Pri NEKOMPLETA TEORIO DE ETA UNUIGO 
 
Fizikistoj revas pri Granda Unuigo. Ne nur revas sed strebegas al qi kaj  
s'ajnas ke ne distas la momento kiam povoj elektromagnetaj, interagoj fortaj  
kaj malfortaj, gravitacio estos difinitaj per unu universala teorio de kampo.  
Tamen qis nun graviteco gardas siajn independecon, malbrideblecon kaj  
nedisciplinemon. 
Mi ne estas la fizikisto. Mi ne estas la scienculo. Mi estas l'artisto, do mi  
povas nur revi pri unuigo de scienco kaj arto. Nu, ec' tial ke la scienco  
estadas pli poezioplena kaj pli fantazia ol multaj artayoj, samtempe l'arto  
kapablas esti pli bona kaj preciza (tial ke vere tre malkonkreta) ilo por  
ekkoni la mondon ol multaj hipotezoj kaj eksperimentoj sciencaj. 
Tamen, eble alia unuigo estas konsiderinda: reunuigi la homon kun la naturo,  
aw konsciigi nin ke la legoj rulantaj la naturon koncernas ankaw nin. 
La historio de homaj kulturo kaj civilizacio estas principe la historio de  
fuqado antaw la naturo, liberigado el katenoj de biologio. Probable la plej  
granda revo de la homo (krom esti c'iam juna, bela, sana kaj ric'a) estas  
iqi HOMO aw estayo kiun ne koncernas principoj de biologio, kiu forlasis  
la karceron de Naturo. 
La homo c'iam kaj c'ie lokiqis opozicie je la mondo (ec' en la kulturoj kiuj  
nun s'ajnas al ni tiel ekologiaj, "naturaj", oftege pro nia volo kaj deziro  
ke ili estu tiaj ol ili vere estas tiaj). 
Verajne ne ekzistas la lingvo kiu ne havus vortojn, dirayojn kaj  
gramatikayojn rezervitaj nur al la homoj - tial en la pola ni ne diras "la  
vulpo mortis", en suahili ni havas specialan klason de vortoj (watu)  
rilatantaj nur al ni, en angla kaj esperanto ekzistas precipa pronomo (it,  
qi) kiun ni uzas rilate al c'io kio ne estas homo ... C'ar ni estas profunde  
konvinkitaj, ke ekzistas ni kaj naturo. Ni diferencegas de la naturo,  
malsamas, ne estas parto de qi, nur uzas qin, ekspluatas fie aw nefie.  
(Interese kaj paradokse - tiu c'i konvinko vere gravegas, c'ar dank' al qi  
ni eblas travivi kaj defendi nin kontraw premeganta de c'ie naturo). 
Ni povus fari skalon de 0 qis 100, kie 100 markus plenan eliminon de la  
naturo kaj 0 - plenan eniqon en la naturo. Kiel kutime statoj ekstremaj oni  
devas foryeti. Ni ne kapablas ekzisti sen la naturo. Ni ne povas ankaw  
ekzisti sen la civilizacio. 
Do serc'ante la plej prudentan lokon sur tiu c'i skalo estus bone memori, ke  
ni konsistas el la samaj elementoj, bazoj, aminacidoj kaj aliaj kombinayoj  
kiel cetero de la mondo kaj pro tio la legoj de naturo kiujn ni malkovras kaj  
ekkonas koncernas ankaw nin, ne nur pavianojn, dafniojn kaj algojn.  
Metaforoj funkcias ambawdirekte: se ni diras pri iu ke li estas hieno aw  
vulpo jen ankaw tial ke la hieno kaj vulpo kondutas similege (aw same) kiel  
la homo. Kompreneble tia vidpunkto atencas la plej sanktan sankton - la plej  
universalan dogmon pri unikeco de la homo. (Paradokse tiun c'i dogmon arde  
observas c'iuj movadoj ekologiaj dawre konstatante ke c'io kion la homo  
faras estas nenatura: la lokustoj detruas arbaron nature - la homo ne, se iu  
vegetalo uzas birdojn por dissemiqi tiam qi disvastiqas nature, se la  
homon - tiam nenature). Kaj jene c'iujn niajn kondutojn ulajn kaj sociajn ni  
provas klarigi nur je la bazo de kulturo, civilizacio, spirito, referencante  
al "agoj konsciaj" kvankam neniu scias kio la konscio estas kaj c'u aliaj  
estayoj ankaw posedas qin; kaj ni konstruas terure komplikegajn  
kombinayojn intelektajn nur por ke ni ne uzu la vorton "instinkto" aw  
"teritorialismo", kaj poste kiam la historio ripetiqas, kiam ni denove  
nenion lernis je eraroj de diversaj materialismoj kaj idealismoj kaj  
senpawza disigado de korpo disde animo, ni estas denove surprizitaj, denove  
ne preparitaj, senhelpaj kontraw nia propra malhomeco, kontraw biologio  
kies c'eeston en ni ni ne volas akcepti kaj lerni vivi kun qi. 
Kion donus al ni Eta Unuigo, tia homogena teorio de ekzistado enhavanta  
s'tonojn, nematodojn, fragojn kaj homojn? Vers'ajne kiel kutime malmulte (do  
tamen ion). Vers'ajne qi estus foryetita, refutita kaj primokita. Samkiel  
oni faris kun multaj aliaj provoj tiaspecaj. (Pro tio Nekompleta Teorio de  
Eta Unuigo estu, se qi estos, la teksto antaw c'io arta - sed tio ankaw ne  
helpos qin.) Kaj devus esti tiele. Ja ne ekzistas estayoj kiuj ne  
konsiderus sin mem kiel aliaj, diferencaj, malsamaj, kiuj volus rezigni sian  
malsamecon. La sento de unikeco baze kondic'as ajnan ekzistadon. Do ec'  
tiukaze ni ne estas unikaj kaj nenaturaj. Kio konfirmus pravecon de proponata  
unuigo. 
Kaj.... Ili pensu kion ili volas. Ja ne temas savi iun-ajn kaj ion-ajn. Ja ne  
temas krei novajn ideojn kredindajn kaj tiele forigi la s'arqon de pensado  
kaj malbenon de scio. 
Temas nur pri sciado. 
Kaj la scio povas esti terura kaj kruela. Ne vane iu iam diris: ju pli ni  
scias, des pli ni suferas. 
 
Radek Nowakowski 
Dabrowa Dolna 41 
26-010 Bodzentyn 
Polio 
 
elsendis Andrzej Zwawa 
La Eldonejo "Verdaj Brigadoj",Slawkowska 12/24,31-014 Krakow,Polio 
tel.48/12/222147,222264 int.28, fakso:222147,222264 int.22, 
retpos'to:zielbryg@gn.apc.org 
konto:FWIE-"Zielone Brygady",nr 630106-105428-2710-00 BOS SA O/Krakow
