DO YOU SPEAK ENGLISH? UNWILLINGLY! *) "La angla lingvo estas la plej terura lingvo de la mondo. Sed ni devas uzi qin por interkompreniqi" - diris la indiana tribestro kaj aktivulo Philip Deere. Mi tamen opinias, ke ne estas tiom senespere kaj, kiel D-ro Esperanto, mi proponas uzi - precipe en alternativaj movadoj - KOMUNAN PAROLON (COMMON TONGUE c'e Tolkien). Oni povas esti, qi ne estas perfekta, sed aparte de tio ni angle diras kutime, kion ni kapablas diri kaj ne, kion ni deziras diri. Seriozaj homoj dum seriozaj renkontiqoj awskultas seriozajn referatojn en c'i tiu serioza lingvo (aroganta al si nomon de internacia lingvo) kaj ofte ili klopdas penplene kompreni aw rekte s'ajnigas, ke ili ion komprenas. C'I TIU REQO ESTAS NUDA! Ni fine devas elkrii c'i tion! Uzi Komunan Parolon estas kvazaw aldoni al unu informo la alian - oni povas diri alifarante tekston de la produktisto-kuniqo de la ekologia papero VUP. Do al la c'efa informo, kiu estas enhavo de la teksto, ni aldonas fakton, ke ni deklaras nin por Esperanto - la lingvo estanta garantio de observo de kulturaj diverseco kaj sendependeco. Ni ankaw montras fakte, kaj ne nur deklare, malinklinon al la lingva kaj kultura perforto altrudata de Mickey Mouse Imperium. Mi tre dankas c'iujn helpantojn (pro traduko, korekto, kopio) kiuj helpis min produkti la bros'uron. Mi pardonpetas c'iujn kiuj ne ricevos miajn rektajn respondojn por epistoloj. Ideaj deklaroj en bros'uro parolu por mi! Andrzej Zwawa NIAJ PRINCIPOJ Pollando iom post iom enprofundiqas samtempe en multajn krizojn. Malgraw ke la homoj laboras c'iam pli multe kaj c'iam pli pene, ili fariqas pli kaj pli mizeraj. Ili ne havas s'ancon, kontentigi sian elementan bezonaron. Mankas medikamentoj, loqejoj, akvo, aero, qojo, libero kaj fantazio. Urboj, kiuj devus esti homokomunumaj insuloj, s'anqiqas en mornaj kvazaw formikejoj plenaj de elrevigitaj "formikoj" fermitaj en betonaj s'rankeskaj loqejoj. C'irkawe fariqas grize kaj malgaje. Neniu deziras plu fari ion ajn. Pli kaj pli malmutaj el ni ankoraw kredas ion, ankoraw esperas. Super la lando s'rebas c'iam pli hermeta tavolo de toksaj gasoj. En riverojn kaj lagojn rampas biologia morto. Ni kemie malfekundigas grundon kaj supers'utas qin per miloj da tunoj de toksigaj restajoj. Pollando estas agnoskata kiel la plej malpurigata ewropa lando kaj meza polo vivas 10 jarojn malpli longe ol meza ewropano. C'i tiu sombra bildo estas rezulto de la misa kaj miopa politiko de la awtoritatoj, subordigita al interesoj de industriaj, militaj kaj politikaj elitoj - de politiko, kiu senebligis al la homoj influi formon de ilia individua kaj ara sorto. Tiel ne plu povas esti. Mallarqiqas la marqeno de homa kaj Tera toleremo. Pollando kaj la mondo troviqis en nova kvalite kriza situacio. Nova defioj devigas serc'i novajn respondojn. Qisnunaj babalaj solvoj ne plu tawgas por hodiawa mondo plena de terglobaj interdependecoj. Estas ankoraw tempo, s'anqi tendencon de nuna misevoluo. Ni uzu imagokapablon kaj liberiqu de kutime aplikata skema pensado kaj konduto. Ni malstrec'u rigidan korseton de la institucioj, kiuj limigas liberon, awtonomion kaj eblecojn de kreiva agado. kiu ni estas? Ni estas grupo de disaj en Pollando la homoj, kiuj serc'as novkvalitan solvaron por c'iuj sferoj de nia vivo. Ni estas ekster la tradicia polara politikosistemo. Ni estas la verdalternativa movado. ne ekspertoj sed la homoj. Pasis kelkdek jaroj, dum kiuj ni spertis awskultadon kaj plenumadon de ordonoj. La ideologiaj ekspertoj diris al ni, kiel aspektu ideala socio por c'iuj. La ekspertoj pri la vero fermadis niajn bus'ojn, se iu el ni awdacis kritiki la idealon. La militekspertoj decidis, kiom da tankoj, raketoj kaj soldatoj ni bezonas por elbatali la pacon. La ekspertoj pri ordo kaj disciplino izolis de "sana sociparto" c'iujn, kiuj, law la ekspertoj, malkonformas al la normo. La ekspertoj