X-KODIGO X-MALKODIGO KOPIRAJTO ========= Vi rajtas uzi, kopii kaj disdoni tiujn du programetojn sub la sola kondicxo, ke vi ne komercu per ili. VERSIO 1.1 ========== Tiu cxi versio tauxgas "traduki" la kodojn de la (al la) esperantaj tiparoj EspeTimes Latino3 Eega La antaua versio nur tauxgis por EspeTimes. GXENERALAJXOJ ============= Tiuj cxi du DOS-programetoj tauxgas por intersxangxi la esperantajn cxapelitajn literojn kun iliaj respektivaj x-kodoj. Ili funkcias kontentige en dosieroj kreitaj per iu ajn tekstredaktilo por Vindozo kaj la tiparoj EspeTimes aux Latino3, kiuj devas esti x-enkodigitaj, kaj en dosieroj nurtekstaj, kiujn oni deziras eksporti al iu ajn tekstre- daktilo por Vindozo, kiu uzas la tiparon EspeTimes. Oni povas uzi ilin ankaux por x-enkodigi dosierojn kreitaj per simplaj DOS- tekstredaktiloj kaj tiparo Eega, kaj por malkodigi x-dosierojn al la formato Eega. Anstataux la tiparo EspeTimes tauxgas ankaux cxiu, kiu asignas la karakteron al la kodo (ANSI) Cx 162 cx 169 Gx 223 gx 222 Hx 235 hx 237 Jx 234 jx 236 Sx 183 sx 241 Ux 187 ux 188 Anstataux la tiparo Latino3 tauxgas ankaux cxiu, kiu asignas la karakteron al la kodo (ANSI) Cx 198 cx 230 Gx 216 gx 248 Hx 166 hx 182 Jx 172 jx 188 Sx 222 sx 154 Ux 221 ux 253 Anstataux la tiparo Eega tauxgas ankaux cxiu, kiu asignas la karakteron al la kodo (ASCII) Cx 134 cx 252 Gx 152 gx 143 Hx 156 hx 155 Jx 158 jx 157 Sx 172 sx 171 Ux 177 ux 176 La origina dosiero restas sensxangxa, sekve oni atentu, ke oni havu suficxe da libera memoro por nova dosiero (proksimume) samam- pleksa. MXK (malx-kodigo) ======================= Aliigas cxiun x-kodan karakteron en kodigo tauxga cxu por la tiparoj EspeTimes, Latino3, Eega aux samasignantaj tiparoj. Sintakso: mxk [opcio] [tiparo] dosiernomo Antauxselektajxoj: opcio -x tiparo -et Tio estas, se vi tajpas neniun opcion, la programo aliigas cxiun karaktero- paron de la formo 'cx', 'gx' ktp al la konvena kodo sen plian aliigon. Se vi tajpas neniun tiparon, la programo pretigas la dosieron por la tiparo Espe- Times. Se vi ne tajpas opcion nek tiparon, la programo aliigas cxiun karakteroparon de la formo 'cx', 'gx' ktp al la konvena kodo por EspeTimes, lasante sensxangxajn la liniofinokodojn. Opcioj: -x aliigi cxiun karakteroparon de la formo 'cx', 'gx' ktp (la sama efekto ol sen opcio) -xf la sama efekto plus liniofinokoda neniigo -p aliigi cxiun karakteroparon de la formo 'c^', 'g^' ktp -pf la sama efekto plus liniofinokoda neniigo -a aliigi cxiun karakteroparon de la formo '^c', '^g' ktp -af la sama efekto plus liniofinokoda neniigo Tiparoj: -et por uzi la tiparon EspeTimes (sama efekto ol sen opcio) -l3 por uzi la tiparon Latino3 -eg por uzi la tiparon Eega Rimarko pri la opcio 'f': Kun tiu cxi opcio MXK neniigas cxiun liniofinokodon, kiu ne estas sekvata de a) alia liniofinokodo aux b) unu (almenaux) blanka spaco aux c) kolonigkodo Tio estas uzu la opcion 'f', nur se la paragrafoj estas disigitaj per blanka alineo, aux se ili komencas per kolonigo. Ekzemplo de uzo: Kutime mi elsxutas dosieron el la reto, ekzemple FABEL403.TKS, poste mi malxkodigas gxin per mxk uzante la konvenan opcion. Cxiokaze mi uzas '-pf' __'-p', cxar la dosiero enhavas la cxapitajn literojn sub la formo 'c^' ktp, kaj 'f', cxar tiel estas pli facila gxia plilaborado per tekstredaktilo, tamen, se vi nur deziras legi gxin, aux se temas pri versajxoj ktp, eble vi ne bezonas neniigi la liniofinojn__, kaj la aliigitan dosieron (FABEL403.MXK) mi importas el Word.6 por Vindozo. Tiam mi elektas la opcion SELEKTI CXION el la tekstredaktilo kaj elektas la tiparon EspeTimes. Ekde tiu cxi momento mi povas relabori la dokumenton, printi gxin ktp. XK (x-kodigo) ==================== Aliigas dosieron redaktitan per EspeTimes, Latino3 aux Eega al dosiero, cxe kiu la cxapelitaj literoj aperas sub la formo 'cx', 'gx' ktp. Sintakso: xk [opcio] dosiernomo Opcioj: -et dosiero redaktita per EspeTimes (sama efekto ol sen opcio) -l3 dosiero redaktita per Latino3 -eg dosiero redaktita per Eega Antauxselektita opcio: -et Uzo: La plej tauxga uzo estas 1. post la redaktado de la dosiero oni registru gxin per la opcio NUR TEKSTO KUN LINIOFINOJ, kiun kutime havas cxiuj tekstredaktiloj. 2. x-enkodigi gxin per XK Rimarko: MS-WORD aliigas la kodon 0183 al nulo (kiam gxi arhxivas la dosieron kiel nurtekstan), kaj gxia sercxilo ne rekonas la karaktero 0182. Sekve antaux ol x-kodigi la dosieron oni devas anstatauxigi auxtomate la kodon 0183 ('Sx') per la kodo 183 kaj "mane" la karakteron '<<' per '"'. Mi nescias, cxu aliaj redaktiloj donas tian problemon. KONTAKTADRESO ============= Ambaux programetoj estas programitaj de Jurgo Alkazaro. Komentariojn, kritikojn kaj malbenojn vi povas sendi al rsala@trivium.gh.ub.es tamen mi ne sentas min devigata respondi cxiujn ricevotajn mesagxojn.