![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
Angle: latin letter g with circumflex
Ruse:
latinskaâ litera ge s kryŝej
1996-02-29
ĝemel*metod·o ---
Maniero administri memor'areon tiel, ke la disponigataj pecoj havas duume rondan longon 2**n, n EN N. Mendo pri m bajtoj da memoro estas priservata per disponigo de memorbloko 2**(p+1) bajtojn longa, tia ke 2**p<m<=2**(p+1). Se la disponeblaj blokoj estas tro longaj, okazas disduigo de plej mallonga en du ĝemelojn, kaj se necesas, la disduigo ripetiĝas ĝis la ricevo de sufiĉe malgrandaj duonoj. --- Ĉe la malokupo de memorpeco ĝi laŭeble reunuiĝas kun sia ĝemelo, tiel ke la bloklongo plu restas potenco de duo.
Angle: buddy system
France: méthode des
jumeaux
Ruse: metod bliznecov
1996-02-29
Komputilo facile uzebla por komputado en diversaj aplikkampoj.
Angle: general purpose computer
Ruse:
universalínaâ ÈVM
1996-02-29
ĝis ---
En Paskalo, rezervita vortsimbolo uzata en finkondiĉa iteracio. Por la periferiaĵoj mankaj je "ĝ" oni povus uzi la transskribon GXIS.
Angle: UNTIL
France: JUSQUA <- jusqu'à
Ruse: DO
1996-02-29
Ĉe la aritmetikado en b-uma nombrosistemo super la entjeroj ne pli ol l ciferojn longaj, la ĝisbaza komplemento de nombro n estas tia entjero ñ, ke n+ñ=b**l; do, la laŭcifera komplemento plus 1. Pro eventuala malprunto oni ne povas kalkuli la ciferojn de ĝisbaza komplemento sendepende unu je la aliaj; ekz-e en la dekuma nombrosistemo, ~7480=2519+1=2520. Ĝisbaza komplemento ofte servas estiel komplementa prezento de negativaj nombroj. Speciale: komplemento ĝis du, komplemento ĝis dek. Kp laŭcifera komplemento.
Angle: radix complement
France:
complément à la base
Germane: Basiskomplement,
B-Komplement
Ruse: toĉnoe dopolnenie
1996-02-29
ĝis·dat·ig·i [Pfei], aktualigi [Pfei] ---
Ŝanĝi iujn valorojn (en datumaro) konforme al novaj informoj.
Angle: update
France: mettre à jour
Ruse: obnovlâtí, modificirovatí
1996-02-29
ĝis·dat·ig·o de dosier·o, dosiertenado ---
Ŝanĝo de datumanoj en aplikkampa dosiero, ne koncernanta la dosier'aranĝon aŭ la pragmatikan funkcion de la dosiero. Surbaze de la kuranta stato de la ĉefdosiero (= patra dosiero) kaj de la informoj el transakcia dosiero estiĝas ĝisdata versio de la ĉefdosiero (ida dosiero).
Angle: file updating
Germane:
Dateiaktualisierung, Dateifortschreibung
Ruse:
vedenie fajla
1996-02-29
ĝis·rand·ig·o [KKV] ---
1996-02-29
Parto de horizontala alkadrigo, glatigo de la dekstra rando de teksta paĝo. Kp dekstremigo, hirta dekstro.
Angle: right justify, flush right
France:
cadrage à droit
Ruse: vyklûĉka vpravo, vyravnivanie
po pravomu kraû
1996-02-29
ĝis-strek·o [PMEG], nombra haltostreko ---
Mezlonga streko (--), uzata en tipografio por
signi intervalon ekz-e en "L. L.
Zamenhof, 1859--1917"; "vd pĝ 13--34", "la kongreso okazos en
julio--aŭgusto" ktp (Unikode
16u2013). Kp minuso, streketo, haltostreko.
Angle: en-dash
Ruse: cifrovoje tire
1996-04-11
ĝust*ig·o ---
Serĉado kaj korektado de eraroj en konstruata programo, ĝia akomodado al apliko. Vd erarserĉilo.
