[Indekso][Instrukcio]


A ---

  1. La unua litero de la alfabetoj angla, Esperanta, latina.
  2. Deksesuma cifero kies dekuma valoro estas 10 (angle "able").
  3. Renversite, A estas la universala kvantoro.

1996-02-29


abak·o ---

"... Kalkulilo, konsistanta el globetoj trairitaj de stangetoj, sur kiuj ili estas ŝoveblaj" [PIV].

La vorto estas ŝatata nomo por programvaroj, iel rilataj al kalkulado aŭ komputado.

Angle: abacus
Ruse: abak; sĉëty

1996-02-29


abol·sign·o ---

Stirsigno, malvalidiganta la ĵus ricevitan signon aŭ grupon de tiaj signoj; ĝia Askia kodono estas 24.

Ling. abol·i: malvalidigi; laŭ PIV, aboli = abolicii, t.e. "jure nuligi leĝon aŭ malpermesi kutimon". Kp malfari.

Angle: CAN, cancel
France: caractère d'annulation
Germane: Auslay¨zeichen, Ungültigkeitszeichen
Pole: niewa\.zny
Ruse: znak otmeny

1996-02-29


abon*i (komputilretan poŝton) ---

Uzulo de komputilreta poŝto povas aniĝi al unu aŭ pluraj grupoj laŭinteresaj. Homoj havantaj komunan profesian aŭ hobian intereson (ekz-e "retaj protokoloj", "instruado", "Esperanto") formas liston (forumon, laŭinteresan grupon), registrante sian komputilretan adreson ĉe poŝta servilo, sekve de kio ili iĝas abonantoj de la grupo (=listo). Ĉiu abonanto povas dissendadi (afiŝi) cirkulerojn, sendante mesaĝon al speciala ret'adreso (la adreso de la servilo). La cirkulerojn ricevos ĉiuj grupanoj, sen ke la aŭtoro zorgu pri la adresoj aŭ nomoj de la abonantoj. Kp retnovaĵoj.

Ekz-e, se via nomo estas Sami Deano, vi povas aboni la forumon ESPER-L sendante al LISTSERV@TREARN.bitnet mesaĝon, kies enhavo estu la komando:

SUB ESPER-L Sami Deano

(vian ret'adreson la servilo trovos en la norma ĉapo de la mesaĝo). Kiam vi decidos ĉesigi vian anadon en la grupo (malaboni), sendu al la sama adreso la komandon UNS (aŭ plenvorte: UNSUBSCRIBE).

Angle: subscribe
Ruse: podpisatísâ

1996-02-29


abs ---

Operacio por determini la absolutan valoron de nombro. En multaj programlingvoj (ekz-e Paskalo) ĝi estas prafunkcio: y:=abs(x); en aliaj (ALGOL-68, ADA) ABS estas unuloka operacisimbolo: y:=ABS x.

1996-02-29


absolut*a ---

Sendependa je alia konsiderata variablo, mezurilo ktp (kontraste al relativa) ktp:

  1. Fiziko: "Absoluta temperaturo, absoluta nulpunkto, absolutaj elektraj unuoj" [PIV], absoluta distanco.
  2. Komputike: Absoluta adreso: fakta adreso; absoluta eraro: ekarto.
  3. Mat.: Vd absoluta valoro.
Angle: absolute
Ruse: absolûtnyj

1996-10-10


absolut·a valor·o [PIV] ---

Mat.:

  1. Absoluta valoro de reela x estas |x| = maks{x,-x} (komputike vd abs).
  2. "La absoluta valoro de kompleksa nombro a+bi estas la pozitiva dua radiko de a²+b²; ekzemploj: la absoluta valoro de -3 estas 3, tiu de 4+3i estas 5" [PIV].
  3. Pli ĝenerale, super ringo r, tia funkcio m:r->R, ke por ĉiuj x,y EN r veras
Angle: absolute value, modulus
Ruse: absolûtnââ veliĉina, modulí

1996-02-29


abstrakt*a ---

Malkonkreta, rilata al priskribo de eksteraj ecoj de objekto aŭ sistemo, sen konsideri la internan prezenton kaj realigon; logika. Ekz-e abstrakta datumtipo, abstrakta komputilo.

