![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
aparat*ar·o [KKV, Pfei], fake ankaŭ hardvaro, fero ---
La tuta fizika ekipaĵo de komputilo, inklude la datumportilojn. Kp programaro; aranĝaĵoj, disponaĵoj.
Angle: hardware
France: matériel
Ruse: apparatura, oborudovanie
1996-02-29
apart*ig·i ---
En dialogo per ekrana redaktilo, indiki fragmenton de teksto aŭ parton de bildo, al kiu aplikiĝos sekva operacio. Vd areo, bloko; emfazi.
Angle: select
Ruse: vydelití, vybratí
1996-02-29
aper*o ---
Ekzemplero (de simbolo en teksto). Vd aplika apero, difina apero.
Angle: occurrence, appearance
France:
occurence; apparition
Germane: Eintreten; Ereignis;
Vorgang
Ruse: vĥoĵdenie, èkzemplâr
1996-02-29
APL ---
(De angla "A Programming Language"): Programlingvo kies apartaĵo estas abundo de operacioj super vektoroj, signoĉenoj kaj matricoj. APL estas uzata en dialogo kaj havas ekzotan simbolaron.
1996-02-29
aplik*a aper·o (de nomo) ---
Apero de nomo en kiu ĉi lasta estas uzata kiel konata (t.e. jam deklarita); alivorte, ĉia apero kiu ne estas difina apero. Oni atentu, ke la "konateco" rilatas al la nomo mem, ne al ties valoro; do, la apero de y en la pozicio de valorizato en y:=x+1 ja estas aplika apero.
Angle: applied occurrence
Ruse:
ispolízuûçee vĥoĵdenie
1996-02-29
1996-02-29
aplik·a tavol·o, aplika nivelo ---
Vd septavola etalona modelo kaj tavolstaka tabelo.
Angle: application layer
Ruse: prikladnoj
urovení
1996-02-29
aplik(aĵ)o ---
En grafika uzul'interfaco, programo aŭ fenestro disponiganta al la uzulo apartan servon ("kapablon"), ekz-e la uzon de komputilreta posxto (posxtilo), printadon, operaciumajn komandojn. Kp utilaĵo.
Angle: application
Ruse: priloĵenie
1996-02-29
Fakulo verkanta aplikajn programojn, kontraste al sistemprogramisto.
Angle: applications programmer
Ruse:
prikladnoj programmist
1996-02-29
apog·a punkt·o ---
En la komputila grafiko, punkto de koncerna linio aŭ surfaco uzata por konstrui aproksiman linion aŭ surfacon.
Ling. Kp kontrolpunkto.
Angle: control point
Ruse: opornaâ toĉka
1996-02-29
apostrof*o ---
"1 Skriba kaj tipografia signo ('), montranta la forigon de vokalo: la fina vokalo de la substantivo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo [Z]" [PIV].
En Askio apostrofo havas la kodonon 39; kp citilo, malapostrofo.
Angle: apostrophe
Ruse: apostrof
1996-02-29
aprez·garnitur·o ---
Sortimento de zorge elektitaj programoj por testi diversajn aspektojn de sistemfunkciado kaj per mezurado kompari samspecajn komputajn produktojn. Bona aprezgarnituro kutime havas ankaŭ ĉefprogramon, kiu registras la rezultojn de la testado, skalas ilin (ekz-e laŭ la rapido de la komputilo) kaj generas raporton pri la rezultoj de la apreztestado.
Estas tri specoj de aprezsortimentoj:
Angle: benchmark package
France: banc
d'essai
Germane: Bewertungsprogramm
Ruse: ètalonnyj test
1996-02-29
aprez·test·ad·o ---
Aprezo de rendimento (de komputilo aŭ de programaro) per rulado de etalonaj komputivtestoj (tipaj programoj aŭ prilaboro de tipaj datumaroj, vd aprezgarnituro).
