RIISMA ESPERANTO (Reguligo kaj senseksismigo de Esperanto) PREZENTO DE RIISMO En riisma Esperanto: - La pronomo 'ri' anstata^uas la pronomojn 'li' kaj '^si'. Oni ne uzas la pronomojn 'li' kaj '^si'. - La sufikso '-i^c-' estas uzata simetrie kun la sufikso '-in-'. Oni uzas ilin nur por emfazi la sekson a^u por precizigi ^gin, kiam necese. - ^Generale la radikoj sen sufikso '-i^c-' a^u '-in-' ne indikas sekson. Anka^u la dudeko da vortoj, kiuj tradicie indikas nur i^cojn, kaj kiuj havas respondajn inajn formojn kun aldonita sufikso '-in-', devus ricevi senseksan signifon. Tamen, se estas dan^gero de konfuzo, ekzemple parolante al liisto, oni povas aldoni la prefikson 'ge-', kiam neniu el la sufiksoj '-i^c-' kaj '-in-' estas uzata. Ekzemple, 'dentisto' estas 'dentisti^co' a^u 'dentistino'; '(ge)patro' estas 'patri^co' a^u 'patrino'. La ^cefaj vortoj, ^ce kiuj la prefikso 'ge-' povas esti utila, estas: - avo edzo fian^co filo frato kuzo nepo nevo onklo patro vidvo - bubo knabo viro - fra^ulo grafo princo re^go sinjoro - amiko ARGUMENTOJ POR RIISMO Forigo de ofta argumento kontra^u Esperanto Ebla `seksismo' de Esperanto estas dan^gera por ^gi, ^car ^gi povas i^gi facila atakilo kontra^u ^gi. Plie, kvankam estas malfacile taksi, kiom da homoj rezignas pri Esperanto pro `seksismo', ^guste ^car ili malaperas el la Esperanto-komunumo, ver^sajne temas pri pli ol nur kelkaj homoj. La ekzisto de speco de Esperanto, kongrua kun la tradicia, kiu ne estas 'seksisma', faras Esperanton pli alloga por tiuj homoj. Kontribuo al neseksisma pensado Preska^u neniu asertas, ke per ^san^go de la lingvo oni povas tuj ^san^gi pensmanierojn, kaj la riistoj ne apogas sin sur la ideo, ke senseksisma lingvo nepre kondukas al senseksisma pensado. Tamen oni povas imagi, ke la simetria uzado de '-in-' kaj '-i^c-' eventuale forigas subkonscian instigon al la kredo, ke i^coj estas pli gravaj a^u fundamentaj ol inoj, kaj la pronomo 'ri' forigas la neceson ^ciam konscii pri la sekso de priparolatoj kaj malfaciligas diskriminacion, kvankam estas klare, ke 'li' kaj '^si' ne estas per si mem seksismaj. Faciligo kaj plikonvenigo Ne plu necesas uzi specialajn rimedojn por paroli pri hipotezaj homoj (ekzemple: "Se uzanto postulas perfektan kvaliton, [ li a^u ^si / tiu / ^gi ] devas ofte a^ceti novan inkrubandon."). Ne plu necesas memori la sekson de priparolatoj a^u indiki sian sekson al tiuj, kiuj eble volos paroli pri oni. En ^ci tiu epoko de skriba komunikado kaj evoluo (foje kunfandi^go) de historiaj sociaj roloj por la seksoj, la neceso scii la sekson de iu por senartifike paroli pri ri estas nura ^geno. Reguligo kaj internaciigo Kvankam ekzistas aliaj ekzemploj de malreguleco en Esperanto, la distingo inter la du seksoj nur en la tria persono singulara estas vere nur historia akcidento bazita sur la plejparte hinde^uropaj ^sablonoj de la lingvoj, kiujn Zamenhof konis. Forigo de tiu stranga^jo reguligas kaj internaciigas la pronoman sistemon de Esperanto kaj tial faciligas ^gin, aparte por nee^uropanoj. Oni aldonu, ke riismo forigas la ^haoson pri la uzado de '-in-' ^ce ne klare