[Supren][Indekso][Instrukcio]


al* ---

En Paskalo, rezervita vortsimbolo uzata en saltoj.

Angle: goto
Ruse: na

1996-02-29


aleator·a [PIV] ---

"Rilata al egaldistribuaj stokastaj variabloj kaj stokasta sendependo" [PIV]; kp stokasto.

Angle: random
Ruse: sluĉajnyj

1996-02-29


alfabet*a ---

  1. Rilata al alfabeto: alfabeta ordo.
  2. Evi. Litera.
Ling. La 2-a signifo estas mallogika; probable ĝi estiĝis tial, ke en la angla malfacilas derivi adjektivon de "letter"; nu, en Esperanto tio ja eblas. Tiu ŝovo influis ankaŭ la 1-an signifon: la alfabetan ordon de vortoj oni ofte nomas leksikografia ordo.

Angle: alphabetic
Ruse: alfavitnyj; bukvennyj

1996-02-29


(1) alfabet·o ---

Mat.: Finia aro de konvenciaj elementoj (signoj), uzataj por prezenti informon per kombinado de siaj aperoj laŭ establitaj reguloj, plej ofte en formo de sekvenco (vortoj, teksto). Ekz-e, alfabeto de genera gramatiko, aŭtomato, kodo. Vd signaro.

Angle: character set, alphabet
Ruse: alfavit, nabor liter

(2) alfabet·o ---

Orda aro de literoj en komputila signaro. Ankaŭ vd glagolico, kirilico, Latina-1, Latina-3. literoj anglaj, literoj de Esperanto, literoj Cirilaj, literoj grekaj, literoj hebreaj, literoj latinaj, literoj Maltaj, literoj rusaj.

Angle: alphabet
Ruse: alfavit

1996-02-29


algebr·il·o ---

Programaro realiganta komputilan algebron (algebran transformadon de matematikaj formuloj enigataj de uzanto).

Angle: algebraic symbol manipulation system
Ruse: algebraiĉeskaâ sistema vykladok

1996-02-29


ALGOL ---

Nomo de pluraj programadaj lingvoj por "scienca komputado" ellaboritaj de internacia grupo de komputikistoj kadre de IFIP. (Derivita de ALGOritma Lingvo.)

Unue lingvo kun tia nomo aperis en 1958 por tri celoj: esti laŭeble proksima al la tradicia matematika simbolaro, esti facile legebla por iĝi rimedo por publikigo de algoritmoj kaj esti tradukebla en maŝinlingvojn. El pluraj sinsekvaj projektoj konsiderindan disvastiĝon ricevis la lingvoj ALGOL-60, ALGOL-W kaj ALGOL-68.

ALGOL-60. Unua programlingvo rigore difinita, ĝi aperis komence de la jaroj 1960-aj (la definitiva "Reviziita raporto pri la algoritma lingvo ALGOL-60" eldoniĝis en 1962). La ĉefaj atingoj de tiu projekto estis la sintaksa difino per formala gramatiko (la formo de Backus---Naur), distingado de diverscelaj varioj de la ekstera prezento de programtekstoj (tipografia prezento, etalona prezento, maŝina prezento), la nocioj de bloko kaj regiono de la deklaroj, la meĥanismoj de pasigo per valoro kaj pasigo per algoritmo, rekursiaj proceduroj, dinamikaj tabeloj, tre riĉaj iteracioj. La ĉefa malavantaĝo de ALGOL-60 estis manko de normigita eneligo kaj de influa industria subteno.

ALGOL-W. Neoficiala derivaĵo de ALGOL-60 kreita de N. Wirth kaj C. H. R. Hoare en 1966. ALGOL-W provizis rimedojn por traktado de signoĉenoj, en ĝi unue aperis la kaza ordono, pasigo per rezulto kaj pasigo per valorrezulto. Dum kelka tempo ALGOL-W estis konsiderinde disvastigita en la universitatoj.

