![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
Iuj uzas b aŭ B anstataŭ bajt aŭ bit. Tio estas
evitinda, ĉar babil*ej·o ---
1996-02-29
baĉ·a dosier·o, komandodosiero ---
Dosiero entenanta komandojn de dialoga interpretilo, plenumotajn baĉe (t.e. en baĉa reĝimo).
Angle: batch file, command file
France:
fichier de commande
Germane: Batch-Datei
Ruse: komandnyj fajl
1996-02-29
baĉ·a reĝim·o ---
Reĝimo de perkomputila datumtraktado (aŭ programplenumo), ĉe kiu la elementoj de baĉo estas traktataj (resp. plenumataj) unu post la aliaj sen interveno de la manipulisto.
Angle: batch mode, batch processing
France: traitement par lots
Germane:
Stapelbetrieb
Ruse: paketnyj reĵim
1996-02-29
Kolekto de datumoj kajaŭ programoj traktataj (ekz-e transmetataj, plenumataj) kiel unu tuto; speciale, aro de programoj, plenumataj en baĉa reĝimo.
Angle: batch
Ruse: paket
1996-02-29
bajt ---
Mallongigo de bajto, uzata ĉe numeraloj kiel nomo de mezur'unuo (por eviti la pluralan finaĵon kaj fari derivitajn mezur'unuojn: Kbajt, Mbajt, Gbajt ktp).
Rim. Vd ĉe B kial la unuliteraj b aŭ B estas evitindaj por la koncerna signifo.
Angle: byte
Germane: Byte
Pole: bajt
Ruse: bajt
1996-09-06
Opo el fiksita nombro da bitoj (kutime okopo), traktata kiel tutaĵo. Kutime la malpleja adresebla memorero (ĉelo) havas la kapaciton 1 bajto; kiel mezur'unuoj de memorkapacito ankaŭ estas uzataj kilobajto (1024 bajt), megabajto (1024 Kbajt), gigabajto (1024 Mbajt).
Per la 8 bitoj de la normala bajto eblas kodi 256 diversajn valorojn, plej ofte por unu el la sekvaj celoj:
Rim. Unu 8-bita bajto estas prezentebla per du ciferoj en deksesuma nombrosistemo. En malnovaj komputiloj estis uzataj ankaŭ 6-bitaj bajtoj, oportunaj por prezenti signon de 64-elementa signaro aŭ du okumajn ciferojn. Iam oni misnomis bajto 16- aŭ 32-bitajn ĉelojn. --- Nune la bajtlongo egala al 8 bit estas firme establita, i.a. en internaciaj normoj (ekz-e ISO-9660, ISO-11544).
Angle: byte
France: octet
Germane: Byte
Pole: bajt
Ruse: bajt
1996-02-29
B-arb·o ---
Tia radikhava arbo ke, unue, la nombro de eĝoj elirantaj el ajna interna vertico ne superas N, kie N estas entjero nomata grado de la B-arbo; kaj due, en ĉiu momento de la datumtraktado la distanco de la radiko ĝis ajna folio estas konstanta. B-arboj estas uzataj por indeksa atingomaniero kun efikaj serĉo, intermeto kaj forigo de ŝlosiloj.
Angle: B-tree
1996-02-29
bar·it·a ---
Laŭ [EKV],
Angle: bounded
Ruse: ograniĉennyj
1996-02-29
bar·it·a serĉ·o ---
Primitive rekursia speco de la mu-operatoro. Ekz-e por naturnombra funkcio f oni povas difini
(µy)[y<z] f(y, ...)
(minimumigo de f laŭ la argumento y barita per z) per la FUNKCIO mu(FUNKCIO f(yy:entjera; xx:vektoro);
baro: vektoro): entjera;
VAR y: entjera;
STARTO
y:=0;
DUM (y<>baro) KAJ g(y,x)<>0 FARU y:=y+1;
mu:=y;
FINO
Kp senbara serĉo.
Angle: bounded search
Ruse: ograniĉennyj
poisk
1996-02-29
bar*o ---
"Elemento a de orda aro F nomiĝas supera (suba) baro de subaro P<=F, se x<=a (x>=a) por ajna x EN P" [EKV]. --- Kp limo.
Angle: bound
France: majorant (minorant)
Germane: Schranke
Hispane: cota
Ruse: granica
1996-02-29
BASIC (prononcu bejsik, ['bejsik]; siglo de la angla "Beginner's All Purpose Symbolic Instruction Code") ---
Programlingvo kies unua vario aperis ĉ. 1965 kun la celo disponigi facile lerneblajn rimedojn de la "scienca komputado" en dialogo al inĝenieroj kiuj volas meme fari siajn programojn.
