Kolekto da versa^joj por esperantistoj inter 0 kaj 3 jaroj Dum preparo de la kolekto estis uzitaj anka`u materialoj senditaj de: Irina Gon^carova (Moskvo), Aleksandr Gofen (Moskvo), Valentin Melnikov (Moskvo), Aleksandr Kotelnikov (Volgograd). La eldonon preparis kolekte, traduke kaj komposte Sergej Ver^sinin Ree^hoj, konsiloj kaj insultoj estas atendataj de la preparinto al la adreso: Rusio, 432026 Uljanovsk-26, p.k. 913 e-po^sto: yura@yura.univ.simbirsk.su (kun indiko: "por S. Ver^sinin") __________________________________________________ Reprodukto, disvastigo kaj kopiado de tiu ^ci kolekto a`u ^giaj partoj estas ^ciel dezirindaj! __________________________________________________ Iomete da prozo --------------- Malgranda homo postulas poezion ekde kelkmonata a^go. En sia gepatra lingvo li kutime ricevas tiom, kiom povas akcepti. Sed en Esperanto... Gepatroj de denaskuloj bone konas tiurilatajn problemojn. Beda`urinde, dum tri jaroj da ser^cado mi trovis preska`u neniom da ta`uga lega^jo. Tio estas natura fenomeno konsiderante etan (ne nur a^ge sed anka`u kvante) potencialan konsumantaron. Kompreneble, la "ekologia ni^co" ne povas vaki tute,kaj ekzistas e^c "fakaj" porinfanaj a`utoroj (a`utorinoj), produktin- taj volumojn da versa^joj. Se inter legantoj trovi- ^gos maso^histoj, mi sendos al ili specimenojn de tia verkado. Pluraj "porinfanaj" verkoj simple ne konsideras specifecon de la konsumanto. Ekzemple, preska`u neniuj el abundegaj lulkantoj uzeblas por kantado al infano. Belege aspektantaj ^ciniaj el- dona^joj, postulas kompletan redaktadon - gramati- kan, stilan, e^c enhavan. La elekton de la kolektaj eroj plej multe inf- luis mia filo - Ste^cjo. Mi opiniis, ke lia favoro estas sufi^ce grava rekomendo, kaj enmetis versa- ^jojn, kiuj stabile interesis lin kaj estas vas- te konataj en alilingvaj variantoj.Indas atentigi, ke post sia tri-jari^go li tiom kutimi^gis al ili, ke ili ^cesis lin interesi.Necesas io pli komplika. Plej parte la kolekton eniris popolaj (a`u popo- li^gintaj) versa^joj kaj kantetoj, kaj versa^joj de famaj en nia lando a`utoroj. Grava malavanta^go de la kolekto estas preska`u unulingva deveno de la eroj. Eblas nur esperi, ke ^gi inspiros alilingvanojn entrepreni similan laboron. Sergej Ver^sinin - 2 - * * * Ni veturas sur ^cevalo, Sur ^cevalo tra la valo, Tra la valo verda, bela, Al sciuro mole-fela. * * * Veturas ni, veturas ni - Arbaren kuras ni: Montetoj, montetoj, En kavon - trafis... Kaj tie - ^girafo! * * * Ste^cjo saltas sur divano, Ste^cjo saltas kiel rano. Mur, mur, mur-mur-mur - Ste^cjo volas salti nur. * * * Linjo, Linjo, Ni estis ^ce avinjo. Man^gis ni ka^con, a`udis ni kla^con. Bone promenis Kaj hejmen