[Supren][Indekso][Instrukcio]


K ---

La 15-a el la literoj de Esperanto; ĉeflitere simbolas kalion, Kelvinajn gradojn kaj la "duuman" kilo-n (1024-obligon); etlitere simbolas la "dekuman" obloprefikson (milobligon); ofta nomo de entjera variablo.

1996-02-29


kadr*o ---

  1. En artefarita intelekto, sciano prezentanta nocion aŭ objekton. Kadro konsistas el referenco al supernocio kaj indiko de la ecoj, per kiu la objekto diferencas disde la supernocio (t.e. "priskribo kadre de la supernocio"). Kp klaso, heredado.
  2. En komputila reto, datumpeco transmetata en la kanala tavolo; t.e. pakaĵo de la reta tavolo post enkapsuligo.
  3. Dinamika ekzemplero.
Angle: frame
France: trame; cadre
Germane: Frame; Rahmen, Datenübertragunsblock, Dü-Block
Ruse: frejm; kadr, konvert; raboĉaâ sekciâ

1996-02-29


kaduk·iĝ·em·a memor·o ---

Speco de energi-dependa memoro, en kiu la registraĵoj post kelka tempo kadukiĝas kaj sekve necesas periode ilin refreŝigi.

Angle: dynamic memory
France: mémoire dynamique
Germane: dynamische Speicher
Ruse: dinamiĉeskaâ pamâtí

1996-02-29


kaj* ---

En Paskalo, rezervita vortsimbolo prezentanta kajon.

Angle: and
France: ET
Germane: UND
Ruse: I

1996-02-29


kaj·aŭ ---

En la pliopo de la homaj lingvoj (kaj ankaŭ en Esperanto) la konjunkcio estas plursenca:

Tiun duan signifon la komputikistoj rigardas la ĉefa kaj signas ĝin per |; por ĝin (iom pedante) neprigi, oni povas uzi la formon kajaŭ: a KAJAŬ b veras, se veras a, aŭ b, aŭ se veras kaj a, kaj b. Iuj preferas skribi "kaj (aŭ)", aliaj skribas "kaj/aŭ"; sed en la kunmetema Esperanto la unuvorta skribo ŝajnas pli konforma al la spirito de la lingvo.

Angle: and/or, inclusive or
Ruse: logiĉeskaâ summa, vklûĉaûçee ILI

1996-02-29


kaj·o [Rei87], Bulea multipliko ---

Bulea operacio, signata en programlingvoj per & (vd komerca "kaj"), and; por tiu lasta anglaĵo la natura esperantigo estus KAJ. Kajo veras sse veras ĉiuj ĝiaj argumentoj.

Ling. La radiko kaj- havas ankaŭ aliajn sencojn [PIV]:

kaj*o 1 Terbenkego ... laŭlonge de rivero ... 2 Alta trotuaro konstruita laŭlonge de fervojo (...) Kaj·o. Roma virnomo.

Angle: conjunction
Ruse: logiĉeskoe umnoĵenie, konìûnkciâ

1996-02-29


kalkul*i ---

"... 3 Trovi kvanton, per aritmetiko, matematikaj tabeloj aŭ maŝinoj, el aliaj donitaj kvantoj: ... kalkuli la distancon inter la tero kaj la suno; ... 4 Operacii per nombroj, literoj aŭ aliaj matematikaj simboloj, por trovi alian serĉatan nombron aŭ matematikan esprimon" [PIV].

Kp komputi, nombri.

Angle: calculate, reckon; count
Ruse: vyĉislâtí

1996-02-29


kalkul·il·o [KKV, Pfei] ---

Rimedo por plenumi aritmetikajn operaciojn, kiu neprigas intervenon de manipulisto je ĉiu paŝo de la kalkulado (ekz-e abako). Kp komputilo.