Multaj trajtoj de BASIC estas hereditaj de FORTRAN (ĝenerala aranĝo de la programo, apartaj frazoj) --- tamen en formo pli konciza kaj kun la esprimilaro iom pliriĉigita: ekz-e, estas enkondukita kompleta aro de operacioj super matricoj kaj signoĉenoj, kio konsiderinde faciligas la programadon.
Grandan parton de sia sukceso BASIC ŝuldas al sia interaga medio: la interpretiloj de BASIC disponigis al la uzulo dialogajn redaktadon, ĝustigon kaj ruladon de programoj jam en la epoko, kiam tio estis relative malofta reĝimo. La simpleco de BASIC faris ĝin klasika programlingvo por mikrokomputiloj. Estas influhava tradicio de grafikado en BASIC.
Ekzistas naciaj variantoj de BASIC, ekz-e la francaj basique kaj basicois. Kiel esperantigitan nomon oni povus uzi la fonetikan transskribon Bejsiko.
baskul·o [PIV] ---
Flago kun operacio, ŝaltanta ĝian valoron al la malo de la kuranta; tiu operacio. Ekz-e la klavo Disŝovu, kiu en multaj redaktiloj regas la disŝov-reĝimon (ĉu la enigata signo enŝoviĝu antaŭ la signo indikata de la kursoro, aŭ anstataŭu ĝin).
Angle: toggle
Germane: Betriebsschalter,
Kippschalter
Ruse: pereklûĉatelí
1996-02-29
baŭd·o [PIV] ---
Mezur'unuo de rapido de datumtransmeto (de modulado), nombro de signaleroj (statŝanĝoj de la kanalo) dum 1 sekundo. Por seria kanalo 1 baŭdo = 1 bit/s; por aliaj transmetmanieroj 1 signalero povas superi 1 biton.
Ling. De franco E. Baudot (1845--1903).
Angle: baud
Ruse: bod
1996-02-29
baz·a adres·o, origino ---
Adreso, rilate al kiu estas indikataj aliaj adresoj ĉe relativa adresado. La nombro, egala al la baza adreso, adiciiĝas al la deŝovo dum kalkulado de fakta adreso.
Angle: base address
Ruse: bazovyj adres
1996-02-29
baz·a ĉen·o ---
En genera gramatiko, tia parto (subĉeno) de derivregulo, kiu konsistas nur el bazaj signoj, sen sintaksaj variabloj. Vd sintakso.
Angle: terminal string
Ruse: terminalínaâ
cepoĉka
1996-02-29
baz·a sign·o ---
Elemento de la alfabeto de formala lingvo (vd genera gramatiko; kp nocio, sintaksa variablo). En Paskalo oni distingas:
baza_signo = speciala_simbolo | litero | cifero.
Angle: terminal
Ruse: terminal, bazovyj
simvol
1996-02-29
127 = 2u1111111 = 4u1333 = 8u177 = 10u127 = 16u7F
1996-02-29
Bejsik·o ---
Esperantigita formo de BASIC. Cetere ĝi estus taŭga nomo por Esperanto-adaptaĵo, realigita de Motihiro Jamasaki [Jam84] kun traduko de la vortsimboloj.
Angle: Basic
Ruse: Bejsik
1996-02-29
bend·larĝ·o ---
La kapacito de kanalo.
1996-02-29
bend·o [PIV] ---
Rubando; zono.
Ling. Pro nacilingvaj influoj multaj preferas bendon en "magneta bendo" ktp (kvankam la lingvo disponigas la Fundamentan rubandon); en kelkaj okazoj tio estas konfuziva (kp "frekvencbendo", por kiu cetere ankaŭ uzeblas la Fundamenta zono).
Angle: tape; band
Ruse: lenta
1996-02-29
bff ---
Angle: well-formed formula, wff
Ruse: ppf
1996-02-29
(1) bild·ig·o ---
= Ĵeto.
Angle: map, mapping
Ruse: otobraĵenie
(2) bild·ig·o ---
Tekstotrakta procedo de printado,
surekranigo aŭ alimaniera vidigado de signoj per signobildoj.
Angle: rendering, imaging
Ruse: otobraĵenie
1996-02-29
bild*o ---
Vd ĉe ĵeto.
