![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
i simbolas tiun kompleksan nombron,
ke i²=-1. IBM (de la angla "International Business Machines") ---
Internacia firmao, la plej granda komputilfabrikanto en la mondo. Sian nunan nomon ĝi ricevis en 1924.
1996-10-14
IBM-a kod·o ---
La firmao IBM estas notora pri la uzado de nenormaj kodoj; ekz-e,
Angle: IBM code
1996-02-29
IBM-PC (legu ibómo-póco) ---
Familio de personaj komputiloj de la firmao IBM surbaze de la procesoroj Intel-8088 (IBM PC XT), Intel-80286 (IBM PC AT), Intel-80386 kaj Intel-80486. Vd IBM-a kodo, EGA, VGA.
1996-02-29
ic·ing·o ---
Aranĝaĵo ebliganta facilan ŝanĝadon de icoj sur presita cirkvitkarto. Icingo estas allutita al la karto; ico estas fiksata en ingon havantan kontaktotruetojn (laŭ la nombro de la bornoj de la ico).
Angle: chip socket
1996-02-29
ic·o ---
"
Akronimo por integrita
cirkvito. Aro da interkonektitaj aktivaj kaj pasivaj
komponantoj demetitaj sur unu solan duonkonduktantan substraton
per kontinua serio de akordigeblaj procedoj" [SPIV].
Kp blato, integra cirkvito.
Angle: IC
1996-02-29
id·a dosier·o ---
Nova versio de ĉefdosiero. Vd ĝisdatigo de dosiero, patra dosiero.
Angle: son file
France: fichier mis à
jour
Germane: Sohndatei
1996-02-29
idempotent·a ---
Tia algebra operacio ¤ (aŭ tia elemento x), ke x¤x=x; ekz-e la Buleaj operacioj & kaj | estas idempotentaj: p&p=p, q|q=q.
Angle: idempotent
Ruse: idempotentnyj
1996-02-29
ident*ig·il·o, datumnomo [KKV] ---
Fakvorto por nomo en la programlingvoj.
Ling. Pro sia internacieco en la faka mondo la vorto "identigilo" probable estas neevitebla, kvankam ĝi havas evidentajn malavantaĝojn: ĝi estas longa (tial en sintaksaj priskriboj oni ofte ĝin mallongigas ĝis "id"); ĝi maltrafe esprimas sian signifon (en la tradukiloj ĉiam estas proceduroj por "identigi", rekoni la diversajn aperojn de unu sama nomo aŭ signoĉeno aŭ literalo; ĝuste tian procedurmodulon oni devus nomi "identigilo" --- angle "identification module"). Ĉiel ajn, por "lernejnivela" Leksikono preferindas uzi pli bonstilan kaj tute sufiĉan komunan vorton "nomo", kiel ekz-e en la germana Schülerduden "Die Informatik" (Mannheim: Bibliographisches Institut, 1986).
Angle: identifier
Germane: Bezeichner,
Identifikator, Name
Ruse: identifikator
1996-02-29
id*o ---
En radikhava arbo, ajna vertico krom la radiko. Vd patro.
Angle: child
France: noed enfant
Ruse: doĉernââ verŝina
1996-02-29
ie·a funkci·o ---
Tia funkcio f: A->B , ke ĝia domajno estas subaro de la fonta aro: dom f<=A; kp ĉiea funkcio.
Rim. Do, ĉiu ajn funkcio estas iea (la ĉieaj estas malpropra speciala kazo).
Angle: partial function
Ruse: ĉastiĉnaâ
funkciâ
1996-02-29
IFIP (de la angla "International Federation for Information Processing") ---
Internacia Federaĵo por Inform-Prilaboro, tre aŭtoritata internacia scienca asocio, aranĝanta tutmondajn komputikajn kongresojn kaj patronanta internaciajn komputikajn projektojn (inter ili, ekz-e, ALGOL).
1996-02-29
iks·o [PIV] ---
La nomo de ne-Esperanta latin'alfabeta litero (X,x);
en Anglalingvujo x estas relativa pres'arta mezur'unuo,
kiu por koncerna tiparo indikas la
alton de "normala" etlitero (tipa
ekzemplo de tia etlitero estas ikso). Alivorte, ikso estas la
distanco inter la du internaj horizontallimoj de la koncerna
minuskla signaro:
. Ekz-e en la tipara
familio Computer Modern, uzata en [Pok95], 1 ikso egalas 4.3 pt (1.51 mm)
por la 10-punktaj klasika
fasono kaj tajpesko, dum por la 10-punkta graseto 1 ikso
estas preskaŭ 4.44 pt, proks. 1.56 mm.