Angle: benchmarking
Ruse: ètalonnoe
testirovanie
1996-02-29
aprior·a [PIV] ---
En programlingvo, pri esprimilo kiu kvankam formale apartenas al kategorio de deklarendaj objektoj (proceduro, funkcio, datumtipo, konstanto, variablo), tamen estas disponebla en la uzulaj programoj sen deklaro aŭ difino; oni rigardas ĝin deklarita en fikcia bloko, en kiun estas eningata ĉiu uzula programo. Vd prafunkcio, praproceduro.
Angle: predefined
Ruse: predopredelënnyj
1996-02-29
-ar* ---
"I. Suf. esprimanta kolekton da samspecaj ekzistaĵoj aŭ objektoj, formantaj unu tuton, kaj montranta pli precize: ... 2 ĉiujn elementojn, kunapartenantajn en difinita unuaĵo: libraro, estraro, hararo, ŝtuparo, arbaro... 4 liston, katalogon: nomaro [Z] (de la esperantistoj), vortaro [Z], ... prezaro, horaro, adresaro" [PIV].
Vd aparataro, programaro; datumaro; signaro, tiparo, komandaro, subararo; aro.
1996-02-29
arab·a cifer·o [PIV] ---
Eŭropa
cifero. 1996-02-29
(1) aranĝ*aĵ·o [PIV] ---
En kombinatoriko, "aranĝaĵo
de m elementoj el n elementoj" estas ĉiu el la
diversaj manieroj vicigi m objektojn el
n-elementa aro (do, konsiderante ankaŭ la lokon de ĉiu
elektita objekto); la "nombron de ĉiuj aranĝaĵoj el n
po m" esprimas la formulo:
Amn = n(n-1)(n-2)...(n-m+2)(n-m+1)
Kp kombinaĵo, permutaĵo, kombinatorikaĵo.Ling. Laŭ [Rei87] tio estus "m-vico el n-opo".
Angle: arrangement
France: arrangements
de m objets n à n
Germane: Variationen n-ter Klasse
Ruse: razmeçeniâ iz m po n
1996-08-31
(2) aranĝ*aĵ·o ---
"
Ilo, meĥanismo, aparato, organo, instalaĵo,
aranĝita por plenumi certan funkcion aŭ laboron, ekz. rega
meĥanismo" [PIV].
Ling. Preskaŭ sinonime ni uzas ankaŭ la terminojn disponaĵo, periferiaĵo, ekipaĵo.
Angle: device
France: unité, dispositif
Germane: Gerät, Einheit
Ruse: ustrojstvo
1996-02-29
aranĝ*i ---
"Meti laŭ ĝusta ordo, en taŭgan pozicion" [PIV]; do, ankaŭ aranĝi parton de teksto (alineon, areon, tekstan dosieron) konforme al preskribita formo (alkadrigi kun indikitaj marĝenoj, obeante la aranĝosimbolojn ktp). Speciala, malloka kazo de aranĝado estas enpaĝigo.
Angle: (to) format
Ruse: formatirovatí,
verstatí
1996-02-29
aranĝ·il·o, tekstoformatilo ---
Programo transformanta tekstan dosieron al formo en kiu ĝi estas printota (kun la alineaj deŝovoj, centrigitaj sekcititoloj, ĝisrandaj linioj, paĝotitoloj ktp).
Angle: (text) formatter
1996-02-29
aranĝ*o ---
Maniero aranĝi datumanojn sur datumportilo, ekz-e sur paperfolio oni povas alkadrigi aŭ dekstremigi, centrigi, ktp.
Angle: layout, format; alignment
Ruse:
razmeçenie, komponovka, format
1996-02-29
aranĝ·o·simbol·o ---
Signo aŭ signosekvenco kiu regas la aranĝon de la teksto sur la papero, ekrano ktp. Kp stirsigno, videbla signo.
Angle: layout character
France: caractère
de mise en format
Germane: Formatsteurzeichen
Ruse: litera upravleniâ formatom
1996-02-29
arb·ar·o ---
Grafeo kies ĉiu koneksa komponanto estas arbo.
