![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
1996-02-29
EBCDIC (de la angla "Extended Binary-Coded Decimal Interchange Code") ---
Okbita kodo por prezenti tekstajn datumojn, uzita precipe en la komputiloj IBM/360 kaj IBM/370.
1996-02-29
eben*a grafe·o ---
Grafeo prezentebla sur ebeno
tiel, ke la linioj, respondaj al
la eĝoj, ne havas komunaĵon ekster la aro de punktoj,
respondaj al la verticoj. Ekz-e
estas ebena grafeo kaj
, neebena grafeo.
Angle: planar graph
Ruse: ploskij graf
1996-02-29
ed·o ---
Islanda kaj feroa litero, kiu en la Latina-1 havas la kodonojn 16uF0 (etlitere) kaj 16uD0 (ĉeflitere). Historie ĝi estas
grafika variaĵo de la tria runo (dorno), kaj tradicie estis same nomata
("thorn" --- almenaŭ en la angla ĝis 11 jc).
En la Internacia Fonetika Alfabeto edo havas sian Islandan fonetikan valoron (tiun de "th" en la angla "father").
Oni ne konfuzu edon kun la "latina litero trastrekita d", (Unikode 16u110 / 16u111) kiun la kroatoj uzas por [ĝ].
Ling. Laŭ la koncerna Islanda liternomo, kiu estas "e"+edo.
En la Islanda lingvo tiu nomlitero ne havas neliteran signifon,
tamen parodiante la liternomon "dorno", Manuel M. Campagna,
konata en soc.culture.esperanto kiel Manvxelo
KAMPANJAHXA, rekomendis:
Ne. Edzo. Dorno kaj edzo.
Angle: eth, edh
1996-03-30
EFBN ---
Etendita formo de Backus---Naur (vd tie kaj sub sintakso).
Angle: EBNF
1996-02-29
efemer*aĵ·o, efemera kopio ---
Nedaŭra prezento de eligaĵo, ekz-e per surekranigo aŭ per sonsignalo. Kp printaĵo.
Angle: soft copy
Germane: flüchtige Kopie
Ruse: izobraĵenie na èkrane
1996-02-29
efik*ec·o ---
Algoritmo (aŭ programo) estas efika se ĝi faras sian taskon uzante nur relative malgrandajn risurcojn (precipe tempon kajaŭ memoron). La komplikteorio studas la grandoordon de minimume bezonataj risurcoj depende je la enigaĵo. La programo, kiu bezonas strikte la minimumon da risurcoj, estas optima rilate al tiuj risurcoj.
Ling. Laŭ PIV,
Laŭ la anglaj "effective computation, effective function" eblas konfuzo inter efika kaj komputebla. Pli logikaj kaj malpli konfuzivaj estus terminoj optima kaj rendimento, dum efika devus signifi "atinganta la celatan rezulton" (ĉu optime, ĉu ne).
- Eco de tio, kio efikas: ... kuracilo de granda efikeco.
- La kvociento de la valoro de tiu grando (povumo, energio, elektrokvanto ktp), kiu estas elmetata kiel utiligebla, per la valoro de tiu, kiu estas ensorbata de la sistemo, plej ofte esprimata laŭ procentoj (=efikanco).
Angle: efficiency
Ruse: èffektivností
1996-02-29
EGA ---
Ekrana adaptilo por personaj komputiloj kongruaj kun IBM-PC; EGA havas la distingivon 640×350 punktoj kun 16 koloroj. En la fikssignara reĝimo EGA disponigas signejojn por rastrumaj signobildoj grandaj po 8×16, 8×14 aŭ 8×8 punktoj (la grando 8×14 estas normala por EGA). La signogenerilo de EGA havas internan memoron, kiun oni povas ŝargi je diversaj tiparoj, i.a. je tiuj kun literoj de Esperanto. Ekzempla programo, prezentita en la simbola maŝinkodo MASM de IBM-PC, ŝargas la signogenerilon je la plej malgranda tiparo (8×8), kaj poste ŝutas ekde la kodloko 242 la supersignitajn literojn de Esperanto. Kp IBM-a kodo, VGA.
Ling. De la angla "Enhanced Graphics Adapter", t.e. "plibonigita grafika adaptilo".
1996-02-29
Formulo asertanta, ke la valoroj de du esprimoj egalas, simbole a=b, kie la esprimoj a kaj b estas nomataj la maldekstra kaj la dekstra partoj de egalaĵo. Kp komparaĵo, ekvacio.
Angle: equality
Ruse: ravenstvo
1996-02-29
egal·larĝ·a ---
Pri tiparo aŭ
printa reĝimo ĉe kiu ĉiuj signobildoj havas egalan larĝon.
Egallarĝa tiparo estas malpli agrabla por la okulo kaj pli
malŝpara ol la proporcia, tamen
ĝi estas utila en kelkaj aplikoj, kiam oni volas speciale aranĝi
la tek ston en tabelojn k.s. sen uzi tro komplikan aranĝilon.
I.a. oni uzas tiajn tajpeskajn tiparojn por prezenti
komputillingvajn tekstopecojn.
Angle: fixed-width, monospaced
Ruse:
monoŝirinnyj
1996-02-29
kodo ĵetanta samlongajn kodataĵojn en egale longajn kodantaĵojn; ekz-e Askio, en kiu ĉiu signo estas kodata per unu bajto. Kp varilonga kodo.