Angle: ex
1996-02-29
-il ---
Sufikso kies komputikaj signifoj povas implici diversajn rimedojn: programan kajaŭ aparatan (ciferecigilo, formatilo, grafikilo, interpretilo, kodilo, malkodilo, komputilo, nombrilo, servilo, simulilo), kvankam ĉe la nuna stato de la fako iuj el ili kutime havas nur unu el tiuj formoj ---
1996-04-06
il·garnitur·o ---
Kolekto de programoj liverata kun sistema programaro (ekz-e operaciumo) por la programistoj kiuj realigos aplikajn sistemojn, funkciontajn kunlabore kun la koncerna sistema programaro. La kolekto inkludas rimedojn por atingi la sistemon el diversaj programlingvoj, programskemojn kaj ĝustigilojn.
Angle: toolkit
France: boîte à outils
Ruse: paket razrabotĉika
1996-02-29
il·komput·il·o ---
Komputilo uzata por krei programaron por alispeca komputilo (celkomputilo).
Angle: host computer, source computer
Ruse:
instrumentalínaâ ÈVM
1996-02-29
il·program·o, sistema program(ar)o ---
Program(ar)o prizorganta bazajn funkciojn de komputilo kaj uzata de aplika programo (ekz-e operaciumo, tradukilo).
Angle: system software, tool program
Ruse:
sistemnaâ programma, instrumentalínoe programmnoe sredstvo
1996-02-29
il·rimed·o ---
Programa rimedo uzata por konstrui programaron; porteblo de programaro dependas je la porteblo de la ilrimedoj per kiuj ĝi estas realigita.
Angle: tool
France: outil, aide
Ruse: vspomogatelínaâ programma
1996-02-29
imit*ad·o ---
Reĝimo de komputilo aŭ aparato en kiu ĝi plenumas komandojn de similspeca aranĝaĵo kun alia komandaro. Ekz-e la uzo de nova komputilo por ruli la programojn, verkitajn por malnova, ne kongrua, komputilo; imitado de la printaĵo sur la vidigila ekrano dum superflugo. Kp simulado.
Angle: emulation
Ruse: èmulâciâ, imitaciâ
1996-02-29
imit*il·o ---
Rimedo, plej ofte programo aŭ mikroprogramo, por fari imitadon.
Angle: emulator
Ruse: èmulâtor, imitator
1996-02-29
Speco de fikspunkta prezento de reeloj en komputilo. La aparataro kutime traktas tiajn nombrojn kiel entjerojn (do, relative pli rapide ol la nombrojn glitpunktajn), kaj pri la pozicio de la on-punkto zorgas la programaro, realiganta la koncernan programlingvon.
Angle: assumed radix point, assumed decimal point
France: virgule implicite
Germane:
Rechendezimalpunkt
Ruse: podrazumevaemaâ zapâtaâ
1996-02-29
implikaci·o ---
Bulea operacio (simbole: ->); a->b (oni voĉlegu: "a sekvigas bon", aŭ "el a sekvas bo") ekvivalentas al (~a)|b; en Paskalo ĝi estas esprimebla per a<=b. Ambaŭdirekta aŭ dukondiĉa implikacio estas ekvivalenteco, sse.
Rim. Verdire, implikacio ne estas tre grava operacio por komputiko, kvankam ĝin tre atentis la skolastika logiko. Laŭ ties tradicio oni povus nomi la du operandojn de implikacio antecedento (a; PIV registras nur juran sencon por tiu vorto) kaj konsekvenco (b). Kp premiso, konkludo.
Ling. Oni [Rei87] proponis por tiu signifo la vorton implico. Kvankam tiu vorto sonas pli bele, ĝia natura, "logika" senco devas esti iom alia; ekz-e [PIV]
implicita difino de objektojneniel implicas, ke tiu difino estas implikacia.Aksiomsistemo, kiu ne difinas rekte la objektojn mem, sed la rilatojn inter ili
Angle:
France: implication
Germane: Implikation
Ruse: implikaciâ
1996-02-29
IMS (de la angla "Information Management System") ---
Hierarkia DBM konstruita de la firmao IBM.