Angle: calculator
Ruse: kalíkulâtor

1996-02-29


kalkul·o ---

  1. Formala sistemo matematika aŭ logika, ekz-e infinitezima, diferenciala, Bulea, propozicia kalkulo, lambdo-kalkulo, probablokalkulo, predikatkalkulo ktp.
  2. Dedukta sistemo, t.e. maniero difini aron per indiko de bazaj elementoj (la aksiomoj de la kalkulo) kaj de la derivreguloj, kiuj ebligas konstrui (generi) novajn elementojn el la bazaj kajaŭ jam konstruitaj. Derivo en kalkulo X estas nomata tia finia sekvenco de la elementoj, ke ĉiu ĝia ano p estas aksiomo de X aŭ la konkludo de derivregulo apartenanta al X, kaj ĉiuj premisoj de tiu apliko antaŭas p-on en la koncerna derivo. Elemento estas derivebla en X, se en X eblas konstrui derivon finiĝantan per tiu elemento.

    La koncepto pri kalkulo estas precizigo de la intuicia nocio pri indukte (rikure) generata aro. Specialaj tipoj de kalkulo estas uzataj por difini algebrajn strukturojn (grupojn, subgrupojn ktp), formalajn lingvojn (genera gramatiko). Tiu koncepto estas same fundamenta, kiel la koncepto pri algoritmo; cetere, la klaso de la aroj difineblaj per kalkulo, koincidas kun la klaso de la komputeblaj aroj.

    La koncepto pri dedukta sistemo kapabla generi ajnan komputeblan aron de vortoj estas ŝuldata al Post (1943).

Angle: calculus
France: calcul
Germane: Kalkül
Pole: rachunek
Ruse: isĉislenie

1996-02-29


kamp'ating·o ---

Subvariablo, speco de variablo, esprimo indikanta kampon de rikordo. En Paskalo kamp'atingo havas la formon de rikorda variablo (la bazo) sekvata de punkto (la kamppunkto) sekvata de la nomo de la kampo:

   kampatingo = [variablo "."] nomo.

Tiele, al la variabloj, difinitaj en la ekzemplo pri Paskalaj rikordoj, oni povas apliki kamp'atingojn:

   z.re
   jubileo.monato
   bildeto.diametro

La lasta kamp'atingo implicas, ke bildeto.f=cirklo.

Angle: field designator

1996-02-29


kamp·list·o ---

Rekursia nocio, uzata en Paskalo por difini rikordotipon. Kamplistoj povas ingiĝi tra rikordaj kazoj.

Angle: field list
Ruse: spisok polej

1996-02-29


kamp*o [KKV] ---

  1. Nomhava parto de datumstrukturo aŭ rikordo (vd rikordotipo, kamp'atingo); datumano.
  2. Zono.
  3. Parto de mesaĝo, grupo de bitoj en memorvorto aŭ maŝina komando traktata aparte.
  4. Mat.: Komuta korpo.
Angle: field
Ruse: pole

1996-02-29


kanal·a tavol·o, kanala nivelo ---

Vd septavola etalona modelo kaj tavolstaka tabelo.

Angle: data link layer
Ruse: kanalínyj urovení

1996-02-29


(1) kanal*o ---

Specialcela procesoro plenumanta eneligon inter la ĉefmemoro kaj periferiaĵo.

Angle: (input-output) channel
France: canal
Germane: Kanal, Eingabe-Ausgabe-Kanal
Ruse: kanal vvoda-vyvoda

(2) kanal*o (komunikada) ---

Aparataro realiganta sendependajn datumtransmetojn de sendilo al ricevilo per fizika lineo (unu lineo povas priservi multajn kanalojn).

Angle: channel (unudirekta), circuit (ambaŭdirekta)
France: canal
Germane: Kanal, übertragungskanal, Nachrichtenkanal
Ruse: kanal svâzi


kapacit·o [PIV] [KKV] ---

Maksimuma amplekso de datumoj trakteblaj per komputa ekipaĵo: la kapacito de memor'organo (ĉefmemoro, datumportilo) indikas kiom da signoj (aŭ bajtoj) ĝi povas samtempe enteni; la kapacito de kanalo estas maksimuma nombro de bitoj, kiujn ĝi kapablas transmeti dum tempounuo (vd baŭdo); la kapacito de ĉelo estas ĝia longo (la nombro de bitoj).

