![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
diagnoz*o ---
Sciigo pri nenormala situacio en la funkciado de traktilo; vd averto, erarmesaĝo; kp kontrolo.
Angle: diagnostics
Ruse: diagnoz
1996-02-29
diagonal*ad·o ---
Metodo aplikebla al multaj formalaj klasoj de komputeblaj funkcioj por konstrui funkcion, kiu ne apartenas al la koncerna formala klaso; ekz-e, ni konsideru la problemon, ĉu ekzistas ĉiea komputebla funkcio, kiu ne estas primitive rekursia funkcio.
Ĉiun primitive rekursian funkcion oni povas esprimi per formulo el la bazaj funkcioj (konstantoj, krementoj, projekcioj --- ĉiuj prezenteblaj per finia signaro) kaj la du operatoroj (kompono kaj primitiva rekursio). Do, tiuj formuloj formas numereblan aron; oni povas aranĝi ilin en sekvencon laŭ la leksikografia ordo de la koncerna signaro, kaj uzi la pozicinumeron en tiu sekvenco kiel formulnumeron. Eĉ pli ol tio, oni povas konstrui algoritmon, kiu generas tiujn formulojn (kaj nur ilin) en la indikita ordo. Estu Q[x] la (x+1)-a formulo en tiu sekvenco, kaj g[x] estu la funkcio komputata per Q[x]. Nun ni difinu la diagonalan funkcion h tiel:
h(x)=g[x](x)+1
Evidente, ni havas algoritmon por kalkuli h-n: por komputi h(x) necesas generi la formulojn ĝis Q[x], poste apliki Q[x] al x por ricevi g[x](x), poste krementi la rezulton. Do, h estas komputebla. Tamen ĝi certe ne estas primitive rekursia, ĉar se estus tiel, ni havus h=g[z] por ia z. Sed tiamg[z](z) = h(z) = g[z](z)+1
--- memkontraŭdiro.Sammaniere oni povas pruvi la ekziston de ĉiea nekomputebla funkcio (kaj eĉ pli facile, ja por tiu pruvo oni ne bezonas zorgi pri la komputeblo de la funkcia klaso --- sufiĉas konstati, ke ĝi estas arteorie numerebla).
Rim. Evidentas analogio kun la "diagonala pruvo" de Kantoro (G. Cantor, 1845--1918) pri nenumereblo de la reeloj.
Angle: diagonalization
Ruse: diagonalizaciâ
1996-02-29
diakrit·il·o, diakrita signo [PIV] ---
En naciaj alfabetoj, kromsigno uzata por
fari novan literon el alia, baza litero. Plej ofte diakritiloj
estas supersignoj, iom malpli ofte, subsignoj, fojfoje ankaŭ
trastreko surlinia. Iuj gramatikistoj rigardas ankaŭ
specialfunkciajn literojn (kiaj la angla h en la duliteraĵoj ch, ph, sh,
aŭ la rusaj jeroj) speciala kazo de
diakritilo.
Vd bireto, ĉapelo, dekstra korno, dukorno, duobla dekstra korno, duobla liva korno, liva korno, meza punkto, subjoto, subkomo, superkomo, superpunkto, superringo, superstreko, tildo, trastreko, tremao, vosteto, zoeto.
Rim. En preciza terminaro preferindas malkonfuzi fenomenojn fonetikajn (akuto, cirkumflekso, umlaŭto, dierezo ktp) disde iliaj grafikaj esprimiloj (dekstra korno, ĉapelo, tremao ktp) --- kiel oni distingas literojn kaj sonojn. Ekz-e tildo povas esprimi cirkumflekson en unu lingvo, kaj nazan prononcon aŭ moligon en alia; kaj simetrie, nazan prononcon povas indiki vosteto.
Ling. PIV difinas:
diakrit·a 1 (Gramatiko) Servanta por distingi: diakritaj signoj ...Laŭ tiu difino ŝajnas pli konvena karakterizi la radikon ne adjektive sed verbe.