Angle: debugging, checkout
France: mise à
point, débogage
Germane: Austesten, Ausprüfen
Ruse: otladka
1996-02-29
1996-02-29
hak*et·ad·o ---
Maniero aranĝi datumstrukturon (hakettabelon) por rapida serĉo kun aldonoj; la situo de datumano en la hakettabelo dependas je la valoro de haketfunkcio, kiu ĵetas la aron de eventualaj datumanŝlosiloj sur la variejon de la indicoj de tabelo, tiel ke la indicvaloroj distribuiĝu laŭeble unuforme.
Angle: hashing
Germane: Hash-Verfahren
Ruse: rasstanovka, ĥèŝirovanie
1996-02-29
hak·et·funkci·o ---
Funkcio ĵetanta ŝlosilon ŝ en la indicvariejon de hakettabelo por haketado.
Angle: hash function
Ruse: funkciâ
rasstanovki
1996-02-29
halt*et·i, endormiĝi (pri procezo) ---
Provizore ĉesi plenumiĝi atendante disponeblon de bezonata risurco. Kp pendi.
Angle: (to be) suspended, sleep
Ruse:
priostanavlivatísâ
1996-02-29
halt·o·strek·o ---
"
Longa streko (---), uzata en tipografio por
signi dialogon, por apartigi frazpartojn pli forte ol per komo,
aŭ por esprimi subtrahon (en tiu lasta uzado ĝi respondas al la
vorto minus)" [PIV].
Fakte en bona tipografio minuso estas bildigata alie ol haltostreko. Pli precize oni povus distingi la tekstan haltostrekon (la supre difinta, Unikode 16u2014) kaj nombran haltostrekon, aŭ ĝis-strekon.
Angle: dash, em-dash
Ruse: poligrafiĉeskoe
tire
1996-04-11
halt·problem·o ---
Estu fiksita Godela numerado de la komputeblaj funkcioj f0, f1,... Oni demandas, ĉu ekzistas algoritmo por determini, ricevinte entjerojn x,y>0, ĉu f[x](y) konverĝas?
Alivorte, ĉu la koncerna universala Turinga aŭtomato, aplikante la programon P[x] al la donitaĵo y haltos (kaj sekve liveros rezulton)?
Laŭ la Ĉurĉa tezo tiuj demandoj havas ekvivalentan kaj tute precizan formon: ĉu ekzistas rekursia funkcio g tia, ke
La haltproblemo estis la unua algoritma problemo kies nedecideblon oni sukcesis matematike pruvi.
Angle: halting problem
Ruse: problema
ostanovki
1996-02-29
hamak*o ---
Koneksa direkta grafeo sen cikloj, en kiu estas ĝuste unu vertico (la enirejo), kiun envenas neniu eĝo, kaj ĝuste unu vertico (la elirejo), el kiu neniu eĝo deiras. Kp latiso.
Rim. La metaforo "hamako" estas uzata de la komputikistoj, en grafeiko ĝi estas preskaŭ nekonata (tie oni uzas neprecizan terminon reto --- vd taskreto).
Angle: hammock, network
Ruse: gamak
1996-02-29
Problemo proponita en 1859 de Vilhelmo Hamilton' (Sir William Hamilton, 1805--65). Estu donita grafeo. Ĉu ekzistas simpla ĉeno, pasanta tra ĉiuj ĝiaj verticoj? (Tia ĉeno estas nomata Hamiltona ĉeno.) Kp problemo pri la Konigsbergaj pontoj (kie temas pri Eŭlera ĉeno). La Hamiltona problemo estas NP-kompleta.