Angle: image
France: image
Germane: Bild
Ruse: obraz
1996-02-29
binar·a [PIV]:
Duuma (nombrosistemo, arbo); duloka (operacio); dustata (baskulo); duoniga serĉo.
1996-02-29
Programo konstruanta ŝargmodulon el celmoduloj.
Angle: linker, linkage editor, binder
France: éditeur de liens
Germane:
Binder
Ruse: komponovçik
1996-02-29
bind·marĝen·o [Jel] ---
Ĉiu el la du internaj krommarĝenoj de paĝoparo, t.e. tiu ĉe la maldekstro
de dekstra paĝo, aŭ tiu ĉe la dekstro de maldekstra paĝo.
Bindmarĝeno oportunigas la bindadon.
Angle: gutter (margin)
France: gouttière,
marge de reliure
Ruse: pole pereplëta
1996-02-29
bind·ŝarg·il·o, dinamika ŝargilo ---
Ŝargilo, konstruanta taskon el celmoduloj rekte en la ĉefmemoro dum la ŝargo.
Angle: linking loader
France: chargeur de
liens
Germane: Bindelader
Ruse:
komponuûçij zagruzĉik
1996-02-29
biret*o ---
Neoficiala, sed fakte ja uzata nomo por la supersigno de
ŭ, arka hoketo
indikanta mallongan prononcon de vokalo; vd
ĉe la kodono 16uA2=10u162 en la signaro Latina-3. En Teĥo oni povas surmeti bireton per
\u (ekz-e ŭ = {\u u}). Kp ĉapelo, dukorno.
Ling. [Ben95] donis "brevo"n; tamen unue, la vorto jam estas okupita per Vatikano, kaj due (pli grave) por la ideo de mallongo jam estas vorto "kurta" (kp la germanan terminon). Cetere, iuj lingvoj misuzas la bireton kiel abstraktan modifilon (ekz-e, super G, vd sub la kodonoj 16uAB, 16uBB en la Latina-3), kaj aliflanke, iuj vortaristoj metas la kurtsignon sub la vokalon (kaj renversas la arkon).
Angle: breve
Germane: Kürzezeichen
Ruse: kratka
1996-02-29
bit ---
Mallongigo de bito, uzata ĉe numeraloj kiel nomo de mezur'unuo por eviti la pluralan finaĵon kaj fari derivitajn mezur'unuojn; ekz-e 22 bit/s.
Rim. Vd ĉe B kial la unuliteraj b aŭ B estas evitindaj por la koncerna signifo.
Angle: bit
Ruse: bit
1996-09-06
bit·ĉen·o ---
Ĉeno kies eroj estas bitoj, Bulea vektoro. Vd laŭbita operacio, karakteriza vektoro.
Angle: bit string
Ruse: bitovaâ cepoĉka,
bitovaâ stroka
1996-02-29
Maniero de interago de rastruma vidigilo kun la procesoro, ĉe kiu al ĉiu rastrumero respondas po unu aŭ pluraj bitoj en la komputila memoro; ŝanĝante la enhavon de memorĉeloj la programo ŝanĝas la bildon sur la ekrano.
Angle: bit-map display
France: afficheur
à mémoire écran
Ruse: displej s potoĉeĉnoj adresaciej
1996-02-29
BITNET ---
Universitateca komputila reto, liganta ĉefe IBM-komputilegojn.
Rim. BITNETa ret'adreso nomo@loko ricevas en Internet la sufikson ".bitnet".
M. Weichert
1996-02-29
(1) bit·o [KKV, SPIV, Jel] ---
(Pozicio de) duuma cifero en duuma kodo. Por memoro, la nombro de bitoj indikas maksimuman kvanton de duumaj ciferoj, kiun ĝi povas enteni (vd memorkapacito); por datumo, la nombro de bitoj indikas la kiomon de duumaj ciferpozicioj, en kiuj ĝi estas registrita. Vd bajto.
Angle: bit, Binary digIT
Ruse: bit
(2) bit·o ---
"
Ligna aŭ metala ŝtipo, fiksita sur bazo de ŝipa ferdeko kaj
uzata por fiksi ŝnurojn aŭ ĉenojn" [PIV].
Angle: bitt
Ruse: biteng
(3) bit·o ---
Angle: shannon, bit (Basic Information uniT)
1996-02-29
blank·a lini·o [Jel] ---
Linio, kiu estas vakua linio aŭ kies solaj signoj estas spacetoj kajaŭ taboj kajaŭ kaŝita teksto (precipe ĉe faksimila redaktado). Iuj programoj traktas blankajn liniojn same kiel la vakuajn liniojn (kaj reduktas la unuajn al la duaj); aliaj povas ilin distingi.
