![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
Angle: latin letter c with circumflex
1996-01-21
Ĉapel·il·o ---
Komerce farita verkilo por Esperanto-tekstoj sur IBM-PC kun Vindozo ekde la eldono 3.0. La helpilo kaj dialogo en Ĉapelilo estas tute en Esperanto.
1996-01-21
ĉapel*o ---
La signo ^ (Askie 94). En la rusa fakĵargono ĝi estas nomata "tegmento".
La ĉefa funkcio de la signo estas servi estiel diakritilo: "Esperanto havas kvin ĉapelitajn literojn" [PIV] (oni ne forgesu ankaŭ pri la sesa, la birethava Ŭ!). Inter aliaj gramatikaj roloj de ĉapelo menciindas la cirkumfleksa akcento en la greka, indiko de forfalinta litero en la franca (kp la francan "fenêtre" kaj nian "fenestro"n).
Ĉapelo estas supersigno en multaj lingvoj, i.a. Esperanto, franca, navaha, portugala, rumana, slovaka, slovena, vjetnama. Precipe riĉa je ĉapelitaj literoj estas la kimra, kie la ĉapelon povas surhavi la literoj a e i o u w y (longaj sonoj).
Pro la Askia mizero komputikistoj ofte (mis)uzas la ĉapelsignon por grafike prezenti alsupran sagon (ekz-e antaŭ supra indico), stirsignon (^c por Stir+c) ktp.
Angle: hat, circumflex, caret
Ruse: kryŝa
1996-10-06
ĉap*o ---
1996-01-21
ĉar*et·o ---
"Movebla parto de skribmaŝino, konsistanta ĉefe el kaŭĉuka cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas la papero, kaj el la ĝin portanta ĉasio" [PIV]; kp kursoro.
Angle: carriage
Ruse: karetka
1996-01-21
ĉef·dosier·o ---
Etalona dosiero entenanta relative stabilan kaj ofte uzatan informon pri aplikkampo, kontraste al eneliga dosiero, malneta dosiero, arkiva dosiero.
Angle: master file
Germane: Hauptdatei,
Stammdatei
Ruse: osnovnoj fajl
1996-01-21
ĉef·indeks·o ---
La indekso de indekshava dosiero aranĝita laŭ ties ĉefŝlosilo.
Angle: primary index, main index
Ruse:
osnovnoj indeks
1996-01-21
ĉef·kart·o [Jel, Pfei], patrinplato [MMES] ---
Cirkvitkarto sur kiu estas muntitaj la ĉefaj blokoj de komputilo (precipe la ĉefprocesoro); la funkcioj de la ĉefkarto estas etendeblaj per kromaj cirkvitkartoj (kromkartoj), kiuj povas, ekz-e, pligrandigi la ĉefmemoron aŭ stiri vinĉestron (tial ruse oni iam nomas ĉefkarton "duaranga karto"). Kp kartujo.
Angle: mother board; backplane
France:
carte mère
Germane: Kartenchassis, Grundplatine
Ruse: obìedinitelínaâ plata, materinskaâ plata
1996-01-21
ĉef·komput·il·o [Pfei] ---
En plurkomputila sistemo, la komputilo plenumanta la plej grandan parton de la komputado.
Rim. Kp gastiga komputilo, ilkomputilo, retnodo.
Angle: host computer, host
Ruse: glavnaâ
ÈVM, GÈVM
1996-01-21
ĉef·liter·o ---
Litero en formo relative pli granda, klara aŭ eleganta, kiel la majusklaj literoj de la antikvaj surskriboj, tial opiniata speciale konvena por la komenca pozicio (en propraj nomoj, komence de frazo ktp); ano de la serio A, B, C... kontraste al la etliteroj a, b, c... Kutime la programlingva biblioteko disponigas funkcion por konverti etliteron en la respondan ĉefliteron (ekz-e CAP en MODULA). Kp registrumo.
Ling. Laŭ PIV, ĉeflitero estas "1 Ornamita litero en komenco de ĉapitro, libro ktp 2 Majusklo", dum "majusklo" estas difinita per "ĉeflitero" Nu, en la fakaj tradicioj majusklo havas iom aliajn signifojn, kaj por la 1-a signifo ("Ornamita litero...") multe pli internacia termino estas inicialo (ankaŭ registrita en PIV).