i^caj vortoj. OFTAJ KONTRA^UARGUMENTOJ "Oni ne bezonas riismon; la lingvo jam perfektas" Tio estas ebla sinteno, kaj la riistoj nepre ne intencas devigi al ^ciuj ekparoli riisme. Same kiel pri Esperanto mem, iuj homoj sentas la bezonon je riismo, kaj do ekuzas ^gin, opiniante, ke ^giaj avanta^goj superas ^giajn malavanta^gojn. ^Ciu parolu kiel ri volas. "Riismo estas nura usoneca `politika ^gusteco'" Riistoj tute ne intencas sekvi la ekstremojn de la 'politika ^gusteco' movado, kiu celas `sanigi' lingvo-uzadon per e^ufemisma kripligo de ^gi. Riistoj simple celas pli senpartian kaj pli logikan lingvon, bon^sance atingebla per du esence supra^jaj ^san^goj al la lingvo-uzado. "Oni ne bezonas pronomon 'ri', ^car oni povas simple uzi 'li a^u ^si'" Jes ja, sed tiel oni klare esprimas la fakton, ke oni ne scias la sekson de la priparolato. Riistoj uzas la pronomon 'ri' anstata^u 'li' kaj '^si', ne apud ili, kaj tial ili povas same facile paroli pri iu, kies sekson ili ne scias, ol pri iu, kies sekson ili scias, kaj ili ne devas malka^si sian scion a^u nescion. Ili e^c ne devas konscii pri sia scio a^u nescio. "Oni ne bezonas pronomon 'ri', ^car oni povas uzi korelativon" Jes ja, sed riistoj havas pronomon, kiun oni povas uzi anka^u por homoj de konata sekso. Se oni uzus anstata^u singularaj pronomoj nur korelativojn por aludi homojn, oni havus tre strangan lingvon, ^car oni devus kutimi^gi al nova sono por pronomo, kaj oni havus novan konfuzon inter homoj kaj a^joj. "Oni ne bezonas pronomon 'ri', ^car oni povas uzi la pronomon '^gi'" Jes ja, tion diris Zamenhof mem. Sed Zamenhof ne proponis, ke oni ^cesu uzi la pronomojn 'li' kaj '^si' kaj uzu la pronomon '^gi' por ^ciuj homoj, e^c por tiuj, kies sekson oni scias. Oni eble povus fari tion, sed ^gi estus granda reformo de la lingvo, multe pli granda ol riismo. "Oni ne bezonas sufikson '-i^c-', ^car oni jam havas prefikson 'vir-'" La vorto 'viro' enhavas samtempe tri signifojn; la prototipa aludato estas homa, i^ca kaj plenkreska. Kiam oni uzas la saman radikon kiel prefikson, ^generale nur la i^ca senco efikas, sed pro la kunesto de la aliaj du sencoj 'vir-' ne estas perfekta kunulo de '-in-'. Notu, ke praktike oni ne uzas prefikson 'vir-' ^ce homoj; en tradicia liisma Esperanto oni diras "vira kuracisto", ne "virkuracisto", kaj la duan formon oni eble e^c miskomprenus kiel "kuracisto por viroj". Kaj 'vir-' evidente ne estas prefikso en la kunmeta^jo 'virino'. "'Ri' estas tro simila al 'li'" La formo de la nova senseksa pronomo estas longe diskutita. Necesis kompreneble elekti formon, kiu aspektas kiel pronomo, kaj kiu ne jam havas alian signifon. Simileco inter du pronomoj de la sama pronomsistemo estus grava malavanta^go kaj estus forta argumento kontra^u la uzado de ekzemple '^ji' apud '^gi'. Sed la pronomoj 'li' kaj 'ri' apartenas al apartaj pronomsistemoj kaj ne estas uzataj apude a^u kontraste, do ilia simileco ne estas problemo. Oni povus ja inventi dialogon, en kiu liisto kaj riisto, kiuj malbone distingas la sonojn 'L' kaj 'R' ekzemple pro tio, ke iliaj (ge)patraj lingvoj ne havas la