Angle: forest
Ruse: les
1996-02-29
![[FIG.]](bildoj/fig.gif)
![[FIG.]](bildoj/fig.gif)
![[FIG.]](bildoj/fig.gif)
![[FIG.]](bildoj/fig.gif)
![[FIG.]](bildoj/fig.gif)
Ling. La grafeika terminaro pri la arboj estas ĉerpita el genealogio (praulo, posteulo, patro, ido, frato) kaj el botaniko (radiko, folio).
Angle: tree
Ruse: derevo
1996-02-29
arb·o·tra·ir·o ---
Maniero ekzameni (prilabori) la verticojn de elradika arbo tiel, ke ĉiu vertico estas vizitata po ĝuste unu fojon. Kompleta arbotrairo ekvivalentas al linia prezento de la arbo, kaj tial en multaj algoritmoj nature aperas la nocio de la "najbara" vertico, ĵus antaŭanta aŭ tuj sekvanta kurantan verticon en tia linia prezento.
Ĉe arbotrairo de duuma arbo necesas fari la tri sekvajn agojn en iu ordo:
Angle: tree traversal, tree walking
Germane: Baumdurchlauf
Ruse: obĥod
dereva
1996-02-29
ar·diferenc·o ---
Duloka operacio super aroj A kaj B, liveranta la aron
a-b = {x | (x EN a) & NE(x EN b)}
Kp komplemento, simetria diferenco.Angle: set difference
Ruse: razností
mnoĵestv
1996-02-29
are·o [PIV] ---
Memor'areo.
(Ankaŭ bloko) en ekrana redaktilo, koneksa fragmento de
teksto kiun oni apartigis disde la resto
por fari ĝin operando de redakta
operacio. Kutime la redaktilo iel emfazas la areon. Areo povas esti
linia, orta, stria, vorta.
Mezuro super R².
1996-10-06
argument*o ---
Valoro aŭ adreso, donata al funkcio aŭ operacio, kaj je kiu dependas ties rezulto (liveraĵo); en komputiko oni parolas pri operandoj, faktaj parametroj (kaj formalaj parametroj).
Angle: argument
Ruse: argument
1996-02-29
Sufikso proponita de O. Reierso/l [Rei87] por fari la nomojn de nombrosistemoj (anstataŭ la tradicia -uma [PIV] nombrosistemo) kaj lokivon de operacioj.
Ling. La nombrosistema -um estas registrita jam en 1905 de Bricard, kaj plu restas preferata en komputiko. Enkondukon de -aria oni motivis per tio, ke ĝi aspektas pli natur(ism)e --- kp la anglajn "binARY, ternARY" --- kaj evitigas homonimecon en "dekuma". Nu, ĝuste la plej bezonataj terminoj aspektas tre nenature: duaria, okaria, dekaria, deksesaria (kp Á{binary, octal, decimal, hexadecimal}); la tradiciaj "duuma, okuma, dekuma, deksesuma" havas pli da natureco interna, ja multaj lingvonovuloj meme reinventas ilin. Koncerne la homonimojn, ario, aria, Ario jam estas en la vortaro.
1996-02-29
aritmetik·a mez·um·o, aritmo [EKV], aritmetika meznombro [PIV], averaĝo [PIV] ---
Sumo de la mezumataj valoroj, dividita per ilia nombro: ~x=(x[1]+...+x[n])/n; kontraste al "pesita mezumo aritmetika" oni povas ankaŭ nomi ĝin simpla aritmetika mezumo. Ekz-e, la aritmetika mezumo de 1, 2, 3 kaj 4 estas 2.5.
Angle: arithmetic mean
France: moyenne
arithmétique
Germane: arithmetisches Mittel
Ruse: srednee arifmetiĉeskoe
1996-02-29
Baza komputila komando aŭ programlingva operacio kies argumentoj kaj rezulto estas nombroj; vd adicio, subtraho, multipliko, dividooperacio, signumŝanĝo.
