[Supren][Indekso][Instrukcio]


C ---

  1. La 3-a litero de la alfabeto de Esperanto.
  2. Roma cifero (100).
  3. Deksesuma cifero kies dekuma valoro estas 12.
  4. Mat.: simbolo de la aro de ĉiuj kompleksaj nombroj (C).
  5. (c) mallongigo de la onoprefikso centi-, indikanta centonojn.

(2) C (prononcu co) ---

Ĝeneralcela programlingvo apartenanta al la posteularo de ALGOL-60, unue ellaborita de Dennis Ritchie [´riĉi] ĉe Bell-Laboratorioj en 1972 kiel sistemprogramada lingvo por Unikso. Nuntempe C estas unu el la plej disvastigitaj sistemprogramadaj lingvoj. Ekzemploj de programfragmento en C estas tiu pri la duoniga serĉo (kp la Paskalan formon de la sama algoritmo) kaj la funkcion "ĉeno-al-entjero".

Programo en C estas kolekto de moduloj. Ĉiu modulo havas formon de teksta dosiero kun la sufikso .c kaj estas tradukebla aparte. La datumoj, atingeblaj el aliaj moduloj, estas specifendaj en la ĉapo de modulo; kutime tiajn specifojn oni arigas en interfacaj dosieroj (angle "header file", "ĉapdosiero") kun la sufikso .h (ekz-e <stdio.h> en ekzempla programo). Por ricevi plenumeblan programon necesas bindi la dise kompilitajn modulojn.

Normale C-modulo estas unue antaŭtraktata, poste tradukata. La plej ofte uzataj antaŭtraktilaj rimedoj estas la komandoj #include ("inkludu"; ĝi kvazaŭ kopias sian operandan dosieron en la lokon kie ĝi aperas) kaj #define ("difinu"; uzata precipe por difini konstantojn, kiel en nia ekzemplo).

C-modulo estas sekvenco de deklaroj validaj en la koncerna dosiero. Deklaro de variablofunkcio estas aŭ loka al la dosiero (static, "statika"), aŭ malloka kaj valida por la tuta programo (extern, "ekstera"). Por uzebligi mallokajn nomojn en aliaj moduloj, la koncernajn deklarojn (eventuale, iom reduktitajn) necesas meti en interfacan ĉapdosieron, inkludotan en ĉiun uzantan modulon. (Tio estas analogia al la difinaj kaj realigaj moduloj de MODULA.) La deklaroj povas enteni oportunan komencvalorizon.

La tekston de C-modulo oni povas sufiĉe libere intermiksi kun komentarioj; la komentariaj krampoj havas la formon

/* ... */

La datumtipoj en C estas simplajkunmetitaj. Inter la unuaj C disponigas plurajn entjerajn kaj reelajn tipojn, por difini la duajn, kvin tipkonstruilojn: tabelo, rikordo struct, referenco, unio, funkcio; krome, estas fikcia vakua tipo void. Per tipdifina frazo typedef (la 3-a linio de la ekzempla programo) oni povas atribui al datumtipo nomon.

C havas unuecan sintakson por difini kunmetitan datumtipon kaj por esprimi ties malkomponon (atingi anojn de kunmetita valoro, voki funkcion ktp). Ekz-e,

int (*rf)(float);

deklaras variablon rf referenci funkcion havantan unu glitpunktan (sekve, reelan) parametron kaj liverantan entjeron. La sintakso de funkcivoko per rf havas tian saman formon:

i = (*rf)(2.78);

(la unua krampoparo necesas por indiki, ke la elreferencado aplikendas al la funkcinomo, ne al la rezulto de la funkcivoko).

C disponigas seon if (linioj 8--10 de la ekzemplo) kaj kazan ordonon switch por branĉado, komenckondiĉan iteracion while (linioj 6--11 de la ekzemplo), tre lozan nombrilan iteracion for (kiu eventuale povas esti sennombrila), funkcivokon kaj reven'ordonon (linioj 8 kaj 12), tre oportunan parentezan ordonon (inter "{" kaj "}", ekz-e la korpo de la iteracio). C havas markojn kaj saltojn, sed ankaŭ pli altnivelajn elirejojn break, return kaj iom pli specialan continue, per kiuj oni povas pli facile eviti markojn ol en Paskalo.