ALGOL-68. Ĝeneralcela programlingvo kreita sub la aŭspicioj de IFIP kiel pluevoluigo de ALGOL-60. Karakteriza trajto de ALGOL-68 estas la orta kunmetemo (angle "orthogonal design"), la principo ebliganta konstrui la lingvon mem kaj la programojn en ĝi prezentatajn kiel liberan kombinaĵon de minimumaj, ĝeneralaj, reciproke nedependaj ("ortaj") lingvoelementoj. Tio precipe koncernas la manieron difini datumtipojn kaj ordonojn. ALGOL-68 apartenas al tiu sama programlingva generacio, kiel ĝia rivalo PL/I, kaj egale kombinas la rimedojn de "scienca komputado" kun tiuj por listotraktado kaj plurtaskado. Male ol ALGOL-60, ALGOL-68 normigas la eneligon. Paradokse, inter la kaŭzoj malhelpintaj disvastiĝon de ALGOL-68, oni ofte indikas ĝian tro rigoran difinon, kiu malfaciligas supraĵan trarigardon: kontraste kun tiu malfacila teksto, la difinoj de PASCAL (kvankam plenplenaj je eraroj) ŝajnis multe pli ĝua legaĵo.

Rimarkinda trajto de ALGOL (kaj speciale de ALGOL-68) estas ĝia atento pri la problemo de naciaj variaĵoj de la lingvo. Tiu trajto de ALGOL-68 kvazaŭ invitas nin provi Esperantan "nacian variaĵon" de la lingvo.

1996-02-29


algoritm·a lingv·o ---

Formala lingvo destinita por esprimi algoritmojn por ties komputila realigo, publikigo aŭ esploro (analizo); kontraste al "programlingvo", "algoritma lingvo" implicas malplian dependon je la komputilo.

Angle: algorithmic language
Ruse: algoritmiĉeskij âzyk

1996-02-29


algoritm·o [KKV] ---

Aro de reguloj por solvi problemon farante finian nombron da paŝoj; ekz-e, kompleta priskribo de aritmetika proceduro por kalkuli sin(x) ĝis indikita precizo.

Intuicie la koncepto pri algoritmo, laŭ ĝia uzado en diversaj branĉoj de matematiko, havas la sekvajn trajtojn:

  1. ĝi konsistas el finia aro de precizaj preskriboj (ordonoj);
  2. ĝi operacias super precize difinita aro de eblaj enigaĵoj (argumentoj, donitaĵoj);
  3. ĝi produktas eligaĵon (rezulton) por ajna allasebla enigaĵo post finia nombro da paŝoj ("paŝo" estas plenumo de iu el la ordonoj);
  4. la algoritmo estas determinisma, t.e. ĉiun paŝon sekvas unike difinita sekva paŝo (aŭ halto).
Inter la bone konataj ekzemploj pri algoritmo menciindas: Algoritmo difinas ĵeton de ĉiuj eblaj enigaĵoj al ĉiuj eblaj eligaĵoj; nature, oni rajtas nomi tian ĵeton algoritma (algoritmohava), aŭ komputebla. Tamen oni ne konfuzu la du nociojn, algoritmo kaj komputebla ĵeto: ja ĉiu algoritma ĵeto havas malfinian (kvankam numereblan) aron de algoritmoj ĝin komputantaj.

Per aritmetikigo oni kutimas redukti studon de ajnaj algoritmaj ĵetoj al tiu pri naturnombraj algoritmaj funkcioj.

Rim. En programado la vorto "algoritmo" ofte havas nuancon de relative abstrakta "matematika" prezento, kontraste al komputopreta, sed komputildependa maŝinkodo. Kp kodisto.

Angle: algorithm
Ruse: algoritm

1996-02-29


ali*e ---

En Paskalo, rezervita vortsimbolo uzata en seo.

Angle: else
France: sinon
Ruse: inaĉe

1996-02-29


aline*o [Jel, Pfei]:

En proza teksto, struktura subdivido havanta unuecon stilan aŭ pensan, pli granda ol frazo kaj malpli granda ol ĉapitro aŭ sekcio, apartigita per speciala liniaranĝo; kp paragrafo.

