DO YOU SPEAK ENGLISH? UNWILLINGLY! *) 
 
     "La angla lingvo estas la plej terura lingvo de la mondo. Sed ni devas uzi qin 
por interkompreniqi" - diris la indiana tribestro kaj aktivulo Philip Deere. Mi 
tamen opinias, ke ne estas tiom senespere kaj, kiel D-ro Esperanto, mi proponas 
uzi - precipe en alternativaj movadoj - KOMUNAN PAROLON (COMMON 
TONGUE c'e Tolkien).  
Oni povas esti, qi ne estas perfekta, sed aparte de tio ni angle diras kutime, kion 
ni kapablas diri kaj ne, kion ni deziras diri. Seriozaj homoj dum seriozaj 
renkontiqoj awskultas seriozajn referatojn en c'i tiu serioza lingvo (aroganta al si 
nomon de internacia lingvo) kaj ofte ili klopdas penplene kompreni aw rekte 
s'ajnigas, ke ili ion komprenas. C'I TIU REQO ESTAS NUDA! Ni fine devas 
elkrii c'i tion! 
     Uzi Komunan Parolon estas kvazaw aldoni al unu informo la alian - oni 
povas diri alifarante tekston de la produktisto-kuniqo de la ekologia papero VUP. 
Do al la c'efa informo, kiu estas enhavo de la teksto, ni aldonas fakton, ke ni 
deklaras nin por Esperanto - la lingvo estanta garantio de observo de kulturaj 
diverseco kaj sendependeco. Ni ankaw montras fakte, kaj ne nur deklare, 
malinklinon al la lingva kaj kultura perforto altrudata de Mickey Mouse 
Imperium. 
     Mi tre dankas c'iujn helpantojn (pro traduko, korekto, kopio) kiuj helpis min 
produkti la bros'uron.  
     Mi pardonpetas c'iujn kiuj ne ricevos miajn rektajn respondojn por epistoloj. 
Ideaj deklaroj en bros'uro parolu por mi! 
Andrzej Zwawa 
 
NIAJ PRINCIPOJ 
     Pollando iom post iom enprofundiqas samtempe en multajn krizojn. Malgraw 
ke la homoj laboras c'iam pli multe kaj c'iam pli pene, ili fariqas pli kaj pli 
mizeraj. Ili ne havas s'ancon, kontentigi sian elementan bezonaron. Mankas 
medikamentoj, loqejoj, akvo, aero, qojo, libero kaj fantazio. Urboj, kiuj devus 
esti homokomunumaj insuloj, s'anqiqas en mornaj kvazaw formikejoj plenaj de 
elrevigitaj "formikoj" fermitaj en betonaj s'rankeskaj loqejoj. C'irkawe fariqas 
grize kaj malgaje. Neniu deziras plu fari ion ajn. Pli kaj pli malmutaj el ni 
ankoraw kredas ion, ankoraw esperas. 
     Super la lando s'rebas c'iam pli hermeta tavolo de toksaj gasoj. En riverojn 
kaj lagojn rampas biologia morto. Ni kemie malfekundigas grundon kaj 
supers'utas qin per miloj da tunoj de toksigaj restajoj. Pollando estas agnoskata 
kiel la plej malpurigata ewropa lando kaj meza polo vivas 10 jarojn malpli longe 
ol meza ewropano. 
     C'i tiu sombra bildo estas rezulto de la misa kaj miopa politiko de la 
awtoritatoj, subordigita al interesoj de industriaj, militaj kaj politikaj elitoj - de 
politiko, kiu senebligis al la homoj influi formon de ilia individua kaj ara sorto. 
Tiel ne plu povas esti. Mallarqiqas la marqeno de homa kaj Tera toleremo. 
     Pollando kaj la mondo troviqis en nova kvalite kriza situacio. Nova defioj 
devigas serc'i novajn respondojn. Qisnunaj babalaj solvoj ne plu tawgas por 
hodiawa mondo plena de terglobaj interdependecoj. Estas ankoraw tempo, s'anqi 
tendencon de nuna misevoluo. Ni uzu imagokapablon kaj liberiqu de kutime 
aplikata skema pensado kaj konduto. Ni malstrec'u rigidan korseton de la 
institucioj, kiuj limigas liberon, awtonomion kaj eblecojn de kreiva agado. 
 
kiu ni estas? 
     Ni estas grupo de disaj en Pollando la homoj, kiuj serc'as novkvalitan 
solvaron por c'iuj sferoj de nia vivo. Ni estas ekster la tradicia polara 
politikosistemo. Ni estas la verdalternativa movado. 
 