Angle: abstract
Ruse: abstraktnyj

1996-02-29


abstrakt·a datum·tip·o ---

Datumtipo difinita nur per la aro de la operacioj aplikeblaj al ties objektoj, sen indiko pri la interna prezento de iliaj valoroj. Ekz-e la pakaĵo "racionoj".

Angle: abstract data type
Ruse: abstraktnyj tip dannyĥ

1996-02-29


abstrakt·a komput·il·o ---

Prezento de komputilo per aro de (la nomoj de) komputaj risurcoj kaj de la operacioj disponeblaj el programo. La operacioj kaj risurcoj povas respondi al tiuj de reala komputilo, de imitilo aŭ de abstrakta aŭtomato. Ekz-e oni uzis abstraktan komputilon por formale difini la semantikon de PL/I.

Angle: abstract machine
Ruse: abstraktnaâ maŝina

1996-02-29


ACM ---

Usona scienca societo pri komputiko, nombra matematiko, programado kaj komputilteĥniko, fondita en 1947.

Ling. De la angla "Association for Computer Machinery", t.e. "Asocio pri Komputa Teĥniko".

1996-02-29


-ad*: ---

Sufikso, kies fakaj signifoj estas

  1. Fako, agadnomo: administrado, atestado, cifereca stirado, datumregistrado, dokumentado, flegado, imitado, komputado, komputilizita fabrikado, komputilizita instruado, mikroprogramado, modelado, redaktado, projektado, tekstotraktado, komputilizita programar'inĝenierado, simboltraktado, simulado, testado, vartado.
  2. Metodo, operacialgoritmo, procedo: adresado, antaŭtraktado, anticipado, apreztestado, arkivado, diagonalado, delegado, disa tradukado, dosier'administrado, dosierflegado, fenestrado, generado, haketado, heredado, kaŝado, kvazaŭparalelado, laborplanado, lokado, memor'administrado, multipleksorado, navigado, nivelado, plurprocesorado, plurtaskado, paralelado, posttraktado, programado, programar'inĝenierado, prototipado, sistemgenerado, skanado, ŝtopado.
  3. Procezo, stato, reĝimo: flagrado, ingado, interagado, memsignado, sinonimado, sorbada regulo.
Angle: -ing, -ism
France: -age

1996-02-29


ADA ---

Ĝeneralcela altnivela programlingvo, kies ĉefa aplikkampo estas inĝenierado de sekurega kaj evoluigebla programaro por enkonstruitaj kaj stiraj komputiloj.

[Detaloj]

1996-02-29


adapt*il·o [PIV], [Jel, Pfei] ---

Junto inter komputilo kaj periferiaĵo; ekz-e EGA.

Ling. "Aparato aŭ organo, kiun oni enmetas inter du ne kune adaptitaj elektraj aparatoj aŭ cirkvitoj, por ke ili taŭge funkciadu" [PIV].

Angle: device adapter, device controller
Ruse: adapter, kontroller

1996-02-29


adiaŭ*i ---

Fini seancon, fini dialogon kun komputa sistemo. Kp saluti.

Angle: log out, sign off
France: sortire (du système), clore (la session)
Germane: abmelden
Ruse: vyjti (iz seansa)

1996-02-29


adiaŭ*o ---

La agoj de uzanto por fini seancon de dialogo kun komputa sistemo.

Angle: logout
France: sortie, fermeture de session
Germane: Logoff, Abmeldung
Ruse: vyĥod, konec seansa

1996-02-29


adici*a grup·o ---

Mat.: Grupo kies operacion oni nomas adicio (kaj signas per +); la neŭtran elementon, nulo; kaj la neŭtrigan elementon, kontraŭo. Kp multiplika grupo.

Angle: additive group
Ruse: additivnaâ gruppa

1996-02-29


adici·esk·a simbol·o ---

En programlingvoj, operacisimbolo kiu havas tiun saman prioritaton, kiel la adicio (t.e. kiel pluso). Vd esprimo. En Paskalo,

   adicieska_simbolo = "+" | "-" | "AŬ".

Angle: adding operator
Ruse: operaciâ tipa sloĵeniâ

1996-02-29


adici·il·o [KKV] ---

Vd sumilo.