Ling. Kp la PIVajn difinojn:

aline*o 1 Malplena spaceto, lasita en la komenco de unu linio kaj destinita, por klare apartigi la antaŭan frazon disde la sekvanta(j). 2 Peco de skribita aŭ presita teksto, entenata inter du tiaj malplenaj spacetoj: paĝo 13a, la dua alineo Kp paragrafo.
alinei ntr Komenci novan linion per alineo (1).

Ŝajnas preferinda lasi al "alineo" nur la duan signifon, kaj la unuan esprimi per "deŝovo'": ja estas diversaj manieroj apartigi alineojn, ne nur per deŝovo (sed ankaŭ per blanka linio).

Angle: paragraph
France: alinéa, paragraph
Germane: Absatz
Ruse: abzac

1996-09-01


al·ir·o ---

Maniero esplori, solvi problemon; ekz-e "oni povas diversmaniere aliri la problemon" [PIV]; "objektema, paralela aliro".

Ling. Iuj uzas "aliro"n em la senco de datum-atingo; pro la supre indikita signifo tio estas evitinda.

Angle: approach
France: approche, demarche
Ruse: podĥod

1996-11-15


al·kadr·ig·o ---

Tia aranĝo de la eligataj linioj, ke ili ĉiuj komenciĝas ĉe unu sama vertikalo (escepte la alineajn deŝovojn) kaj havas unu saman longon. Kp remburi, dekstremigo, livemigo, malremburi, ĝisrandigo dekstren kaj maldekstren (la horizontala alkadrigo), hirta dekstro, nivelado.

Angle: justification
France: cadrage
Germane: Ausschliey¨en
Ruse: vyklûĉka, vyravnivanie strok

1996-08-25


al·klak*i ---

Klaki por elekti objekton de grafika uzul'interfaco.

Ling. "Alklaki" estas transitiva formo de "klaki".

Angle: click
France: cliquer
Ruse: tknutí

1996-02-29


al·krement·i ---

Revalorizi variablon per la sumo de ĝia kuranta valoro kaj krementaĵo. En Paskalo alkremento havas la formon de valorizo i:=i+k; en C disponeblas i+=k; kaj specialaj operacioj antaŭkremento kaj postkremento (++x, x++). Kp krementi, dekrementi.

Angle: increment, bump
Ruse: priraçenie

1996-02-29


al·radik·a arb·o, malkreska arbo ---

Speco de orientita arbo, tia direkta grafeo kun radiko r, ke

Vidu grafikan ekzemplon [FIG.]. Kp elradika arbo.

Angle: incoming tree
Ruse: vĥodâçee derevo

1996-02-29


al·ŝut·i [Jel, Pfei] ---

Transmeti programon aŭ datumon de periferia komputilo al ĉefkomputiloservilo, la malo de elŝuti. Kp ŝuti.

Angle: upload
France: charger
Germane: laden
Ruse: zagruzití, zakaĉatí

1996-02-29


altern*ad·o, alternigo ---

Alterna uzo de unu sama risurco por plenumi diversajn operaciojn aŭ funkciojn.

Angle: interleaving
France: alternance
Ruse: ĉeredovanie

1996-02-29


alternativ*a registr·um·o, Alt-registrumo ---

En klavaroj de multaj komputiloj el la familio IBM-PC, malfiksa kroma reĝimklavo (kutime markita per la surskribo Alt) kiu ŝanĝas la interpretadon de klavoj en maniero difinata de programo aŭ uzulo (kp funkcia klavo, registrumo). En la familio Makintoŝo al ĝi respondas "trifolio", "Komandoklavo" (angle "clover, Command").

Angle: Alt
Ruse: alíternativnyj registr

1996-02-29


alternativ*o ---

Speco de "metatermo" en sintaksaj reguloj (vd sintakso), prezentanta unu el pluraj ebloj (kazoj, branĉoj) en sintaksa generado. Alternativoj estas disigataj per la metasimbolo "|".

Angle: alternative
Ruse: alíternativa

1996-02-29


altern·direkt·a, duondupleksa (kanalo, reĝimo) ---

Ebliganta alterne transsendi datumojn en ambaŭ direktoj. Kp dupleksa, unudirekta.