Angle: arithmetic operation
Ruse:
arifmetiĉeskaâ operaciâ
1996-02-29
Reĝistro de aritmetikilo uzata por plenumi aritmetikan operacion. Komencante sian laboron, la aritmetikilo trovas la operandojn en aritmetikaj reĝistroj, tial ankaŭ nomataj operandaj reĝistroj. Specialaj kazoj: akumulejo, kvocienta reĝistro, malpezpozicia reĝistro k.a.
Angle: arithmetic register, operand register
Ruse: arifmetiĉeskij registr
1996-02-29
aritmetik·ig·o metamatematika ---
Procedo ellaborita de la aŭstra matematikisto K. Gödel konekse kun lia studo pri la derivaj ebloj de matematikaj formalismoj. Per aritmetikigo oni povas esprimi en la nociaro de la elementa aritmetiko la matematikajn rezonadojn pri objektoj de ajna formala sistemo (t.e. kalkulo, ekz-e pri formuloj, pruvoj ktp). Ĉiun tian objekton oni povas rigardi vorto en konvena finia signaro, kapabla prezenti la logikajn kaj matematikajn simbolojn, nomojn de la variabloj kaj necesajn helpsimbolojn. Estu fiksita numerado de ĉiuj vortoj en la signaro de formala sistemo S. Tiam al la metamatematikaj rilatoj, difinitaj super la objektoj de S, respondas nombraj predikatoj difinitaj super la numeroj de tiuj objektoj. Tiel la studoj pri la sistemo S iĝas parto de aritmetiko (eĉ pli speciale: de entjeriko).
Angle: arithmetization (of metamathematics)
Ruse: arifmetizaciâ
1996-02-29
aritmetik·il·o [KKV] ---
Angle: ALU, arithmetic and logical unit
Ruse: arifmetiĉeskoe ustrojstvo,
arifmetiko-logiĉeskoe ustrojstvo
1996-02-29
aritmetik*o ---
Parto de matematiko, scienco pri la nombroj, precipe pri la
nenegativaj racionoj (entjeroj kaj
frakcioj) kaj pri la operacioj super ili. Specialaj ecoj de
entjeroj estas studataj en entjeriko.
Angle: arithmetic
Ruse: arifmetika
1996-02-29
arkitektur·o, arĥitektur*o ---
Ĝeneraltrajta difino de sistemo el la vidpunkto de ties datumfluoj kaj manieroj trakti ilin. Kp komputila arkitekturo, klienta-servila arkitekturo.
Angle: architecture
Ruse: arĥitektura
1996-02-29
arkiv*ad·o ---
1996-02-29
arkiv*o ---
1996-02-29
ar·konstru·il·o ---
En Paskalo, esprimo (pli ĝuste, faktoro) servanta por indiki valoron de ara datumtipo (vd aro) per listo de la ar'elementoj. Ĉiu listano estas aŭ unuopa esprimo, kies valoro indikas ar'elementon, aŭ intervalo a..b (kie a kaj b estas lim'esprimoj), priskribanta tutan grupon de ar'elementoj (vakuan, se a>b); ekz-e vd tabelon pri la aroj. La sintakso:
arkonstruilo = "[" [anpriskribo {"," anpriskribo}] "]".
anpriskribo = esprimo [".." esprimo].
La esprimoj en la anpriskribo devas havi la bazan tipon de la koncerna artipo. La arkonstruilo [] prezentas vakuon, apartenantan al ĉiuj artipoj.
Angle: set constructor
Ruse: konstruktor
mnoĵestva
1996-02-29
ar*o ---
Senorda
kolekto de distingeblaj objektoj (elementoj, anoj de la aro);
"kolekto da elementoj, difinebla per unu karakteriza eco, kiu
ebligas distingi, ĉu unu elemento apartenas aŭ ne al tiu aro:
(...) teorio de la aroj" [PIV]. La Paskalaj aroj plej efike realigeblas per bitĉeno, en kiu n-a bito indikas eneston (se vera) aŭ maleston (se falsa) de tiu elemento x de la baza tipo, kies nro(x)=n; la kunaĵo kaj komunaĵo iĝas resp. laŭbitaj aŭo kaj kajo. Ĝuste tia realigo neprigas, ke la tipo de la elementoj estu numerebla tipo. En ADA mankas pretaj araj datumtipoj, tamen la uzulo povas mem realigi la skizitan metodon, kiel estas farite en ekzempla pakaĵo.