Angle: adder
Ruse: summator

1996-02-29


adici*o ---

En komputilo ĉiuj aritmetikaj operacioj, inklude subtrahon, multiplikon, dividon kaj radikadon, reduktiĝas al adicio. La operacion de adicio plenumas sumilo. Por plenumi subtrahon oni anstataŭigas la subtrahaton je ties komplementa prezento. Vd sumilo, malprunto.

Rim. La argumentoj de adicio estas adiciatoj, la rezulto, sumo. La formulon a+b oni voĉlegu "a plus bo".

Angle: addition
Ruse: sloĵenie

1996-02-29


administr*ad·o ---

Preferinda traduko por la angla "management"; kp regado, stiri, -estro. Eblaj sinonimoj: direktado, mastrumado.

1996-02-29


adres·ad·o, adresadmaniero ---

Maniero per kiu komputila komando atingas sian operandon. Plej ofte temas pri unu el la sekvaj kazoj:

  1. senpera adresado (angle "immediate addressing") --- la adresparto de la komando entenas pretan valoron de la operando, do nenia plia memor'atingo estas bezonata (tio estas malpropra kazo, ĉar tia "adresado" fakte estas senadresa, kaj fojfoje oni nomas ĝin "0-ranga adresado");
  2. rekta adresado (angle "direct addressing") --- la adresparto de la komando entenas pretan adreson de koncerna memorparto (ekz-e la adreson de pordo; kontraste al relativa adreso, tia rekta adreso ankaŭ estas nomata absoluta; oni atribuas al ĝi la rangon 1);
  3. malrekta adresado (angle "indirect addressing") --- en la komando estas indikita la adreso de memorero entenanta la adreson de la operando (kp referenco; kutime ĝia rango estas 2, sed fojfoje oni bezonas adreson de adreso de adreso ... do, n-rangan adresadon);
  4. relativa adresado (angle "relative addressing") --- la adreso de la operando estas prezentita per sumo de origino, aŭ baza adreso, kun deŝovo. Normale komputilo kalkulas faktan adreson de la operando adiciante la nombron, donitan en la adresparto de la komando, kun la kuranta valoro de adresreĝistro; tia adiciado kostas neniom, kaj estas provizata speciale por realigi la relativan adresadon. Ĉi tie estas menciindaj du gravaj subkazoj:
Angle: addressing, addressing mode
France: mode d'addressage
Germane: Adressierungsart
Ruse: sposob adresacii

1996-02-29


adres·bus·o ---

Buso destinita por transmeti adresajn datumojn. Ĝi povas esti kolekto de konduktiloj fizike apartigitaj disde aliaj busoj, aŭ parto de pli granda sistema buso. Normale la nombro de konduktiloj en adresbuso egalas la adreslongon.

Angle: address bus
Ruse: adresnaâ ŝina

1996-02-29


adres·funkci·o ---

Funkcio, komputanta la fizikan adreson respondan al virtuala adreso laŭ respektivo inter la adresspaco de tasko kaj la fizika memoro de komputilo, kiel estas establite de la memor'administrilo.

Angle: address mapping
Ruse: otobraĵenie adresov

1996-02-29


adres*o ---

Nombro, kodo aŭ nomo, indikanta reĝistron, ĉelon, memor'areon, disponaĵonretnodon (URL). Estas pluraj manieroj de adresado, depende je kiuj oni parolas pri adreso mallonga, plena, absoluta, relativa, fakta, fizika, virtuala ktp.

Angle: address
Ruse: adres

1996-02-29


adres·part·o, adreszono ---

Parto de komando indikanta operandon.

Angle: address field
Ruse: pole adresa

1996-02-29


adres·reĝistr·o ---

Reĝistro destinita por teni adreson aŭ uzata por kalkuli faktan adreson; ekz-e baza reĝistro, indicreĝistro (vd adresado).

Angle: address register
Ruse: adresnyj registr

1996-02-29


adres·spac·o ---

Aro de memorĉeloj kiujn povas adresi tasko. Adresspaco estas koneksa intervalo aŭ grupo de segmentoj. La memor'administrilo provizas adresfunkcion, kiu ĵetas la virtualajn adresojn de tasko en la fizikan memoron de la komputilo.

