[Supren][Indekso][Instrukcio]


Kiel instali la Komputikan Leksikonon

La Komputika Leksikono estas hiperteksto en HTML kun tiu escepto, ke ^gia baza signaro estas la Latina-3 (ISO-8859-3). ^Gi konsistas el proks. 160 dosieroj, rezidantaj en du dosierujoj.

Por komforta laboro rekomendindas kopii en vian lokan komputilon la dosierujon kompleks kun ties subdosierujo kompleks/bildoj, konservante la hierarkion kaj nomon de la subdosierujo. Tio ebligos al vi legi la leksikonon sen Interneta konekto. (Vi povas el^suti 2 zipitajn dosierojn, kompleks.zip kaj bildoj.zip.)

La dosieroj estas en la signaro Latina-3, kaj se via foliumilo (HTML-legilo) kapablas ^gin uzi, vi jam povas legi la leksikonon. Ekz-e, en Netscape au en Mosaic necesas indiki, inter viaj Preferoj, du tiparojn en la Latina-3, unu proporcian kaj unu fikslar^gan (en Netscape 3.0, indiku tion por la "Uzule difinita" kodo ["For the Encoding ..."]).

Disponeblas jenaj rimedoj:

sub Unikso
oni povas uzi la Latinan-3 en X (XMosaic, Netscape k.a.), elŝutinte ekranajn tiparojn ---
en Ameriko (Usono)
ftp://ftp.cs.indiana.edu:/pub/elisp/w3/fonts/iso-8859-3.tar.Z; ftp://ftp.cs.indiana.edu:/pub/elisp/w3/fonts/l3-tiparoj.tar.Z;
en Eŭropo
ftp.stack.urc.tue.nl/pub/esperanto/fonts.dir/adobe3.tar.gz; ftp://ftp.stack.urc.tue.nl/pub/esperanto/fonts.dir/l3-tiparoj.tar.Z.
por Macintosh
kompletaj tiparfamilioj (kun literoj de Esperanto koditaj laŭ la Latina-3) troveblas ĉe http://www.crl.com:80/~pwhull/efonts.html;
krome, M. Urban (urban@rand.org) faris du ekranajn tiparojn, peratajn de
ELNA, Esperanto League of North America, Box 1129, El Cerrito, CA 94530, 415 653--0998;
sub MS-DOS
oni povas uzi programetojn por esperantigi la ekranajn adaptilojn EGA, VGA: ftp://ftp.stack.urc.tue.nl/pub/esperanto/fonts.dir/iloj.zip. Eblaj foliumiloj estas doslynx kaj minuet.
sub MS-Windows
oni povas uzi kelkajn TTF-tiparojn, disponeblajn de ftp://ftp.stack.urc.tue.nl/pub/esperanto/fonts.dir/lat3pttf.zip.
Fakte la Leksikono uzas nur tiujn signojn de la Latina-3, kiuj estas ankau en la Latina-1, plus la supersignitajn literojn de Esperanto. Tio signifas, ke oni povas uzi ankau la signaron kies sola diferenco disde ANSI-kodo estas en 12 pozicioj de la supersignitaj literoj de Esperanto, ekz-e la tiparojn disponigatajn de la TTT-ejo de FEL.

Se vi ne povas instali tiparon obeantan tiun normon, redaktu la kodonojn de la Esperanto-literoj al cx-skribo:

    16ume 8ume  10ume Surogatoj
     c6   306    198  Cx au ^C
     e6   346    230  cx    ^c
     d8   330    216  Gx    ^G
     f8   370    248  gx    ^g
     a6   246    166  Hx    ^H
     b6   266    182  hx    ^h
     ac   254    172  Jx    ^J
     bc   274    188  jx    ^j
     de   336    222  Sx    ^S
     fe   376    254  sx    ^s
     dd   335    221  Ux    ^U
     fd   375    253  ux    ^u

aŭ al alia surogata skribo kiun vi preferas, kaj uzu la norman signaron Latina-1.

^Ci tie estas testo por kontroli, kiel aspektos la supersignitaj literoj sur via ekrano.


[Suben][Indekso][Instrukcio]