revenis. - 3 - * * * Sonas la kantet' sen fin' - Ste^cjo estis ^ce l'avin'. Man^gis tie supon, Ludis tie pupon. Bone promenis, Kaj hejmen revenis. * * * - Korniko, korniko, diru elkore, kien vi veturis? - Ho, mi flugis foren, mi kuiris ka^con - jen infanoj ma^cas. Al tiu mi donis, kaj al tiu ne donis: li ka^con ne preparis, li nenion faris. * * * Hej, kokcinelo, Flugu al ^cielo! Tie viaj idoj ^ce tablo sidas, man^gas bombonojn, sed al vi ne donas! - 4 - * * * Iris kato trans ponteton, kaptis fi^son en la reton: - ^Cu por si la fi^son preni? - ^Cu kun ^gi al Ste^cjo veni? * * * Oj, du-du, du-du, du-du Sidas jen kornikoj du. Ili kantas kaj trumpetas, ^car infanoj ludi petas. * * * Gaja estas birda vivo ^ce rivero sur deklivo. Sub ^ciel' a`urora ^goja birda ^horo kantas kun fervoro el la tuta koro. * * * Koko, koko, kresto ora, Pluma vesto buntkolora, la piedoj kun la spronoj, Vekas ^gi per la`utaj sonoj: "Kokeriko, kokeriko, Elliti^gu tuj, amiko!" - 5 - * * * "Kokeriko, kokeriko, Elliti^gu tuj, amiko!" - Kies estas tiuj sonoj? La piedoj kun la spronoj? Kies vesto buntkolora? Sur la kapo kresto ora? * * * Vagas dormo apud domo kun dormeto en dueto. Revas nun dormet' kaj dormo pri la ^cambro kun la forno. Kie estas bebo ^carma, tie estos nokto varma! * * * Luli-luli-luli-lu, ^ce la rand' ne dormu plu. Se vi dormos ^ce la rando, vin for^stelos lupo granda. Lupo nazon vian mordos, en arbaron vin forportos. Lupo, vi al ni ne venu, nian bebon vi ne prenu. Luli-luli-luli-lul, dormu, mia petolul'. - 6 - * * * Koko, koko - ora kresto, buntkolora pluma vesto, kial vi veki^gas frue? ^Ce fenestro kantas brue? Dormas dume la infanoj, vi ne veku ilin vane! * * * Vivis iam tri pingvenoj - Pik, Pak, Pok. Gaje kantis dum matenoj - "Pik, Pak, Pok!". Inter fokoj kaj rosmaroj - Pik, Pak, Pok. Na^gis dum la tuta jaro Pik, Pak, Pok. * * * Unu, du, tri, kvar - Iris leporo en kampar'. Sed ^casisto venis, pafis, Kaj la leporeton trafis... Pif-paf, oj-oj-oj - ku^sas leporo ^ce la voj'. - 7 - Jurij Jakovlev (tr) LULKANTO DE URSINO Ne^gon kulerante Nokto venas granda Tra severa griza nebul'. Dormas jam najbaroj - Blankaj ursoj maraj, Dormu anka`u vi, etul'. Sur glacia plato Kvaza`u sur fregato Longas nia vojo en mar'. Kaj al ^sipoj kurson Blankaj stelaj ursoj Lumas el ^ciela klar'. - 8 - (tr) Agnia Barto * * * Nia Tanjo la`ute ploras - En rivero pilko foras. Vanas ploro kaj sufero - Pilk' ne dronos en rivero. * * * Vane provis mi kun frato Promenigi a`ute katon. Saltis kato el ^sar^guj' - Kamiono falis tuj. * * * Faru ni aviadilon, Superflugu ni barilon, Super domo, super pino... Kaj revenu al patrino. * * * Amas mi ^cevalon mian, Voston kombas per kombilo. Mi prizorgas ^gin