[Supren][Indekso][Instrukcio]

D ---

  1. La kvina litero en la alfabeto de Esperanto.
  2. Roma cifero (500).
  3. Deksesuma cifero (dekume 13).
  4. En pluraj programlingvoj d servas por indiki duoblan precizon en prezento de dekuma numeralo.
  5. (d) mallongigo de la onoprefikso deci-, indikanta dekonojn.
    1996-02-29

[Evi.] data·o [SPIV] ---

Datumo.

Ling. Datao estas la plej ĵusa variaĵo en la serio donitaĵo --- datumo --- dateno... kaj (ankoraŭ?) la malplej ofte uzata. Ĝia ĉefa malavantaĝo (krom la neakceptiteco) estas tio, ke ĝiaj kunmetaĵoj ne impresas kiel unu vorto (ekz-e, databazo riskas impresi, precipe en la buŝa parolo, kiel data bazo; tio estas egale [mal]grava, kiel la kolizio kun dat-um-i).

1996-02-29


[Evi.] daten·o [SPIV] ---

Datumo.

Ling. La vorto aperis por eviti kolizion inter datum-o kaj dat-um-o; ĝi imitas la germanan "Daten". Tiun formon akceptis multaj esperantistoj (precipe en la Okcidento). Cetere, ankaŭ ĝi estas misanalizebla: dat-en-o; ekz-e, ĉu dateneligo estas daten-eligodat-eneligo? Ĝin sekvis datao.

1996-02-29


datum·an·o, datum'artikolo, datumero [Cab] ---

Nomebla parto de datumo, atingebla kiel aparta objekto: rikordo, ties kampo, elemento de tabelo.

Angle: data item
Ruse: èlement dannyĥ

1996-02-29


datum·ar·o, fizika dosiero ---

Nuda kolekto de datumoj, sendepende je ĝia situo en komputa sistemo. Datumaro kun sia operaciuma nomo estas dosiero.

Angle: data set; document
France: ensemble de données
Germane: Datenmenge
Ruse: nabor dannyĥ

1996-02-29


datum·bank·o ---

Kolekto de datumoj (datumbazoj, dosieroj) pri iu aplikkampo.

Angle: data bank
Ruse: bank dannyĥ

1996-02-29


datum·baz·a lingv·o ---

Kombino de datumpriskriba lingvo kaj datummanipula lingvo.

Angle: data-base language
Ruse: âzyk bazy dannyĥ

1996-02-29


datum·baz-manipul·il·o ---

Vd DBM.

Angle: data-base management system
Ruse: sistema upravleniâ bazami dannyĥ

1996-02-29


datum·baz·o ---

Kolekto de interligitaj datumoj uzataj de pluraj aplikoj per datumbaz-manipulilo (DBM).

Angle: data base
France: base de données
Germane: Datenbasis
Ruse: baza dannyĥ

1996-02-29


datum·bus·o ---

Buso destinita por transmeti ĝeneralajn datumojn en komputilo. Normale datumbuso ebligas paralelan transmeton de tuta ĉelo. Kp adresbuso.

Angle: data bus, data path
Ruse: ŝina dannyĥ

1996-02-29


datum·flu·a arkitektur·o ---

Tia aranĝo de komputilo, ke la plenumon de ĉiu komando startigas la preteco de ties operandoj; antaŭdifinita linia ordigo de la komandoj malestas. En la priskribo de la datumfluo la operandoj estas indikataj ne per la adresoj de variabloj sed per la komandoj, kies rezultoj estas uzendaj. Datumflua arkitekturo respondas al funkciaj programlingvoj. Kp Neŭmana arkitekturo.

Angle: dataflow machine
Ruse: maŝina upravlâemaâ potokom dannyĥ

1996-02-29


datum·flu·a diagram·o ---

Direkta grafeo kies verticoj respondas al la variabloj kaj esprimoj de programo. Eĝo iras el vertico A al vertico B sse A estas senpere uzata en la komputado de B.

