ESEO PRI LA ESPERANTA SILABO Marc van Oostendorp Januaro 1994 Unua versio La a^utoro bonvenigas ^ciujn komentojn 1. Enkonduko: la silabo en PAG La _fonologio_ estas relative malbone studata subtemo de la esperantologio. Ekzistas kelkaj imponaj volumoj pri la sintakso de Esperanto kaj la literaturo abundas je diskutoj pri tiklaj punktoj de la morfologio, sed ^gis nun la sonstrukturo de la lingvo ricevis tre malmulte da atento. _Plena Analiza Fonologio_-n neniu skribis. E^c PAG (Kalocsay kaj Waringhien 1985) preska^u silentas pri fonologiaj temoj. Pri la silabo ^ci tiu elstara Esperanta gramatiko nur rimarkas ke ^ciu vokalo, escepte de ^u, respondas al aparta silabo. Inter la silaboj ni distingas 1. Silabojn _longajn_; tiaj estas a. ^ciuj silaboj kiuj enhavas vokalon longan [...] b. ^ciuj silaboj en kiuj la vokalojn sekvas pli ol unu konsonanto [...] 2. Silabojn _mallongajn_; tiaj estas ^ciuj mallongvokalaj silaboj en kiuj la vokalon sekvas vokalo a^u ne pli ol unu konsonanto Sekvas ^ci tiun difinon du paragrafoj iom obskuraj pri la `vasteco' kaj la `longeco' de vokaloj. La scienca valoro de tiuj paragrafoj beda^urinde ne estas tre granda. La a^utoroj ^ci tie ^sajne uzis nur unu fonton --- siajn normojn pri `bona prononco' de Esperanto. La enhavo de la citita _difino_ estas anka^u pridubenda. Konsideru la jenajn problemojn por ^gi: Unue, la divido inter longaj kaj mallongaj silaboj ne ^sajnas tre senc-hava en lingvo kiel Esperanto. Tia distingo havas iun valoron en lingvoj kiel la latina a^u la nederlanda en kiuj la pozicio de la akcento dependas i.a. de tia longeco (vd. Kager 1989, Hayes 1991). Sed en la franca (en kiu la akcento aperas ^ciam sur la lasta silabo), en la hungara (akcento ^ciam sur la unua silabo) kaj en la pola kaj Esperanto (en kiuj la akcento aperas sur la anta^ulasta silabo) estas malfacile trovi fonologiajn faktojn kiuj pravigus distingon inter longaj kaj mallongaj silaboj. Krom tio, la difino de `longa vokalo' dependas en PAG de la nocio de silabo, ^guste kiel la difino de silabo dependas de la longa vokalo. Tia cirkuleco ne multe kontribuas al bona kompreno. La difino anka^u estas ie-tie kontra^uintuicia. Ni konsideru la Esperantan vorton _a^u_. La^u PAG ^gi enhavas du vokalojn: la _a_ kaj la _^u_ (ili ja eksplicite mencias la lastan segmenton kiel vokalo). Nur la _a_ povas `respondi' al aparta silabo. La vorto do estas unusilaba. ^Cu tiu silabo estas longa a^u mallonga? ^Gi ne povas esti longa ^car ^gi enhavas nek longan vokalon nek pli ol unu konsonanton. ^Gi do estas mallonga. Tiu konkludo anka^u konformas al la difino de mallonga silabo, ^car certe ^ci tie vokalo sekvas vokalon. Oni same povas montri ke, la^u _PAG_, la silaboj _jam, kaj, al, sed_, ktp estas mallongaj. Tiu rezulto ne nur estas tre malkontentiga intuicie, ^gi anka^u levas la demandon formulitan en (1): (1) Kial ne ekzistas vortoj fini^gantaj per `longa' silabo? Do, se ekzistas la vortoj en (2a)---^ciuj kun `mallonga' silabo---kial neniam oni trovas vortoj kiel tiuj en (2b), ^ciuj kun longa silabo? NOTO{Certe tiuj vortoj povus ekzisti kiel `apostrofitaj' substantivoj (_ja^um_, _^carm'_, kaj tiel plu). Tiujn formojn mi ne intencas preskribi ^ci tie. La leganto provu imagi ke la vortoj en (2b) estas prepozicioj. } (2) a. a^u ^car jam dek b. *ja^um *^carm *jamk *de^uk La vortoj en (2b) ne nur ne ekzistas, ili anka^u aspektas tre mal-Esperanta. Iu sperta parolanto de la lingvo kiu trovus ilin en iu teksto, suspektus ilin preseraroj, ne neologismoj. Mi koncedas ke mi ^ci tie nur utiligis por miaj propraj celoj la malprecizecon de la teksto en PAG. Certe, la a^utoroj emus diri ke _a^u_ kaj _jam_ havas longajn silabojn kaj ke _^carm_ simple estas tro longa. Sed tiam la nova demando estas _kial_ ^guste _^carm_ estas tro longa por esti bona Esperanta silabo. Nura refero al iu koncepto de _belsoneco_, ne sufi^cas, krom se oni volas diri ke la angla (kun vortoj kiel _charm_) a^u la germana (kun _Arm_) kaj multaj aliaj lingvoj ne estas belsonaj. En ^ci tiu artikolo mi volas prezenti teorion de la Esperanta silabo kiu estas iom pli bone prilaborita. Mi montros ke tia teorio povas doni pli kontentiga respondo je la demando en (1). NOTO{Pri la rolo de Esperanto en moderna lingvistika teorio, vd. Van Oostendorp (1991,1993). } Mia teoria kadro estos tiu la moderna _fonologio_, la bran^co de scienco kiu studas la sinkronan sonstrukturon de homaj lingvoj. NOTO{Por bone kompreni ^ci tiun artikolon la leganto legintu la unuan ^capitron de Wells (1978) a^u alia baza introduko al la plej simpla fonologia terminaro. Alie li konsultu PAG por la terminaro kiu ne estas eksplicita en ^ci tiu artikolo. } La^u tiu teorio vorto ne estas nura listo de parolsonoj: tiuj sonoj estas organizitaj grupoj. La bazaj principoj de tia teorio pri la silabo estos priskribitaj en la tuj sekvanta paragrafo. En la tria sekcio mi pritraktas kelkajn punktojn pri la rilato inter morfologio kaj fonologio, pli precize la fonologia formo de kunmeta^joj. En la kvara paragrafo mi mallonge studas kelkajn fragmentojn de praesperanto. Mallonga resumo konkludas ^ci tiun eseon. 2. La silabo Unu el la bazaj ideoj el la moderna fonologio estas ke ^ciu silabo en ^ciu lingvo konsistas el _atako_ kaj _rimo_. NOTO{^Ci tiuj vortoj mi for^gis analogie al respektive angla _onset_/franca _attaque_/germana _Angriff_ kaj angla _rhyme_/ franca _rime_/germana _Rheim_. Kiu ne ^satas la ambiguecon de la novaj formoj povas memkompreneble anka^u diri _onsedon_ kaj _rajmon_. Cetere la ideo ke la silabo dividi^gas en atako kaj rimo certe ne estas sen oponentoj. Precipe la proponentoj de la t.n. _moraa teorio de la silabo_ ne kredas ke atako rolas en la fonologia sistemo, kaj multaj el ili anka^u pridubas la rimon. Ne eblas diskuti tiun alternativan teorion ^ci tie. } La rimo konsistas el la vokalo plus ^ciuj samsilabaj konsonantoj postvokalaj; la atako konsistas el la konsonantoj presilabaj. La Esperantaj vortoj _po_ kaj _krom_ havas la jenan strukturon la^u tiu teorio (S = silabo, A = atako, R = rimo). (3) S _|__ | | A R | | x x | | p o S ___|___ | | A R _|__ _|__ | | | | x x x x | | | | k r o m La leganto notos ke mi ne ligas la fonemreprezentantajn literojn direkte al la subsilabaj sintagmoj A kaj R: ekzistas iu intervena nivelo konsistanta el iksoj. Ni nomos tiun iksolinion la _skeleto_, analoge al la la angla termino _skeleton_ (McCarthy 1979, Levin 1985). ^Ciu elemento de la skeleto signifas unu tempounuon. En (3), ^ciu sono ricevas precize unu ikson, kaj ^gi do okupas precize unu tempunuon dum la elparolo. La linion sur kiu aperas la fonemreprezentantaj literoj mi nomos la _melodion_. En kelkaj lingvoj ekzistas fonema diferenco inter longaj kaj mallongaj vokaloj. NOTO{La^u PAG tia diferenco trovi^gas anka^u en Esperanto. E^c se tiu estus vera, la diferenco estus ^ciam nur fonetika. ^Gi ne ludas rolon en la fonologia sistemo de la lingvo kaj ne ekzistas ekzemple vortoparo _belo_-_beelo_ (amba^u unusilabaj) kun malsimilaj semantikoj. } En la nederlanda ekzistas ekzemple la vortoj _bom_ `bombo' kaj _boom_ `arbo'. La ununura diferenco inter tiuj vortoj estas ke la unua enhavas mallongan _o_ kaj la dua enhavas longan _o:_. Tia diferenco povas esti priskribita en tre simpla maniero se mi utiligas la skeleton. (4a) estas _bom_ kaj (4b) estas _boom_: (4) a. S __|__ | | A R | _|__ | | | x x x | | | b o m b. S ___|___ | | A R | ___|___ | | | | x x x x | | | | | ~|~~ | b o m Ekzistas anka^u lingvoj kiuj havas longajn konsonantojn. Ekzemplo de tia lingvo estas la ^serami^uoka (_Sierra Miwok_), indiana (penucia) lingvo el Kalifornio. En tiu lingvo estas diferenco inter la formoj _kicaww_ kaj _kiccaw_. Ili estas amba^u formoj de verbo signifanta `sangi', sed la unua signifas `sangos' kaj la dua `sangadas'. La silaba strukturo de tiuj du formoj estas jene (mi prezentas nur la skeleton kaj la melodion kaj mi preterlasas la silaban strukturon): (5) a. x x x x x x | | | | | | | | | | ~|~~ k i c a w b. x x x x x x | | | | | | | | ~|~~ | | k i c a w Esperanto havas probable nek longajn vokaloj nek longajn konsonantojn. Ni ja havas vortojn kiel _Finno_ kaj tiel plu sed verdire mi neniam a^udis iun prononci tiun `longan _n_ ' krom en ceremoniega parolado. NOTO{Se iu parolas malrapide, li povas ekplicite silabigila vorton kaj diri _fin-non_. Pri longaj segmentoj en praesperanto vidu paragrafo 4. }. Pli ^generale ^sajnas ke Esperanto ne favoras longajn sonsegmentojn en (unumorfemaj) vortoj: ^gi ne havas vortojn kiel _ssako_ a^u _atta_. Tio povas eksprimita jene en la nuna sistemo: (6) _Malpermeso de longaj sonsegmentoj_: Esperanto malpermesas rilaton de unu melodiero al pli ol unu skeletero. ^Ciu melodiero neniam respondas al pli ol unu skeletero. Ni do ne ur^ge bezonas la skeletan notacion por tiu aspekto de mia lingvo. Sed ni eble bezonas ^gin por alia aspekto, nome por la _kompleksaj segmentoj _c, ^c, ^g, ^j, ^s_ kaj eble _dz_. Pri tiuj segmentoj PAG rimarkas ke _kiel iam atentigis [Zamenhof], temas ja pri _unu_ sola konsonanto: ``Via opinio pri c, ^c, ^g estas erara; estas vero, ke _kelkaj_ nacioj elparolas ilin kiel ts, t^s, d^j, sed _ne_ ^ciuj nacioj tion faras''. Samo estas, malgra^u la dulitera skribo pri _dz_. ^Ci tiun observa^jon ni povas formuligi tre simple se ni utiligas skeleton. Ni donus al la kompleksaj segmentoj c, ^s kaj ^c la sekvantan strukturojn (komparu kun la strukturoj de _ts, sj_kaj _tsj_ en (8)) NOTO{Post la esploroj de Sagey (1986) ni scias ke ekzistas teoriaj problemoj por ^ci tiu notacio de afrikatoj: ni ne povas eksprimi la fakton ke la du partoj de la afrikato estas tre similaj. Sed ^car la notacio estas relative simpla kaj mi ne intencas verki universalan teorion, nur priskribi la Esperantan sistemon, mi tamen adaptas ^gin ^ci tie. Vd. la apendico por pli preciza priskribo. } (7) [c] x _|__ | | t s [^s] x _|__ | | s j [^c] x ____|____ | | | t (s) j (8) [ts] x x | | t s [sj] x x | | s j [tsj] x (x) x | | | t s j La^u ^ci tiu vidpunkto, _c_ similus _ts_ en multaj aspektoj, sed ^gi okupus nur unu tempunuon anstata^u du. Mi metis krampojn ^cirka^u la s-on en la strukturo por ^c, ^car mi pensas ke ne estas iu fonologia argumento kial tiu sono devus vere esti tie (kvankam ^gi certe ekzistas je la fonetika nivelo). Aliflanke, se mi ellasas tiun s-on, mi povas analizi la kompleksaj segmentojn de la Esperanta fonologio en tre simpla maniero: (9) _Principo de kompleksaj segmentoj_ Esperanto permesas rilaton de du melodieroj al unu unu skeletero, se la unua melodiero estas dentala nesonanto kaj la dua _s_ a^u _j_ NOTO{Dentalo = (la^u PIV): `Parolsono prononcata per la fermo a^u la malvastigo de la bu^skanalo dank'al la alproksimigo de la langa pinto al la supra dentoj a^u al la supraj dentalveoloj.' La (simplaj) Esperantaj dentalaj nesonantoj estas t, d, s kaj z. } ^Ci tiu principo permesas unusegmentajn _ts_ (= c), _ds_ (= dz), _tj_ (= ^c), _dj_ (= ^g), _sj_ (= ^s) kaj _zj_ (= ^j). ^Gi krome permesas unusegmentajn _ss_ kaj _zs_, sed tiuj estas la^uforme ne distingeblaj de _s_. NOTO{Fakte la ^ci tiun analizon multaj nuntempaj fonologistoj trovus tro simpla. La konsonantojn _c_ kaj _dz_ oni nomas afrikatoj, la konsonantojn _^s_ kaj _^j_ patalaloj, kaj la konsonantojn _^g_ kaj _^c_ palatalaj afrikatoj. La afrikatoj ne estas nur `du melodieroj ligitaj al unu skeletero'. Ne ekzistas en iu