[Supren][Indekso][Instrukcio]

Kobol·o ---

Esperantigita nomo de la programada lingvo COBOL.

Angle: COBOL
Ruse: Kobol

1996-02-29


kod·ad·o·teori·o ---

Fako de komunikteorio, matematika studo de kodoj celanta adapti ilin al la bezonoj de komuniksistemoj, pligrandigi ties rendimenton kaj fidindon.

Angle: coding theory
Ruse: teoriâ kodirovaniâ

1996-02-29


kod·i ---

  1. Prezenti en kodo, kp kodilo.
  2. Finprogrami pli-malpli abstraktan algoritmon ĝis formo, akceptebla por koncerna komputilo, t.e. ĝis ties maŝinkodo (eventuale, uzante por tio programadan lingvon, kies tradukilo disponeblas ĉe la komputilo). Kp kodumi.
Angle: code
Ruse: kodirovatí; programmirovatí

1996-02-29


kod·il·o [KKV] ---

Vd sub kodo. Kp malkodilo, kodisto.

Angle: coder
Germane: Kodierer, Kodiereinrichtung
Ruse: ŝifrator

1996-02-29


kod·ist·o ---

Programisto faranta komputopretajn programojn laŭ detala priskribo de ties algoritmo. Kp kodi; kodumulo.

Angle: coder
Ruse: programmist

1996-02-29


(1) kod·o [Z] ---

Universala maniero prezenti informon por registrado, transmeto aŭ prilaboro, respektivo inter mesaĝeroj (elementoj de mesaĝo) kaj signaloj, per kiuj la mesaĝeroj estas registrataj. Kodo servas por prezenti diskretajn datumojn en komunikaj lineoj kaj kanaloj, aŭtomatoj, komputiloj.

Estu B finia aro de ĉiuj eblaj mesaĝeroj (la kodATa, fonta signaro), kaj A estu finia kodANTa signaro (celsignaro, ĵargone oni nomas ĝin alfabeto). Finia signoĉeno el signoj de A (aŭ B) estas vorto en la koncerna "alfabeto". Aro de vortoj en A estas kodo, se ĝi inversigeble respektivas al B; do, kodo estas inversigebla homomorfio h:B*->A* (vd ankaŭ kroĉfermo). La ĵeto el la fonta signaro al la cela nomiĝas kodado, ĝia inverso, malkodado. Programaj aŭ aparataj rimedoj, plenumantaj ilin, estas resp. kodilo kaj malkodilo. Ĉiu vorto el kodo estas nomata kodono (kod'elemento, koda kombinaĵo). La nombro de signoj en kodono nomiĝas ĝia longo (kodonlongo). La nombro m de diversaj valoroj, kiujn povas havi ĉiu koda pozicio, nomiĝas bazo de kodo.

Kodonon k=(a[n-1],...,a[i],...,a[0]) oni rajtas rigardi n-pozicia nombro en la m-uma nombrosistemo:

k = a[n-1]×m**(n-1) + ... + a[i]×m**i + ... +a[0].

La kodonoj povas havi egalan aŭ diversan longon; respektive, la kodo estas nomata egallongavarilonga.

Rim. Oni permesas al si la licencon uzi la terminon "kodo" kaj por la respektivo, kaj por la koditaĵo. --- Ankaŭ vd Askio, ISO-kodo, Latina-3, Unikodo.

Angle: code
Ruse: kod

(2) kod·o ---

  1. Maŝinlingvo tiom proksima al la komandaro de la cela komputilo, ke oni (pli-malpli metafore) rigardas ĝin kodo por prezenti komputopretajn programojn; vd simbola maŝinkodo.
  2. Programo en tia lingvo, maŝinlingva prezento de algoritmo, ofte kontraste al la datumoj kiujn ĝi traktas; vd celkodo.
Angle: code
Ruse: kod; maŝinnyj âzyk; maŝinnaâ programma

1996-02-29


kod·o·gener·il·o ---

Tiu parto de tradukilo, kiu produktas sekvencon de maŝinaj komandoj respondaj al tradukata programo.

Angle: code generator
France: générateur de code
Germane: Kodegenerator
Ruse: generator komand, kodogenerator

1996-02-29


kodon·o [SPIV] ---

Sekvenco de kodantaj signoj prezentanta kodatan datumeron (vd kodo); ekz-e, ĉe transmeto de teksto en Askio, la litero A estas prezentata per duuma kodono 2u01000001 (t.e. 16u41).

Ling. La vorto estas elektita pro interfaka unuecigo kun la proksimsenca termino genetika [SPIV]:

kodon·o Bio.: Unuo de la genetika kodo de la kromosoma DNA (desoksiribonukleata acido).

Ankaŭ la kalembura misanalizo "kod/ono" estas nemalplaĉa.

Angle: code element
France: codet
Ruse: kodon, kodovaâ kombinaciâ

1996-02-29


kod·romp·ist·o ---

"Fiulo kiu provas ŝteli programojn aŭ pasvortojn" [Jel].

Angle: cracker
France: craqueur, déplombeur
Ruse: vzlomçik

1996-02-29


kod·um·i [Jel, Pfei] ---

Trakti (esplori, modifi ktp) pecojn de maŝinkodo per metodoj ne tute rutinaj aŭ regulaj.

Angle: hack

1996-02-29


kod·um·ul·o ---

Ulo kapabla kaj ema kodumi. Kp artifikulo.

Angle: hacker
France: fana, mordu de l'ordinateur
Ruse: ĥèker

1996-02-29


koher·a [Z] ---

Uzanta en ĉiuj lokoj de komplika strukturo (ekz-e datumbazo, plurmodula programo) datumojn apartenantajn al unu sama versio.

Angle: consistent
Ruse: celostnyj, soglasovannyj

1996-02-29


koher·a traduk·o ---

Tia disa tradukado de pluraj programmoduloj kun komunaj deklaroj, ke ĉiuj tradukataj tekstoj uzas unu saman version de la deklaroj.

Angle: consistent compilation
Ruse: soglasovannaâ translâciâ

1996-02-29


KOI-8 (de la rusa "Kod Obmena Informaciej, 8-razrâdnyj") ---

Okbita norma kodo, uzata en la eks-Sovetiaj Uniksa mondo kaj Interreto.