pri universala felic'eco inventadis nian objektivan bezonaron kaj, por kontentigi qin, konstruadis grandajn fabrikojn. Ni ne plu deziras, ke ili decidu por ni. Ni ankaw staras distance de tiuj ekspertoj, kiuj hodiaw donas al ni jam pretan projekton de ideala socio por c'iuj, de tiuj, kiuj proklamas, ke libera merkato kaj politikpartia plurismo solvos c'iujn niajn problemojn. C'i tiu programo estis utila en 19-a jarcento. Post certa korekto oni povus akcepti qin ankoraw antaw 30 jaroj. Hodiaw la mondo estas alia. En polaj kondic'oj c'i tiu postuloj utilas nur kiel la unua pas'o. Se ili fariqas celo finfina - ili signifas iri el pluvo sub fontanon. Oni ne povas anstatawi unujn problemojn per aliaj. Lernante de aliaj landoj oni evitu iliajn erarojn. La okcidentaj landoj ankaw direktiqas (al senelireja strato). La tuta ewropamerika civilizo sufokiqas per propra potenco. Qi ne rimarkas terglobajn barojn kontraw qia kreskado: elc'erpiqadon de nerenoveblaj krudayoj kaj energifontoj stokoj, konstantan plimultigon de la homoj regataj de senfine kreskantaj materialaj bezonoj, limigitan biosferan imunecon de la Planedo kontraw malpurigayoj. Fermitaj en la skemo produktado-konsumado kaj subordigitaj al la religio de kvanta ekonomia kreskado, kiu jam neniel spegulas kreskon de vivnivelo, la okcidentaj homoj c'iam pli ofte rimarkas, ke ne plu eblas dawrigi qisnunam evolumodelon. Pli kaj pli ofte ili spertas mankon de senco en persona vivo. Falas la kredo je parlamenta demokratio, subordiqinta al awtoritato de mono kaj perforto. Falas la kredo je nevidebla brako de libera merkato kiu sur povrulojn kaj mizerulojn metas la kostojn de sukcesojn de ric'uloj kaj potenculoj. Post la jaroj de obeemo kaj pasiveco devas veni la periodo de neqenataj serc'oj kaj kreolibero. La ekspertoj devas reveni al konvena por ili loko. Ili povas konsili, kiel ion fari, sed ili ne povas decidi, c'i tion ion efektivigi. nia programo Ni estigas qin el unueco de tri nocioj: ekologio, paco kaj demokratio. C'i tiujn nociojn uzas nun c'iu. Tial ili estis senigitaj je qusta signifo. En la nociojn ni deziras meti klare difinitan sencon, por ke ili estu utilaj por la homoj vivantaj en Pollando c'e la fino de la 20-a jarcento. La nova esenco montras novajn evoludirektojn. Qi ne estas dawrigo de la qisnuna. C'i ankaw ne estas kopio de la solvoj ekzistantaj en aliaj mondpartoj. La nova esenco estas la vojo de ekodisvolviqo1), la vojo alternativa. EKOLOGIO Ekologio estas nia elirpunkto. Ni ne traktas qin kiel izolata problemaro ligita kun la medidetruado. Qi estas prefere la maniero rigardi la mondon. Qi estas pensmaniero kaj vivstilo, individua kaj ara. Qi estas konscio, ke c'iuj elementoj kaj dimensioj de la realeco interrilatas. Qi estas serc'ado de la unueco kaj la harmonio inter la homo kaj la naturo kaj inter homoj mem. Qi estas la adoro de abundo kaj diverseco, tiel en vivo biologia kiel en la socia. Qi estas agnosko de vivo kiel valoro awtonoma kaj la plej alta, en c'iuj qiaj formoj. C'i tio rilatas al tuta vivreto de la Planedo - al la vivreto, kies la homaro estas nur unu fadeno. La ekologio estas ankaw - kiel skribis norvega filozofo, Arne Naess - starigado c'iam pli profundan demandaron al si mem tiam, kiam homoj kontentiqas per pretaj kaj facilaj respondoj, kaj atingado de abundaj celoj per kiel eble plej simplaj rimedoj. ekonomia ekodisvolviqo El la supreprezentita kompreno de la ekologio ni estigas nian ekonomian programon. Oni ne plu bazigu qin sur ideo de materialprospera konstruado per senlima ekspluatado de limigitaj stokoj kaj mortemaj homoj. Gravas por ni la ekonomio, kiu respektas vivkvaliton anstataw produktokvanton. La ekonomio, kiu plene kontentigante fundamentan bezonaron de la homo, ne kreas artefaritan materialbezonaron. La ekonomio, kiu ne limigas biologian, socian, kulturan abundon kaj diversecon, kiu ebligas multflankan