Angle: address space
France: espace d'adresse
Germane: Adrey¨raum
Ruse: adresnoe prostranstvo

1996-02-29


afabl*a [Jel], amik(iĝ)ema, kompleza, komforta ---

Pri interaga programa produkto, disponiganta labormanieron naturan por la uzulo, protekton kontraŭ eraroj, detalajn helpilojn kaj dialogan dokumentaron.

Angle: user-friendly
France: convivial
Ruse: druĵestvennyj

1996-02-29


afiŝ*ej·o [Jel, Pfei] ---

Servilo en komputila reto, ebliganta afiŝi mesaĝojn kaj programojn por ĉiuj abonantoj. Multaj fabrikantoj de komputilaĵoj uzas afiŝejojn por komuniki kun siaj klientoj. Kelkaj afiŝejoj disponigas forumojn kaj arkivojn en/pri Esperanto --- vd en La Flavaj Paĝoj de Esperanto).

Ling. Oni renkontas ankaŭ la formojn bultenejo kaj babilejo, kiuj fonetike pli proksimas al formoj nacilingvaj (alia proponita vorto similsona estas budo). "Bultenejo" estas anglaĵo, evitinda ĉar en Esperanto "bulteno" malmulte similas tion, kion oni trovas en la afiŝejo. "Babilejo" trafe priskribas la pliparton de la afiŝejoj, ĝi ŝajnas tute akceptebla en neformala etoso, sed oni ne preteratentu tiun stilan nuancon kaj probablan konfuzon kun IRC.

Angle: bulletin board system, BBS
France: BAB, Babillard électronique
Ruse: èlektronnaâ doska obìâvlenij

1996-02-29


afiŝ*i [Jel] ---

En komputilreta poŝto, dissendi mesaĝon al ĉiuj abonantoj de koncerna grupo.

Angle: post
Ruse: poslatí v telekonferenciû

1996-02-29


agord·aĵ·o ---

Aro de valoroj de sistemaj parametroj difinanta reĝimon kaj normale rezultanta el unu aŭ pluraj agordadoj. Kutime agordaĵo estas registrebla kaj revokebla.

Angle: set-up
Ruse: ustanovka, nastrojka

1996-02-29


agord*i ---

Elekti tiajn valorojn de parametroj de komputa sistemo, kiuj estigas deziratan reĝimon de ties funkciado; ekz-e, en interaga sistemo elekti kolorojn por prezentado de diverstipaj datumoj (la paletron), aranĝon de la ekrano (amplekson de la marĝenoj, stilon de fenestrado), defaŭltajn dosierujojn ktp.

Ling. Proksimuma sinonimo: akomodi [Z], [RTA84].

Angle: set up, customize, tune
Ruse: nastroití

1996-02-29


AI ---

Mallongigo de artefarita intelekto (angle "artificial intelligence").

1996-02-29


ajn* ---

Dua Esperanta ĵokervorto (post um).

M. Weichert

Angle: bar, foobar, baz

1996-02-29


ajn·vic·a ating·o ---

Maniero registri aŭ legi datumon uzante adreson, kiu senpere indikas ties situon. Kp laŭvica atingo.

Angle: direct access, random access
Ruse: prâmoj dostup, proizvolínyj dostup

1996-02-29


ajn·vic·e ating·ebl·a memor·o ---

Memoro en kiu la atingotempo por ajna ĉelo estas sendependa je la ordo laŭ kiu la ĉeloj estas atingataj.

Ling. Kp ĉefmemoro.

Angle: RAM, random-access memory
Ruse: pamâtí s prâmym dostupom

1996-02-29


-aĵ* ---

  1. Mat.: Sufikso por nomi esprimon (kajaŭ ties rezulton) laŭ ties ĉefa operacio: aranĝaĵo, komunaĵo, kunaĵo, egalaĵo, komparaĵo.
  2. Komputike: Vd agordaĵo, anstataŭaĵo, aranĝaĵoj, ĉiesaĵo, disponaĵo, don(it)aĵo, efemeraĵo, ekipaĵo, faksaĵo, grafikaĵo, kombinatorikaĵo, komercaĵo, konsumaĵo, liveraĵo, metodo de unua taŭgaĵo, novaĵgrupo, novaĵlegilo, pakaĵo, printaĵo, publikaĵo, retnovaĵoj, ŝtopaĵo, tuja klavaĵo, utilaĵo; ankaŭ eligaĵo, enigaĵo; markaĵo (ĉe Petri-reto).