Oni povus heziti pri la senco de "diakritaĵo": ĉu temas pri diakritilo, ĉu pri diakritilhava litero. Mi perferas la duan interpreton, kiu estas pli distingema.
Vd ankaŭ "Diakritiloj laŭ E. Grimley Evans".
Angle: diacritic; accent
Ruse:
diakritiĉeskij znak
1996-04-07
dialekt*o ---
Programlingvo estiĝinta sekve de relative malgravaj ŝanĝoj en norma programlingvo. Dialektoj estiĝas pro diversaj kialoj, precipe pro la sekvaj:
1996-02-29
dialog*o, interaga reĝimo ---
Reĝimo de laboro kun komputa sistemo kiam la uzulo stiras la programplenumon per siaj komandoj dum la rultempo. Dialoga reĝimo kutime implicas interŝanĝon de tekstaj komandoj aŭ demandoj kaj respondoj aŭ invitoj; en interaga reĝimo eblas uzi pli evoluintajn programajn aŭ aparatajn rimedojn. Vd seanco, saluti, adiaŭi.
Angle: dialog, interactive mode
Ruse:
dialog
1996-02-29
dialog*uj·o ---
En GUI, speciala fenestro, kiun la sistemo aŭ aplikaĵo aperigas sur la ekrano kiam ĝi bezonas respondon de la uzulo.
Angle: dialog box
Ruse: dialogovoe okno
1996-08-23
Angle: sharp; hash mark, pound sign
Ruse:
reŝëtka, diez
1996-02-29
Ekvacio entenanta "finiajn diferencojn" (vd diferenc'operatoro) de la serĉata funkcio.
Angle: difference equation
France:
équation aux différences finies
Germane:
Differenzengleichung
Ruse: raznostnoe uravnenie,
uravnenie v koneĉnyĥ raznostâĥ
1996-02-29
La operatoro DELTA, transformanta funkcion f en ĝian "finian diferencon" DELTA[h]f(x)=f(x+h)-f(x). Se temas pri sekvenco de argumentaj valoroj {x[k]} (plej ofte, x[k]=x[0]+k·h), oni skribas
DELTA f[n]=f(x[n+1])-f(x[n])
--- vd diferenca ekvacio. Krom tiaj dekstraj diferencoj (angle "forward difference") estas uzataj ankaŭ la maldekstraj diferencoj:NABLA[h] f(x)=f(x)-f(x-h)
kaj la centraj diferencoj: (angle "central difference"):DELTA[h] f(x)=f(x+h/2)-f(x-h/2)
Angle: difference operator
Ruse: raznostnyj
operator
1996-02-29
difin·a aper·o de nomo ---
Tia apero de nomo en deklaro, ke la nomo okupas la pozicion de difinato. Ekz-e, en Paskalo:
{1} TIPO vektoro = TABELO [1..n] EL informtipo;
{2} VAR v: vektoro; { ... }
{3} v[i]:=v[i+1];
la apero de vektoro en linio {1} kaj la apero de v en {2} estas difinaj aperoj, dum la aperoj de v en {3} aŭ de n kaj informtipo en {1} estas aplikaj aperoj.
Angle: defining occurrence
Ruse:
opredelâûçee vĥoĵdenie
1996-02-29
1996-10-09
Dijkstra [dejkstra], Edsger Wybe [vejbe] ---
Eminenta Nederlanda komputikisto, naskita 1930-05-11 (Roterdamo). Lia tradukilo por ALGOL-60 estis inter la plej unuaj, li multe kontribuis al la teorio kaj praktiko de paralelado, metodoj kaj "disciplino" de programverkado (i.a. de strukturema programado). Vd dormema frizisto, problemo pri la Nederlanda standardo, problemo pri la mortemaj manĝantaj filozofoj.
