[Supren][Indekso][Instrukcio]

G ---

Vd giga-.

1996-02-29


garnitur*o [MMES] ---

Vd aprezgarnituro, distribua garnituro, ilgarnituro.

Ling. "Aro da samspecaj aŭ samcelaj objektoj, kiuj prezentas unu tutaĵon, komplekson, sortimenton: (...) garnituro de skribotablo (skriboplato, inkujo, sorbilo, tondilo ktp); garnituro por la ungoj (fajliloj ktp)" [PIV].

Angle: kit
France: kit, ensemble, jeu
Germane: Bausatz
Ruse: nabor; komplekt

1996-02-29


gast·ig·a komput·il·o ---

En komputila reto, komputilo havanta ne nur komunikadajn sed ankaŭ komputadajn funkciojn.

Rim. Kp retnodo, servilo, stacio; ĉefkomputilo, ilkomputilo.

Angle: host computer, host
Ruse: glavnaâ ÈVM, GÈVM

1996-02-29


gast·ig·a lingv·o ---

Ĝeneralcela programada lingvo uzata kiel bazo por krei pli riĉan programlingvon kun specialaj esprimiloj por iu aplikkampo.

Angle: host language
France: langage hôte
Germane: Gastgebersprache
Ruse: vklûĉaûçij âzyk

1996-02-29


gast·traduk·il·o ---

Tradukilo kiu, rulate sur komputilo de unu speco (ilkomputilo, "gastiga komputilo"), produktas celprogramon por komputilo de alia speco (celkomputilo).

Ling. Vd la komentarion sub kructradukilo.

Angle: cross-compiler
Ruse: kross-translâtor, kross-kompilâtor

1996-02-29


gener·a gramatik·o ---

Formala priskribo de la sintakso de lingvo per aro de derivreguloj (kp kalkulo). Formale genera gramatiko estas kvaropo G=(V,S,R,p), kie V estas finia "vortaro" (alfabeto, signaro); S<V estas finia signaro de bazaj signoj (la ceteraj elementoj de V estas nomataj nocioj, helpsimbolojsintaksaj variabloj); p estas la aksiomo (startsimbolo, propozicisimbolo) kaj R estas aro de derivreguloj. Ĉi lastaj havas la formon â->ß, kie ß EN V* kaj â EN V*(V-S)V*, t.e. â estas ĉeno el bazaj signoj kaj sintaksaj variabloj entenanta almenaŭ unu variablon, dum ß estas ajna ĉeno el bazaj signoj kaj variabloj.

Estu ú,ü EN V*; la ĉeno ü estas tuj derivebla el ú (simbole ú->ü) sse ú=iâï, ü=ißï kaj â->ß EN R. Do, ú->ü se inter la simboloj de ú troveblas subĉeno identa al la maldekstra parto de tia derivregulo, ke anstataŭiginte la subĉenon per la dekstra parto de la regulo oni ricevos ü.

Estu RTF la refleksiva transitiva fermo de la rilato ->, t.e. RTF(u,w) sse ia (eventuale vakua) sekvenco de tujaj derivaĵoj kondukas de u ĝis w. La sekvenco

u, ..., z

en kiu por ĉiuj tujsekvaj v kaj w veras v->w, estas nomata derivo de z el u en G.

La "lingvo generata de gramatiko G" estas

L(G) = {x | RTF(p,x) & (x EN S*)}

Oni kutimas klasi la generajn gramatikojn en sekvan hierarkion laŭ Ĉomski.

La generajn gramatiko G en la ĝenerala formo difinita supre estas nomata "gramatiko de la tipo nul".

Genera gramatiko G estas kuntekstohava (aŭ "de la tipo 1"), se por ĉiu ĝia derivregulo â->ß veras |â|<=|ß| (ĉi tie |x| estas longo, t.e. la nombro de simboloj en la ĉeno x).

Genera gramatiko estas senkunteksta (aŭ "de la tipo 2"), se ĉiu ĝia derivregulo havas la formon N->ß, kie N EN (V-S) kaj ß EN V*.

"Genera gramatiko de la tipo 3" estas dekstre lineara gramatiko.

Angle: generative grammar
Ruse: poroĵdaûçaâ grammatika

1996-02-29


gener·a program·pec·o ---

En ADA, modelo de proceduro, funkciopakaĵo, servanta por generi (angle "instantiate") respektivajn konkretajn programpecojn (procedurojn ktp), specifante konvenajn faktajn parametrojn. Interesa trajto de genera programpeco estas la eblo parametrizi subprogramon je datumtipoj --- kie en ekzempla pakaĵo. Por generi la ar'operaciojn super la enumeracio Roma_cifero sufiĉas deklari

PACKAGE ciferaroj IS NEW aroj(universo=>Roma_cifero);

Generaj programpecoj en ADA estas realigataj simile al makrooj (tamen kun pli fidinda kontrolo, ol tiu de la antaŭtraktilo de C) kaj iom kompensas la mankon de procedurtipaj parametroj en ADA.