Angle: fixed-length code
Ruse: ravnomernyj
kod
1996-02-29
eĝ·o [PIV] ---
Elemento de grafeo konektanta ties
verticojn. Eĝo e,
konektanta la verticojn A kaj B, estas
simetria (aŭ sendirekta) se ĝi ankaŭ
konektas B kaj A.
Angle: edge
France: arête
Germane: Kante
Ruse: rebro
1996-02-29
Aperigo sur la vidigila ekrano de la signobildoj, respondaj al la klavoj premataj de la uzulo. Tio estas la normala reĝimo, kvankam fojfoje, ekz-e kiam la enigaĵo estas pasvorto, ĝi kutime ne eĥiĝas, por ke ĝi restu sekreta.
Angle: echo
Ruse: èĥo
1996-02-29
-ej* ---
"I. Suf. montranta lokon difinitan por io aŭ karakterizitan per io: ... devenejo [Z]; senakvejo; komencejo, naskiĝejo; vagonara alirejo" [PIV]. Iom metafore la "loko" povas esti tekstoparto (elirejo, disbranĉejo); memoro (akumulejo, signejo); valoraro (variejo, subvariejo); vertico de grafeo (transirejo, enirejo --- vd Petri-reto); entrepreno, establaĵo (afiŝejo, komputejo, poŝtejo); "medio" (programara metiejo).
1996-02-29
ekart·o [PIV] ---
Absoluta eraro (en nombra kalkulo), esprimata en tiaj samaj mezur'unuoj, kiel la erarhava grando; "diferenco inter la proksimuma valoro de iu grando kaj la ekzakta" [PIV]. Kp relativa eraro.
Angle: absolute error
Ruse: absolûtnaâ
pogreŝností
1996-02-29
ekip*aĵ·o ---
Meĥanika, magneta, elektronika aparataro por komputado, ofte kun la kromsenco de okaza konekteblo aŭ demeteblo.
Angle: equipment, hardware
Ruse:
oborudovanie
1996-02-29
ekran*o ---
Eliga organo de vidigilo, kutime ortograma kaj simila al la ekrano de televidilo (la porteblaj komputiloj kutime havas platan likvakristalan ekranon). Al la komputilo ekrano estas konektata per pli-malpli programebla adaptilo, ekz-e per EGA.
Cetere menciindas la sekvaj aparataj karakterizaĵoj de ekrano:
Angle: screen; monitor
Ruse: èkran; monitor
1996-02-29
eksces*o ---
Vd ĉe valor'eksceso.
1996-02-29
eks·ig·u ---
Operacio por forigi elementon el aro, ekz-e en MODULA eksigu(A,i) ekvivalentas al A:=A-{i}. Simila operacio forprenu estas uzata pri liniaj listoj. Kp anigu.
Angle: exclude, EXCL; delete
Ruse:
isklûĉití
1996-02-29
Malfari forkomentariigon, forigi la komentariajn krampojn de antaŭe forkomentariigita teksto, tiel ke ĝi ree iĝu signifa por koncerna traktilo (tradukilo ktp).
Angle: uncomment
Ruse: raskommentirovatí
1996-02-29
En Paskalo, prafunkcio liveranta eksponencialon.
Angle: exp
1996-02-29
Pesita
mezumo E X de stokasto X; por diskreta
stokasto X kun la variejo {xk}
kaj la respektiva probablodistribuo
{pk},
E X =
p1·xk+ ... +
pk·xk.
Angle: expectation
France: espérance
mathématique
Germane: Erwartung(swert)
Ruse: matematiĉeskoe oĵidanie
1996-02-29
Angle: expert system
Ruse: èkspertnaâ
sistema
1996-02-29
eksponencial·o [EKV] ---
La funkcio y=a**x, kie a EN R estas pozitiva konstanto (a<>1); simbole, por a=e, ankaŭ y=eksp x (la Paskala prafunkcio eksp). Similaj konvencioj validas por la inverso de eksponencialo, logaritmo.
Angle: exponential function
Ruse:
pokazatelínaâ funkciâ
1996-02-29
eksponent·o ---
"
Nombro skribita dekstre de nombra aŭ algebra kvanto, kaj
montranta, ĝis kia potenco ĝi estas altigota" [PIV].
Tiusence la termino estas uzata por la dua argumento de potencigo: ekz-e pri N en la FORTRANa A**N. Malpli ĝuste ĝi estas uzata por nomi la eksponenton de la bazo en la numeraloj (vd), kia -11 (aŭ eĉ e-11) en 0.9e-11, kaj por komponanto de la glitpunkta prezento. En la reelaj literaloj de Paskalo:
eksponento = "e" [signumo] sensignuma_entjero.
Kp supra indico.
Angle: exponent, scale factor
Pole: cecha
Ruse: porâdok, pokazatelí stepeni
1996-08-23
Interrompo estigata de aparato kiu ne estas parto de la ĉeforgano (sed ekz-e de periferiaĵo aŭ de komunikkanalo).
Angle: external interrupt
Ruse: vneŝnee
preryvanie
1996-02-29
ekster·a memor·o, krommemoro ---
Registra medio (datumportilo) en kiu informoj estas neatingeblaj por rekta adresado el la komputilaj komandoj; ili estas atingataj per eneligaj komandoj; kp ĉefmemoro.