Ling. La supre indikita prononco estas uzata de Dijkstra mem kaj en Ruslando; la anglalingvanoj kutimas prononci ['dajkstr°]; por Esperanto tute akceptebla ŝajnas la ortografiema prononco (kun [ij]).
1996-02-29
dik*o ---
Larĝo de ventro
(aŭ de dorso) de prestipo. En proporcia tiparo la diko de
diversaj prestipoj varias.
Angle: set size
France: chasse
Germane: Dickte
Ruse: tolçina
1996-11-05
dimensi·nombr·o ---
La nombro de indicpozicioj de tabelo: por vektoro (unudimensia tabelo), 1; por matrico, 2, ktp.
Angle: dimensionality
Ruse: razmerností
1996-02-29
dimensi*o ---
Ĉiu el la indic-variejoj de tabelo.
Ling. Kaze de vektoro, pli konforme al la matematika vort'uzo "dimensio" devus signifi "la nombro de elementoj" --- kion la komputikistoj nomas longo.
Angle: dimension
Ruse: izmerenie
1996-02-29
dinamik*a ---
= Rultempa.
Angle: dynamic
Ruse: dinamiĉeskij
1996-02-29
dinamik·a datum'inter·ŝanĝ·o ---
Speco de interna komunikado, uzata en Vindozo por interŝanĝi komandojn kaj datumojn inter diversaj aplikaĵoj; ekz-e por transmeti enhavon de sterntabelo en raporton, preparatan per verkilo.
Angle: dynamic data exchange, DDE
Ruse:
dinamiĉeskij obmen dannymi
1996-10-19
Sekve de procedurvoko estiĝas nova objekto, karakterizata de algoritmo (ĝin indikas la korpo de la vokata proceduro) kaj datumoj (la memoro por ĉiuj parametroj kaj variabloj lokaj en tiu proceduro); specialaj datumoj prezentas programpunktojn, specifajn por la dinamika ekzemplero: la reven'adreson kaj la kurantan aktivan punkton (la plenumatan ordonon). Pro rekursio aŭ paralelado povas estiĝi pluraj dinamikaj ekzempleroj de unu sama proceduro (resp. de ties variabloj, markoj, parametroj).
Angle: instance, activation, generation
Germane: Inkarnation
Ruse: dinamiĉeskij
èkzemplâr
1996-02-29
Iom granda parto de la ĉefmemoro kies pecoj (fragmentoj, segmentoj) estas disponigataj rultempe por diverstipaj objektoj. Vd memorgenerilo, detrui.
Angle: heap, dynamic area
Ruse: kuĉa,
dinamiĉeskaâ oblastí pamâti
1996-02-29
Tabelo kies indicvariejoj (kaj sekve la memor'amplekso) estas determineblaj nur rultempe.
Angle: dynamic array
Ruse: dinamiĉeskij
massiv
1996-02-29
dinamik·e bind·ebl·a bibliotek·o ---
Programdosiero, kiun la operaciumo povas laŭmende ŝargi kaj bindi al programo dum ties plenumo. Ekz-e Vindozo uzas tiajn bibliotekojn por realigi internaciigon de la klavaro, literumiloj ktp.
Angle: dynamic link library, DLL
Ruse:
dinamiĉeski svâzyvaemaâ biblioteka
1996-10-19
dipleks·a ---
"... 1 (pri sendaparato) Povanta efektivigi samtempe du malsamajn sendojn sur du malsamaj ondolongoj. 2 =dupleksa" [PIV].
1996-02-29
direkt·a eĝ·o, arko, orientita eĝo ---
Eĝo, kiu estas nek simetria eĝo, nek maŝo (vd ĉe grafeo). Direktan eĝon oni kutime bildigas per sago.