senhaste, Al amiko rajdas gaste. - 9 - Ljuba Boja^gieva PASERA KANTO ^Cio floras, gaje estas, la printempon oni festas. De mateno ^gis vespero kante ^cirpas la pasero: ^Cirk-^cirik, ^ciri-lik, ^ciri-^ciri-lik. Flugas mu^so, flugas kulo en la bekon de l'^casulo. Sata, vigla dum somero gaje ^cirpas la pasero: ^Cirk-^cirik, ^ciri-lik, ^ciri-^ciri-lik. Jen ne lumas varma suno. Pluvas, venis jam a`utuno. Vento blovas kun kolero, Tamen ^cirpas la pasero: ^Cirk-^cirik, ^ciri-lik, ^ciri-^ciri-lik. Vintro venis. Malvarmi^gas. ^Cio frostas, glacii^gas. ^Ce trovita pana ero ^goje ^cirpas la pasero: ^Cirk-^cirik, ^ciri-lik, ^ciri-^ciri-lik. - 10 - (tr) tra Kornej ^Cukovskij el la angla KATA`USO KAJ MA`USO Foje museto Ma`uso ekvidis katon Kata`uso, la katon koler-okula`usan, kaj ege kolere-denta`usan. Alsaltis Kata`uso Ma`uson ludante per sia vosta`uso: "A^h, Ma`uso, Ma`uso, Ma`uso, Venu al mi, kara Ma`uso! Mi kantos al vi, kara Ma`uso, Mirindan kanteton, ho Ma`uso!" Sed respondis al li sa^ga Ma`uso: "Ne trompos vi min, Kata`uso! Vidas mi la okula`usojn kaj ege kolerajn denta`usojn!" Tiel diris al li sa^ga Ma`uso - Kaj ekkuris ^si for de Kata`uso. KURBIGITA KANTO Vivis iam sen ^cagreno Kurbigita homo. Li pa^sadis dum promen' ^Ce kurbigita domo. Kaj post kurbigita plac' En kurbigita urbo Kurbigita erinaco Lo^gis en kukurbo. - 11 - Kaj ^ce kurba magazen' Kun kurbigitaj pupoj Promenadis dum matenoj Kurbigitaj lupoj. Kaj observis ^cion ^ci Kurbigita kato. ^Ce fenestro sidis ^gi, Ronronante sate. Kaj ^ce kurba rivereto Kurbigita ino Nudpiede en kvieto Saltis inter pinoj Kaj surkape havis ^si Kurbigitan ^capon, Kaj en korbo portis ^si Kurbigitan rapon. - 12 - (tr) Samuil Mar^sak * * * Muso al musido diris: - Bonajn librojn mi akiris! Legi ilin mi ne povas, Sed la guston bona trovas. * * * Ekkalkulis jen kokino siajn kokidetojn: "Flavaj - kvin, kaj nigraj - kvin. Kaj entute - deko." - 13 - (tr) Daniil Harms KATOJ Mi iris hejmen foje kontenta kaj malsata, kaj vidis mi - ^cevoje trankvile sidas katoj. Mi kriis: - Hej vi, katoj! Nun iru kune ni kontentaj kaj malsataj la`u vojo tiu ^ci. Ni venu mian domon, Kaj ni tagman^gu, katoj - el cepoj kaj terpomoj aran^gos mi salaton. A^h, ne! - respondis katoj. - Ni restos tie ^ci. Ni estas ne malsataj. Ne iros ni kun vi. NOKTO Dormas falko, dormas birdoj, dormas kaproj kaj ^safidoj. Kaj en herbo la insektoj dormas ku^se, dormas side. En paletro dormas farboj, ^ce rivero dormas arboj. Pjatakov Boris Petrovi^c dormas kun hirtita barbo. - 14 - ^SIPETO En river' navigas ^sipo, ^gi navigas kun persisto. Sidas tie brava kvaro, brava kvaro da maristoj. Bele rondas la oreloj, la kombitaj vostoj glatas. Kaj neniun ili timas - krom katinoj