[Supren][Indekso][Instrukcio]

F ---

  1. La sepa el la literoj de Esperanto.
  2. Cifero en deksesuma nombrosistemo (la dekuma valoro: 15).
  3. Angla-germana nomo de la kvara tono de la natura maĵora skalo (la franca-itala fa).
  4. Ĉe multaj klavaroj, F1, F2, ... F12 simbolas la funkciajn klavojn n-ro 1, 2, ... 12 resp.

    1996-02-29


faks·i [Jel] ---

Transmeti grafikan bildon (dokumenton, mapon, manskribaĵon) per la ordinara telefona reto. Faksilo estas kombinaĵo de modemo, skanilo kaj printilo, konektebla al telefona aparato por ricevi (kaj surpaperigi) aŭ sendi faksaĵojn. Multaj modernaj modemoj kapablas sendi (kaj ricevi) faksaĵojn rekte el (resp. en) la komputilo(n).

Angle: fax, facsimile
France: télécopie
Germane: Fernkopieren, Telefax
Ruse: peredavatí po faksu

1996-02-29


faksimil*a redakt·ad·o, redaktado "vidate --- vidote" ---

Reĝimo de teksta redaktado uzata en multaj sistemoj de surtabla tipografio: dum la redaktado (plenumata en dialogo) la bildigo de la traktata teksto sur la ekrano aperas kiel eble plej proksima al sia definitiva (tipografia, kompostita) formo. Por tiu celo oni laŭeble uzas unujn samajn tiparojn en la ekrana prezento kaj dum la surpaperigo; la redaktaj komandoj kaŭzas tujan rearanĝon de la teksto (ekz-e ĉe la enigo de centrigota titolo la linio kreskas ambaŭdirekte, recentrigate post ĉiu klavofrapo). Do, la redaktilo funkcianta en tia reĝimo similas interpretilon. Male, en la pli malnovaj sistemoj (kia ekz-e TeX) la uzulo vidas la tekston en speciala fontlingvo, kaj la kompostado (kaj ekrana superflugo de la rezulto) estas aparta stadio de tekstotraktado; kompense, por la redaktado oni povas apliki ajnan redaktilon aŭ alispecan traktilon, eĉ plurajn, kies suma funkciaro estas pli riĉa ol tiu de redaktilo disponebla por faksimila redaktado.

Ling. En Esperanto faksimilo neniam signifas fakso (vd faksi):
"faksimil*o --- Ekzakta reproduktaĵo de skribo, desegno" [PIV].

Angle: WYSIWYG, "What You See Is What You Get"

1996-02-29


fakt·a adres·o ---

La adreso kalkulita laŭ la maniero de adresado, indikita en komando, kaj uzota por atingi la operandon.

Angle: actual address, effective address
Ruse: faktiĉeskij adres, ispolnitelínyj adres

1996-02-29


fakt·a parametr·o, efektiva parametro ---

En voko de subprogramo, esprimo kiu indikas objekton aŭ valoron fakte traktotan de la vokata proceduro, funkcio, makroogenera programpeco. En Paskalo

   fakta_parametro = esprimo | funkcinomo | procedurnomo.

Konforme al la specifo de la responda formala parametro en la formalparametra listo de la koncerna procedurdeklarofunkcideklaro, la fakta parametro devas esti variablo (subkazo de la esprimo), se por la formala parametro estas specifita pasigo per referenco; nomo de procedurofunkcio, se la formala parametro havas resp. funkciparametran aŭ procedurparametran specifon.

Angle: actual parameter
Ruse: faktiĉeskij parametr

1996-02-29


faktorial·o ---

"Mat.: La produto 1×2×3... n; ĝi estas signata per la simb. n!" [PIV].

Vd rekursio kaj algoritmojn.

Angle: factorial
Ruse: faktorial

1996-02-29


faktor*o ---

"4 Mat.: Multiplikanto aŭ multiplikato" [PIV].

Ofta nocio en sintaksaj difinoj, ekz-e por Paskalo:

   faktoro = sensignuma_nombro | signoĉeno | "NUL" | variablo
      | arkonstruilo | funkcivoko | "NE" faktoro | "(" esprimo ")".

Laŭ tiu sintakso faktoro povas esti nomo (vd variablo); krom proprasenca tuta variablo, ĝi povas esti nomo de konstantolimnomo el konformiva tabelskemo. --- Kp ankaŭ la difinon de metafaktoro sub sintakso.

Angle: factor
Ruse: mnoĵitelí

1996-02-29


fal·menu·o ---

Menuo aktiviĝanta kiam la muskursoro tuŝas ĝian titolon en la menuzono. La menuo "sterniĝas" tuj suben kaj malaperas post elekto de komando. Kp tirmenuo.

Angle: drop-down menu
Ruse: nispadaûçee menû

1996-02-29


fals*o ---

Malvero (la Bulea nul).

Ling. Malvero estus pli bona vorto en Esperanto (kiel la rusa loĵí); tamen la signifo de "falso" ne tre malproksimas [PIV]:

falsi tr Elfari ion malveran kaj doni ĝin kiel veran, por tiri el tio profiton ...
falso ... 2 Io falsita

--- dum la ekstera formo estas tente (kaj iom false) internacia.

Angle: false
France: faux
Ruse: loĵí

1996-02-29


farb·o·problem·o ---

Por ajna grafeo G kaj k EN N determini, ĉu G estas k-disfarbebla, alivorte, ĉu k ne plias ol la kolornombro de G. La farboproblemo estas NP-kompleta. Vd problemo pri kvar farboj.

Angle: coloring problem
Germane: Färbungsproblem
Ruse: zadaĉa o raskraske

1996-02-29


farb·o·pulvor·o, fulgo ---

Konsumaĵo, pulvoro el farba substanco uzata en lasera printilo aŭ simila aparato por fari bildojn (i.a. printi tekstojn) sur papero aŭ filmo. Vd kartoĉo.

Angle: toner

1996-02-29


fasad·o [Jel] ---

Ekstera interfaco de sistemo kun ties ĉirkaŭo --- kun la uzulo, kun komputila reto, kun aliaj programaroj. Interalie, fasado povas faciligi la uzon de ne-afabla programo, disponigante menuojn, tiel ke oni ne bezonas memori ĉiujn komandojn, aŭ aktivigante la muson super programo kiu mem ĝin ne uzis, ktp. Kp interna interfaco.