lingvo kompleksaj segmentoj de la formo _tf_, kvankam _ts_ (en Esperanto) kaj _pf_ (en la germana) ekzistas. La du eroj de la afrikato diferas nur pri unu eco: `kontinueco'. } ^Ci tiu analizo eble ^sajnas sufi^ce eleganta. Tamen ni trovos ^ci sube ke la opinio de la Zamenhofa korespondanto ke _c = ts_, ktp eble ne estis tute `erara'. La silaba strukturo donas kelkajn argumentojn por tiu supozo. Nun unue mi diskutos la strukturon de la atako, kaj poste tiu de la rimo. 2.1 La Atako La plej simpla tipo de silabo --- la tipo kiun mi trovas en ^ciuj linvoj de la mondo --- estas la silabo kun nur unu segmento (t.e. unu sonunuo) en la atako kaj unu en la rimo: la Esperanta _po_, _je_ kaj _ne_ estas tia, same kiel la silaboj de _nura_, _rimo_ kaj _satelito_. Ekzistas iuj lingvoj en la mondo kiuj posedas nur ^ci tiun silabotipon. Tiajn lingvojn mi trovas i.a. en Okcident-Afriko (Senufo, vd. Clements kaj Keyser 1983) kaj sur la Fijiaj insuloj. La grupo tamen estas relative malgranda. Pli ofte oni trovas lingvojn kie la atako povas anka^u esti `nula' (tio estas: malplena), precipe en la komenco de la vorto. Tiaj lingvoj (ekzistas granda grupo da ili en la Pacifiko) permesas Esperantajn vortojn kiel _amo_, _atako_ kaj _aludi_, se ili anka^u havas la vokalojn kaj konsonantojn el tiuj vortoj. La permesemaj vortorandoj La postulo ke la atako nula estu vortkomencanta estas tre interesa. ^Gi estas anka^u observebla en Esperanto, almena^u kiel statistika fenomeno. Multaj vortoj komencas per vokalo, sed estas nur tre malgranda grupo da (ne-kunmetitaj) vortoj en kiuj trovi^gas tia silabo (_^haoso_ estas unu escepto). Pli ^generale observeblas la fenomeno ke sur la randoj de vortoj la restriktoj estas malpli fortaj ol ili estas vortinterne. Ekzemple, multaj lingvoj ne permesas pli ol unu konsonanton post la vokalo en iu silabo _krom se_ tiu silabo estas surranda. Anka^u aliaj fonologiaj subsistemoj kondutas alimaniere tie. Ekzemple, en la angla normkaze ne estas pli ol unu ne akcentita silabo inter du akcentitaj silaboj. Sed vortkomence akcentsilabon povas sekvi _du_ neakcentitaj silaboj (vd. Hayes 1981). La Esperanta atako povas konsisti ne nur el nul a^u unu konsonanto; ^gi povas enhavi anka^u du, kiel pruvas vortoj kiel _prun.ti_, kom.pre.ni_ kaj _kna.bo_ (la punkto ^ciam indikas silablimon). Kaj se la unua segmento estas _s_ a^u _^s_ la atako e^c povas enhavi tri sonojn: _strato, sklavo, ^spruci_ kaj tiel plu. Mi returni^gos al tiuj _s_ kaj _^s_ ^ci-sube. En ^ci tiu momento estas ne malgrave observi ke ne ^ciu kombino de du segmentoj povas servi kiel Esperanta atako. La unua segmento ^ciam devas esti elemento de la grupo _b, d, f, g, k, p, s, ^s, t, v_ kaj la dua el la grupo _r, l, n_. Mi donas liston de ^ciuj kombinoj ^ci-sube: NOTO{Mia ^cefa fonto estas la tria eldono de la _Plena Ilustrita Vortaro_ (Waringhien k.a. 1987)._ } Tabelo 1. (Dukonsonantaj vortokomencoj) [br] brumo, breto, brako [bl] blago, bloko, blua [bn] _ne trovita_ NOTO{Alia konsonantgrupo kun _b_ en PIV: [bj] en la geografia nomo Bjalistoko/Bjelostoko } [dr] drinki, droni [dl] _ne trovita_ [dn] _ne trovita_ (krom en la geografiaj nomoj _Dnepro_ kaj _Dnestro_) NOTO{Aliaj konsonantgrupoj kun _d_ en PIV: [dv] en la geografia nomo _Dvino_ [dz] en _dzeta_ (= _zeta_) } [fr] franco, fra^ulo [fl] flava, flandro [fn] _ne trovita_ NOTO{Aliaj konsonantgrupoj kun _f_ en PIV: [fj] en _fjordo_ [ft] en _ftal-, Ftio, ftiro, ftizo_ } [gr] granda, griza [gl] gliti, glaso [gn] gnomo, gnuo NOTO{Aliaj konsonantgrupoj kun _g_ en PIV: [gh] en _ghetto_ [gv] en _gvajako, gvajakolo, gvarano, gvardio, gvati, gverilo, gvidi_ kaj kelkaj geografiaj nomoj } [kr] krado, krepo [kl] klera, klara [kn] knabo, knedi NOTO{Aliaj konsonantgrupoj kun _k_ en PIV: [kj] en la nomo _Kju_ [ks] en _ksantelasmo, kseno_. [kv] _kvar, kveri_ } NOTO{Konsonantgrupoj kun _l_ en PIV: [lh] en la geografia nomo _Lhaso_. [lj] en _ljamo_ (= lamo) kaj la geografia nomo _Lju^sun_ [lv] en la geografia nomo _lvovo_ } NOTO{Konsonantgrupo kun _m_ en PIV: [mj] en _mjelo_. } NOTO{Konsonantgrupo kun _n_ en PIV: [nj] en la geografiaj nomoj _Njasa, Njemeno_. } [pr] preter, profiti [pl] plano, pledi [pn] pne^uo, pne^umonio NOTO{Aliaj konsonantgrupoj kun _p_ en PIV: [pf] en _pfenigo_ [ps] en _psalmo, pse^udo_. [p^s] en _p^sento_ [pt] en _pterido, ptialazo_ } [sr] _ne trovita_ [sl] slipo, slango [sn] snobo, snufi NOTO{La _s_ kaj _^s_ amba^u povas kombini anka^u kun _t_, _p_, _k_, kaj tiel plu. Tio ne estas notita en ^ci tiu tabelo. } [^sl] ^slifi, ^slosi [^sr] ^sra^ubo, ^sriki [^sn] ^snuro, [tr] trajno, tri [tl] _ne trovita (krom _tlaspo_)_ [tn] _ne trovita_ NOTO{Aliaj konsonantgrupoj kun _t_ en PIV: [tb] en la geografia nomo _Tbiliso_ [tj] nur en la intrerjekcio _tju_ kaj la geografia nomo _Tjurko_ [ts] nur memstare kiel interjekcio kaj en _tsetseo_ (la^u PIV: _misskribo de ceceo_). } [vl] en la nomoj _Vladimiro_ kaj _Vladivostoko_ [vr] vrako, vringi [vn] _ne trovita_ NOTO{Aliaj konsonantgrupoj kun _v_ en PIV: [vj] vjelo, vjolo } Pri la esceptoj en la notoj mi parolos ^ci sube. Sonoreco Tradicie oni priskribas la rilato inter la unua kaj la dua segmento en atako per _Principo de sonoreco_ en la fonologio: (10)_Principo de sonoreco_ En ensilaba konsonantgrupo, la konsonanto kiu estas pli malproksima al la vokalo estas pli sonora. _Sonoreco_ estas ^ci tie teknika termino definita kiel: (11)_Sonoreco_ Segmento S1 estas pli sonora ol segmento S2 se S1 estas pli maldekstra ol S2 en la ^ci suba skalo: vokaloj duonvokaloj likvidoj nazaloj obstruantoj (a, e, i, o, u) (j, ^u, v(?)) (l, r) (m,n) (ceteraj) La vokaloj nur povas loki^gi en la rimo, do ne en la atako. Anka^u la aperi^gado de duonvokaloj en la atako estas severe limigita. La _j_ aperas praktike nur kiel unusola segmento tie (kiel en _jes_ kaj _jaro_). Estas nur kelkaj vortoj kie ^gi estas la dua segmento (_fjordo_). Tiuj vortoj oni povas konsideri `fremdaj vortoj' NOTO{En la fonologiaj sistemoj de multaj naturaj lingvoj oni devas distingi `indi^genajn' kaj `fremdajn' (a^u `pruntitajn') vortojn. Kelkaj legantoj eble pensas ke tia distingo estas nesenchava en relative nova lingvo kiel Esperanto kie ^ciuj vortoj ja estas iagrade `fremdaj'. Sed mi pensas ke vortoj kiel _fjordo_ a^u _mjelo_ kiuj estas a^u tre forte ligita al iu tre specifa kulturo/regiono, a^u uzita specife en scienca konteksto, povas esti traktataj kiel fremdaj al la koro de la sistemo. } La distribuo de la _^u_ estas e^c multe pli limigita. ^Gi estas preska^u normala vokalo en sia prefero de la rimo. La esceptoj ree estas kelkaj `fremdvortoj' kiel _^uato_. La statuso de _v_ Ekzistas anka^u kelkaj teoriaj problemoj pri la _v_. ^Gi ne estas nazala sono (^car ^gi ne prononci^gas pernaze) kaj mi (eble malprave) supozas ke ^gi anka^u ne estas likvido. Aliflanke, ^gi povas aperi en atako post _k_ kaj _g_, kiel en _gvidi, kvar, kvereli, gvardi_, kaj tiel plu. La sonoj _k_ kaj _g_ estas obstruantoj kaj la Principo de Sonoreco min devigas supozi ke la _v_ estas en grupo malpli sonora. La ununura ebla grupo estas tiu de la duonvokaloj. Tio ne estas principa problemo ^car ekzistas en multaj lingvoj duonvokaloj kiuj estas fonetike tre similaj al la Esperanta _v_. Sed la nomo `duonvokalo' jam malka^sas ke plejofte ekzistas tre forta ligado inter unu vokalo kaj unu duonvokalo. La rilato inter _j_ kaj _i_ estas ekzemplo de tia rilato. La sonoj estas fonetike tre forte interligitaj: ili estas proksimume la sama sono, krom ke la _i_ aperas en vokala kaj la _j_ en konsonanta pozicio. Tiu forta rilato ankau estas observebla en vortoj kiel _kiu_ kaj _piano_. Tiuj vortoj estas plejofte prononcitaj kiel _kiju_, _pijano_. NOTO{^Ci tiun observon jam faris Zamenhof (1927). } Tiu fakto kompreneblas se mi supozas ke fakte _j_ estas _i_ en vokala pozicio. Ni konsideru la formo de la vorto _kiu_ (mi ellasas la skeleton por ne malsimpligi la diskuton nenecese): (12) S S _|__ | | | | A R R | | | k i u La dua silabo ne posedas atakon. Kiel mi deskribis ^ci-sube tiu situacio estas konsiderata nefavora. Tial la sistemo provas trovi sonon kiu povas ludi la rolon. ^Gi trovas la _i_ kiu ludante la rolon de konsonanto aperas kiel _j_. Finfine mi havas la jenan strukturon: (13) S S _|__ _|__ | | | | A R A R | | | | k i j u La sama metodo eksplikas la apero de _^u_ en /duono/-[du^uono]. Ni komencas kun la strukturo: (14) S S S _|__ | _|__ | | | | | A R R A R | | | | | d u o n o La dua silabo ser^cas atakon kaj trovas ^gin en la formo de _u_, kiu i^gas _^u_ en konsonanta pozicio (evidente e^c la fakto ke _^u_ estas tre rara en tiu pozicio ne malhelpas ^gian levi^gon ^ci tie): (15) S S S _|__ __|__ _|__ | | | | | | A R A R A R | | | | | | d u ^u o n o Oni neniam diras *[ki^uu] a^u *[dujono]. La _a_ ne havas duonvokalon kaj oni anka^u ne diras *[^hajoso] a^u *[^ha^uoso] La problemo kun _v_ nun estas ke ^gi ne povas vere korespondi al iu vera vokalo. ^Gi estas tre simila al _u_, sed kiel ni ^jus vidis, la duonvokala varianto de _u_ estas _^u_. Mi konkludas ke _v_ ne estas duonvokalo sed vera obstruanto. Tion anka^u indikas la fakto ke ni trovas kelkajn (se ne multajn) vortoj kie _v_ regas likvidon: _vringi_, _vladimiro_. Mi diskutos ^ci sube kiel ^gi tamen povas aperi post _k_ kaj _g_ en atako. Krom la duonvokaloj _^u_ kaj _j_ grupoj ekzistas aliaj konsonantoj kiuj preferas resti solaj en la atako: tiuj estas la _m_, la _h_, kaj preska^u ^ciuj `kompleksaj' konsonantoj (c, ^c, ^j, ^g, ^h, sed ne ^s). La lastan grupon mi pri amplekse diskutos ^ci sube. Ni enkonduku teknikan terminon por deskribi ^ci tiujn limigojn: _regado_ Kaye _k. al._ 1990). NOTO{La termino derivas de la tradicia gramatiko, kie oni diris ke certa prepozicio _regis_ certan kazon. Ekzemple, la direktivaj prepozicioj regas la akuzativon en Esperanto, sed la lokativaj regas la nominativon. Chomsky (1981) proponis uzi tiun terminon por multaj aliaj sintaksaj rilatoj. Kaye _et al._ poste proponis uzi ^gin anka^u en la fonologio. }. (16) _Regado_ En atako (kaj rimo), mi diras ke la unua segmento _regas_ la duan. ^Ci tiu difino diras ke en la unua silabo de _franco_, la _f_ regas la _r_-on, kaj la _a_ regas la _n_-on. La ^ci sube cititaj oberva^joj nun povas esti eksprimitaj kiel en (17): (17) a. La _j_ kaj _m_ estas neregebla en la atako. b. La _^u_ ne povas aperi en la atako. c. La kompleksaj segmentoj kaj _h_ ne povas regi alian segmenton en la atako. Nun mi povas anka^u redakti la Principon de Sonoreco pere de _regado_: (18) _Principo de Sonoreco_ En la atako la regato estas pli sonora ol la reganto; en la rimo la reganto estas pli sonora ol la regato. Kun ^ci ^ciuj ekstraj limigoj, la Principo de Sonoreco jam klarigas kial mi havas la vortojn en tabelo 1 kaj ne la vortojn en (19) a. *rbumo, *nguo, *lkera b. *bbumo, *gguo, *kkera En la unuasilabaj atakoj de la vortoj de (19a), la unua konsonanto estas pli sonora al la dua. En la vortoj de (19b) amba^u konsonantoj estas same sonoraj. Amba^u situacioj estas malpermesataj de la Principo de Sonoreco. Sed ankora^u estas du grupoj da problemoj kiujn la Principo de Sonoreco ne povas ekspliki. Unue, se nura diferado de sonoreco sufi^cus, mi devus trovi vortojn (silabojn) komencantajn kun _ml_, _nr_, kaj tiel plu. La neekziston de tiaj formoj (anka^u en multaj aliaj lingvoj) eksplikas la aksiomo ke la regato kaj reganto ne nur diferu en sonoreco, sed ke ili maksimume diferu. Por tio oni donas certan numeran gradon al ^ciu sonorecogrupo: la vokaloj ricevas 5, la duonvokaloj 4, la likvidoj 3, la nazaloj 2 kaj la obstruantoj 1. Ni nun pliprecizigu la Principon de Sonoreco por la atako: (20) _Principo de Sonoreco_ (Atako) Se mi subtraktas la sonorecogrado de la unua segmento de la atako de tiu de la dua segmento, la rezulto estu pli ol unu. La^u ^ci tiu nova difino, _tr_, _kl_ ktp estas eblaj atakoj. La sonoreco de _t_ kaj _k_ estas 1 kaj tiu de _r_ kaj _l_ estas 3; 3-1 = 2 kaj 2 estas pli granda ol 1, do tiuj grupoj konformas al la Principo de Sonoreco. Tio ne estas vera por ekzemble _mr_. La sonoreco de _m_ estas 2 kaj tiu de _r_ estas 3 do la du segmentoj diferas nur 1 gradon. Tio ne sufi^cas. Sed nun mi havas novan problemon se mi konsideras _kn_ de knabo. Tie la kalkulado estus jene: la valoro de _k_ estas 3 kaj tiu de _n_ estas 2, do la difero estas nur 1. Tiu signifus ke la vortoj _knedi_ kaj _knabo_ ne estus Esperantaj vortoj. Tiu rezulto estas absurda. Se ni rekonsideras la liston en tabelo 1 ni trovas ke (krom la _s_, kiun mi diskutos ^ci sube) nur la _k_ kaj _g_ povas aperi anta^u la _n_. Tiuj du velaraj obstruantoj evidente estas multe pli fortaj ol la aliaj segmentoj: ili ja estas precize la segmentoj kiuj anka^u povis aperi antau _v_ en _kvar_ kaj _gvati_. ^Ci tiun fakton mi ekspliciti^gas ^ci tiel: (21) La velaraj plosivoj povas escepte regi _n_ kaj _v_. Kial ^guste la _n_ kaj la _v_ estas la regataj elementoj, mi ne scias. ^Gi povas esti la temo de sekvonta studa^jo. E^c nun la teorio pri la dusegmenta atako ne estas kompleta. Ni ankora^u devas ekspliki kial _tl_ ka _dl_ ne estas eblaj konsonantgrupoj, malgra^u la fakto ke ili konformas la plej precizan varianton de la Principo de Sonoreco. Pro tio mi konjektas ke tiu Principo de Sonoreco fakte estas nur konsekvenco de pli ^generala hipotezo pri la atakostrukturo: (22) _Principo de Maksimuma Diferado_ La unua kaj dua segmento de la atako (kaj rimo) devas maksimume diferi. Mi sugestas ke la konsonantoj en _tl_ kaj _dl_ sufi^ce diferas je sonorecogrado sed ili _ne_ diferas je alia nivelo, nome ilia _Artikulada Pozicio_: ili amba^u estas prononcitaj per meti la langopinton ^gis ^guste malanta^u la dentaro. Tial ili ne povas aperi kune la^u la Principo de Maksimuma Diferado. Ni nun devas ion diri pri la _s_ kaj _^s_. ^Gis nun mi silentis pri ili sed eble la leganto jam vidis ke preska^u ^ciuj konsonantogrupoj kiuj povas esti simplaj atakoj povas anka^u aperi malanta^u la _s_ kaj, iom malpli ofte, post _^s_. La leganto komparu ^ci tiujn vortlistojn kun tiu en tabelo 2: Tabelo 2 (Vortkomencantaj grupo kun _s_ kaj _^s_) [s^c, sd, sg, s^g, sh, s^h, sj, s^j, sr, ss, s^s, sz] _ne trovitaj_ [sb] nur _sbiro_ [sc] scii, sceno [sf] sfero, sfinksa [sk] skandi, skemo [sl] slango, slipo [sm] smirgo, smokingo [sn] snobo, snufi [sp] spezo, sperta [st] stelo, stafeto [sv] svingi, svelta [sbr, sbl, sdr, sfr, sfl, sgr, sgl, sgn, skn, ssr, ssl, s^sl, s^sl] ne trovitaj_ [skr] skribi, skrapi, skrupulo [skl] sklavo, sklero [skv] skvam, skviro (_tre maloftaj_) [spl] splinto, splito [spr] sprita, sprono [str] strato, striki [^sb, ^sc, ^s^c, ^sd, ^sf, ^sg, ^s^g, ^sh, ^s^h, ^sj, ^ss, ^s^s] [^sk] ^skopo, ^skoti [^sl] ^slosi, ^slimo [^sm] ^smiri, ^sminki [^sn] ^snuro [^sp] ^spari, ^spuro [^sr] ^sranko, ^sra^ubo [^st] ^stato, ^steli [^svabo] ^sviti, ^svebi [^sbr, ^sbl, ^sdr, ^sfr, ^sfl, ^sgr, ^sgl, ^skl, ^skr, ^spl] _ne trovitaj_ [^spr] ^spruci, ^sproso [^str] nur _^strumpo_ La leganto rimarku ke la grupoj kun _s_ kaj _^s_ malobservas preska^u ^ciujn ^gis nun redaktitajn Principojn. Ekzemple, _st_ kontra^uas la Principon de Sonoreco ^car la diferenco inter _s_ kaj _t_ estas 0 kaj anka^u la pli ^generala Principo de Maksimuma Diferado (^car _s_ kaj _t_ amba^u estas dentaloj). Ensilaba pozicio de s kaj ^s_ La^u kelkaj fonologistoj ilia devianta konduto indikas ke eble la _s_ kaj _^s_ ne estas veraj partoj de la atako. La Esperanto atako do estus nur dupozicia kaj en kelkaj kazoj ^gi povus esti anta^uigita de _s_ a^u _^s_. ^Ci tiu ideo povas esti ellaborita en almena^u du manieroj. Kelkaj lingvistoj (ekzemple Selkirk 1982 por la angla, Noske 1982 por la franca) proponas ke _st_, _sk_ kaj tiel plu devus esti reprezentita kiel kompleksaj segmentoj. Ili donus la strukturon (23a) al la unua silabo de _strato_. Aliaj lingvistoj (ekzemple Kaye, Lowenstamm kaj Vergnaud 1985 por la itala) proponas ke la _s_ kaj _^s_ restu ekster la silaba strukturo entute; tiam la unua silabo de _strato_ havas la strukturon en (23b): (23) a. S ___|___ | | A R __|___ | | | | x x x _|__ | | | | | | s t r a b. S __|___ | | A R _|__ | | | | x x x x | | | | s t r a Mi pensas ke la plejmulto da argumentoj estas por la dua strukturo. Supozu ke la unua strukturo estus ^gusta. Tio signifus ke 1. ni bezonus redifinon multe malpli elegantan de nia Principo de Kompleksaj Segmentoj, 2. la kompleksaj segmentoj _st_, _sk_, _^st_ ktp povus regi alian segmenton (en _strato_ ktp) malkiel la kompleksaj segmentoj c, ^c, ktp (mi ja ne havas ekzemple _*crato_), 3. Esperanto havus kompleksajn segmentojn kun minimume tri melodieroj (ekzemple en ___sjp__aro_). ^Gi estus tre malavera^ga lingvo, ^car en la literaturo oni apena^u trovas lingvojn permesantajn tiajn kompleksegajn segmentojn NOTO{Sed vidu Goldsmith (1990) pro priskribo de la la Witota kiel lingvo havanta tiajn segmentojn en la vokala sistemo. } Kompare kun tiu komplika situacio, la dua strukturo ^sajnas multe pli simpla. La ^ci supre menciitaj problemoj estas solvataj jene: 1. Kompreneble la Principon de Kompleksaj Segmentoj mi ne bezonas ^san^gi, ^car ne enestas kompleksaj segmentoj en la strukturoj kiujn mi nun utiligas. Aliflanke ni ja bezonus ^san^gon de iu supozo kiun ^gis nun mi ne eksplicitigis. Tiu estas la Principo de Prozodia Rajtigado (It^o 1986): (24) _Principo de Prozodia Rajtigado ^Ciuj elementoj en iu prozodia strukturo devas esti rajtigadaj per enkorpi^gado en pli lar^gan strukturon (krom licencitaj periferiaj elementoj). La Principo de Prozodia Rajtigado diras ke ^ciu skeletero devas esti en atako a^u rimo; ^ciu atako kaj rimo devas esti en silabo; ^ciu silabo devas esti en piedo; ^ciu piedo devas esti en akcentita vorto, kaj ^ciu vorto devas esti en fonologia frazo. La vortkomencantaj _s_ kaj _^s_ klare estas esceptoj por tiu Principo se ni sugestas ke ili restas ekster la silaba strukturo. Ili povas esti tia la^u (24) ^car ili estas ofte en vortoperiferia kaj ^ciam en silaboperiferia pozicio. Krom tio ili estas speciale licencitaj. NOTO{En aliaj lingvoj ni trovas tiajn `licencitajn periferiajn elementojn' anka^u je pli altaj niveloj. Fama ekzemplo estas la angla akcentsistemo (Hayes 1981). } Por kompreni tiun lastan aserton oni devas pli bone pristudi la internan strukturon de tiaj segmentoj. La distingajn trajtojn de melodieroj oni povas dividi la^u pluraj kriterioj, sed certe unu el la pli valoraj kriterioj estas la _artikulada_ pozicio. La _p, m, ^u, f, v_ kaj _b_ estas labialoj ^car ili estas ^cefe prononcitaj de la lipoj. Same, la _k, g_ kaj _^h_ estas prononcitaj per alproksimi^go de la langa dorso al la palata velo kaj tial oni nomas ilin velaroj. Krom tiuj du gravaj artikuladaj pozicioj ekzistas almena^u unu plia pozicio: la ^cedenta. Oni nomas la segmentoj kiuj estas pronocitaj tiuloke la dentaloj. Ekzistas multaj argumentoj el la studo de plej diversaj lingvoj ke la dentala pozicio estas la plej preferata: se homo prononcas ne specifitan (konsonantan) sonon, li prefere prononcas dentalon (vidu Paradis kaj Prunet (1991) por fonologiaj kaj fonetikaj esploroj de la escepta statuso de dentaloj en multe da lingvoj.). Tio implicas ke ne necesas specife indiki la dentala pozicion de unu sono. Ni devas ^ciam memori ke _^h_ estas velaro kaj _f_ labialo sed la _s_ ne bezonas esti markita per specifa signo markanta sia artikulada eco. Nun mi revenu al la Principo de Prozodia Rajtigado. Kelkaj fonologistoj asertas (ekz. It^o kaj Mester 1993) ke estas specife la artikulada pozicio kiu devas esti rajtigata per la plejsupra strukturo. Ni ne povas ^ci tie diskuti la argumentojn. Nur estu klare ke se tiuj lingvistoj pravas, la dentaloj ne devas esti enkorporitaj en la silaba strukturo. Kial aperas ^guste la _s_ kaj la _^s_ en tiu speciala pozicio kaj ne anka^u la _z_, la _^j_, la _d_ kaj la _t_ estas neklare. Mi nur povas rimarkigi, ke tiu sitacio estas spegulita en multaj lingvoj, anka^u ne hind-e^uropeaj. 1. Anka^u pri la regada rilato en _strato_ ni ne bezonus multe diri. _tr_ estas bona atako; tio ne estas afektita per la demando ^cu _s_ anta^uvenas a^u ne. Sed tiu aserto estas certe estas iom tro simpla. Tabelo 2 ja montras ke ne ^cio kio eblas en izolita pozicio, anka^u eblas post _s_ kaj precipe post _^s_. Grava observa^jo estas ke nek _s_ nek _^s_ kombini^gas kun vo^ca obstruanto (kiel _b_, _d_ kaj tiel plu). (25) Post _s_ kaj _^s_ ne trovi^gas vo^caj obstruantoj. Ver^sajne ^ci tiu observa^jo rilatas al la fakto ke _s_ kaj _^s_ mem estas nevo^caj obstruantoj. En Esperanto apena^u ekzistas vortojn kun du sinsekvaj obstruantoj de kiu unu estas vo^ca kaj la alia nevo^ca. Ekzemple, ekzistas _aktoro_ sed ne _agtoro_ a^u _akdoro_. ^Ciuj malekzemploj (_ekzemplo, ekzisti_) la^u mia scio ^ciam enhavas plosivo + frikativo NOTO{Kaj mi kredas, anka^u se mi ne povas empirie pruvi, ke la plejmulto da spertaj Esperantistoj fakte diras _egzemplo_ a^u _eksemplo_. Mi tion ofte observis ekzemple ^ce intervjuoj en la pola radio_. } Alia observa^jo estas ke post _s_ ni ne trovas la grupojn _kn_, _gn_ kaj _gv_, kaj nur unu relative oftan (kaj fundamentan) vorton kun _kv_ (nome _skvamo_). Do nur la `normalaj' atakoj trovi^gas tie. Kiel mi jam menciis supre vortokomenco estas por ataka strukturo pli liberema ol aliaj pozicioj. Ne estas malnormale supozi ke anka^u ^ci tiuj markitaj atakoj trovi^gas nur vortkomence. Mi pliprecizigas (21) kiel (26): (26) La velaraj plosivoj povas escepte regi _n_ kaj _v_ nur vortkomence. Post _s_, la grupoj _kn_, _gn_ ktp la^udefine ne plu estas vortkomencaj. Ili do ne povas ekzisti. Pli mirinda estas la fakto ke post ^s ni ne trovas konsonantgrupojn kun _l_: kial ne ekzistas _^skl_, _^spl_, kaj tiel plu? Mi ne havas bonan eksplikon por tiu neekzisto. Eble ^gi vere estas nur akcidenta^jo. Oni devus pereksperimente provi ^cu ekzemple denaskaj parolantoj akceptus _^splito_ a^u _^sklado_ kiel neologismojn. Ni konkludas ke estas plej bone analizi la vortkomencaj _s_ kaj _^s_ kiel ekstersilabaj segmentoj. Kompleksaj segmentoj Fine de mia esploro de la Esperanta atako, mi iom diskutu la strukturon de la Esperanta kompleksa segmento. La leganto rememoru la ^ci supre cititan Lingvan Respondon de Zamenhof, kiu asertis ke _c_ nepre _ne_ estas _ts_, _^s_ nepre _ne_ estas _sj_. Tamen estas kelkaj nemalbonaj argumentoj por precize tiu supozo. Unue ni vidu ke _tj_ kaj _ts_ mem ne estas eblaj konsonantgrupoj, nek vortkomence nek vortinterne. Ne ekzistas vortoj kiel _petjo_ a^u _tsetseo_. Se vortoj tiaj estas esperantigitaj, ili tuj skribi^gas kiel _pe^co_, _ceceo_. Se ni supozas ke _c_ estas la normala skribmaniero de _ts_ kaj _^c_ de _tj_, ni tuj komprenas tiun fakton. Se ni supozas ke _c_ kaj _^c_ estas apartaj segmentoj, ni havas problemon. Ankora^u pli grava estas la observo ke la