Angle: Hamilton's problem
1996-02-29
Problemo tradicie uzata por montri ekzemplon pri eleganta rekursia solvo; temas pri n diskoj diverslarĝaj, tra kiuj estas tredita vertikala stango F, tiel ke la pli larĝaj diskoj situas sub la malpli larĝaj. Uzante helpan stangon H, necesas transmeti la diskojn al celstango C. Ĉe la transmetado observendas jenaj kondiĉoj:
(En la rusa lerneja tradicio temas pri bramanoj, kiuj en la templo de Bramo en Vanarasio manipulas 64 orajn diskojn, metitajn de tiu dio tuj post la kreo de la mondo sur unu el la tri diamantaj stangetoj; kiam ĉiuj 64 diskoj estos transmetitaj, okazos la fino de la mondo. Farante po unu movon sekunde oni povus fini ĉion dum proksimume 5e11 jaroj.)
Angle: towers of Hanoi
Ruse: Ĥanojskie
baŝni
1996-02-29
-hav ---
Vd kuntekstohava gramatiko, finhava algoritmo, radikhava arbo.
1996-02-29
hejm*o ---
Normala pozicio; ekz-e, por la kursoro, la maldekstra supra signopozicio de la ekrano; la praproceduro Reset el PASCAL tradukeblas per hejmen en Paskalo, ĉar ĝi poziciigas la dosieron al ties starto, al la normala pozicio por komenci la legadon.
hejm·a klav·o [Jel] ---
Klavo movanta la kursoron al ties hejma pozicio; en multaj redaktiloj, al la komenco de la kuranta linio (vd sagoklavo).
Angle: home
France: position initiale
Germane: Aufgangsposition, Aufgangsstellung,
Nullage
Ruse: naĉalo
1996-02-29
hejm·paĝ·o, enirpaĝo, akceptejo, akceptpaĝo, baza paĝo, ĉefpaĝo ---
En WWW,
Angle: home page, welcome page
France:
page d'accueil, page de base, page principale
Germane: Zuhause
1996-02-29
hel·dens·o, helodenso [PIV] ---
"Denseco de lumfonto, prilumata surfaco ktp, mezurata en poa kvanto da energio je kvadrata centimetro" [PIV].
Angle: brightness
Ruse: ârkostí
1996-02-29
Ĵargona sinonimo por "po-signo" (la signo "@"). Ĉar en komputiko (almenaŭ, ekster Anglalingvujo) la komerca signifo de tiu signo estas neaktuala, tiu nomo probable estas pli klara kaj tial preferinda.
Angle: at sign, snail
France: colimaçon
Germane: Klammeraffe
Hispane: arroba
Itale: chiocciol(in)a
Ruse: ulitka,
lâguŝka, sobaka
1996-02-29
help*il·o [PIV], sufloro, dialoga dokumentaĵo ---
Rimedo ebliganta al la uzulo ricevi en dialogo informon pri la operacioj kaj komandoj disponeblaj en la kuranta stato de la komputa sistemo.
Angle: help
Ruse: podskazka
1996-02-29
hered*ad·o [Jel] ---
Baza nocio de objektema programado, rimedo kiu ebligas difini novajn klasojn surbaze de jam difinitaj --- kaj eventuale, kunhavi (angle "share") iliajn kodon kajaŭ datumojn. Ekz-e, en Oberono oni rajtas difini klasan rikordon figuro, kiu entenas "referencan punkton" (x,y) kaj la areon de geometria objekto estiel komunajn atributojn de ajna figuro; plue, oni rajtas difini "metodon" por atingi la abscison de la maldekstra rando de koncerna figuro, kiu kutime estas la absciso de la referenca punkto. Poste oni povas kompletigi la informojn pri specialaj figuroj, ekz-e pri cirkloj, trianguloj, ortogramoj ktp; tiuj lastaj heredas la komunajn kampojn, proprajn al ĉiuj figuroj (do, x, y, areo) kion indikas la enkrampa mencio pri (figuro) post la vortsimbolo RIKORDO. Ankaŭ la metodo livaEkstremo estas heredata, kvankam oni rajtas ĝin redifini konforme al la figurspeco; ekz-e, se la referenca punkto de cirklo estas ĝia centro, tiam la maldekstra ekstremo estas komputenda iom pli komplike (menciindas, ke same kiel en ADA, en Oberono la malrekta kamp'atingo c@.x esprimiĝas per c.x).