Ling. Arko estas sufiĉe internacia; tamen oni ofte konfuzas la anglajn "edge" kaj "arc", tial la radikŝpara kaj preciza duvorta formo ŝajnas preferinda. "Orientita eĝo" havas tradicion en Esperanto, sed "direkta eĝo" estas pli logika: se la eĝoj havas direkton, tiam la tuta grafeo estas direkta grafeo; se la direktoj koheras, la direkta grafeo estas orientita (ekz-e alradike orientita arbo); simile estas pri aliaj eĝaroj (orientita vojo, ciklo ktp).
Angle: arc, directed edge
France: arc
Germane: Pfeil
Ruse: duga,
orientirovannoe rebro
1996-02-29
direkt·a grafe·o ---
Grafeo kiu ne havas simetriajn eĝojn. Kp sendirekta grafeo.
Angle: directed graph
France: graphe
orienté
Germane: gerichteter Graph
Ruse:
orientirovannyj graf, orgraf
1996-02-29
Datumbazo kies enhavo estas dislokita en pluraj fizike apartigitaj datumportiloj aŭ komputiloj. Se la komputiloj (la platformoj) estas samspecaj, la disa datumbazo nomiĝas unuspeca, se ne, diversspeca.
Angle: distributed data base
France: base
de données distribuée
Germane: verteilte Datenbank;
verteiltes Datenbanksystem
Ruse: raspredelënnaâ baza
dannyĥ
1996-02-29
Dosiersistemo en kiu la dosieroj, situantaj en la aliaj nodoj de disa komputilsistemo (aŭ komputila reto), same atingeblas por programo, kiel la dosieroj de la komputilo ĝin rulanta.
Angle: distributed file system
France:
système de fichier distribué
Germane: verteiltes
Dateiverwaltungssystem
Ruse: raspredelënnaâ fajlovaâ
sistema
1996-02-29
dis·a komput·il·sistem·o, disa komputilaro ---
Komputa sistemo ebliganta aranĝi kunlaboron de sendependaj sed interkonektitaj komputiloj tiel, ke la fakta konfiguraĵo estas travidebla afero por la uzulo (kontraste al komputila reto, en kiu la uzulo konscias la kuneston de pluraj komputiloj, ilia situo, memor'distribuo kaj funkciaro). La D.jn K.jn oni kutime aranĝas laŭ klienta-servila arkitekturo. Vd disa kunlaboro.
Angle: distributed system
Ruse:
raspredelënnaâ sistema
1996-02-29
Datumtraktado en disa komputilsistemo. Ĉiu procezo traktas siajn lokajn datumojn sendepende je la aliaj; laŭbezone la procezoj uzas komputilan reton por interŝanĝi informojn necesajn por kunlabori kaj atingi komunajn risurcojn.
Angle: distributed processing
France:
informatique répartie
Germane: verteilte
Dateiverarbeitung
Ruse: raspredelënnaâ obrabotka
1996-02-29
Tia aranĝo de programada sistemo, ke partojn de fonta programteksto eblas traduki aparte (por posta kunmeto en ŝargmodulon per bindilo). En la modernaj sistemoj estas implicata pli-malpli fidinda kontrolo de kohero (kohera traduko). Kontraste, por indiki maleston de tia koherkontrolo, oni povas diri sendependa traduko, izola traduko.
Angle: separate compilation
France:
compilation séparée
Germane: getrenntes Kompilieren
Ruse: razdelínaâ translâciâ
1996-02-29
dis·afiŝ·i ---
Afiŝi en pluraj forumoj samtempe.
La retmoroj postulas ke oni afiŝu nur mesaĝojn, taŭgajn por la koncerna(j) forumo(j). Sekve plurafiŝo devas konveni por ĉiu forumo en kiu ĝi aperas, do konforma lingve, enhave kaj stile al tiuj grupoj.
Angle: crosspost
France: multipostage,
envoi multiple
1996-06-14
dis·a·j ar·o·j ---
Aroj kies komunaĵo estas vakuo.