[Detaloj]

1996-10-09


kolor·nombr·o de grafeo ---

Estu G nedirekta unugrafeo senmaŝa. G estas k-disfarbebla, se ekzistas tia malkompono de ĝiaj verticoj en k disajn arojn

F1, F2, ..., Fk;
V=F1+F2+...+Fk;
Fi·Fj={}

ke en ĉiu Fi neniaj du verticoj estas najbaraj (t.e. najbaraj verticoj nepre apartenas al malsamaj aroj); tiam la supra malkompono estas nomata k-kolorizo de G. Tiujn terminojn inspiris la problemo pri kvar farboj, en kiu la verticoj de ĉiu aro havas unu saman koloron, kaj la ekstremoj de ĉiu eĝo estas diverskoloraj. La malpleja nombro nde aroj en diversaj kolorizoj de grafeo G estas kolornombro de G, kaj G estas nomata n-kolora. En multaj aplikoj specialan rolon havas dukoloraj grafeoj.

Angle: chromatic number
Ruse: ĥromatiĉeskoe ĉislo

1996-02-29


komand·a dosier·o, komandodosiero [Jel, Pfei] ---

  1. Baĉa dosiero.
  2. Proceduro en labor'administra lingvo aŭ en la fontlingvo de aplika programo.
Angle: command file
France: fichier de commande
Germane: Kommandodatei
Ruse: komandnyj fajl

1996-02-29


komand·a lini·o ---

  1. Ordono de dialoga sistemo aŭ de labor'administra lingvo, enigita per klavaro aŭ legita el komanda dosiero; ĝi entenas la nomon de la plenumota programo kaj ties faktajn parametrojn.
  2. Iam en dialogo, speciala ekrana linio sur kiun eĥiĝas la ordonoj de la uzulo.
Angle: command line
Ruse: komandnaâ stroka

1996-02-29


komand·ar·o ---

Aro de ĉiuj komandoj kiujn povas plenumi komputilo, ofte aranĝita en tabelon kun indiko de la operandoj kaj kodaj konvencioj.

Angle: instruction set
France: jeu d'instructions
Germane: Befehlsvorrat, Befehlssatz
Ruse: nabor komand

1996-02-29


komand·eg·a arkitektur·o ---

La tradicia stilo de komputil(eg)a arkitekturo en kiu por plialtigi la rendimenton kajaŭ la oportunon de "permana programado" estas realigitaj tre povumaj komandoj (ekz-e en la komputiloj DEC VAX). Kp komandeta arkitekturo.

[Detaloj]

Ling. Laŭ la angla "CISC = Complex Instruction Set Computer" oni povus fari Esperantan siglon KAK = Komplika Aro de Komandoj --- kaj sekve, KAK-komputilo, KAK-arkitekturo ktp, kontraste al RAK.

Angle: CISC architecture

1996-02-29


komand·et·a arkitektur·o ---

Stilo de komputila arkitekturo per kiu oni celas atingi pli altan rendimenton per simpligo de la komputilaj komandoj.

[Detaloj]

Kp komandega arkitekturo.

Ling. Laŭ la angla "RISC = Reduced Instruction Set Computer" oni povus fari Esperantan siglon RAK = Reduktita Aro de Komandoj --- kaj sekve, RAK-komputilo, RAK-arkitekturo ktp, kontraste al "KAK".

Angle: RISC architecture

1996-02-29


komand·lini·a parametr·o ---

Parametro de programo indikita en komanda linio.

Angle: command line parameter
Ruse: parametr komandnoj stroki

1996-02-29


komand*o [Jel], instrukcio ---

Malpleja programero de komputila aŭ disponaĵa maŝinkodo.

Angle: instruction
Germane: Befehl
Ruse: komanda

1996-02-29


komand·o·cikl·o ---

  1. Sekvenco de agoj necesaj por plenumi komandon.
  2. Daŭro de tiuj agoj, karakterizanta la rendimenton de la komputilo.
Angle: instruction cycle
Ruse: komandnyj cikl, cikl komandy

1996-02-29


komand·o·form·o, komandoformato ---

La nombro de bitoj, necesaj por prezenti komandon, indiko de la kampoj (partoj), prezentantaj la operacikodon kaj la operandojn; la nombro de memor'adresoj en la komando (en unu-, du-, tri-, sen-adresa komputilo).

Ling. La misuzo de formato anstataŭ formo ĉi-kaze ŝajnas evitinda.

Angle: instruction format
Ruse: format komandy

1996-02-29


komand·o·nombr·il·o ---

Reĝistro de la stir'organo, entenanta la adreson de la kuranta (aŭ de la tuj plenumota) komando.

Angle: instruction counter, program counter
Pole: licznik rozkazów
Ruse: sĉëtĉik komand

1996-02-29


kombin·aĵ·o ---

Mat.: En kombinatoriko, "kombinaĵo de n elementoj el m elementoj" estas aro de n elementoj elektitaj el m-elementa aro; la nombro de tiaj aroj (la nombro de kombinaĵoj el m po n) estas

(mn) = Kmn = Anm / Pn = n! / [n!·(m-n)!]

Ekz-e, el la kvar elementoj a, b, c, ĉ oni povas fari ses kombinaĵojn po 2 elementoj: ab, ac, aĉ, bc, bĉ, cĉ; do, K42=6.

Kp aranĝaĵo, permutaĵo.

Rim. En la landoj latinidaj oni simboligas tiun nombron per C42; en la ĝermanaj, per (mn). Ni esperantigis la latinidan formon, kiu estas pli kutima por mi :-) kaj kiu estas simetria kun la simboloj por la aliaj kombinatorikaĵoj (en la ĝermana sistemo ili ŝajne mankas).

Angle: combinations of m objects taken n at a time
France: combinaisons de m objets pris à n
Germane: Kombinationen n-ter Klasse (aus m)
Ruse: soĉetaniâ iz m po n

1996-08-31


kombinatorik·aĵ·o ---

Mat.: Supernocio por aranĝaĵo, kombinaĵo, permutaĵo.