1996-02-29
incid·a [PIV] ---
En grafeo, vertico v kaj eĝo e estas incidaj se v estas ekstremo de e; aŭ formale, en la simbolaro de "grafeo":
(EKZISTAS w EN V)[P(v,e,w) AŬ P(w,e,v)]
Ling. Laŭ PIV, "incid·i ntr
(pri lumradio ktp) Trafi surfacon, ne
penetrante ĝin ... incid·a. Rilata al la incido:
incida punkto; incida angulo".
Angle: incident
Ruse: incidentnyj
1996-02-29
incid·matric·o ---
Vd sub grafeo. Kp najbarmatrico.
Angle: incidence matrix
France: matrice
d'incidence
Germane: Inzidenzmatrix
Ruse: matrica incidentnosti
1996-02-29
indeks·a ating·o ---
Atingomaniero en kiu la adreso de bezonata rikordo estas serĉata per unu aŭ pluraj indeksoj, eventuale hierarkiaj (kp B-arbo; indeksvica atingo).
Angle: indexed access method
Ruse:
indeksnyj metod dostupa
1996-02-29
Dosiero aŭ datumaro en kiu la rikordoj estas atingataj per indekso. Se unu sama ŝlosilo estas uzata por ordigi la dosieron kaj por konstrui la indekson, la indekso estas nomata ĉefindekso kaj la dosiero, indeksvica dosiero; alie temas pri kromindekso kaj inversigita dosiero.
Angle: indexed file
France: fichier
indexé
Ruse: indeksirovannyj fajl
1996-02-29
indeks*o ---
Ling. Vd ĉe krucreferencaro, indico.
Angle: index; cross-reference table
Ruse:
indeks; tablica perekrëstnyĥ ssylok
1996-02-29
Atingomaniero kombinanta avantaĝojn de indeksa atingo (do, sufiĉe rapida) kun tiuj de laŭvica atingo (do, relative memorŝpara). Maldetale, granda datumaro linie ordigita laŭ iu ŝlosilo estas dividata en pli malgrandajn areojn. Ene de la areoj eblas nur laŭvica atingo. Ĉiun areon karakterizas la plej granda valoro de la serĉoŝlosilo, aperanta en la areo. La limaj valoroj de la areaj serĉoŝlosiloj formas indekson, kiu mem estas registrata en la datumaro. Ankaŭ la indeksojn oni povas dividi en similajn areojn, kio rezultigas hierarkian adresaron kun sufiĉe rapida atingo; kaj ofte, nur la plej supra adresaro, la superindekso, rezidas en la ĉefmemoro.
Angle: index-sequential access method, ISAM
Ruse: indeksno-posledovatelínyj metod dostupa
1996-02-29
1996-09-01
Esprimo indikanta elementon de tabelo; ĝi konsistas el indiko de tabelvariablo, sekvata de indica opo en (rektaj) krampoj. En Paskalo:
indichava_variablo = variablo "[" esprimo {"," esprimo} "]".
Ekz-e
V[i+1] M[k,f(j)] ref@.tabKampo[5]['A']
Angle: indexed variable
Ruse: peremennaâ s
indeksami
1996-02-29
Esprimo indikanta la numeron de elemento de tabelo en la koncerna dimensio: linion (horizontalon), kolumnon (vertikalon), paĝon ktp. Vd ankaŭ suba indico, supra indico.
Angle: index, subscript
France: indice
Ruse: indeks
1996-08-23
indic·reĝistr·o ---
Reĝistro uzata en indichava adresado. Kutime oni povas legi ("ŝargi") en indicreĝistron valoron el alia reĝistro aŭ el memorĉelo, oni povas skribi la valoron de indicreĝistro ("malŝargi") en la ĉefmemoron, oni povas krementi la valoron de indicreĝistro, ĝin testi per diversaj komparaĵoj kontraŭ nulo kaj programi kondiĉajn saltojn depende je la komparrezulto.
Angle: index register
Ruse: indeks-registr
1996-02-29
indic·tip·o ---
En Paskalo, simpla tipo (fakte, numerebla tipo aŭ tipnomo de numerebla tipo) uzata en deklaro de tabeltipo por specifi la tipon de indicoj en dimensio de tabeloj.
Angle: index type
Ruse: tip indeksa
1996-02-29
indik*o ---
En priskriboj de programlingvoj, sinonimo de prezento; ekz-e funkciindiko (angle "function designation"), entjeroindiko (angle "integer denotation").
Ling. Vd semiotiko; kp montrilo.