Rim. La Oberona ekzemplo komparendas kun ekzemplo pri Paskalaj rikordoj kaj tiuj de ĉe unio. Same kiel ĉe la unio de ALGOL-68, Oberono implicas kaŝitan kaz'etikedon. Gravega avantaĝo de la objektema stilo estas tio, ke en la modulo entenanta la ĝeneralaĵojn oni ne bezonas specifi aŭ iel ajn mencii ĉiujn subklasojn ("kazojn"), kiun la aŭtoro de tiu ĝenerala modulo ne bezonas (aŭ eĉ ne povas) precize scii.
Angle: inheritance
Ruse: nasledovanie
1996-02-29
Eraro kaŭzita de malĝusta donitaĵo aŭ de eraro en la antaŭa komputado.
Angle: inherited error
France: erreur
héritée
Germane: mitgescleppter Fehler
Ruse: navedënnaâ oŝibka, unasledovannaâ oŝibka
1996-02-29
heŭristik·a [KKV, Pfei] ---
Pri proced(ur)o por kiu mankas formala bazo; pri metodo, kies apliko postulas uzon de intuicio kaj taksadon de avanco al la celata rezulto (per "provoj kaj eraroj", per "lernema algoritmo").
Ling. "heŭristik·o
Scienco pri la metodoj de esplorado en la sciencoj" [PIV].
Angle: heuristic
Ruse: èvristika
1996-02-29
hibrid·a integr·a cirkvit·o, hico ---
Kompleta elektronika cirkvito, fabrikita sur izola portilo per diversaj teknologiaj procedoj. La portilo servas por loki cirkvit'elementojn kaj havas interkonektajn vojojn, realigitajn per plurtavola teĥniko.
Angle: hybrid integrated circuit
1996-02-29
Komputilo kombinanta analogajn kaj ciferecajn kalkulajn disponaĵojn. La unuaj servas por stirado kaj plenumo de logikaj funkcioj, la duaj --- por solvado de diferencialaj ekvacioj.
Angle: hybrid computer
1996-02-29
hierarki*o ---
Aranĝo de la partoj de komputilo, de dosiero, de reto aŭ de simila sistemo en arojn kaj subarojn rilatigitajn per strikta ordo. Kp arbo, latiso.
Angle: hierarchy
Ruse: ierarĥiâ
1996-02-29
La unua grava klasifiko de la (sintakse) formalaj lingvoj en kvar
tipojn, difinitajn de N. Ĉomski
(1959), kiu ĝis nun plu prezentas certan intereson. La
lingvotipoj estas numeritaj per 3, 2, 1, 0 laŭ la tipoj de ilia
genera gramatiko (vd tie),
kaj en tiu ordo ĉiu sekva estas subklaso de la antaŭa. Ĉiu
lingvotipo estas ankaŭ ekvivalente difinebla per klaso de aŭtomatoj, akceptantaj la
signoĉenojn de la koncerna lingvo (vd sub aŭtomato). Figuro
prezentas iom pli riĉan
hierarkion, atentantan ankaŭ aliajn klasojn de komputeblaĵoj: la
decideblajn arojn, la
lingvojn, generatajn de linearaj gramatikoj kaj la
lingvojn, akceptatajn de determinismaj stakaj aŭtomatoj.
Angle: Chomsky hierarchy
1996-02-29
hiper·lig(il)o ---
Ligilo en hiperteksto aŭ hipermedio. Kp ankro.
Angle: hyperlink
Ruse: gipersvâzí
1996-10-15
hiper·medi·o ---
Hiperteksto pliriĉigita je netekstaj datumoj; alivorte, plurmedio konstruita laŭ la principoj de hiperteksto, do, ebliganta ajnvican movon laŭ asociaj ligiloj (referencoj). Ekz-e geografia mapo, liveranta informojn (artikolojn, bildojn, statistikajn tabelojn ktp) pri ajna sia punkto.
Speciale: Plurmedia produkto de la komputika eldon'industrio, peco de "elektronika publikigaĵo".