Angle: choice
France: groupement
Germane: Zusammenstellung
Ruse: soedinenie, vyborka

1996-08-31


kombinatorik·o [PIV] ---

Mat.: Parto de la diskreta matematiko studanta problemojn pri elektado kaj aranĝado de anoj de diskreta aro, grupo, grafeo, pri optima pakado ktp. La klasikaj kaj elementaj nocioj de kombinatoriko estas aranĝaĵo, kombinaĵo, permutaĵo.

Angle: combinatorics, combinatorial analysis
Germane: Kombinatorik
Ruse: kombinatorika, kombinatornyj analiz

1996-08-31


komenc·a valor·o ---

Valoro kiun variablo ricevas tuj post sia estiĝo aŭ en la prepara plenumfazo de struktura ordono (ekz-e de nombrila iteracio).

Angle: initial value
Germane: Anfangswert
Ruse: naĉalínoe znaĉenie

1996-02-29


komenc·kondiĉ·a iteraci·o ---

Struktura ordono, iteracio en kiu la ripetadon regas Bulea kondiĉo, testata antaŭ ĉiu ciklo (do, la korpo eble plenumiĝos neniomfoje). En Paskalo komenckondiĉa iteracio havas jenan sintakson:

   komenckondiĉa_iteracio = "DUM" Bulea_esprimo "FARU" ordono.

Ekzemploj (ankaŭ vd la porgramon kopiuTekston):

   DUM i>1 FARU STARTO
      SE nepara(i) TIAM y := y * x;
      i := i DIV 2; x := kvad(x);
   FINO;

   DUM NE doFin(d) FARU STARTO P(d@); prenu(d) FINO

En la unua ekzemplo nombrila iteracio ne taŭgas, ĉar la "iteracinombrilo" i ne estas simple krementata; en la dua ekzemplo komenckondiĉa iteracio pli konvenas ol finkondiĉa iteracio, ĉar la dosiero d povas esti tute malplena.

Komenckondiĉa iteracio havanta la formon:

DUM Kondiĉo FARU Ordono

ekvivalentas al

   SE Kondiĉo TIAM STARTO
      Ordono;
      DUM Kondiĉo FARU Ordono;
   FINO

(se la Ordono ne entenas markitan ordonon).

Angle: WHILE-loop
Ruse: cikl s usloviem prodolĵeniâ

1996-02-29


komentari*o [Pfei], komento [PIV] [MMES], rimarko ---

Parto de la fontteksto de programo kiun la tradukilo preterpasas; kutime komentario servas por dokumenti la programon por la homa leganto. Ankaŭ vd forkomentariigi, ekskomentariigi.

Ling. PIV entenas pli mallongan neoficialan formon komenti, el kiu iuj [MMES] faras komenton. Tia formo pli proksimas la anglan vorton, sed la nocio estas relative malofta kaj la Fundamenta radiko estas ne tro maloportuna. La formo "rimarko" laŭas la kutimon de la asemblaj lingvoj (ne estas logika kialo ilin distingi, tio estas nura tradicio).

Angle: comment
Ruse: kommentarij

1996-02-29


komerc·a "kaj" ---

La signo & (ĝi havas ankaŭ aliajn signobildojn: [ET-bildoj]) kies Askia kodono estas 38; internacie uzata por prezenti la vorton "kaj", ligaturo de Et (la latina vorto por "kaj").

Rim. En matematiko kaj en ALGOL-60 la Bulean kajon simbolas la "logika kajsigno" (simila al renversita V).

Ling. Oni proponis ankaŭ la vorton perlueto [Pt]; verdire, nemultaj francaj komputikistoj scias la vorton perluète, kaj ĉiuj komprenas, kio estas la angla "ampersand" aŭ komerca "kaj"; tial ajna el la du ŝajnas preferinda.

Angle: ampersand
France: perluète
Germane: Et-Zeichen, kommerzielles Und, kaufmännisches Und
Ruse: kommerĉeskoe I, ampersènd

1996-02-29


komerc*aĵ·o ---

Komerce vendata programaro, kontraste al publikaĵo kaj propagaĵo.

Angle: commercial software, payware
Ruse: kommerĉeskij produkt

1996-02-29


kom*o ---

Vd Askio, on-punkto, speciala signo, subkomo, superkomo.

Angle: comma
Pole: przecinek
Ruse: zapâtaâ

1996-02-29


kompakt·ig·a makulatur·trakt·ad·o ---

Tia makulaturtraktado, ke post ĝia apliko la disponigebla memoro okupas unu koneksan memor'areon (vd fragmentiĝo).

Angle: compacting garbage collection
Ruse: ĉistka pamâti s uplotneniem

1996-02-29


kompakt·ig·o ---

Rearanĝo de memoro (ĉefmemoroekstera memoro) celanta kolekti la liberajn kaj la okupitajn memorblokojn en du koneksajn memor'areojn, por forigi fragmentiĝon kaj tiel ebligi novajn memorhavigojn kajaŭ plirapidigi la memor'atingon.

Ling. Pli radikŝpare sed malpli internacie oni povus diri koneksigo.

Angle: (memory, disk) compaction

1996-02-29


kompar·a operaci·o ---

Operacio testanta, kiu rilato validas super ĝiaj argumentoj. Speciale, en multaj komputiloj estas komando por kompari du nombrojn, liveranta en aparta reĝistro trivaloran rezulton (-1, 0, aŭ +1, depende tion, ĉu la unua operando estas malplia, egala aŭ plia kompare kun la dua); la kuranta valoro de tiu komparreĝistro uzeblas por aranĝi kondiĉajn saltojn. En la programlingvoj la komparaj operacioj kutime havas la formon de rilataj operacioj.

Angle: comparison operation
Ruse: operaciâ sravneniâ

1996-02-29


kompar·aĵ·o [EKV] ---

Esprimo "kiu forme similas al egalaĵo, sed enhavas anstataŭ la = unu el la komparaj signoj <, <=, > >=" [EKV].

Angle: inequality
Ruse: neravenstvo

1996-02-29


[Evi.] kompiler·o [PIV], kompil(um)il·o [KKV, MMES] ---

Tradukilo.