Angle: generic unit
Ruse: rodovaâ komponenta

1996-02-29


generaci*o ---

Laŭ la arkitekturo, la elektronika elementa bazo kaj la uzmaniero oni distingas 5 generaciojn de komputiloj.

Angle: (computer) generation
Ruse: pokolenie ÈVM

1996-02-29


gener·ad·o ---

Vd generi.

Angle: generation
Ruse: poroĵdenie, sozdanie, generaciâ

1996-02-29


gener·ant·ar·o [EKV] de universala algebrao A ---

Tia subaro X<=A, ke la malpleja subalgebrao en A, entenanta X-on, estas A mem. Algebrao estas finie generebla, se ĝi havas finian generantaron. Algebrao estas cikla, se ĝi havas unuelementan generantaron. (Laŭ [EKV], "Subaro T de vektora spaco V super K nomiĝas generantaro de V se ne ekzistas vera <t.e. propra --- S.P.> subspaco V' de V kiu entenas T.")

Angle: generating set
Ruse: poroĵdaûçee mnoĵestvo

1996-02-29


(1) gener·i [PIV], [SPIV, Pfei] ---

  1. (Pri derivregulo, sintaksa variablo) Vd genera gramatiko.
  2. (Pri maŝinkodo, sistemgenerado) Vd generilo.
  3. (Makrooj, ADA) Konstrui specialcelan programaron el ĝenerala algoritmoskemo (makroodifino, genera programpeco).
Rim. En matematiko "generi" signifas "iel produkti": movo de punkto generas linion; elementoj generas duonringon (vd generantaro).

Angle: generate; instantiate
Ruse: poroĵdatí, generirovatí

(2) gener·i (memoron) ---

Vd memorgenerilo.

Angle: allocate
Ruse: otvodití, poroĵdatí (pamâtí)

1996-02-29


gener·il·o ---

  1. Programo uzata por konstrui specialcelajn programojn aŭ iliajn partojn laŭ donitaj specifoj. Ekz-e, tradukilgenerilo servas por konstrui tradukilon el specifo de la fonta kajaŭ cela programlingvo(j), simile makroogenerilo, kodogenerilo.
  2. Memorgenerilo.
Ling. Kp signogenerilo. Cetere, "gener·iloj. Familiara vorto por generaj organoj" [PIV].

Angle: generator
Ruse: generator

1996-02-29


giga- ---

"Mat.: Pref. uzata antaŭ unuoj por signifi 1000000000 (miliardo); simb.: G" [PIV].

En komputiko la nombra valoro de tiu prefikso kutime estas 2**30=1024³=1073741824, se temas pri memorkapacito; ekz-e 1 Gbajt = 1024 Mbajt, tamen la taktofrekvenco 1 GHz = 1000 MHz.

1996-02-29


giga·bajt·o ---

Mezur'unuo de memorkapacito, 1024 megabajtoj, 2**30=1024³=1073741824 bajtoj (mallonge "Gbajt").

Angle: gigabyte
Ruse: gigabajt

1996-02-29


glagolic·o [PIV] ---

Unu el la du slavonaj alfabetoj, kiu dum longa tempo konservis kultan rolon en Kroatio. Probable ĝuste ĝin enkondukis s-ta Cirilo, kvankam tradicie oni atribuas al li la alian slavonan alfabeton, kirilicon.

[Detaloj]

Angle: glagolitic alphabet
Ruse: glagolica

1996-04-06


glat*ig·o ---

[Ekzemplo pri glatigo] En rastruma grafiko, malakrigo de malglataĵoj, de la "ŝtupoj" en la kurbaj kaj diagonalaj linioj. Ekz-e oni povas bildigi la elstarantajn rastrumerojn en pli hela griza koloro; la grajneco iĝas malpli evidenta, la konturoj iĝas malpli klaraj. Vd ankaŭ punktismo.