Angle: external memory, backing (auxiliary,
peripheral, secondary) storage
Ruse: vneŝnââ pamâtí
1996-02-29
Vd ĉe ordigo.
Angle: external sort
Ruse: vneŝnââ
sortirovka
1996-02-29
ekster·lok·a ---
Pri programo aŭ datumstrukturo kiun eblas ŝargi en ajnan parton de la ĉefmemoro sen loki ĝiajn adresojn. Kp relokebla.
Angle: position-independent, relocatable
Ruse: peremestimyj
1996-02-29
ekster·vari·ej·a ---
Pri valoro kiu ne apartenas al la variejo de variablo, indico, esprimo. Vd valor'eksceso.
Angle: out of range
Ruse: vne diapazona
1996-02-29
ekvaci*o ---
"1
Egalaĵo enhavanta
almenaŭ unu nekonatan kvanton" [PIV].
Angle: equation
Ruse: uravnenie
1996-02-29
ekvilibr*a arb·o ---
Arbo en kiu la diferenco de la distancoj de la radiko ĝis ajnaj du folioj ne superas 1. En tia datumstrukturo ĉiuj datumanoj estas egale atingeblaj.
Angle: balanced tree
France: arbre
équilibré
Ruse: sbalansirovannoe derevo
1996-02-29
ekvivalent·a [Z] ---
1996-02-29
ekvivalent(ec)o ---
1996-02-29
ekza- ---
Obloprefikso de mezur'unuoj signifanta 10e18 (aŭ, en komputiko, 2**60). Mallonge "E", ekz-e 1 Em=10e18 m.
Ling. De la greka vorto por ses, ĉar temas pri 1000**6 (resp. 1024**6).
Angle: exa- E
Ruse: èksa-, È
1996-02-29
ekzakt*o ---
Proksimeco de kalkulita aŭ mezurita rezulto al la ĝusta valoro. Do, "granda ekzakto" implicas malgrandan eraron. Ekzakto ne esprimeblas per nombro; anstataŭe oni indiku eraron, prefere la relativan. Kp precizo.
Angle: accuracy
Ruse: toĉností
1996-02-29
ekzist·o·kvantor·o [Leb88] ---
La kvantoro
, ĵetanta predikaton P al propozicio
(EKZISTAS x)[P(x)], kiu asertas, ke la validejo de P
estas nevakua; ekz-e la propozicio
(EKZISTAS a)(sin a=1) asertas, ke ekzistas almenaŭ unu
angulo a kies sinuso egalas 1. Ofte oni limigas la variejon de la subkvantora
variablo: (EKZISTAS x)L(x)P(x) ekvivalentas
al EKZISTAS x [L(x)&P(x)].
Angle: existential quantifier
Ruse: kvantor
suçestvovaniâ
1996-02-29
el·cent·o·sign·o, procentsigno ---
La speciala signo %, Askie 37; en [SPIV] la elcentosigno simbolas komputikon. Kp elmilsigno.
Rim. La formo procento estas Fundamenta,
sed ankaŭ elcento estas uzata kaj PIVa. Mi malpreferas
"procento"n, ĉar ĝia "pro-" estas konfuziva, ka mi malvolas
pluigi la konfuzon per ankoraŭ unu fuŝa vorto, kia estus
"promilo".
Angle: percent sign
Pole: procent,
odsetek
Ruse: procent, znak procenta
1996-09-15
el·mil·sign·o ---
Matematika signo por indiki milonojn; Unikode 16u2030 (vd en la tabelo de signoj tipografiaj). Kp elcentosigno.
Rim. Kurioze, preskaŭ neniu vortaro donas nomon por elmilo.
Angle: per mille sign
Ruse: promilí,
promille, znak promille
1996-09-15
el·ĉerp·a serĉ·o ---
Speco de brutforta metodo, maniero serĉi solvon sen racia strategio, per simpla konsiderado de ĉiuj eblaj kazoj. Estas problemoj, por kiuj ne ekzistas algoritmo pli rendimenta ol elĉerpa serĉo. Kp senbara serĉo.
Angle: exhaustive search
Ruse: polnyj
perebor
1996-02-29
el·don*o [Jel, Pfei], versio [PIV, Jel, Pfei] ---
Stato de programaro disponigita al la uzantoj, entenanta korektojn kaj plibonigojn faritajn al la antaŭa stato. Ĉiu eldono de programo havas unikan numeron, nomatan eldonnumero. Kp redakcio.
Angle: version, release
Ruse: versiâ, reliz
1996-02-29
Sciigi al la komputilo sian preferon, decidon, precipe per indiko de opcio el menuo.
Angle: choose
Ruse: vybiratí
1996-02-29
(Elektita) Opcio.
Angle: choice, option
Ruse: vybor, opciâ
1996-02-29
elektronik*a, elektrona [KKV, Cab] ---
Uzanta metodojn, leĝojn, procedojn de elektroniko.
Rim. Iam oni misuzas la adjektivon "elektronika" anstataŭ "komputil(izit)a"n: elektronika poŝto, elektronika datumprilaboro, elektronika publikigo ktp.