Angle: compiler
Ruse: translâtor; kompilâtor

1996-02-29


komplement·a prezent·o ---

Maniero prezenti negativajn nombrojn per komplemento kaj redukti subtrahon al adicio. Vd laŭcifera komplemento, ĝisbaza komplemento (kaj pli speciale, komplemento ĝis du, komplemento ĝis naŭ, komplemento ĝis dek).

Angle: complement representation
Ruse: predstavlenie v dopolnitelínom kode

1996-02-29


komplement*o ---

  1. Arteorieska sinonimo por nego en Bulea algebro; rilate al universo U, por aro A<=U la komplemento estas

    ~A = {x | (x EN U) & NE(x EN A)};

    en Paskalo disponeblas ardiferenco.
  2. Laŭbita nego de bitĉeno (kiu fakte estas la komplemento ĝis du).
  3. Pli ĝenerale, ajna komplementa prezento de nombro.
  4. Por subgrafeo G', havanta la verticojn V' kaj la eĝojn E', de grafeo G kun la verticoj V kaj la eĝoj E, komplemento estas la subgrafeo de G kun la verticoj V kaj la eĝoj E-E'.
Angle: complement
Ruse: dopolnenie

1996-02-29


komplement·o ĝis dek ---

Ĝisbaza komplemento en la dekuma nombrosistemo. Ekz-e por 1987, la nombro 8013.

Angle: ten's complement
France: complément à dix
Germane: Zehnerkomplement
Ruse: dopolnenie do desâti

1996-02-29


komplement·o ĝis du ---

Ĝisbaza komplemento en la duuma nombrosistemo. Ĝi estas komplemento ĝis unu plus 1; la plej ofta maniero prezenti negativajn entjerojn en komputilo. Ekz-e (konsiderante unubajtan prezenton)

-12 = -00001100 = 11110011+1 = 11110100

Angle: two's complement
Ruse: (toĉnoe) dvoiĉnoe dopolnenie

1996-02-29


komplement·o ĝis naŭ ---

Laŭcifera komplemento en la dekuma nombrosistemo. Ekz-e por 1987, la nombro 8012.

Angle: nine's complement
Ruse: dopolnenie do devâti

1996-02-29


komplement·o ĝis unu ---

Laŭcifera komplemento en la duuma nombrosistemo, alivorte prezento de negativa duuma entjero per laŭbita nego de ĝia absoluta valoro.

Angle: one's complement
Ruse: obratnyj kod

1996-02-29


komplet·a grafe·o ---

Tia grafeo, ke ĝi havas ĉiujn eĝojn, eblajn en la koncerna grafea klaso, por donita aro de verticoj; do, por n-grafeo tio signifas, ke ĉiu vertico estas incida al n maŝoj, kaj ke ĉiujn du verticojn ligas po n eĝoj; en kompleta senmaŝa 1-grafeo ĉiujn du verticojn ligas ĝuste po unu eĝo (ĉiuj verticoj estas najbaraj) ktp. Por la ĝenerala kazo, se mankas karakterizo de klaso, la nocio pri kompleta grafeo estas sensenca.

Angle: complete graph
Ruse: polnyj graf

1996-02-29


komplet·a sum·il·o ---

Senmemora cirkvito por kalkuli sumon de du bitoj havanta tri enirejojn (du adiciatoj kaj la malprunto el la ĵusantaŭa bitpozicio) kaj du elirejojn (la sumo kaj la malprunto).

Angle: full adder, three-input adder
France: additioneur complet
Ruse: polnyj summator

1996-02-29


komplik*o ---

Malfacileco de algoritme solvenda problemo, karakterizata per risurco(j), necesa(j) por la koncerna komputado. Estiel risurcojn oni povas konsideri apartajn disponaĵojn, sed plej ofte temas pri la bezonataj memorkapacito (ĵargone "spaco") kajaŭ komputada tempo. Por iel unuecigi la mezurojn, oni kutimas konsideri komputadon per Turinga aŭtomato.

[Detaloj]

Angle: complexity
Ruse: sloĵností (algoritmov i vyĉislenij)

1996-02-29


komplik·teori·o ---

Studoj pri kompliko de diversaj algoritmoj. Kontraste al la ĝenerala teorio de komputeblo, kiu studas la komputadon plene abstraktiĝante disde la kvantaj limigoj, komplikteorio interesiĝas ĝuste pli la kiomo de minimume sufiĉaj risurcoj.

[Detaloj]

Angle: complexity theory
Ruse: teoriâ sloĵnosti (algoritmov i vyĉislenij)

1996-02-29


kompon*o, kunligo [EKV] ---

  1. (de funkcioj) estu funkcioj f:A->B kaj g:B->C; funkcio h:A->C estas kompon(aĵ)o de f kaj g, se h(a)=c SSE g(f(a))=c.
  2. (de rilatoj) estu R kaj S du dulokaj rilatoj. Ilia kompono estas la rilato

    R|S = {(x,z): (EKZISTAS y)[R(x,y) & S(y,z)]}

Angle: composition, superposition
Ruse: superpoziciâ

1996-02-29


kompost·a grafik·o ---

La arto desegni bildojn, diagramojn ktp uzante elementojn de fiksita signaro, disponebla ĉe koncerna komputilo aŭ ties periferiaĵo; kp rastruma grafiko. Kutime la signaro de fikssignara ekrano aŭ printilo disponigas aron da signoj por komposta grafiko, kiuj servas por prezenti diversajn liniojn (dikajn kaj maldikajn, unuoblajn kaj duoblajn), angulojn, interkruciĝojn, eventuale ankaŭ arkojn (kvaroncirklojn) ktp. El tiaj geometriaj elementoj, disponeblaj en Lateĥo, estas kompostitaj ĉiuj figuroj en nia Leksikono. Ekstrema kazo de komposta grafiko estas "Askia grafiko" per la nuraj signoj de la 7-bita Askio --- vd ekzemplajn bildojn (kp mienvinjetoj).