1996-02-29
art·e·far·it·a intelekt·o, AI ---
Studo de metodoj ebligantaj plenumi per aŭtomataj rimedoj (kaj precipe per komputiloj) taskojn, tradicie rigardatajn prerogativo de la intelekto homa: analizo de la homa lingvo, malkovrado kaj pruvado de matematikaj teoremoj, "intelektaj" ludoj (ŝako), manipulado de objektoj en ŝanĝiĝanta medio (robotoj) ktp.
Dum la 1980-aj jaroj oni faris multe da promesoj pri la novaj ebloj de artefarita intelekto, ekz-e, ke ĝi solvos la "programaran krizon"; sed nemultaj realiĝis, kaj oni komencis pridubi eĉ la verajn atingojn: komenciĝis la nuna epoko de "AI-a vintro".
Ling. En literaturo oni trovas ankaŭ arta (anstataŭ artefarita) kaj inteligento, menso (anstataŭ intelekto). Malgraŭ la angla-franca-germana premo ni opinias, ke Esperante, kiel en la rusa, "intelekto" preferindas ol "inteligento". Kp [PIV]:
intelekt*o. Kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili (...) Kp menso, spirito, penso;
inteligent*a. Facile komprenanta kaj vigle pensanta ... Kp saĝa, sagaca, prudenta, sprita.
inteligent·ec·o. Kapablo facile kompreni kaj vigle pensi.
Angle: artificial intelligence, AI
Ruse:
iskusstvennyj intellekt, II
1996-02-29
Lingvo kreita sekve de konscia iniciato, kiel Esperanto aŭ Paskalo; speciale: formala lingvo.
Angle: artificial language
Ruse:
iskusstvennyj âzyk
1996-02-29
artifik·ul*o ---
Angle: hacker
1996-02-29
ar·tip·o ---
En Paskalo, esprimilo por deklari datumtipon el simplaj aroj:
artipo = "ARO" "EL" simpla_tipo.
La valoroj de artipo estas finiaj aroj kies ĉiuj elementoj apartenas al unu sama simpla tipo, kiu fakte devas esti numerebla tipo; rilate al la artipo tiu simpla tipo nomiĝas ĝia baza tipo. Vd tabelon de ar'operacioj en Paskalo, artikolojn aro, Bulea algebro.
Angle: set type
Ruse: tip mnoĵestv
1996-02-29
asembl·a lingv·o [KKV] ---
Ling. La responda angla termino estas misgvida: neniel temas pri kunmetada lingvo, tio plie similus bindilon.
Angle: assembly language
Ruse: âzyk
assemblera
1996-02-29
asembl·il·o [Ber85, KBT], asemblero [PIV] ---
Tradukilo el simbola maŝinkodo al pli malaltnivela, "interna" maŝinlingvo.
Ling. Kp asembla lingvo.
Angle: assembler
Ruse: assembler,
translâtor s âzyka assemblera
1996-02-29
asert*o ---
Kontrola frazo, Bulea esprimo metita en programon kaj prezentanta, laŭ la opinio de la programisto, veran propozicion; almenaŭ, la programon oni verkis supozante, ke en la koncerna programpunkto la rilatoj esprimitaj per la aserto veras. La tradukilo povas programi rultempan kontrolon de la asertoj (kaj raporton pri ilia eventuala malvero, kio helpas trovi erarojn en la programo); kutime la tradukilo havas opciojn por ŝalti aŭ malŝalti tian kontrolon. Krome, la asertoj utilas por la priprograma pruvado. En multaj programlingvoj aserto havas formon de speciala ordono: aserto(x<>0); y:=y/x;
Angle: assertion
Ruse: utverĵdenie
1996-02-29
asimil*i ---
Adapti programaron (kaj precipe ties uzul'interfacon) al la kutimoj kaj normoj de koncerna etno: al ties alfabeto, valutsigno, maniero prezenti numeralojn, datojn, diurnotempon; uzo de nacilingvaj mesaĝoj; adaptado de lingvodependaj rimedoj en verkilo (vortodivido, literumilo) ktp. Tiusence esperantigo estas asimilo. Kp internaciigo.