Ling. Dum kelka tempo la vort'uzo restis hezita, ĉu
oni diru elektrona (laŭ la modelo germana-rusa: germane
"Elektronengehirn, Elektronenmikroskop",
Ruse:
èlektronnyj mozg; mikroskop), ĉu elektronika (laŭ la
modelo pola; en la angla "electronic", franca "électronique" la
du adjektivoj estas nedistingeblaj) --- ekzemplojn vd ĉe trukarto, klavo ("elektronaj komputeroj",
"elektrona klavo"). Teorie ambaŭ formoj estas pravigeblaj:
elektrona estas "funkcianta per (liberstataj)
elektronoj", analogie al "elektra, magneta ilo;
vaporŝipo, ventmuelilo"); elektronika
similas al "aparato optika, meĥanika" ktp. Tamen en la
lastaj jaroj la uzado ŝajnas preferi la formon
elektronika, tial ni ĝin adoptas. Fakte la internacia
uzado estas mallogika, elektro ja same koncernas la
liberajn elektronojn; en Esperanto ni povus regule formi
paronimon elektruma --- sed tio estus neinternacia. Nur
elektrona ĝustas en la fizikaj terminoj kiaj
elektrona ŝelo, elektronĵetilo ktp.
Angle: electronic
Pole: elektroniczny
Ruse: èlektronnyj
1996-02-29
Angle: e-mail, computer mail
Ruse:
èlektronnaâ poĉta
1996-02-29
elektronik*o ---
Teĥniko uzanta la ecojn de liberaj elektronoj en specialaj medioj (vakuo, duonkonduktiloj).
Angle: electronics
Ruse: èlektronika
1996-02-29
el·ig·a organ·o, eligilo ---
Aparato por eligi datumojn. Vd ekrano, printilo.
Angle: output device
Ruse: ustrojstvo
vyvoda
1996-02-29
el·ig·i ---
Vidigi datumon sur la ekrano aŭ papero (printi), skribi ĝin en dosieron aŭ transmeti per komunika lineo.
Angle: output
Ruse: vyvodití, vydavatí
1996-02-29
Eligado; eligataĵo.
Angle: output
Germane: Ausgabe
Ruse: vydaĉa
1996-02-29
Derivregulo de propozicia kalkulo (kp elkajigo): Se estas konstatitaj A->B (la maĵora premiso) kaj A (la minora premiso), oni rajtas fari la konkludon B.
Angle: Modus Ponens
1996-02-29
(1) el·ir·ej·o [KKV] ---
En pluraj programlingvoj (C, ADA, MODULA) --- rimedo por ĉesigi plenumon de struktura ordono (precipe de iteracio) el ties mezo. elirejo estas speco de "strukturema salto": la stirado ĉiam pasas "antaŭen", post la ĉesigatan ordonon. Kutime oni apartigas la procedurajn reven'ordonojn kaj ne rigardas ilin speciala kazo de elirejo. La ŝlosilvorton EXIT ni proponas esperantigi per ELIRU. En Paskalo mankas elirejo, kio necesigas uzon de saltoj al marko (ekz-e ĉi tie) aŭ plurfojan kontrolon de unu sama kondiĉo (ekz-e, kiel ni faris en ekzemplaj programpecoj).
Angle: exit; break statement
Ruse: vyĥod
(2) el·ir·ej·o [RTA84] ---
Eliga konektilo (borno) de cirkvito.
Angle: output
Ruse: vyĥod
1996-02-29
el·kaj·ig·o ---
Ĉiu el du derivreguloj de propozicia kalkulo, ebligantaj elpreni argumenton de pruvita kajo (kp elimplikaciigo, kunkajigo):
G |- A&B G |- A&B -------- ; -------- G |- A G |- B
Angle: &-elimination
1996-02-29
el·poŝ·ig·i ---
Kopii la enhavon de redaktila poŝo en la kurantan pozicion de la kursoro aŭ en la aktivan fenestron.
Angle: paste
Ruse: vstavití iz karmana
1996-02-29
el·radik·a arb·o, kreska arbo ---
Speco de orientita arbo, tia direkta grafeo kun radiko r, ke
Angle: outgoing tree
1996-02-29
el·referenc·i ---
Atingi referencatan objekton (apliki malrektan adresadon, sekvi referencon). En Paskalo por tio servas referencato; en ADA, Oberono kaj iuj aliaj programlingvoj elreferencado povas okazi implice, kiel speco de altipigo.
Angle: dereference
Ruse: razymenovyvatí
1996-02-29
el·stak·ig·u [Jel] ---
Esperantigita nomo de operacio por preni valoron de sur stako (ekzemplo) kun implica dekremento de la stakpinta indico. Kp surstakigu.
Angle: pop
Ruse: snâtí so steka
1996-02-29
En komputila reto, venigi iom grandan datumon (dosieron, programon) de servilo al la interesito, ekz-e per FTP. Kp ŝuti, alŝuti.
Angle: download
France: télécharger
Pole: s´cia¸gna¸c´
Ruse: skaĉatí
1996-02-29
-em* ---
"I. Suf. montranta ĝenerale inklinon al io, kaj uzata por signifi: 1 Inklina je ... 2 Kapabla je: eksplodema substanco; inventema spirito; produktema grundo. Vd -iv. 3 Elmetata al: mortema [Z], erarema [Z], rompiĝema [Z]; mortemulo [Z]" [PIV]. Do, la fakaj uzoj de la sufikso respondas al la angla "-oriented" (deklarema, ordonema; tipizema; strukturema, modulema programado, sintaksema redaktilo; homema programada lingvo); al la angla "first-" (larĝiĝema, profundiĝema serĉo, trairo). Alfabete: deklarema lingvo, dekstremigo, dormema frizisto, fiksiĝema reĝimklavo, livemigo, kadukiĝema memoro, objektema programado, ordonema lingvo, problemo pri la mortemaj manĝantaj filozofoj, sintaksema redaktilo, strukturema programado, sorbema operacio, tipizema programlingvo, vivemo.