Rim. Ne ĉiu plurmedio estas hipermedio (ekz-e "surtabla videostudio" neniel rilatas hipermedion).
Angle: hypermedia
1996-02-29
hiper·tekst·o [Pfei] ---
Enkomputiligita datumaro destinita por homa percepto per rimedoj programaj kaj aparataj. Hiperteksto povas enhavi tekstajn, grafikajn, sonajn datumojn, ĝia strukturo estas ĝenerala grafeo (ne nepre sekvenca teksto). Hiperteksto estas tre oportuna por prezenti dialoge konsulteblajn dokumentojn, ekz-e helpilojn, "elektronikan enciklopedion" ktp. Vd hipermedio, WWW, TTT.
Angle: hypertext
Ruse: gipertekst
1996-02-29
hirt*a dekstr·o ---
Tia aranĝo de
teksto, kiu lasas malglata ties dekstran randon; rezulto de livemigo. Ekz-e la teksto de ĉi tiu
artikolo havas hirtan dekstron.
Angle: ragged right
1996-02-29
hok*et·o [PIV] ---
Ling. La PIVa difino estas iom nebula: "2 Malgranda streko hokforma en la skribo, en la muziknotoj: la hoketo super ŭ" [PIV]. Esperanto, uzanta hoketon en sia skribo, bezonas precizajn terminojn por distingi tiujn supersignojn. Oni povus uzi adjektivajn precizigilojn: arka, ronda hoketo kontraste al angula, kojna hoketo; aŭ, laŭ la Teĥa modelo, "v-hok(et)o" kaj "u-hok(et)o" (t.e. "U-hoketo" aŭ "ŭ-hoketo"); aŭ oni povus provi "bireto"n kaj "kojno"n.Angle: breve; hacek, caron
1996-02-29
hom·a lingv·o ---
Neformala lingvo funkcianta kiel ĉefa rimedo de interhoma komunikado; ĉia etnolingvo aŭ Esperanto. Kp lingvo, formala lingvo.
Angle: natural language
Ruse: estestvennyj
âzyk
1996-02-29
hom-komput·il·a inter·fac·o ---
Ĉia rimedo ebliganta interagadon de uzulo kun komputilo; ekz-e fenestrosistemo, grafika uzul'interfaco, virtuala realo.
Angle: human-computer interface
Ruse:
ĉeloveko-maŝinnyj interfejs
1996-02-29
homomorf·a ---
Algebra (aŭ logika, topologia ktp) strukturo B estas
homomorfa al samspeca strukturo A, se ekzistas homomorfio h:A->B; ekz-e en
simulado, la modelo estas homomorfa bildo de la
reala procezo aŭ sistemo.
Angle: homomorphic
Ruse: gomomorfnyj
1996-02-29
homomorfi·o ---
Ĵeto el algebra (aŭ logika,
topologia ktp) strukturo A al samspeca strukturo
B, respektanta la karakterizajn ecojn de la koncernaj
strukturoj. Ekz-e, estu A kaj B du duongrupoj kun la operacioj ¤ kaj *
resp.; tiam ĵeto f:A->B estas homomorfio se por
ĉiuj x, y el A
f(x¤y) = f(x)*f(y)
En la teorio pri formalaj lingvoj estas studataj homomorfioj de liberaj monojdoj. Estu S kaj D finiaj signaroj, kaj estu h: S->D* ĵeto bildiganta la signojn de S per ĉenoj de signoj el D. La ĵeton h oni povas pluigi sur la aron S* difinante h("")="" (vd vakuo) kaj h(va)=h(v)h(a) por a EN S kaj v EN S*; tiam h iĝas homomorfio de la libera monojdo S* al la libera monojdo D*. Simile difineblas homomorfaj lingvoj: se L estas formala lingvo super S, tiam ĝia homomorfiaĵoL' = h(L) = { h(v)| v EN L }
Simile, la homomorfia prabildo L'' de L' por L'<=D* estasL'' = { v| h(v) EN L' }
Ling. Vd morfio.