Angle: capacity
Ruse: ëmkostí; propusknaâ sposobností

1996-02-29


kap*et·o, kapo ---

  1. Organo de magnetmeĥanika aranĝaĵo, registranta aŭ leganta aŭ viŝanta datumon sur magneta datumportilo (disko, rubando).
  2. En abstrakta aŭtomato, fikcia organo simbolanta la kurantan pozicion sur iu el ĝiaj memorrubandoj (kp kursoro).
Ling. En verkado, la formo kapeto [RTA84] estas oportuna. Sen plia precizigo kapo aspektas komike (ekz-e, en la ofta "stirado de kapoj"); magnetkapo ne ĉiam estas ĝusta (ĉu la kapetoj de Turinga aŭtomato estas magnetaj?), lega-skriba kapo estas embarase longa. La uzo de -et por neprigi la terminecon laŭas la respondan rusaĵon; evidente, la sufikso -et en tiu derivaĵo havas la funkcion de -um.

Angle: read/write head
Ruse: golovka ĉteniâ-zapisi

1996-02-29


kap*o ---

Libroj: La reliefa parto de prestipo, kiu havas la formon de la signobildo.

Angle: face
France: oeil
Germane: Kopf
Pole: oczko
Ruse: golovka, relíef; oĉko

1996-11-05


karakteriz·a funkci·o, indika funkcio ---

Estu a subaro de baza aro b; tiam karakteriza funkcio de a rilate al b estas tia k[a]: b->{0,1}, ke

k[a](x) = SE x EN a TIAM 1 ALIE 0

La nocio "karakteriza funkcio" servas i.a. por difini decideblajn arojn. Kp svaga aro.

Angle: characteristic function
Ruse: ĥarakteristiĉeskaâ funkciâ

1996-02-29


karakteriz·a vektor·o ---

Bulea vektoro (bitĉeno) prezentanta aron el finia universo. Se la universo konsistas el n elementoj e1, e2,...,en, tiam ajna aro A prezenteblas per n-bita vektoro kies i-a elemento veras sse ei EN A. Per karakterizaj vektoroj oni povas realigi paskaleskajn artipojn en ADA, kiel estas farite en ekzempla pakaĵo

Angle: characteristic vector
Ruse: ŝkala

1996-02-29


[Evi.] karaktr·o [SPIV]:

Signo.

Ling. Mankas konvinkaj ekzemploj por pruvi, ke la pli simpla kaj fundamenta signo ne sufiĉas. Iuj pretendas, ke karaktro estas la interna prezento de signo (do, kodono; cetere, tiuj samaj personoj kutime emas uzi "diĝito"n kun signifo nedistingebla disde ilia "karaktro"); por aliaj (ekz-e R. Eichholz) karaktro estas videbla signo. Ni opinias la vorton "karaktro" superflua, malbela kaj malpli produktiva ol signo (kp karaktraro --- signaro); tamen iuj fakuloj ĝin preferas.

1996-02-29


Kartezi·a produt·o ---

Por finia sekvenco de aroj A1, A2, ..., An ĝia Kartezia [PIV] produto, simbole

A1×A2×...×An

estas la aro de ĉiuj n-opoj (a1, a2, ..., an), kie ai EN Ai por ĉiuj 1<=i<=n.

Angle: Cartesian product
France: produit cartésien
Germane: kartesisches Produkt
Ruse: Dekartovo proizvedenie, prâmoe proizvedenie

1996-02-29


kart·ing·o ---

Parto de kartujo en kiun oni instalas cirkvitkarton. Kartingo havas foldojn kaj kontaktaĵojn.

Angle: card slot, socket
France: facette, slot
Ruse: razìëm, poziciâ

1996-02-29


kart*o ---

Vd trukarto, cirkvitkarto.

Angle: card; board
Ruse: karta; plata

1996-02-29


kartoĉ*o [Jel] ---

"4 Cilindra ujeto, entenanta produktaĵon kaj enmetota en la koncernan aparaton: inka kartoĉo por fontoplumo; kartoĉo por fandogardilo" [PIV].