Angle: data-flow chart
Germane: Datenfluy¨plan
Ruse: informacionnyj graf

1996-02-29


datum·koher·o ---

La eco de bonstata datumbazo havi ĉiujn datumanojn apartenantaj al unu sama versio.

Angle: data consistency
Ruse: soglasovanností dannyĥ, celíností dannyĥ

1996-02-29


datum·kontrol·o ---

Testado, ĉu datumo (precipe, kruda datumo) posedas postulatajn ecojn (ekz-e ĉu numerala kampo de enigaĵo konsistas el ciferoj, ĉu ĝia valoro situas en antaŭvidita intervalo ktp).

Angle: data validation
France: validation de données
Germane: Datenprüfung
Ruse: proverka dannyĥ

1996-02-29


datum·manipul·a lingv·o ---

Parto (sublingvo) de datumbaza lingvo. Ĝi disponigas rimedojn por registrado, serĉo, ĝisdatigo kaj forviŝo de datumoj, kutime pli povumajn ol tiuj de ĝeneralcelaj programadaj lingvoj. Datummanipulaj lingvoj disponigataj al fina uzulo en dialogo ankaŭ nomiĝas informmendaj lingvoj.

Angle: data manipulation language
Germane: Datenbehandlungssprache
Ruse: âzyk manipulirovaniâ dannymi

1996-02-29


datum·o [KKV, SPIV], datenoj, dataoj ---

Informo esprimita en maniero, kiu faras ĝin taŭga por traktado pure aŭtomata aŭ komputilizita.

Ling. Malgraŭ la etnolingvaj kutimoj estus preferinde ne pliigi la aron de vortoj nurpluralaj (ja tondilo, pantalono en multaj etnolingvoj estas nurpluralaj, sed tute regulaj en Esperanto). Se necesas indiki datum'elementon oni uzu datumanon. --- La kritikon de donitaĵo, dateno, datao vidu sub tiuj kapvortoj. Datumo estis la unua el la serio de speciale komputikaj fakvortoj por la koncerna signifo (jam en 1972 [KKV]; Waringhien ĝin registris en 1976 en la Suplemento al sia Esperanto-Franca Vortaro; poste ankaŭ aliaj verkoj [Ber85, Cab, MMES, Kra83, Vat89]. "Datumo"n preferas la fakuloj de la "Budapeŝta skolo", ankaŭ eksterfake ĝi estas uzata --- ekz-e de Piron, "Kiel la personeco sin strukturas", 1983.

Fakte ĉiuj tri formoj, senpere aŭ tra la latina, devenas el doni, kaj tiu deveno estas ankoraŭ klare konsciata; la kutima Zamenhofa procedo en tiaj kazoj estus apliki la sufikson -um (rezultus donumo), sed ni ne scias pri uzoj de tiu latenta derivaĵo kaj ne intencas pliigi la nombron de la variaĵoj. La avantaĝoj de datumo estas ĝia konsiderinda akceptiteco kaj la respektinda deveno el angla-latina "datum".

Oni obĵetis (P. Jelenc), ke

Preskaŭ neniu komputiluzanto en Usono scias, ke "data" estas pluralo de "datum" ... la vorto "datum" preskaŭ ne ekzistas en la anglalingva mondo krom ĉe tiuj klasike edukitaj. Kaj la sama validas (kvankam ne tiom ekstreme) por "media"/"medium".

Nu, la singularon scias ĉiuj lernintaj la la anglan (la nedenaskaj parolantoj, kiuj bezonis konsulti la vortaron); ke la denaskaj parolantoj iom lernu estas ne nur justa (ĉiel ajn ili restas privilegiitaj), tio ankaŭ utilas por ilia studo de sia gepatra lingvo.

Cetere, datum estas singularo ne nur de la angla "data", sed ankaŭ de la germana "Daten". Do, "datumo" estas la plej internacia.