disvolviqon de la universala homo. C'i tio ankaw signifas trakti bezonaron de la homo egale kiel tiun de la Planedo kaj rajtaron de hodiawaj generacioj same kiel tiun de c'iuj generacioj estontaj. ekologia perspektivo en ekonomio estas: - konsidero de kvalitaj indicoj egale kiel kvantaj, kalkuleblaj per mono; - konsidero, en ekonomia kalkulado, de sociaj kaj ekologiaj kostoj same kiel kostoj financaj; - agnosko, ke ekzistas la valoroj, kiujn s'anqi kontraw mono oni ne povas. Mono ne povas esti unusola "lingvo" de ekonomio. Neniu profito senkulpigas minacon al vivo, sano, libero aw justeco; - bilancado ne ene de apartaj entreprenoj, sed ene de biokulturaj2) regionoj; - agnosko de la principo, ke s'pari kaj racionaligi konsumadon de ekzistantaj ayoj c'iam estas pli profite ol produkti novajn objektojn; - malcentraligitaj kaj interne diversaj ekonomistrukturoj, bazigitaj sur qustskalaj unuoj, dinamike adaptataj al lokaj bezonoj kaj al sociaj, ekologiaj kaj ekonomiaj eblecoj; - produktado de obiektoj belaj kaj fortikaj; - atentema, efektivigata de indiqena socio elekto: "kion" kaj "kiel" produkti. Analogie elekto de teknologio por produktado. Ili devus esti la teknologioj qustskalaj, "amikemaj al homoj", sekuraj, ne rompantaj ekvilibron kaj diversecon de biosocia medio kaj ne reduktantaj homaktivecon al monotona, pasiva laboro c'e la mas'inaro. C'i tiuj teknologioj devus krei fermitajn cirkuladojn de krudayoj kaj restayoj. Necesas, ke ili estu s'paraj, malmultekostaj kaj facile kaj elaste novigeblaj. La principo de homa elekto de la teknologio ekskludos awtoritaton de hodiawaj politikaj teknokratoj blinde kredemaj, ke c'io farebla devas esti farota. LA PACO La paco signifas la mondon, kiu donas al homoj senton de sekureco. La esperon je la sekureco ni ne ligas kun forta s'tato, kiu priservas sin per forta polica aparato, nek kun granda armeo, kiu fortimigas potencialajn eksterajn malamikojn. La sekureco povas garantii nur socio libera de vivo en strec'o, timo kaj senc'esa minaco. sekureco ekologia - sekureco socia C'iutaga vivo en ombro de raketoj kaj bomboj, kiuj minacas senc'ese per eblaj akcidentoj kaj per intence aw hazarda la ekfunkciigo, estas unu el la specoj de minacoj. Al c'i tio necesas aldoni la minacojn ligitajn kun detruo de biologia, socia kaj spirita vivmedio. Mortantaj arbaroj, toksigitaj manqayoj, manko de loqejoj kaj kontentiga laboro, awtokrata lernejo, nuklea energetiko, cenzuro aw nekontrolata s'tata perfortaparato - tio estas ankaw minacoj, kiuj c'iutage malhelpas nin senti sekura. Ili malpliigas la kvaliton de nia vivo kaj kawzas strec'ojn kaj konfliktojn. Paca politiko, se qi volas esti efika kaj sencoplena, devas strebi al eliminado de la minacoj. Se la pacpolitiko neglektas ilin, qi fariqas vanta, trompa retoriko. Rajto je la paco, law tia senco, estas identa kun homrajtoj. C'i tie renkontiqas ekologio, paco kaj libereco. ekvilibro de timoj c'e rondo de la militabismo C'i tio ne signifas, ke ni bagatelrigas militminacon. C'i tiun senzorgecon genas timiganta nin kapablo de amasigitaj sur la Tero armiloj por multfoje mortigi c'iujn homojn kaj manko de ajna kontrolo de qi. Se ni tamen serioze deziras eviti militon, ni ne povas permesi, ke oni impliku nin en la militludojn, kiujn gvidas super niaj kapoj armeaj kaj politikaj gvidantoj. Ili strec'as spiralon de armado, spiralon de timo kaj malamikeco. Ili ekscitas homojn unu kontraw la alia, disvastigante stereotipojn de malamiko. Ili reciproke bezonas sin. Ekzistado de la malamiko senkulpigas kaj raciigas ilian awtoritaton super la propra socio. Ili dividas kaj reqas. La pacon minacas sistemo de timo kaj perforto la sistemo, kiun homoj komune kreis. Se ni ne diserigos fundamentojn de c'i tiu sistemo, militoj eksplodos neeviteble. la elfosado de militradikoj Ni ne kontentiqas per malarmigaj interparoloj de la politikgvidantoj. La malarmigo