Angle: anti-aliasing, smoothing
France: lissage
Germane: Antialiasing
Ruse: sglaĵivanie

1996-08-25


glit·punkt·a prezent·o ---

Maniero prezenti nombron en la formo M×b**E, kie M estas la mantiso (kun sia signumo); b, la bazo de nombrosistemo (kutime ĝi estas implica kaj en la maŝina prezento egalas potencon de 2, en la programadaj lingvoj, ekz-e en Paskalo, b=10); kaj E estas la eksponento. Tiu lasta en la maŝina prezento ofte havas formon de deŝovo, por ne apartigi la eksponentosignumon; ekz-e eksponento varianta en [-128..+127] estas prezentata adiciite kun 128, tiel ke la deŝovo varias en [0..255]. Por multaj aritmetikaj komandoj necesas normigi la glitpunktan prezenton.

Angle: floating(-point) representation
France: représentation en virgule flottante
Germane: Gleitkommadarstellung
Ruse: predstavlenie ĉisel s plavaûçej toĉkoj

1996-02-29


Godel·a numer·ad·o ---

Komputebla maniero kodi vortojn per naturaj entjeroj (kp aritmetikigo). Godela numerado de signaro S estas funkcio G: S*->N havanta jenajn ecojn:

G(v) estas nomata Godela numero de la vorto v EN S*.

Unuafoje tian numeradon uzis K. Gödel (1906--78), kiu kodis la formulojn de la entjeriko per naturaj entjeroj; tio ebligis al li esprimi la formulojn kaj la pruvlogikon de la entjeriko per ĝi mem. La paradoksoj de la memapliko rezultantaj el tia numerado sekvigas la unuan teoremon de Gödel pri nekompleto.

Angle: Gödel numbering
Germane: Gödelnumerierung
Ruse: Gëdeleva numeraciâ

1996-02-29


Godel·a numer·o ---

Vd sub Godela numerado.

Angle: Gödel number
Ruse: Gëdelev nomer

1996-02-29


gotik*a ---

"... 2 Libroj: (Pri skribmaniero) Karakterizita per multangulaj literoj: gotika prestipo" [PIV].

Estis multaj gotikaj skribmanieroj kaj kompletaj tiparaj familioj (teksturo, rondgotiko, ŝvabaĥo), el kiuj nun oni ankoraŭ memoras pri frakturo. Vd tipara stilo.

Ling. En la Usona angla "gothic" ofte signifas "senserifa".

Angle: blackletter, Gothic (type face)
Germane: gebrochene Schriften
Ruse: gotiĉeskij

1996-02-29


grad*o ---

  1. (Termo) La sumo de la eksponentoj de ĉiuj variabloj.
  2. (Polinomo) La maksimuma grado de ĉiuj termoj de la polinomo.
  3. (Grafeo) Verticgrado.
  4. Libroj: Vd tipara grado.
Angle: degree; grade
Ruse: stepení

1996-06-30


grafe·ik·o, grafeteorio ---

Matematika studo de grafeoj.

Angle: graph theory
Ruse: teoriâ grafov

1996-02-29


grafe·o [Pfei], grafo ---

Matematika objekto, prezentebla per aro de punktoj (verticojnodoj), ligitaj per linioj aŭ sagoj (eĝoj, ligiloj).

[Detaloj]

Ling. Nemulte gravas la koincido de graf- kun la nobeltitolo, pli malbonas, ke ĝi kaj grafi- povas kolizii kun la kvazaŭsufiksoj -graf(i) --- ekz-e en terminograf(i)o. Etimologie ĝi devenas el la greka [grafé], desegno).

Angle: graph, multigraph
Ruse: graf

1996-02-29


grafik·a disponaĵo, reĝimo ---

Ebliganta eneligon de la informoj en ajna grafika formo (kontraste al fikssignara): grafika vidigilo, printilo.

Angle: graphic (display, device, mode)
Ruse: grafiĉeskij

1996-02-29


grafik·a sign·o ---

  1. Signo uzata por fari grafikaĵojn. En la IBM-a kodo ilin prezentas la kodonoj de 176 ĝis 223.
  2. Arkaike: videbla signo.
Angle: graphic character; linedraw character, drawing character
Ruse: psevdografiĉeskaâ litera

1996-02-29


grafik·a uz·ul'inter·fac·o, GUI ---

Hom-komputila interfaco en kiu por dialoga eneligo anstataŭ vortoj estas uzataj bildoj. GUI-programo estas plenumata sub fenestrosistemo kaj ofertas iujn piktogramojn, butonojn, menuojn; la uzulo stiras ĝin movante la mus-kursoron inter tiuj objektoj, alklakante la bezonatajn opciojn.

Angle: graphical user interface, GUI
France: interface graphique
Germane: graphische Schnittshtelle
Ruse: grafiĉeskij interfejs, sredstva grafiĉeskogo vzaimodejstviâ

1996-02-29


(1) grafik·aĵ·o, bildo ---

Desegno traktata aŭ farita per rimedoj de komputila grafiko.

