![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
1996-01-05
jat·o ---
Unu el la literoj Cirilaj, Unikode 16u462, 16u463. En la slavono
ĝi prezentis malstabilan sonon, eble diftongon [ie] aŭ ion
similan al la angla [ae]. Ĝia sorto estis diversa en la
slavaj lingvoj; i.a. en la rusa ĝi ŝanĝiĝis al [e].
Angle: yat
Ruse: jatí, jadí
1996-04-15
jer·eg·o ---
Unu el la literoj Cirilaj, Unikode 16u42A, 16u44A. En la slavono
ĝi prezentis mallongegan [o] aŭ [u]. En la rusa la sono evoluis
al plena [o] aŭ forfalis (vd jero), dum la
litero iĝis speco de disigilo ("malmolsigno") post konsonantoj.
En la bulgara jerego nun prezentas apartan vokalon (normale
longan). En la uzbeka ĝi ĉiam sekvas vokalon kaj prezentas
paŭzeton.
Rim. La bulgaroj transskribas sian jeregon per "a kun ĉapelo" (â), dum en nia transskribo (uzata ankaŭ por la bulgara) jeregon prezentas "i kun liva korno" (ì).
Angle: hard sign
Bulgare: er
golâm
Ĉeĥe: tvrdy´ jer
Ruse: jer,
tvërdyj znak
Uzbeke: ajiriŝ belgisi
1996-04-15
jer·et·o ---
Unu el la literoj Cirilaj, Unikode 16u42C, 16u44C. En la slavono
ĝi prezentis mallongegan [e] aŭ [i]. En la rusa la sono evoluis
al plena [e] aŭ forfalis (vd jero), dum la
litero iĝis speco de disigilo ("molsigno") post konsonantoj.
Angle: soft sign
Ĉeĥe: mêkky´ jer
Ruse: jerí, mâgkij znak
1996-04-15
jer·o ---
Nomo de du slavonaj literoj: jereto kaj jerego,
uzitaj por prezenti mallongegajn vokalojn. En 10--12 jc la jeroj
plilongiĝis ĝis plenvaloraj vokaloj en la silaboj fermitaj, kaj
forfalis en la silaboj malfermitaj. Nun la koncernaj literoj Cirilaj havas
specialajn funkciojn en pluraj lingvoj.
Angle: yer
Ĉeĥe: jer
Ruse: jer
1996-04-15
jes* ---
En dialogujo, butono per kiu la uzulo povas jese respondi al koncerna demando.
Angle: yes
Ruse: da
1996-08-24
junt·o [PIV] ---
Interfaco, precipe aparata.
Angle: join, interface
Ruse: styk,
soedinenie
1996-01-05
jus·eg·o ---
Juso kiu en la slavono
prezentis nazan [o].
Angle: big yus
Ruse: ûs bolíŝoj
1996-04-15
jus·et·o ---
Juso kiu en la slavono
prezentis nazan [o].
Angle: little yus
Ruse: ûs malyj
1996-04-15
jus·o ---
Kuna nomo de du slavonaj literoj: juseto kaj jusego,
uzitaj por prezenti nazajn vokalojn. En plimulto de la slavaj
lingvoj (sed ne en la pola) ili perdis sian nazan karakteron.
Jusojn havis glagolico kaj kirilico, en la modernaj civilaj
alfabetoj ili malestas.
Angle: yus
Ruse: ûs
1996-04-15
Angle: latin letter j with circumflex
1996-01-05
ĵet*o ---
F estas ĵeto el aro A al aro B , simbole
F: A->B,
se ĝi estas tia rilato super A kaj B, ke al neniu a EN A respondas pli ol unu b EN B.Anstataŭ aFb oni kutimas skribi b=F(a) --- t.n. "funkcia skribo"; a estas argumento, kaj b estas la bildo de a (laŭ F); simetrie, a estas prabildo de b. Tion oni ĝeneraligas al aroj: por A'<=A;, ĝia bildo estas tia B'<=B, ke por ĉiu b EN B' ekzistas a EN A' kies bildo estas b, t.e. b=F(a).
Rilate al F, A estas la fonta aro (kp domajno) kaj B estas la cela aro (celaro, variejo). Kp disĵeto, retroĵeto, surĵeto; funkcio, morfio, predikato, operacio, operatoro, transformo, funkcionalo.
Ling. Matematikistoj uzas por tiu nocio la vortojn "bildigo", "mapo" aŭ ĝeneraligas la terminon funkcio. Por indiki, ke temas pri surĵeto, oni uzu la prepozicion sur --- ĵeto el (de) A sur B-on.
Angle: map(ping)
France: application
Germane: Abbildung
Ruse: otobraĵenie
1996-01-05
Elemento de ŝablono, identigebla kun ajna datumano de koncerna tipo --- ekz-e la steleto kaj la demandosigno en dosiernomaj serĉoŝablonoj de MS-DOS.
Angle: wildcard character, match-all pattern
France: joker
1996-01-05
ĵoker·vort·o ---
Neformala speco de sintaksa variablo, vorto sen propra signifo, uzata por montri ke ajna alia vorto (precipe, nomo) povus esti uzata en ĝia loko. Ekz-e la sekva frazo uzas "um", "ajn" kiel ĵokervortojn:
La DOS-komando RENAME UM.TXT AJN.TXT ŝanĝas la nomon de la dosiero UM.TXT al AJN.TXT.Oftaj naciaj ĵokervortoj estas
M. Weichert
Angle: wildcard
1996-01-05
ĵus(aĵ)o ---
Senpera antaŭanto; en Paskalo k.a. programlingvoj, operacio aŭ prafunkcio ant, liveranta la ĵusaĵon de sia argumento.
Angle: predecessor, Pred
Ruse:
neposredstvennyj predŝestvennik
1996-01-05
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)