Angle: capital letter
Germane: groy¨er
Buchstabe
Pole: duża litera
Ruse:
bolíŝaâ bukva, zaglavnaâ bukva
1996-01-21
ĉef·memor·o ---
Konsiderinde ampleksa memoro senpere adresebla per la ĉefprocesoraj komandoj.
Rim. Kp kaŝmemoro, reĝistro, memorhierarkio.
Ling. En la anglalingva mikrokomputila mondo kutimas sonora kvankam nelogika kontrastigo:
Angle: core, main store, primary memory, RAM
Germane: Hauptspeicher
Ruse: operativnaâ
pamâtí
1996-01-21
ĉef·organ·o ---
Procesoro plenumanta en komputilo la ĉefajn funkciojn de datumprilaboro kaj stirado de aliaj organoj.
Angle: CPU, central processing unit
Ruse:
CU, centralínoe ustrojstvo
1996-01-21
ĉef·procesor·o ---
La aktiva parto de la ĉeforgano (precipe, la stir'organo kaj la aritmetikilo). Kp kromprocesoro.
Angle: central processor
Ruse: CP,
centralínyj processor
1996-01-21
ĉef·program·o [Cab] ---
Ĉe disa tradukado (precipe en FORTRAN, PL/I, C), programparto kiu unua ricevas la stiradon kaj vokas aŭ lanĉas aliajn (sub)programojn.
Angle: main program
Ruse: golovnaâ
programma, korení
1996-01-21
ĉef·registr·um·o ---
Ĉeflitera registrumo.
Angle: case, CAP shift
Ruse: verĥnij
registr
1996-01-21
ĉef·ŝlos·il·o ---
En indekshava dosiero, la ŝlosilo laŭ kiu estas ordigitaj la rikordoj kaj aranĝita la ĉefindekso. Oni havas intereson elekti ĉefŝlosilo tiun el la serĉoŝlosiloj, kiu plej gravas por la rendimento de la sistemo. Kp kromŝlosilo.
Angle: primary key
Ruse: perviĉnyj klûĉ
1996-01-21
ĉel*o ---
Memorero, malpleja adresebla elemento de ĉefmemoro. Ankaŭ vd sterntabelo.
Angle: location, cell
Ruse: âĉejka
1996-01-21
ĉen·fin·il·o ---
En signoĉenoj de kelkaj programlingvoj, signo indikanta la finon de la utila datumo (la resto, "la vosto" de la signoĉeno estas nedifinita "rubaĵo"). Laŭ la tradicio de C oni ofte uzas en tiu funkcio la stirsignon NUL.
Angle: string terminator, rogue value
Ruse:
priznak konca
1996-01-21
Angle: string
France: chaîne
Pole: l/an´cuch
Ruse: cepoĉka, stroka
Tia vojo v0
e1 v1 e2 v2 ...
v[n-1] en vn ke ĉiuj eĝoj ei ĝin
konsistigantaj estas diversaj. Ĉeno, en kiu
v0=vn kaj n>0, estas ciklo. Simpla ĉeno estas ĉeno
kies ĉiuj verticoj v[i]
estas diversaj. Vd Hamiltona problemo, problemo pri
la Konigsbergaj pontoj.
Angle: path
Ruse: cepí
1996-01-21
ĉen·stabl·o [PIV], dukto [Jel] ---
Vico de paralele funkciantaj procezoj aŭ procesoroj, interagantaj tiel, ke la eligaĵo de unu estas la enigaĵo de la sekva. Ĉenstabla procesoro konsistas el pluraj elementoj, ĉiu el kiuj plenumas sian parton de komandotraktado: venigon de komando; ĝian analizon; venigon de la operandoj; operacion super la valoroj de la operandoj; registradon de la rezulto. Ĉe tia aranĝo la sekva(j) komandoj komencas plenumiĝi antaŭ ol finiĝas la pli frue komencita(j). En operaciumoj ĉenstablon formas pluraj taskoj tiaj, ke elira datumstrio de unu estas la enira datumstrio de la sekva (vd dukto).