Angle: image
Ruse: risunok

(2) grafik·aĵ·o [PIV] [EKV], ankaŭ grafo, grafio ---

Mat.: Prezento de ĵeto (funkcio) per aro de duopoj (argumento, rezulto):

G(f} = {(x,y) | y=f(x)}.

Tia ara prezento kontrastas kun (ekz-e) difino per algoritmoekvacio; vd funkcie ekvivalenta.

Ling. Angle, france (kaj nemalofte ankaŭ germane) por grafikaĵo kaj por grafeo oni uzas unu saman vorton. Pro tiu homonimio iuj okcidentanoj provas identigi (t.e. konfuzi) la du nociojn. Laŭ trafa rimarkigo de A. Shlafer, "kvankam la du nocioj havas ian komunaĵon, ĝi tamen ne estas multe pli granda ol la komunaĵo de grafikaĵo kun la nobeltitolo grafo" (kiu lasta ja implicas nobelan hierarkion, do arbon ktp):-). La responda termino rusa, la germana "Schaubild" kaj la aŭtoritato de [EKV] ŝajnas sufiĉa bazo por preferi grafikaĵon. (Por la unuargumentaj reelaj funkcioj la duopoj ekvivalentas al ebenpunktoj, kio pravigas la metaforon.)

Angle: graph
France: graphe
Germane: Schaubild, Graph
Ruse: grafik

1996-02-29


grafik·il·o ---

Ajna rimedo por enigi, prezenti sur la vidigila ekrano aŭ eligi grafikaĵon; povas temi pri rimedo aparata (desegnilo, ekrano) aŭ programa (grafika redaktilo, desegnilo).

Angle: graphics
Ruse: grafiĉeskoe sredstvo

1996-09-29


grafik·o ---

Tiu branĉo de komputiko, kiu temas pri rimedoj por konstruado kaj transformado de bildoj (grafikaĵoj). Vd komposta grafiko, vektora grafiko, rastruma grafiko.

Angle: graphics
Ruse: grafika, maŝinnaâ grafika

1996-09-01


grajn*ec·o ---

En rastruma grafiko, difekto de ekrana aŭ printa bildigo, kaŭzata de nesufiĉa distingivo (nesufiĉe fajna rastrumo), sekve de kiu kurba aŭ oblikva linio aperas evidente ŝtupeca. Por malpliigi grajnecon oni aplikas glatigon; por la tiparoj, ankaŭ poluron.

Ling. Laŭ PIV,

grajneca. Prezentanta aspekton de aro da grajnoj: grajneca ledo, marmoro.

Angle: aliasing
Ruse: zernistostí, stupenĉatostí

1996-10-13


gramatik*o ---

Vd genera gramatiko.

Angle: grammar
Ruse: grammatika

1996-02-29


grand·o·ord·o ---

Vd ordo.

Angle: order of magnitude
Ruse: porâdok veliĉiny

1996-02-29


grimac*(vinjet)o ---

Simbolo de dramo, tragikomedio, "aciddolĉa mieno"; mienvinjeto esprimanta kvietan malplezuron, malŝaton, fion; en Askio imitata per :-/ (torda buŝo).

Angle: wry face

1996-02-29


griz·a klav·o ---

Sur la IBMaj klavaroj, ĉiu el kelkaj klavoj kiujn ne havis la tradicia tajpilo, precipe iu el la sagoklavoj kaj la operacisignoj de la nombra klavaro ("la griza pluso" ktp).

Angle: grey key
Ruse: seraâ klaviŝa

1996-02-29


grup*o ---

Duopo (A,¤), kie A estas nevakua aro kaj ¤:A×A->A; estas tia operacio ke

  1. ¤ estas asociiva operacio: (x¤y)¤z=x¤(y¤z);
  2. en A ekzistas neŭtra elemento 0 por ¤, t.e. por ĉiuj x el A veras (x¤0 = 0¤x = x);
  3. ĉiu x EN A havas neŭtriganton ~x tian ke x¤(~x)=0.
Kp adicia grupo, multiplika grupo, duongrupo, monojdo.

Angle: group
Ruse: gruppa

1996-02-29


grup·var·o ---

Aplika programaro por grupoj de uzuloj, laborantaj kune en reto. Grupvaro helpas kunordigi kaj administri ilian laboron.

Angle: groupware
Ruse: gruppovoe programmnoe obespeĉenie

1996-10-18


GUI ---

Vd Grafika Uzul'Interfaco.

Angle: GUI, graphical user interface
Ruse: GIP, grafiĉeskij interfejs polízovatelâ

1996-08-24


gxis ---

Vd ĝis.

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]