    1996-09-06


aĵur·a tip·ar·o ---

Tiparo per kiu la matematikistoj prezentas la graseton sur nigra tabulo aŭ en manskribo. Oni uzas ĝin ankaŭ en presitaj verkoj, precipe por signi nombrajn universojn: la entjerojn, la naturajn nombrojn, la Buleajn valorojn ktp.

Angle: blackboard bold
Pole: ażurowane litery
Ruse: aĵurnyj ŝrift

1996-02-29


akcept*i ---

  1. Determini per plenumo de algoritmo ke donita signoĉeno apartenas al formala lingvo --- vd aŭtomato.
  2. En ADA, ACCEPT (t.e. akceptu) estas ordono indikanta enirejon por priservo de rendevuoj.
Angle: accept, recognize
Ruse: raspoznatí

1996-02-29


Akerman·a funkci·o (F. W. Ackermann, 1898--1962) ---

Klasika ekzemplo de komputebla funkcio kiu ne estas primitive rekursia funkcio (ĉar la Akermana funkcio estas rekursiega, oni ofte uzas ĝin por testi la kapablon de tradukilo trakti rekursiajn procedurojn):

   FUNKCIO a(m,n:entjera): entjera; STARTO
      SE m=0 TIAM a:=n+1
      ALIE SE n=0 TIAM a:=a(m-1,1)
           ALIE a:=a(m-1, a(m,n-1));
   FINO

Angle: Ackermann function
Ruse: funkciâ Akkermana

1996-02-29


akomod·i [Z], [Jel] ---

Vd agordi, ĝustigo.

Angle: adjust, customize, tune
Ruse: nastroití

1996-02-29


aksiom*ar·a semantik·o ---

Maniero difini la semantikon de programlingvo provizante ĉian programfrazon je antaŭkondiĉoj kaj aksiomoj, kiuj devas veri por ke la esprimilo estu aplikebla, je postkondiĉoj, kiuj veros post la plenumo de la frazo, kaj eventuale, je invariantoj.

Angle: axiomatic semantics
Ruse: aksiomatiĉeskaâ semantika

1996-02-29


aksiom*o ---

Vd ĉe genera gramatiko, kalkulo.

Angle: axiom
Ruse: aksioma

1996-02-29


aktual*ig·i [Pfei] ---

Ĝisdatigi.

Angle: update
Ruse: korrektirovatí, obnovití

1996-02-29


akumul·ej·o ---

Aritmetika reĝistro en kiu la aritmetikilo ricevas unu el la operandoj de plenumota operacio kaj en kiun ĝi liveras la rezulton. Ofte tiu rezulto estas argumento de la tujsekva operacio, kiu do havas unu el siaj operandoj jam preta en la reĝistro; tiamaniere la definitiva rezulto iom post iom "akumuliĝas" en tiu reĝistro, evitigante registradon kaj relegadon de interaj rezultoj. La terminon "akumulejo" oni uzas precipe parolante pri komputilo, kiu havas unu solan aritmetikan reĝistron.

Angle: accumulator
Ruse: summator, akkumulâtor

1996-02-29


akustik·a kupl·il·o ---

Junto entenanta akustikan modemon.

Angle: AC, acoustic coupler
Ruse: akustiĉeskij soedinitelí

1996-02-29


akustik·a modem·o ---

Modemo transformanta ciferecajn signalojn en sonsignalojn de la voĉa diapazono kaj inverse.

Angle: acoustic modem
Ruse: akustiĉeskij modem

1996-02-29


akut*o ---

  1. (Fonetiko)
  2. Libroj: Dekstra korno.
Angle: acute accent, high-pitch accent
France: accent aigu (frappé)
Germane: Akut, Hochton, Stoy¨ton
Ruse: akut, ostryj ton

1996-04-16


[Suben][Indekso][Instrukcio]