Subject: GRAVA: komerca disko en Esperanto far Warner Music Date: Tue, 19 Nov 1996 21:33:17 +0100 From: Marcos Cruz Estimataj amikoj, Mi kunsendas artikolon pri vere grava novajxo por nia afero. Pro la hasto, mankas konfirmo pri iuj datenoj, sed ilin mi sendos tuj kiam eble. ******************** Resume: ********************************* De antaw du tagoj sonas cxiutage en muzikradioj de tuta Hispanujo disko en Esperanto. La verko mem nomigxas Esperanto, kaj estas eldonita de Warner Music Spain. Sxajne gxi lancxigxis samtempe en multaj landoj, kvankam mankas konfirmo. La disko konsistas el 10 kantoj tute en Esperanto, kantataj de profesiaj korusoj bulgaraj kaj rusaj. La muziko estas tute sintetizila, moderna adapto kaj reverko de klasikaj pecoj ne tre konataj por la gxenerala publiko. La nura tre konata melodio estas tiu de "Odo al gxojo" de Betoveno (kanto "La rido"). La diskokajero enhavas la E-tekstojn kaj tradukojn en angla, franca, germana, hispana, itala kaj (sxajne) japana. Kompanio: Warner Music Spain Disko-numero: 0630-17124-2 Kantotitoloj: Astro jupiter' Mistero numero kvin Maro Sadko Tirano Thais Zamenhof Lumo Universala naturo Cigno La rido Esperanto (la tekstojn de la kantoj mi aldonas fine de cxi tiu mesagxo) ***************************************************************** Mi sube rakontas la tutan aferon detale. Pro hasto la enhavo foje ne estas en ordo, do vi uzu gxin law via bontrovo: resumu, rearangxu, kion ajn. Rekontaktu min por kio ajn dume: Mia retadreso: mcm@arrakis.es Mia telefonnumero: +34-1-3513372 (respondilo se mi ne estas) HEF-retadreso: esperanto@canaldinamic.es Korajn salutojn kaj sukcesojn. Marcos Cruz ******************** Rakonte kaj detale: ********************************* Disko en Esperanto jam sonas - tutmonde De antaw du tagoj sonas cxiutage en muzikradioj de tuta Hispanujo disko en Esperanto. La verko mem nomigxas Esperanto, kaj estas eldonita de Warner Music Spain. Sxajne gxi lancxigxis samtempe en multaj landoj, kvankam mankas konfirmo. Eble iu el vi awdis diskon nomitan "Angelis" far "Elbosco", eldonitan plurlande en 1995, kantitan latine kaj angle far infanaj korusoj. Gxi furoris, kaj pecoj el gxi reaperis en diversaj kompiloj; nur en Hispanujo vendigxis 250 000 ekzempleroj. Nu, la sama komponisto-produktisto kiu gxin realigis, konata en nialandaj profesiaj radio- kaj muzik-medio, venis februare al Hispana E-Federacio por peti helpon por nova projekto kiun li elpensis: disko en Esperanto kaj en la angla, kantota de diverslandaj korusoj, kun muziko adaptita el klasikaj komponajxoj. Simpatianto de Esperanto sed neparolanto, li volis mem verki la tekstojn, elcxerpante el diversaj fontoj. Li neniel akceptis nian proponon ke la tekstojn (kun)faru esperantistoj. Li volis nian helpon nur pri tekstokorektado kaj prononcado, por certigxi ke la rezulto estos senmanka. Por tiu laboro li ofertis pagi sumon al la asocio. Por komenci ni do provizis lin per diversa materialo dulingva, en la hispana kaj en Esperanto. Pasis tempo. Ni kontaktis telefone plurfoje, sed nura respondo estis, ke li plu laboras pri la muziko, kaj ke en siaj dumaj privataj kaj laboraj vojagxoj li provizis sin per pli kaj pli da Esperanto-materialo en pluraj lingvoj, por plu prilabori la tekstojn. Unufoje ni estis invititaj en la sonstudion por awdi provon de la du unue komponitaj kantoj ("Universala Naturo" kaj "La rido"). La tekstoj havis erarojn kaj la prononcado ne estis bona, sed gxenerale la afero sxajnis esperdona, kvankam ni ankoraw ne tute kredis je gxia vera dimensio. La skipestro promesis, ke ni povos trakorekti cxion