La pli granda parto de C-programo konsistas el esprimoj. Simile al ALGOL-68 kaj malsimile ol Paskalo kaj ADA, C estas "esprimema" lingvo. Tio signifas, ke multaj programfrazoj, kiujn oni tradicie rigardas ordonoj --- precipe la valorizo --- en C estas uzebla en esprimoj (tiel estas en la linio 8). Laŭ Fortrana tradicio la valorizo estas signata per =, por la egalaĵo uzendas ==. La esprimoj en C havas 15 prioritatnivelojn, kio estas tro multe por averaĝa homo, kaj la prudentuloj ne ŝparas krampojn. Por pliaj detaloj vd la funkcion "ĉeno-al-entjero".

1996-02-29


cedil·o [PIV] ---

Fuŝa nomo por zoeto.

1996-11-03


cel·a ar·o, celaro ---

Vd ĉe ĵeto.

Angle: target set, codomain
France: ensemble d'arrivée
Germane: Wertbereich, Zielmenge
Ruse: oblastí znaĉenij funkcii

1996-02-29


cel·dosier·o ---

Vd ĉe paso.

Angle: output file, target file
Ruse: vyĥodnoj fajl

1996-02-29


cel·kod·o ---

Speco de maŝinlingvo por prezenti rezulton de programtraduko; tiu rezulta formo de la tradukita program(modul)o.

Angle: object code
Ruse: obìeknyj kod

1996-02-29


cel·komput·il·o [KKV] ---

La komputilo por kiu estas destinita produktata programaro; speciale, komputilo sur kiu ruliĝos tradukata programo (vd ilkomputilo, gasttradukilo).

Angle: target machine
Ruse: vyĥodnaâ maŝina, celevaâ maŝina, obìektnaâ maŝina

1996-02-29


cel·lingv·o [KKV] ---

La lingvo en kiun traduko estas farata. Kp fontlingvo.

Angle: target language, object language
Ruse: vyĥodnoj âzyk

1996-02-29


cel·modul·o, objektmodulo ---

Programmodulo post la prilaboro per tradukilo (i.a. per asemblilo), taŭga por plua traktado per bindilo, ŝargilo aŭ por registrado en celmodula biblioteko.

Ling. La konfuzo inter "cel" kaj "objekt" venas el la angla.

Angle: object module
Ruse: obìektnyj modulí

1996-02-29


cel·program·o [KKV] ---

Celmodulo.

Angle: target program, object program
Germane: Zielprogramm
Ruse: vyĥodnaâ programma

1996-02-29


centr*ig·i ---

Aranĝi la eligata(j)n linio(j)n centre inter la maldekstra kaj la dekstra marĝenoj, ekz-e kiel ni aranĝis la tekston de ĉi tiu artikolo. Oni ofte centrigas la ĉapitrotitolojn, aŭtor'indikojn, matematikajn formulojn ktp. Normala teksta redaktilo devas disponigi specialajn komandojn por centrigo.

Ling. PIV difinas centri kiel verbon transitivan (kun ekzemploj Zamenhofaj); PV doni por tiu senco kaj centri, kaj centrigi, ambaŭ kun Z. Ni preferas la formon centrigi, ĉar tio estas pli kohera kun la aliaj tekstoprilaboraj operacioj: dekstremigo, suprigo, kursivigo, marĝenigo --- kaj centrigo. Tiu formo estas tutcerte ĝusta gramatike:

centro -> centra -> centrigi.

Ke Z uzis "centri" kun la senco transitiva estas bedaŭrinda fakto, kiu faras la verbon "centrigi" dusenca, depende je tio, ĉu oni derivas ĝin el adjektivo (kiel mi preferas), aŭ el la transitiva "centri". Plej bone estus preferi la statan sencon de "centri", kiu ankaŭ estas ĝusta laŭ la eladjektiva derivo:

centri = esti centra:
_ĉiuj titoloj perfekte centras._

Angle: to center, centering
Ruse: centrirovatí

1996-08-24


CGI (de la angla Common Gateway Interface) ---

Normo por plenumigi eksterajn programojn sur servilo de TTT. La eksteraj programoj estas nomataj "kluzoj", ĉar ili funkcias kiel interfaco inter ekstera datumfonto kaj la servilo.

Simpla HTML-teksto, bildigata de onia foliumilo estas statika objekto, ĝi ekzistas en fiksita stato --- teksta dosiero, kiu ne ŝanĝiĝas. Kontraste al tio, CGI-programo estas plenumata realtempe, tial ĝi povas liveri "dinamikan" informon.

Ekz-e, oni povus disponigi grandan datumbazon al la mondo tra la TTT. Por tio oni kreas CGI-programon, kiun la TTT-demono plenumados por transmeti la datumojn al la datumbaza serĉilo, por ricevi la rezultojn kaj por bildigi ilin al la kliento. Tio estas tipa ekzemplo de la "kluzo", el kiu fakte estiĝis la tuta CGI.