kaj krom katoj. KURAS MI PER TUTA FORTO Kuras mi per tuta forto, miaj kruroj botojn portas. Boto jen, kaj boto jen - Mi elpensis tion mem. Tamen povas mi pli bone: Miajn krurojn botoj kronas. Kaj eksciu ^ciu hom' - Mi elpensis tion mom. Tamen eblas e^c pli mome: min la kruraj botoj pomas. Strangas tiu manier' - Mi elpensis tion mer. - 15 - TRE TERURA OKAZA^JO Finman^gante bulkon ^goje Iris fratoj iufoje, Kaj subite apudvoje Granda hundo la'ute bojis. Unu frat' alian pu^sis: "Povas ^gi promenon fu^si, Ke la hundo nin ne tu^su ^Jetu bulkon ^gien-bu^sen." ^Cio pasis senamare, Nun la fratojn scias klare - ^ciufoje al promeno Oni bulkan pecon prenu! LUDO Kuris Pe^cjo la`u asfalto, la`u asfalto, la`u ^soseo, kuris Pe^cjo la`u ^soseo, kaj kriadis: - GA-RA-RAR! Mi ne plu jam estas Pe^cjo, vi disiru! Vi disiru! Mi ne plu jam estas Pe^cjo, estas mi a`utomobil'. Kaj post Pe^cjo kuris Va^cjo la`u asfalto, la`u ^soseo, kuris Va^cjo la`u ^soseo, kaj kriadis: - DU-DU-DU! - 16 - Mi ne plu jam estas Va^cjo, staru flanke! Staru flanke! Mi ne plu jam estas Va^cjo, po^sta ^sipo estas mi. Kaj post Va^cjo kuris Mi^cjo la`u asfalto, la`u ^soseo, kuris Mi^cjo la`u ^soseo, kaj kriadis: - ^JU-^JU-^JU! Mi ne plu jam estas Mi^cjo, vi singardu! Vi singardu! Mi ne plu jam estas Mi^cjo, estas mi aviadil'. Iris sur la voj' bovino, la`u asfalto, la`u ^soseo, iris sur la voj' bovino kaj mu^gadis: - MU-MU-MU! Estis vera ^gi bovino, estis veraj ^giaj kornoj, iris ^gi la`u tiu vojo, kaj la vojon baris ^gi. - 17 - - Hej, bovino, vi, bovino, vi ne staru jen, bovino, vi ne staru sur la vojo, vi ne staru sur asfalt'. - Hej, singardu! - kriis Mi^cjo. - Staru flanke! - kriis Va^cjo. - Hej, disiru! - kriis Pe^cjo, flanken pa^sis la bovin'. Jen alkuris, jen alkuris ^gis benketo ^ce barilo ^sipo, kun a`utomobilo ^sipo kaj aviadil', la avi' kun vapor^sipo ^sipo kaj a`utomobil'. Pe^cjo saltis sur la benkon, Va^cjo saltis sur la benkon, Mi^cjo saltis sur la benkon, sur la benkon ^ce baril'. - Mi alkuris! - kriis Pe^cjo. - Mi min ankris! - kriis Va^cjo. - Surteri^gis! - kriis Mi^cjo. Haltis ili por ripoz'. - 18 - Iom sidis, iom sidis sur la benko ^ce barilo ^sipo, kun a`utomobilo ^sipo kaj aviadil', la avi' kun vapor^sipo ^sipo kaj a`utomobil'. - Plu ni startu! - kriis Pe^cjo. - Flotu ni! - respondis Va^cjo. - Ni ekflugu! - diris Mi^cjo. Kaj impetis ili plu. Kaj ekkuris, ekveturis la`u asfalto, la`u ^soseo, nur saltadis kaj kuradis kaj kriadis: - ^JU-^JU-^JU! Nur saltadis kaj kriadis la`u asfalto, la`u ^soseo, nur per la kalkanoj brilis, kaj kriadis: - DU-DU-DU! Nur per la kalkanoj brilis, la`u asfalto, la`u ^soseo, nur la ^capojn ili ^jetis kaj kriadis: - GA-RA-RAR! - 19 - LANGROMPILOJ ------------ - ^Cu vere viro vidis vin veni? - Petro trovis nur tri ^strumpojn. - Hele lumas la lampiro en la luna lumo. - Pa`ula a`udis kun beda`uro, ke hiera`u a`uto knoka`utis la la`utan Pa`ulon. - Ni balda`u a`udos anka`u ala`udojn la`ute kanti. - Per siaj novaj ^suoj ^si pa^sis nur ses pa^sojn. - Ne ploru plorulo pro propra plezuro. - 20 - - 21 - Kornej ^Cukovskij +------------+ | | | BARMALEJ | | | +------------+ La unua parto Karaj infanetoj! Mi vin plore petas - Vi neniam iru Gaste al Afrik'! En Afriko lo^gas ^Sarkoj kaj horiloj, En Afriko lo^gas A^caj krokodiloj. Ili vin ne ^satos, Mordos vin kaj batos! Vi neniam iru Gaste al Afrik'! En Afriko lo^gas La ko^smara plej Pirato kaj rabisto Bar-ma-lej. Li man^gas infanetojn Kaj tra Afriko kuras - Fia Barmalejo, Hida kaj terura! - 22 - Pa^cjo kaj panjo Al Afrik' ne iras. Pa^cjo kaj panjo Al la infanoj diras: "Ja Afrik' dan^geras. Jes, jes, jes! Ja Afrik' koleras. Jes, jes, jes! Al Afrik' neniam, karaj, Iru sen permes'!" Sed pa^cjo kaj panjo ekdormis vespere, Kaj Sa^cjo kaj Sanjo forkuris libere En Afrikon! En Afrikon! Tra Afriko ili iras, Figojn, ananasojn ^siras. "Jen Afriko kia! Tuta Afriko nia!" Kaptis ili rinoceron, Iom rajdis ^ce rivero. "Jen Afriko kia! Tuta Afriko nia!" Elefantoj ludi volis - Ili kune kapriolis. "Jen Afriko kia! Tuta Afriko nia!" Venis el arbar' horilo, La horilo tiel diris, Diris tiel la horilo, La horilo diris jen: - 23 - "Vidu, ^sarko Karafarko ^Ce la bordo vin atendas. ^Cu al ^sarko Karafarko Vi ne ^satus, karaj, trafi - Inter dentojn?" "Ni la ^sarkon Karafarkon Ja ne timas, ja ne timas, Ni pri ^sarkoj Karafarkoj Ja kutimas, ja kutimas. Ni en ^sarkon Karafarkon ^Jetos ^stonon, ^jetos ^stonon! Ni la ^sarkon Karafarkon - Per bastono, per bastono!" Kaj la ^sarko la bastonon Timis, kaj pro timo dronis,- Mem vi kulpas, fia ^sarko, mem vi kulpas! Sed iras al ili el mar^coj Grandega hipopotam', ^Gi iras kaj iras tra mar^coj Kaj mu^gas kun la`uta malam'. Sed Sa^cjo-Sanjo petoli ne ^cesas - Ventron hipopotaman karesas. "Jen la ventro, Bona ventro - Jen mirinda estas ventro!" - 24 - Ne toleris la hipopo La ofendon, Tra Afriko tuta mu^gis Sian plendon Barmalejon, Barmalejon, ^Gi alvokas Kaj atendas. "Barmalej, Barmalej, Barmalej, Venu tuj, kaj rapidu vi plej, Barmalej, tiujn fiajn gebubojn, Punu tuj, Barmalej, kaj sen duboj." La dua parto Sa^cjo-Sanjo tuj ektremis Kiam Barmalejo venis. Li tra Afriko iras, Tra la tuta Afriko diras: "Estas mi sangavida, Estas mi a^ce hida, Fia rabisto Barmalej! Mi bezonadas Nek marmeladon, Nek ^cokoladon Nur la infanojn (Malgrandajn plej!)