kompleksaj segmentoj, e^c se fonetike oni ne povas ilin ne analizi obstruantojn, neniam regas alian segmenton en la atako: ne ekzistas tiaj vortoj kiaj *_craro_ a^u _^jleka_. (La escepto estas memkomprenebele la _^s_ ^jus diskutitan.) Tiu fakto estas tuj komprenebla se ni supozas ke tiuj segmentoj _mem_ kovras la du poziciojn de la silabo. Tiam ne estas plua pozicio por la likvido: (27) O _|__ | | x x x | | | t s r O _|__ | | x x x | | | z j l Se _c_ estas nur unu segmento, ni ne povas vere kompreni kial ni ne povas havi plian segmenton post ^gi. Neniu principo kiun ni diskutis povas ekspliki kial ni ne havas: (28) O __|___ | | x x _|__ | | | | t s r O __|___ | | x x _|__ | | | | z j l Aliflanke, la regada rilato en (27) mem estas iom nekutima: en la unua arbo ni havas obstruanton regantan alian obstruanton (kontra^u la principo de sonoreco) kaj en la dua arbo la _j_ estas regata, malgra^u la fakto ke ni konkludis ke tio estas anka^u nekutima^jo. Pro tio fakto mi preferas malgra^u la menciitaj problemoj akcepti la analizon de la kompleksaj segmentoj kiel _unuopaj segmentoj_. La menciitajn problemojn ni eble povas solvi per la sekvantaj supozoj: Unue, estas regulo kiu plisimpligas konsonantgrupoj kie ajn tio estas ebla: (29) x x x | | ___|___ | | | | F_1 F_2 F_1 F_2 Se nun ie trovi^gus grupo _ts_, la regulo tuj ^san^gus ^gin al _c_. Due, ^gis nun ni supozis ke ^ciu atako enhavas du skeletajn poziciojn. Tiun supozon ni nun ^san^gu, kaj diru ke ^ciu atako enhavas maksimume du melodierojn (vd. Kager por uzo de _melodia komplekso_ por priskribo de akcento). ^Car _c_, _^j_ kaj tiel plu ^ciuj enhavas maksimume du melodieroj, tio eksplikas kial ni ne havas _cr_, _^jl_ kaj tiel plu. Sed negrave ^cu ni elektas la strukturon (27) a^u la strukturon (28) restas la problemo ke kompleksaj segmentoj povas anka^u ne aperi post _s_ kaj _^s_ (krom _sc_ en _scii_): ni ne havas vortojn kiel _s^cii_ a^u _^scii_. Ver^sajne ^ciu leganto havas la intuicion ke tiuj grupoj estas `tro komplikaj' sed mi ^ci momente ne scias kiel eksprimi tiun komplikecon. Alia problemo estas ke mi trovis oportune en mia analizo de la kompleksaj segmentoj sekvi PAG kiam mi prezentis _dz_ kiel kompleksa segmento, la vo^ca kontra^uparto de _c_. La problemo nun estas ke tiu kompleksa segmento neniam aperas en vortkomenca atako (krom en la nomo de la greka litero _dzeta_). ^Ciuj aliaj kompleksaj segmentoj povas esti trovata tie oftege. Kompleksaj segmentoj ne trovi^gas en vortfina pozicio kiel ni sube vidos. Tio implicas ke _dz_ nur trovi^gas en intersilabaj pozicioj kie ^gi povus esti analizita kiel dupozicia (_edzo_ = [ed.zo] dum _eco_ estas [e.co]). Eble _dz_ do ne estas kompleksa segmento; sed tio estas problema por la de mi skizita teorio de la silabo, kie ^ciu nevo^ca kompleksa segmento havas vo^can alternativon. Mi ne havas veran solvon por ^ci tiu problemo. 2.2 La Rimo Ni nun konsideru tiun alian duonon de la Esperanta silabo, la rimo. Nu tuj renkontas metodikan problemon kiun ni ne havis kiam ni studis la atakon. Tiam ni silente supozis ke ni povis lerni ^cion pri la silabo se ni konsideris nur la vortokomencajn silabojn. Tio produktis la simplan avanta^gon ke ni povis uzi la alfabetan ordon de la vortaroj por trovi la konsiderendajn formojn: sed ^cio kio estas vortinterna atako anka^u ie estas vortkomenca atako. La problemo en la studo de la rimo estas ke tre granda aro da vortoj finas je gramatika fina^jo. Oni nun povas iri du vojojn: 1. Oni povas postuli ke ni konsideru morfemojn anstata^u vortojn. Tio implicus ke ni traktu la formojn _pilk_, _ar^c_, _putr_ anstat^u la formojn _pilko_, _ar^{c_o_, _putri_. ^Ci tiu estus probable la plej `la^ufundamenta' vojo. Zamenhof ja mem plurfoje diris ke oni konsideru la gramatikajn fina^jojn kiel tute memstarajn elementojn de la lingvo, ke ili estas `vortetoj'. Se ni supozas ke la vort(et)o estas la bazo por la silabo, t.e. ^ciu vorto konsistas el entjero da silaboj, ni nun devas akcepti ke _ilk_, _ar^c_ kaj _utr_ estas akcepteblaj rimoj. 2. La alia supozo estas ke la bazo de la silabo estas morfemo plus gramatika fina^jo. Mi esperas pruvi ke tiu supozo donas al ni multe pli simplan ideon pri la Esperanta rimo. Ni forlasas la tro ortodoksan ideon ke la gramatikaj fina^joj estas tute memstaraj. Ili estas pli intime ligitaj al siaj bazaj morfemoj ol al aliaj elementoj (^car ili formas silaboj kune kun tiuj morfemoj). Mi kredas ke tiu konkludo tamen ne devas ^soki e^c la plej fervoran fundamentiston. La menciita metodika problemo tamen restas, ^car vortfine ni havas nur malmulte da malsimilaj fina^joj. Tamen vortinternaj konsonantgrupoj oni devas ^ciam dividi en riman kaj atakan grupojn, kaj ni ne scias ^cu _ekstra_ estas [ek+stra] a^u [eks+tra] kiam ni ne scias ^cu _eks_ estas akceptebla rimo. Mi proponas sekvi ^ci tie la jenan vojon. Unue, mi diskutos la vortfinajn grupojn. Due, mi diskutos la vortinternajn grupojn en `simplaj vortoj' t.e. estas vortoj kiuj enhavas nur unu bazan morfemon+gramatikan fina^jon. Poste, mi diskutos la problemojn kiuj la `fundamentan' analizon havus. En paragrafo 3 mi fine donos analizon de la silaba strukturo en nesimplaj vortoj. Vortfinajn grupojn Du klasoj da fonemgrupoj nin interesas nun: la gramatikaj finoj kaj la `gramatikiloj' kiuj ne havas propran gramatikan fina^jon: NOTO{En ^ci tiu tabelo mi metis _a^u_ ^ce la gramatikaj fina^joj nur ^car ^gi estas relative ofta en prepozicioj kaj adverboj, ne ^car mi havas interesajn gramatikajn ideojn pri ^gi. La fina^jojn de la korelativoj kaj de la pronomoj mi metas tien por la sama kialo. } NOTO{Mi ellasis la interjekciojn ^car kiel en multaj aliaj lingvoj tiuj malobeas ^ciujn silaboregulojn. } Tabelo 3 (Vortfinaj rimoj) [Gramatikaj fina^joj] -a, -aj, -ajn, -am, -an, -as, -a^u, -e, -el, -en, -es, -i, -in, -is, -o, -oj, -ojn, -on, -om, -os, -u, -us [Gramatikiloj] la, unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, na^u, dek, cent, mil, el, al, ^ce, da, de, dum, ekster, el, en, far, ^gis, inter, je, jes, krom, kun, ne, per, plus, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans, ^car, do, kaj, nek, nu, sed, tamen, ke, kvankam, se, ajn, nur, e^c, tuj Ekzistas nur tre malmulte da rimoj kun pli ol unu fonemo post la vokalo. Tio indikas ke eble la rimo, kiel la atako, estas dupozicia en Esperanto. Ni hipotezu tion vera: (30) La Esperanta rimo estas maksimume dupozicia. Estas du klasoj da esceptoj el tiu regulo: la formoj kie la vokalo sekvas _jn_ (do _-ojn, -ajn, ajn_) kaj la formoj kie la lasta (dua) konsonanto estas _s_ a^u _t_ (_trans_ kaj _cent_). La lastaj du formoj povas esti analizitaj se ni konsideras la _s_ kaj _t_ ekstersilabaj. Ni jam vidis ke la _nevo^caj frikativaj dentaloj_ _s_ kaj _^s_ povas esti ekstersilabaj anta^u la atako. La _nevo^caj nekompleksaj dentaloj_ evidente povas esti ekstersilabaj post la rimo. Se ni nun anka^u konscias ke multaj lingvistoj analizas _n_ kiel nazala dentalo, tio anka^u eksplikas la esceptajn _ojn_ kaj _ajn_. Alia hipotezo povas esti ke anka^u _aj_ kaj _oj_ povas esti kompleksaj segmentoj NOTO{Sed tiam ni devus nombri la segmentojn sur la iksolinio, ne sur la melodio, kontra^ue al miaj ^ci supraj asertoj. }: (31) x x _|__ _|__ | | | | a j o j Alia observa^jo estas ke sonoreco gravas anka^u en la rimo. Se ni analizas ^ciujn dentalojn kiel ekstersilabajn konsonantojn, restas nur malmulte da vortoj kun obstruanto en la rimo. Estas unu vorto kun _p_ (_sep_), unu vorto kun _b_ (_sub_), unu vorto kun _^c_ (_e^c_) kaj tri vortoj kun _k_ (_ok, dek_ kaj _nek_). Tri el tiuj ses vortoj estas numeraloj; la numeraloj havas nenormalan silabostrukturon en multaj lingvoj NOTO{La nederlanda havas tripozicia rimo. La ununura vorto kun kvar segmentoj en kiu la lasta ne estas ekstersilaba dentalo estas _twaalf_, `dek du'. En la franca la vortfinanta konsonanto de multaj vortoj malaperas se la vorto estas la lasta en la frazo a^u se la tuj sekvantan vorton komencas konsonanto. Do la _t_ en _petit_ `malgranda' prononci^gas en _petit ami_ [ptitami] `malgranda amiko' sed ne en _petit camerad_ [ptikamrad] a^u en _il est petit_ [ilepti] `li estas malgranda'. La numeraloj _six_ `ses' kaj _dix_ `dek' estas esceptoj el tiu regulo, ^car ili ne malaperas en la frazofino: _dix amis_ `dek amikoj' estas [dizami] (la ortografia _x_ prononci^gas [z]) kaj _dix camerades_ `dek kamaradoj' [dikamrad] sed _j'en ai dix_ `mi havas dek da' prononci^gas [^janedis]._. La alia grupo da esceptoj estas suf^ce malgranda por kura^gi meti la jenan hipotezon: } (32) Nur sonantoj kaj vokaloj aperas en la rimo. Ni povas esti e^c iom pli preciza: la unuan pozicion de la rimo ^ciam okupas plena vokalo, la duan pozicion duonvokalo a^u sonanta konsonanto. Anka^u tiu sinsekvo estas konsekvenco de sonoreca principo. En la atako, la plej _malsonora_ elemento estis la plej maldekstra; en la rimo la plej sonora elemento okupas tiun pozicion. Ni povas tial reverki (32) al (33): (33) Vokalo en rimo regas nur sonanton. Simila^joj inter rimo kaj atako_ Anka^u alirilate la rimo estas la spegula bildo de la atako. Ni jam vidis ke la vokaloj neniam aperas en atako kaj la duonvokaloj nur esceptokaze. En la rimo tio estas pli-malpli vera por la alia flanko de la sonoreca skalo, ^car la obstruantoj ja aperas tie nur esceptokaze. La ekspliko de tiu speguleco estas ver^sajne ke la silabo dividi^gas en du `bienoj': la atako estas la konsonanta bieno, la rimo estas la vokala bieno. Krom tiu esenca diferenco la samaj principoj regas ilin. La Principo de Maksimuma Diferado estas ekzemplo de tia principo. Memkompreneble se la unua segmento estas vokalo kaj la dua estas konsonanto, tiuj du jam sufi^c diferas. Sed ni anka^u jam vidis ke ekzistas intima rilato inter _i_ kaj _j_ kaj inter _u_ kaj _^u_. La principo de maksimuma diferado nun diras ke ni ne trovas tiujn duopojn en unu rimo. Tio ^sajnas ^gusta: ni havas _kaj, mej(lo), (ho)moj_ kaj _tuj_, sed ne ekzistas Esperantaj vortoj kun *_ij_. Same, kvankam ekzistas _a^u, po^u(po)_ kaj _e^u(ropo)_, ne ekzistas *_u^u_. NOTO{Mi koncedu ke anka^u ne ekzistas *_i^u_ kaj ke _o^u_ estas tre malofta kaj nefundamenta. }. Aliflanke, la fakto ke la konsonantoj en la rimo devas esti sonantaj estas iom kontra^uaj al la Principo: la vokaloj mem ja estas sonantaj. La Principo de Maksimuma Diferado do konfliktas kun la regada principo en (33). Tiam la lasta principo superas la unuan. Fakte tio estas anka^u vera por la atako: anka^u tie la Principo de Maksimume Diferado preferus havi iun vokalon post obstruanto en la atako. La aperon de tiu vokalo malpermesas aliaj principoj. Al la rimo preska^u tute mankas kompleksaj segmentoj. La escepto estas _e^c_. La motivo por tiu preska^u ^generala malesto estu nun klara: la dupozicieco de la silabo estas difinita je la nivelo de melodieroj. ^Car ^ciu kompleksa segmento konsistas el du melodieroj unuope, ^gi ne povas esti en rimo kune kun vokalo. Tio signifas ke anka^u la _^c_ en _e^c_ estas ekstersilaba konsonanto; anka^u ^gi estas dentala. La aro da ekstersilabaj konsonantoj post la rimo estas {s, t, n, ^c}. Tio estas multe pli granda ol la aro {s, ^s} kiun ni havas anta^u la silabo. Tia diferenco ekzistas en multaj lingvoj; la^u mia scio neniu iam konvinke klarigis tiun nesimetriecon. Rimoj kaj atakoj de envortaj silaboj Mi jam menciis la supozo ke la vorto, t.e. la unuo de