distingon, miskomprenas sin, sed la reala dan^gero ne estas granda. Konsideru, ke la germana pronomo 'sie' povas signifi iun el '^si', 'ili' a^u 'vi' (formale), sed germanoj malofte konfuzi^gas pro tio. "Riismo ka^uzos miskomprenojn" Riistoj konas anka^u la liisman lingvon kaj povas rapide konstati, ^cu parolanto estas riisto a^u liisto. Liistoj povas scii nenion pri riismo, sed praktikaj spertoj indikas, ke ili senprobleme komprenas la riisman lingvon, e^c se ^gi ^sajnas al ili stranga. Preska^u ^ciu Esperantisto jam renkontis la sufikson '-i^c-', kaj oni povas tuj kutimi^gi al pasiva uzado (komprenado) de 'ri'. Notu, ke kun la uzado de 'ge-' ^ce vortoj de la kategorio de 'patro', neniu vorto ricevas novan signifon pro riismo. Ekzistas en reala Esperanto multe pli dan^geraj fontoj de miskompreno ol riismo (ekzemple alielismo; ^cu 'alie' signifas 'alimaniere' a^u 'aliloke'?). "Riismo estas disdialekti^go" Riismo estas tre videbla ^san^go, sed tute supra^ja. Interkomprenado estas tute senproblema, kaj oni e^c povas elekti paroli Esperanton kaj riisme kaj liisme, depende de la situacio. Kompare ekzemple kun la ata/ita a^u landnoma skismoj, ^gi estas sendan^gera. Riismo sekvos la vojon de ^ciuj ^gisnunaj lingvaj ^san^goj: iuj proponas ion kaj ekuzas, kaj la aliaj a^u sekvas a^u ignoras. La manko de centra kaj respektata organo por lingvo-planado malebligas ajnan alian metodon evoluigi nature la lingvon. "Riismo estas kontra^ufundamenta!" Kun la uzado de 'ge-' ^ce vortoj en la kategorio de 'patro' riismo redifinas la signifon de neniu fundamenta vorto; do ja eblas paroli e^c kaj riisme kaj nekontra^ufundamente. Sen 'ge-' riismo nur plilar^gigas la signifon de kelkaj fundamentaj vortoj. Oni povas konsideri 'ri' kaj 'i^co' kiel neologismojn, kaj la neuzado de 'li' kaj '^si' ne estas pli kontra^ufundamenta ol la neuzado de 'ci'. Oni evitu uzi argumentojn pri `kontra^ufundamenteco' se oni ne povas indiki kiel io estas tia! "Pli bone estus havi ^ciujn pronomojn, 'ri', 'li' kaj '^si'" Riistoj ^ciam uzas la pronomon 'ri', e^c kiam ili bone scias la sekson de la aludato; la pronomoj 'li' kaj '^si' estas por ili arkaikaj. Venas ofte la propono, ke oni enkonduku la pronomon 'ri' (a^u '^sli' k.s.) sed samtempe retenu la pronomojn 'li' kaj '^si' kaj uzu ^ciujn kune, kiel erojn de la sama pronomsistemo. Se oni farus tion, 'ri' neeviteble esprimus la signifon, ke la parolanto ne scias a^u intence ka^sas la sekson de la aludato, dum ^gi tute ne havas tiun signifon por riistoj, kiuj ^ciam uzas ^gin. Kontra^u la samtempa uzado de 'ri', 'li' kaj '^si' oni povas meti diversajn argumentojn, ekzemple ke 'ri' kaj 'li' estas tro similaj, ke neniu dokumentita homa lingvo havas tian pronomsistemon kaj tial ^gi eble estas nenatura, a^u ke oni tute ne bezonas kroman pronomon por aludi homojn de nekonata sekso, ^car jam ekzistas pluraj rimedoj por tion fari ene de klasika Esperanto. Tiuj argumentoj estas bonaj, sed ili ne estas argumentoj kontra^u la riismo ^ci tie prezentata. Oni povas aldoni, ke nova distingo inter "homoj, kies sekson mi volas esprimi" kaj "homoj, kies