tuj kiam cxiuj kantoj estos finitaj. Efektive, fine de julio li neatendite telefonis, ke li urgxe bezonas nian tujan helpon. Cxiuj kantoj estis jam finitaj. Li ecx konvinkis la kompanion, ke la disko estu nure en Esperanto, sen angla. Malgraw ankorawaj eraretoj, la tekstoj estis gxenerale suficxe bonaj. Li verkis lin kopie-refande el diversa materialo pri kiu li ne volis rakonti; nur la Cxarton pri Homaj Rajtoj kaj la Koranon li menciis. Ni helpis adapti la tekstojn al la muziko. Estis tre pena tasko, cxar li neniel akceptis verajn sxangxojn. Apenaw nur uzon de sinonimoj, apostrofoj kaj sxangxon de vort- kaj fraz-ordo ni rajtis, dum foje indus reverkado. Dum du etose tre strecxitaj vespernoktoj ni faris en la sonstudio nian plejan eblon, cxar ni ne disponis pri pli da tempo. Je la fino restis registrita psewdokantado modela por la definitivaj korusaj registradoj. Iom poste ni donis al ili tre detalajn skribajn kaj sonkasedajn klarigojn pri la pronocado de cxiu kanto. Lawplane la tekstoj kantotis de profesiaj korusoj en Sofio, Moskvo kaj Havano. Ni proponis, ke kompetentaj surlokaj esperantistoj cxeestu por helpi kaj konsili dum la registradoj. Ili entuziasme kaj danke akceptis la proponon, kaj petis nin arangxi tuj la kontaktojn. Same, cxar ili bezonis tradukon en la anglan de cxiuj tekstoj, ni tuj proponis fari pere de la brita asocio, kion ili same akceptis. Ni tuj kontaktis la koncernajn E-asociojn telefone, fakse kaj retposxte. Ili reagis rapide kaj kunlaboreme. Ni ofertis al ili kundividi la monon ricevotan pro la laboro, kaj petis de ili disponigi cxian eblan rimedon por la sukceso de la afero. S-ro Martyn McClelland, el la oficejo de BEA tradukis kaj refaksis la tekstojn; s-roj Kiril Popov kaj Peta^r Todorov zorgis pri la helpo en Sofio, fine de awgusto, kaj s-roj Aleksander Korjxenkov kaj Viktor Kulakov en Moskvo, meze de septembro. Nur la plano pri Havano fiaskis, pro manko de interkonsento inter la produktistoj kaj la kuba sonstudio (kvankam, strange, sur la disko estas menciita Havano inter la registrolokoj). Aliloke oni registris fonajn kaj atmosferajn vocxojn kaj sonojn, sen rilato al Esperanto. La registradoj en Sofio kaj Moskvo estis plene sukcesaj. Ambawkaze la skipo revenis madriden tre kontenta pro la rezulto kaj favore impresita de la kompetenta helpo de la lokaj esperantistoj. Post tio nia kunlaboro restis preskaw finita. Mankis nur revizii la kompostitajn tekstojn kaj gxenerale la diskokajeron, por forigi eblajn erarojn kaj mistajpojn (kvankam ni donis cxion diskede kun tiparoj kaj instrukcioj). Dume ili miksadis la muzikon kun la vocxoj. Lasta informo de ni ricevita estis, ke la diskon oni lancxos antaw kristnasko en la tuta mondo, kaj ke ni ankoraw ne rajtas paroli libere pri la afero, do ni plu atendis. Sed subite la 16an de novembro amiko telefonis min, ke li hazarde jxus awdis en radio kanton el la atendata disko, tre favore prikomentitan de parolisto dum minutoj. Mi supozis, ke komencigxis nur la antawdisvastigado en radiomedio por kontroli la publikan reagon, antaw la komerca produktado. Rea telefonado al la produktistoj, sen reago. Unu tagon poste la sama amiko retelefonis, ke li senprobleme trovis kaj acxetis la diskon en muzikvendejo! Iel desapontis nin la sinteno de la produktistoj. Post la momento kiam nia helpo ne plu necesis, ili ne plu kontaktis nek reagis niajn kontaktoklopodojn. Ili petis de ni ankoraw ne paroli libere pri la afero, pro komercaj kialoj, gxis averto. Tamen la disko aperis sen averto! Cxiel ajn, la grava afero estas, ke la disko jam disponeblas. En la momento verki cxi