Angle: designation, denotation
Ruse:
izobraĵenie
1996-02-29
indukt*o ---
Ling. "Indukto" sendube estas pli internacia, la franca rikuro probable estas pli logika.
Angle: induction
France: récurrence
Ruse: matematiĉeskaâ indukciâ
1996-02-29
inferenc·o ---
"
Ĉiu pensago, per kiu oni iras de unu
propozicio, rigardata kiel vera, al alia propozicio" [PIV].
Angle: inference
France: inféfence
Germane: Inferenz, Schluy¨folgerung
Ruse: vyvod
1996-02-29
inform·ad·ik·o [PIV] ---
Angle: computer science; informatics
France: informatique
Germane:
Informatik
Ruse: informatika
1996-02-29
inform·iv·o, informacio [EKV] ---
Nocio de informteorio. Dum eksperimento estu eblaj n rezultoj kun la probabloj pk, k=1,...,n. La informivo en la rezulto k estas la reelo -log2 pk.
Angle: information content
France:
contenu en informations
Germane: Informationsgehalt
Ruse: koliĉestvo informacii
1996-02-29
inform·mend·o ---
Komando servanta por akiri informon el komputa sistemo (el operaciumo, el datumbanko, ofte en dialogo). Vd datummanipula lingvo.
Angle: enquiry, inquiry
Germane: Anfrage,
Abfrage
France: interrogation
Pole:
kwerenda
Ruse: zapros
1996-02-29
inform*o ---
La signifo de datumo, "propredirita enhavo de la komunikitaĵoj" [PIV].
Angle: information
Ruse: informaciâ
1996-02-29
inform·o·ŝose·o ---
La tutmonde estiĝanta rapidega komunikreto, kapabla transmeti datumojn en la plej diversaj formoj (en la prezentoj interne komputila, ekstere vida, aŭda ktp). La disponigataj servoj uzas komunikojn sputnikan, optikfibran, telefondratan --- kaj taŭge ekipitajn komputilojn.
La metaforo estas ŝuldata al la eksa Usona vicpezidanto Al Gore [el gor] (komenco de la 1990-aj jaroj).
Angle: information superhighway, information highway,
Infobahn, Info Strada
France: inforoute
Pole: infostrada
1996-02-29
inform·sign·o, teksta signo, videbla signo ---
Signo, kiu estas parto de la enhavo de mesaĝo, kontraste al stirsigno.
Angle: information character
France:
caractère d'information
Germane:
Informationszeichen
Ruse: informacionnaâ litera,
tekstovaâ litera
1996-02-29
inform·teori·o ---
Matematika teorio studanta kvantajn aspektojn de inform(iv)o.
Angle: information theory
France: théorie
d'information
Germane: Informationstheorie
Ruse: teoriâ informacii
1996-02-29
-ing* ---
"I. Suf. signanta objekton, en kiu unu alia objekto aŭ membro estas parte enigita kaj fiksita, ordinare per sia ekstremaĵo" [PIV].
Ekz-e icingo, kartingo. Cetere ni opinias, ke por la faka uzo plej gravas la ideoj pri unuopeco kaj fiksado en funkcipreta pozicio, kaj malpli, pri la parta enigo. Tiel diskingo (angle "disk drive") estas pli klara ol diskujo (kp "monujo"). Simile, ciferingo estus pli mallonga ol "ciferpozicio" (kp signejo). Vd ankaŭ ingado.
1996-02-29
ing·ad·nivel·o ---
Por apero de programa frazo, la nombro de samspecaj frazoj kies parto ĝi estas (vd rekursia ingado); alivorte, en la radikhava arbo prezentanta la ingadon, la distanco de la koncerna vertico ĝis la radiko.
Angle: nesting level
France: niveau
d'emboîtement
Germane: Vershachtelungsebene,
Verschachteungsniveau
Ruse: urovení vloĵennosti,
glubina vloĵennosti
1996-02-29
Vd rekursia ingado, ingita iteracio, ingita proceduro.
Ling. Iuj uzas la anglaĵon nestado [MMES]; tion ni opinias evitinda, ĉar la
koncerna signifo de la angla "nest" --- "aro de objektoj
havantaj laŭgrade malpliiĝantan dimension, tiel ke ili estas
eningigeblaj unuj en aliajn" --- estas neniel internacia kaj
fremda al Esperanto. Pli grave, ĝi sekvigas la misgramatikan
nestita (nesti estas verbo
netransitiva, kaj la ideon de "nesthava" plie esprimus la
participo aktiva: nestanta --- kp "birdo tie
nestanta"); dum ingi (= eningigi) havas la
paradigmon de kadri [Z] (= enkadrigi [Z]), kaj
ingita (kp kadrita [Z]) estas regula.