Angle: localization
Ruse: lokalizaciâ
1996-02-29
Aski·a grafik·o ---
Komposta grafiko per Askio, kiel sur la ekzemplaj bildoj.
Angle: ASCII art
1996-02-29
Aski·a sign·ar·o ---
La aro de signoj, difinita per Askio.
Angle: ASCII character set
Ruse: nabor
liter ASCII
1996-02-29
aski·ig·o ---
Konverto de teksto en Askion; ekz-e,
_vv _ _ _v _ v_ v v _
Glazskuna rukisi brauca cikstosa saursliezu dzelzcela vagona.
' ' ' '
Laŭ la sistemo de Unikoda tabelo oni povas uzi pli lokŝparan askiigon:
Gla-z<s<k,u-n,a ru-k,i-s<i brauca ci-kstos<a s<aursliez<u dzelzcel,a vagona-
(t.e. "Glasejaj gnomoj veturis per knaranta vagono de la mallarĝ-traka fervojo".)Angle: ASCIIzation
1996-02-29
Aski·o ---
Esperantigita nomo de la angla "ASCII", siglo de American Standard Code for Information Interchange, t.e. "Usona norma kodo por inform'interŝanĝo"): sepbita kodo por prezenti tekstajn datumojn, oficialigita en 1963, disponebla en la pliopo de la nunaj komputiloj; vd Askio-tabelon. El ĝiaj 128 kodonoj, la unuaj [0..31] kaj la lasta (127) estas stirsignoj, la ceteraj 94 kodonoj prezentas videblajn signojn --- specialajn signojn kaj la literojn anglajn. Formale Askio estas la Usona nacia vario (ANSI X3.4--1986) de la 7-bita ISO-kodo (aŭ ISO 646). Kp Latina-3, ANSI-kodo.
Vd ankaŭ La signoj de Askio laŭ E. Grimley Evans.
Angle: ASCII
1996-02-29
asoci*iv·a ating·o, perenhava atingo ---
Maniero de atingo, karakteriza por asociiva memoro.
Angle: associative access, associative addressing
Ruse: associativnyj dostup
1996-02-29
asoci*iv·a memor·o, asociuma memoro [KKV], perenhave adresebla memoro ---
Memoro en kiu datumo estas atingata per la valoro de iu(j) el ties ero(j). Ekzemplojn pri asociiva memoro oni trovas en la strukturo de kaŝmemoro kaj datumbazaj traktiloj (vd ŝlosilo).
Angle: associative storage, content-addressable
memory, CAM
Ruse: associativnaâ pamâtí
1996-02-29
asoci*iv·a operaci·o, asocieca operacio [EKV] ---
Duloka operacio ¤: A×A->A estas asociiva, se por ĉiuj x,y,z EN A veras (x¤y)¤z = x¤(y¤z).
Rim. Tiu nocio ĝeneraligeblas al n-loka operacio, n>1.
Angle: associative operator
Ruse:
associativnaâ operaciâ, soĉetatelínoe dejstvie
1996-02-29
asterisk·o, steleto ---
"
Signo en formo de steleto, uzata en presarto
(*)" [PIV].
Ling. Ŝajnas, ke tiu vorto estas balasta. Tute sufiĉas la steleto, kiu cetere estas preciza traduko de tiu grekaĵo.
Angle: asterisk, star
Pole: gwiazdka
Ruse: zvëzdoĉka, asterisk
1996-09-19
atend*i (eventon) ---
Halteti; atendu povus esti nomo de sinkronigilo, kp okazigi, dormema frizisto.