morfemo+gramatika fina^jo estas la bazo de la silabo en Esperanto. Pli precize mi supozas la jenan principon: (34) _Principo de Plena Silabigado_. ^Ciuj segmentoj en vortoj povas esti enigitaj en la silaba strukturo (krom specifa grupo da ekstersilabaj segmentoj). Tiu principo implicas ke ^ciu konsonantgrupo en vorto devas konsisti el bona rimfina^jo plus bona atako. Ne malofte tio anka^u eblas en tre simpla maniero: (35) po[r] [t]abelo pa[rt]o a[l] [f]unto go[lf]o e[n] [kr]ii a[nkr]o ^Generale la konsonantgrupoj obeas la Silabokontaktan Le^gon (Vennemann 1983): (36) En konsonantgrupo Ki Kj, se Ki estas en la rimo de unu silabo kaj Kj en la atako de alia silabo, Ki estas prefere pli sonora ol Kj. Kiel jam plurfoje menciite, ekzistas kelkaj esceptoj. Unue, ^ciuj `esceptaj' atakoj kiel _kn_, _gn_ kaj _kv_ neniam trovi^gas post rimkonsonanto. Ni havas _akvo_-n kaj samajn, sed tiaj vortoj povas esti analizita kiel _ak.vo_. Ni ne havas *_an.kvo_. Anka^u la ekstersilabaj segmentoj estas multe pli limigita en la vorto ol ekster ^gi. La ekstersilabaj fonemoj post la rimo estas {s, t, n, ^c}. La ekstersilabaj fonemoj anta^u la atako estas {s, ^s}. En la vorto ni trovas nur la unusola segmenton kiu estas en amba^u grupoj, nome la _s_. En la suba tabelo mi markis ekstersilaba^jojn kun <>: (37) tran tari e[kt]er cen *palo *e[kz]ameni {*_ek<^s> <^s>tato *e[k^st]er Ke nur la _s_ povas resti ekster la silaba strukturo ne estas tre surprize. Tia segmento en la vorto ja ^ciam staras post rimo---tial ^gi devas esti ebla postrima ekstersilaba^jo---kaj ^gi anka^u staras ^ciam anta^u atako kaj tial ^gi devas esti ebla anta^uataka ekstersilaba^jo. Nur _s_ obeas amba^u demandojn. Estas multe pli surpriza fakto en _ekster_. Tio estas la _k_ en la rimo de la unua silabo. Ni ja anta^ue vidis ke tio estas iom nekutima pozicio por obstruanto je la vortfino. Vortmeze, tiu pozicio tamen estas relative ofte okupita de obstruanto: (38) fa[kt]o ado[pt]i re[st]i a[kc]ento ka[pt]i la[st]a e[kz]ameno ka[ps]ulo mo[^st]o La leganto notu ke tiuj konsonantgrupoj anka^u ne konformas la Le^gon de Silabokontakto. La restriktoj do estas pli grandaj por la vortofino ol por la vortomezo. Estas tre interesa ke ^ci tie ree la konsonantoj en la atako estas (simplaj) dentalaj obstruantoj. Anka^u se la rimon finas nazalo kaj nazalo komencas atakon, la dua nazalo ^ciam estas dentala _n_: (39) hi[mn]o, da[mn]i, a[mn]estio *hi[nm]o, *da[nm]i, *a[nm]estio Kaj e^c ^ce la likvidoj ni trovas saman efekton: la dua ^ciam estas _l_, kiu estas prononcita ja ^cedente: (40) pe[rl]o, me[rl]o *pe[lr]o, *me[lr]o Ni povas pli^generaligi tiujn observa^jojn: NOTO{La^u Rice (1992) tiu Dentala escepto povas esti trovita en multaj lingvoj. } (41) _Dentala Escepto_ Se Ki Kj ne konformas al la Le^go de Silaba Kontakto, Kj estas dentalo. Restas tamen unu grupo da vortoj kiuj rezistas nian analizon ^car ili entenas tro grandan konsonantgrupon. Tiu grupo ^ciam estas _nkt_: _sankta_, _punkto_, kaj tiel plu. Ili probable havas la siulaban strukturon _sank.ta_, _punk.to_ kaj tiel plu. Mi ne scias kiel analizi tiujn `tro grandajn rimojn'. Resumo ^Ci tiu finas nian studon de la silabo en `simplaj' vortoj. Ni trovis ke ^generale la Esperanta silabo havas la jenan formon: (42) S _________|_________ | | | | | A R | | |__ |__ | | | | | | | x x x x x x | | | | | | 1 2 3 4 5 6 Kie pozicion 1 okupas nevo^caj frikitivaj dentaloj (_s_ kaj _^s_), pozicion 2 ^ciaj konsonantoj, pozicion 3 likvidoj (se tiuj povas esti regataj), pozicion 4 vokaloj, pozicion 5 sonantoj (a^u envorte obstruantoj se tiuj estas sekvataj de obstruanto en atako). Se vorto konsistas el pli ol unu silabo, krome ni trovis ke la konsonantgrupoj kiuj estas inter tiuj silaboj devas konfirmi specialajn principojn, nome la Le^gon de Silabokontakto kune kun la Dentala Escepto. Ni nun mallonge diskutu la problemojn kiujn ni havus se ni akceptus la `fundamentan' konjekcion ke la _morfemo_ estas la bazo por silabigo. ^Car ni havas (fundamentajn) morfemojn kiel _ankr_, tio signifas ke ni akceptus almena^u kvarpozicia rimo, kaj _ekstr_ montras ke la rimo probable e^c estas kvinpozicia. Estas tre malfacile diri ion senchavan pri ekzemple la sonoreco de tiuj kvin segmentoj: la rimo ^ciam komencas kun vokalo sed post tio venas bunta listo da nazaloj, likvidoj kaj obstruantoj, preska^u la^upla^ce. La spegulan bildon de atako en la rimo ni perdus. Anka^u estas multe pli malfacile difini la silabolimojn en plisilabajn morfemoj, kiel _enciklopedi_: tio povus esti _en.cikl.op.ed.i_ a^u _enc.ik.lo.ped.i_ a^u _enc.i.klo.pe.di_ kaj tiel plu. La silabaj principoj havus nenion por diri pri tio. Jam de tiuj argumentoj ni povas la^u mia kredo decidi ke oni elektu la vorton _kun_ gramatika fina^jo kiel bazo por la silabigado. 3. Vortkunmeta^joj En la anta^ua paragrafo mi defendis la tezon ke morfemo sen gramatika fina^jo ne estas vera vorto. Kvankam tiu eldiro ne estas strikte fundamenta, mi kredas ke ne multaj seriozaj studantoj de la Esperanta vorto atakos ^gin. Eble pli kontroversa estas plia divido kiun mi volas fari ^ci tie: tiu inter afiksado kaj kunmetado. Mi volas argumenti ke afiksita vorto estas bazo de silabigado, ^guste kiel simpla vorto. Aliflanke la analizo de kunmeta^jo estas alia kaj iom pli komplika (vd. Sailer (1993) por morfologia komparo de afiksado kaj kunmetado). 3.1 Afiksado kaj kunmetado Tiu divido inter afiksado kaj kunmetado ne estas populara en la esperantologia literaturo. La^u multaj sciencistoj, Esperanto konas nur unu procezon por fari novaj vortoj. La argumentoj estas parte ideologia (`Esperanto estas aksiome pli simpla ol aliaj lingvoj; unu procezo estas pli simpla ol du procezoj; do Esperanto havas nur unu procezon') sed parte anka^u bazita sur faktoj. Evidentas ja ke _vortaro_ kaj _vortkolekto_ aspektas tre similaj. Morfologie ili estas [[[vort]ar]o] kaj [[[vort]kolekt]o] kaj amba^u _ar(o)_ kaj _kolekt(o)_ povas aperi kiel apartaj vortoj (_aro da vortoj_, _kolekto da vortoj_). Mi ne povas nei tiujn simila^jojn. Aliflanke, estas du tre gravaj observa^joj kiujn la `unuproceza teorio' ne povas kontentige klarigi: 1. Ke ^ciuj sufiksoj komenci^gas per rimo dum preska^u ^ciuj radikoj fini^gas per atako, kaj tial ekzemple _vortaro_ silabi^gas facile kiel [vor.ta.ro]. Tia simpla silabigo ne estas ebla por _vortkolekto_, kiun ni e^c ne povas analizi per la ^gis nun donitaj principoj. 2. Ke ne ekzistas neniu diferenco inter _vortkolekto_ kaj _vortokolekto_. Aliflanke, se ekzistus _vortoaro_, ^gi certe ne estus nura alia formo de _vortaro_. PAG distingas `sufiksoidoj' de sufiksoj la^u la sekvantaj kriterioj: NOTO{Krom tio, PAG anka^u distingas _kvaza^usufiksoidojn_ kaj _pse^udosufiksoidojn_. Kvaza^usufiksoidoj estas historie radikoj kiuj nun aperas kiel sufiksoidoj, kiel -_hava_ en _mankhava, senc-hava, barbhava, ^gibhava_. Pse^udosufiksoidoj estas elementoj kiuj `_ofte ripeti^gas ^ce fino de vortoj_' sed `_tamen ne estas sufiksoidoj veraj ^car la elemento trovi^ganta anta^u ili ne estas E-a vorto._' (PAG:p. 476). Ekzemplo estas la elemento _-logio_ en _antropologio, ornitologio, zoologio_. } Sufiksoidoj ni nomas tiun parton de la sufiksoj, kiuj propre ne estas sufiksoj, ^car ili funkcias tute same kiel la radikoj. Tio estas: 1) ili povas esti uzataj memstare, kun fina^jo, same kiel la radikoj (eco, a^jo, ino, ilo, igi, i^gi, ema, inda, ktp.); 2) en siaj kunmetoj ili obeas la vortefikajn regulojn. Inter radiko kaj sufiksoido do ne ekzistas esenca diferenco. La sufiksoid-kunmetoj estas simplaj vortkunmetoj. (_PAG:435_) Pri la dua kriterio mi povas nenion diri, ^car ^gi estas pure morfologia-semantika. Ke la unua kriterio estas nevalida demonstri^gas tre facile. Ni bezonas nur trarigardi la liston de `veraj' sufiksoj: _a^ca, ega, eta, um kaj la neoficiala _ifi_; krome tien ^ci ni povas kalkuli la _karesajn sufiksojn_ (_^cj, nj_) kaj la _numeralsufiksojn_ (_obl, on, op_)._ (_PAG_, p. 500). Por _a^ca, ega, eta_ mem PAG donas memstarajn formojn (kiuj certe ne estas malpli komuna ol _igi_). _ifi_ estas `_nove proponata sufikso kun la senco -igi -o (oigi)_, kiu ne estas akceptita en la komuna Esperanto. Por _obl_ kaj _on_ oni povas formi _obligi_ kaj _onigi_, _^cj_ kaj _nj_ mi diskutos ^ci sube; anka^u ili certe estas malprosperaj, kiel _PAG_ mem konfesas (p. 503). Ni nun havus nur du `veraj' sufiksoj la^u la unua kriterio: _um_ kaj _op_. Sed pri _um_ _PAG_ skribas ke __umo_ a^u _umi_ ne estas memstare uzata, pro ^gia nedifinita senco. Sed oni povas ^gin uzi, kiam, pro distreco, ne venas en la kapon la bezonata vorto._ (p. 503). Do, nur _-op_ restas kiel vera sufikso; sed mi kredas ke ^gia nevolo aperi unuope sekvas el sia iom prepozicia semantiko. ^Gi havas signifon kiu estas rilata al tiu de la vera prepozicio _po_, kiu anka^u ne povas aperi sen objekto. Krome la fakto ke iu afikso emas aperi sole estas sufi^ce natura fenomeno en multaj lingvoj kiuj havas multe pli klaran distingon inter afiksoj kaj radikoj. Ekzemplo de tia lingvo estas la nederlanda. Hamans (1993) skribas (en mia traduko) ke ^Ciuj nederlandaj numeraloj kiuj referencas dekojn havas afikson -_tig_ (komparu ekzemple _twintig, dertig, veertig_ kaj _vijftig_ --- dudek, tridek, kvardek, kvindek) NOTO{La nederlanda vorto por `dek' estas _tien_, _-tig_ estas malkiel _dek_ vera sufikso. (MvO). } ^Ci tiu sufi^ce ofta _-tig_ konsekvence [...] akiris propran signifon: deko. En la nuna nederlanda, tiu _-tig_ povas esti uzata memstare, kiel en (43). Tiam ^gi signifas `pluraj': (43) Ik heb dat al tig keren gezegd Mi havas tion jam _tig_ fojoj dirita `Mi jam diris tion plurfoje' Mi konkludas ke ne estas bona ne-semantika rezona^jo por distingi sufiksoidojn kaj sufiksojn. _PAG_ citas Karl Minor (s.j.) kiuj menciis la sekvantajn diferencojn inter radikoj kaj sufiksoj (en la traduko de _PAG_): 1. La memstara vorto (radiko) en E-o respondas al nacilingva memstara vorto, dum la signifo kaj efiko de afikso ne estas interpreteblaj per nacilingva vorto; oni devas ^gin klarigi per ekzemplo. 2. ^Ce kunmetado de radikoj, la dua radiko povas ligi^gi al la unua radiko _fina^ja_ (dormo^cambro), Male, sufikso povas nur ligi^gi al la radiko _nuda_. 3. ^Ce duradikaj kunmetoj staras ^ciam la ^cefa vorto en la fino. Male, ^ce radiko-sufiksaj kunmetoj staras ^ciam la sufikso en la fino, e^c se ^gi ne estas la ^cefa vorto. PAG komentas pri la unua punkto ke El tiuj reguloj, la regulo a) ne validas pri la sufiksoidoj.. Rilate al _efiko_ ne ekzistas diferenco inter radiko kaj sufiksoido [...]. Rilate al _signifo_, multaj vorto-sufiksoido kunmetoj estas tradukeblaj nacilingve per vorto-vorto-kunmeto (almena^u en lingvo same sinteza kiel E-o). Jen ekzempla: _aminda_: liebensw\"u_rdig; _haltejo_: Haltestelle; _grupestro_: Gruppenleiter; _re^gido_: K\"onigskind; _fermilo_: Schliessapparat; _dentisto_: Zahnk\"unstler; _inkujo_: Tintenfass, ktp. Verdire mi ne komprenas kial ^ci tiu estus argumento kontra^u Minor. ^Ci sube mi unue diskutas mallonge la Esperantajn afiksojn kaj poste la silabo en la vortokunmeta^jo el pluraj radikoj. 