![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
dokument*ad·o ---
Agado celanta verkadon, perfektigon kaj aktualigon de dokumentaro.
Angle: documentation
Ruse: dokumentirovanie
1996-02-29
dokument*ar·o [Jel, Pfei] ---
Kolekto de tekstoj, surpaperaj kajaŭ elektronikaj, priskribantaj la strukturon kaj aplikmanieron de programo aŭ de programa produkto. Dokumentaro servas por faciligi la uzadon de programaro kaj kutime entenas manlibrojn (instrukciojn), lernolibron, helpilojn ks "dialogajn dokumentaĵojn".
Angle: documentation
Ruse: dokumentaciâ,
instrukciâ
1996-02-29
dokument*o ---
Datumaro traktebla per aplikaĵo. Ekz-e tekstan
dokumenton oni povas trakti per verkilo; grafikan dokumenton,
per grafikilo, ktp. Angle: document
Germane: Beleg
Ruse: tekst; dokument
1996-02-29
domajn·a nom·sistem·o, DNS ---
Disa datumbazo, ebliganta traduki mnemonikan Internet-adreson (ekz-e iis.nsk.su) en la nombran formon (194.226.171.139) kaj inverse.
Angle: Domain Name System, DNS
France:
système de noms de domains
Ruse: domennaâ sistema
imën
1996-02-29
{x EN A | (EKZISTAS y EN B)[(x,y) EN R]}
--- kp variejo.Gravaj Usonaj domajnoj estas edu, com, gov, mil, org --- por resp. edukaj, komercaj, registaraj, armeaj aŭ aliaj institucioj (koncerna retnodo povas situi ekster Usono); sed normale domajno estas dulitera mallongigo de landnomo, i.a. .us (Usono), .su (eks-Sovetio), .ru (Rusio) ktp. Teorie la pinta domajno .us entenas 50 subdomajnojn respondajan al la 50 subŝtatoj, (kies nomoj identas kun la paperpoŝtaj duliteraj mallongigoj), sed prektike tiuj estas malofte uzataj.
Angle: domain
Germane: Domäne,
Gegenstandsraum, Bereich, Definitionsbereich
Ruse:
oblastí, domen
1996-02-29
don(it)aĵ·o ---
Angle: datum, pl datums; input
Ruse: dannoe
1996-02-29
Procedo por solvi la problemon de reciproka ekskludo, proponita de E. W. Dijkstra. Ni prezentas ĝian adaptaĵon en esperantigita MODULA.
Angle: sleeping barber
1996-02-29
dorn·o ---
La tria litero de la ĝermana runa alfabeto;
litero de la moderna Islanda alfabeto, kiu en la Latina-1 havas la kodonojn 16uFE (etlitere) kaj 16uDE (ĉeflitere). Ĝia fonetika valoro en
la Islanda egalas la anglan "th" en "thorn". Kp edo.
Ling. La anglosaksoj kaj la islandanoj nomas ĝin "thorn", vorto kiu etimologie kaj sence parencas al nia "dorno". La svedoj kaj danoj nomis ĝin "thurs" (t.e. "grandegulo"). Ĝia grafika formo |> probable venas de la latina D.
Angle: thorn
1996-03-30
dors*o ---
Tiu edro de prestipo, kies rando situas ĉe la supro de la signobildo. Kp ventro.
Angle: back
Ruse: verĥnââ stenka litery
1996-11-05
Problemo de diskreta matematika programado kaj samtempe ekzemplo pri NP-kompleta problemo.
Estu P la kapacito (maksimume tenebla pezo aŭ volumo) de dorssako, kaj estu n EN N diversaj nutraĵoj kun la "pezo" p[i] kaj "valoro" (ekz-e energienhavo) v[i], i EN [1..n]. Necesas trovi tian kombinon de la nutraĵoj, ke la suma valoro (la celfunkcio)
v[1]+v[2]+...+v[n]
estu maksimuma, tamen sen superi la kapacitlimonp[1]+p[2]+...+p[n] <= P
Angle: knapsack problem
Germane:
Rucksackproblem
Ruse: zadaĉa o rûkzake
1996-02-29
DOS ---
1996-02-29
Programaj procezoj zorgantaj pri operacioj super dosieroj: lokado sur datumportilo, atingokontrolo, registrado de restaŭrkopioj, tenado de dosierujoj. Kutime estas aro de bazaj funkcioj realigataj en la operaciumo, kaj kromaj funkcioj, disponigataj per dosier'administrilo kaj DBM.
Angle: file management
Germane:
Dateiverwaltung
1996-02-29
Angle: filer, file manager, file system
Ruse: fajlovaâ sistema
1996-02-29
dosier'aranĝ·o ---
Strukturo de dosiero, difino de ties datumanoj kaj de ilia situo en la ekstera memoro. Ĉiu dosier'aranĝo ebligas unu aŭ plurajn atingomanierojn.
