[Supren][Indekso][Instrukcio]


Antaŭparolo

Ĉu ni bezonas Komputikan Leksikonon?

La prezentata Komputika Leksikono certe estas luksaĵo kian malhavas multaj etnolingvoj ĝuantaj solidan ŝtatan subtenon kaj tamen rezignintaj sian propran terminaron pro la premo de la anglalingva civilizo. Probable troviĝos ankaŭ esperantistoj kiuj negos la utilon de tia verko por Esperanto: ekz-e, iuj diros, ke por sia profesia agado la komputikisto ja tutegale devas uzi la anglan, la uzo de Esperanto do restu limigita al la komunaj ĉiutagaĵoj, eventuale kun speciala atento al la turismo. Tamen unue, tutcerte ne ĉiuj esperantistoj tiel vidas la destinon de nia lingvo (pruve la konsiderinda tradicio de scienca literaturo en Esperanto), kaj due, eĉ la pragmatikuloj agnosku, ke la komputiloj jam estas ĉiutagaĵo, kaj ke la nocioj de komputiko iĝas parto de la ĝenerala kulturo.

Kian Komputikan Leksikonon ni bezonas?

Oni provis krei Esperantan komputikan terminaron tradukante internaciajn normojn (per sia naturo destinitajn por tre speciala uzo, eĉ kadre de la fako), aŭ kompilante tradukajn fakvortarojn. Tiuj agadoj havas sian valoron, sed oni ankaŭ konsciu, ke la normoj kutime ege postrestas kompare kun la kuranta nivelo de sia fako, kaj ke ambaŭ verkspecoj ne estas tre ĝua legaĵo celanta la mezkleran publikon. Tial ni elektis alian modelon: mezlernejan leksikonon. Tia legaĵo povas interesi pli vastan publikon kaj ĝia materialo povus kontribui al estiĝo de esperantlingva edukado.

Tamen por ni la plej grava avantaĝo estas la solida stila kaj metoda bazo, kiun donas la ĝenro. Unue, tio koncernas la vortoprovizon (pli larĝan ol en la kazo de speciala normo) kaj la temaron (laŭeble interesan por la ĝenerala publiko); due, verkante por la fakuloj, oni ĉiam riskas tro angligi la terminaron kaj la stilon; male, en la lerneja tradicio de multaj landoj oni strebas, precipe dum la unuaj lernojaroj, kiel eble plej multe proksimigi la terminojn (kaj eĉ la simbolaron de la uzataj programlingvoj) al la lingvo en kiu estas farata la instruado.

Verdire, "lerneja ĝenro" estas neplena (kaj eĉ fikcia) karakterizo de la prezentata verko. Ĉar fakte ni ne atendas, ke ĝi reale estos uzata en lernejoj. Jes, ni esperas interesi kaj instrui la eksterfakan publikon, sed malgraŭ la supre dirita ni celas ankaŭ la kolegojn komputikistojn. Al ili ni prezentas provaĵon de la faka terminaro, provaĵon fakte provitan per la uzado en la klarigaj artikoloj de la Leksikono. Praktika verkado montras (mal)taŭgecon de la terminoj, estigas fakan stilon kaj malkaŝas perfidajn teĥnikajn esprimojn, kiujn la vortaristoj ofte tute malatentas, sed sen kiuj oni ne povas verki.

Evidente, la aŭtoro devis atenti terminologiajn problemojn. Iuj povus diri, ke en la mondo ne ekzistas esperantlingva komputika terminologio; fakte, ekzistas eĉ tro multe da terminaroj, bedaŭrinde ĉiuj estas tro magraj kaj nemultaj el ili respektas la spiriton kaj la gramatikon de nia lingvo. Kaj ĉi-rilate la aŭtoro adoptis procedon ne tute (aŭ eĉ tute ne) pedagogian: krom la preferata (de la aŭtoro) termino estas listigitaj ankaŭ ĝiaj rivaloj, se ili fakte estas konsiderinde ofte uzataj; la komputikaj klarigoj troviĝas nur ĉe la preferata terminformo --- sed krome, nemalofte oni trovos ankaŭ rimarkigojn Lingvistike-terminologiajn.

Dua devio disde la lerneja tradicio estas enkonduko de la anglaj paralelaĵoj. Realisme pensante oni ne povas negi, ke nuntempe la angla estas la faka lingvo de komputiko; la tradukoj helpos fakulon trovi la Esperantan terminon por konata nocio kaj kontroli la difinojn. La angla-Esperanta vortaro atingeblas tra la indekso [INDEKSO], trovebla komence kaj fine de ĉiu paĝo.

Komputiko, matematiko, elektroniko, tipografio

Ĝis nun komputikaj leksikonoj (kaj Esperantaj, kaj nacilingvaj) tre (aŭ eĉ tro) multe atentis la aparataron. La aŭtoro ne estas fakulo pri elektroniko kaj opinias, ke la informoj pri tiu fako tro rapide malaktualiĝas; tial en nia Leksikono ni malpli ol kutime zorgas pri la aparataro, sed kompense, pli ol tradicie ni atentas la eternajn verojn de matematiko.

La matematika terminaro en Esperanto havas konsiderindan tradicion, tamen la fakoj koncernantaj komputikon (logiko, metamatematiko, teorio de algoritmoj, grafeiko) ĝis nun rimarkeble postrestas kompare kun la pli malnovaj branĉoj (analitiko, geometrio ktp). Nia Leksikono iel ŝtopas tiun breĉon.