estas nur pinto de glacimonto. Ni celas subfosi sociajn militradikojn - elimini materialajn kaj politikajn eblojn kaj kutimojn solvi la konfliktojn per militbataloj. Ni strebos elradikigi modelojn de struktura perforto, senarmigi sociajn, ekonomiajn kaj politikajn sistemojn, liberigi ilin de hierarkiaj kaj unuformaj strukturoj. Ni celos liberigi eduksistemojn de edukado en senco de rivaleco, blinda obeo al awtoritatoj, perforto kaj naciismo. Ni ankaw strebos elradiki modelojn de persona perforto. Ni alvokos c'iun homon forjeti el sia vivo agresoreagojn kaj el la konscio - stereotipon de malamiko. Ni mem konsekvence flegos kaj aplikos senperfortajn agomodelojn. Rimedoj de ago ne povas esti kontrawstaraj al la celoj. Ne eblas atingi pacon pretiqante al milito. Ni kredas kiel Gandhi, ke ne ekzistas vojo al paco. La paco estas vojo. la solvoj por hodiaw kaj morgaw: - rimarkeble limigi militajn elspezojn; - malgrandigi armeon; - faciligi al junuloj elekton de anstatawa civila servo; - forpus'i la armeon kaj policon de influo al politika kaj ekonomia vivo; - disigi armeon de kleriga kaj eduka sistemo; DEMOKREATIO3) Qi ne estas por ni unu el regomanieroj, sed unu el manieroj de kreado de homaj komunumoj. Ni opinias, ke la socio, en kiu unuj homoj reqas super la aliaj, reproduktas perforton, minacas naturan medion kaj sin mem. krizo de pera demokratio La socialismaj kaj parlamentaj demokratioj, sendepende de diferenco inter ili, estas konstruataj kiel piramidoj de awtoritato. Ambaw demokratispecoj malgraw ke diversgrade estas senc'ese en danqero esti misuzata de reqantaj elitoj demokreatio; la verda demoKREATIO estas demokratio senpera, aktiva. La pera demokratio, en kiu inter homo kaj kampo de politiko staris organizo aw iu organizayo, institucio, jam plenumis sian taskon. De certa tempo qi multe pli damaqas ol profitigas. Qi estis perfekte konvena por epoko de konkera industrigo, por la epoko superita de centralizita peza industrio. Qi estis utila ilo por kreado kaj plifirmigo de potencaj, burokrataj nacis'tatoj. Hodiaw la mondo s'anqiqis. Miloj da diversaj movadoj en la tuta mondo deklaras la ideon de demokratio, kiu donas al homoj s'ancon de awtonomio kaj memdecido pri sia propra sorto. Ni ankaw ne plu volas ke iu requ je nia nomo, ke iu efektivigu "niajn obiektivajn, qustajn interesojn". Ni mem deziras okupi nin pri aranqo de nia propra c'irkawo. Oficistoj en la c'efurbo per unu surskribo plu decidas pri nia estonto, pri tio, kio staros malantaw fenestroj de niaj hejmoj. Ec' re se ili kredas, ke ili faras bone por ni, tamen temas ja pri niaj vivoj kaj niaj hejmoj. Ne piramido de la awtoritatoj en limoj de s'tato, sed diversspecaj homaj komunumoj, ligitaj en formo de federacio, estas la socioj, kiuj havas s'ancon eviti ekologian aw nuklean memekstermon, la socioj, kiuj kapablas vivi en harmonio kaj konkorde kun la Planedo. Tial ni opinias, ke lokaj civitoj - loqantoj de apartaj urboj kaj vilaqoj - devas havi rajton findecidi pri la formo de sia c'irkawo, se c'i tio ne qenas la aliajn. Konsultadoj ne plu sufic'as. Minimuma kondic'o de memdecido estas leqoforta referendumo aranqita sub kontrolo de la loka civito kaj ampleksanta la tutan teritorion kiun koncernos la decidorezultoj. Direkton al plena memdecido signas aspiro de memstare formiqantaj lokaj civitoj al politika awtonomio kaj al certgrada awtarcio. Ni apogos c'iujn naskiqantajn embrionojn de la aktiva demokratio - civitanajn iniciatojn kaj sociajn movadojn. Law ni, se okazas okulfrapa neglekto de la homa volo, ili plene rajtas demonstri siajn opniojn kaj rezisti kontraw decidoj de la s'tata aparato. Tamen c'i tiu rezisto ne povas signifi ian ajn formon de perforto. La Verda Federacio deziras esti unu el utilaj instrumentoj de civitana sindefendo.rajtoj de minoritatoj Demokreatio signifas ankaw superecon de principo de "interkonsento". Kie