Angle: file organization
Ruse: organizaciâ
fajla
1996-02-29
dosier·fin·il·o ---
En dosiero, finilo indikanta la dosierfinon. Ekz-e en MS-DOS por tiu funkcio estas uzata la stirsigno SUB (la kodono 26).
Angle: end of file, EOF
Ruse: priznak konca
fajla
1996-02-29
dosier·fin·o [Jel] ---
1996-02-29
dosier·fleg·ad·o ---
Perioda farado de restaŭrkopioj kaj rearanĝado de ĉefdosiero por garantii datum'integron kaj rendimentan datum'atingon.
Angle: file maintenance
Germane:
Dateiwartung, Dateipflege
Ruse: soprovoĵdenie fajla
1996-02-29
dosier·o [PIV] [SPIV, Jel, Pfei], rikordaro [KKV, Cab] ---
Nomhava datumaro, kompleta por la uzo de tasko.
Fizika dosiero --- datumaro.
Angle: file
France: fichier
Germane: Datei
Pole: plik
Ruse: fajl
1996-02-29
dosier·sistem·o ---
En Unikso, la tuto de la dosieroj, la dosierujoj kaj la helpaj stirdatumoj registritaj sur disko.
Ling. Oni povas diri dosieraro, se onin ne ĝenas la finvorta "eraro". --- Kp dosier'administrilo.
Angle: file system
Ruse: fajlovaâ sistema
1996-02-29
dosier·tip·o ---
En Paskalo, malsimpla tipo por prezenti dosierojn. En Paskalo ĉiuj datumoj, tenataj en dosiero, havas unu saman "komponantan" datumtipon.
dosiertipo = "DOSIERO" "EL" datumtipo.
Angle: file type
Ruse: tip fajla
1996-02-29
dosier·uj·o [PIV] [Jel, Pfei], katalogo ---
En dosier'administrilo, datumo (kutime, dosiero) kies anoj priskribas dosierojn kaj disponigas atingon al ili per ilia teksta nomo. Vd subdosierujo, superdosierujo.
Angle: catalog, directory, folder
France:
répertoire, dossier
Ruse: katalog, spravoĉnik,
direktoriâ
1996-02-29
Interna simetrio en matematika sistemo (ekz-e aksiomaro), i.a. la eco de kelkaj reguloj kaj formuloj de Bulea algebro havi same validan dualan regulon aŭ formulon, en kiu aŭo, kajo, implikacio, ekzistokvantoro, universala kvantoro ĉe nego regule ŝanĝiĝas al resp. kajo, aŭo, "kontraŭinversa" implikacio, universala kvantoro, ekzistokvantoro. Ekz-e
~{x|y} = ~x&~y
~{x&y} = ~x|~y
x->y SSE ~y->~x
[~EKZISTAS
x P(x)] = PORAJNA x[~P(x)]
[~(PORAJNA x)Q(x)] = (EKZISTAS
x)[~Q(x)]
Rim. Ankaŭ en aliaj branĉoj de matematiko oni parolas pri dualeco: kunaĵo --- komunaĵo en arteorio; verticoj --- eĝoj en grafeiko; dualaj problemoj en matematika programado ktp.
Ling. La vorto duala [PIV] ankaŭ havas signifon gramatikan ("dunombro", ekz-e en slavono).
Angle: duality
Ruse: dvojstvenností
du·kap·a vic·o ---
Linia listo, en kiu la operacioj de aldono (registrado) kaj depreno (legado) estas aplikeblaj nur al la ekstremoj (al la komenco aŭ al la fino). Specialaj kazoj de dukapa vico estas rektvica memoro kaj inversvica memoro.
Angle: deque, double-ended queue
Ruse:
dvustoronnââ oĉeredí
1996-02-29
Grafeo kies kolornombro estas 2. Ekz-e Petri-reto.
Angle: bipartite graph, bichromatic graph, dichromatic graph
1996-02-29
Kojnforma supersigno (renversita ĉapelo), inventita de ĉeĥaj skribistoj kaj uzata en multaj orient-Eŭropaj (ĉeĥa, latva, litova, kroata, slovaka, slovena) kaj Orientaj lingvoj (ofte en transskriboj), precipe por esprimi la ŝuŝajn sonojn ŝ, ĵ, ĉ, aŭ molan prononcon (super D, L, N, R, T). En la lasta kazo dukorno estas uzata super ĉeflitero, dum por la responda etlitero oni ofte preferas postmeti strekon (aŭ apostrofon) --- vd Unikodan tabelon ĉe la kodonoj 16u10E, 16u10F, 16u147, 16u148, 16u164, 16u165.