Angle: character graphics
Germane: Zeichengrafik, Pseudografik
Ruse: nabornaâ grafika

1996-02-29


KompRo ---

La Komputila Rondo KompRo, fondita en 1985, celas faciligi kontaktojn inter homoj kiuj hobie aŭ profesie interesiĝas pri komputiloj kaj uzas la internacian lingvon Esperanto. KompRo eldonas informilon kaj adresaron. La informilo aperas po 3-foje jare. Ĝi enhavas artikolojn pri diversaj aspektoj de la temo "Esperanto kaj komputiloj" kaj celas esti forumo por interŝanĝo de opinioj kaj informoj. La adresaro aperas ĉiujare kaj enhavas la informojn pri la membroj kaj grandan kolekton de ret'adresoj. KompRo atingeblas per la paperpoŝta adreso:

KompRo
s-ro J. Wulff
Bornkamp 12
D-22043 Hamburg
;
tel/faks +49/40/656-06-59.

1996-02-29


[Evi.] kompt·i [SPIV] ---

Nombri.

Ling. "Nombri" tute sufiĉas ankaŭ por kontinuaj grandoj: ja ne nur entjeroj, sed ankaŭ reeloj estas nombroj!

Angle: meter
Ruse: sĉitatí, izmerâtí

1996-02-29


komput·a sistem·o, komputila sistemo ---

Kombino de striktasenca komputilo, ĝiaj periferiaĵoj (la aparataro) unuflanke, kaj de "sistema" programaro aliflanke; = komputilo (larĝasence). Kp konfiguraĵo, platformo.

Angle: computer system
France: système à calculer [d'ordinateur]
Germane: Rechersystem, Computersystem
Ruse: vyĉisliteínaâ sistema

1996-02-29


komput·ad·o ---

  1. La ago komputi.
  2. Apliko de komputiloj, la komputa metio, arto, scienco estiel socia fenomeno.
Angle: computing
France: calcul, computation; application d'ordinateur
Germane: Rechnen, Berechnung; Rechneranwendung
Ruse: vyĉislenie; vyĉislitelínoe delo, primenenie ÈVM

1996-02-29


komput·ebl·a ar·o ---

Aro por kiu ekzistas algoritmo, konstruanta (komputanta, listiganta, eventuale kun ripetoj) ĉiujn ĝiajn elementojn; formale, rekursie generebla aro.

Angle: effectively computable set
Ruse: vyĉislimoe mnoĵestvo, èffektivnoe mnoĵestvo

1996-02-29


komput·ebl·a funkci·o ---

Funkcio f estas komputebla, se ekzistas algoritmo kiu por ĉiu x el ĝia domajno, x EN dom f, komputas la valoron f(x), kaj diverĝas se ~x EN dom f; ekz-e f(x)=x² super la pozitivaj entjeroj.

Oni proponis plurajn formaligojn de la nocioj algoritmo kaj komputebla funkcio (Turinga aŭtomato, reĝistra aŭtomato, rekursiaj funkcioj ktp); estas pruvite, ke ili ĉiuj ekvivalentas. Nun oni ĝenerale akceptas la hipotezon, ke la komputeblaj funkcioj ekvivalentas al ajna el tiaj klasoj (la Ĉurĉa tezo).

Angle: effectively computable function
Ruse: vyĉislimaâ funkciâ

1996-02-29


komput·ebl·o ---

Baza koncepto de la teoria komputiko, kiu temas pri la eblo solvi koncernan problemon per algoritmo. Ekzistas matematike rigoraj nocioj de komputebla funkcio kaj komputebla aro por N; per aritmetikigo oni plivastigas la koncepton de komputeblo al aliaj specoj de konstrueblaj objektoj. Inter aliaj, komputebla reelo estas reelo por kiu ekzistas algoritmo ebliganta kalkuli ĝiajn racion(al)ajn aproksimojn ĝis ajne malgranda ekarto. Similan sencon havas la nocio "konstruebla reelo" en diversaj sistemoj de konstruiva matematiko.

Parolante pri problemoj, ecoj aŭ aroj, oni ofte volas ne konstrui objekton, sed ricevi respondon en la duvalora logiko, "ĉu jes aŭ ne?". Tia pli postulema aliro rezultigas pli magran klason de objektoj; en tiaj okazoj antstataŭ paroli pri komputeblo oni uzu la terminon (kaj nocion) decideblo (solveblo). Ankoraŭ pli malvasta difino de "efektive" solveblaj problemoj estas la "realisma komputado" studata en komplikteorio.

Angle: effective computability
Germane: Berechenbarkeit
Ruse: èffektivnaâ vyĉislimostí

1996-02-29


komput·ej·o, komputa centro ---

Tuto de la risurcoj homaj, programaj kaj aparataj, sufiĉa por datumprilaboro bezonata de organizaĵo aŭ disponigata al eksteraj uzantoj.

Angle: computing centre, computer center
Ruse: vyĉislitelínyj centr

1996-02-29


komput·i [PIV] [SPIV, Pok88, Jel, Pfei] ---

Solvi matematikan problemon aŭ prilabori datumon aplikante algoritmon, precipe en formo de programo: komputi paskodatojn laŭ Viktorio.

Ling.

  1. La arkaikiĝintan PIVan signifon "mezuri per nombroj", kiun SPIV transdonas al kompti, oni povas esprimi per nombri.
  2. Kompare kun "komputi", kalkuli estas vorto pli komun'uza kaj multsignifa. Ofte kalkuli implicas manipuladon super nombroj aŭ simboloj; ĝia subjekto kutime estas homo, kaj la tuta procedo povas esti tre simpla (aritmetikaj kalkuloj de lernejano) aŭ kreiva: "Le Verrier malkovris Neptunon per kalkulo". Komputado neprigas uzon de algoritmo normale plenumata per komputilo. En dubaj okazoj kalkuli estas preferinda. Komputo ofte estas parto de kalkulado.
  3. La verbo "komputi" utilas ne tiom per si mem, kiom per siaj derivaĵoj: komputilo, komputivo, komputeblo, komputiko ktp.
Angle: compute

1996-02-29


komput·ik·o ---

Ĝenerala nomo por grupo de fakoj dediĉitaj al studo de diversaj aspektoj de apliko kaj konstruado de komputiloj: programado, nombra matematiko, teorio de algoritmoj, programlingvoj kaj operaciumoj, artefarita intelekto, komputilaj arkitekturoj.