1996-02-29
Fari pli okulkroĉa, ekz-e komposti tekstopecon per speciala tiparo, surekranigi ion kun aparta heldenso, koloro aŭ . Kp apartigi.
Angle: highlight
Ruse: vydelâtí
1996-02-29
en* ---
En Paskalo, vortsimbolo prezentanta arteorian anadon (matematike EN).
Ling. Kp enen-klavo.
Angle: in
1996-02-29
Dosiero en kiun datumoj trafas tuj post enigo aŭ ĵus antaŭ transmeto al eligilo.
Angle: I/O file
Ruse: fajl obmena
1996-02-29
en·el·ig·o ---
Datum'interŝanĝo inter la komputilo kaj ties periferiaĵoj.
La programaron, aparataron kaj konvenciojn kiuj ebligas, lanĉas, aranĝas aŭ stiras tiajn interŝanĝojn, oni nomas eneligaj.
Ling. Pripensindas la vorto transigo (laŭ la angla "transput" en ALGOL-68); bedaŭrinde, ĝi konfuzeblus kun statŝanĝo (transiro) kaj transmeto.
Angle: input-output, I/O
France:
entrée/sortie (E/S)
Germane: Ein/Ausgabe
Ruse: vvod-vyvod, obmen
1996-02-29
en·e·n-klav·o ---
Esperantigita nomo de klavo, kiu definitivigas redaktatan linion kaj kvazaŭ sendas ĝin enen, en la komputilon; ekz-e, per tiu klavo la uzulo submetas finklavitan komandon al la operaciumo. Normale tia klavo produktas la stirsignon "ĉaretreveno" (Askie 13), kaj havas la surskribon Enter (ĉe la anglalingvaj IBM-aj klavaroj), aŭ piktogramon.
Ling. Antaŭe tiu klavo havis la nomon CR (aŭ, pli Esperante, ĈR), konforme al la ISO-koda normo kaj la klavar'aranĝo de la elektromeĥanika tajpilo. Poste oni juĝis, ke "ĉaretreveno" estas arkaikaĵo, kaj inventis "pli modernan" nomon. Ĝi estis iom pli bona en la epoko de laŭliniaj redaktiloj, kiam efektive estis granda diferenco pri redaktado "enlinia", en la eniga bufro, kaj posta redaktado el ekster la linio. Por la modernaj ekranaj redaktiloj tia diferenco ne plu aktualas, eble krom la kazo de la komandoj; tial oni ankaŭ proponis la nomon "ekiga klavo, EK-klavo". Pluraj esperantistoj proponis nomi la klavon "eniga klavo"; ni opinias tion konfuziva, ĉar ankaŭ aliaj klavoj (ekz-e la literaj) servas por enigo. Oni povus akcepti la nomon EN [Jel], se ĝi ne kolizius kun rezervita vortsimbolo (la Paskala an-rilato); resume, la formon ENEN ni opinias preferinda.
Angle: Enter key
Ruse: klaviŝa "Vvod"
1996-02-29
Memoro, kies registraĵoj perdiĝas ĉe malŝalto aŭ paneo de la elektro. Speciale: kadukiĝema memoro.
Angle: volatile memory
Germane:
Energieabhängiger Speicher
Ruse: ènergozavisimoe
zapominaûçee ustrojstvo
1996-02-29
energi-ne·de·pend·a memor·o ---
Memoro, kies registraĵoj ne perdiĝas ĉe malŝalto aŭ paneo de la elektro. Ekz-e konstanta memoro kaj diversaj magnetaj datumportiloj.
Angle: nonvolatile memory
France: mémoire
rémanante
Ruse: ènergonezavisimoe zapominaûçee
ustrojstvo
1996-02-29
en·ig·a organ·o, enigilo ---
Vd klavaro, stirstango, muso, legilo.
Angle: input device
Ruse: ustrojstvo vvoda
1996-02-29
en·ig·i ---
1996-02-29
en·ig·il·o ---
Angle: input device
Ruse: ustrojstvo vvoda
1996-02-29
Enigado; enigataĵo.
Angle: input
Ruse: vvod
1996-02-29
en·ir(ej)o [RTA84] ---
Eniga konektilo de cirkvito.
Ling. Adjektive pli bone aspektas la pli mallonga formo: enira impedanco ktp.
Angle: input
Ruse: vĥod
1996-02-29
en·kapsul*ig·o ---
Angle: encapsulation
Ruse: inkapsulâciâ
1996-02-29
ENKI (Esperanta Norma Kodo por Inform'interŝanĝo) ---
Adaptaĵo de la 7-bita ISO-kodo por prezenti tekstojn en Esperanto.