La konfuzo kun la verbo datumi malprobablas, tiom pli ke en la moderna lingvo oni diras dat(iĝ)i, kaj tiu formo estas registrita en PIV ĵus antaŭ datumi. Kurioze, neniu alia el la multegaj kalemburaj vortoj de Esperanto:

er-aro, eks-tera, ekzempl-ero sin-takso, form-ulo, sin-kronigo, de-klaro, kol-ego, kon-sento, konk-reta, line-ara, reg-ulo, inter-valo

kaŭzis similan antaŭzorgemon. En SPIV "datumo" aperas sub dat-, do, kiel dat-umo; tio estas mallogika: oni ja ne listigas forumon ĉe for, nek sternumon ĉe sterni Etimologie tia kunigo estus egale pravigebla, kiel por dato/datumo, sed en la vortosistemo de Esperanto ili estas same senrilataj, kiel sama/samumo, kosto/kostumo.

Vd [Fischer-92, Kiselman-92]

Angle: data (pl de datum)
Germane: Daten (pl de Datum)
Ruse: dannye

1996-02-29


datum·port·il·o [KKV] ---

Fizika objekto destinita por konservi datumojn (trukartoj, disko ktp).

Angle: volume; data medium
France: support de données, milieu de données
Germane: Datenträger
Ruse: nositelí dannyĥ

1996-02-29


datum·pri·skrib·a lingv·o ---

Lingvo por priskribi la strukturon de datumbazo.

Angle: data description language, data definition language
Ruse: âzyk opisaniâ dannyĥ

1996-02-29


datum·protekt·o ---

  1. Juro: Datumsekurigo.
  2. Aparataj kaj programaj rimedoj por eviti perdon, koherrompon aŭ misuzon de informoj sekve de erara aŭ senrajta datum'atingo --- kp datumsekurigo. Ekz-e, oni protektas parton de ĉefmemoro (memorspacon de unu tasko kontraŭ atingo el aliaj taskoj, vd memorprotekto), dosieron, datumbankon. Protekto povas konsisti en malpermeso ŝanĝi rikordon se oni ne scias la pasvorton rajtigantan je tiu operacio.
Ling. Niaj difinoj de datumprotekto kaj datumsekurigo estas bazitaj sur la franca [Larousse-89]. Ŝajnas logika, ke oni volas esti sekura (ekster danĝero) kaj por tio aranĝas protekton. Bedaŭrinde, la anglalingvaj juristoj per sia "Data Protection Act" ktp konfuzas rimedojn kaj la celon.

Angle: data protection; security
France: protection de données
Ruse: zaçita dannyĥ

1996-02-29


datum·redukt(ad)o [KKV] ---

Transformado de fonta datumo en datumon pli kompaktan kajaŭ pli facile trakteblan. Ofte datumredukto estas parto de antaŭtraktado, ekz-e senbalastigo de krudaj datumoj liverataj de senintelekta sentilo.

Angle: data reduction
Ruse: sĵatie dannyĥ

1996-02-29


datum·registr·ad·o ---

Ĝenerala nomo de ĉia procedo, per kiu datumo estas transigata sur datumportilon en komputopreta (komputile legebla) formo.

Angle: data recording
Germane: Datenerfassung
Ruse: zapisí dannyĥ

1996-02-29


datum·sekur·ig·o ---

Tuto de rimedoj garantiantaj, unue, fizikan protekton de traktiloj kaj de datumportiloj kaj due, koheron kaj konfidencon de la informoj; kp datumprotekto. Vd atingorajto, atingokontrolo, versio, restaŭrkopio.

Angle: EDP security; data protection
France: sécurité informatique
Ruse: bezopasností dannyĥ

1996-02-29


datum·stri·o ---

Abstrakta sekvenca datumaro, ekz-e dukto vidata el interne de programo, kiu anas en ĉenstablo. Ofte ĝiaj datumanoj estas dispakitaj en vortojn, bajtojnblokojn kies longo ne kongruas kun la longo de la prezentataj datumoj.

