Ŀ
   Komputila Rondo - Juergen Wulff - Bornkamp 12 - D-22043 Hamburg   
			tel/faks +49/40/656 06 59		      


La Komputila Rondo (KompRo) - la internacia komputora klubo - informas:

	       *********************************
	       * Esperantaj literoj en Windows *
	       *********************************

Se  vi deziras uzi la Esperantajn literojn cx, gx, hx, jx, sx, ux,
Cx, Gx, Hx, Jx kaj Ux kune kun programoj sub Microsoft Windows 3.1
cxi-tiu artikolo priskribas la necesajn pasxojn.

Vi bezonas

    Microsoft Windows  3.1
    Adobe Type Manager 2.0 (nur por Adobe-karaktraro)
    Esperanto-karaktraron (Adobe aux TrueType)
    Windows-makrooj por rapida tajpado

kaj la tekstprilaboran programon kiu laboras sub Windows, ekzemple
Word  por  Windows,  Pagemaker k.t.p. Ecx  eblas  uzi  la  simplan
programon Write kiu estas liverata kune kun Windows.

La makrooj estis registritaj kun la germana versio de Windows 3.1.
La makrooj NE funkcias kun Windows 3.0.

Se vi ne disponas pri Esperanto-karaktraro aux volas aldoni novan,
vi povas uzi la jenajn programojn por Adobe kaj TrueType:

- CorelDraw 3.0 (ATENTU: enhavas erarojn, ne prilaboras cxiujn
  TrueType-karaktrarojn korekte)
- Fontmonger
- Fontographer

Metu la ^ sur la bazajn literojn c, g, h, j, s. Bona ideo estas
preni surcxapelitan literon kaj forigi la literon. Restas la ^ en
la gxusta vertikala pozicio. La horizontala pozicio sxangendas.
Je la jx atentu: forprenu la punkton super la litero antaux meti
la cxapelon. La ux kaj Ux kreu spegulante la cxapelon kaj metante
la literon sub la supersignon. La poziciojn de la literoj selektu
laux la listo cxi-sube.


La bazaj pasxoj de instalado por Adobe-karaktraro estas jenaj:

1.Instalu Adobe Type Manager (ATM).

2.Startu  la  programon  ATM kaj aldonu la Esperanto-karaktrarojn.
  Poste  vi  devas  restarti  Windows. La  novaj  karaktraroj  nun
  validas por cxiuj programoj.


La bazaj pasxoj de instalado por TrueType-karaktraro:

1. Iru al sistemadministrado (control panel)

2. Selektu karaktraroj (fonts)

3. Aldonu la Esperanto-karaktraron


Jam nun eblas labori. Vi povas ekzemple skribi kun Microsoft Write
kiu estas liverata kune kun Windows aux kun iu alia Windows-bazita
tekstprilabora	programo.  La  Esperanto-literoj  trovigxas sur la
sekvantaj pozicioj:

 Esperanto- ASCII-    Esperanto- ASCII--
 karaktro   kodo      karaktro	 kodo
 Cx	    194       cx	 226
 Gx	    202       gx	 234
 Jx	    206       hx	 242
 Hx	    210       jx	 238
 Sx	    212       sx	 244
 Ux	    219       ux	 251

Por  atingi  la  Esperantajn literojn unue tajpu la  cxapelon  aux
akcenton kaj poste vokalon. Sed ne forgesu ke vi devas selekti la
Esperanto-karaktraron en tirmenuo (pull down menu) antauxe.

^ + a	 =   cx      ^ + A    =   Cx
^ + e	 =   gx      ^ + E    =   Gx
` + o	 =   hx      ` + O    =   Hx
^ + i	 =   jx      ^ + I    =   Jx
^ + o	 =   sx      ^ + O    =   Sx
^ + u	 =   ux      ^ + U    =   Ux

Se vi havas malfacilajxojn cxar sur la ekrano videblas nur la ^
kaj litero, kontrolu en la sistemadministrado (control panel) de
Windows ke la klavaro-tipo selektita NE estas "US", cxar tiu tipo
ne permesas internaciajn literojn.

Estas  klara kiel la originalaj literoj estis selektitaj.  Sed	la
metodo	kompreneble ne uzeblas por flue tajpi tekston. Tial utilas
difini makroojn por meti la literojn sur klavo-kombinaciojn. Tion
priskribas la teksto MAKRO.TXT.