La originala normo de ISO kaj CCITT lasis al siajla difinon de 12 kodonoj; plej ofte estas uzata la Usona vario (Askio), sed oni ankaŭ rajtus krei "Esperantan nacian varion" kiu havigus per tiuj 12 kodonoj la kromajn 6 etliterojn kaj 6 ĉefliterojn supersignitajn (vd ENKI); havi tian normon estus nemalutile, kvankam ĝia reala valoro estus plie teoria. Pli oportunas uzado de 8-bitaj kodonoj (vd Latina-3) aŭ Unikodo.
1996-02-29
en·konstru·it·a komput·il·o ---
Komputilo uzata estiel stira organo de aparata sistemo, kiu sistemo ne estas destinita por fari komputadon (ekz-e mezurilo, avio).
Angle: embedded computer
Ruse: vstroennaâ
ÈVM
1996-02-29
en·kurs·ig·il·o ---
Aranĝaĵo uzata por konekti datumportilojn en unu aŭ pluraj komputilaj retoj. Enkursigilo analizas la ret'adresojn en ĉiu pakaĵo. La pakaĵoj kies adresoj diferencas ol la adreso de la sendinta komputilo, estas sendataj en la koncernan reton. Kompare kun la pontoj la enkursigiloj estas pli "inteligentaj", ili kapablas trakti protokolajn diferencojn, sed ili estas pli multekostaj kaj malpli facile instaleblaj.
Angle: router
Ruse: marŝrutizator
1996-02-29
en·kurs*ig·o [PIV] ---
En reto, aro de reguloj kiujn devas obei la komutoj por transmeti mesaĝon de la sendinto al la ricevonto; "1 fari, ke poŝtaĵoj sekvu difinitan kurson" [PIV]. Vd kurso.
Angle: routing
Ruse: marŝrutizaciâ
1996-02-29
en·met·u ---
Vd sub linia listo. Kp anigu.
Angle: insert
Ruse: vstavití
1996-02-29
en·poŝ·ig·i ---
En dialoga redaktilo, kopii aŭ movi apartigitan areon (blokon, "eltondaĵon") de teksto aŭ bildo en la redaktilan poŝon por poste elpoŝigi ĝin aliloke.
Angle: cut
Ruse: zabratí v karman
1996-02-29
en·pozici·ig·o ---
1996-02-29
Semantika rilata datummodelo, bazita sur diserigo de la apliktereno en distingeblajn entojn (objektoj, klasoj de objektoj), interligitajn per certaj rilatoj (ligiloj). La du nociojn, "ento" kaj "rilato", oni rigardas elementaj, nedifineblaj konceptoj. La modelo estas prezentata per skemo, "E-R-diagramo", sur kiu la entoj estas bildigataj per ortogramoj; la rilatoj, per romboj; la atributoj, per ovaloj. La modelon enkondukis P. Chen [ĉen]. Kp semantika reto.
Angle: entity-relationship model
1996-02-29
entjer·a [PIV] ---
En multaj programlingvoj, datumtipo kies baza aro estas intervalo de entjeroj (laŭ la matematika senco de la vorto), super kiuj estas difinitaj la operacioj + - * (tiu lasta simbolas la multiplikon), DIV aŭ ÷ (entjera divido), MOD (resto ĉe la entjera divido) kaj absolutigo. En Paskalo la entjeraj numeraloj estas sekvencoj de dekumaj ciferoj (t.n. sensignumaj entjeroj), eventuale kun antaŭmetita signumo (la signumhavaj entjeroj).
Angle: integer
Ruse: celyj
1996-02-29
entjer·ik·o ---
Teorio pri entjeroj [Rei87].
Angle: number theory
Ruse: toriâ ĉisel
1996-02-29
ent·o ---
"
Abstraktaĵo, rigardata kiel realaĵo"
[PIV]. En komputiko la vorto estas uzata ĉe specifado de
objektoj, iam kun la senco tre proksima al tiu de "objekto"
(ekz-e "logike kompleta objekto aplikterena, informojn pri kiu
entenas datumbazo"); la
matematikistoj proksimsence diras "individuo".
Angle: entity
1996-02-29
enumeraci·o [PIV] ---
En kelkaj programlingvoj (Paskalo, C, ADA), numerebla tipo difinita per la listo de ĉiuj siaj valoroj; en Paskalo
enumeracio = "(" nomlisto ")".
Ekzemploj:
TIPO Bulea = (vero, falso); { Paskalo }
enum emblemo (trefo, piko, kero, karoo); /* C */
TYPE Roma_cifero = ('i','v','x','l','c','d','m'); -- ADA
Ling. Kp "Parolfiguro, kiu konsistas en tio, ke la oratoro resumas la ĉefajn rezultojn de sia argumentado, por prezenti ilin ankoraŭfoje kaj tiel pli forte frapi la spiritojn" [PIV].
Angle: enumerated type
Ruse: tip
pereĉisleniâ
1996-02-29
epok*o ---
La dato kaj diurnotempo respondaj al 0 en la operaciuma horloĝo aŭ taktilo. Ekz-e por la pliparto de Uniksoj la epoko estas la noktomezo, 1970-01-01. Troo de la sistema horloĝo povas sekvigi gravajn komplikaĵojn, kaj tia okazo ne estas malebla: por sistemoj, nombranta po 10 tiktakojn sekunde, signumhava 32-bita taktilo validas nur por 6.8 jaroj. La Uniksa horloĝo kun 1 tiktako/s restos taŭga ĝis 2038-01-18 (supozante ke programaro plu rigardos la variablon signumhava kaj 32-bita). Vd programara kadukiĝo.