eblas, oni serc'u komunajn interesojn. Oni interparolu unu kun la alia tiom longe qis oni trovos solvon akceteblan por c'iuj. Se tio maleblas, plimulto ne povas altrudi sian volon al malplimulto, ec' se la malplimulto estas unuopa homo. Tiam oni serc'u formulon de kunvivado, konservante proprajn identecon kaj apartecon. Egale la plimulto kaj la malplimulto devus respekti la principaron: ne limigi reciproke liberon kaj toleremon; ne uzi perforton unu kontraw la alia; ne malaltigi vivnivelon. Respekto al la rajtoj de la minoritatoj elfluas el la ekologia principo de lawdo al diverseco. Qi rilatas al la malplimultoj mondkonceptaj, religiaj, politikaj, naciaj, etnaj, kulturaj, moraj kaj multaj aliaj. Neniu povas esti terorata nur pro tio, ke li estas alia. Alia ne povas awtomate signifi malpli bona. Samseksemulo aw junulo kun hirtigitaj haroj estas same mirinda homfenomeno kiel profesoro de universitato aw kardinalo. En la naturo ne ekzistas du identaj kreayoj kaj malgraw tio qi garantias grandiozan harmonion inter c'io, kio vivas. Kaj la homaro ja konsistas el nuraj minoritatoj.hodiawaj kutimiqoj - morgawaj obstakloj. 1. La kutimiqo al s'tato - plejparto de niaj postuloj ne povas esti realigata kadre de nun ekzistantaj s'tatstrukturoj. Felic'o de la homo havas lokan skalon. Kontrawe liaj problemoj - c'iam pli ofte la tergloban. La modelo de nacia s'tato, dominanta en la hodiawa mondo, kapablas majstri nek en la unua, nek en la alia di mensio. Artefarita disdivido de la homaro je rivalantaj inter si s'tatoj estis utila dum lastaj kelcent jaroj. Hodiaw qia historia misio finiqas, kvankam plimulto el ni traktas la s'taton komparmodelaro por pensoj kaj agoj. Kaj ja, se unu instrumento c'esas al ni servi, ni serc'as la alian. La historio ne konas aferojn eternajn. 2. La kutimiqo al ideologioj - La hodiawan mondon oni disdividis je kontrawstaraj ideologioj, el kiu c'iu proklamas la kombinon de "la objektive qustaj veroj pri la socio". Je la nomo de c'i tiuj veroj, homoj konstante amase mortigas. Por lanc'i c'i tiujn verojn, la homoj dungis s'tatojn, armeojn, policojn kaj cenzuristajn krajonojn. Heisenberg kaj Einstein donis al ni universalan, objektivan veron - la universala, objektiva vero ne ekzistas. Do ne ekzistas unu, ideala socio por c'iuj. Nenio pravigas trudon de sia vizio al aliaj homoj. Do la ideologioj kaj iliaj reklamiloj ne plu estas bezonataj. Logos (scio) oni anstatawu per sophia (saqeco). 3. La kutimiqo al politika pasiveco - Centoj da jaroj de politiko praktikata de organizayoj, partioj kaj s'tatoj senfervorigis mezan civitanon senpere partopreni publikan vivon. Lia politika aktiveco estas limigita je sensignifaj, simbolaj ritoj. La politiko estis domeno de la ekspertoj, kiuj plejofte kontentigis proprajn ambiciojn havi ordonpovon. Tial la politiko s'ajnas esti io malsincera, senkompata. Kaj ja la politiko ne necese devas esti batalo por akiri ordonpovon. La politiko estas ankaw la spaco inter la homoj, plenigata per interhoma agadaktiveco. Ni restarigu spontanon kaj belon en politiko. Ni anstatawu organozayojn kaj instituciojn en decidado pri ni mem. Nia pasiveco lasas ilin reqi nin. Nia aktiveco estu bojkoto de ili. ANTISTATUTO DE LA VERDA FEDERACIO I 1. La Verda Federacio estas la movado, kies celoj kaj agometodoj estas neo al tradiciaj politikaj institucioj kaj ritoj. Qi estas nia propono, kiel praktiki politikon. Qi estas malfermita por c'iuj homoj, kiuj akceptas la idealojn formulitajn en "Niaj Principoj". 2. La Verda Federacio tutforte subtenas agadon de c'iu, en kies koro estas bildo de savita kaj iom-post-iome regeneriqanta tera eko-sfero kun harmonie enkomponiqintaj, pace kunvivantaj felic'aj homoj. 