Angle: disjoint sets
France: ensembles
non consécutifs, séparés
Germane: getrennt,
elementenfremd, disjunkt
Ruse: neperesekaûçiesâ
mnoĵestva
1996-02-29
En TTT, grafikaĵo kies certaj partoj havas ankrojn, tiel ke la uzulo, klakinte ĉe interesa parto de la bildo, funkciigas la hipertekstan ligilon, ankritan ĉe tiu parto, kaj ricevas la koncernan informon. Ekz-e la mondmapo por la virtualaj turistoj, aŭ Honolulu Community College, kiu havas disankrizitan karton de sia teritorio, kun la priskribo de la pavilonoj, iliaj laborhoroj ktp.
Por realigi tion oni bezonas, krom la bildon mem, ties mapon, kiu indiku la zonojn funkciontajn kiel ligilaj "butonoj", kaj po unu adreson (URL) por ĉiu zono (kion ĝi referencu).
Vd detalojn en la angla aŭ en la franca.
Por ke disankrizita bildo funkciu necesas reala TTT-servilo.
Angle: clickable image map
France:
hyperimage, carte sensible, carte cliquable, image référencée
Hispane: listado de imagenes seleccionables
1996-08-27
dis·aŭ ---
Eventuala esperantigo de operacisigno simbolanta disaŭon.
Angle: xor
Ruse: NTĴ
1996-02-29
dis·aŭ·o, ekskluda aŭo, Bulea sumo laŭ modulo 2 ---
Bulea operacio, en programlingvoj simbolata de ^ (en C) aŭ XOR (ADA, MODULA). A^B veras, se veras ajna el A aŭ B, sed ne ambaŭ samtempe (vd tabelon), t.e. (A^B) = (A|B) & ~(A&B). Kp kajaŭ.
Rim. La responda arteoria operacio estas simetria diferenco.
Ling. Logika sed malbela esperantigo estus aŭaŭ [Rei87]; ni proponas esperantigi per DISAŬ. "Ekskluda aŭo" estus tre internacia, sed el ĝi malfacilas fari ŝlosilvorton, kaj ni preferas havi du simetrie unuvortajn terminojn: kajaŭo, disaŭo. Tiu lasta estas klarigebla kiel "disiga, malkaja aŭo".
Angle: exclusive or, nonequivalence
France: OU exclusif
Germane:
exklusives ODER
Ruse: isklûĉaûçee ILI, sloĵenie po
modulû 2
1996-02-29
disciplin*o ---
Algoritmo, realiganta strategion; speciale, vd ĉe atendovico.
Angle: discipline
Ruse: disciplina
1996-02-29
dis·ig·il·o, limaĵo ---
1996-02-29
dis·ĵet·o, enĵeta funkcio [EKV], enjekcio [Rei87] ---
Tia ĵeto f: A->B, ke
diversaj argumentoj havas diversajn bildojn, t.e. por ajnaj x,y EN A
f(x)=f(y) SSE x=y
Ling. La prefikso en- de la internaciaĵoj "enĵeto", "enjekcio" estas mallogika kaj konfuziva: ĉar surĵeto estas "ĵeto sur la aron B", tial "enĵeto" devus esti "ĵeto en la aron B", alivorte, tia f, ke f(A)<B & f(A)<>B. Ĉi tie konvenas la prefikso dis-: disĵeto distingas (ne konfuzas, ne kunigas) la bildojn de disaj argumentoj (dis = malkun).
Angle: injection
1996-02-29
disked·o ---
1996-02-29
disk*et·o [SPIV], diskedo, moldisko ---
Speco de ekstera memoro, datumportilo en formo de disko el polimera plato kun magneta tegaĵo, enujigita en plastan koverton kun fendo por legoregistraj kapetoj.
Disketojn enkondukis IBM en 1971. La unuaj disketoj havis la diametron 20 cm (8") kaj la kapaciton 240 Kbajt. Nun pli oftas la disketoj 9 cm larĝaj kun la kapacito 0.5--2 Mbajt. Vd disko; vinĉestro..