Ling. Tiu artikolo laŭas [JF], kiu atentigas ankaŭ pri la terminformo angla "era" (erao) kaj rimarkigas:
Webster's Unabridged preskaŭ sinonimigas tiujn du vortojn <epoko, erao>, sed erao kutime havas plie la nuancon de tempodaŭro ol de tempopunkto. La uzo de epoko estas rekomendata.Same en PIV:
Angle: epoch, era
1996-02-29
-er* ---
"I. Suf. signifanta unu el la konsistigaj elementoj de tutaĵo" [PIV].
Kp -an. La fakaj uzoj: iteraciero, mesaĝero (sub kodo), rastrumero, signalero.
1996-02-29
erar·mesaĝ·o [Jel, Pfei] ---
Informo sciigata post malkovro de eraro (vd kontrolo) kaj destinita precipe por helpi determini ties kaŭzon. Kp diagnozo, averto.
Angle: error message, error diagnostics
Ruse: soobçenie ob oŝibke
1996-02-29
En la traktado de eraro oni distingas plurajn stadiojn:
Angle: error; bug
Ruse: oŝibka
1996-02-29
erar·serĉ·il·o [Jel, Pfei] ---
Programo servanta por analizi la konduton de alia programo, ebliganta interrompi (sub iaj kondiĉoj) ties plenumon en indikitaj kontrolpunktoj, ekzameni la valoron de variabloj, memorĉeloj, reĝistroj.
Angle: debugger
Ruse: otladĉik
1996-02-29
Algoritmo (vd la respondan programon) por trovi ĉiujn primojn ne superantajn donitan entjeron n:
Ling. "Eratosten·o --- Matematikisto kaj astronomo helena, la unua, kiu mezuris la cirkonferencon de la Tero (ĉ. 275--195)" [PIV].
Angle: Eratosthenes' Sieve
Ruse: reŝeto
Èratosfena
1996-02-29
ergonomi·o ---
"Tiu aspekto de teknologio, kiu okupiĝas pri apliko de biologiaj kaj teknikaj donitaĵoj al problemoj de interadaptado de homo kaj maŝino" [SPIV]; studoj pri la organizo, labormetodoj kaj aranĝo de la ekipaĵo celantaj adapti ilin al la ebloj de la homo, por atingi optiman rendimenton de la laboro sen damaĝo por la sano kaj por fari la laborkondiĉojn laŭeble oportunaj kaj agrablaj.
Ekz-e, la higienaj postuloj rilate la bruon (de printiloj), kvalito de la ekrano, aranĝo de informoj sur la ekrano...
Angle: ergonomics, human factors, human engineering,
biotechnology
Ruse: èrgonomika
1996-02-29
ESC ---
Simbolo de eskapsigno (aŭ de la responda eskapklavo) en la internaciaj normoj (Askio, ISO-kodo). Vd esk.
1996-02-29
escept*o ---
Malregula plenumstato postulanta specialan traktadon. Ekz-e, escepta traktado estas bezonata kiam la uzulo klavas malĝustan enigaĵon (bona programaro en tia okazo ne paneas sed ĝentile petas reklavi la datumon). Por trakti esceptojn diversaj lingvoj disponigas diversajn rimedojn. Ekz-e, en Paskalo aŭ C, por signali fiaskon dum serĉo en tabelo, oni kutimas liveri esceptan valoron (plej ofte, -1), kiu ne povas esti indico de serĉataĵo --- vd ekzemplojn Paskale kaj en C; do, ĉe ĉiu voko de tia serĉofunkcio oni kontrolas, ĉu la rezulto estas fiaska (negativa), kaj sub tiun kondiĉon oni metas la esceptotraktadon. ADA disponigas rimedon pli oportunan: oni deklaras nomon de escepto (jene), kaj en ĉiu bloko, kie povas estiĝi escepto, oni specifas esceptotraktilon. Se escepto ne okazas, tiu traktilo estas preterigata; male, se okazas escepto menciita en la esceptotraktilo, plenumiĝas la esceptotraktaj agoj. Vd ekzemplajn programpecojn.
Angle: exception
Ruse: isklûĉitelínaâ
situaciâ
1996-02-29
Germana ligaturo sozo.
1996-10-18
-esk ---
Neoficiala suf., signifanta `laŭ la maniero, laŭ la stilo de'"
[PIV]; ni uzas adicieska
simbolo, multiplikeska simbolo;
tajpeska (tipara
fasono), skribesko;
operatoreska skribo (de ordo), paskaleska ktp (sed
estas "falsa amiko": groteska). 1996-02-29
eskap*klav·o ---
Sur multaj klavaroj, klavo produktanta la eskapsignon. En dialogo eskapklavo ofte servas por transiri en la komandan linion (do, eskapi en alian reĝimon), reveni el la komanda reĝimo en la reĝimon de tekstoenigo, kaj ĝenerale eliri el menuo, malfari aŭ ĉesigi agon.
Angle: escape key
1996-02-29
eskap*sign·o ---
"memprezentaj signoj; \n\377"
1996-02-29
esprim·il·o ---
Programlingva rimedo esprimanta programadan koncepton. Ekz-e speco de ordono, datumtipo, rimedo por strukturi programon.