Aliflanke oni atentu, ke per CGI oni fakte disponigas al la tuta mondo la eblon ruli programon per onia komputa sistemo, kio necesigas specialan datumprotekton.

Vd CGI Specification; ankaŭ ĉe NCSA kaj Stars.

1996-02-29


ChiWriter, X-Writer, [ĥi-rajter] ---

Teksta redaktilo oportuna por pretigo, per tre modestaj risurcoj, de matematikaj, ĥemiaj aŭ filologiaj artikoloj posedantaj la kvaliton de bona tajpaĵo. En unu verko la aŭtoro povas uzi 16 diversajn (sed egallarĝajn) tiparojn.

Interesa trajto de ChiWriter estas, ke ĝiaj linioj estas "pluretaĝaj". La krometaĝoj servas por loki diakritilojn aŭ eksterliniajn indicojn; la uzulo povas fari redaktojn en "sinkrona" reĝimo, traktante ĉiujn etaĝojn de unu signejo kiel unu tuton, --- aŭ malŝalti la sinkronigon kaj redakti la diversajn etaĝojn aparte (ekz-e ŝanĝi diakritilon super litero sen tuŝi la literon mem).

Por bildigo sur la ekrano kaj sur la papero estas uzataj la tiparoj de ChiWriter; do, enigante ĉapelitan literon (aŭ formulon) la uzulo vidas sur la ekrano la ĉapelitan literon (aŭ resp. la aranĝitan formulon), preskaŭ kiel ĉe la faksimila redaktado (preskaŭ, ĉar la ekranaj tiparoj tamen ne identas kun la printilaj).

Tial ChiWriter estas oportuna por prepari negrandajn tekstojn en Esperanto. Okaza uzulo povas surmeti la ĉapelojn per la krometaĝa rimedo (oni facile povas difini la koncernajn makroklavojn); kaj se oni intencas serioze uzadi la redaktilon, oni povas fari esperantigitajn tiparojn, en kiuj la ĉapelitaj literoj havos sian ĉapelon kune: la sistemo entenas simplan kaj oportunan tiparan redaktilon (rastruman).

Ekde la versio 3.00 la sistemo nomiĝas MegaWriter.

1996-02-29


cibernetik·o [PIV] ---

Kibernetiko.

Angle: cybernetics
Ruse: kibernetika

1996-02-29


cicer·o ---

"Libroj: Prestipo, kies grando estas 12-punkta, kaj servas kiel unuo de tipografia mezuro por la pli grandaj tipoj: kvarcicera tipo" [PIV].

Vd tipara grado.

Rim. La nomo "cicero" precipe taŭgas por la mezur'unuo uzata en la kontinenta Eŭropo; la Anglalingvuja pigo (angle "pica") havas similan rolon, sed estas iomete malpli granda. Vd punkto.

Angle: cicero; pica
Germane: (grobe) Cicero
Ruse: cicero

1996-02-29


cifer·a klav·ar·o ---

= Nombra klavaro.

1996-02-29


cifer·ec·a [KKV, Cab] ---

Rilata al, operacianta per cifereca prezento (kontraste al la analoga).

Ling. Iuj [RTA84] preferas havi specialan terminon diĝita:

Dum la ajektivo cifereca rilatas al informoj prezentataj per ciferoj (ekz-e, indikatoro), diĝita estas pli ĝenerala nocio. Ekz-e, en ordinara komputilo aŭ neanaloga cirkvito la informo fluas ne en cifera, sed en diĝita formo. La ciferoj aperas nur en la finŝtupo.

Tiu obĵeto ne estas senriproĉa. La sufikso -ec estas enŝovita ĝuste por fari la aludatan distingon (ne tre gravan, ja la angla kaj la rusa ĝin malatentas; sed la sufikso nepre bezonatas en ciferecigi): cifereca estas io esence ekvivalenta al ciferoj, sed ne nepre cifera. Se la koncerna indikatoro montrus la rezulton analoge, per nadlo, ĉu ĝi estus nadlanadleca? Iuj uzas diĝita adjektive kaj karaktro substantive; tio estas malsistema. --- Estas ankaŭ aliaj fakuloj, kiuj konfuzas ciferojn, nombrojn kaj numerojn, kaj diras numera [laŭ la angla mistermino numeric(al) control, vd cifereca stirado].