Angle: front-end interface
Ruse: vneŝnee soprâĵenie

1996-02-29


fason*o ---

Ĉiu el la formoj disponeblaj por tekstoprezento, precipe la grafika formo de la signobildoj. Depende je la uzataj rimedoj oni povas paroli pri skribmaniero (se temas pri manskribo), tipara fasono, tajpsignara fasono, fasonoj de nadlara printilo ktp. En unu teksto oni povas uzi plurajn fasonojn (iun por la ordinara parto de la teksto, alian por emfazo, trian por titoloj, kapvortoj ktp).

En la manskribo la rolon de fasono povas havi diversaj substrekoj (unuobla, duobla, ondlinia ktp) kaj la majuskligo. La tradicia tajpilo disponigas substrekadon, majuskligon, en Germanio kaj en la orienta Eŭropo oni uzas ankaŭ  l a  m a l d e n s a n  f a s o n o n .

La nadlaraj printiloj disponigas kaj la tajpeskan substrekadon, kaj la fasonojn similajn al la tiparaj: oblikvan fasonon (uzatan anstataŭ kursivo), graseton, mallarĝan, larĝan, altan fasonojn. Sur la ekrano la fasonoj iam bildiĝas per koloro. Pri la signifoj tipografiaj vd tipara fasono, tiparo.

Rim. Verkante tekston, la aŭtoro ofte bezonas plurajn rimedojn por grafika emfazo aŭ apartigo; sed ofte al la aŭtoro ne gravas la konkreta formo de la emfazo, ĉu tio estos kursivo, substreko aŭ maldensigo, ĉu la kapvortoj estos grasetaj aŭ majuskletaj, ĉu la ŝlosilvortoj en la programpecoj estos senserifaj aŭ substrekitaj. Do, oni povas distingi logikajn fasonojn (kaj konstati, ke la aŭtoro bezonas, ekz-e, 3 diversajn fasonojn) kaj la fizikajn fasonojn (ilian realigon per konkretaj tipografiaj tiparfasonoj aŭ per la fasonoj de nadlara printilo). Tial en multaj tekstotraktiloj la rimedoj stirantaj reĝimon de la printilo (ekz-e substrekadon, oblikvigon, plidensigon ktp) estas tiaj samaj, kiaj ŝanĝas la tiparon (angle "font"). Fakte, kutime oni indikas ne tiparŝanĝon, sed ĝuste la fasonŝanĝon (ekz-e, normale oni simple ŝaltas "kursivon", ne "la 10-punktan kursivon"). Tial fasono tre ofte estas la ĝusta termino en situacioj, por kiuj en la angla estas uzata la vorto "font".

Angle: (type)face [ekz-e "boldface" in TeX]; font
Ruse: ŝrift

1996-02-29


fenestr·ad·o ---

  1. Tia maniero trakti grandformatan bildon, ke ĝi estas vidigata en fragmentoj, per ŝovado de la ekrana vidiga kadro ("fenestro") sur la bildo. En iuj grafikaj vidigiloj fenestrado estas realigita aparate [oni povus ankaŭ provi por tiu senco tond(ad)on, laŭ la angla "scissoring".
  2. Realigo kaj aplikado de fenestrosistemoj.
Angle: window technique, windowing

1996-02-29


fenestr*o [Jel, Pfei] ---

Parto de la vidigila ekrano, traktebla kiel aparta ekrano.

Angle: window
Ruse: okno

1996-02-29


fenestr·o·sistem·o ---

Maniero aranĝi hom-komputilan interfacon, programaro kiu ebligas uzi diversajn partojn de la ekrano samtempe, per fenestroj.

Fenestrosistemo gravas precipe por tiuj komputiloj (precipe laborstacioj) kiuj ebligas kunrulonkvazaŭkunrulon. Ĉiu el la kunrulaj procezoj uzas po unu fenestron por eneligo. Uzulo povas alterne labori per diversaj programoj en diversaj fenestroj. Ekz-e verki programtekston per redaktilo en unu fenestro, tradukigi ĝin per tradukilo en alia, kaj testi la tradukitan programon en tria.

Normalaj tekst-bazitaj programoj uzas la fenestron kvazaŭ apartan ekranon; ili ne bezonas "scii" pri la fenestrosistemo. Aliaj programoj, kiuj estas speciale faritaj aŭ adaptitaj por la fenestrosistemo, povas eluzi ties eblecojn: krei subfenestrojn por dialogi kun la uzulo, montri menuojn kaj ekranajn prembutonojn, reagi al muso-movoj, ktp.

Kutime eblas rearanĝi la fenestrojn sur la ekrano, ŝanĝi la poziciojn kaj grandecojn; eĉ kaŝi unu fenestron malantaŭ alia. Tiun aranĝadon de la fenestroj sur la ekrano povas helpi speciala programo, la fenestro-mastrumilo (angle "window manager").

Ekrano kun fenestrosistemo estas komparebla kun skribtabla surfaco, sur kiu kuŝas dise diversaj iloj kiel kalendaro, horloĝo, notslipoj, dosierujoj, dosieroj kun tekstoj aŭ grafikaĵoj.

M. Weichert

Angle: window system, windowing system
Ruse: okonnyj interfejs

1996-02-29


fer(aĵ)o [Pfei] ---

Ĵargona vorto por aparataro --- kp lad(aĵ)o.

Angle: hardware
Ruse: ĵelezo

1996-02-29


ferm·i dosier·o·n ---

Indiki, ke la programo finis sian laboron super dosiero. Sekve la operaciumo malokupas la bufrojn, atribuitajn al la dosiero, kaj se necesas, la aktualigita datumaro registriĝas en la eksteran memoron. Kp malfermi dosieron.

Rim. En Paskalo la fermo okazas implice, en la pliopo de la aliaj programlingvoj por ĝi estas specialaj proceduroj.