3. Intereskampo de la Federacio estas la tutmonda ekosfero. II 1. La Verda Federacio estas reto de horizontale ligitaj awtonomaj grupoj de homoj deklarantaj volon flegi la komunan idearon formulitan en "Niaj Principoj", kaj komune strebi al de komunaj celoj. La lokaj grupoj kaj la tuta Verda Federacio estas liberaj de hierarkiaj interdependencoj, precipe de vertikalaj estrajstrukturoj. 2. La Verdula Federacio estas fondata c'iujare dum la kongreso fare de individuoj kaj grupoj interesiqantaj pri la kunlaboro kaj akceptantaj "Niajn Principojn" kaj "Antistatuton". 3. Lawbezone por kunordigi la eksterlokan agadon la grupoj aranqas, per interkonsokqoj, portempajn enterprenojn - ekz.: labor-, diskut- kaj konsilgrupojn. III La agadoprincipoj de la Verda Federacio 1-a principo: sincere kaj honeste - ni penas vivi law tio, kion ni proklamas. 2-a principo: pace - ni agas sen perforto kaj sen malestimo al kontrawulo. 3-a principo: simple kaj humane - ni evitas burokratismon kaj oficialan yargonon, ni kontaktas ne kun institucioj sed kun homoj en la institucioj. 4-a principo: humurplene - rido estas medikamento ne nur kontraw malsukc'eso, sed ankaw kontraw mornaj ritoj de tradicia politiko. 5-a principo: s'pare - ni agas sen prodigeco, pompaj entreprenoj, trouzado de multekostaj propagandayoj. 6-a principo: ne regardo sed reprezentado - reprezentanto ne estas gvidanto, li esprimas ne proprajn opiniojn sed tiujn de la grupo. 7-a principo: serc'ado de komunaj interesoj - dum decidado ni strebas al la solvoj, kiujn povas akcepti ne nur plimulto sed c'iuj. 8-a principo: protekto de minoritatoj - se ni ne scipovas atingi interkonsenton pri iu decido, oponanta malplimulto ne devas plenumi qin. La malplimulto povas postuli, ke oni metu en la ellaboritan rezolucion informon pri la alia vidpunkto. La malplimulto decidas, c'u la akceptita malaklame rezolucio estos anoncita kiel komuna aw kiel la rezolucio de la plimulto. 9-a principo: homrotacio - la grupoj zorgas, ke la personoj plenumantaj iujn ajn funkciojn en la Federacio laweble ofte s'anqiqadu. 10-a principo: netransirado de limo de propra nekompetenteco - ni klopodas eviti arigadon de troigita nombro de funkcioj kaj taskoj en manoj de unu persono kaj grupo. 11-a principo: seksekvilibro - viraj kaj virinaj eroj tenas sin en ekvilibro. IV La kongreso 1. La kongreso estas kunveno de la homoj, kiuj agas en la Federacio. 2. La kongreso okazas c'iujare en somero. Se necese la kongreso povas esti kunvokita en alia tempo. 3. La kongreso decidas pri c'iuj gravaj aferoj koncernantaj la Federacion. 4. Nur la kongreso rajtas ekskluzivi grupon el la Federacio. 5. Kongresaj decidoj estiqas kiel rezolucio komuna konsideranta rajtojn de malplimulto konforme al la oka agadprincipo de la Federacio. Se la decido koncernas ekskluzivotan grupon, qi (la grupo) ne partoprenas en la decidado. 6. La kongreso fondas Cirkulan Kontaktejon leqofortigante unu personon por gvidado de qi kaj donante al c'i tiu persono unujaran prokuron. La Cirkula Kontaktejo akceptas c'iujn informojn de ekstere adresitajn al la Verda Federatio kaj konservas ties adresoliston. V Pri c'iuj aferoj, kiuj ne estas regulitaj per la programaj dokumentoj decidas la grupoj. Lokskale oni faras tion law libere elektita maniero, superlokskale - per interkonsento. La fonda kongreso de la Verda Federacio okazis la 10-an kaj 11-an de decembro 1988 en Ostrpw Wielkopolski, Pollando. 1. eko - prefikso ligita kun ekologiaj aferoj. 2. bio - prefikso ligita kun vivayoj kaj vivaferoj. 3. demokreatio - neologismo de Verda Federacio = demokratio + kreado. 