Ling. Oni ne konfuzu datumstrion kaj datumfluon (datumflua arkitekturo, datumflua diagramo). --- La vorto strio en tiu esprimo estas uzata en la metafora senco, simila al "akvostrio", "fumstrio" ktp; tiun sencon registris PV per citaĵo el Kabe:

el la lada pluvtubo fluis su la pavimon mallarĝa akva strio

--- dum PIV ĝin ne mencias.

Angle: (data) stream
Ruse: potok dannyĥ

1996-09-25


datum·struktur·o ---

Maniero kunigi plurajn datumojn en unu tuton.

Angle: data structure
Germane: Datenstruktur
Ruse: struktura dannyĥ

1996-02-29


datum·tip·o ---

En programlingvoj, aro de valoroj kaj aro de operacioj super ili (abstrakta datumtipo); krome, por reala plenumo necesas implice aŭ malimplice difini konkretan prezenton por la valoroj kaj algoritmojn por la operacioj; kun tia kompletigo oni ricevas konkretan datumtipon.

En la objektema programado al la nocio de datumtipo respondas klaso.

En Paskalo, laŭ la sintakso

   datumtipo = simpla_tipo | malsimpla_tipo | referenca_tipo.

Pli detale la hierarkion de la Paskalaj datumtipoj prezentas la sekva listo:

Datumtipoj

Angle: data type
Ruse: tip dannyĥ

1996-02-29


datum·trafik·o ---

La nombro de pakaĵoj, cirkulantaj en komputila reto.

Angle: data traffik
France: trafic de donnée
Germane: Datenverkehr
Hispane: tráfico de datos

1996-02-29


datum·trans·met·o, komuniko ---

Transporto de datumo inter pluraj space disigitaj aranĝaĵoj (datumstacioj). Vd komuniksistemo.

Angle: data transmission
Ruse: peredaĉa dannyĥ

1996-02-29


DBM, datumbaz-manipulilo, datumbaz-manipula sistemo, DBMS ---

Programaro ebliganta difini la fizikan kaj logikan strukturojn de datumbazo, enigon kaj atingon de ĝiaj informoj.

Angle: data-base management system, DBMS
Ruse: SUBD, sistema upravleniâ bazami dannyĥ

1996-02-29


decid·ebl·a ar·o, rekursia aro ---

Aro A estas decidebla, se ekzistas algoritmo por determini (decidi), ĉu ajna donita objekto estas ĝia elemento, aŭ ne; pli formale (kaj reduktante ĉion al la entjeroj, vd aritmetikigo): se la karakteriza funkcio de A estas ĉiea rekursia funkcio. Kp komputebla aro, akcepti.

Ekz-e, la sekvaj aroj estas decideblaj aroj:

Angle: recursive set
Ruse: razreŝimoe mnoĵestvo, rekursivnoe mnoĵestvo

1996-02-29


decid·ebl·o ---

Problemo, eco aŭ rilato super klaso K estas decidebla, se ekzistas algoritmo, ebliganta por ajna k EN K determini, ĉu la koncerna demando estas respondenda per jesne. Ekz-e, la problemo, ĉu signoĉeno apartenas al kuntekstohava lingvo estas decidebla, ĉiuj NP-kompletaj problemoj, same --- dum la haltproblemo por Turinga aŭtomato estas nedecidebla. Kp decidebla aro, komputeblo.

Angle: decidability
Germane: Entscheidbarkeit
Ruse: razreŝimostí

1996-02-29


decid·tabel·o ---

Priskribo de la agoj, plenumendaj ĉe diversaj kondiĉoj, en formo de matrico kies vertikaloj respondas al kondiĉkombinoj kaj kies horizontaloj respondas al la agoj.

Angle: decision table
France: table de décisions
Germane: Entscheidungstabelle
Ruse: tablica reŝenij

1996-02-29


dediĉ*it·a ---

Pri risurco aŭ komputilo destinita tute por plenumi unu solan specialan funkcion aŭ tute disponigita al unu sola organo, aparato ktp. Ekz-e komputilo uzata nur por stiri ilmaŝinon aŭ permanenta konekto uzanta specialan lineon. Dediĉita risurco aŭ komputilo riskas longtempe restadi senokupa.