Angle: close a file
Ruse: zakryvatí fajl

1996-02-29


ferm·it·a ---

Mat.:

  1. (Topologio) Pri aro en topologia spaco, kiu entenas ĉiujn siajn kontaktpunktojn.
  2. Aro A estas fermita rilate algebran operacion, se aplikite al ajnaj argumentoj el A la operacio liveras rezulton ankaŭ apartenantan al A.
  3. En algebro, komuta korpo estas fermita, se ĉiu nenulgrada polinomo havas en ĝi almenaŭ unu nuliganton.
Angle: closed
France: fermé
Ruse: zamknutyj

1996-02-29


ferm*o [COK91] ---

Mat.:

  1. Fermo de aro A en topologia spaco estas la komunaĵo de ĉiuj fermitaj aroj, entenantaj la aron A, la aro de ĉiuj kontaktpunktoj de A; simbole ~A [A].
  2. Transitiva fermo.
  3. Unuloka operacio en parte orda aro A, ĵetanta x EN A al ~x EN A tiel, ke por ĉiuj u,v EN A
Ling. Por fermo (1) oni trovas ankaŭ "klozaĵo"n [EKV] kaj "klozuro"n [Rei87] --- tio estas senbezona malŝparo.

Angle: closure
France: fermeture, adhérence
Ruse: zamykanie

1996-02-29


fer·o [Jel], feraĵo ---

Ĵargona vorto por aparataro, aparato --- kp lad(aĵ)o.

Angle: hardware, iron
Ruse: ĵelezo

1996-02-29


fiask*o ---

Ĉe serĉo kun malavancoj, liveraĵo indikanta malsukcesan finon de subtasko.

Angle: fail(ure)

1996-02-29


Fibonaĉi Leonardo la Pizano ---

Itala matematikisto (ĉ. 1180--1250).

Angle: Fibonacci
Itale: Fibonacci
Ruse: Fibonaĉĉi

1996-02-29


Fibonaĉi·a sekvenc·o ---

Entjersekvenco kies ĉiu ano estas sumo de la du ĵusantaŭaj, ekz-e 1, 1, 2, 3, 5, 8,... Fibonaĉia sekvenco genereblas per rikuro, ekz-e

   F(1)=1, F(2)=1,
   F(n+2) = F(n) + F(n+1);  n>=1.

La kvociento de tujsekvaj sekvencanoj F(n+1)/F(n) konverĝas al la ora nombro, grava en la artoj.

Angle: Fibonacci series
Ruse: ĉisla Fibonaĉĉi

1996-10-13


Fibonaĉi·a serĉ·o ---

Speco de dupartiga serĉo, esence simila al la duoniga serĉo, sed en kiu la numeroj de la dividpunktoj formas Fibonaĉian sekvencon.

Angle: Fibonacci search

1996-02-29


fibr·o·optik·o ---

Parto fiziko, studanta datumtransmeton per vitra aŭ plasta optika fibro.

Angle: fiber optics, fibre optics
Ruse: volokonnaâ optika

1996-10-13


fid·ind*o ---

Probablo de senerara funkciado de aparata aŭ programa rimedo en difinitaj uzkondiĉoj kaj tempoperiodoj. La nocio de fidindo entenas, i.a., disponeblon kaj datumsekurigon.

Angle: reliability
France: fiabilité
Ruse: nadëĵností

1996-02-29


FidoNet ---

Hobieca komputila reto, liganta plurmil komputilojn, ĉefe hejmajn aŭ personajn.

Rim. Por sendi retpoŝton el Internet al FidoNet necesas transformi la ret'adreson. Se uzulo Sami Deano havas FidoNet-adreson 2:345/678.9, oni sendu al

Sami.Deano@p9.f678.n345.z2.fidonet.org

M. Weichert

1996-02-29


fiks·a punkt·o ---

  1. Mat.: [EKV] Por ĵeto f: A -> A, tia p EN A, ke f(p)=p.
  2. Komputike: On-punkto en fikspunkta prezento.
Angle: fixed point
Ruse: nepodviĵnaâ toĉka; fiksirovannaâ toĉka (zapâtaâ)

1996-10-07


fiks·iĝ·em·a reĝim·klav·o ---

Reĝima klavo (ekz-e reganta la registrumon) kiu ŝaltas la koncernan reĝimon kaj lasas ĝin ŝaltita ĝis malfikso per aparta (re)premo. Kp nefiksa reĝimklavo.

Angle: locking escape; CapsLock
Ruse: fiksator verĥnego registra, zalipaûçij pereklûĉatelí registra

1996-02-29


fiks·long·a spac·et·o ---

En teksta redaktilo, signo kies definitiva bildigo estos spaceto de antaŭdifinita longo (la ordinara spaceto estas iom "elasta", kaj tio estas uzata por alkadrigo; sed ĉe aranĝo de tabeloj, listoj, programoj tia elasto estas maloportuna). Dum la preparo de dokumento, en la fontteksto, la fikslongaj spacetoj ofte estas bildigataj per kuvo aŭ alia videbla signo.

Angle: hard space
Germane: Zwischenraum fester länge, harter Zwischenraum
Ruse: ĵëstkij probel

1996-02-29


fiks·punkt·a prezent·o ---

Maniero prezenti reelojn (pli ĝuste, racionojn) per entjeroj (aŭ per ciferĉeno) kun implica on-punkto; sed iuj komputiloj disponigas specialajn komandojn por la aritmetiko en fikspunkta prezento. La fikspunkta prezento oportunas kiam temas pri kalkuloj kun indikita absoluta eraro (ekarto), aŭ kiam estas traktataj mezuraĵoj esprimitaj en tia prezento.

Angle: fixed-point representation
Ruse: predstavlenie ĉisel s fiksirovannoj toĉkoj

1996-02-29


fiks·sign·ar·a (aparato, reĝimo) ---

Funkcianta nur per antaŭfiksita signaro (precipe litercifera; ekz-e fikssignara vidigilo). Kp grafika.

Angle: alphanumeric
Ruse: bukvenno-cifrovoj

1996-02-29


filtr·il·o [Jel, Pfei] ---

En Unikso, programo ricevanta ĉiujn datumojn el la eniga datumstrio, kaj sendanta ĉiujn rezultojn en la eligan datumstrion; ekz-e programo anstataŭiganta en la traktata datumstrio plurajn tujsekvajn spacetojn je unu sola spaceto. Oni povas aranĝi ĉenstablon el pluraj filtriloj.