4. awtarcio - ekonomia sendependeco. VF Laborgrupo pri Internacia Lingvo - konktakpersono por jaro 1995/6: Julita Konieczna, Wojska Polskiego 105/27, 62-800 Kalisz, Polio tel. 642020 VF estat membro-fondinto de la Alianco de la Boreala Homoj por Ekologio kaj Evoluo (Alliance of Northern People for Environment and Development - ANPED) c/o WEED, Berliner Platz 1, D-5300 Bonn 1, Germany, tel. 49 228 694779, fax: 694770. TUTA ORDONPOVO POR BALENO! Ideoj reqas la mondon. Kiuj ideoj reqas nin? Kiuj kredoj kaj imagoj fiksas kadrojn de niaj pensoj kaj direktas nian konduton? HALTU! Haltiqu por momento. C'irkawrigardu! Rigardu vin. Rigardu en vin. Ne kuregu blinde antawen, se vi ne konas celon de c'i tiu kurego. Antaw ol vi faros sekvan pason vidu, kion vi piedpremos. Kiu ni konsideras nin? Ni - elektita specio, krono de la evoluo, reqoj de tiu planedo. Ni turnas fluojn de riveroj, ni sekigas marojn, delokas montojn. Ni manipulas la Teron kiel nian ekskluzivan proprietayon - science sciitan mas'inon. La tuta kosmo ekzistas nur por ni, qi atendas subiqi kaj doni sin al la homo por servi al li. C'io, kio ne estas produktadorimedoj devus esti ekstermita kiel malbezona. Nia ekspansio ne havas limojn. Nia religio - Scienco kaj nia reqino - Teknologio solvos c'iujn problemojn. Ni konstruos artefaritajn, nukleajn sunojn, ni kreos sintezajn krudayojn, kaj kiam la Tero montriqos tro malvasta, ni konkeros aliajn planedojn, tiel kiel ni konkeris aliajn kontinentojn. Ni scipovas sendependiqi disde la Naturo kaj krei al ni artefaritan medion. Ni staras apud la senpensa, kruela naturo. Ni reqas qin. Jen estas, kiu ni konsideras nin. Kaj kiu ni estas? Ni estas vivaj estayoj. Nia ekzistado dependas de maldiketa, viva tavolo c'irkawantaj malmolan, rokan planedon. La planedo estas apenaw polvero el senfineco de kosma spaco. Por la kosmo qi estas nenio. Por ni qi estas c'io. Estas naiveco forgesi, ke nia ekzistado estas antaw c'io biologia. Estas stulteco opinii, ke ni estas aparta specio disigita disde cetera kreayo. La tuta kreayo - animaloj, vegetaloj, arbaroj, oceanoj - plektas delikatan reton de la vivo. La homoj estas nur unu el fadenoj de la reto. Se pro stulteco kaj orgojlo ili komencos siri la reton, se ili perturbos fluan ekvilobron en biosfero, la naturo c'i tiun ekvilibron restarigos, sed plu sen la homoj. Tiaj estas senkompataj sed justaj leqoj de la evoluo. Malobeemaj specioj estas forigataj sur balailokon de la biologihistorio. Sur kadavroj de ili kreskas novaj, aliaj formoj de la vivo. Ni troviqis en specifa momento de la homhistorio. La homo unoafoje tiom perturbis ekologian ekvilibron de la tuta palnedo, ke estiqis reala danqero elimini naturmanierie jam ne nur lokajn civilizojn, sed la homaron kiel tuto. Mallarqe komprenata ekologia krizo ne estas esenco de la sombra situacio, en kiun la homo mem ekpusis sin. C'i tiu krizo estas grava simptomo de qi. Sed suficas havi nur iom da imago kaj impresiqemo por ekvidi degeneradojn c'iupase - en politiko, en ekonomio, en arto - unuvorte, c'ie. Veriqitaj modeloj transformiqas en malbonawguraj karikaturoj, el utilaj qis nun nocioj malaperas ilia signifo, kaj plej netus'eblaj valoroj ironie resonegas pri malpleno. Vokataj por helpo eminentaj scienculoj senzorge supers'utas nin per belegaj teorioj, kiuj tamen plu havas nenion komunan kun realeco perceptita per senarmita okulo. C'i tio c'io estas simptomoj. Ni malofte konsideras rilatojn inter ili. Kaj ni preskaw neniam provas qisfunde esplori iliajn komunajn radikojn. Cetere c'i tio ne estas facila, c'ar plektayo de c'i tiuj radikoj formas la modelon, per kiu ni sentas kaj ordigas la mondon en niaj pensoj. C'i tio estas nocioj kaj valoroj malnoviqintaj, malkonvenaj plu al la hodiawa, entute kunligita mondo. Ni devas liberiqi disde ili, se ni volas kompreni sencon de nuna krizo kaj se ni ne deziras esti unu el lastaj generacioj kronantaj mallongan historion de la homspecio sur nia malgranda planedo. Ni bezonas novan - tutecan metafizikon, novan ekologian konscion, novan - biocentran moralecon kaj novan - alternativan politikon. Ni precipe povas denove ekoprojekti nian kunvivon kun la Tero - nia patrino kaj nia hejmo. Ni devas kompreni, ke neeblas senlimiga ekspluato de la limiga sistemo. Anstataw vivi je kosto de la planedo, oni devas denove lerni, kiel vivi kun qi. Oni devas memori, kie c'iu