Rim. Iam oni kontrastigas angle "computing science" (aŭ "theoretical computer science", t.e. "teoria komputiko") kaj "computer science" ("teĥnika komputiko" aŭ "komputiliko").

Ling. Kp informadiko.

Angle: computer science
Germane: Informatik
Ruse: informatika

1996-02-29


komput·il·a algebr·o ---

Simbola komputado, speco de simboltraktado realiganta algebrajn manipuladojn, kiaj

Krome, kutime disponeblas ankaŭ nealgebraj transformoj, ekz-e derivado. Vd algebrilo.

Angle: algebraic symbol manipulation
Ruse: simvolínye vyĉisleniâ

1996-02-29


komput·il·a arkitektur·o ---

Ĝenerala priskribo de komputilo per abstrakta strukturo nedependa je aparata realigo: per fiksita komandaro kaj la manieroj de informprezento (la ekstera komputila arkitekturo), per interrilatoj de la organoj (la busoj, la memorhierarkio, la reĝistroj, procesoroj --- la interna komputila arkitekturo). La IBM-a Sistemo/360, aperinta en 1964, estis la unua arkitekturhava komputilo: tiu komputila arkitekturo estis plu uzata en 1991; IBM konstruis multe da komputiloj diversmaniere realigantajn ĝin aŭ ĝiajn plivastigojn. Iam certaj komandoj estis realigitaj aparate, iam per mikroprogramoj. Nuntempe SPARC estas bona ekzemplo de komputila arkitekturo realigata de diversaj firmaoj per tute malsimila aparataro. Vd komandeta arkitekturo, komandega arkitekturo.

Angle: computer architecture
Ruse: arĥitektura ÈVM

1996-02-29


komput·il·a kler·o ---

La aro de scioj kaj rutinoj necesa por ĉiutaga apliko de komputiloj en la profesiaj kaj privataj agadoj.

Angle: computer literacy
France: connaissances en informatique
Germane: Computeralphabetismus
Ruse: kompíûternaâ gramotností

1996-02-29


komput·il·a ret·o ---

Aranĝo de la komunika kaj komuta aparataro, protokoloj kaj programaro, kiuj arigas plurajn (aŭ eĉ multajn) komputilojn en tutecan komputan sistemon.

Vd reto, loka reto, malloka reto.

Angle: computer network
France: réseau d'ordinateurs
Germane: Rechnernetz
Ruse: setí ÈVM, vyĉislitelínaâ setí

1996-10-15


komput·il·eg·o [Jel, Pfei] ---

Dimensie kajaŭ komputive granda komputilo, kutime ne destinita por individua aŭ tre speciala uzo (kontraste al persona komputilomikroprocesoro).

Rim. Kp ĉefkomputilo, gastiga komputilo.

Angle: mainframe
France: gros ordinateur, superordinateur
Germane: Groy¨rechner, Groy¨rechenanlage
Ruse: bolíŝaâ ÈVM

1996-02-29


komput·il·iz·it·a fabrik·ad·o ---

Apliko de komputiloj por ĉiaflanka direktado de teĥnikaj kaj administraj aspektoj de industria produktado. Vd i.a. komputilizita projektado, cifereca stirado.

Angle: CAM, computer-aided manufacturing
France: fabrication assistée par ordinateur, système de FAO
Germane: rechnerunterstütztes Fertigen, recnergeschtützte Fertigung; CAM-System
Ruse: avtomatizirovannaâ sistema upravleniâ prizvodstvom, ASUP; avtomatizirovannoe proizvodstvo

1996-02-29


komput·il·iz·it·a instru·ad·o, perkomputila instruado ---

Apliko de komputiloj en la lernoprocezo. La komputilo uzeblas je ajna punkto de tia procezo por kontroli la sciojn de la lernantoj, por pli aŭ malpli rapida prezentado de la lernomaterialo (depende je la individua progreso de la lernanto) kaj por detala registrado kaj dokumentado de la lernoprocezo, kio povas helpi la instruiston [IK6].

Angle: computer-aided learning (CAL), computer-assisted instruction (CAI)
France: enseignement assisté par ordinateur
Ruse: avtomatizirovannoe obuĉenie, maŝinnoe obuĉenie

1996-02-29


komput·il·iz·it·a programar'inĝenier·ad·o, KPI (kopoi) ---

Kolekto de rimedoj kaj metodoj, subtenantaj "inĝenieradan manieron" krei kaj evoluigi programaron je ĉiuj stadioj de la laboro. La "inĝenierada maniero" ĉi tie signifas klare difinitan, agorditan kaj ripeteblan agadon surbaze de ĝenerale akceptitaj informoprezentoj, projektada disciplino kaj KPI-rimedoj.

Angle: computer-aided software engineering, CASE
Ruse: avtomatizirovannaâ razrabotka programmnogo obespeĉeniâ

1996-02-29


komput·il·iz·it·a projekt·ad·o ---

Apliko de komputiloj por projekti teĥnikajn produktojn; i.a. interaga preparado de grafikaĵoj kaj skemoj (grafiko), modelado de la projektata objekto kaj dokumentado. Vd komputilizita programar'inĝenierado.

Angle: computer-aided design, CAD
France: ingénierie assistée par l'ordinateur, I.A.O.
Ruse: avtomatizirovannoe proektirovanie

1996-02-29


komput·il-ne·de·pend·a ---

Programrimedoj kiuj ne dependas je specialaj ecoj de komputilo kaj taŭgas por diversaj komputiloj kaj platformoj.

Angle: machine-independent
France: indépendant machine
Germane: rechnerunabhängig
Ruse: maŝinno-nezavisimyj

1996-02-29


komput·il·o [KKV, Cab, MMES, Pfei], komputero [PIV], komputoro [SPIV] ---

Aŭtomata rimedo por prilabori datumojn per operacioj indikataj per programo. Kp kalkulilo.