Angle: dedicated
France: dédié
Ruse: zakreplënnyj, specialínyj

1996-02-29


dedukt*i ---

Laŭ PIV,

tr fari konkludon el la tuto pri la partoj, el la specaro pri la specoj, el ĝenerala principo pri ĝiaj konsekvencoj: silogismo estas dedukta rezonado ...

dedukt·o. Konkludo, farita el la tuto pri la detaloj...

Kp derivi, inferenco. Fakte, dedukto estas uzata en la formala logiko kun tiu sama signifo, kiun "derivado" havas en genera gramatikokalkulo. --- Se G estas finia aro de propozicioj de teorio, la esprimo G |- A signifas, ke la propozicio A estas deduktebla (t.e. derivebla) el G per la deduktoreguloj (derivreguloj) de la teorio (kp valida).

Angle: deduce
Ruse: vyvodití

1996-02-29


defaŭlt·o [SPIV] ---

Valoro aŭ ago uzenda aŭ plenumenda se alio ne estas malimplice indikita. Kp pravalorizi, agordi, ŝlosilvorta parametro.

Ling. Eblaj alternativoj: apriora, pormanka. --- Eblas misanalizo de-faŭlt-o (faŭlto estas termino geologia).

Angle: default
Ruse: umolĉanie

1996-02-29


deklar·em·a lingv·o, neprocedura programlingvo ---

Tia programada lingvo, ke la programoj en ĝi prezentitaj indikas interdependaĵojn kaj rilatojn inter objektoj sen precizigi la plenumendajn agojn aŭ la ordon de komputado. Do, la programisto indikas ne tion, kion oni faru, sed plie deklaras ecojn de la serĉataĵoj, kiaj ili estas. Kp ordonema programlingvo.

Angle: declarative language, nonprocedural language
France: langage déclaratif
Germane: beschreibende Programmiersprache
Ruse: deklarativnyj âzyk, neprocedurnyj âzyk

1996-02-29


deklar*o [KKV, Jel] ---

Programlingva frazo indikanta tipon aŭ signifon de programa objekto (nomo, konstanto, variablo, proceduro) por iu regiono (ekz-e bloko). Vd konstantodeklaro, tipdeklaro, variablodeklaro, procedurdeklaro, funkcideklaro. Kp ordono.

Rim. Laŭ la tradicio de Paskalaj lingvopriskriboj oni ofte rezervas la terminon deklaro por la deklaroj de variabloj, proceduroj kaj funkcioj, dum la deklarojn de konstantoj kaj datumtipoj oni preferas nomi "difinoj".

Angle: declaration
France: déclaration
Germane: Vereinbarung
Ruse: opisanie, deklaraciâ

1996-02-29


de·krement·i ---

Krementi per subtraho; ekz-e en C, a[i]-=x; kp memdekremento, alkrementi.

Angle: decrement
France: décrément
Germane: Dekrement, Verminderung
Ruse: dekrement, otricatelínoe priraçenie

1996-02-29


dek·ses·um·a nombr·o·sistem·o [Jel, Pfei] ---

Pozicia nombrosistemo kun la bazo 16. La mankantajn ciferojn (post 9) oni kutimas prezenti per la literoj A, B, C, D, E, F. Por distingi deksesumajn numeralojn disde la dekumaj oni postmetas la literon H (tiel en MODULA; ekz-e 11H, 1A2FH) aŭ antaŭmetas 0X (tiel en C: 0X11, 0X1A2F). En la H-sistemo antaŭira nulo servas por distingi numeralojn disde nomoj, ekz-e 0FFH estas numeralo, FFH estas nomo. ADA malpli dependas je la angla vorto, en ĝi la bazo estas esprimata per dekumaj ciferoj: 16#11#, 16#FF#, aŭ 16:11:, 16:FF:. Similan sistemon disponigis ALGOL-68: 16r11, 16rFF (r estas mallongigo de radiko, sinonimo de bazo);.

En nia Leksikono estas uzata simila sistemo: 16u1F, ktp.