Angle: half-duplex
France: à l'alternance
Ruse: poludupleksnyj

1996-02-29


al·tip·ig·o ---

En programlingvoj kun riĉa sistemo de datumtipoj, transformado de la rezulto de esprimo al la tipo, implice aŭ malimplice indikita de la kunteksto. Depende je la koncernaj tipoj, altipigo povas neprigi ŝanĝon de la interna prezento aŭ esti fikcia ago kiu rezultigas nenian operacion rultempan. Kp tipkonverto.

Angle: coercion
Ruse: privedenie

1996-02-29


alt·nivel·a program·lingv·o ---

Programlingvo kies esprimiloj respondas plie al la homa pensmaniero ol al la arkitekturo de komputilo; kp simbola maŝinkodo.

Angle: high-level programming language
Ruse: âzyk programmirovaniâ vysokogo urovnâ

1996-02-29


ambaŭ·direkt·a [Jel, Pfei] (kanalo, reĝimo) ---

Vd dupleksa, plendupleksa, alterndirekta; kp unudirekta.

1996-02-29


ambigu·a [PIV] ---

Frazo f en formala lingvo generata de senkunteksta gramatiko G estas ambigua, se G ebligas konstrui du diversajn deriv'arbojn por f. Senkunteksta gramatiko estas ambigua, se en la lingvo de ĝi generata ekzistas ambigua frazo. Senkunteksta lingvo estas ambigua, se ĉiu senkunteksta gramatiko ĝin generanta estas ambigua.

Ekz-e, en Paskalo la sintakso de seo estas ambigua; la ĉi-subaj programpecoj montras du diversajn deriv'arbojn por unu sama SE-ordono.

   SE y=0 TIAM
     SE x>0 TIAM x:=5
   ALIE x:=7    { misa analizo }

   SE y=0 TIAM
     SE x>0 TIAM x:=5
     ALIE x:=7  { bona analizo }

Tiu ambiguo estas solvata per ekstergramatika rimedo (la lingvodifino "proze" preskribas, ke ĉiu ALIE estu rilatigita al la plej proksima ankoraŭ senpara TIAM). Simile ambigua estas la esprimo a+++b en C: ĉu temas pri (a++)+b, ĉu pri a+(++b)? Kp malambigua.

Angle: ambiguous
France: ambiguë
France: mehrdeutig
Ruse: neodnoznaĉnyj

1996-02-29


-an* ---

"I. Suf. signifanta: 1 membron de grupo ..." [PIV].

Ni uzas ĝin en la senco de elemento; kontraste al -er, la sufikso -an ne neprigas atomecon (ekz-e, datumano povas esti kunmetita); en nia uzo -an ne neprigas ulecon (kvankam ne malebligas ĝin, ekz-e en "retano").

1996-02-29


analitik·a ---

  1. Rilata al analitiko; eventuale kun la kromsenco de "ekzakta" metodo aŭ solvo, kontraste al aproksima, nombrametoda.
  2. "Estu A aperto de C, f funkcio de A al C. f nomiĝas analitika funkcio se por ajna a EN A ekzistas ĉirkaŭaĵo U de A kaj potencoserio p en a tiaj ke en ĉiu punkto b EN U, p(b) konverĝas al f(b)" [EKV].
Angle: analytic
Ruse: analitiĉeskij

1996-02-29


analitik·a metod·o de model·solv·ad·o ---

Kontraste al simulado ("nombra metodo") ĝi konsistas en matematika simboltraktado, transformanta modelon al bezonata formo, ekz-e al formulo esprimanta ekstreman valoron per la argumentoj. Ricevinte tian malimplican formulon oni substituas la nombrajn valorojn kaj kalkulas la solvon.

Angle: analytical method of model solution

1996-02-29


analitik·a model·o ---

Simbola modelo prezentanta sistemon en formo de ekvacioj, rilatigantaj la rezultojn, la "enigaĵojn", kun la argumentoj, la "eligaĵoj", ideale en la formo u=F(x), kie x estas la enigaĵvektoro, kaj u , la vektoro de la eligaĵoj.

Angle: analytical model
Ruse: analitiĉeskaâ modelí

1996-02-29


analitik·o [Z] ---

"Mat.: Diferenciala kaj integrala kalkulo, kaj partoj de la matematiko, en kiuj ili estas aplikataj" [PIV].