vundo donita al la Tero, al arbaroj, al lagoj, aw al aliaj homoj estas vundo sur nia propra korpo. C'ar c'iu el ni estas kunfandita kun la tuta biomondo je unu viva organismo. La homo konsideras sin estayo plejalte evoluita, disigita disde la Naturo, kiun li reqas. Lokante sin super la Naturo, la homo malestimas qin. La homo detruas tion, kion malestimas. Detruante la Naturon, la homo detruas sin mem. La specio, kiu detruas sin mem estas la specio senigita de imagokapablo. Qi ec' povas esti plens'topita per scienco sed mankas al qi saqeco. La ekspluato, la detruado, la perforto kaj ordonpovo estiqis nia obsedo. Ili estas universala modelo penetranta c'ion, kion qis nun kreis la urba-industria civilizo konkeritanta hodiaw la tutan mondon. Ordonpovo de homoj super c'io, kio estas nehoma, ric'uloj super mizeruloj, armituloj, viroj super virinoj, Ordonpovo de organizoj super individuoj kaj plimultoj super malplimultoj. Ec' en nia privata, c'iutaga mikromondo ni dividas homojn je tiuj, kiuj povas decidi kaj tiuj, kiuj devas obei. Edzoj havas regadon super edzinoj, instruistoj super lernantoj, kaporaloj super soldatoj, kaj soldatoj super civiluloj. Politikistoj reqas civitanoj, ekspertoj diletantojn, gvidantoj subalternulojn. Ni vivas en socioj hierarkie ordigitaj, kie c'iu pli supera s'tupo de la hierarkio uzas perforton kontraw s'tupo malsupera. C'i tiuj tutaj hompiramidoj transportas siavice sian prempasion sur la naturon. Estas plej sombra, ke plimulto el ni konsideras c'i tiun staton, se ne bonan, almenaw normalan. Gravecon de nia vivo ni mezuras plejofte per kvanto de amasigitaj objektoj donantaj al ni ordonpovon supersocia kaj natura c'irkawo. Okupita posteno en piramido de ordonpovo - la forto kaj la frapdistanco, kiujn ni disponas - estas origino de prestiqo. Law ni c'i tio jam ne estas nur stulteco aw kurta vido. C'i tio estas ABOMENINDEGO!!! Tial ni eliras sur stratojn por prezenti teatran provokokampanjon. La provoko kontraw la abomenindego, kiu estas en ni kontraw la abomenindego, kiun ni sentas en vi. Ni volas foryeti qin el ni. Eble ankaw vi sukcesos. Liberiqu viajn pensojn de agreso, koron de malamo, kaj agojn de perforto!!! Ni liberigu la Mondon de perforto, kiu alprenis formon de la institucioj - statoj, policoj, armeoj, lernejoj, ministerioj pri manqegado de la Tero, establoj pri mortigado de arbaroj, zooj kaj frenezulejoj!!! STATO DE AGRESO NI ANSTATAWIGU PER STATO DE AMO! STATO DE RIVALECO - PER STATO DE KUNLABORO! STATO DE MILITO - PER STATO DE PACO! "Ekologio kaj Paco" (Krakova Grupo de la Verdula Federacio) "Tuta ordonpovo por baleno!" estas spektaklo de strata teatro prezentita en kelkaj polaj urboj. Neniu memoras, kio naskiqis la unua - tekston de la flugfolio aw teatra okazayo. Tamen c'i tio ne gravas, c'ar por partoprenantoj c'i tio estis du manieroj spertadi kaj konstruadi mondon sen perforto kaj komunumon kun c'iuj vivayoj. Unu el la manieroj baziqis sur lingvayo de nocioj kaj la dua c'efe uzis lingvayon de korpo. traduktis Zdzislaw Dziubecki korektis: Marek Wojtaszek kaj Ryszard Kwarciany superkorektos Dorota Szczygieł *) C'u vi parolas angle? Malvolonte. Supra teksto estis presita decembre 1992 kiel 16 paga bros'ro (A5) en 2000 kopiojn! Hove mi ne recevis multajn reagonj. Plej grava estis el sinjoro David H. Withney el Britio. Li estis indigna ke mi nomiqas anglan - la turpa lingvo! Ankaaw fama indiano Walace Black Elk skribis simile al Philip Deere. Sed legu atente mia teksto: tio estas opinio de Philip Deere! Mi polemikis, ke ne estas tiel senespere (mi pensis c'efe pri deveco uzado angla, sed ankaw pri turpeco de c'i tio lingvo!) elsendis Andrzej Zwawa La Eldonejo "Verdaj Brigadoj",Slawkowska 12/24,31-014 Krakow,Polio tel.48/12/222147,222264 int.28, fakso:222147,222264 int.22, retpos'to:zielbryg@gn.apc.org konto:FWIE-"Zielone Brygady",nr 630106-105428-2710-00 BOS SA O/Krakow