Ling. La nocio esence proksimas tiun de kasedo; mi prefere uzas "kartoĉo"n kiam temas pri likva aŭ pulvora konsumaĵo --- ekz-e pri farbopulvoro por lasera printilo, --- kaj "kasedo"n, pri protekta skatoleto de magneta rubando ktp.

Angle: cartridge
France: cartouche
Germane: Kassette
Ruse: kartridĵ, kasseta

1996-02-29


kart·uj·o ---

Kartingaro, parto de ĉasio en kiun oni instalas cirkvitkartojn. Kartujo havas konduktilaron, interkonektantan la kartojn. Kp ĉefkarto.

Angle: card cage
Germane: Kartenchassis

1996-02-29


kased·o [SPIV], kaseto [PIV] ---

Ujo destinita por protekti kaj pli facile manipuli enkonstruitan datumportilon aŭ aranĝaĵon, ekz-e kasedo de magneta rubando, de magneta aŭ optika disko (codoromo), de integra cirkvito, de printila inkrubando. Kp kartoĉo.

Ling. "Kaseto" evitindas pro la kalembura misanalizeblo "kas·eto".

Angle: cartridge, cassette
Ruse: kasseta, kartridĵ

1996-02-29


kaŝ*ad·o ---

Principo de modulema programado, laŭ kiu ĉiu modulo disponigas abstraktaĵojn, detalojn de kies realigo oni ne nur rajtas, sed eĉ devas kaŝi kontraŭ la klientoj (kontraŭ la uzantaj moduloj). Tio faciligas vartadon de la programaro, ĉar la manipulado de la kaŝitaj detaloj estas farebla nur per la rimedoj de la enkapsuliganta modulo; kaj krome, tio ebligas pli facilan modifadon de la realigo, kiun oni rajtas fari sendepende je la ceteraj moduloj. Kp enkapsuligo.

Angle: hiding
Ruse: skrytie, uprâtyvanie

1996-02-29


kaŝ·memor·o ---

Relative negranda rapidega memoro (plurfoje pli rapida ol la ĉefmemoro) uzata kiel bufro inter la ĉefmemoro kaj procesoro. En la kaŝmemoron trafas la statistike plej ofte (kaj "dense") uzataj datumoj kaj provizoraj rezultoj de la operacioj. Vd memorhierarkio.

Ling. La angla termino laŭvorte signifas "kaŝejo", "ekspedicia tenejo". La metaforo per si mem ne estas tre elvokiva (kvankam la kaŝmemoro ja estas io kaŝita disde la uzulo), sed espereble helpos la proksimeco de la sonformo.

Angle: cache (storage)
France: antémémoire
Ruse: kèŝ

1996-02-29


katalog*o ---

Dosierujo.

Rim. La formo dosierujo estas preferinda, se temas pri hierarkia (arba) aranĝo; tiam katalogo estas indekso de aparta dosierujo (kaj komando eliganta la respondan nomliston); male, en "plataj" dosier'administriloj (kie ĉiuj dosieroj apartenas al unu sama nivelo) oni ofte preferas la vorton "katalogo" ol "dosierujo"n.

Angle: catalog, catalogue
Ruse: katalog, spravoĉnik

1996-02-29


kaz·a ordon·o ---

Stira frazo de pluraj programlingvoj kiu ebligas, dum la programplenumo, elekti unu el pluraj agoj depende je la valoro de indikita formulo. En Paskalo:

   kaza_ordono =
       "KAZO" esprimo "EL" ordona_kazo {";" ordona_kazo} "FINO".
   ordona_kazo = [konstanto {"," konstanto} ":" ordono].

Ekzemple, en la regiono de la deklaroj

   TIPO monato = (jan,feb,mar,apr,maj,jun,jul,aŭg,sep,okt,nov,dec);
   VAR  longo,jaro: entjera;   mon: monato;

por determini la tagnombron longo en la monato mon uzeblas la kaza ordono.