Angle: analysis
Ruse: matematiĉeskij analiz

1996-02-29


analiz*il·o ---

Programa aŭ aparata rimedo por trovi atributojn aŭ komponantojn de datumo: leksika analizilo, sintaksa analizilo.

Angle: analyzer
Ruse: analizator

1996-02-29


analog*a [Cab] ---

Funkcianta surbaze de fizika simulado kaj kutime kun kontinuaj grandoj (kp cifereca).

Angle: analog
Ruse: analogovyj

1996-02-29


analog·a komput·il·o ---

Aparato, solvanta problemon aŭ grupon de problemoj per fizika simulado. La konduto de analoga komputilo laŭas tiujn samajn ekvaciojn, kiel la solvenda problemo. La uzanto ricevas la serĉaĵon indikante la parametrojn de analoga komputilo respondajn al la donaĵoj de la problemo kaj mezurante la grandojn, respondajn al la rezultoj.

Angle: analog computer, analog machine
Ruse: analogovaâ maŝina

1996-02-29


an·ig·u ---

Operacio super aroj, ekz-e en MODULA anigu(A,i) ekvivalentas al A:=A+{i}. Simila operacio enmetu estas uzata pri liniaj listoj. Kp eksigu; alkrementi.

Angle: include, INCL; insert
Ruse: vklûĉití; vstavití

1996-02-29


ankr*o ---

En HTML, markaĵo indikanta komencon kajaŭ finon de hiperteksta ligilo (hiperligilo).

Angle: anchor
France: ancre

1996-02-29


anonc*o, daŭrigota deklaro ---

En iuj programlingvoj (Paskalo, ADA), nekompleta deklaro de programa objekto (datumtipoproceduro, funkcio), en kiu mankas semantikaj detaloj sed kiu tamen sufiĉas por ebligi la uzojn de la nomo de la objekto en la postiraj deklaroj. La mankantajn detalojn oni devas precizigi en plena deklaro aperonta pli malsupre. Anoncoj necesas por ebligi unupasan tradukon de rekursiaj proceduroj aŭ rekursiaj datumtipoj referencantaj unu(j) la alia(j)n, pro kio oni ne povas aranĝi ilin en konvena ordo (tiel ke la aplikaj aperoj sekvu la difinajn). En Paskalo procedura nonco aspektas jene:

   PROCEDURO q(x: t); daŭrigota;
   PROCEDURO p(y:tt); STARTO {...} q(a); {...} FINO;
   PROCEDURO q;  { _la parametrospecifojn oni ne ripetu_ }
   STARTO {...} p(b); {...} FINO

Angle: forward declaration
Ruse: predopisanie

1996-02-29


anonim·a FTP ---

En komputila reto, publika datum'atingo per FTP uzante la kromnomon "anonymous".

Angle: anonymous FTP
France: FTP anonyme
Ruse: anonimnyj FTP-dostup

1996-02-29


an·pri·skrib·o ---

En Paskala arkonstruilo, indiko pri unuopa elemento de la konstruata aro, aŭ pri intervalo da tiaj elementoj.

Angle: element description

1996-02-29


ANSI (angle "American National Standard Institute") ---

Usona nacia instituto pri la normoj.

1996-02-29


ANSI-kodo ---

La okbita ISO-kodo Latina-1, kiun ANSI rekomendis estiel Usonan normon.

Angle: ANSI code, Latin-1

1996-02-29


anstataŭ*aĵ·o ---

Stirsigno anstataŭanta signojn erarajn aŭ malvalidajn por koncerna aparato aŭ programo.

Angle: SUB, substitute character
Ruse: litera zameny

1996-02-29


anstataŭ·ig·a skrib·reĝim·o ---

Maniero skribi datumon (ekz-e enigi signon per klavaro) ĉe kiu ĝi anstataŭas la kurantan datumanon (tiun indikatan de la kursoro). Kp disŝov-reĝimo.