En la instruado de komputiko estiĝis forta tradicio bazi la kurson sur la programada lingvo PASCAL; ni sekvis tiun tradicion, ĉar ĝi ebligas al la leganto facile klarigi eventualajn malklaraĵojn en la abunda literaturo pri PASCAL, trovebla en multaj etnolingvoj. Cetere, en pluraj landoj oni akomodas la leksikon de PASCAL al la gepatra lingvo de la lernantoj. Ankaŭ ni uzas esperantigitan PASCAL, kiun ni nomas "Paskalo". Por prezenti kelkajn modernajn konceptojn, mankantajn en Paskalo, estas uzataj ĝiaj posteuloj MODULA-2 kaj Oberono, kiuj heredis la stilon de Paskalo (ankaŭ ilin ni esperantigas). Ceteraj programlingvoj, aperantaj en la Leksikono ne kiel instrua rimedo sed kiel stud'objekto (ADA, C ktp), havas sian norman formon anglalingvan.

Kaj ĉar la esperantistoj estas grandaj verkemuloj, ni speciale atentis la terminaron de komputilizita tipografio.

Aranĝo de la vortaro

Ordo de la kapvortoj.

Pro pluraj kialoj (i.a. pro la neceso registri terminojn kiuj entenas neasimilitajn proprajn nomojn, ekz-e, ADA), la ordo de la kapvortoj atentas la finaĵojn. Tia aranĝo estas netradicia por komun'uza Esperanta vortaro, tamen kutima por vortaroj nacilingvaj kaj fakaj.

En la leksikografia ordo estas atentataj nur la literoj kaj la spaceto (ĉi tiu antaŭas la ceterajn signojn); ekz-e,

B < baĉo < B-arbo
multiprogramming < multi-user < mode mu-operator

Strukturo de kapvorto

En la kapvortoj Esperantaj estas montrita ilia morfologia strukturo, ekz-e,

stir·sign·o
tra·vid·ebl·o

Asterisko metita ene aŭ post kapvorto markas la la vortojn aŭ radikojn Fundamentajn (ekz-e, sign*ar·o). La indiko [Z] markas la vortojn Zamenhofajn, la referencoj [PIV], [SPIV] kaj kelkaj ceteraj referencas resp. PIVon, Suplementon al PIV ([SPIV]) kaj fakajn vortarojn (vidu la bibliografion). Por la radikoj oficialaj la PIVeco normale ne estas indikita. Oni atentu, ke la referencoj [PIV], [SPIV] konstatas nur la eneston de la markita radiko (aŭ kunmetaĵo) en la koncerna vortoaro, sed ne garantias, ke jam en tiu kolekto ĝi havas la fakan signifon, atribuatan al ĝi en ĉi tiu Leksikono. Tamen fakvortara refereco [Ber85, MMES, KKV, Cab, Jel, KBT, Pfei, EKV] (aŭ [PIV,SPIV] post vorto oficiala) atestas pri esence sama signifo en la referencata verko; ekz-e

trak·o [PIV] [SPIV] ---

la vorto aperis jam en PIV, kaj SPIV atribuis al ĝi la koncernan signifon, aktualan por komputiko). Per tiuj indicoj la leganto povas juĝi pri la fakta akceptiteco de la koncerna termino en la komputika mondo esperantlingva. Laŭeble mi indikas la plej fruan fonton, kio cetere ne signifas, ke la publikiginto iniciatis la koncernan terminformon; iujn terminojn pli frue proponis mi mem (ekz-e grafeo, operaciumo), kaj mi volonte konstatas, ke alia aŭtoro akceptis ilin. Metite antaŭ kapvorto, la marko Evi. indikas mian malpreferon.

4.3. Interna aranĝo de artikolo

Post la grasete presita kaptermino (ekz-e, ĉie*a funkci·o povas aperi malpreferataj variaĵoj (disigate per komo) aŭ enkrampaj komplementoj. La kapterminan sekcion finas haltostreko.

En unu sama artikolo povas troviĝi pluraj difinoj de parencaj aŭ homonimaj nocioj; tiajn difinojn disigas iliaj numeroj.

Fine de la pliopo de Esperantaj artikoloj troveblas la angla kaj la rusa tradukoj de la termino. Tradukojn en aliajn etnolingvojn ni indikas nur escepte, precipe por apogi preferatan de ni formon de Esperanta termino per alia tradicio, aŭ por mencii alian pripensindan internan formon de la terminnomo (ekz-e ĉe serifo). La signo Mat.: markas matematikaĵojn.

Laŭeble, ĉe la kapvorto troveblas nelonga difino de la nocio. Se haveblas pli detala pritrakto, ĝi estas atingebla per la butono kun lupeo:

[Detaloj]

4.4. Pri la HTML-prezento

Ni uzas la version HTML-2 kun iuj novaĵoj el HTML-3j.

Por la supersignitaj literoj de Esperanto estas uzataj la kodonoj laŭ la Latina-3; aliaj signoj, kiuj mankas en la komunaĵo de Latina-1 kaj Latina-2 estas prezentitaj en askiigo aŭ laŭ TeX.

Por ebligi aŭtonoman laboron per komputilo kiu malhavas CGI-tipan interfacon kun specialaj aplikoj, ni uzas tre simplan aranĝon de la leksikono. I.a. ni ne uzas disankrizitajn bildojn, aŭtomatan serĉon ktp. Eble tio aperos en la postaj eldonoj de la leksikono.

Dank'esprimo

La aŭtoro dankas s-ron M. Weichert pro liaj atento, helpo, valoraj konsiloj, kontribuintaj al plibonigo de ĉi tiu Leksikono, kaj tutaj artikoloj (fenestrosistemo, ret'adreso, retletero, retnovaĵoj, poŝtilo, novaĵgrupo, novaĵlegilo kaj kelkaj aliaj, subskribitaj ĉe la teksto de la artikoloj).


[Suben][Indekso][Instrukcio]