Angle: computer
France: ordinateur
Germane: Computer, Rechner
Ruse: ÈVM, kompíûter

1996-02-29


komput·il·ret·a poŝt·o ---

Komputile stirata servo, disponiganta al la rajtigitaj uzuloj rimedojn por registri, transmeti kaj ricevi mesaĝojn kadre de komputila reto. Vd aboni.

Angle: e-mail, electronic mail
France: messagerie électronique
Ruse: èlektronnaâ poĉta

1996-02-29


komput·iv·o ---

  1. Kapablo de komputa sistemo (ekz-e aŭtomato) trakti pli-malpli larĝan klason da problemoj (ekz-e "Turinga aŭtomato estas pli komputiva ol finia aŭtomato").
  2. Kapablo de komputilo fari difinitan kvanton da komputado en difinita tempo (ofte esprimata per la nombro de operacioj plenumeblaj dum 1 sekundo).
Angle: computer power, computing power
France: productivité d'ordinateur
Germane: Rechnerleistung
Ruse: proizvoditelíností ÈVM

1996-02-29


komun·a part·o ---

En deklaro de Paskala rikordotipo, la parto de kamplisto komuna al ĉiuj kazoj (varioj), kontraste al la kaza parto.

Angle: fixed part
Ruse: obçaâ ĉastí

1996-02-29


komun*aĵ·o [EKV] ---

Mat.:

  1. Arteoria operacio; la komunaĵo de du aroj estas ilia "produto", la aro de ĉiuj elementoj, apartenantaj al ambaŭ argumentoj. Simbole

    a·b = {x | (x EN a) & (x EN b)}

    En Paskalo, A*B.
  2. Komunaĵo de grafeoj G1 kaj G2 estas la grafeo el la verticoj kaj eĝoj komunaj por G1 kaj G2. Kp Bulea algebro, kunaĵo.
Angle: intersection
Ruse: pereseĉenie

1996-02-29


komunik·iĝ·ant·a·j vertic·o·j ---

En grafeo, vertico a komunikiĝas kun vertico b, simbole a···>b, se en la grafeo estas vojo de a ĝis b. Por sendirekta grafeo la komunikiĝo estas ekvivalentorilato. Vd koneksa grafeo, koneksa komponanto.

Ling. Pri la vorto "komunikiĝantaj", kp la PIVan komunikiĝantaj vazoj.

Angle: connected vertices
Ruse: svâzannye verŝiny

1996-02-29


komunik·sistem·o ---

Sistemo en kiu datumfonto (la sendilo) povas fidinde transmeti datumojn en la celpunkton (al la ricevilo). Komuniksistemo enhavanta plurajn fontojn kaj celpunktojn formas komunikreton. Komuniksistemoj estas stud'objekto en la Ŝanona komunikmodelo.

Angle: communication system
Ruse: sistema svâzi

1996-02-29


komunik·teori·o ---

Studo de la komuniksistemoj per matematikaj modeloj de ilia funkciado. Oni povas apartigi informteorion (la konceptoj pri informivo, datumfonto, datumtransmetaj kanaloj, entropio) --- kaj kodadoteorion.

Angle: communication theory
France: théorie de communication
Germane: Kommunikationstheorie
Ruse: teoriâ svâzi

1996-02-29


komut·a [EKV] ---

  1. Operacio ¤ super aro A, ¤:A->A, estas komuta, se por ajnaj x,y EN A validas x¤y=y¤x.
  2. Grupo estas komuta, se ĝia operacio estas tia.
Angle: commutative
Ruse: perestanovoĉnyj, kommutativnyj

1996-02-29


kondiĉ*o ---

Bulea esprimo, je kies valoro dependas (ne)plenumo de iuj agoj, precipe en seo kaj iteracio. Vd sorbema operacio.

Angle: condition
Ruse: uslovie

1996-02-29


koneks·a grafe·o ---

Sendirekta grafeo en kiu ĉiuj verticoj estas komunikiĝantaj verticoj. Kp koneksega grafeo, konekseta grafeo.

Angle: connected graph
France: graphe connexe
Ruse: svâznyj graf

1996-02-29


koneks·a kompon·ant·o ---

En sendirekta grafeo, ĉiu maksimuma subgrafeo kies verticoaro estas ekvivalentoklaso rilate al la komunikiĝo (vd komunikiĝantaj verticoj). Simile difineblas koneksega komponanto por direkta grafeo. Koneksega grafeo havas ĝuste unu koneksegan komponanton.

Rim. Oni povas facile adapti la algoritmon por larĝiĝema trairo aŭ tiun por profundiĝema trairo tiel, ke ili liveros la nombron de koneksaj komponantoj en sendirekta unugrafeo.

Angle: connected component
Ruse: svâznaâ komponenta

1996-02-29


koneks·a memor'are·o ---

Parto de memoro konsistanta el najbaraj elementoj (ekz-e, aro de tujsekvaj blokoj sur disko).

Angle: contiguous area
Ruse: svâznaâ oblastí pamâti

1996-02-29


koneks·eg·a grafe·o ---

Direkta grafeo en kiu ĉiuj du verticoj a kaj b estas ambaŭdirekte komunikiĝantaj verticoj, t.e. (a···>b) & (b···>a). Kp konekseta grafeo.

Angle: strongly connected graph
Ruse: silíno svâznyj graf

1996-02-29


koneks·et·a grafe·o ---

Direkta grafeo kiu iĝas koneksa grafeo post anstataŭigo de ĉiu direkta eĝo per samekstrema simetria.

Angle: weakly connected graph
Ruse: slabo svâznyj graf

1996-02-29


konekt·o per komut·ebl·a line·o ---

Baza atingomaniero per modemo, ebliganta estigi provizoran komunikadon kun Interreta liveranto per telefona voko. Kp permanenta konekto.

Angle: dial-up account
France: compte d'accès par ligne commutée
Germane: Wählanschluy¨, Wählverbindung
Ruse: kommutiruemoe soedinenie

1996-02-29


konfigur(aĵ)o [Vat89] ---

Kombino de la organoj de komputa sistemo kaj de la konektaĵoj inter ili, motivita de iliaj bazaj teĥnikaj parametroj kaj de la apartaĵoj de la koncernaj aplikoj.