Deksesuma nombrosistemo pli bone harmonias kun la okbitaj bajtoj, ol la okuma nombrosistemo (en deksesuma nombrosistemo ĉiu bajto prezenteblas per 2 deksesumaj ciferoj).

La komenco de la entjerovico:

      dekume: 1|2|3|4|5|6|7|8|9|10|11|12|13|14|15|16|17|18|19|20|21 ...
   deksesume: 1|2|3|4|5|6|7|8|9|0A|0B|0C|0D|0E|0F|10|11|12|13|14|15 ...

:-) Oni povus pravigi la C-skribon (kun 0X) en Esperanto per tio, ke X kombinas la sonojn de la radikoj, formantaj la nomon de la nombrosistemo:

(dek+ses)·uma = deKSesuma = deXesuma

Angle: hexadecimal notation
France: système de numération hexadécimale
Germane: sedezimale Darstellung
Ruse: ŝestnadcatiriĉnaâ sistema sĉisleniâ

1996-09-26


dekstr·a korn*o [Pt], akuto ---

La supersigno ´ (ekz-e en la franca é); en Latina-3 ĝia kodono estas 180 = 16uB4; kp apostrofo, liva korno, diakritilo.

La dekstra korno povas indiki diversajn fonetikajn fenomenojn: akutan akcenton (en la greka), longan vokalon (ĉeĥe, hungare), moligon de konsonanto (pole), malvastan prononcon (franca é) ktp.

Angle: acute accent

1996-04-07


dekstr·e linear·a gramatik·o ---

Lineara gramatiko, kies ĉiuj derivreguloj havas la formon

A->ß

A->ßB

(kie A,B estas sintaksaj variabloj, kaj ß estas baza ĉeno). En la hierarkio laŭ Ĉomski la lingvoj generataj de dekstre linearaj gramatikoj estas numeritaj kiel lingvoj de la tipo 3; fakte tiu lingvotipo estas la klaso de la regulaj lingvoj.

Angle: right linear grammar
Ruse: pravolinejnaâ grammatika

1996-02-29


dekstr·em·ig·o

Libroj: Ĝisrandigo dekstren, aranĝo kiu lasas malglata la maldekstran randon de teksto (se via foliumilo komprenas la indikitan aranĝon, tiam la teksto mem de ĉi tiu artikolo montras dekstremigon, ĝiaj linioj estas dekstremaj.

Angle: flush right, right alignment
Ruse: vyklûĉka vpravo

1996-02-29


dek·um·a [PIV] [Jel, Pfei], decimala*, dekaria [SPIV] ---

Rilata al la dekuma nombrosistemo (dekuma prezento, punkto).

Ling. Decimala estas vorto oficiala, tamen neuzata de la fakuloj, ĉar ĝi ne estas sistemeca (kp duuma, okuma nombrosistemo, deksesuma nombrosistemo). La SPIVa dekaria restas kabineta elpensaĵo (vd sub -aria). Iujn ĝenas, ke laŭ PIV dekumi signifas "Puni ribelintan trupon, ekzekutante ĉiun dekan soldaton en la vicoj". Malfacilas imagi kuntekston, kie tio povus estigi konfuzon; kaj se oni nepre volas eviti homonimojn, oni prefere ŝanĝu la vorton malpli aktualan kaj malpli uzatan; ekz-e, oni diru decimacii, dekonumi.

Angle: decimal
Ruse: desâtiĉnyj

1996-02-29


dek·um·a nombr·o·sistem·o [Jel], decimala nombrosistemo ---

Pozicia nombrosistemo kun la bazo 10.

Angle: decimal notation
Ruse: desâtiĉnaâ sistema sĉisleniâ

1996-02-29


deleg*ad·o ---

En objektema programado, priskribi iun informon pri nova objekto per referenco al alia objekto (praobjekto, prototipo); do, delegado estas speco de heredado, tamen ne inter klasoj, sed inter objektoj.

