisti  
qin." "Kaj tie iu povas ataki qin kaj manqi." Konsternita Castaneda  
enpensiqis kaj respondis: "Do mi reportos qin qi tie." Kaj Don Juan: "Sed  
c'i tie iu povas tretpisti qin... Do lasu qin. Senhelpa vi estas tiukaze.  
La limako simple malbons'ancis ke qi renkontis je la vojo de sia vivo  
Castaneda la stultulon." 
La papilio de Lorenz senc'ese svingas siajn flugilojn kio neprege postulas  
nian maksimuman atenton c'ie kaj c'iam. 
Mi ne estas esperantisto. 
 
Radek Nowakowski 
Dabrowa Dolna 41 
26-010 Bodzentyn 
Polio 
 
elsendis Andrzej Zwawa 
La Eldonejo "Verdaj Brigadoj",Slawkowska 12/24,31-014 Krakow,Polio 
tel.48/12/222147,222264 int.28, fakso:222147,222264 int.22, 
retpos'to:zielbryg@gn.apc.org 
konto:FWIE-"Zielone Brygady",nr 630106-105428-2710-00 BOS SA O/Krakow