   KAZO mon EL
     jan,mar,maj,jul,aŭg,okt,dec : longo:=31;
     feb : SE (jaro MOD 4=0) KAJ (jaro MOD 100<>0) TIAM longo:=29
           ALIE longo := 28;
     apr,jun,sep,nov : longo:=30
   FINO    {de la kaz'ordono}

La aperoj de la monatnomoj en tiu kaza ordono estas nomataj kazmarkoj, kiujn oni ne konfuzu kun saltmarkoj (vd salto); la esprimo mon estas la kaz'indico; la kazmarkoj devas esti konstantoj de tiu sama tipo, kiel la kaz'indico, kaj tiu tipo rajtas esti nur numerebla tipo. La ago, kiu konsistigas apartan kazon (aŭ "branĉon"), sintakse estas ordono; se oni bezonas branĉon el pluraj ordonoj, oni arigu ilin en parentezan ordonon.

Angle: case statement
Ruse: operator vybora

1996-02-29


kaz·a part·o ---

En rikordotipo de Paskalo, la parto de kamplisto priskribanta la kaz'etikedon kaj la kampojn, per kiuj diferencas la alternativaj varioj (kazoj).

Angle: variant part
Ruse: smennaâ ĉastí, variantnaâ ĉastí

1996-02-29


kaz'etiked·o ---

En la kaza parto de rikordotipo de Paskalo, la kampo kies valoro indikas la kurantan kazon (varion) de rikorda variablo.

Angle: tag field, variant selector
Ruse: pole priznaka

1996-02-29


kaz·fraz·o ---

En Paskalo, kaza ordono aŭ la varia parto de rikordo. La sintakso de tiuj du frazoj estas tre simila.

Angle: case
Ruse: vybiraûçee predloĵenie

1996-02-29


kaz*o ---

En Paskalo, rezervita vortsimbolo uzata en kazfrazoj.

Angle: case
Ruse: vybor

1996-02-29


[Evi.] Kb ---

KbajtKbit.

1996-09-06


Kbajt ---

Mallongigo de kilobajto; 1 Kbajt = 1024 bajt. (Vd kilo-.)

Angle: Kbyte
Pole: Kbajt
Ruse: Kbajt

1996-02-29


Kbit ---

Mallongigo de kilobito; 1 Kbit = 1024 bit. (Vd kilo-.)

Angle: Kbit
Ruse: Kbit

1996-09-06


kern*o [Jel] ---

En operaciumo, la plej malalta (la plej interna) nivelo administranta la disponigon de aparataj risurcoj al la ceteraj partoj de la operaciumo kaj al la taskoj rulataj per ĉi tiu; simile pri la mikroprogramaro.

Angle: kernel, nucleus
Ruse: âdro

1996-02-29


kiberkosm·o ---

Metaforo uzata por priskribi la ciferecan universon formatan de komputilaj retoj (kaj precipe de la Interreto), "Retlando". Vd "Deklaro pri la sendependo de Kiberkosmo".

Ling. De fikcia termino inventita de William Gibson en lia romano "Neuromancer".

Angle: cyberspace
France: cyber(e)space, Cybérie
Ruse: kiberprostranstvo

1996-02-29


kibernetik·o [SPIV] ---

"cibernetik·o Teĥniko: Scienco pri la regado kaj interkomunikado ĉe la aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsodirektiloj unuflanke, ĉe la estuloj kaj homkomunumoj aliflanke" [PIV]. Vd komputiko, operaciesploro.

Ling. Malgraŭ la granda aŭtoritato de PIV, konsiderinda pliopo de esperantistoj preferas kibernetikon ol cibernetikon; tiu prefero havas eĉ teorian pravigon [Rei87]:

la termino apartenas al aro de vortoj kiuj neniam estis en la latina lingvo, sed kiujn oni en la moderna tempo prenis rekte el la greka lingvo. Tiajn vortojn mi volas nomi PGR-vortoj (pure grekaj vortoj). En PIV troviĝas la jenaj PGR-vortoj: kerato, kino, kinematiko, kinematografo, kinestezo, kineta, kinezo. La formo cibernetiko do estas escepto de la regulo ke PGR-vortoj ne ŝanĝas k al c.