Angle: delegation
Ruse: delegirovanie

1996-02-29


demand·o·sign·o [PIV], ĉusigno ---

La signo ? (Askie 63). Ofte uzata estiel invitoĵokero.

Angle: question mark, whatmark
Pole: znak pytania
Ruse: voprositelínyj znak

1996-02-29


demon*o, dajmono [PIV] ---

Programpeco aŭ procezo kiu ne estas malimplice vokata, sed kiu gvatas estiĝon de iu kondiĉo. Demonoj oportunas en programado de artefarita intelekto. Ekz-e en sciobazo oni povas realigi derivregulojn per demonoj. Aldono de nova sciero S aktivigas koncernajn demonojn (depende je la sciero), kiuj aldonos novajn scierojn, derivitajn per ilia derivregulo el S. Tiuj kromaj scieroj aktivigos novajn demonojn laŭ la logikaj ĉenoj. Dume la ĉefprogramo procedas pri sia propra laboro.

Angle: daemon, demon
Ruse: demon

1996-02-29


Demorgan·a·j leĝ·o·j ---

Du interdualaj identaĵoj de Bulea algebro:

~(x|y) = (~x)&(~y)
~(x&y) = (~x)|(~y)

Rim. Nomitaj omaĝe al Aŭgusto de Morgan.

Angle: de Morgan's laws
Ruse: zakony de Morgana

1996-02-29


dens*o ---

Memorkapacito de datumportila mezur'unuo, ekz-e por disko, la nombro de bajtoj en unu sektoro, de sektoroj en unu trako, de trakoj sur la disko.

Angle: density
Ruse: plotností

1996-02-29


deriv'arb·o ---

Arbo prezentanta derivadon de ĉeno en genera gramatiko. La radiko respondas al la aksiomo de la gramatiko, la folioj --- al la ĉeneroj kaj la internaj verticoj --- al la nocioj kaj reguloj, kies apliko generis iliajn idajn verticojn. Ekz-e, ĉi tie estas montrita deriv'arbo konstruata dum sintaksa analizo (ĝis la simboloj jam traktitaj dum leksika analizo). Alian, "ingadan" (aŭ "krommarĝenan") manieron prezenti deriv'arbon vd ĉe ambigua.

Angle: derivation tree, parse tree
Ruse: derevo vyvoda, derevo razbora

1996-02-29


deriv*i ---

Konstrui sekvencon de aplikoj de gramatikaj derivreguloj rezultigantaj koncernan ĉenon.

Ling. PIV disponigas ankaŭ neoficialajn vortojn inferenco, inferenci, kiuj en multaj okazoj povus konkuri kun "derivi" kaj rezultigi formojn pli proksimajn al la anglaj. Tamen ni dubas pri la neceso de tiu kroma termino.

Angle: derive
Ruse: vyvodití

1996-02-29


deriv·motor·o, derivilo ---

En konsililo, programo aktivanta derivregulojn rilatajn al solvata problemo kaj asocianta al ili la koncernajn informojn de la sciobazo. Derivmotoro devas esti laŭeble ĝenerala, sendependa je la apliktereno.

Angle: inference engine
France: moteur d'inférence, interpréteur
Germane: Inferenzmaschine
Ruse: meĥanizm vyvoda

1996-02-29


deriv·regul·o ---

Vd ĉe genera gramatiko, kalkulo, sintakso.

Angle: production (rule)
Ruse: pravilo vyvoda

1996-02-29


(1) desegn*il·o ---

Aparato elkomputiliganta la datumojn en grafika formo sur paperon (rul-, tabla desegnilo, rastruma desegnilo).

Angle: plotter
France: traceur
Ruse: grafopostroitelí

(2) desegn*il·o [Pfei] ---

Grafikilo, speco de linia grafika redaktilo, programo por krei desegnojn, plej ofte en dialogo.

Angle: draw program, graphics editor
Ruse: grafiĉeskij redaktor, redaktor izobraĵenij

1996-02-29


de·sub·a analiz·o ---

Speco de sintaksa analizo en kiu la deriv'arbo estas konstruata ekde la folioj. Kp desupra analizo.