Angle: filter
Ruse: filítr

1996-02-29


fin·a uz·ul·o, la plej ekstera uzulo ---

Uzulo aplikanta komputan sistemon por siaj propraj celoj sen scii kaj sen zorgi pri ĝiaj internaĵoj; ekz-e tajpisto uzanta kontorvaron.

Angle: end user
France: utilisateur final
Ruse: okoneĉnyj polízovatelí, koneĉnyj polízovatelí

1996-02-29


fin·a valor·o ---

En nombrila iteracio de Paskalo, esprimo indikanta la lastan valoron de la iteracinombrilo.

Angle: final value

1996-02-29


fini·a aŭtomat·o ---

Aŭtomato sen ekstera memoro; alivorte, aŭtomato kies tuta memoro esprimiĝas en la finia aro de la statoj de tiu aŭtomato.

Angle: finite automaton, finite-state acceptor
Germane: endlicher Automat
Ruse: koneĉnyj avtomat

1996-02-29


fin·il·o ---

Helpa simbolo (ofte stirsigno) indikanta finon de mesaĝo aŭ de tekstopeco (linio, alineo, dosiero ktp). Vd linifinilo, dosierfinilo, ĉenfinilo; en multaj programlingvoj, ekz-e en ADA, la punktokomo estas ordonfinilo, la linifino estas komentarifinilo.

Angle: terminator, rogue value, terminating symbol

1996-02-29


fin·kondiĉ·a iteraci·o, ĝisa iteracio ---

Struktura ordono, iteracio en kiu la plenumkondiĉo (Bulea esprimo) estas testata post ĉiu ciklo. En Paskalo, se la testado liveras veron, la iteraciado finiĝas (tio estas kroma motivo por nomi tian iteracion finkondiĉa). Multaj komputiloj disponigas specialan komandon, kombinantan teston kun salto; tial tiu speco estas iom pli efika ol la komenckondiĉa iteracio, kvankam malpli sekura: almenaŭ unufoje la korpo plenumiĝos, eĉ se la kondiĉo jam dekomence malveras. En Paskalo finkondiĉa iteracio havas la sekvan sintakson:

   finkondiĉa_iteracio =
      "RIPETU" ordono {";" ordono} "ĜIS" Bulea_esprimo.

La ordonoj estas ripete plenumataj ĝis la valoro de la Bulea esprimo iĝos vero. Se ordonsekvenco Ô ne entenas markitan ordonon, la finkondiĉa iteracio

RIPETU Ô ĜIS ß

ekvivalentas al

STARTO Ô; SE NE ß TIAM RIPETU Ô ĜIS ß FINO

Ekzemplo (el Eŭklida algoritmo):

   RIPETU k:=i MOD j; i:=j; j:=k ĜIS j=0

Angle: REPEAT-loop, REPEAT-statement
Ruse: cikl s usloviem okonĉaniâ

1996-02-29


firm·var·o [SPIV] ---

Mikroprogramo registrita en nurlega memoro.

Ling. Ĵargone iuj nomas firmvaron ladaĵo --- kp "feraĵo" (aparataro), "softvaro" (programaro). Vd varo.

Angle: firmware

1996-02-29


fizik*a ---

Rilata al la aparata strukturo, kontraste al virtuala ("matematika", logika).

Angle: physical
Ruse: fiziĉeskij

1996-02-29


fizik·a adres·o ---

Numero de ĉelo en la fizika memoro; kp virtuala adreso.

Angle: physical address
Ruse: fiziĉeskij adres

1996-02-29


fizik·a memor·o ---

Ekstera memoroĉefmemoro de komputilo, realigita per registriva aparato. Kp virtuala memoro.

Angle: physical storage
Ruse: fiziĉeskaâ pamâtí

1996-02-29


fizik·a tavol·o, fizika nivelo ---

Vd septavola etalona modelo kaj tavolstaka tabelo.

Angle: physical layer
Ruse: fiziĉeskij urovení

1996-02-29


flag*o [Jel] ---

Unubita reĝistro aŭ Bulea variablo indikanta, ĉu validas koncerna kondiĉo. Kp baskulo.

Angle: flag
Ruse: flag

1996-02-29


flagr*ad·o, lumpulsado [MMES] ---

Intenca perioda ŝanĝado (la kutimaj frekvencoj estas 1--10 Hz) de koloro kajaŭ heldenso de unu aŭ pluraj ekranaj bilderoj por fari ilin pli okulkroĉaj. Ekz-e oni kutimas tiel emfazi la kursoron.

Angle: blinking
France: clignotement
Ruse: miganie

1996-02-29


fleg*ad·o, prizorgo ---

Funkciteno, kompleta aro de agoj necesaj por pluigi la funkciivon de aranĝaĵo. Flegado konsistas en provado, mezurado, agordado kaj riparo. Kp dosierflegado. Por la programaro similsence oni povas diri vartado.

Angle: maintenance
Ruse: soprovoĵdenie

1996-02-29


flik*(aĵ)o [Jel, Pfei] ---

Provizora aldono al maŝinlingva programkodo, kutime hasta kaj maleleganta, foje iom primitiva, ripareto de eraro aŭ nedezirata eco de la programo. Iam fliko sukcesas, iam ne; ĝi povas esti porokaza riparo aŭ definitiva solvo, kiun oni lasas en la programo.

Plej ofte flikoj estas ŝanĝoj farataj rekte en la tradukita maŝinlingva programo, originale verkita en altnivela fonta lingvo.

Ling. La resp. verbo estas flik*i.

M. Weichert laŭ [JF].

Angle: patch
Ruse: zaplata

1996-02-29


flu·skem·o ---

"Detala grafika figuro de ĉiuj vojoj, kiuj eblas ĉe programiro" [SPIV]. Kp datumflua diagramo, stirflua diagramo.

Angle: (control) flow chart
Ruse: graf upravleniâ; blok-sĥema

1996-02-29


"Fokus·o" ---

Esperantlingva scienca revuo kun speciala intereso al komputiko, kiu estis eldonata en Budapeŝto de 1987, pli ampleksa sed ankaŭ malpli speciala ol la revuo "Internacia Komputado", el kiu ĝi estiĝis. La lasta numero de "Fokuso", kiun mi havas, estas la oka (1988/4).