Fake la termino "kibernetiko" jam delonge eksmodiĝis kaj nun estas bezonata precipe por traduki nomojn de institucioj (ekz-e TAKIS), en fantasto (kiberkosmo) ktp.

Angle: cybernetics
Ruse: kibernetika

1996-02-29


kilo- [PIV] ---

Malgraŭ la normoj, en komputiko tiu obloprefikso kutime signifas 1024 (t.e. 2**10): kilobajto, kilobito (mallonge: Kbajt, Kbit). Por distingi inter la dekuma kaj la duuma prefiksoj oni plej ofte skribas ĉefliteran K; alia eblo estas aldoni (laŭeble subskribitan) bazon: k2bajt.

1996-09-06


kilo·bajt·o ---

Mezur'unuo de memorkapacito, 1024 bajtoj; mallonge "Kbajt".

Angle: kilobyte
France: kilo-octet
Ruse: kilobajt

1996-02-29


kilo·bit·o ---

Mezur'unuo de memorkapacito, 1024 bitoj; mallonge "Kbit".

Rim. Se temas pri datumtransmeto, ofte estas subkomprenata "dekuma milo": 1 kbit/s = 1000 bit/s.

Angle: kilobit
Ruse: kilobit

1996-02-29


kirilic·o ---

La ĉefa slavona alfabeto, tradicie (kaj eble, malĝuste) atribuata al s-ta Cirilo (Konstanteno la Filozofo, m. 869-02-14 en Romo). Kp glagolico.

[Detaloj]

El kirilico devenas la naciaj skriboj (literoj Cirilaj) de la ortodoksaj slavoj (ĝis 1860, ankaŭ de la rumanoj) kaj de kelkaj neslavaj popoloj de eks-Sovetio.

Kirilico plu estas uzata en la tekstoj de ortodoksa kulto, historiaj kaj filologiaj; la nuna formo de la literoj estas ŝuldata al la reformo de Petro la Granda (1708), kiu enkondukis t.n. "civilan tiparon" (ruse "graĵdanskij ŝrift, graĵdanka"), proksimigitan al la klasika fasono.

Angle: kirillitsa, Cyrillic writing
Germane: Kyrilliza, kyrillische Schrift
Pole: cyrylica
Ruse: kirillica

1996-04-06


klak*i [Pfei] ---

Premi (klavon, butonon de muso) kaj relasi (ekz-e por elekti).

Ling. "Klaki" estas netransitiva; la transitiva formo estas alklaki. Oni povas "alklaki piktogramon" (klaki sur la piktogramo).

Angle: click
France: cliquer
Ruse: tknutí

1996-02-29


klasik*a famili·o ---

Tipara familio en kiu ĉiuj tiparaj fasonoj estas derivitaj el unu klasika fasono baza. Kvankam la kursivo en klasika familio tradicie havas iom apartan desegnon, tamen ankaŭ ĝi kutime estas harmoniigita kun la ceteraj fasonoj. Oni distingas diversajn specojn de la klasikaj familioj (vd sub tipara stilo).

Angle: roman
Germane: Antiqua
Ruse: antikva

1996-02-29


klasik*a fason·o, romana tipo [PIV] ---

Libroj: Tipara fasono en kiu la signobildoj estas rektaj, kontrastaj kaj havas serifojn; do tia, kian havas ĉi tiuj vortoj. Kp senserifa, kursivo; rekta fasono.