Angle: nesting
France: emboîtement
Germane: Schachtelung
Ruse: vloĵenností
1996-02-29
Iteracio aperanta en la korpo de alia iteracio, ekz-e kiel en la programo kopiuTekston.
Angle: nested loop
1996-02-29
Proceduro aŭ funkcio kies deklaro aperas en la deklaro de alia proceduro aŭ funkcio. Iuj programlingvoj (ekz-e C) malpermesas proceduroingadon. Paskalaj ekzemploj pri ingita proceduro estas en damoj kaj rekursia desupriĝo.
Angle: nested procedure
Ruse: vloĵennaâ
procedura
1996-02-29
inicial·o ---
"
omenca litero
de vorto --- miniature pentritaj inicialoj" [PIV]; ĉeflitero de la unua vorto de
libro, ties ĉapitro aŭ alia parto, dimensie pli granda kaj ofte
presita en alia koloro kompare kun la ceteraj ĉefliteroj,
emfazanta komenciĝon de la teksto. Krom la literon mem, inicialo
povas enteni ilustraĵon aŭ ornamon.
Ling. La konfuzo kun la komencliteroj de personnomoj estas same internacia kiel sendanĝera. Oni povus provi ĉefliteregon --- kp la terminojn rusan kaj francan --- sed tio ne estas internacia kaj ŝajnas tro pedanta.
Angle: initial, drop capital
France:
lettrine
Germane: Initial(e)
Itale:
iniziale
Ruse: bukvica
1996-02-29
1996-02-29
instrukci*o [SPIV] ---
Ling. Pli konforme al la komuna lingvo instrukcio devus signifi uzula manlibro.Angle: instruction; statement
France:
instruction
Germane: Anweisung; Befehl
Ruse: komanda, instrukciâ; operator, predloĵenie
1996-02-29
integr·a cirkvit·o [KKV], ico ---
Elektronika cirkvito, plenumanta specifan funkcion, kaj realigita en unu duonkonduktila kristalo (plej ofte silicia), en kiu kristalo estas fabrikitaj ĉiuj elementoj, necesaj por la plenumado de la funkcio. Tiuj elementoj plej ofte estas transistoroj kaj diodoj. Kombinante ilin en unu kristalo oni povas krei tre diversajn analogajn aŭ ciferecajn integrajn cirkvitojn. Por faciligi la studon de la funkciado de ciferecaj integraj cirkvitoj oni ofte prezentas ilin per Buleaj funkcioj. Ankaŭ vd ico, ĉipo, hibrida integra cirkvito, blato.
Ling. La ideo de tiu termino estas, ke la cirkvito kvazaŭ kunfandiĝas en unu tutaĵon, en la kristalon (kiel homo integriĝas en socion). En tiu sia senco la vorto integra estas, laŭ PIV, adjektivradika; tial integri estas netransitiva statverbo kun la signifo esti integra, kaj ne povas havi pasivon. Do, la termino integrita cirkvito, trovebla en la literaturo, estas misa (aŭ, se oni akceptas integri kiel sinonimon de integrali, agi per integralo, tiam ĝi povus signifi malderivita cirkvito, sed neniel temas pri integralo). Oni povus diri integrigita, sed ni opinias, ke la pli mallonga formo tute sufiĉas.
Angle: integrated circuit, IC
Pole:
uk/lad zcalony
Ruse: integralínaâ sĥema
1996-02-29
intelekt·a ---
Uzanta metodojn de artefarita intelekto.
Angle: knowledge-based
France:
intellectuel, à la base de connaissance
Germane:
wissenbasiert
Ruse: intellektualínyj
1996-10-31
inter·ag·ad·o, interaga reĝimo ---
Dialogo; iam "interagado" implicas pli riĉajn rimedojn de la hom-komputila interfaco.
Angle: interactive mode
France: mode
interactif
Germane: Dialogbetrieb, interaktiver
Betrieb
Ruse: interakivnyj reĵim, dialogovyj reĵim
1996-02-29
inter·atend·o ---
= Klinĉo.
Angle: deadlock, deadly embrace
Ruse:
tupik, vzaimnaâ blokirovka, klinĉ
1996-02-29
inter·fac*o [SPIV, Jel], junto ---
Aro de rimedoj kaj reguloj ebliganta logikan kaj fizikan interagon de la ekipaĵo kajaŭ program(part)oj.