." Li ^snurojn terurajn kunligas, La dentojn terurajn li knaras, Li fajron teruran bruligas Kaj krion teruran li faras: "Karabaros! Karabaros! Tuj tagman^gon mi preparos!" - 25 - La infanoj larmas plore, Barmalejon petas ^hore: "Kara, kara, Barmalej, Nepre nin kompatu! Lasu nin rapide plej, Al la patrin' amata!" Ni forkuri el la hejm' Jam neniam penos. Al Afriko por promen' Ni neniam venos. Kara, kara rabo-homo, Vidu nian veon, Donos ni al vi bombonon, Kun citrono teon. Tamen Barmalej al ^ciuj pentoj Nur silentas. Kaj diris Sanjo al Sa^cjo: "Vidu, tie en foro Avio aperis subite, Tie flugas doktoro, Tie flugas doktoro, Bona doktoro Ajbolito!" Bona doktoro Ajbolito Sa^cjon-Sanjon alkuras, Sa^cjon-Sanjon brakumas, Kaj insiste la rabiston Alparolas kun ekscito: "Mi vin petas, Barmalejo, Mia bona, mia kara, Vi malligu, liberigu Tiun etan infanaron!" - 26 - Sed la rabisto lin kaptas subite, Kaj en fajron ^jetas Ajboliton. Ajbolit tie brulas kaj ploras: "Ho, dolor'! Ho, dolor! Ho, doloras! Kaj la povraj infanoj ku^sas sur herbejo, Rigardas Barmalejon. Kaj ploras, kaj ploras, kaj ploras! La tria parto Sed jen el-post Nilo Horilo venas. Horilo venas, Krokodilon trenas! Ajbolit' el fajro iras, Al la krokodilo diras: "Mi persvadas vin insiste, Glutu tiun ^ci rabiston, Por ke Barmalej avara Ne plu pu^su, Ne plu tu^su Tiun etan infanaron!" Pro la peto Ekridetis, Turnis sin La krokodil', La piraton Mal^satatan Tuj forglutis Kun facil'. - 27 - Ridas, ridas, ridas, ridas la infanoj, Ili saltas, ili dancas ^ce la flamoj. "Vi savis nin, Vi savis nin, Redonis la liberon! En bona hor' Vi venis por Forgluti La dan^geron!" Sed Barmalejo kun humilo En vetro sidas krokodila, En morna ventro krokodila Sopiras, ploras Barmalej: "Ne pereu mi vane, Amos mi la infanojn! Ne mal^satu vi min, Kaj kompatu vi min! Amos mi, amos mi La infanojn!" La infanoj a`udas lian ploron, Al la krokodilo ili diras: "Se li vere i^gis pli bonkora, Vi bonvolu lasi lin eliri. Ni kunprenos Barmalejon foren, Veturigos lin al Leningrad!" La krokodilo konsentas senhaste, La bu^son malfermas vaste, Kaj de tie ridetante Tuj elsaltas Barmalej, Kaj viza^go lia estas Bela kaj bonkora plej: - 28 - "^Gojo estas Tiom granda - Mi veturos, Leningradon!" Dancas, dancas Barmalej, Barmalej! "Mi fari^gos la plej bona, bona plej! Mi komencos por infanoj, por infanoj Baki kukojn, baki flanojn, baki flanojn! Mi ekiros al foiroj, Prenos varojn al bazaroj! Mi disdoni al infanoj Dol^cajn kukojn ne avaros, Per bombonoj kaj kringetoj Mi regalos infanaron. Kaj por Sanjo eta Kaj por Sa^cjo eta, Havos, havos, havos mi Spickuketon mentan! Kukon mentan, Sento-tentan, Prenu tuj, kaj vi ne pentos! Venu, venu, Prenu, prenu, Pagi monon e^c ne penu. ^Car infanojn Barmalej Amas pleje, amas plej, Amas, amas la infanojn, Amas pleje, amas plej!"