3.2 La afiksoj La klaso de afiksoj ni povas la^utradicie dividi en _prefiksoj_ kaj _sufiksoj_. Fakte la sufiksoj estas iom pli simple analizeblaj ol la prefiksoj. Kiel mi jam menciis, la sufiksoj ^ciuj komenci^gas per vokalo, do per rimo. Fakte, parto da ili estas simpla rimo: Tabelo 4 [Rimaj Sufiksoj] -a^c-, -an-, -ar-, -er-, -et-, -in-, -il-, -on-, -uj-, -um- La aliaj sufiksoj estas rimo + atako. Dusilabaj (t.e duvokalaj) afiksoj ne ekzistas: NOTO{Mi ^ci tie altenas iom arbitran nocion de `sufikso': nur morfemoj kiuj estas listigitaj tiaj en la fundamento estas sufiksoj; sed ver^sajne ni devos anka^u trakti _-ologi-_ k.s. kiel tiaj elementoj. } Tabelo 5 [Komplikaj Sufiksoj] -ad-, -a^j-, -ec-, -eg- -estr-, -id-, -ing-, -obl-, -op- La plej komplika sufikso estas _-estr-_. ^Gi havas la jenan strukturon: (44) R A _|__ _|__ | | | | x x x x | | | | e s t r Ni tial povas enmeti ^gin en la silabon strukturon en tre simpla maniero, ^car la gramatikaj fina^joj ^ciam estas rimoj kaj la radikojn plejparte finas ebla atako: (45) S S S __|___ __|__ __|___ | | | | | | A R A R A R _|__ | | _|__ _|__ | | | | | | | | | | x x x x x x x x x | | | | | | | | | k l u b e s t r o La `veraj' sufiksoj -_^cjo_ kaj -_njo_ Du sufiksoj tradicie estas iom apartaj de la aliaj ^car ili ^san^gas la formon de la radiko: _patro_~>~_pa^cjo_, _patro_~>~_panjo_. La formo de tiuj sufiksoj diferas de tiu de la aliaj sufiksoj: ili ja anka^u estas la ununuraj sufiksoj kiujn komencas konsonanto. La formo _pa^cjo_ estas vere problema por nia teorio. Unue, ^gi enhavas kompoleksan segmenton _^c_ vortinterne. Tiu _^c_ ne povas esti membro de la lasta rimo ^car kompleksaj segmentoj ne aperas en tiaj pozicioj. ^Gi tamen anka^u ne povas esti membro de la atako de la dua silabo, ^car _^cj_ ne estas bona atako kun tiu kompleksa segmento reganta tiun regadorezistan _j_. Krome, la sekvenco _^cj_ enhavas iun 'ka^san longan konsonanton'. En nia teorio ^gi ja entenas la jenan sekvencon: (46) x x _|__ | | | | t j j kun duobla _j_. Sed sciencisto ^ciam estu singarda. En la revuo _Esperanto_ iam aperis la sekvantan leteron (Berveling 1993): La Esperanto kiun ^si [t.e. la filino de la a^utoro, kiu estas edukita kiel denaska parolantino] alproprigis, ne estis vere nederlandeca, e^c male. Ekzemple, ^si prononcis vorton kiel _pa^cj'_ (apostrofite) kun tute klaraj _^c_ kaj _j_, kontra^ue al la prononcado de nederland-lingvanoj. La problemo por mia teorio estas evidenta: mi ekspektas ke denaska parolantino elektas la formon kiun Berveling nomas la _prononcado de nederland-lingvanoj_. Kaj la nederlanda estas mia gepatra lingo. Aliflanke, oni povas demandi sin _kial_ tiu filino prononcas _^cj_ tiamaniere. Berveling en la mema artikoleto anka^u diras ke _por ``korekti'' kaj kompletigi la lingvouzadon kiun povas a^udi tiel eta infano, mi jam tre frue legadis al ^si poemarojn: _Kontralte, Eroj, La infana raso_, ktp._[...] [^Si] _bonege a^uskultis la vortmuzikon kaj sonkonsiston de la lingvo._ Alivorte, la infano lernis la lingvon gravparte a^uskultante sian patron la^utlegante poezion. Oni ne povas ekskludi la eblon ke la patro pruvis eviti `erarojn' kiel la _^c_-prononcadon de _^cj_. La infano simple imitis lin. Estas konata fakto ke en formalaj stiloj homoj elparolas literojn kiuj ili normale neniam elparolus. Tia `trokorekta' elparolo estas e^c pli bome imagebla en grandparte `skriba linvo' kiel Esperanto. Prefiksoj La prefiksoj estas iom, sed ne multe, pli komplikaj. La listo estas la jena: Tabelo 6 [Prefiksoj] bo-, dis-, ek-, eks-, fi-, for-, ge-, mal-, mis-, pra-, re- ^Ci tiuj prefiksoj preska^u ^ciuj estas kompletaj silaboj, kiuj povus esti memstaraj vortoj. Nur _ek-_ kaj _eks-_ havas iom devianta strukturo: mankas atako (kio estas ne vera problemo ^car en multaj vortoj mankas komenca atako). ^Guste tiujn silabojn anka^u finas nedentala obstruanto (amba^ufoje la _k_, en _eks-_ sekvata de ekstersilaba _s_). Kun tiuj du prefiksoj oni do povas facile fari vortojn kiuj ne ne obeas la ^gis nun proponitajn principoj. Ekzemplo estas _ekparoli_, kie la unuan silabon finas konsonanto dum la duan komencas nedentala obstruanto. 3.3 Plurradikaj kunmeta^joj Pli multaj ^sajnaj esceptoj estas trovitaj ^ce la kunmeta^joj. La ka^uzo de tiaj esceptoj ^ciam estas la ellaso de la gramatika fina^jo ^ce la unua elemento de la kunmeta^jo. Ni prenu ekzemple la vorton `tutmonda'. ^Gi ne povas ne esti silabigita kiel tut.mon.da. La problemo estas en la unua silabo, tut_, kiun finas _t_. Sed tio estas nur malgranda problemo, se ni konsideras vortoj kiel _konsonantgrupo_, kiu estas dividita kiel _kon.so.nant.gru.po_ kun multe tro granda rimo en la tria silabo. La fonto ^ciukaze estas ke la gramatika fina^jo, kiu ^ciam estas rimo en Esperanto, estas ellasita. La konsonanto kiu povis esti en la atako de tiu rimo nun restas orfa. Mia prilingva intuicio diras ke tiu konsonanto ekapartenas al la anta^ua silabo: oni diras _tut.monda_ kaj ne _tu.tmonda_. Tio estas e^c vera en kazoj kie la duan vorton komencas vokalo: oni diras _pac.ama_ anstata^u _pa.ca.ma_. Pro ^ci ^cio oni povas esti temptata plikomplikigi la teorion de la rimo ^guste por kunmeta^joj. Argumento por tio estas la relative ^generala neaprobo de vortoj kiel kudrma^sino, kiu estas prononcita ^ciam kiel _kudroma^sino_ (PAG:309). Eble iu konjektas ke la ka^uzo de tio estas ke la unua silabo estas _kudr_, kiu estas multe pli problema ol _nant_, la supozita dua silabo de _konsonantgrupo_. La problemo de _nant_ estas nur ke ^gia rimo estas tro longa. La sonorecorilatoj de ^giaj membroj tamen estas kontentigaj: _a_ estas pli sonora ol _n_ kaj _n_ estas pli sonora ol _t_. Aliflanke _kudr_ ne nur havas tro longan rimon sed anka^u malbonaj sonorecorilatoj inter la membroj de tiu rimo, ^car _d_ estas malpli sonora ol _r_. Ni do nur bezonas etan ^san^gon por kapti la kunmeta^jajn faktojn: ni nur bezonas diri ke ^ciuj konsonantoj povas esti en rimoj kaj la maksimuma nombro de segmentoj estas ne du sed tre. Lingvoj kiel la germana, la angla, la moderna franca, ktp havas la samajn regulojn. Alia parto de la lingva strukturo , kiu ^gis nun anka^u estas nediskutita povas esti same traktita en ^ci tiu reviziita teorio. Estas konate ke precipe en poezio, oni povas diri _esperant'_ anstata^u _esperanto_ kaj oni nun povus diri ke la lasta silabo de tiu vorto estas _ant_. Mi tamen volas proponi alian teorion en kiu mi fakte sekvas la ideojn de PAG. Pri la elizio en solstaraj subjektivoj ili argumentas ke `tiu ^ci solstarigo estas nur ^sajna.' La _o_-fina^jo ne vere perdi^gas. La plej bona argumento por tio nature estas la akcento. La Esperanta regulo estas ke la akcento estas je la anta^ulasta silabo. Se ni ne volas komplikigi tiun regulon ni devas diri ke _esper\'ant'_ fakte ne fini^gas per _ant_. Estas tie iu lasta silabo: en la vortoj de PAG: `per tio, la o-fina^jo, malgra^u la elizio, restas evidente markita kaj rekonebla.' Se ni volas eksprimi tiun ideon de fina^jo kiu estas `evidente rekonebla' malgra^u sia fonetika nevidebleco (kaj nea^udebleco) mi volas introduki la koncepton _katalekto_. ^Ci supre mi introdukis _ekstersilabecon_: povas ekzisti segmentoj kiuj ne estas parto de la silaba strukturo. Tiu termino estas fakte moderna varianto de _ekstermetrikeco_, termino el la klasika metrika teorio: kiel en poemoj la lasta silabo povas resti ekster la prozodia strukturo, tiel en vortoj periferia segmento povas resti ekster la silabo. Nun la termino _ekstermetrikeco_ havas klasikan kontra^uparton: katalekto_. Katalekta verso estas verso en kiu unu el la prozodiaj pozicioj (la lasta) ne estas plenigita. Mi proponas ke kiel ekzistas ekstersilabaj segmentoj, anka^u ekzistas katalektaj segmentoj kiuj ne estas plenigitaj de fonetika materialo. Konkrete mi proponas la jenan silaban strukturon por _esperant'_: NOTO{Mi uzas la signo [x] por katalekta segmento. Vd. Kiparsky (1991), Kager (1993). } (47) | _|__ __|__ _|__ | | | | | | | R O R O R O R _|__ | | | _|__ | | | | | | | | | | | x x x x x x x x x | | | | | | | | | e s p e r a n y o Katalekta segmento do estas la ekzakta kontra^uo de ekstersilaba segmento. Ekstersilaba segmento estas fonetike plena sed ne ensilabigita. Katalekta segmento estas ensilabigita kaj fonetika malplena. Ekstersilaba segmento estas ^ciam konsonanto, katalekta segmento estas ^ciam vokalo; ^gi povas esti -_o_, sed anka^u -_a_ (en apostrofita artikolo) a^u esceptokaze e^c kompleksa -_a^u_ (en _ank'_, ktp). Ni nun ne bezonas ^san^gi la Esperantan regulon pri la akcento, ^gi tenas sian simplan --- fundamentan --- formon: _la akcento estas ^ciam sur la anta^ulasta silabo_ (deka regulo de la fundamenta gramatiko) NOTO{La pola lingvo havas proksimume la saman akcentregulon kiel Esperanto: la anta^ulasta silabo estas preska^u ^ciam akcentita. Ekzistas nur kelkaj esceptoj en kiu la _anta^u_anta^ulasta estas akcentita, kiel en la vorto _uniw\'ersytet_ `universitato'. Ni povas analizi tion helpe de ekstermetrikeco: kiel en Esperanto la lasta silabo povas esti katalekta, en la pola ^gi povas esti ekstermetrika, t.e. ne videbla por la akcentregulo kiu traktas _uniwersytet_ kiel _uniwersy_ kaj akcentas ties anta^ulasta silabo._. Kiel ekstersilaba segmento, katalekta segmento povas nur aperi je la rando de vorto. Tio eksplikas kial oni ne povas havi formojn kiel *_homj_ anstata^u _homoj_, a^u _homn_ anstata^u _homn_. Konsideru la strukturon por *_homn_ kiel ekzemplo: (48) S _________|_________ | | | | O R O R | | | __|__ | | | | | x x x [x] x | | | | h o m n ^Ci tie la katalekta segmento devus esti neperiferia, kio estas neebla. Mi tamen devas esti iom pli eksplicita pri tiu koncepto de `periferio'. ^Car katalektaj segmentoj povas aperi anka^u ene de vortoj (kiel en konsonantgrupoj kun la ^ci-suba strukturo), ni devas diri ke ili povas aperi (nur) en la plej dekstra pozicio de morfemo: (49) S S S _|__ ___|___ _|__ | | | | | | O R O R O R | | _|__ | | | | | | | | | | x x x x [x] x x | | | | | | k u d r m a Ni devas konjekti ke _katalekto segmento ne povas regi dusegmentan atakon_. Memkompreneble tiu konjekto estas ne tre intuicia sed mi nun ne havas pli bonan alternativon por eksprimi la belsonecan intuicion. Kawasaki (1936-1953, citita de PAG:419) raportas ke en la Zamenhofa lingva^jo la fina^jo de la unua elemento de kunmeta^jo estis katalekta en la du jenaj okazoj: _a)_ kiam la unua estas vo^ca kaj la dua senvo^ca (a^u reciproke): bp (skri_b_o_p_ortanta), fb (ka_f_o_b_abilon), vf (vi_v_o_f_onto, ^sa_f_o_v_iro), dt (lu_d_o_t_ablo), bs, vs, ds, zs (pi_z_o_s_ilikvoj), zk (ro_z_o_k_olora) ktp. _b)_ kiam la du konsonantoj estas samaj: pp (ka_p_o_p_arto), bb (ra_b_o_b_irdo), vv (vi_v_i_v_espero), ss (^ca_s_o_s_ervisto) ktp. Mi jam sugestis ^ci-supre ke la^u mia orelo, multaj esperantistoj emas diri egzemplo_ a^u _eksemplo_ anstata^u _ekzemplo_. Tio ver^sajne anka^u klarigas punkto _a)_: por eviti la prononcadon _rozkolora_ a^u rozgolora_, Zamenhof preferis enmeti ne^utraligantan _o_-n. La klarigo por punkto _b)_ estas same simpla: mi ja jam proponis _malpermeson de longaj segmentoj_. Por ne rompi tiun malpermeson ni devas enmeti fina^jan vokalon. Tio konkludas la diskuton de elizio kaj de vortinterna silabigado. 