La interfacon inter programmoduloj konsistigas la listo de komunaj (importa-eksportaj) variabloj, voksekvencoj por la komunaj proceduroj ktp. En la modernaj programlingvoj (MODULA, ADA) estas specialaj esprimiloj por difini tiajn interfacojn (difinaj moduloj, listoj de importo kaj de eksporto). Vd fasado, interna interfaco.
Iom metafore oni etendas la signifon de la termino kaj parolas pri la hom-komputila interfaco.
Angle: interface
Germane: Schnittstelle,
Interface
France: interface, jonction
Ruse: soprâĵenie, interfejs
1996-02-29
inter·met·a operaci·skrib·o ---
Notacio ĉe kiu la operacisimboloj estas skribataj inter la operandoj; ekz-e (a+b) × (c-d). Kp senkrampa operaciskribo.
Angle: infix notation
France: notation
infixée
Germane: Infixschreibweise
Ruse:
infiksnaâ zapisí
1996-02-29
Interfaco ene de sistemo (ekz-e inter komunika procesoro kaj la ĉefkomputilo, de najbaraj pasoj en tradukilo ktp). Kp fasado.
Angle: back-end interface
France:
interface dorsale
Ruse: vnutrennij interfejs
1996-02-29
Vd ĉe ordigo.
Angle: internal sort
Ruse: vnutrennââ
sortirovka
1996-02-29
"Inter·naci·a Komput·ad·o" ---
1996-02-29
inter·naci·ig·o ---
Adaptado de programaro al la neceso trakti datumojn laŭ la reguloj de pluraj lingvoj samtempe, plurlingva asimilo. Ekz-e, la uzo de la Latina-3 ebligas esperantigon (poresperantan asimilon), sed ne sufiĉas por prezenti tekston entenantan fragmentojn kaj en la rusa, kaj en Esperanto (vd Unikodo).
Anglalingvaj informoj en WWW:
Angle: internationalization, i18n
1996-02-29
La plej granda komputila
reto tutmonde, kaj daŭre kreskanta. Originis el la Usona
ARPANET (angle "Advanced Research Projects Agency
Network"). Ligas milionojn da komputiloj tra miloj da
universitataj, komercaj, esploraj, ŝtataj aŭ aliaj organizoj, en
cento da landoj sur malsamaj fizikaj maŝinoj kaj subretoj;
ofertas servojn kiel retpoŝto,
FTP, Telnet
ktp. Interkonektita ankaŭ kun aliaj retoj, ekz-e BitNet, FidoNet. Vd MIME. 1996-02-29
Internet-adres·o ---
Unika kvarbajta adreso de
komputilo en Internet, kutime skribata
per nombroj kaj punktoj, ekz-e 129.16.225.30. Alia
maniero identigi komputilon en Internet estas per nomo en la
formo masxino.sekcio.organizo.areo
M. Weichert
Vd domajno, domajna nomsistemo.
Angle: Internet address 1996-02-29
Speco de arbotrairo. Por
elradika orda duuma arbo
interorda trairo difineblas rekursie: Angle: inorder traversal 1996-02-29
interpret*il·o [Jel] ---
Programa aŭ aparata rimedo, kiu analizas komandojn aŭ frazojn de la programo
kaj tuj plenumas ilin imitante la funkciadon de virtuala komputilo kies komandoj
estas la frazoj de la koncerna programlingvo; ĉiu komputilo
estas interpretilo por sia maŝinkodo (kontraste al tradukilo, kiu unue tradukas la
tutan programmodulon en la cellingvon kaj nur poste ĝin rulas).
Ling. La tujan plenumon metafore esprimas la ideo de
buŝa (samtempa) traduko: "interpret*i tr
1 Traduki parole..." [PIV].
Angle: interpreter 1996-02-29
Inter·ret·o ---
Tutmonda komputila reto,
ariganta diversajn subretojn; esperantigita nomo de Internet.
Ling. "Internet" en Esperanto estas nemotivita propra
nomo, uzata sen artikolo; male, la tradukprunto "Interreto"
estas artikolenda kiel unikaĵo (kp "la Eternulo" en la Zamenhofa
Biblio).
Angle: Internet 1996-10-09
inter·romp·o [KKV, Jel, Pfei] ---
Provizora ĉesigo de la plenumado de la vica komando aŭ komandsekvenco por trakti
eventon; la eventon povas estigi
komando aux signalo de ekstera disponaĵo. Traktinte la eventon,
la komputilo povas reveni al la interrompita laboro.