Ling. En paleografio kaj en la germana, rusa, ĉeĥa, pola kaj pluraj aliaj lingvoj klasika fasono estas nomata "antikva", ĉar en la unuaj jarcentoj post la invento de la pres'arto ĝi estis uzata por originallingvaj eldonoj de la greka-latinaj antikvaĵoj, kontraste al la tiamaj "literoj modernaj" (tiuj estis la Mez'epokaj stiloj, ekz-e la "gotika" frakturo). Fakte klasika fasono ne estas Romia: ĝiaj ĉefliteroj havas la formon de la literoj el la antikvaj monumentaj ŝtonsurskriboj, kaj la etliteroj sekvas la Karolidan minusklan skribon; ĝi ne estas romanika (angle "Romanesque architecture, style"); kromajn konsiderojn vd sub Rom(an)a fasono. En la PIVa listo de "tipoj" aperas kaj "antikva", kaj "romana", tamen sub "antikva" mankas koncerna difino. La formon "antikva" ni malpreferis pro eventuala konfuzo kun la angla "old black" (kiu estas ĝuste la malo, vd gotika) aŭ "old face, antiqua face" (kiuj estas tre specialaj kazoj, vd tipara stilo). La adjektivo klasika feliĉe kombinas la ideon pri "normala formo" kun tiu pri la greka-latina antikveco.

Angle: roman type
Germane: Antiqua
Itale: caratteri romani, tondo
Ruse: antikva

1996-02-29


klas*o ---

En objektema programlingvo, esprimilo servanta por difini objektojn. La nocio "klaso" proksimas al abstrakta datumtipo, tamen klaso krome implicas heredadon; ĝuste tiu lasta, ebliganta aranĝon de la objektoj en disajn klasojn, subklasojn, subsubklasojn ktp (t.e. klasadon) motivas la terminon "klaso" kaj sekve "objekto" (elemento de klaso). Klaso estas realigata per speco de rikordo kaj aro de proceduroj ("metodoj"). Unue klasoj aperis en SIMULA, poste ilin adoptis SMALLTALK, C++.

Angle: class
Ruse: klass

1996-02-29


klav*ar·o ---

"La vico de la klavoj de aparato aŭ instrumento: klavaro de orgeno" [PIV]; eniga organo de komputilo, esence simila al tajpila klavaro. Premante klavon, la uzulo enkomputiligas la koncernan signon, por datumregistrado aŭ komputilstirado. Klavaro ofte estas konektita al ekrano, sur kiu estas montrata la eĥo de la enigataj datumoj.

Klavaro kutime havas plurajn registrumojn (ĉefliteran, stiran, alternativan, nombran ktp), kiujn ŝaltas la registrumaj klavoj. Ĉar la signifo de la ceteraj klavoj dependas je la registrumo, por priskribi la klavojn ni supozu, ke la klavaro estas en iu "normala" reĝimo (i.a. ke estas malŝaltitaj la stira kaj la alternativa registrumoj).

  1. La literaj klavoj. La aranĝo de la klavoj varias depende je la lando kaj kutime estas adaptita al la specifaĵoj de ties lingvo (pri enigo de la literoj de Esperanto ni parolos fine de ĉi artikolo). La interrespondaj ĉefa kaj eta literoj kutime kunhavas unu saman klavon, distingate per la ĉefregistrumo (kaj eventuale per fiksiĝema "supra registrumo"). En la stira registrumo la literaj klavoj enigas stirsignojn.
  2. La ciferaj klavoj. Kutime la klavaro disponigas la ciferojn sur tiuj samaj lokoj, kiel la tajpila klavaro, vicigite en unu horizontalo; depende je la lando, tiuj klavoj havas la ciferan signifon en la "malsupra" aŭ en la "supra" (ĉeflitera) registrumo, dum en la mala stato de tiu registrumo tiuj klavoj prezentas specialajn signojn. Por pli oportuna enigo de la nombroj, ofte estas disponigata nombra klavaro, kutime situanta dekstre de ĉefa ("tajpila") parto. Tiu subklavaro estas regata per aparta registrumo (la "nombra", angle "NumLock"), kies malŝalto igas la klavojn de la nombra subklavaro funkcii kiel sagoklavojn.
  3. La sagoklavoj kaj la funkciaj klavoj --- vd la koncernajn artikolojn.
Krom la registrumoj, kutime estas ankoraŭ kelkaj reĝimaj klavoj, influantaj la funkciadon de klavaro.
La neanglaj literoj.
Estas pluraj manieroj adapti klavaron al lingvo.