1996-02-29


foli*o ---

Senida vertico de arbo (vd desegnon). Kp nodo.

Angle: leaf, terminal node
Ruse: list

1996-02-29


foli*um·il·o, krozilo ---

Programo ebliganta al uzulo legi hipertekston. Foliumilo disponigas rimedojn por ekzameni la enhavon de hipertekstaj nodoj kaj por navigado inter ili.

Ling. Kp la PIV-an "foliumi".

Angle: browser
France: fureteur, navigateur
Pole: przegla¸darka WWW, broser WWW

1996-02-29


fon*a en·el·ig·o ---

Maniero aranĝi eneligon tra bufra dosiero per aparta tasko; ekz-e, uzulo de persona komputilo povas lanĉi longan fonan taskon printadan, kaj plu dialogi kun sia komputilo.

Ling. Tradicie oni klarigas, ke la angla termino estas siglo de "simultaneous peripheral operation on line" (samtempa periferia laboro malaŭtonoma); tamen evidentas, ke tiu malnatura "klarigo" estas speciale aranĝita kiel gravmiena pravigo de nesufiĉe impona metaforo (angle "spool" = bobeno, t.e. la eneliga bufro).

Angle: spool, spooling
France: spoulage
Germane: Spooling, Ausspulen
Ruse: buferizaciâ obmena

1996-02-29


fon*a task·o (programo) ---

Tasko (procezo) havanta malpli grandan prioritaton kaj plenumata kiam la pli altprioritataj taskoj atendas iun risurconeventon. Fonaj taskoj estas plenumataj baĉe (en baĉa reĝimo).

Angle: background program
Ruse: fonovaâ zadaĉa

1996-02-29


font*a (lingvo, teksto, dosiero, signaro) ---

Vd ĉe tradukilo, paso, kodo.

Angle: source (language, text, file); input (file)
Ruse: vĥodnoj, isĥodnyj

1996-02-29


font·a ar·o (de funkcio, ĵeto) ---

Vd ĉe ĵeto. Kp domajno.

Angle: argument set, domain
Ruse: oblastí argumentov funkcii

1996-02-29


font·lingv·o ---

La lingvo el kiu estas farata traduko. Kp cellingvo.

Angle: source language
Ruse: vĥodnoj âzyk

1996-02-29


font*o ---

En valorizo, la esprimo kies valoron ricevas la valorizato.

Angle: source
Ruse: istoĉnik

1996-02-29


font·program·o ---

Programo prezentita (aŭ konservata) en programada lingvo kaj por kies plenumado estas necesa traduko (kp celprogramo).

Angle: source program
Ruse: isĥodnaâ programma

1996-02-29


font·tekst·o ---

Teksto en fontlingvo de tekstotraktilo; ekz-e fontprogramo aŭ "Askia tekstodosiero" el kiu Teĥo kompostas tipografian prezenton de libro.

Angle: source text
Ruse: isĥodnyj tekst

1996-02-29


for·komentari·ig·i, alrimarkigi [Jel] ---

Ĉirkaŭigi programfragmenton per komentariaj krampoj aŭ marki ĉiun ĝian linion per komentaria simbolo por ke la tradukilo (aŭ alia traktilo) preteratentu la fragmenton. Ofte uzata kiam la programpeco estas superflua aŭ malaktuala, sed okaze bezonota; pli konvenajn esprimilojn por tiaj celoj disponigas antaŭtraktiloj kaj makroogeneriloj. Kp ekskomentariigi.

Angle: comment out
France: mettre en commentaire
Ruse: zakommentarití

1996-02-29


formal·a lingv·o ---

Matematika kalkulo, lingvo kies sintakso (kaj ideale ankaŭ semantiko) havas matematike striktan difinon. Kp homa lingvo.

Angle: formal language, artificial language
Ruse: formalínyj âzyk

1996-02-29


formal·a parametr·o ---

Nomo simbolanta parametron en procedurdeklaro, funkcideklaromakroodifino. Kp fakta parametro.

Angle: formal parameter
Ruse: formalínyj parametr

1996-02-29


formal·parametr·a list·o ---

Tiu parto de funkcideklaroprocedurdeklaro, en kiu oni specifas la formalajn parametrojn de procedurofunkcio. En Paskalo:

   formalparametra_listo = "(" pasiggrupo {";" pasiggrupo} ")".
   pasiggrupo = valorparametra_specifo | variabloparametra_specifo
      | procedurparametra_specifo | funkciparametra_specifo.

Angle: formal parameter list
Ruse: spisok formalínyĥ parametrov

1996-02-29


format·i ---

  1. Redakti, aranĝi datumanojn laŭ indikita formato.
  2. Formatizi, registri sur datumportilo (precipe disko) markaĵojn, kiuj determinas la poziciojn de la adresebla memoro (blokoj, sektoroj) kaj aliajn stirajn informojn.
Angle: format
Ruse: formatirovatí, razmeĉatí

1996-02-29


format·il·o ---

  1. Programo aŭ aparato por formatizi magnetajn datumportilojn (diskoformatilo).
  2. Tekstoformatilo, aranĝilo.
Angle: formatter

1996-02-29


format*o [KKV, Jel] ---

  1. Aranĝo de datumanoj en ĉefmemoro, en datumbazo aŭ sur ekstera datumportilo.
  2. Maniero adresi magnetan surfacon de disko per trakoj kaj sektoroj.
  3. Registroformato --- respektivo inter la datumbitoj kaj la variado de magnet'intenso sur la surfaco de la portilo.
Ling. La vorto estas aĉa kaj plursenca, sed tre internacia, kaj malprobablas, ke la fakuloj povus akcepti ion alian. Laŭeble oni limigu la uzojn de "formato" al la okazoj, kiam temas pri la fizika (geometria) aranĝo de la datumprezentoj; en multaj okazoj --- sed ne ĉiam --- sufiĉas la vortoj pli trafaj kaj abstraktaj: aranĝo (ekz-e aranĝosimbolo), formo, strukturo, sintakso (de komando) ktp. Kp [PIV]:
format*o. Dimensio de libro aŭ de paperfolio, laŭ alteco kaj larĝeco.