Angle: interrupt 1996-02-29
Programparto ricevanta la stiradon kiam okazas interrompo, kaj determinanta la pluan
traktadon.
Angle: interrupt handler 1996-02-29
interval·o [PIV] ---
"2 fermita intervalo. Intervalo inkluzive de la
finpunktoj a kaj b.
malfermita intervalo. Intervalo ekskluzive de la
finpunktoj a kaj b" [PIV].
En komputiko estas konsiderataj ankaŭ intervaloj de valoroj
de aliaj ordaj datumtipoj
(entjeroj, signoj, enumeracioj). Kp subvariejo.
Angle: interval, range 1996-02-29
invariant·o
--- 1996-02-29
Neŭtriganto por operacio rigardata kiel multipliko.
Kp kontraŭo.
Angle: inverse element 1996-02-29
Indekshava dosiero,
provizita je kromindekso. Se
disponeblas indeksoj laŭ ĉiuj kromŝlosiloj, la dosiero estas
plene inversigita.
Angle: inverted file 1996-10-26
Speciala kazo de linia
listo; datumstrukturo en kiu eblas aldono kaj depreno de
datumoj, ĉiam estas atingebla nur la plej ĵuse aldonita datumo
(el la ankoraŭ ne deprenitaj), la programo povas ĝin ekzameni aŭ
forigi el la strukturo. Inversvica memoro realigeblas per ligillisto aŭ vektoro (stako).
Angle: LIFO queue, stack, push-down list
1996-02-29
Teksto aŭ vinjeto surekranigata per programo por indiki, ke
tiu atendas de la uzulo enigon de komando aŭ datumo. La teksto
aŭ la piktogramo sufloras pri la speco (tipo, temo) de la
enigenda datumo.
Ling. Prompto konfliktas kun la PIVa
Angle: prompt 1996-02-29
IRC (de la angla "Internet
Relay Chat") ---
Programo kiu ebligas al multaj komputilretaj uzantoj okazigi
samtempan mondvastan konferencon aŭ "kunbabilon". La
partoprenantoj grupiĝas laŭ diversaj temoj en tiel nomatajn
"kanalojn" (babilejojn), kia ekz-e
estas #Esperanto. Esperantlingvaj IRC-antoj kutimas
renkontiĝi marde je 16--18 h de la universala tempo en la
kanalo #Esperanto.
Ling. Oni ankaŭ diras 1996-02-29
ISO (de la angla
"International Standards Organization") ---
ISO, "Internacia normiga organizaĵo" rezidanta en Ĝenevo,
fondita en 1946 kaj aniganta pli ol 70 landajn normigajn
instituciojn. Kadre de ISO estas difinitaj normoj pri kodado,
komputile legeblaj datumportiloj, la septavola etalona
modelo de protokoloj en komputilaj retoj ktp, kio
estas absolute necesa por elektronika datumkomunikado inter
aparataro kaj programaro fabrikata en diversaj landoj.
ISO havas hejmpaĝojn en la
lingvoj angla kaj
franca.
1996-02-29
ISO-kod·o --- 1996-08-29
iteraci·ĉap·o ---
Parto de iteracia ordono,
indikanta la komencan valoron de iteracinombrilo(j), la krementon
(paŝon), la kondiĉo(j)n de
daŭrigo aŭ ĉesigo. Vd iteracio, iteracikorpo.
Angle: loop header 1996-02-29
iteraci·er·o ---
Unuopa ciklo de iteracio, unuopa
apliko de la iteraciata ago (operacio, funkcio).
Angle: iteration 1996-02-29
iteraci·il·o ---
Operatoro kiu aplikas operacion aŭ algoritmon al ĉiu elemento de aro; ekz-e la tradicia matematika
iteraciilo, esprimanta iteracion de ĵeto f super aro a,
estas skribata {f(x) | x EN a} POR x EN a FARU
f(x) p:=0; POR x EN a FARU
p:=p*f(x) s:=0;
POR x EN a FARU s:=s+f(x) Angle: iterator 1996-02-29
iteraci·korp·o ---
Parto de iteracia ordono,
indikanta la ripetendajn agojn. Kp iteraciĉapo, iteracio.