Angle: keyboard
France: clavier
Germane: Tastatur, Tastenfeld
Ruse: klaviatura

1996-02-29


klav*o ---

Laŭ PIV,

  1. Plateto, horizontale tenata per risorto, kiun oni premas, por funkciigi muzikan instrumenton ... ekfrapi unu klavon[Z] ...
  2. Tabuleto aŭ butono, analoge uzata, por funkciigi aparaton: morsa, elektrona klavo...
Vd bremso, funkcia klavo, klavaro, makroklavo, prembutono, sagoklavo, senpaŝa klavo.

Angle: key
France: clé, touche
Germane: Drucktaste
Ruse: klaviŝa

1996-02-29


klem·o ---

"Elektro: Fiksilo, kiu per makzelpremo aŭ ŝraŭbturno kunkonektas konduktilon al aparato aŭ parto de aparato" [PIV].

Kp borno.

Angle: terminal
Ruse: zaĵim, klemma

1996-02-29


klient·a-serv·il·a arkitektur·o ---

Komputa sistemo en kiu administrado de datumoj estas apartigita disde la programoj uzantaj ilin. Ekz-e servilo povas esti centra datumbazo, rezidanta en komputilego, kaj kliento, uzula programo, kiu laŭbezone faras informmendojn al la servilo.

Angle: client-server architecture
Ruse: arĥitektura klient-server

1996-10-12


klient*o [Jel] ---

  1. Komputilo aŭ procezo, mendanta servon de alia komputilo aŭ procezo (de servilo).
  2. Programaro ebliganta tian priservon.
Angle: client
Ruse: klient

1996-02-29


klik·problem·o ---

Estas donitaj sendirekta grafeo kaj entjero n>1; ĉu en la grafeo estas n verticoj tiaj, ke ĉiuj du inter ili estas najbaraj? (Tia subgrafeo nomiĝas "n-kliko".) La problemo estas NP-kompleta kaj koncernas la kolornombron de la grafeo.

Ling. Kp "klik·o ... 2 Ekskluzivema partieto da malicaj personoj, kunligitaj por subfosado kaj kalumniado" [PIV].

Angle: clique problem

1996-02-29


klinĉ·o [Kra83], interatendo [Pfei] ---

Situacio kiam risurco bezonata por unu procezo estas okupita de alia procezo, atendanta la unuan (vd kunrulo). Se neniu el la procezoj cedas la risurco(j)n, la komputado ne povas pluiri. Klinĉo estas speco de eraro en paralela programado. Ekzistas metodoj por eviti klinĉon aŭ garantii maleston de klinĉo.

Ling. "Klinĉo" estas sporta termino: ĉirkaŭpreno en bokso aŭ lukto.

Angle: deadlock, deadly embrace
France: étreinte fatale
Germane: gegenseitige Blockierung, Totalblockierung, Systemblockade, Verklemmung
Ruse: tupik, vzaimnaâ blokirovka, klinĉ

1996-02-29


kluz*o ---

Interfaco destinita por konekti du komputilajn retojn. Kontraste al ponto, kluzo estas "videbla" al la retanoj. Diversaj diferencoj povas neprigi aplikon de kluzo, i.a. malsama adresado en la retoj; malsamaj pagmanieroj; la neceso adapti la retajn protokolojn je transporta, seanca, prezenta aŭ aplika nivelo.

Ofte kluzo servas por konekti lokan reton al komputilego. Tia kluzo estas realigata en formo de adaptilo, havanta krome la funkciojn de normala interfaca cirkvitkarto. Tian karton oni instalas en personan komputilonlaborstacion plenumantan la rolon de komunika servilo.

En Internet oni ofte uzas la respondan anglan vorton kiam temas pri interreta enkursigilo.

Angle: gateway
Ruse: ŝlûz

1996-02-29


Knuth (legu "Knut", angle "Donald Ervin Knuth") ---

Profesoro de la Stanforda Universitato, Usono, naskita 1938, aŭtoro de Teĥo, inventinto de atributaj gramatikoj, unu el la iniciatintoj de komplikteorio.

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]