Angle: floppy disk, diskette
Ruse: disketa,
gibkij disk
1996-02-29
disk*ing·o, diska fendo ---
Vd diskturnilo.
Angle: disk drive
Ruse: diskovod
1996-02-29
disk*o ---
Diskforma datumportilo uzata kiel ekstera memoro.
Vd bulo.
Angle: disc, disk
Ruse: disk
1996-10-14
diskret*a ---
"4
Malkontinua. 5 {Statistiko.}
(pri variablo) Havanta nur finian nombron da valoroj aŭ nefinian
nombron da valoroj sen iu akumula punkto" [PIV].
Alivorte, spaco estas diskreta, se ĉiu ĝia punkto estas malfermita aro; variablo estas diskreta se ĝia variejo kuŝas en diskreta spaco. Diskreta matematiko estas studo pri diskretaj aroj kaj operacioj super ili. Kp cifereca, kombinatoriko.
Angle: discrete
Ruse: diskretnyj
1996-02-29
diskret·ig·o ---
Anstataŭigo de problemo difinita sur
kontinuumo, ekz-e sur la intervalo [0,1], je
aproksima problemo difinita sur finia punktoaro, ekz-e {k·h | k=0,1,... n, h=1/n}
kun n>0.Diskretigo estas uzata en la nombra analitiko, precipe por solvi diferencialajn ekvaciojn. Ekz-e por la ekvacio
y'=f(x,y), x EN [0,1], y(0)=y[0]
oni povas provi la diskretigon per la Eŭlera metodo:(yk+1-yk)/h = f(xk,yk),
kie xk=k·h, 0<=k<=n, h=1/n kaj yk simbolas serĉatan aproksimaĵon y(xk). Vd ankaŭ diferenca ekvacio.1996-10-21
disk·turn·il·o, drajvo [SPIV] ---
Organo turnanta magnetan diskon kaj stiranta la kapetojn por skribi datumojn sur la diskon aŭ legi datumojn de sur la disko.
Ling. Praktike la uzulon koncernas nur la diskingo, en kiun li ŝovu sian disketon. --- Kp codorom-legilo.
Angle: disk drive, disk unit
Germane:
Laufwerk
Ruse: diskovod
1996-02-29
En Askio kvar kodonoj (17--20) estas rezervitaj por komandoj stirantaj uzatan aparataron (disponaĵojn); la simboloj: DC1, DC2, DC3, DC4.
Angle: DC, device control
1996-02-29
dispon*aĵ·o ---
Aparato, aranĝaĵo kiu estas parto (risurco) de komputa sistemo.
Angle: device
France: unité, dispositif
Ruse: ustrojstvo
1996-02-29
dispon·ebl·o ---
1996-02-29
dispon·ig·i ---
Ebligi al procezo (tasko) uzi risurcon; se la risurco ne estas op'uza, oni diras, ke ĝi estas okupita de la procezo. Kiam la procezo ne plu bezonas la risurcon, ĝi devas ĝin malokupi.
Angle: allocate, assign
1996-02-29
dis·sur·ĵet·o, inversigebla funkcio [EKV], bijekcio [Rei87] ---
Surĵeto kiu ankaŭ estas disĵeto. Dissurĵeto ĉiam havas inversan ĵeton.
Angle: bijection
Ruse: biekciâ,
vzaimno-odnoznaĉnoe sootvetstvie
1996-02-29
dis·ŝov-reĝim·o ---
Skribreĝimo (ekz-e de klavaro), ĉe kiu nova datumo (signo enigata meze de linio) ne anstataŭas la kurantan datumanon (la signon indikatan de la kursoro), sed enŝoviĝas antaŭ ĉi tiun; tiel, la ekrana linio disŝoviĝas post la kursora pozicio. Kp anstataŭiga skribreĝimo.