Angle: (language) feature
Ruse:
izobrazitelínoe sredstvo
1996-02-29
esprim*o, esprimaĵo, formulo ---
En programlingvo, valorhava frazo, kiu konsistas el operandoj kaj eventualaj operacisimboloj. En Paskalo la esprimoj havas jenan sintakson:
esprimo = simpla_esprimo [rilatsimbolo simpla_esprimo].
simpla_esprimo = [signumo] termo {adicieska_simbolo termo}.
termo = faktoro {multiplikeska_simbolo faktoro}.
Angle: expression
Ruse: vyraĵenie
1996-02-29
-estr*o ---
"I. Suf. signifanta tiun, kiu efektive direktas, funkciigas la aferon montritan de la radiko" [PIV]. Vd poŝtestro, sistemestro.
1996-02-29
Ĉia maniero de adresado ebliganta atingi la memor'organon kies adresspaco superas la adresspacon, difinitan per la adresparto de la komando.
Angle: extended addressing
Ruse:
rasŝirennaâ adresaciâ
1996-02-29
etend·ebl·o ---
En programlingvoj, la eblo difini novajn esprimilojn per la rimedoj de la programlingvo mem. La lingvo havanta la econ de etendeblo estas etendebla lingvo.
Angle: extensibility
Ruse: rasŝirimostí
1996-02-29
etend·it·a form·o de Backus---Naur, EFBN ---
Vd ĉe formo de Backus---Naur kaj sintakso.
Angle: extended Backus-Naur form, EBNF
Ruse: rasŝirennaâ BNF
1996-02-29
etiked·o [PIV], etiket³o ---
Ŝlosilo, disigebla disde la datumano ([IFIP71]; kp marko); kampo en datumano determinanta ĝian tipon. Kp kaz'etikedo.
Angle: tag
France: étiquette, drapeau
Germane: Identifizierungskennzeichen, Marke, Marker
Ruse: tèg, teg, priznak
1996-02-29
et·liter·o, minusklo, malgranda litero ---
Litero, apartenanta al la sekvenco a b c ĉ d..., kontraste al ĉefliteroj.
Angle: small letter, lower case letter
Ruse: malaâ bukva, stroĉnaâ bukva
1996-02-29
Metodo por trovi la plej grandan komunan divizoron de du entjeroj, tradicia ekzemplo pri algoritmo:
FUNKCIO pgkd(a,b: entjera): entjera;
VAR r: entjera;
STARTO
RIPETU r:=a MOD b; a:=b; b:=r ĜIS r=0;
pgkd:=a;
FINO
Ling. "Eŭklid·o --- Heleno, fondinto de la geometrio" [PIV].
Angle: Euclid's Algorithm
Ruse: algoritm
Evklida
1996-02-29
Eŭler·o ---
Granda matematikisto, meĥanikisto kaj fizikisto (1707-04-15, Bazelo -- 1783-09-7/18, Peterburgo; interalie, fondinto de grafeiko (vd problemo pri la Konigsbergaj pontoj).
Ling. Oni proponis ankaŭ la transskribon "Ojler" [Rei87], pli konforman al la moderna prononco germana. Tamen la formo "Eŭlero" ŝajnas pli rekonebla kaj pravigebla ankaŭ per tio, ke grandan parton de siaj verkoj Eŭlero verkis en latino. Krome, 14+17 jarojn de sia vivo Eŭlero laboris en Peterburgo, tie edziĝis kaj mortis --- kaj la rusa transskribo de lia nomo estas pli ortografia ol fonetika (kp Ĉomski).
Angle:
Germane: Leonhard Euler
Ruse: Èjler
1996-02-29
Eŭrop·a cifer·o ---
Ĉiu el la signobildoj 0123456789 uzataj en Eŭropo por prezenti la dekumajn ciferojn. Ankaŭ en multaj landoj ekster Eŭropo estas uzataj tiaj samaj signobildoj. Oni ne nomu la Eŭropajn ciferojn arabaj, ĉar tio povas estigi konfuzon kun la veraj arabaj ciferoj.
Angle: Arabic(-Indic) digit; European digit
Ruse: arabskaâ cifra
1996-02-29
event*o ---
Kondiĉo, kies plenumo povas aŭ devas kaŭzi difinitan reagon de la programo aŭ operaciumo (ekz-e la ricevo de mesaĝo, fino de eneligo, afiŝiĝo de signalo).
Angle: event
Ruse: sobytie
1996-02-29
En tekstotraktado, stirsigno indikanta komputitan paĝofinon, kiu povas moviĝi ĉe ŝanĝo de paĝlongo aŭ de la nombro de linioj en la teksto. Kp nepra paĝofino.
Angle: soft page break
France: frontière
de changement automatique de page, frontière douce de page
Germane: weiche Seitengrenze
Ruse:
mâgkij konec stranicy
1996-02-29
Signo kies bildigo dependas je la linifaldo: se (apero de) vorto entenanta eventualan streketon plene lokeblas en la kuranta linio, la eventuala streketo neniel bildiĝas; alie, se la antaŭa parto de la vorto lokeblas sur la linio, okazas vortotransporto kaj la bildigo de eventuala streketo egalas tiun de streketo. Alivorte, eventuala streketo indikas la preferindajn tranĉlokojn en transportebla vorto. En la okbita ISO-kodo eventuala streketo havas la kodonon 173 = 16uAD.
Angle: soft hyphen, SHY
Ruse: mâgkij
perenos
1996-02-29
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)