Angle: pipeline
France: canal
Ruse: konvejer
1996-01-21
Agoj por haltigi taskon aŭ procezon de ekstere (el alia tasko), precipe sekve de eraro aŭ misfunkcio.
Ling. Abort(ig)i estas vorto ne nur malagrabla (pro sia ĉefa signifo --- interrompi gravedon, kiu estas la sola vere internacia kaj etimologie ĝusta) sed ankaŭ nepreciza: oni povus heziti, ĉu "abortigu x-on" temas pri ĉesigo de x, ĉu pri ĝia ida tasko.
Angle: abort, kill
France: abandon
Ruse: prekraçenie, snâtie
1996-01-21
ĉie*a funkci·o, totala funkcio ---
Funkcio f: X->Y estas ĉiea funkcio super X, se ĝi estas difinita (konverĝas) por ĉiu x el X. Se estas tia x EN X, ke f(x) ne estas difinita (diverĝas), tiam f estas iea (aŭ parta) funkcio (super X).
Angle: total function
Ruse: vsûdu
opredelënnaâ funkciâ
1996-01-21
ĉies*aĵ·o ---
Vd publikaĵo.
Angle: public domain software, freeware
Ruse: besplatnoe programmoe obespeĉenie
1996-01-21
ĉifr·o·ŝlos·il·o ---
Parametro de ĉifrado, determinanta unu el la eblaj varioj de la ĉifro; por malĉifrado necesas scii la ĉifran algoritmon kaj la ĉifroŝlosilon.
Angle: encryption key
France: clé de
chiffrage
Germane: Chiffrierschlüssel
Ruse: klûĉ ŝifrovaniâ
1996-01-21
1996-01-21
Ĉomski, Noam ---
Usona sciencisto kaj politikisto (Avram Noam Chomsky, naskita en Filadelfio, 1928-12-07). Fondis la teorion pri generaj gramatikoj kaj komputikan studon de la formalaj lingvoj (vd hierarkio laŭ Ĉomski).
Ling. Etimologie la familinomo Chomsky aspektas kiel ordinara Ruslanda familinomo Ĥomskij, kaj ĝuste tia estas ĝia tradicia elparolo en la rusa scienca mondo (ruslingve tiu formo havas kroman avantaĝon de facila deklinacieblo). Male, la gazetistoj rusaj uzas la anglan (mis)legon "Ĉomski". Ĉar Ĉomski sian tutan vivon loĝis en Usono, tiu Usona formo ŝajnas preferinda por la elparolo en Esperanto.
1996-01-21
Ĉurĉ·a tez·o ---
La multaj provoj precizigi (formaligi) la nocion de komputeblo (Turinga aŭtomato, rekursiaj funkcioj, reĝistraj aŭtomatoj ktp) rezultigis unu saman klason de komputeblaj funkcioj. Surbaze de tiu sperto Ĉurĉo formulis en 1936 la sekvan tezon, kiu ricevis lian nomon:
Ĉiu funkcio, kiu estas komputebla laŭ la intuicia senco de la vorto, estas rekursia (resp. Turinge komputebla, lambdo-kalkule difinebla ktp) funkcio.La Ĉurĉa tezo ne estas matematike pruvita (aŭ pruvebla) aserto, ĉar la nocio de "intuicisenca komputeblo" estas esence nepreciza.
Ling. Nomita laŭ la Usona matematikisto A. Church.
Angle: Church thesis
Ruse: tezis Ĉërĉa
1996-01-21
Ĉurĉ·o, Alonzo ---
Usona matematikisto kaj logikisto (naskita en Vaŝingtono, 1903-06-14). Inventis lambdo-kalkulon, pruvis nedecideblon de kvantorlogika kalkulo, proklamis la Ĉurĉan tezon.
Angle: Alonzo Church
Ruse: Ĉërĉ
1996-01-21
ĉu·sign·o [PIV] ---
La demandosigno.
Angle: question mark, whatmark
Ruse:
voprositelínyj znak
1996-01-21
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)