4. Diakronaj studoj Ni nun havas iom pli klarajn ideojn pri la silaba strukturo de Esperanto. En ^ci tiu paragrafo mi volas aldoni kelkajn vortojn pri la historio. Sed, e^c pli forte ol en la cetero de ^ci tiu eseo, necesas anta^ue averti la leganton ke mi povas nur oferi tre malkompletan bildon de tiu historio. Mi ne estas sufi^ce erudicia je tiu punkto. NOTO{En ^ci tiu paragrafo mi bazas miajn asertojn plejparte sur Waringhien (1959) kaj Manders (1951). } 4.1 Pra-Esperantoj Sekvante Waringhien (1959) ni distingas kvar `dialektojn' de Zamenhofa Esperanto. Ili estas nomitaj la^u siaj aperdatoj: la 1878a, la 1881a kaj la 1894a dialekto. La 1887a dialekto memkompreneble estas la klasika, fundamenta Esperanto. La aliajn mi nomos are `la dialektoj'; unuope mi simple parolos pri `la 1878a', `la 1881' kaj tiel plu. La 1878a Ni ne scias multe pri la 1878an dialekton. Ni havas nur kvarlinian (sed proporcie faman verson) en ^gi (plus la nomon de la lingvo, Lingwe Uniwersala_): Malamikete de las nacjes Kad\'o, kad\'o, jam temp' est\'a, La tot' homoze in familje konunigare so deb\'a. La akcentsigno tre probable markis la akcenton; tiaflanke la fonologio de la 1878a diferencis de la 1887a sed tio ne estas nia nuna temo. La fakto ke _w_ estas probable uzata anstata^u _v_ estas facile analizebla. Ni povas nur diri ion pri la _j_. Nur du vortoj en la teksteto ne povus esti vorto en la 1887a dialekto la^u fonologia vidpunkto: _nacjes_ kaj _familje_. Ni ankora^u povus analizi _cj_ en la vorto _nacjes_ alternativa ortografio por _^c_ (kaj fonologie _na^ces_ ^sajnas bona Esperanta vorto.) Sed _lj_ certe ne estas bona Esperanta atako kaj _fa.mil.je_ kontra^uus la Le^gon de Silaba Kontakto. La 1881a La 1881a dialekto estas pli bone pridokumentita. Mi unue listas ^ciujn kompleksajn atakojn kiuj trovi^gas en la tekstoj kiujn Waringhien donas. La tradukoj estas Waringhienaj: Tabelo 7 [Atakoj en la 1881a dialekto] [bl] bloa (= kontra^ua), blenoro (= abomenulo) [br] bruliga, brandistoj (= rabistoj) [dr] dramo [fl] floroj, flanko [fr] frindoro (= fremdulo), fradral (= fratan) [gr] gramatiko [kr] krono, krego (= kolumo) [kv] kvar, kvin, kve [pl] plej, plekulpa (= senkulpa) [pr] prekalo (= varmegon), prej\'e (= ^sajnas) [sc] sciigi [sk] skepro (= sceptron) [sp] sper\'{e_ (= esperas) [st] stuttoro (= instruulo) [str] strapa (= terura) [\'sn] \'snuri (= ^snuri) [\'st] \'ste (=pro) [\'str] \'stromojl (= riverojn) [tr] tri, tropi (= trompi) ^Ci tiu listo estas tre simila al tabelo 2, precipe se ni konscias ke la fontoj el kiuj ni povas ^cerpi estas nur malmultaj (do estas eble ke ne ^ciuj teoriaj eblecoj reali^gis). La vortostrukturo ^sajnas nur iom pli simpla (ne mirige kiam ni konscias ke `fremdaj vortoj' ankora^u tute malestis, en tiu varianto Zamenhof ne jam bezonis skribi pri _fjordoj_ a^u _pteridoj_). La `esceptaj' regadaj rilatoj en la moderna Esperanto kiel _kn_, _gv_ kaj _gn_ ^sajne ne ekzistas. La dialekto havis nur _kv_ (kiu estas relative ofta ^car la _ki_-korelativoj havis _kv_). Anka^u la trikonsonantaj vortkomencoj estas pli limigitaj ol en la 1887a dialekto. Post _s_ kaj _\'s_ (ni supozas ke la diferenco inter \'s_ kaj ^s estas nur ortografia afero) ni trovas nur _tr_. Eble anka^u estas grava ke post _\'s_ ni trovas nur koronalojn. Anka^u la rimoj ^sajnas ne tre malsimila al tiu de la 1887a dialekto. Ni unue pristudu la vortofina^jojn kaj la vortoj sen gramatika fina^jo. Tabelo 8 [Gramatikaj fina^joj en la 1881a dialekto] -a, -\'a, -aj, -al, -as, -a^u (= ino), -a^ul (= inon), -a^us (= inoj), -e, -\'e (= as), -i, -o, -\'o (= -u), -oj, -ol, -u (= -is), -uj (= -us) Tabelo 9 [Gramatikiloj en la 1881a dialekto] at (=ke), fej (=tial), jam, kan (= iam), kom (=iom), nuk (=nun), sej (=sed), ste (=ekster), lue (=malproksime?), pli, si (=se), tuj, baj (=amba^u), ka^u (=apena^u), nu, os (=anka^u), pur (=pure), es (?), et (=ja), gu (=do), ju (=hiera^u), koj (=nur), pa\'s (=almena^u), pil (=certe), prej (=tro), ust (=unue), des (=ju), dum, e\'c, vel (=a^u), ej, pin, hor (=kondi^ce), kor (=^car), el (=se), e (=kaj), \'ci (=^cu), e\'s, dam (=por ke), \'su (=ke), pro, i (=en), pra (=super), su (=sub), pri, a (=al), de (=de), pu (=por), da (=da), ko (=kun), je (=ju), la^u, ba (=sur), bi (=post), blo (=kontra^u), bu (=inter), di (=^ce), he (=el), ja (=ekster?), pej (=po), ple (=sen), \'ste (=pro?), un (=unu), du, tri, kvar, kvin, sek, sep, ok, na^u, dek, cen, mil, millio (= miliono), billio (=biliono) La _k_ estas iom pli ofta (nuk, sek, ok, dek); la _\'s_ povas, kiel la _'c_ aperi en la rimo. ^{G_i do povas esti ekstersilaba post la rimo en ^ci tiu dialekto. NOTO{Tio implicas ke la^u nia teorio ni devus anka^u trovi _\'s_ ene en la vorto, ^car ^gi povas esti amba^u preataka kaj postrima ekstersilaba segmento. Beda^urinde mi ne trovis faktojn kiuj povus pravigi tiun konkludon. } Anka^u interesokapta estas la fina^joj _-a^us_ kaj _-a^ul_. Tiun lastan fina^jon povas nur esti analizita se ni supozas ke _a^u_ estas unusegmenta en ^ci tiu dialekto: (50) x _|__ | | a ^u Estas interese observi ke ene en vorto, la reguloj estas iom pli komplikaj ol en Esperanto. Kvankam la plejparto da tiuj grupoj obeas la Le^gon de Silaba Kontakto (_umbo_ (= ombro), _vando_ (= avanta^gon)). Grava grupo da esceptoj ree estas la dentaloj (_fakt\'e_ (=faras), _estebla_) sed anka^u estas grupo da esceptoj kiuj estas tute neebla en la 1887a: _\'se[mm]o_ (=suno), _obvi[tt]i_ (=pririgardi) _a[ll]o_ (=iru). La 1881a dialekto do ne havis Malpermeson de longaj segmentoj: (51) _Principo de kompleksaj segmentoj_. La 1881a dialekto permesasr ilaton de unu melodiero al (maksimume) du skeleteroj, se tiu melodiero estas nekompleksa konsonanto. La 1881a dialekto ne havis la^u mia scio longajn _vokalojn_. Anka^u _cc_ a^u _\'s_\'s_ ne estas trovitaj. La escepto al la Le^go de Silaba Kontakto estas la jena: (52) _Escepto por Longaj Segmentoj_ Intersilaba konsonantgrupo Ki Kj povas esti escepto al la Le^go de Silaba Kontakto se Ki = Kj La leganto notu ke la malgranda grupo da morfemoj kiuj havas en la nuna dialekto esceptan longan segmenton (kiel _Finno_ ^sajne obeas la samajn restiktojn. Ni neniam trovas atakajn longajn segmentojn en iu ajn dialekto de (pra-)Esperanto. Tio konfliktus kun la Principo de Maksimuma Diferado kaj tiu principo ^sajnas esti tre esenca en la sistemo. Multe pli esenca ol la malpermeso de longaj segmentoj. La 1894a dialekto En `aldona noto' al sia diskuto de la du praesperantaj dialektoj, Waringhien (1959) mencias kajeron kie li trovis i.a. kelkajn tradukojn de _Patro nia_ en nekonata dialekto. Waringhien agace pruvas ke tiuj dialektoj probablege estis Zamenhofaj provoj plibonigi la lingvon en 1894. Li anka^u donas tradukon de _Patro nia_ en la artikolo en kiu li proponis siajn modifojn. Mi donas ilin ^ci sube. (La lasta teksto estas el la en 1894 publikigita artikolo, la aliaj el la kajero.) I. Patro mie, kvo sah in celo, sante suh te nomo, venuh te regito, suh te volo kom in el celo sik ak sur tero! Mie omnudie panon donuh a mi hoj, e parduh a mi mie debin, kom mi ak pardah a mie debani! Ne dukuh min in tenton, sed libriguh min de el malo! II. Patro ne, ku sah il celo, sante suh te nomo, venuh te regitto, suh te volo kom il lo celo, ke anku sur lo tero! Ne cudie panon donuh a nu hoy, e pardonuh a nu ne debos, ke nu anku pardonah a ne debantos! No dukuh nun in tento, sed libriguh nun de l' malbono! III. Mis patro, kel seh in celo, sante suh tos nomo, venuh tos regno, suh tos volo, ke in celo te ak sur tero; Mis skelghorne panon donuh a mi hoy, e skuzuh a mi mis debin, ke mi ak skuzeh a mis debori. Ne dukuh min in tenton, sed libriguh nun de l' malo. Car tos seh gloro e forto ternu. Amen IV. Patro nue, kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan regito tue, estan volo tue, kom in cielo, sik anku sur tero. Pano nue omnedie donan al nu hodiu e pardonan a nu debi nue, kom nu anku pardonen al nue debenti. Ne kondukan nu in tento, sed liberigan nu de malbono. Evidente Zamenhof (1894) relative multe ^san^gis en la silaba strukturo. NOTO{La silabofina _h_ ver^sajne estas nur ortografia, ne fonologia afero. ^Gi celas indiki neregulan akcenton. Zamenhof (1894) ja skribis ke _ekzemple _h_ post vokalo devus signifi, ke la vokalo estas akcentita. Notu ke oni povas uzi tian ortografian konvencion nur se oni akceptas ke _h_ fonologie neniam sekvas vokalon. } En ^ciuj variantoj, la kompleksaj segmentoj devis malaperi. Zamenhof eksplicitigis la praktikajn kialojn por tiu decido jene: ^car nian lingvon ^ciu ellernas per libro kaj ne per bu^sa instruado [...] tial anka^u tiuj ^ci sonoj estas granda barilo por la disvasti^gado de nia lingvo, kaj ni devas ilin forigi. Ver^sajne anka^u la ^u-diftongoj NOTO{Diftongo=(la^u PIV)`Kombino de du malsamaj vokaloj unusilabe prononcataj, el kiuj unu estas sonanta kaj la alia konsonanta, ekz. a^u, e^u, aj, ej, oj, uj.' } malaperis: _anka^u_ i^gis _ak_ a^u _anku_, _kaj_ i^gis _e_, la pluralmorfemo prenis alian formon. En la unuaj provoj _hodia^u_ i^gis _hoj_ sed tion Zamenhof ver^sajne `korektis' al _hodiu. La kompleksa segmento _^s_ tamen restis; ^gi estis skribita kun la litero _c_ (_cielo_ do prononci^gis ^sielo). (Ke ^guste la ^s estas tiel stabila ne surprizu nin se ni konscias ke en la 1887a dialekto ^gi ludas tian eksterordinaran rolon en la silabo: nur la ekstersilaba kompleksa segmento povis pluekzisti. NOTO{Mi supozas ke _gh_ en _skelghorne_ (varianto III) anka^u markis kompleksan segmenton kaj ne iun strangan konsonantgrupon. } Tre interesa la^u mia vidpunkto estas la konduto de la vorto _sankta_. Mi jam diris ke ^gi estas problema por mia teorio ^car la grupo _nkt_ estas neanalizebla. Estas interese ke Zamenhof plisimpligis tiun vorton al _santa_ en la variantoj I, II kaj III. Beda^urinde li tamen ne ^san^gis ^gin en la `definitiva' varianto IV. La variantoj enhavas (iom surprizige) anka^u kelkajn (re)malsimpligojn, kompare kun la klasika dialekto. La `pliboni^go' de Esperanto ^sajne ne afektis la nombron da vortoj finataj de _k_. Kontra^ue, ni trovas novajn formojn kiel _sik}_ kaj _ak_. En varianto II ni anka^u retrovas malnovan konaton: la duobla _tt_ en _regitto_, kaj en varianto I kaj IV revenis korelativoj kun _kv-_ (kiuj ver^sajne estus pli ofta en tiu dialekto se ni havus pli da specimenoj). ^Generale el la vidpunkto de silaba strukturo, la 1894a ne ^sajnas veran plisimpligon. Kelkrilate ^gi certe `pliboni^gis', ekz. pri la kompleksaj segmentoj kaj diftongoj. Sed sur aliaj kampoj la variantoj malgajnis ion kompare kun Esperanto: la duoblaj konsonantoj, la multobligo de vortfina _k_, kaj tiel plu. 5 Konkludo En ^ci tiu eseo ni studis la strukturo de la silabo. Ne estis eble fari plu ol meti kelkajn unuajn pa^sojn je ^ci tiu momento. Tamen mi kredas ke mi povas diri ke mi jam trovis kelkaj interesajn regulecojn en la silaba strukturo. Ni vidis ke la Esperanto silabo konsistas el maksimume du partoj, atako kaj rimo, kaj ke amba^u partoj konsistas el maksimume du segmentoj. La atako estas la konsonanta bieno, la rimo estas la vokala bieno. Atako kaj rimo estas spegulaj bildoj unu de la alia. Krom tio estas pozicioj por dentala konsonantaj anta^u kaj post la vorto kaj por _s_ e^c en la vorto. Ni anka^u vidis ke la fundamenta aserto ke gramatikaj fina^joj estas vortetoj ne estas spegulata en la silaba strukturo, estas diferenco inter afiksado kaj kunmetado kaj ke elizio estas kazo de katalekto. Finfine, ni vidis ke la historio de Esperanto ne montris multe da ^san^goj en la koro de la silabiga sistemo. Estas konate ke la plejparto de la Esperanta morfemaro estas latiniddevena. Tamen la silabo strukturo de Esperanto ne konfirmas iun alian latinidan lingvon: la itala, franca kaj hispana estas iom pli striktaj. Apendico: La Esperanta