Angle: blank line
Ruse: pustaâ stroka,
ĉistaâ stroka
1996-02-29
Ĵargona nomo por enujigita(j) kristalo(j), unu aŭ pluraj icoj kun malgrandaj konektiloj.
Angle: chip
France: pastille, puce
1996-02-29
(1) blok*o (pri aparataro) ---
"Aro da organoj, formanta tutaĵon, kaj tia, ke oni povas facile ĝin anstataŭigi per alia simila, en okazo de difekto de la aparato aŭ maŝino" [PIV].
Angle: unit, module, device
Ruse: blok,
ustrojstvo, uzel
(2) blok·o (en programlingvoj) ---
Aro de deklaroj kaj ordonoj entenataj inter la blokaj krampoj, kutime la simboloj BEGIN kaj END, aŭ STARTO kaj FINO, aŭ { kaj }. Ekz-e en C:
{ int i; float y; scanf("%d %f",i,y); z=f(++x,y); }
Blokoj servas por arigi plurajn frazojn en unu frazon (ekz-e por fari ĝin alternativo en seo de C, kie, laŭ la sintakso, rajtas stari nur unu ordono), kaj kiel regiono de deklaroj. Procedurojn, funkciojn kaj aliajn subprogramojn oni ofte rigardas specialaj kazoj de bloko. Kp parenteza ordono.En Paskalo bloko aperas en funkcideklaro, procedurdeklaro kaj kiel parto de la tuta programo:
bloko = [ "MARKO" marko {"," marko} ";"]
[ "KONST" konstantodeklaro {";" konstantodeklaro} ";" ]
[ "TIPO" tipdeklaro {";" tipdeklaro} ";"]
[ "VAR" variablodeklaro {";" variablodeklaro} ";"]
{ (procedurdeklaro | funkcideklaro) ";"}
parenteza_ordono.
Angle: block
Ruse: blok
(3) blok·o (ĉe datumregistrado) ---
Grupo de logike senrilataj rikordoj, registritaj en unu fizikan rikordon, precipe por pligrandigi la rendimenton de datumtransmeto aŭ por plidensigi la registraĵojn. Tia bloko povas aperi kiel operando de eneligaj operacioj super la ekstera memoro.
Angle: block
Ruse: blok; zona
(4) blok·o [Jel] (en ekrana redaktilo) ---
Vd areo.
Angle: block, area
Ruse: oblastí
1996-02-29
Tre simpla metodo por ordigi elementojn de vektoro; ĉiu vica elemento "leviĝas" al la "supraj" pozicioj kvazaŭ bobelo en gas'akvo, ĝis ĝin haltigas pli granda elemento, kiu transprenas la stafeton; tiel, post la unua paso tra la vektoro la maksimumo lokiĝos ĝuste ĉe la lasta pozicio; dum la sekva paso determiniĝos la maksimumo de la resto, ktp. Tiu algoritmo estas tre klara, sed ankaŭ tre malrapida: ĝi postulas O(n²) paŝojn (kp Rapida Ordigo). Paskala programo:
VAR v: TABELO [1..n] EL entjera;
i,j: entjera;
POR j:=n-1 SUBE 1 FARU
POR i:=1 SUPRE j FARU
SE v[i]>v[i+1] TIAM permutu(v[i],v[i+1]);
Angle: bubble sort
Ruse: puzyríkovaâ
sortirovka
1996-02-29
bon*e, daŭrigu ---
En dialogujo, butono per kiu la uzulo povas indiki, ke li komprenis la mesaĝon, ke li definitive konfirmas siajn respondojn kaj lanĉas la agon.
Ling. Kiel en la komuna lingvo, fakte povas temi pri malagrabla situacio, ekz-e:
La dosiero
estas difektita.
La laboro estas ĉesigita.
[Bone]
--- Ĉu mi povas paroli al NN?
--- Bedaŭrinde, li trafis en akcidenton kaj nun estas hejme.
--- Bone, mi serĉos lin tie.