Nedezirinda sekvo de la adopto de diĝita estus, ke per retroderivado oni povus erare pensi, ke "cifero" en Esperanto estas "diĝito".

Angle: digital, numeric(al)
Pole: cyfrowy
Ruse: cifrovoj

1996-10-09


cifer·ec·a komput·il·o ---

Komputilo kiu traktas datumojn en cifereca prezento.

Angle: digital computer
Ruse: cifrovaâ ÈVM

1996-02-29


cifer·ec·a prezent·o ---

Prezento per finia signaro, t.e. indikado de unu el finia nombro da alternativoj per signo aŭ grupo de signoj (matematike tio ekvivalentas al ciferoj, vd kodo).

Angle: digital representation
Ruse: cifrovoe predstavlenie

1996-02-29


cifer·ec·a stir·ad·o ---

Teknologio koncernanta la aplikon de komputiloj por stirado de industriaj procezoj, ekz-e por stiri diversajn ilmaŝinojn. La stirado estas farata konforme al ciferecaj datumoj (ekz-e prezentantaj la koordinatojn de la ilmaŝinaj organoj). La datumoj estas traktataj per komputilo kaj registrataj sur konvena datumportilo, uzota de la ilmaŝino. Kp komputilizita fabrikado.

Angle: numerical control
Germane: numerische Steuerung
France: commande digitale
Ruse: ĈPU, ĉislovoe programmnoe upravlenie

1996-02-29


cifer·ec·ig·il·o [Pfei] ---

Aparato aŭ programo por konverto de analogaj datumoj (ekz-e grafikaj, vd skanilo) en diskretajn (ciferecajn); kp rastrumigilo, diskretigo.

Angle: A/D converter, analog-to-digital converter, digitizer, quantitizer
France: numériseur
Ruse: analogo-cifrovoj preobrazovatelí, ACP

1996-10-21


cifer*o ---

"Skribsigno de nombroj: arabaj (1, 2, 3 ktp), romanaj (I, II, V, X ktp)" [PIV].

Por la nombroj en la deksesuma nombrosistemo (tre grava en komputiko), krom la dek Eŭropaj ciferoj estas uzataj la literoj A, B, C, D, E, F.

Rim. La termino araba cifero estas konfuziva. Pri la anoj de la sekvenco 1, 2, 3... oni prefere diru Eŭropa cifero. Vd numeralo, nomo, signo, bito, Rom(an)a, cifereca, majuskla cifero, minuskla cifero.

Angle: digit
France: chiffre
Hispane: cifra
Germane: Ziffer
Itale: cifra
Ruse: cifra

1996-02-29


cikl·a list·o, ringa listo ---

Ligillisto kies lasta ano referencas la unuan.

Angle: circular list
Ruse: kolícevoj spisok

1996-02-29


cikl·a ŝov·o, ringa ŝovo ---

Vd ŝovo.

Angle: circular shift, end-around shift
France: décalage circulaire [cyclique]
Germane: Umlaufverschiebung, Ringschieben
Ruse: cikliĉesij sdvig

1996-02-29


cikl*o ---

  1. En grafeo, ĉeno kondukanta de vertico al ĝi mem; en sendirekta grafeo tiu vojo devas pasi tra alia vertico, en direkta grafeo eblas unuverticaj cikloj. Simpla ciklo estas ciklo en kiu ĉiuj vertic'aperoj, krom la komenca kaj la fina, estas malegalaj. En direkta grafeo oni povas konsideri senorientajn ciklojn (por kiuj la eĝdirekto ne estas atentata), kaj orientitajn ciklojn (en kiuj ĉiu eĝo estas pasata laŭ ĝia direkto).
  2. Estu m, n naturaj nombroj, m>=n; tiam "n-elementa ciklo" estas tia permutaĵo de {1,...m} ke
Kp iteracio, maŝo.

Angle: cycle
Ruse: cikl

1996-02-29


cim*o [Jel] ---

Ĵargona vorto por eraro, programa fuŝo (neevitebla tradukprunto el la angla).