Angle: homomorphism
Ruse: gomomorfizm
1996-02-29
homonim*ig·o ---
Maniero atribui al unu sama simbolo plurajn signifojn por indiki diversajn procedurojn aŭ konstantojn; la fakte subkomprenata objekto determiniĝas per la kunteksto (ekz-e per la tipoj de la argumentoj en la kazo de homonima operacisimbolo). Tiel la operacisigno + havas en Paskalo almenaŭ 6 signifojn (laŭ la tipoj: entjera --- reela --- ara; laŭ la lokivo: unuloka kaj duloka).
Ling. "homonim*o. Vorto, kiu havas la saman formon kiel alia, sed malsaman sencon" [PIV].
Angle: polymorphism, overloading
Ruse:
polimorfizm, peregruzka
1996-02-29
horizontal*a format·o [Jel] ---
Tia aranĝo de printaĵo, ke la pli longa rando de la paĝo estas horizontala. Kp vertikala formato.
Angle: landscape
France: format
horizontal
Germane: Querformat
Ruse:
alíbomnaâ orientaciâ
1996-02-29
horizontal*o [Rei87], linio ---
La k-a horizontalo de m×n-matrico a estas n-opo de la matricanoj kies unua indico egalas al k:
(a[k,1], a[k,2], ..., a[k,n]).
--- Kp vertikalo.Angle: row
Ruse: stroka
1996-02-29
horloĝ*o ---
Aranĝaĵo por mezurado aŭ indikado de la kuranta tempo aŭ daŭro (ekz-e nombrilo kalkulanta tiktakojn). Horloĝo uzeblas por interrompi plenumadon de procezo post indikita tempodaŭro, por dati dosierregistradojn ktp.
Ling. Por eviti konfuzon kun taktilo oni povas diri "astronomia horloĝo" aŭ "realtempa horloĝo".
Angle: timer, clock
France: horloge temps
réel
Germane: Uhr, Zeitgeber
Ruse:
tajmer
1996-02-29
HTML, HiperTeksta MarkLingvo ---
La interna prezento de hipertekstoj, uzata en WWW.
Vd "HTML 3.0 draft specification" kaj tre belan Manuel illustré sur HTML. En Esperanto: "Enkonduko al HTML" de Franko LUIN.
Angle: HTML, Hypertext Markup Language
1996-10-02
Ling. PIV rimarkigas:
Tiu litero, kiu respondas al la greka khi kaj al la rusa xa, ne havas respondon en la naciaj romanliteraj alfabetoj, krom en la hispana j; tio, kaj la nekutimeco de ĝia prononco por multaj popoloj, klarigas, kial la Lingva Komitato aprobis (Aŭg. 1921) la laŭvolan anstataŭigon de ĥ per k "en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r". La nuna tendenco estas la ĝeneraligo de tiu permeso, krom en du okazoj: la transliterado de propraj aŭ fremdaj nomoj kaj la scienca terminologio, kie la uzo de ĥ povas evit[ig]i konfuzojn ĉe grekdevenaj formoj.La indikita tendenco certe ekzistas, kvankam la prezentita kialo estas tre dubinda: ankaŭ por ŝ kaj ĉ la okcidentanoj malhavas unusolan literon, tamen ne estis seriozaj provoj ekzili ilin (eĉ Ido lasis ilin en sia fonetika sistemo). Pli probabla kialo ŝajnas tio, ke por la francoj (kiuj ja estas tre konsiderinda parto de la esperantistaro) malfacilas kontrastigi ĥ kaj ilian kartavan [R], al kio estas aldonendaj la teĥnikaj komplikaĵoj de alta ĉapelo.
Inter la komputikaj terminoj de ĉi tiu Leksikono, uzantaj ĥon, menciindas eĥo kaj Teĥo.
Angle: latin letter h with circumflex
Ruse:
latinskaâ litera aŝ s kryŝej
1996-02-29
ĥi-rajter, X-Writer ---
Vd ChiWriter.
1996-02-29
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)