Angle: format
Ruse: format, razmetka

1996-02-29


form*o de Backus---Naur ---

Notacio por prezenti senkuntekstajn gramatikojn de programlingvoj, nomita omaĝe al J. Backus kaj P. Naur [naŭr], kiuj ellaboris ĝin por difini la sintakson de ALGOL-60. La sintaksaj variabloj de la gramatiko estas prezentataj per (unu aŭ pluraj) vortoj ĉirkaŭitaj de angulaj krampoj, ekz-e <nomo> aŭ <sensignuma entjero>. La maldekstran (la difinatan) kaj la dekstran (la difinantan) partojn de la derivreguloj disigas la simbolo ::= (oni voĉlegu: estas laŭdifine). Se sintaksa variablo povas havi plurajn difinojn, ili ĉiuj aperas en la dekstra parto de ĝia regulo, disigate de la vertikala streko | (voĉlegu: "aŭ"). Ekzemploj:

   <cifero> ::= 0|1|2|3|4|5|6|7|8|9
   <sensignuma entjero> ::=
      <cifero> | <sensignuma entjero> <cifero>
   <entjero> ::= <sensignuma entjero>
                 | + <sensignuma entjero>
                 | - <sensignuma entjero>

Laŭ tiuj reguloj la sekvaj ĉenoj estas validaj <entjero>j:

    10
    -5
  +199

En la posta praktiko (ekz-e en la sintaksaj priskriboj de PL/I) estis uzata la "etendita formo de Backus---Naur", en kiu rektaj krampoj signas partojn nedevigajn (preterigeblajn), kaj vinkuloj, la partojn eventuale ripetatajn (iteraciojn); kiel pluan licencon, oni ofte toleras alternativojn ene de tiaj metalingvaj krampoj. Do,

<A>::=<B>|<B><C>

ekvivalentas al

<A>::=<B>[<C>]

kaj

<X>::=<Y>|<Y><X>

ekvivalentas al

<X> ::= { <Y> }

Kun tiaj konvencioj,

<sensignuma entjero> ::= [+|-] {<cifero>}

aŭ eĉ

<sensignuma entjero> ::= [+|-] {0|1|2|3|4|5|6|7|8|9}

Laŭ ankoraŭ pli moderna (kaj pli oportuna) modo oni inversigas la konvencion: la sintaksaj variabloj (multe pli oftaj en la reguloj, ol la bazaj signoj) havas formon de simplaj identigiloj (sen angulaj krampoj aŭ aliaj eskapsimboloj), dum la bazaj signoj (aŭ ĉenoj de bazaj signoj) ĉiam aperas inter citiloj aŭ substrekite; la vinkuloj signas eventualajn maleston aŭ iteracion; anstataŭ ::= oni nun preferas simplan egalon (=), kaj la finon de regulo oni markas per punkto. Pli detale tiun sistemon, uzatan en nia Leksikono por sintaksaj difinoj, ni priskribis sub sintakso.

Angle: (extended) Backus-Naur form, BNF (EBNF)
Ruse: (rasŝirennaâ) BNF

1996-02-29


form·o·re·kon·o ---

Analizo de datumoj celanta trovi aperojn de indikita kombino de valoroj, nomata formo (aŭ modelo, figuro, paterno). Traktante bildajn datumojn oni kutime serĉas la konturojn de objektoj, provas determini parametrojn de teksturo, klasas la objektojn laŭ iliaj ecoj geometriaj (kurboj, rektoj ktp). Analizante signalojn oni serĉas pintojn, plataĵojn aŭ periodojn. La metodoj de formorekono estas uzataj precipe por traktado de grandaj kolektoj de fotografaĵoj (en meteologio, agrokulturo ktp). --- La formorekono povas koncerni ankaŭ negeometriajn objektojn (elektraj signaloj, parolo).

Angle: pattern recognition
France: reconnaissance de formes
Ruse: raspoznavanie obrazov

1996-02-29


for·pren·u ---

Operacio por forigi elementon el linia listo. Kp eksigu, enmetu.

Angle: exclude, delete
Ruse: isklûĉití

1996-02-29


FORTH, Fortho ---

Programlingvo ŝatata en la mikrokomputila mondo. La operandoj en FORTH troviĝas en stako, la programoj konsistas el linioj en postmeta operaciskribo. Ajnan linion la uzulo povas nomi per vortsimbolo, kiu iĝas uzebla egale kiel la aprioraj operacisimboloj. FORTH estas etendebla programlingvo, per kiu oni povas facile krei specialcelan lingvon por, ekz-e, stirado de scienca aranĝaĵo. La interpretilo de FORTH estas tre kompakta (5--8 Kbajt). Aliflanke, ĝia tre konciza stakema notacio ne estas bone legebla, tial ĝiaj malamikoj asertas, ke FORTH estas "nurskriba lingvo" (angle "write-only language").

Ling. La plej proksima Esperanta sontransskribo de la angla prononco de "FORTH" estus "Forc", sed probable la pli "ortografiema" prononco "fort-ho" estus pli akceptebla.

Lit. Pataki E. Kion scias la programad-sistemo FORTH?//Internacia Komputado. 1984. N-ro 4. P. 30--33.

1996-02-29


FORTRAN, Fortrano (de la angla "FORmula TRANslator," t.e. "formultradukilo") ---

  1. Programlingvo por la problemaro de nombra matematiko, ellaborita en 1954--56 per teamo estrata de J. Backus por la komputiloj IBM 704; ĝia versio FORTRAN II iĝis la unua programada lingvo akirinta mondskalan disvastiĝon.
  2. Tuta familio de programlingvoj devenantaj el FORTRAN II, pretendantaj la rolon de ties heredanto kaj atribuantaj al si la nomon FORTRAN. Plejparte ili estas plivastigo de unu el la normoj: la Baza FORTRAN (angle "Basic FORTRAN"), FORTRAN-IV, FORTRAN-77, FORTRAN-90; ili havas multajn komunajn trajtojn.

    FORTRAN disponigas al la uzanto rimedojn por prezenti, enigi kaj eligi aritmetikajn, Buleajn kaj tekstajn datumojn. La aritmetikaj datumoj inkludas entjerojn, reelojn (kun diversaj precizogradoj) kaj kompleksajn nombrojn, kun la tradicia aro de la operacioj kaj rilatoj. La aritmetikajn valorojn oni povas teni en skalaraj variabloj aŭ en elementoj de tabeloj el koncerna datumtipo.