Angle: wait
Ruse: ĵdatí
1996-02-29
atend·o·vic·o, atendvico [PIV], [Jel, Pfei] ---
Datumstrukturo (kutime linia listo) por registrado de traktendaj objektoj; ĝi devas disponigi operaciojn por envicigi novan objekton, kaj inversan operacion por depreni la "laŭvican" objekton. La reguloj determinantaj, kiu elemento estu deprenota, iam nomiĝas disciplino de la atendovico. La plej ofte uzataj disciplinoj estas la rekta vico (vd rektvica memoro) kaj inversa vico (vd inversvica memoro, stako).
Angle: queue
Ruse: oĉeredí
1996-02-29
atest*ad·o ---
Zorga ekzameno de varo (precipe, programprodukto) por garantii ĝian konformon al ĝia destino kaj al la normoj. Povas temi pri formala programkontrolo, kun apliko de sistemo de priprograma pruvado, aŭ (pli ofte) pri neformala aprezo surbaze de testado kaj provado. Se la programkontrolo estas sukcesa, la produkto ricevas ateston pri sia bona kvalito.
Ling. Kp "atest·o ... 3 Dokumento, per kiu respondeculo atestas pri io: atesto pri lernado, pri kapableco (de instruado) ... deponatesto, naskiĝatesto, ricevatesto, sanatesto, ŝuldatesto" [PIV].
Angle: certification, verification and validation,
V&V
Ruse: attestaciâ
1996-02-29
Ĉia operacio por legi, skribi aŭ ŝanĝi la informon de komputa objekto (datumano, memora ĉelo, dosiera aŭ datumbaza rikordo, disponaĵa reĝistro ktp). Vd atingomaniero; atingorajto.
Ling. Kp aliro.
Angle: access
France: accès
Germane: Zugriff
Ruse: dostup
1996-11-15
Fidinda procedo, limiganta atingon de la uzantoj, programoj aŭ procezoj al la risurcoj, datumoj kaj programoj laŭ la establita sekuriga sistemo (vd datumprotekto, datumsekurigo).
Angle: access control
Ruse: kontrolí
dostupa
1996-02-29
ating·o·manier·o ---
Kadre de dosier'administrado, metodo por serĉi rikordon en dosiero, ebliganta al programo ĝin prilabori kaj remeti en la dosieron. Vd laŭvica atingo, rektvica memoro, ajnvica atingo, indeksa atingo, indeksvica atingo.
Angle: access method
Germane: Zugriffsart
Ruse: metod dostupa
1996-02-29
ating·o·rajt·o ---
(valoro de) atributo de uzanto (uzulo aŭ procezo), ebliganta al ĉi tiu sukcese pasi tra la atingokontrolo pri la koncerna risurco (dosiero, memor'areo) kaj fari la atingooperacion.
Angle: access right
Ruse: pravo dostupa
1996-02-29
ating·o·temp·o [KKV] ---
Tempodaŭro ekde la komenco de lega operacio ĝis la veno de la datumo el la memoro.
Angle: access time
Ruse: vremâ dostupa
1996-02-29
atom*o ---
Elementa datumo de rekursia datumtipo, kiu kvankam apartenas al la tipo, tamen mem ne malkomponeblas en pli simplajn erojn samtipajn. Ekz-e propozicia variablo en propozicia kalkulo, atoma listo en LISP.
Angle: atom
Ruse: atom
1996-02-29
Senkunteksta gramatiko kies ĉiu nocio posedas aron de atributoj, kaj ĉe ĉiu derivregulo estas indikita maniero komputi la atributojn de la difinata nocio (tiu de la maldekstra parto de la regulo) el atributoj de la komponantoj de la dekstra parto de la regulo. La atributoj estas uzataj por formuli kuntekstajn limigojn aŭ difini la semantikon de la formala lingvo. La koncepto estas ŝuldata al D. E. Knuth.