Angle: bottom-up parsing
Ruse: vosĥodâçij razbor, analiz snizu vverĥ

1996-02-29


de·sub·a konstru·ad·o ---

Tia maniero konstrui programaron, ke unue estas projektataj kaj ĝustigataj la programoj por la pli simplaj agoj, el kiuj poste estas konstruataj la pli komplikaj. Kp desupra konstruado.

Angle: bottom-up development (design)
France: développement ascendant [de bas en haut]
Germane: Bottom-up-Entwicklung, Aufwärtsentwicklung
Ruse: vosĥodâçaâ razrabotka, razrabotka snizu vverĥ

1996-02-29


de·supr·a analiz·o ---

Speco de sintaksa analizo en kiu la deriv'arbo estas konstruata ekde la radiko.

Angle: top-down parsing
Ruse: nisĥodâçij razbor, razbor sverĥu vniz

1996-02-29


de·supr·a konstru·ad·o ---

Maniero konstrui programaron, konsistanta en plurpaŝa precizigo de ĝenerala problemo. Je ĉiu paŝo de la detaligo por ĉiu farenda tasko (problemo) estas verkata programo, prezentanta la solvon per kombino de pluraj subtaskoj. Subprogramoj de la subtaskoj komence estas ŝtopaĵoj, plenumantaj minimuman agon aŭ tute senagaj. Tamen dum la tuta konstruado oni havas funkciantan prototipon de la konstruata programaro, kaj la konstruado finiĝas samtempe kun la projektado sen aparta stadio de ĝustigo.

Angle: top-down development
Ruse: nisĥodâçaâ razrabotka, razrabotka sverĥu vniz

1996-02-29


de·supr·a projekt·ad·o ---

Maniero konstrui programaron per reduktado de la ĉefa problemo al aro de pli simplaj, ĉiu el kiuj estas solvata per la sama procedo, ĝis la solvo de la subproblemoj iĝas memevidenta.

Angle: top-down design
France: conception descendante [de haut en bas]
Germane: Top-down Entwurf, Entwurf von oben nach unten
Ruse: nisĥodâçee proektirovanie

1996-02-29


(1) de·ŝov*o ---

Komputike: Ĉe relativa adresado, tiu parto de la plena adreso de objekto, kiu determinas ĝian pozicion interne de memor'areo, relative al ties origino (al la bazo de la memor'areo).

Angle: displacement, offset
Ruse: smeçenie

1996-02-29

(2) de·ŝov*o, indento, alineo, ensalto ---

Libroj: Maniero disigi alineojn per ŝovo de ilia unua linio disde la ordinara marĝeno: per deŝovo enen (la plej ofte uzata), aŭ per deŝovo eksteren. Kp indento, krommarĝeno.

Angle: indent, indention, paragraph break
Ruse: otstup, krasnaâ stroka

1996-09-01


determin*ism·a ---

Algoritmo kaj la per ĝi difinita komputado estas determinismaj, se por ĉia komputa situacio ekzistas ne pli ol unu ebla daŭrigo (vd ĉe aŭtomato). La nocio estas aplikata ankaŭ al la realaj komputaj procezoj, priskribataj de programlingvoj, kia ekz-e Paskalo. Determinisma algoritmo ĉiam estas kunflua, kvankam ne ĉiu kunflua algoritmo estas determinisma.

Ling. "determin*ism·o Filozofio: Doktrino, laŭ kiu ĉio en la universo, eĉ la homaj voloj, estas la nepre necesa rezulto de antaŭaj kondiĉoj" [PIV].

Angle: deterministic
Germane: deterministisch
Ruse: determinirovannyj

1996-02-29


detru*i ---

Neniigi dinamikan objekton kaj malokupi ĝian memoron. En Paskalo tiu ordono aspektas kiel voko al praproceduro:

detruu(fig, cirklo);

--- kp la kreadon sub memorgenerilo.

Angle: dispose, deallocate, free
Ruse: osvobodití, uniĉtoĵití

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]