sekson mi ne volas esprimi" estus e^c pli ^gena kaj embarasa ol la deviga distingo inter inoj kaj i^coj, kiu ekzistas en klasika liisma Esperanto. "Riismo komplikigas la lingvon" Temas pri nur du novaj elementoj, 'ri' kaj '-i^c-', kiuj estas tiom oftaj, ke oni rapidege lernas ilin. En lingvolernado estas malfacile lerni novajn distingojn, sed ignori konatan distingon ne estas malfacile. Do riisma Esperanto estas same facila kiel liisma Esperanto por lernantoj, kies lingvoj havas seksan distingon de la pronomoj, kaj konsiderinde pli facila ol liisma Esperanto por lernantoj, kies lingvoj ne havas tian distingon (ekzemple la ^cina kaj la finna). "Riismo ka^uzas perdon de esprimpovo" La enkonduko de '-i^c-' ebligas pli klarajn distingojn kaj ri^cigas la lingvon. La neuzo de 'li' kaj '^si' ka^uzas nur tre etan perdon de esprimpovo, ^car oni ^ciam ja povas esprimi la sekson, se necese, per uzado de '-i^c-' a^u '-in-'. En beletro la pronomoj 'li' kaj '^si' da^ure estos disponeblaj, same kiel 'ci'. Rimarku, ke 'li' kaj '^si' utilas en aludado, nur kiam temas pri unu i^co a^u unu ino respektive. "Estas malfacile relerni" En Kembri^ga Esperanto-Grupo oni trovis, ke oni povas tre rapide kutimi^gi al la uzado de 'ri' a^u kun ^ciuj esperantistoj, a^u nur kun kelkaj. Post kelkaj semajnoj oni ne plu faras erarojn. La uzado de '-i^c-' estas iom pli malfacile lernebla, precipe ^car ^gi estas malpli ofte bezonata ol 'ri', sed anka^u ^gi ne estas granda problemo. HISTORIO KAJ ESTONTECO Pro la evidenta analogeco "panjo - patrino : pa^cjo - patri^co" la sufikso '-i^c-' estas multfoje kaj sendepende inventita de multaj diversaj homoj. Ver^sajne anka^u la pronomo 'ri' havas multajn inventintojn; se oni metas vokalon 'I' post ^ciu konsonanto kaj forstrekas la radikojn, kiuj estas jam uzataj a^u kiuj tro similas al alia pronomo, kiun oni intencas da^ure uzi, restas nur malmultaj ebloj. Pri la estonteco de '-i^c-' kaj 'ri' estas malfacile prognozi, sed oni povas almena^u konstati, ke kelkaj homoj jam parolas la riisman lingvon, kiun priskribas kaj defendas ^ci tiu dokumento; riismo ne estas teorieca propono sed jam enradiki^ginta praktika^jo. La celo de la dokumento estas prezenti riismon kaj rebati kelkajn ne tre bonajn kontra^uargumentojn. ^Ciu povas mem decidi, ^cu ri preferas paroli riisme a^u liisme; espereble neniu devigos aliajn paroli Esperanton tiel a^u ^ci tiel. Se iu volas diskutigi riismon en loka grupo a^u eksperimente ekuzi la riisman lingva^jon, la kunverkintoj de ^ci tiu dokumento ^satus ricevi raporton. Ni bonvenigos ^ciajn komentojn, la^udajn a^u plendajn. Bonvolu libere (sed sen^san^ge!) disdoni ^ci tiun dokumenton. Edmund GRIMLEY EVANS, St John's College, Cambridge, CB2 1TP, Britujo B. Robert HELM, Department of Computer and Information Science, University of Oregon, Eugene, OR 97403, Usono Konrad HINSEN, Gelderner Str. 22b, D-52428 Juelich, Germanio Marko RAUHAMAA, 450 Via Colinas, Westlake Village CA 91361, Usono Mark RISON, Gonville & Caius College, Cambridge CB2 1TA, Britio Marianne WELLE, 12 Sherlock Road, Cambridge, CB3 0HR, Britio 1994-07-05