Angle: attribute grammar
Ruse: atributnaâ
grammatika
1996-02-29
Eco de komputada objekto en programo, operaciumo aŭ en datumbanko; ekz-e la longo de ĝia interna prezento; datumtipo, valoro (de variablo); longo, koloro, tiparo uzendaj por la ekstera prezento; la atingorajtoj pri dosiero; karakterizaĵo de nocio en atributa gramatiko.
Angle: attribute
Ruse: atribut
1996-02-29
aŭdi(o), sono ---
Neoficila fakvorto kaj internacia prefikso por "sono". La sono estas parto de plurmedio.
La forumoj pri sono: alt.binaries.sounds.*.
Disponeblas OD pri la formatoj de aŭdiodosieroj: Parto 1a; Parto 2a.
Ling. Laŭ [PMEG],
Elektronika registrado kaj reproduktado de sono.Proponita teknika prefikso: "tekniko" => "aŭdiotekniko", "kasedo" => "aŭdiokasedo".
Estas pli bone uzi la radikon AŬDI, per kiu oni povas fari ekz-e "aŭdio" (atentu pri la akcento: "aŭdIo"), "aŭdia", "aŭdi(o)tekniko", "aŭdi(o)kasedo". La ligfinaĵo O estas fakte ĉiam superflua, se temas pri la radiko AŬDI. Se temas pri la prefikso AŬDIO, la "o" estas parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvaĵo oni diru simple "sontekniko", "sonkasedo" aŭ simile. Kp vide(o).
Angle: audio
Ruse: audio, zvukovoj
1996-02-29
aŭ*o [Rei87], Bulea adicio ---
Bulea operacio, kies rezulto estas vero, se ajna el la argumentoj estas vera. En la programlingvoj ĝin simbolas | (PL/I, C), OR (PASCAL, ADA); natura esperantigo estus AŬ (resp. AU por la periferiaĵoj mankaj je supersignitaj literoj). Kontraste al disaŭo (ekskluda aŭo), oni iam diras kajaŭ (inkluda aŭo).
Ling. "Disjunkcio" estus internaciaĵo etimologie malĝusta: dis- kutime indikas "disigon", do "malkajan aŭon", kiel tion preskribas normo franca.
Angle: disjunction, OR
Ruse: dizìûnkciâ,
logiĉeskoe sloĵenie, ILI
1996-02-29
En komuniksistemo, procedo celanta kontroli la identon de uzanto por datumprotekto, aŭ aŭtenton de mesaĝo ĉe datumtransmeto (ke ĝi fakte venas el tiu datumfonto, el kiu ĝi pretendas veni).
Angle: authenti(fi)cation
France:
authentification
Germane: Authentifizierung
Ruse: autentifikaciâ
1996-02-29
aŭtent·o·indik·o ---
Signo, uzata kiel rekonilo por aŭtentokontrolo. Ekz-e
Angle: authenti(fi)cation code
Germane:
Autentifikationskode, Berechtigungskode
Ruse: kod
autentifikacii
1996-02-29
aŭtomat*iz·o ---
Provizado de aŭtomataj rimedoj por realigi procezojn.
Angle: automation
Ruse: avtomatizaciâ
1996-02-29
aŭtomat*o ---
(En la teoria komputiko) Abstrakta meĥanismo havanta finian nombron da statoj; eksteran memoron; kaj funkciadon regatan de finia aro de reguloj.
Angle: automaton
Ruse: avtomat
1996-02-29
aŭtonom·a ---
Kapabla funkcii sen komunikado kun alia komputila sistemo.
Angle: stand-alone
Ruse: avtonomnyj
1996-02-29
Angle: off line
Ruse: avtonomno, v
avtonomnom reĵime
1996-02-29
avert*o ---
Raporto de traktilo pri nenormala situacio (ekz-e pri neordinara datumo), kiu eventuale ne estas eraro kaj ne malebligas pluan laboron. Kp erarmesaĝo, kontrolo, diagnozo.
Angle: warning, warning diagnostics
Ruse:
predupreĵdenie
1996-02-29
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)