Angle: OK
Ruse: Da, OK
1996-08-24
bon·form·a formul·o, bff ---
En la propozicia kalkulo kaj predikatkalkulo, formulo sen krudaj "gramatikaj" eraroj (kun ekvilibraj krampoj, kun operacisignoj havantaj la ĝustan nombron da argumentoj ktp). Ekz-e (a<=b) SSE (a>b) estas bff (kvankam ĝi malveras), dum (a<=b+]<b) ne estas bff. Por komputikisto tiu nocio sinonimas kun "sintakse bona"; nu, la matematikistoj ambicias esprimi la enhavon per la formo, konkludi pri la semantiko (ĉi-kaze, pri la vereco) surbaze de la sintakso. En la propozicia kalkulo tio decideblas; por la predikatkalkulo oni pruvis, ke la koncerna problemo estas nedecidebla.
Angle: well-formed formula, wff
Ruse:
pravilíno postroennaâ formula, ppf
1996-02-29
Orda aro estas bonorda se ĉiu ĝia ne-vakua subaro havas malplejan elementon.
Angle: well-ordered
France: bien ordonné
Germane: wohlgeordnet
Ruse: vpolne
uporâdoĉennyj
1996-10-06
born·o [PIV] ---
Ajnspeca (luta, ŝraŭba, klema ktp) elektrokonektejo de elektra aŭ elektronika aranĝaĵo.
Ling. Tiu difino sekvas Pekotekon; laŭ PIV,
born·o = klemo.
Angle: terminal
France: borne
Germane: Stromanschluy¨
Ruse: vyvod
1996-02-29
branĉ·a ordon·o ---
"Disirejo", ordono, kiu elektas por plenumo iun el siaj subordaj frazoj. En Paskalo estas du specoj de branĉaj ordon·oj: seo kaj kaza ordono.
Angle: branching, conditional statement
Ruse: operator vetvleniâ
1996-02-29
brems*o [PIV] ---
Stirklavo destinita por halt(et)igi programrulon.
Angle: break key
France: clé de rupture
Ruse: klaviŝa preryvaniâ
1996-02-29
Bricard ---
"(brikar') Raoul, franco, prof. ĉe la Konservatorio de Artoj kaj Metioj; matematikisto. Nask. 23 marto 1870. Eksprez. de la Pariza Esperanto-grupo ... Kunlaboris al Scienca Revuo k.a. Verkis: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, 1905. Trad. de Huntington: "La Kontinuo" (1907; la unua grava verko pri matematiko en Esperanto, X+125 p.). LK, 1909" [Enciklopedio de Esperanto].
1996-02-29
bru*o ---
Parazita signalo estiĝanta en elektronika aŭ komunika sistemo kaj malhelpanta ĝian funkciadon. Bruo egale distribuita super la frekvencospektro estas nomata blanka bruo.
Angle: noise
France: bruit
Ruse: ŝum
1996-02-29
Maniero solvi problemon plie per la "bruta forto" de la aparataro ol per la intelekto de la programisto; ekz-e, kiam por trovi la malplejan elementon de granda listo oni unue kreske ordigas la liston per (jam preta) ordiga programo kaj poste prenas la unuan listanon; aŭ kiam, malkontenta pri tro granda eraro de nombrometoda proceduro, oni provas naive apliki pli grandan precizon de la variabloj anstataŭ ŝanĝi la algoritmon. Vd senbara serĉo.
Angle: brute force
Ruse: metod gruboj sily
1996-02-29
bufr·o [Z] ---
Memor'areo por provizora konservado de datumoj. La uzado de bufro ebligas diversmaniere plirapidigi la laboron; ekz-e "pogranda" legado de tutaj datumblokoj kutime estas pli rapida ol la "podetala" legado de apartaj datumanoj; alternante plurajn bufrojn, dum la plenigo de unu bufro oni povas uzi (kaj malokupi) alian, plenigitan pli frue; ktp. Vd memorhierarkio. --- En Paskalo ĉiu dosiero aŭtomate ricevas bufron, kiun oni rigardas speco de variablo. Ĝi havas la sintakson de referencato, en kiu anstataŭ bazo aperas la dosiera variablo:
bufro = variablo "@".
Angle: buffer
France: tampon
Germane: Puffer
Ruse: bufer
1996-02-29
Bule·a ---
Ling. De la nomo de la Brita matematikisto George Boole [bu:l] (1815--64), kiu okupiĝis pri matematika analizo de la logiko kaj tradukis iujn homlingvajn esprimilojn en matematikan simbolaron de logikaj ekvacioj.
Homonimo: "bule·o. Papa dekreto" [PIV].