Kp duobla dekstra korno, dekstra korno, liva korno.
Angle: caron, hacek
Ĉeĥe: hác<ek
Kroate: kvac<ica
1996-04-07
En operaciumoj (Unikso, MS-DOS), abstrakta dosiero, bufro uzata de vico de procezoj aranĝitaj tiel, ke la eligaĵo de unu estas la enigaĵo de la sekva. Ofte simbolata de | (vertikala streko). Ekz-e la komando dir|sort|more transmetas katalogon de dosierujo al ordiga komando sort kaj ĉi tiu transmetas sian rezulton al la komando more por popaĝa surekranigo. Kp ĉenstablo.
Angle: pipe
Ruse: kanal, truba
1996-09-25
du·liter·aĵ·o, digramo [PIV] ---
Kombino de du literoj uzata por prezenti unu
sonon kaj ofte rigardata kiel unu litero.
Ekz-e ch [ĥ] en la ĉeĥa; ĝia loko en la ĉeĥa alfabeto estas inter H kaj I, kaj en vortaro la leksikografia ordo estas
Egipt'an < echo < ekonomicky´
Simile, la duliteraĵoj cx, jx ktp en la surogata skribo por la literoj de Esperanto. Simile "triliteraĵo", "plurliteraĵo".Ling. Kp direkta grafeo (angle homonima).
Angle: digraph
Ruse: digraf
1996-04-16
Operacio kun du operandoj.
Ling. "Duargumenta" ne ĉiam taŭgas: iuj operandoj estas rezultaj.
Angle: binary, dyadic operator
Germane:
dyadisch, zweistellig
Ruse: dvumestnaâ operaciâ,
binarnaâ operaciâ
1996-02-29
du·obl·a dekstr·a korn·o, longa tremao ---
La hungara supersigno ´´ (kiel tiu en la literoj 16u150, 16u151, 16u170, 16u171 de Unikoda tabelo). En Teĥo esprimata per \H{}.
En la hungara lingvo duobla dekstra korno indikas kombinon de umlaŭto (kiel tremao) kaj longigilo (kiel dekstra korno), tial iuj nomas ĝin "longa tremao". Tamen ĉar ekzistas ankaŭ "duobla liva korno", ni preferis la pli sisteman terminon. Kp dukorno.
Uzitan aparte oni povus nomi tiun diakritilon "sekundosigno".
Angle: Hungarian umlaut, double acute
1996-04-12
du·obl·a klak·o ---
En dialogo, du klakoj per musbutono dum difinita, mallonga temp'intervalo (kutime oni fiksas ĝin inter 0.1 kaj 1 s), kiu funkcias kiel tujaĵo ebliganta eviti menuojn.
Angle: double click
Ruse: dvojnoj çelĉok
1996-02-29
La supersigno `` --- kiel tiu en la literoj latinaj de Unikodo kun la kodonoj 16u0200, 16u201 (super A, a), 16u204, 16u205 (E, e), 16u208, 16u209 (I, i), 16u20c, 16u20d (O, o), 16u210, 16u211 (R, r), 16u214, 16u215 (U, u); en kirilico tiu diakritilo servis por indiki, ke upsilon oni voĉlegu [i] (kiel en "sinodo"), ne [v] (malkiel en "evangelio").
Kp liva korno, duobla dekstra korno, dukorno.
Angle: double grave
1996-04-12
Signo en formo de dutenila ponardo, uzata
kiel referencilo; Unikode 16u2021 (vd en la tabelo de signoj tipografiaj). Kp ponardo.
Angle: double dagger
Ruse: dvojnoj kinĵal
1996-09-26
du·on·grup·o [Rei87] ---
Nevakua aro super kiu estas difinita duloka asociiva operacio; kp grupo, monojdo.
Angle: semigroup
Ruse: polugruppa
1996-02-29
du·on·ig·a serĉ·o [KKV] ---
Tia metodo por serĉo en orda aro, ke dum ĉiu paŝo la meza elemento de la aro estas komparata kun la serĉato kaj depende je la komparrezulto estas elektata duono de la aro por la sekva serĉopaŝo. Do, ĉiu paŝo duonigas la nombron de la ekzamenotaj datumoj, kaj sekve la kompliko de tia metodo havas la grandoordon O(log n). Ekzempla programo en Paskalo estas ĉi tie. Kp Fibonaĉia serĉo, dupartiga serĉo.
Angle: binary search
Ruse: poisk deleniem
popolam
1996-02-29
du·on·kondukt·il·a memor·o ---
Ajna el diverstipaj malmultekostaj memor'organoj, kutime fabrikita en formo de ico, uzata por teni duumajn datumojn en cifereca cirkvito.