    La tuta programo konsistas el "ĉefprogramo" kaj aro de "subprogramoj" (speco de proceduro), kiuj estas tradukeblaj dise, sendepende unu je la aliaj. La subprogramoj konsistas el frazoj deklaraj kaj "plenumeblaj" --- kiujn lastajn ni nomas ordonoj; normale la ordonoj estas plenumataj laŭvice, en la teksta ordo; sed la stiraj ordonoj (simplaj kaj kalkulataj saltoj, kondiĉaj ordonoj, iteracioj kaj procedurvokoj) servas por malimplice ŝanĝi tian plenum'ordon.

    La subprogramoj interŝanĝas datumojn per siaj parametroj kaj tra komunaj memorblokoj (angle "COMMON blocks"). Ĉar en la tradicia FORTRAN rekursiaj proceduroj estas malpermesitaj kaj la indiclimoj en la tabeloj estas konstantaj, la agoj por atingi tabel'elementojn parte estas plenumataj dum la tradukado, kio konsiderinde plirapidigas la rulon de pretaj programoj.

    Nun oni povas diri, ke la ĉefa interesaĵo de FORTRAN estas ne la lingvo mem, sed la unika rolo, kiun ĝi havis tutmonde en la programado. El "matematika maŝinkodo" por IBM 704 ĝi, per evoluo nemalsimila al la evoluo de la homaj lingvoj, iĝis la plej disvastigita programlingvo. Disponeblo de almenaŭ unu realigo de FORTRAN estas nepraĵo por ĉia ĝeneralcela komputilo.

    En tiu evoluo FORTRAN retenis kelkajn trajtojn de simbola maŝinkodo, gravajn por la oportuno de programado aŭ vartado, ekz-e malsimplajn konstantojn (DATA, la datumfrazo) kaj disa tradukeblo. Ili kontribuis al akumuliĝo de grandegaj programbibliotekoj de Fortranaj proceduroj pri la nombraj metodoj de analitiko, grafikado, statistiko, inĝenieraj kalkuloj ktp. Tamen kontraste al ALGOL-60, FORTRAN kombinas la rimedojn por la nombraj kalkuloj kun riĉa esprimilaro por redakta eneligo (la frazoj FORMAT ktp).

    1996-02-29


forum*o [Jel, Pfei], novaĵgrupo [Pfei] ---

"Reta afiŝgrupo kun aparta temo tra kiu la retanoj interŝanĝas novaĵojn, sarkasmojn, kaj insultojn" [Jel].

Ekz-e la forumo news:soc.culture.esperanto.

Angle: forum, newsgroup, SIG
France: forum
Ruse: telekonferenciâ

1996-02-29


fot·o·pret·a print·aĵ·o ---

Modelo, originalo de presota eldonaĵo, printaĵo kies tipografia kvalito sufiĉas por uzi ĝian fotaĵon en presado, sen kroma kompostado aŭ tajpado.

Angle: camera-ready copy
Germane: reprofähige Vorlage
Ruse: original-maket

1996-02-29


fragment*iĝ·o ---

Estiĝo, ĉe memor'administrado, de granda nombro da mallongaj nenajbaraj liberaj pecoj, tiel ke la sistemo ne povas priservi mendon pri memorhavigo, malgraŭ ke la suma volumeno de la libera memoro estas sufiĉa. Vd kompaktiga makulaturtraktado.

Angle: fragmentation
Ruse: fragmentaciâ, droblenie

1996-02-29


fraktur·o ---

"... speco de angulplena skribo, kutime uzata de germanaj presistoj antaŭ la unua mondmilito" [PIV].

Multiuj uzas la terminon frakturo sinonime al "gotika tiparo", kiun oni ne konfuzu kun la Gota; fakte, frakturo estas pli speciala termino.

Angle: blackletter
Germane: Fraktur
Ruse: fraktura

1996-02-29


frat*o ---

Du verticoj en radikhava arbo estas fratoj, se ili havas unu saman patron.

Angle: brother, sibling
Ruse: brat, sestrinskaâ verŝina

1996-02-29


fraz*o ---

Tia meznivela unuo en programlingva teksto, ke ĝi prezentas relative aŭtonoman kaj kompletan informon: deklaron de objekto(j), ordononkomandon (plenumebla, ordona frazo.).

Angle: phrase; statement
Ruse: frazo

1996-02-29


frenez*a referenc·o ---

Referenco al memoro kie malestas objekto de la datumtipo, implicata de la referenco (ekz-e al detruita objekto).

Angle: dangling reference
France: référence folle
Ruse: visâĉaâ ssylka, dikaâ ssylka

1996-02-29


FTP (de la angla "File Transfer Protocol", laŭvorte "dosier-transiga protokolo") ---

Perreta dosier'atingo, programo kaj normo de ARPANET por transigi datumojn inter komputiloj konektitaj en reton. Speciale:

anonima FTP
disponigo de datumoj al la ĝenerala publiko per FTP uzante la nomon anonymous. Oni diras
FTP-i [fotopoi]
transigi datumojn per FTP;
FTP-ejo [fotopoejo]
komputilo disponiganta datumojn al la ĝenerala publiko per anonima FTP kaj kutime konata per sia Internet-adreso.
Ekzemplo.
La fontoteksto de ĉi tiu Leksikono troveblas
en la FTP-ejo:
ftp.stack.urc.tue.nl
en la dosierujo:
pub/esperanto/word-lists.dir
en la dosiero:
komputika-leksikono.tar.Z
Seanco por venigi la dosieron el la FTP-ejo al via komputilo per FTP povas aspekti tiel:

   > ftp ftp.stack.urc.tue.nl
   Connected to ftp.stack.urc.tue.nl.
   Login: anonymous
   Guest login ok, send your complete e-mail address as password.
   Password:    { klavu vian ret'adreson; ĝi ne eĥiĝos sur la ekrano }
   Guest login ok, access restrictions apply.
   ftp> cd pub/esperanto/word-lists.dir
   ftp> binary
   ftp> get komputika-leksikono.tar.Z
   ftp> bye
   >

(kontribuis M. Weichert)

1996-02-29


FTP-ejo ---

Komputilreta arkivo atingebla per FTP.