Angle: overtype, overwrite mode
Germane: Zeichenersatzmodus
Ruse: reĵim zameçeniâ

1996-02-29


antaŭ*ant·o [EKV] ---

  1. En sekvenco x[1], ... x[n] elemento x[i] estas antaŭanto de x[j], se i<j. Se krome j=i+1, oni povas paroli pri ĵusa antaŭanto, aŭ ĵusaĵo.
  2. En orda aro (resp. bonorda aro), a estas (ĵusa) antaŭanto de b, se a<b (kaj por ĉiu c, el c<b sekvas c<=a). --- Kp postanto, tujaĵo.
Angle: predecessor
France: prédécesseur
Germane: Vorgänger
Ruse: predŝestvennik

1996-02-29


antaŭ·ir·a nul·o ---

Tia apero de la cifero nul, ke ĝi situas maldekstre de la unua nenula cifero de entjera parto de numeralo, ekz-e 04.5e-03; kp nesignifa cifero, vosta nulo.

Angle: leading zero
France: zéro en tête
Germane: führende Nullen
Ruse: naĉalínyj nolí

1996-02-29


antaŭ·ir·a spac·et·o ---

Ĉiu el kromaj spacetoj situantaj antaŭ teksta fragmento, kiuj ne estas ĝia esenca parto; kp vosta spaceto.

Angle: leading space
France: blanc en tête
Germane: führende Blanks
Ruse: naĉalínyj probel

1996-02-29


antaŭ·kondiĉ·o, enira kondiĉo ---

Vd ĉe postkondiĉo, priprograma pruvado.

Angle: precondition
Ruse: uslovie na vĥode, preduslovie

1996-02-29


antaŭ·krement·o ---

Krementa operacio, kiu unue krementas la operandon kaj poste liveras ties novan valoron; ekz-e en C, la operacioj ++n (antaŭalkremento, ekvivalentas al n=n+1) kaj --n (antaŭdekremento, n=n-1). Kp postkremento.

Angle: autoincrement; predecrement; preincrement
Ruse: preinkrement; predekrement

1996-02-29


antaŭ·met·a operaci·skrib·o ---

Senkrampa operaciskribo ĉe kiu la operacisimboloj estas skribataj antaŭ siaj operandoj; ekz-e, al la tradicia intermeta operaciskribo (a+b)×(c-d) en la antaŭmeta operaciskribo respondas ×+ab-cd.

Angle: prefix notation
Ruse: prefiksnaâ zapisí

1996-02-29


antaŭ·ord·a tra·ir·o ---

Speco de arbotrairo. Por elradika orda duuma arbo antaŭorda trairo difineblas rekursie:

La linia ordigo, realigata de antaŭorda trairo, ekvivalentas al antaŭmeta operaciskribo.

Angle: preorder traversal

1996-02-29


antaŭ·trakt·ad·o ---

Traktado plenumata super donaĵoj por pretigi ilin al ĉefa datumprilaboro (akordigi interfacojn, kontroli la validon, forigi redundaĵojn ktp). Kp posttraktado, makroa generado.

Angle: preprocessing
Ruse: predvaritelínaâ obrabotka, preprocessirovanie

1996-02-29


antaŭ·trakt·il·o [Jel, Pfei] ---

Ilprogramo por antaŭtraktado.

Angle: preprocessor
Ruse: preprocessor

1996-02-29


anticip*ad·o ---

  1. Provo disponigi al programo aŭ meĥanismo risurcon jam antaŭ ties mendo: ekz-e legado en la ĉefmemoron de iom pli granda datumo ol estas mendite; anticipa ŝargado en la kaŝmemoron de la operandoj por tuj plenumotaj sed ankoraŭ ne atingitaj komandoj.
  2. Ĉe programgenerado, analizo de eventualaj uzoj de la generataĵo por elekti la plej rendimentan manieron de ties realigo en la koncerna kunteksto.
Angle: look ahead
France: anticipation
Ruse: upreĵdenie

1996-02-29


anti·simetri·a rilat·o [PIV] ---

Duloka rilato R <= A×A tia, ke el xRy&yRx ĉiam sekvas x=y; ekz-e la rilato <=. Kp malsimetria rilato.

Angle: antisymmetric relation
Ruse: antisimmetriĉnoe otnoŝenie

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]