Angle: bug
Ruse: dyrka, ĵuk, laĵa

1996-02-29


cirkumfleks*o ---

  1. (Fonetiko) Tona akcento en la klasika greka (leviĝanta-falanta), serba-kroata (falanta-leviĝanta), sveda k.a. lingvoj, grafike indikata per ĉapelo, tildo aŭ supersigna arketo.
  2. Evi. Libroj: Ĉapelo: "Supersigno, kun formo de akuta kaj malakuta angulo, kiun oni uzas por ŝanĝi la sonon de kelkaj vokaloj aŭ konsonantoj" [PIV].  Fake tiu difino estas francaĵo: en la greka oni uzas ankaŭ aliajn signojn por indiki la cirkumfleksan akcenton.
Angle: circumflex
Germane: Zirkumflex, steigend-fallender Akzent
Ruse: cirkumfleks, oblegĉënnoe udarenie

1996-04-07


cirkvit·kart·o [MMES] ---

En mikrokomputilo, ŝanĝebla panelo sur kiu estas muntita cirkvitaro kun la bornoj necesaj por konektado en ĉasia kartingo.

Angle: circuit board, circuit card
France: carte, plaque
Germane: Karte, Leiterplatte
Ruse: montaĵnaâ plata

1996-02-29


cirkvit*o ---

"La vojo, laŭ kiu kurento povas cirkuli: fermita, malfermita cirkvito; interna, ekstera, cirkvito, paralelaj, seriaj cirkvitoj (...)" [PIV].

Angle: circuit
Ruse: sĥema

1996-02-29


cit·il*o ---

Libroj: "Ĉiu el la duopaj skribaj aŭ tipografiaj signoj uzataj por limsigni citaĵon" [PIV].

Oni distingas citilojn surliniajn (<...>, Unikode 00AB kaj 00BB) kaj eksterliniajn. Ĉi lastaj povas esti unustrekaj ('...') aŭ dustrekaj ("..."), sencumhavaj (6-citiloj, 9-citiloj) aŭ sensencumaj (rektaj, lepor'oreloj: "..."). En komputiko citiloj servas por prezenti tekstajn literalojn: signoĉenojn kaj signojn. Kp apostrofo, colsigno.

La sencumhavajn citilojn iuj nacioj (ekz-e la germanoj) plu turnas enen (historie tiu tradicio estas pli antikva), aliaj (la francoj, la rusoj), eksteren. Tial preferindas diri "supra 66-citilo", "duobla plio-citilo" ol resp. "maferma superlinia citilo" kaj "ferma surlinia citilo". Pli kompleta kaj sennaciigita nomaro troveblas ĉe la priskribo de kromaj signoj tipografiaj.

Angle: quote, quotation mark
Germane: Anfürunszeichen, Gänsefüy¨chen
Ruse: kavyĉka

1996-09-10


COBOL ['koŭbol], Kobolo ---

Programlingvo por ekonomiaj problemoj; ĝi havas riĉan esprimilaron por dosiertraktado kaj simbolaron imitantan la anglan lingvon (vd sintaksa sukero).

1996-02-29


codorom-leg·il·o ---

Aparato por legi datumojn de codoromo per laserradio. Codorom-legilo povas esti aparte enujigita kaj uzata kiel aŭtonoma ekstera ekipaĵo, aŭ ĝi povas esti muntita en la komputilon kiel ties interna organo.

Angle: CD ROM drive
Ruse: diskovod PZU KD

1996-02-29


codorom·o [Pt] ---

Optika disko uzata en komputiko estiel nurlega memoro. Grava avantaĝo de codoromo estas la eblo amase, rapide kaj malmultekoste produkti la portilojn kaj la registraĵojn. Codoromoj servas por komputopreta eldonado (ankaŭ ne tute ĝuste nomata elektronika publikigo, kvankam la uzata teĥniko estas lasera) de ampleksaj enciklopedioj, vortaregoj ktp (ekz-e 680 Mbajt longaj). La evoluigon de la codoroma teĥniko nemalmulte favoris la apartaĵoj de la japana skribo: la codoromoj montriĝis oportunaj por teni la bildojn de malfacile kodeblaj hieroglifaj manuskriptoj.

Angle: CD ROM, compact disc read-only memory,
France: CD ROM
Germane: CD ROM
Ruse: PZU KD, postoânnoe zapominaûçee ustrojstvo na kompakt-diske

1996-02-29


col*o ---

PIVe:

  1. Malnova mezurunuo de longo: franca colo (27 mm), prusa colo (2.61 cm), rusa colo (2.54 cm)...
  2. Nuna mezurunuo de longo en Britujo (2.54 cm).

Angle: inch
Ruse: dûjm

1996-02-29


col·sign·o ---

Lepor'oreloj, rekta dustreka citilo aŭ la sekundosigno ". Anglalingvuja simbolo de colo (ekz-e 3.25"-a disketo, t.e. "tri-kaj-kvaron-cola disketo").

Angle: inch sign, second sign
Ruse: lapki, sekunda

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]