Angle: FTP site

1996-02-29


funkci·a klav·o ---

Stirklavo kies efiko ne estas difinita de la aparataro aŭ de la operaciumo sed dependas je la plenumata programo.

Angle: function key
Ruse: funkcionalínaâ klaviŝa

1996-02-29


funkci·a program·lingv·o ---

deklarema lingvo bazita sur la nocio de ĵeto (aŭ funkcio), t.e. sur specifo de la rilato inter la rezulto kaj la argumentoj, esprimata per aliaj funkcioj kaj elementaj operacioj. Por tiuj celoj estas uzataj la ideoj de lambdo-kalkulo kaj teorio de rekursiaj ekvacioj. En funkcia programlingvo malestas la nocioj de (komputika) variablo kaj valorizo, tial la liveraĵon (rezulton) de funkcio plene determinas la argumentoj kaj ĝi ne dependas je la ordo de komputado. Kp datumflua arkitekturo.

Angle: functional language, applicative language
Ruse: funkcionalíyj âzyk

1996-02-29


funkci·ad·o ---

Laŭ PIV,

Ago de tiu aŭ tio, kiu konstante funkcias; agado celanta plenumi difinitan servon: la funkciado de horloĝo; ... la banko ĉesigis sian funkciadon ...

Kp funkcio.

Angle: operation
France: exploitation, fonctionnement
Ruse: rabota, dejstvie, funkcionirovanie, èkspluataciâ

1996-02-29


funkci·ĉap·et·o ---

En Paskalo, reduktita funkciĉapo per kiu komenciĝas la daŭrigo de funkcideklaro, anoncita (vd anonco) pli frue.

   funkciĉapeto = "FUNKCIO" funkcinomo.

Angle: function identification

1996-02-29


funkci·ĉap·o ---

Tiu parto de funkcideklaro, kiu specifas la interfacon de la funkcio. En Paskalo,

   funkciĉapo = "FUNKCIO" funkcinomo [formalparametra_listo] ":"
                livertipo.
   livertipo = tipnomo.

Angle: function heading

1996-02-29


funkci·deklar·o ---

deklaro servanta por konigi la nomon de funkcio kaj atribui al ĝi interfacon: la tipojn de la argumentoj ("parametroj") kaj de la rezulto (livertipon); en plena funkcideklaro oni devas ankaŭ indiki la kalkul'algoritmon (en la bloko). Krom la plenaj funkcideklaroj iam estas bezonataj anoncoj pri la funkcio. La Paskala sintakso:

   funkcideklaro = funkciĉapo ";" (bloko | "daŭrigota")
      | funkciĉapeto ";" bloko.

La funkcideklara bloko devas enteni almenaŭ unu valorizon de la funkcinomo, kaj tia valorizo devas plenumiĝi por ĉiu funkcivoko.

Angle: function declaration
Ruse: opisanie funkcii

1996-02-29


funkci·e ekvivalent·a ---

Du programoj (resp. aŭtomatoj) estas funkcie ekvivalentaj se ili komputas unu saman funkcion (t.e. se iliaj funkcioj havas unu saman grafikaĵon).

Angle: functional equivalence

1996-02-29


funkci·iv·o [KKV] ---

Funkcikapablo, la kapablo de programo aŭ aparato plenumi siajn funkciojn konforme al la specifoj.

Angle: operability
Germane: Betriebsfähigkeit
Ruse: rabotosposobností

1996-02-29


funkci·nom·o ---

En la sintaksaj difinoj de Paskalo, nomo indikanta funkcion:

   funkcinomo = nomo.

Angle: function identifier
Ruse: identifikator funkcii

1996-02-29


(1) funkci*o [PIV] ---

"2 (de io) Aparta servo de organo, maŝino kc, konforma al ĝia destino: la funkcio de la stomako estas digesti" [PIV].

En komputiko oni povas paroli ankaŭ pri funkcioj de programaro.

Angle: function, capability
Ruse: funkciâ

(2) funkci*o [PIV] ---

Ĵeto, precipe tia kies cela aro estas nombroj. Ĉar per aritmetikigo oni povas redukti ajnan komputikan problemon al la entjeroj, la komputikistoj ofte uzas la terminojn "funkcio" kaj "ĵeto" kiel sinonimojn. Kp funkcionalo.

Ling. Vd sub ĵeto.

Angle: function, map, mapping
Ruse: funkciâ

(3) funkci·o ---

Proceduro liveranta rezulton. Ekzemplon vidu sub Akermana funkcio. En iuj programlingvoj la funkcioj ne rajtas havi kromefikon.

Angle: function, procedure, subroutine
Ruse: funkciâ, procedura-funkciâ

1996-02-29


funkcional·o [PIV] ---

Ĵeto kies fontan aron formas ĵetoj (aŭ funkcioj), kaj la celan aron, nombroj. Kp operatoro.

Angle: functional
Ruse: funkcional

1996-02-29


funkci·parametr·a specif·o ---

En la formalparametra listo de Paskala funkcideklaroprocedurdeklaro oni rajtas specifi formalan parametron funkcio. Tia specifo estas aparta pasiggrupo; ĝia sintakso en la ISO-a Paskalo estas pli preciza, ol en la originala lingvo de N. Wirth:

   funkciparametra_specifo = funkciĉapo.

Angle: functional parameter specification
Ruse: specifikaciâ parametra-funkcii

1996-02-29


funkci·ten·o ---

Agado celanta eviti aŭ ripari difektojn de aparataro aŭ datumaro de komputa sistemo. Kp vartado, flegado.

Angle: maintenance
Ruse: soprovoĵdenie

1996-02-29


funkci·vok·o ---

Speco de faktoro, prezentanta vokon de funkcio. Post la plenumo de funkcivoko ĝin anstataŭas la de ĝi liverita valoro. En Paskalo:

   funkcivoko =
      funkcinomo ["(" fakta_parametro{"," fakta_parametro} ")"].

Angle: function designator
Ruse: obraçenie k funkcii

1996-02-29


funt*sign·o ---

La signo #, kiu, metite post nombro, estas uzata en Anglalingvujo por indiki funtojn. Kp dieso, krado; pundosigno.

Angle: pound sign
Ruse: reŝëtka

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]