![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
Aliflanke, se oni bezonas dukolumnan tekston, paĝotitolojn, piednotan administrilon, aŭtomatan generadon de indekso ktp, oni ne trovos tiujn funkciojn en la debuta versio. Tamen Ĉapelilo povas kunlabori kun aliaj Vindozaj produktoj. Por kiu la aranĝofunkcioj de la unua versio de Ĉapelilo estas tro modestaj, tiu povas entajpi sian tekston Ĉapelile, ortografie kontroli ĝin Ĉapelile kaj poste eksporti la korektitan kaj elformulitan version al aranĝe pli povuma kompostilo kiel Pagemaker ktp aŭ al alia tekstotraktilo. La eksporto mem povas efektiviĝi rekte tra la Vindoza poŝo aŭ tra dosiero. Ankaŭ en la fremda ilo oni povas post la importo plu apliki la kunliveratajn TTF-tiparojn de Ĉapelilo.
La interna prezento de Ĉapelilo estas bazita sur la Latina-1, sed kun la sekvaj ŝanĝoj:
| 16 | 10 | Lat-1 | Lat-3 | Ĉapelilo |
|---|---|---|---|---|
| 80 | 128 | nenio | nenio | o/ |
| 81 | 129 | nenio | nenio | y´ |
| 8D | 141 | nenio | nenio | ae |
| 8E | 142 | nenio | nenio | aa |
| 8F | 143 | nenio | nenio | y´ |
| 90 | 144 | nenio | nenio | o/ |
| 9D | 157 | nenio | nenio | ae |
| 9E | 158 | nenio | nenio | aa |
| A6 | 166 | | | Ĥ | | |
| AC | 172 | NE | Ĵ | NE |
| B6 | 182 | |P | ĥ | |P |
| BC | 188 | 14 | ĵ | 14 |
| C5 | 197 | aa | Ċ | Ĵ |
| C6 | 198 | ae | Ĉ | Ĉ |
| D0 | 208 | dh | nenio | Ĥ |
| D8 | 216 | o/ | Ĝ | Ĝ |
| DD | 221 | y´ | Ŭ | Ŭ |
| DE | 222 | th | Ŝ | Ŝ |
| E5 | 229 | aa | ċ | ĵ |
| E6 | 230 | ae | ĉ | ĉ |
| F0 | 240 | dh | nenio | ĥ |
| F8 | 248 | o/ | ĝ | ĝ |
| FD | 253 | y´ | ŭ | ŭ |
| FE | 254 | th | ŝ | ŝ |
La verkilojn produktis Germania familia firmao Professional Consulting kun sidejo proksime al Frankfurto-ĉe-Majno. La firmaestro estas konata kiel unu el la aŭtoroj de la populara revuo "Monato", PEJNO Simono --- plumnomo, malantaŭ kiu sin kaŝas la Angla komputilisto Simon Payne.
La enkonduka prezo estas 200 germanaj markoj plus ekspedo. La adreso:
S-ro PEJNO SimonoTelefono kaj faksilo: +49-6081-3955
Reto: <100103.24@copuserve.com>
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)