S V A N I M I R Svanimir estas neregistara kaj neprofita asocio kiu celas la protektadon de kroata natur- kaj kultur-historia heradajxo. La asocio estis fondita la 20an de oktobro de 1992. Komence gxi agadis kiel filio de "Europe Conservation International" (Euxropa Internaciumo de Mediprotektado), sed neplenan jaron poste gxi sendependigxis kaj alprenis la nomon Svanimir. Hodiaux gxi havas 180 membrojn, inter alie kroatoj el Nederlando, Usono, Germanio kaj Svislando. Kion tio fakte signifas? Svanimir estas unu el dioj el la malnovkroata mitologio.Li estas la filo de la cxiopova dio Svarun kaj la perfekta diino Koleda. Li estas la protektanto de la vivo, gardanto de la naturo, mastro de la Tero, la heroo inter herooj. Lin sxatas la plantoj, la bestoj kaj la homoj. Cxio kio movas kaj kreskas estas subtenata de li. La asocio havas je sia agado integritan aliron al la protektado de la naturo kaj la kultur-historia heredajxo. Nome, sur iu spaco estas eble gardi la naturon ankaux kun gardado de la tradicio vivmanieron de la loka logxantaro. La asocio deziras plifortigi ekologian konscion de la homoj, evoluigi ilian intereson je la valoro de ilia propra medio, pro tio ke estas pli facile legxmaniere protekti iun endangxeritan areon kaj ecx eble trovi manieron por ekonomie mastrumi la protektitan areon. La homoj devus trovi sencon de la propra ekzistado kaj samtempe trovi ankaux manieron por protekti sian medion. Svanimir sekvas la "Mondan strategion pri protektado de la naturo farita de "International Union for the Conservation of Nature" (IUCN - Internacia Unuigxo por Naturprotektado). CELOJ: - subteni la esploradon kaj protektadon de la naturaj kaj kultur-historiaj valorajxoj de la respubliko Kroatio kiel parto de komuna euxropa heredajxo. - informado de la publiko, edukadeco kaj intersxangxo de la spertoj je internacia nivelo. - disvastigo de la spertoj pri pli racieca mastrumado de naturaj rimedoj. - promocio de la eko-turismo, precipe tiu kunligita al protektitaj areoj - kunlaboro de eko-turismo kun edukprogramoj - kunlaboro kun aliaj en- kaj ekster-landaj eko-asocioj La plej grava projekto de la asocio estas la eko-centro "Caput insulae". Fondita en la jaro 1993 en la loko Bela sur insulo Cres (Adriatiko). Gxi estas bazo por diversaj esploristoj kaj centro por edukado de la publiko pri naturaj, kulturaj kaj historiaj valorajxoj de insuloj Cres-Mali Losxinj arkipelago. PROJEKTOJ: - savado de malgrandaj marcxoj sur la insulo Cres. Ili estas tre gravaj por la loka logxantaro kaj brutaro. La projekto estas ecx financiata de "Regional Environmental Center for Central and Eastern Europe" (REC - Regiona Media entro por Centra kaj Orienta Euxropo), Budapesxto. Gxi estis ankaux elektita en grupo de la 7 plej bonaj projektoj inter 94 aliaj projektoj. - esploradprogramoj pri blankaj vulturoj kiuj vivas surinsule. - somera lernejo por anoj de la asocio kiuj estas aktivaj en unuopaj projektoj - konstruxo de la vojeto por ekologia lernado. - planado pri botanika gxardeno kun endemiaj plantoj. - kunlabore kun katolika parohio oni esploras pri historio de la loko Bela. Oni jam ekspoziciis la trovitajn dokumentojn. SVANIMIR, Ilirski trg 9/2, 41000 Zagreb, Kroatio tel. ++385/01/274-809 Orginale verkis Vesna Tutisx kaj Goran Susxic,esperantigis Kamenski Vladimir. Korekto: Lingva Servo (Paul Hopkins). elsendis Andrzej Zwawa La Eldonejo "Verdaj Brigadoj",Slawkowska 12/24,31-014 Krakow,Polio tel.48/12/222147,222264 int.28, fakso:222147,222264 int.22, retpos'to:zielbryg@gn.apc.org konto:FWIE-"Zielone Brygady",nr 630106-105428-2710-00 BOS SA O/Krakow