Angle: semiconductor memory
Ruse:
poluprovodnikovoe zapominaûçee ustrojstvo
1996-02-29
du·on·ring·o ---
Nevakua aro R kun du dulokaj asociivaj operacioj + kaj · (adicio kaj multipliko), obeantaj la distribuebloregulojn:
(a+b)·c = a·c+b·c
a·(b+c) = a·b+a·c
a+b=b+a
(EKZISTAS 0 EN R)(PORAJNA x EN
R)(x+0=x)
Angle: semiring
Ruse: polukolíco
1996-02-29
du·on·sum·il·o, duonadiciilo ---
Cirkvito por komputi sumon de du bitoj, havanta du enirejojn kaj du elirejojn. El du duonsumiloj eblas fari kompletan sumilon.
Angle: half-adder
Ruse: polusummator
1996-02-29
du·part·ig·a serĉ·o [KKV] ---
Metodo por serĉo en orda aro: dum ĉiu paŝo elemento el la interna parto de la aro estas komparata kun la serĉato kaj depende je la komparrezulto estas elektata la parto de la aro por la sekva serĉopaŝo. Se la dislima elemento estas elektata ĝuste en la mezo de la aro (do, se la du partoj estas egalaj duonoj), oni parolas pri duoniga serĉo; kp Fibonaĉia serĉo.
Angle: dichotomizing search
Ruse: dvoiĉnyj
poisk
1996-02-29
dupleks·a, ambaŭdirekta ---
Pri kanalo, ebliganta samtempan datumtransmeton en ambaŭ direktoj. Kp plendupleksa, alterndirekta.
Ling. "dupleks·a Elektro. Rilata al sistemo de sendrata aŭ drata telegrafio aŭ telefonio, kiu ebligas al ĉiu stacio efektivigi samtempe la sendon kaj la ricevon de komunikoj; = ambaŭdirekta. Kp dipleksa" [PIV].
Angle: duplex
Germane: bidirektional
Ruse: dupleksnyj
1996-02-29
du·um·a [PIV] [Jel, Pfei] (binara [PIV], duaria [SPIV]) ---
1996-02-29
du·um·a arb·o ---
Arbo en kiu neniu vertico havas pli ol du idojn; ekz-e ĉi tiu.
Estas diversaj manieroj prezenti duuman arbon en komputilo. La plej evidenta uzas ligilliston (rikordojn kaj referencojn):
TIPO arbo = @nodo;
nodo = RIKORDO
info: informtipo;
deks, liv: arbo
FINO;
Tamen en iuj aplikoj (ekz-e por piramida ordigo) pli oportuna aŭ pli efika estas alia prezento. Se la arbo estas sufiĉe "plena", pli-malpli ekvilibra, oni povas uzi vektoron,
VAR a: TABELO [1..n] EL informtipo;
en kiu la idoj de la nodo a[i] estas respektive a[2*i] kaj a[2*i+1]; alivorte, la j-a nodo de i-a nivelo havas la indicon 2**(i-1)+j-1. Ekz-e, jen prezento por la arbo supre menciita. Kp duuma serĉ'arbo.Angle: binary tree
Ruse: dvoiĉnoe derevo
1996-02-29
du·um·a dosier·o [Jel] ---
Tia dosiero ke la prezento kaj la tipo de ĝiaj datumanoj ne estas indikitaj; tial en la ĝenerala kazo maleblas doni prezenton de ĝia enhavo pli legeblan, ol la kruda duuma elŝuto (kp ŝuti; teksta dosiero).
Angle: binary file
Ruse: dvoiĉnyj fajl,
binarnyj fajl
1996-02-29
du·um·a kod·o ---
1996-02-29
Pozicia nombrosistemo kies bazo estas 2; kp bito. La komenco de la entjerovico:
dekume: 0|1| 2| 3| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13
duume: 0|1|10|11|100|101|110|111|1000|1001|1010|1011|1100|1101
Angle: binary number system
Ruse: dvoiĉnaâ
sistema sĉisleniâ
1996-02-29
duloka operacio.
1996-02-29
Duuma arbo, en kiu al ĉiu nodo estas atribuita valoro de serĉoŝlosilo tiel, ke ĉiuj ŝlosiloj en la maldekstra subarbo estas malpli grandaj, kaj en la dekstra, pli grandaj.
Angle: binary (search) tree
Ruse: dvoiĉnoe
derevo poiska
1996-02-29
Speco de esence dekuma nombroprezento en kiu ĉiun dekuman ciferon anstataŭas ĝia kvarbita duuma prezento. Ekz-e 149 = 000101001001.
Angle: binary-coded decimal, BCD notation
Ruse: dvoiĉno-desâtiĉnoe predstavlenie
1996-02-29
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)