Angle: loop body 1996-02-29
Skalara variablo reganta la
plenumon de nombrila
iteracio. En Paskalo iteracinombrilo deklarendas en la
malpleja bloko entenanta la
koncernan iteracion kaj devas havi numereblan tipon; en ALGOL-68 kaj ADA iteracinombrilo estas implice
deklarata per sia apero en la iteraciĉapo. En ĉiuj indikitaj
programlingvoj la programisto ne rajtas ŝanĝi la valoron de
iteracinombrilo ekster la iteraciĉapo.
Angle: control variable 1996-02-29
iteraci·o [PIV] ---
Indiko pri ripetenda plenumo de ordono(j) aŭ multfoja apliko de operacioj aŭ funkcioj. Tradiciaj ekzemploj de
matematikaj iteraciiloj estas la
operatoroj "produto" ( L* = L0 + L + L² + L³
+ ... + Ln + ... Ling. "iteraci·o Angle: loop, repetition 1996-02-29
-iv ---
1996-02-29
-iz ---
1996-02-29
izol·a vertic·o, izola
nodo ---
En grafeo, vertico kiu ne havas nemaŝajn eĝojn al ĝi incidajn. Kp nuda vertico.
Angle: isolated vertex 1996-02-29
izomorf·a [PIV] ---
P(x,l,y) SSE
P'(fv(x),fe(l),fv(y) Angle: isomorphic 1996-02-29
izomorfi·o ---
Angle: isomorphism 1996-02-29
Ruse: interpretator
Ruse: Internet
Germane: Unterbrechung
Ruse: preryvanie
Ruse: obrabotĉik
preryvanij
La aro de ĉiuj nombroj, kiuj troviĝas inter du
realaj nombroj {t.e. reeloj--- S.P.} a kaj
b.
Ruse: interval,
otrezok, diapazon
Angle: invariant
Propraĵo restanta neŝanĝita ĉe certaj
transformoj" [PIV].
Logika formulo vera por
parto de programo, kaj speciale ---
Ruse: invariant
Ruse: obratnyj
èlement
France: fichier
inversé
Ruse: invertirovannyj fajl
Ruse: magazin, stek
prompt·a Aganta, efikanta tuj,
senprokraste...
kaj estas superflua: ruse kaj france la ideo
estas tre kontentige esprimata per invito.
France: invite
Pole: zach¸eta
Ruse: priglaŝenie
[Kontribuis M. Weichert, IRC-nomo:
Moldur]
Angle: ISO code
Ruse: kod ISO
Ruse: zagolovok cikla
Ruse: ŝag iteracii
:
:
Ruse: iterator
Ruse: telo cikla
Ruse: parametr
cikla
)
kaj "sumo" (
); en la teorio de
sintakse formalaj lingvoj
oni konsideras lingvoiteracion
(pri komputa procedo) Ripeto de
la sama procedo, por ekhavi pli aproksiman valoron" [PIV]; kp maŝo.
France: boucle,
itération
Germane: Iteration, Schleife
Ruse: cikl
"Neoficiala suf., montranta, ke iu aŭ io povas,
kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva
ebl): produktiva grundo, pagiva kliento"
[PIV].
Tial uzeblas asociiva atingo, asociiva operacio, distingivo, funkciivo, informivo, komputivo, konformiva tabelo, konstruiva matematiko,
lokivo, registrumsentiva, traigivo, registrivo. --- Similan
sencon havas la neoficiala "fizika" sufikso -anc [PIV]
(kiun ni opinias superflua); krome, la komuna lingvo havas
proksimsencan sufikson -em.
"Neoficiala suf., uzata kun la signifoj ---
Do, en komputiko uzeblas disankrizita bildo, nomizi, nulizi, ordizi, tipizema programlingvo,
valorizato, valorizo; aŭtomatizo, komputilizita
fabrikado ktp (kp la anglajn "computer-aided, -assisted").
submeti individuon aŭ
organon al procedo aŭ kirurgia agado" [PIV].
Ambaŭdirekte homomorfa; t.e.
du strukturoj izomorfas, se inter ili ekzistas izomorfio. Ekz-e grafeoj G=(V,E,P) kaj
G'=(V',E',P') estas izomorfaj, se estas tiaj dissurĵetoj por iliaj verticoj fv:V->V'
kaj eĝoj
fe:E->E', ke ili konservas la
incidpredikaton, t.e. por ĉiuj x,y EN V kaj por
ajna l EN E veras
Ruse: izomorfnyj
Homomorfio, kiu estas dissurĵeto.
Ruse: izomorfizm
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)