ne ekspertoj sed la homoj. 
     Pasis kelkdek jaroj, dum kiuj ni spertis awskultadon kaj plenumadon de 
ordonoj. La ideologiaj ekspertoj diris al ni, kiel aspektu ideala socio por c'iuj. La 
ekspertoj pri la vero fermadis niajn bus'ojn, se iu el ni awdacis kritiki la idealon. 
La militekspertoj decidis, kiom da tankoj, raketoj kaj soldatoj ni bezonas por 
elbatali la pacon. La ekspertoj pri ordo kaj disciplino izolis de "sana sociparto" 
c'iujn, kiuj, law la ekspertoj, malkonformas al la normo. La ekspertoj pri 
universala felic'eco inventadis nian objektivan bezonaron kaj, por kontentigi qin, 
konstruadis grandajn fabrikojn. Ni ne plu deziras, ke ili decidu por ni. 
     Ni ankaw staras distance de tiuj ekspertoj, kiuj hodiaw donas al ni jam pretan 
projekton de ideala socio por c'iuj, de tiuj, kiuj proklamas, ke libera merkato kaj 
politikpartia plurismo solvos c'iujn niajn problemojn. C'i tiu programo estis utila 
en 19-a jarcento. Post certa korekto oni povus akcepti qin ankoraw antaw 30 
jaroj. Hodiaw la mondo estas alia. En polaj kondic'oj c'i tiu postuloj utilas nur 
kiel la unua pas'o. Se ili fariqas celo finfina - ili signifas iri el pluvo sub 
fontanon. Oni ne povas anstatawi unujn problemojn per aliaj. Lernante de aliaj 
landoj oni evitu iliajn erarojn. La okcidentaj landoj ankaw direktiqas (al 
senelireja strato). La tuta ewropamerika civilizo sufokiqas per propra potenco. 
Qi ne rimarkas terglobajn barojn kontraw qia kreskado: elc'erpiqadon de 
nerenoveblaj krudayoj kaj energifontoj stokoj, konstantan plimultigon de la 
homoj regataj de senfine kreskantaj materialaj bezonoj, limigitan biosferan 
imunecon de la Planedo kontraw malpurigayoj. Fermitaj en la skemo 
produktado-konsumado kaj subordigitaj al la religio de kvanta ekonomia 
kreskado, kiu jam neniel spegulas kreskon de vivnivelo, la okcidentaj homoj 
c'iam pli ofte rimarkas, ke ne plu eblas dawrigi qisnunam evolumodelon. Pli kaj 
pli ofte ili spertas mankon de senco en persona vivo. Falas la kredo je 
parlamenta demokratio, subordiqinta al awtoritato de mono kaj perforto. Falas la 
kredo je nevidebla brako de libera merkato kiu sur povrulojn kaj mizerulojn 
metas la kostojn de sukcesojn de ric'uloj kaj potenculoj.  
     Post la jaroj de obeemo kaj pasiveco devas veni la periodo de neqenataj 
serc'oj kaj kreolibero. La ekspertoj devas reveni al konvena por ili loko. Ili povas 
konsili, kiel ion fari, sed ili ne povas decidi, c'i tion ion efektivigi. 
 
nia programo 
     Ni estigas qin el unueco de tri nocioj: ekologio, paco kaj demokratio. C'i tiujn 
nociojn uzas nun c'iu. Tial ili estis senigitaj je qusta signifo. En la nociojn ni 
deziras meti klare difinitan sencon, por ke ili estu utilaj por la homoj vivantaj en 
Pollando c'e la fino de la 20-a jarcento. La nova esenco montras novajn 
evoludirektojn. Qi ne estas dawrigo de la qisnuna. C'i ankaw ne estas kopio de la 
solvoj ekzistantaj en aliaj mondpartoj. La nova esenco estas la vojo de 
ekodisvolviqo1), la vojo alternativa. 
 
EKOLOGIO 
     Ekologio estas nia elirpunkto. Ni ne traktas qin kiel izolata problemaro ligita 
kun la medidetruado. Qi estas prefere la maniero rigardi la mondon. Qi estas 
pensmaniero kaj vivstilo, individua kaj ara. Qi estas konscio, ke c'iuj elementoj 
kaj dimensioj de la realeco interrilatas. Qi estas serc'ado de la unueco kaj la 
harmonio inter la homo kaj la naturo kaj inter homoj mem. Qi estas la adoro de 
abundo kaj diverseco, tiel en vivo biologia kiel en la socia. Qi estas agnosko de 
vivo kiel valoro awtonoma kaj la plej alta, en c'iuj qiaj formoj. C'i tio rilatas al 
tuta vivreto de la Planedo - al la vivreto, kies la homaro estas nur unu fadeno. 
     La ekologio estas ankaw - kiel skribis norvega filozofo, Arne Naess - 
starigado c'iam pli profundan demandaron al si mem tiam, kiam homoj 
kontentiqas per pretaj kaj facilaj respondoj, kaj atingado de abundaj celoj per 
kiel eble plej simplaj rimedoj. 
 
ekonomia ekodisvolviqo 
     El la supreprezentita kompreno de la ekologio ni estigas nian ekonomian 
programon. Oni ne plu bazigu qin sur ideo de materialprospera konstruado per 
senlima ekspluatado de limigitaj stokoj kaj mortemaj homoj. Gravas por ni la 
ekonomio, kiu respektas vivkvaliton anstataw produktokvanton. La ekonomio, 
kiu plene kontentigante fundamentan bezonaron de la homo, ne kreas artefaritan 
materialbezonaron. La ekonomio, kiu ne limigas biologian, socian, kulturan 
abundon kaj diversecon, kiu ebligas multflankan disvolviqon de la universala 
homo. C'i tio ankaw signifas trakti bezonaron de la homo egale kiel tiun de la 
Planedo kaj rajtaron de hodiawaj generacioj same kiel tiun de c'iuj generacioj 
estontaj. 
 
ekologia perspektivo en ekonomio e