Angle: Boolean
Ruse: Bulev, bulevskij
1996-02-29
Bule·a algebr·o, Bulea latiso ---
Nevakua aro super kiu estas difinitaj tri operacioj: ~x (unuloka), x+y kaj x·y (dulokaj), tiaj ke
Krom la bazaj operacioj de Bulea algebro oni difinadas multajn aliajn, inter kiuj la plej grava estas la simetria diferenco, ankaŭ nomata disaŭo; la Buleaj valoroj {0,1} kun la disaŭo ^ (rolanta kiel adicio) kaj kajo · (en la rolo de multipliko) formas korpon.
En komputiko la elementoj de Bulea algebro kutime estas interpretataj kiel logikaj propozicioj (en programado; vd kondiĉo) aŭ komutaĵoj (en aparataro; vd ŝalt'algebro). Laŭ la unua interpreto ~x estas rigardata nego kaj skribata NE x, NOT x; x·y kaj x+y estas rigardataj kajo kaj aŭo (simbole x&y, x|y; x KAJ y, x AŬ y; x AND y, x OR y); x<=y estas implikacio. La arteoria interpreto de la Buleaj operacioj eblas por la aroj de Paskalo.
Angle: Boolean algebra
France: algèbre
booléenne
Ruse: buleva algebra, algebra logiki
1996-02-29
Bule·a esprim·o ---
En programlingvoj, esprimo liveranta Bulean valoron. La ĉefa apliko de Buleaj esprimoj estas en la kondiĉo de seoj, iteracioj ktp.
Angle: Boolean expression
Ruse: logiĉeskoe
vyraĵenie
1996-02-29
Bule·a funkci·o ---
Funkcio kies argumento(j) kaj rezulto(j) apartenas al unu sama duelementa aro de Buleaj valoroj; en la teorio de aŭtomatoj tiujn valorojn oni kutimas signi per 0 kaj 1, en la logiko, per vero kaj falso. Bulea funkcio difineblas aŭ per formulo reduktanta ĝin al la bazaj Buleaj operacioj, aŭ per sia grafikaĵo, kiu lasta povas havi la formon de vertabelo (ekz-e tia) aŭ de hiperkubo. Evidente, unu sama grafikaĵo estas esprimebla per multaj diversaj formuloj.
Grava apliko de Buleaj funkcioj estas projektado de komputilaj cirkvitoj el bazaj logikaj elementoj (ekz-e el la elementoj realigantaj la Buleajn operaciojn &, AŬ, NE, malkajo). Al pli simpla formulo respondas pli simpla cirkvito; la konstruadon de la plej simpla formulo oni nomas minimumigo de Bulea funkcio.
Angle: Boolean function
Ruse: Buleva
funkciâ
1996-02-29
Bule·a operaci·o ---
Operacio de Bulea algebro; ĉiu el la bazaj Buleaj funkcioj. Diversaj programlingvoj disponigas malsamajn arojn de Buleaj operacisimboloj kun malegalaj prioritatoj. En la komputiloj kaj en iuj programlingvoj (ekz-e en C, ADA) Buleaj operacioj aplikeblas ankaŭ al bitĉenoj --- vd laŭbita operacio.
Angle: Boolean operator
Pole: operator
Bulowski
Ruse: Buleva operaciâ
1996-02-29
bul*o, buleto ---
Dika punkto (nigra rondo) vertikale centrigita sur la teksta linio, signo uzata i.a. por apartigi la erojn de listo, ŝaltitajn opciojn en la menuoj (precipe la regatajn per radiobutono) ktp. Ĝiaj Askiaj surogatoj povas esti steleto aŭ o; en la Latina-3 uzeblas la meza punkto ·
HTML disponigas plurajn formojn de listeraj markoj, iter ili bulo estas indikata kiel "disko" (angle "disc"):
Angle: bullet
France: puce
Ruse: ĵirnaâ toĉka, markër punkta
1996-10-18
bulten*ej·o ---
Afiŝejo, ekz-e la granda "Esperantlingva Bultenejo Saluton!".
Tel. +31-53-326886. FidoNet 2:283/323.
Wim KOOLHOVEN <wim@saluton.iaf.nl>Rim. La kritikon de tiu formo vd sub afiŝejo.
Angle: bulletin board system, BBS
France:
BAB, Babillard électronique
1996-02-29
Grupo de senciklaj elektrokonektaj lineoj, ebliganta samtempan transmeton de datumoj kaj signaloj inter diversaj organoj de komputilo laŭ komunaj specifoj logikaj kaj fizikaj; ekz-e adresbuso, datumbuso.
Angle: bus
Ruse: ŝina
1996-02-29
1996-08-26
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)