fonemaro ^Ci tie mi volas iom plu priskribi la fonemaron de Esperanto, la ^stonetaron per kiu oni konstruas silabojn. Ne povas esti mia celo priskribi ^ciujn detalojn ^ci tie, sed mi tamen povas esti iom pli ekspicita ol en la supra teksto. Probable mi uzos anka^u iom pli teknikan terminaron kaj nespecialisto eble trovos malfacile kompreni ^ci tiun apendicon. Mi unue priskribos la vokalan sistemon kaj poste la konsonantaron. Mi uzos kiel mian ^cefan fonton por faktoj ^ci tie Pettyn (1994); mi prenis la alparolon de tiu parolanto (akademiano kaj redakciano de la Esperanto-Servo de Pola Radio) kiel modela. A.1 Vokaloj Esperanto havas 5 vokalojn aran^gita en la vokaltriangulo ^ci tiel i u E O a [E] estas skribita kiel _e_ kaj [O] kiel _o_ (kelkaj parolantoj eble prononcas [e] kaj [o] a^u ion similan, sed tiaj individuaj malsamecoj memkompreneble ne vere afektas la fonologian sistemon). Ni bezonas nur tri trajtojn (la Wells-a traduko de angla _features_) por deskribi la vokalaron: [+,-alta] (=[high]), [+/-malalta] (=[low]) kaj [+/-malanta^ua] (=[back]). En subspecifanta teorio kiel ekzemple tiu proponita de Archangeli kaj Pulleyblank (1994) ni nun povas meti la jenajn ekvaciojn: [a] = [+malalta], [i] = [+alta], [u] = [+alta,+malanta^ua], [E] = [-malanta^ua], [O] = [+malanta^ua]. Ekzistas iom da diskuto pri du aliaj trajtoj, nome _longeco_ kaj _vasteco_; tiu diskuto kiel multaj esperantologiaj diskutoj estas iniciita de PAG. Longeco por PAG dependas de akcento kaj de silaba strukturo. La akcentita silabo de leksika vorto (ne de `funkciaj' vortoj kiel pronomoj, numeraloj, prepozicioj, korelativoj) havas longan vokalon se ^gi estas en malfermita silabo, t.e. se ^gi ne havas konsonanton en la rimo. Pettyn (1994:6) implicite konfirmas tiun observa^jon: la _a_ de _vort[a]ro_ estas elparolita iom pli longe ol en neakcentita pozicio sed tiu de _esper[a]nto_ ne. Ni povas eksprimi tion ^ci tiel: (i) La rimo de akcentita silabo konsistas el precize du skeleteroj. En _esperanto_ la akcentita silabo has rimon _an_ kiu estas duskeletera, sed en _vortaro_ la akcentita rimo estas nur _a_. Tiu _a_ nun plenigu du skeleterojn: ^gi tial longi^gu. La diskuto pri vasteco estas iom pli komplika. La^u PAG, oni devas distingi [E]-[e] kaj [O]-[o]. Esperanto do havus sep vokalojn anstata^u 5. `Vastan' [E] kaj [o] oni uzu en fermita silabo, `malvastan' [e] kaj [o] oni uzu en malfermita silabo. Krom tio, la reguloj pri longeco anka^u estus aplikendaj. PAG asertas ke _tiu evoluo, malobeante la regulojn pri la ^ciama ``meza kaj mezlonga'' prononco de vokaloj iris siajn proprajn vojojn. Por la hodia^ua esploranto restis nur konstati la rezultojn._ (p.45) Multoj esploristoj tamen pridubis tiujn rezultojn kaj indikis ke eble ili estis influitaj de la gepatraj lingvoj de la a^utoroj de PAG (la hungara kaj la franca). Pettyn (1994) la^u mia orelo ^ciam diras [E] kaj [O], negrave ^cu la silabo estas fermita a^u ne. NOTO{Pri mia orelo: mia propra gepatra lingvo, la nederlanda, distingas [e]-[E] kaj [o]-[O]. Mi verkas doktori^ga disertacion en kiu i.a. mi provas pruvi ke PAG-similan regulon validas por la nederlanda. } Dum ne ekzistas ^generale akceptita normo ver^sajne la opinio de Wells (1978:23) estas la plej bona: [...] la menciita regulo por Esperantaj /e,o/ povas esti _tolerata_ por tiuj, kies gepatra lingvo konas pli ol tri gradojn de vokala vasteco; sed [...] neniel ^gi estu konsiderata kiel _deviga_ Konsonantoj La konsonantsistemo estas pli granda ol la vokalsistemo: Esperanto havas 23 konsonantojn, kiujn ni povas distingi la^u plurajn dimensiojn. La unua dimensio nature estas _sonoreco_. Mi ^ci-sube diskutas la sistemon la^u tiu dimensio, komencante per la plej malsonoraj konsonantoj kaj fini^gante per la plej sonoraj. La komplikaj segmentoj estas tamen traktitaj en aparta subparagrafo, kvankam ili estas obstruantoj. La obstruantoj La nekomplikaj obstruantoj estas la plej granda grupo da segmentoj. Ni povas dividi ilin en grupo da _plosivoj_ kaj grupo da _frikativoj_. Amba^u grupoj dividi^gas en vo^caj kaj senvo^caj segmentoj. Tria dimensio estas artikulada pozicio. Estas tri tiaj pozicioj: ^celipa (labiala), ^cedenta (dentala) kaj velara. Entute ni havas la jenan strukturon de la nekomplika obstruantaro: |========================================================== | |^celipa | ^cedenta | velara | |---------------------------------------------------------- |plosivoj vo^caj | b | d | g | |plosivoj senvo^caj | p | t | k | |---------------------------------------------------------- |frikativoj vo^caj | v(?) | z | ^h(?) | |frikativoj senvo^caj| f | s | h(?) | |---------------------------------------------------------- Mi jam diskutis la pridubindan statuson de _v_. Anka^u la statuson de _^h_ kaj _h_ ne estas sen problemoj, kvankam mi ne povas diskuti tiujn problemojn ^ci tie. Notu ke la ^cedenta grupo estas la ununura grupo sen problemoj. Mi anka^u jam observis ke ekzakte tiu grupo estas escepta ^cerande. La velara grupo estas la plej problema. Nazaloj La nazaloj oni povas anka^u dividi la^u artikulada pozicio: |========================================================== | |^celipa | ^cedenta | velara | |---------------------------------------------------------- |nazaloj | m | m | N(?) | |---------------------------------------------------------- Ree, la velara pozicio estas la plej problema. La _N_-on ni nur trovas anta^u _k_ kaj _g_ (_baNko, vaNgo_) kaj tie anka^u ne ^ce ^ciuj parolantoj. Likvidoj Estas du likvidoj en Esperanto, kiuj amba^u estas dentalaj: [l] kaj [r]. Ili povas esti distingita la^u pluraj trajtoj. Plej populara en la moderna fonologia teorio eble estas [laterala]. Ne ekzistas labialaj a^u velaraj likvidoj. La duonvokaloj La duonvokaloj estas _j_ kaj _^u_. Ne ^ciuj a^utoroj konsideras tiujn sonojn konsonantoj: PAG nomas _^u_ vokalo kaj Wells (1978) diras ke `oni povas trakti [_j_ kaj _u_] kiel nesilabajn vokalojn'. Mi jam diskutis tiun vidpunkton: ni povas diri ke _j_ estas _i_ ekster la unua pozicio de la rimo kaj _^u_ estas _u_ ekster tiu pozicio. La ununura diferenco inter _iam_ kaj _jam_ estas ke la unua formo estas dusilaba, kaj la dua unusilaba. La komplikaj konsonantoj Ni jam vidis ke la grupo de dentalaj konsonantoj estas la plej granda, multe pli granda ol la labialoj a^u la velaroj. Ili anka^u estas la ununura grupo aperinta vortrande. Ne estas tre mirinde, do, ke ^ciuj komplikaj konsonantoj estas baze dentalaj. Ni analizis la komplikajn konsonantojn en (tro) simpla maniero en la supra teksto. Ni povas dividi ilin en du grupoj: la afrikatoj (_c,dz_) kaj la gingivaloj (_^s, ^j, ^c, ^g_). Pri la afrikatoj ni diris ke ili estas dentalo + _s_. Memkompreneble _ s_ mem anka^u estas dentalo. Analizo la^u Sagey (1986) estus ke tiaj segmentoj estas [-kontinua,+kontinua]. Do, [t] = [-kontinua], [s] = [+kontinua], [c] = [+kontinua,-kontinua] kaj simile [d] = [-kontinua], [z] = [+kontinua], [dz] = [+kontinua,-kontinua]. Simile en la gingivaloj ni povas observi ke anka^u [j] estas `dentala' en la terminoj de Clements (1991). En tia teorio, [^c] povus esti reprezentata kiel: [obstruanto] _______________|________________ | | | [-vo^ca] Konsonanta-Pozicio [-kontinua] ______|_______ | | [dentala] Vokala-Pozicio | [dentala] Similaj strukturoj ekzistas por [^g] (kiu estas [+vo^ca]), [^s] (kiu estas [+kontinua]) kaj [^j] ([+kontinua, +vo^ca]). Ne ekzistas afrikataj gingivaloj: segmentoj ne povas esto senlime komplikaj. La ununura kombina^jo de Konsonanta kaj Vokala Pozicioj kiu estas ebla en Esperanto estas [dentala] + [dentala]. [dentala] estas la plej nemarkita trajto en Esperanto, kiel probable en ^ciuj lingvoj. Bibliografio Archangeli, D. kaj D. Pulleyblank (1994) _Grounded Phonology._ Cambridge (Mass.), MIT Press. Berveling, G. (1993) `Denaske --- ^cu poezie.' En: _Esperanto_. 86.7-8. Chomsky, N. (1981) _Lectures on government and binding_. Doredrecht, Foris. Clements, N. (1991) `Place of articulation in consonants and vowels', manuskripto, Cornell University. Clements, N. kaj J. Keyser (1983) _CV Phonology_. Cambridge (Mass.), MIT Press. Goldsmith, J. (1990) _Autosegmental and metrical phonology_. Vasil Blackwell, London. Haupenthal, R. (red.) (1976) _Plansprachen; Beitr\"age zur Interlinguistik_. Darmstadt, Wissenschaftliche Buchgesellschaft. Hayes, B. (1981) _A metrical theory of stress rules._ Indiana University linguistics club. Hayes, B. (1991) Metrical theory. Manuskripto, UCLA. It^o, J. (1986) _Syllable theory in prosodic phonology_. Disertacio, University of Massachusetts. It^o, J. kaj A. Mester (1993) `Licensed segments and safe paths'. Canadian Journal of Linguistics/Revue canadienne de linguistique_ 2:197-213. Kager, R. (1989) _A theory of stress and destressing in English and Dutch_. Dordrecht: Foris. Kager, R. (1993) `Consequences of catalexis'. Lekcio en la First HIL Phonology Conference, Leiden, januaro. Kalocsay, K. kaj G. Waringhien (1985) _Plena Analiza Gramatiko_ Rotterdam, UEA. Kawasaki, N. (1936-1953) _Esperantologiaj raportoj_. Osaka, Fremdlingva Universitato. _Numero 1 -- Zamenhofaj ekzemploj_, 1936. _Numero 2 -- Radiktipoj la^u aran^go de vokaloj kaj konsonantoj_, 1952. Numero 3 -- Dukonsonantaj kombinoj_, 1952. _Trikonsonantaj kombinoj_, 1953. Kaye, J. J. Lowenstamm kaj J.-R. Vergnaud (1985) `The internal structure of phonological elements: a theory of charm and government.' Phonology Yearbook_ 2:305-328. Kiparsky, P. (1991) `Catalexis' Nepublikigita manuskripto, Stanford University kaj Wissenschaftskolleg zu Berlin. Levin, J. (1985) _A metrical theory of syllabicity_. Doktori^ga disertacio, MIT. Manders, W. (1947) _Vijf kunsttalen; Vergelijkend onderzoek van het Volap\"{u_k, Esperanto, Occidental en Novial_. Purmerend: J. Muusses. McCarthy, J. (1979) _Formal problems in Semitic phonology and morphology_. Doktori^ga disertacio, MIT. Noske, R. (1988) `La syllabification et les r\`egles de changement de syllabe en franc_ais'. En: P. Verluyten (red.): _La phonologie du schwa franc_ais_ Amsterdam, John Benjamins. p. 43-88. Oostendorp, M. van (1991) `The syntax of a language without grammar' Magistri^ga disertacio, Tilburga Universitato. Oostendorp, M. van (1993) `Aangeboren principes en kunstmatige taal'. _Gramma/TTT_ 2. Sagey, E. (1986) _The representation of features and relations in non-linear phonology_. Doktori^ga disertacio, MIT. Sailer, M. (1993) `Complexe woorden in het Esperanto; Een generatieve herformulering van een traditionele theorie van compositie in het Esperanto.' Manuskripto, Universiteit van Amsterdam. Selkirk, E. (1982) `The syllable' En: H. van der Hulst kaj N. Smith (red.): _The structure of phonological representations_. Vol. II: Dordrecht: Foris, 337-383. Waringhien, G. (1959) _Lingvo kaj vivo; Esperantologiaj eseoj_. La Laguna, J. R\'egulo. Dua reviziita eldono kun apendico aperis ^ce UEA, Rotterdam, 1989 Waringhien, G. _kaj aliaj_ (1987) _Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto; Represo de la tria eldono kun suplemento._ (PIV) Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda. Wells, J. (1978) _Lingvistikaj aspektoj de Esperanto_. UEA, Rotterdam. Dua eldono aperis en 1989. Zamenhof, L. (1927) _Lingvaj respondoj (Plena kolekto)_. Paris, Esperantista Centra Librejo. Dua eldono. Zamenhof, L. (1894) Propono por perfektiga dialekto. En _La esperantisto_, Marto.