tiujn liniojn ni ankoraw ne havas konfirmon, cxu la disko jam aperis ankaw en aliaj landoj. Versxajne en decembro estos ecx televida kampanjo por reklami gxin. La kajero enhavas la originalajn tekstojn en Esperanto kaj tradukojn en la angla, franca, germana, hispana, itala kaj (versxajne) japana. La aspekto kaj arangxo estas tre bonkvalita. La muziko estas tute sintetizila, moderna adapto kaj reverko de klasikaj pecoj ne tre konataj por la gxenerala publiko. La nura tre konata melodio estas "Odo al gxojo" de Betoveno (kanto "La rido"). Nun la sukceso de la disko dependas parte de ni mem. Necesas ne nur acxeti gxin, sed peti gxin plurfoje en diskovendejoj kaj de radiostacioj, ree kaj ree. E-asocioj faksu al radioj kun bonaj sed koncizaj informoj pri la lingvo; tiel la komentoj de la radioparolistoj estos pli informhavaj (jam okazas en Hispanujo, ke oni prezentas en radio la kantojn kun sinteno favora al Esperanto sed kun tipaj antawjugxoj aw negxustaj esprimoj); certe atingeblos multaj intervjuoj kaj artikoloj. Kredeble cxiu esperantisto komprenos la gravecon kiu cxi disko havas por nia afero, se nur pro la fakto ke multege homoj awdos unuafoje pri Esperanto kaj Esperanton, kun kvalito, en medio kaj law vasteco gxis nun nealireblaj al la movado. Marcos Cruz Hispana Esperanto-Federacio ************** Kantotekstoj: ***************** La rido Cxiu infano, junulo, maturulo, maljunul', bezonas la ridon kiel elementon de la viv', de l' vivo. La rido, la rido. Cxiu popolo lernu sian propran lingvon kaj esperanton, la lingvo de l' homaro. Thais Min l' angxeloj transportas de mi mem revitaj. Tra cxiel' de tiel neesprimebla lum' ke min kaptas sveno de la korpo. Universala naturo La homo havas la rajton je vivo, libereco kaj persona la sekurec'. Vi amu, observu, studu la naturon, la grandan majstron. Observu gxin. Vi amu, observu, studu la naturon, la grandan majstron. Observu gxin. Vi sentos mem la belecon kaj vi alvenos al ver'. Zamenhof Homo kies vivo estis senmakula, pura, nobla, sindona, malavara, de oferam', kaj kiu meritas la kvalifikon de ekzempla viv'. Neniam ni kredas ke esperanto faros el la homoj angxelojn, cxar la homoj malbonaj ankaw poste restos malbonaj. Cigno Estas kruel' cxasi birdojn; mi preferas cxasi l' kantojn kaj ilin havi kaptitaj en la kagxo de l' awdado. Estas kruel' cxasi birdojn. Mi preferas cxasi l' kantojn. Esperanto Ili apartenas al vi, kiel al cxiuj. Ili apartenas al vi, kiel al cxiuj. Ili ne estas donacoj aw legxoj. Ili ne estas donacoj aw legxoj. Sed vi heredis ilin kiam vi naskigxis. Sed vi heredis ilin kiam vi naskigxis. Kaj ili nun apartenas al vi Kaj ili nun apartenas al vi Esperanto, Esperanto, Esperanto. Tuta mondo kun esperanto. Tuta mondo kun esperanto. Tuta mondo, tuta mondo. Tuta mondo kun esperanto. Lumo Cxu aliajn formojn havos la viv'? Cxu gradojn, esencojn, havos la viv'? Kiajn superigxojn de l' anim' oni atingos en aliaj mondoj? Mistero numero kvin Dum ni sentos ke gxojas l' animo sen rido cxe la lipoj; dum ni ploros sen alfluo de larmoj nebulantaj pupilojn; dum malice kor' kaj kap' misteras. Tirano Pri la tirano, pri la tiran' vi diru cxion, vi diru plu, kaj najlu vi kun la koler' de sklava man' sur la malgloron de la tirano. Pri la tirano. Maro Sadko Mi volas esti maristo, la maro estas mistera dum iaj senstelaj noktoj kaj horo tempestvetera! Mi volas esti maristo, ho granda, libera maro! Astro Jupiter' Astroj jxetitaj al turnigxado law la orbitar', krucigataj kaj amasigataj de egalaj fortoj, malliberigitaj de la nedecxifrebla flugado de la temp', fendigxantaj la subtilajn spacojn el la lum'.