Ling. Pli proksima al la angla termino estus enŝovo, tamen en estas uzata por nomi la enen-klavon.
Angle: insert mode
Ruse: reĵim vstavki
1996-02-29
Nombro de bitpozicioj per kiuj diferencas du kodvortoj.
Ling. Nomita laŭ la nomo de Usona inĝeniero ['haemi{\eng}].
Angle: Hamming distance
Ruse: rasstoânie po
Ĥèmmingu
1996-02-29
disting*iv·o ---
Por rastruma vidigilo, la nombro de rastrumeroj sur la ekrano; por rastruma printilo, la nombro de rastrumeroj en longounuo.
Angle: resolution
Pole: rozdzielcos´c´
Ruse: razreŝenie, razreŝaûçaâ sposobností
1996-02-29
Programaro en tia formo, en kiu ĝi estas komerce liverata.
Angle: distribution kit
France: jeu
distributif
Germane: Distributionssatz
Ruse: distributiv
1996-02-29
distribu·ebl·o ---
Kapablo de duloka algebra operacio "distribuiĝi" sur la
argumentojn de alia algebra operacio; operacio *
distribueblas rilate al operacio +, se por
ajnaj x,y,z veras
Angle: distributivity
Ruse:
raspredelitelínoctí
1996-02-29
distribu·ebl·o·regul·o, distributa [EKV] regulo ---
Formulo esprimanta distribueblon de operacio. Vd ringo, Bulea algebro.
Rim. En [EKV] estas uzita distributa regulo, verŝajne pro la probablika termino distribuo. Tiun antaŭzorgemon ni opinias troa: unue, la konfuzo malprobablas, kaj due, ĝuste por la pli fundamenta algebra signifo precipe konvenas la komunlingva senco de la radiko.
Angle: distributive law
Ruse:
raspredelitelínyj zakon
1996-02-29
diverĝ·i [Z, PIV] ---
Ne konverĝi, esti nedifinita (pri algoritmo aŭ ĵeto, por iu enigaĵo aŭ argumento). Oni skribas f(a)^, se ~(a EN dom f).
Angle: diverge
Ruse: rasĥoditísâ
1996-02-29
En la programlingvoj tiu operacio estas signata per / kaj DIVaŭ ÷. Ekz-e en Paskalo la unua simbolas reelan, kaj la dua, entjeran dividon. Oni povus voĉlegi:
La entjera divido havas kromrezulton: la reston. La responda komputila komando liveras ĝin en la koncernan aritmetikan reĝistron (do, tia komando havas du rezultojn: la kvocienton kaj la reston), en programlingvo por kalkuli la reston oni uzas la operacion MOD --- vd modulo.
Angle: division
Ruse: delenie
1996-02-29
Ĝenerala principo por konstrui rekursian algoritmon. Por fari komputadon kies kompliko estas n, oni malkomponas ĝin en "transiran laboron" havantan ne tro grandan komplikon, ekz-e O(n) aŭ O(1), kaj plurajn subproblemojn, similajn al la origina, kies suma kompliko ne superas n-on. Fakte tiu principo estas maniero prezenti rekursion.
Ekz-e en Rapida Ordigo la divido estas lokado de la vica elemento tiel, ke ĝi disigu la tutan datumaron en du partojn: la elementojn pli grandajn kaj la nemalpli grandajn; la regado estas la du rekursiaj vokoj, aplikantaj al la du duonoj la ĝeneralan algoritmon.
Angle: divide and conquer
France: diviser
pour régner
1996-02-29
divizor·o [PIV] ---
Entjero a estas divizoro de entjero b, se
b estas oblo de a. Ekz-e la dekuma nombro 130
havas la divizorojn 1, 2, 5, 10, 13, 26, 65 kaj 130. Vd PGKD.
Angle: divisor
Ruse: delitelí
1996-02-29
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)