Angle: configuration
Ruse: konfiguraciâ

1996-02-29


konform·iv·a tabel·o ---

En la ISO-a etendaĵo de PASCAL, rimedo ebliganta specifi formalan parametron tia tabelo, ke la respondaj faktaj parametroj rajtos havi diversan longon. La specifo de konformiva tabelo entenas difinajn aperojn de nomoj por simboligi la limojn de ĉiu dimensio; tiuj nomoj uzeblas en la procedurkorpo kiel nurlegaj variabloj. Vd ekzemplon.

Angle: conformant array, conformant-array parameter

1996-02-29


konform·iv·a tabel·skem·o ---

En la ISO-a etendaĵo de PASCAL, rimedo por specifi konformivan tabelon en variabloparametra specifo aŭ en valorparametra specifo de formalparametra listo:

   konformiva_tabelskemo =
       "TABELO" "[" indictipa_specifo{";" indictipa_specifo "]"}
       "EL" (tipnomo | konformiva_tabelskemo) |
       "PAKITA" "TABELO" "[" indictipa_specifo "]" "EL" tipnomo.
   indictipa_specifo = limnomo ".." limnomo ":" tipnomo.
   limnomo = nomo.

Angle: conformant-array schema

1996-02-29


(1) kongru·a [PIV] ---

Mat.: (Kongruaj entjeroj) Vd ĉe modulo.

Angle: congruent
Ruse: ravnyj po modulû

(2) kongru·a [Jel, Pfei] ---

  1. Du komputiloj estas kongruaj se ili povas sen specialaj modifoj plenumi unujn samajn programojn.
  2. Simile pri programaroj akceptantaj datumojn en unu sama formo.
  3. Du aparatoj kongruas, se ili povas funkcii kune.
Angle: compatible
Ruse: sovmestimyj

1996-02-29


kongru·a mal·pli·e·n ---

Pri komputila familio ebliganta aplikon de programoj kaj datumaroj ĉe la pli malnovaj aŭ malpli komputivaj anoj de la familio.

Angle: downward compatible
Ruse: sovmestimyj vniz

1996-02-29


kongru·a pli·e·n ---

Pri programo verkita por malnova aŭ malpli komputiva tipo de komputilo kaj ne uzanta rimedojn, mankantajn en la pli novaj aŭ pli povumaj komputiloj; en komputila familio, la eblo ruli per pli nova aŭ pli komputiva maŝino la programojn verkitajn por maŝino malnova.

Angle: forward compatible, upward compatible
Ruse: sovmestimyj vverĥ

1996-02-29


konklud*o ---

"fina sekvo de rezono" [PIV]. Vd elimplikaciigo, implikacio; premiso; konsekvenco.

Angle: conclusion
Ruse: zaklûĉenie

1996-02-29


konsekvenc*o ---

La dua parto de implikacio. Kp konkludo.

Angle: consequent
Ruse: konsekvent

1996-02-29


konsil*il·o, eksperta sistemo ---

Aplika sistemo de artefarita intelekto, kiu entenas sciobazon (aron de interrilataj reguloj, formale prezentantaj la sperton de specialistoj el iu aplikkampo), faktobazon (datumoj koncernantaj la konsideratan problemon) kaj derivmotoron (derivilon), ebligantan surbaze de la reguloj, faktobazo kaj de la faktoj liverataj de la uzulo rekoni la situacion, diagnozi aŭ rekomendi celkonforman agon.

Ling. La vorton eksperto PIV malrekomendas.

Angle: expert system
Pole: system doradczy
Ruse: èkspertnaâ sistema

1996-02-29


konst ---

En Paskalo, rezervita vortsimbolo servanta por malfermi sekcion de konstantodeklaroj.

Angle: CONST

1996-02-29


konstant·a memor·o ---

Vd nurlega memoro.

Angle: read-only memory
Germane: Festwertspeicher
Ruse: postoânnaâ pamâtí, PZU

1996-02-29


konstant*o ---

Esprimaĵo kies valoro ne ŝanĝiĝas dum ajna programrulo. En Paskalo,

   konstanto = [signumo] (sensignuma_nombro|nomo) | signoĉeno.

Kp nomhava konstanto, literalo.

Angle: constant
Ruse: postoânnaâ veliĉina, konstanta

1996-02-29


konstant·o·deklar·o ---

Speco de deklaro, kiu enkondukas nomon estiel sinonimon por konstanto. En Paskalo konstantoj povas aperi komence de bloko, arigite en apartan sekcion:

   konstantodeklaro = nomo "=" konstanto.

Angle: constant definition
Ruse: opredelenie konstanty

1996-02-29


konstru*il·o ---

En programlingvoj, rimedo por difini ("konstrui") strukturan datumtipon el pli simplaj datumtipoj (ekz-e vektoron el la reela tipo uzante la konstruilon TABELO), aŭ strukturan valoron de tia datumtipo (ekz-e vd arkonstruilo).

Angle: constructor
Ruse: konstruktor

1996-02-29


konstru·iv·a matematik·o ---

Scienco pri abstraktaj konstruaj procezoj, pri la intelekta kapablo ilin realigi kaj pri iliaj rezultoj, la konstrueblaj objektoj. La "abstrakteco" de la konstruaj procezoj koncernas du konceptojn:

Male, kontraste al la arteoria matematiko, la konstruiva matematiko malakceptas la abstraktaĵon pri aktuala malfinio, per kiu oni rigardas, iom perfekt'aspekte, senfine daŭrigEBLajn procezojn kiel senfine daŭrigITajn kaj sekve kvazaŭ finitajn.

Konstruan procezon, rezultigantan objekton egalan al A, oni rigardas konstruado de la objekto A. La asertoj, esprimantaj la intelektan kapablon realigi konstruajn procezojn, en konstruiva matematiko ofte havas la formon de teoremo pri ekzisto de objekto posedanta koncernan econ. Tio implicas, ke tia objekto estas potenciale realigebla, ke oni posedas metodon por ĝin konstrui. Tiu koncepto esence diferencas disde la konceptoj de la arteoria matematiko, kaj necesigas kreon de aparta konstruiva logiko.

Konstruiva matematiko aplikas la konceptojn de komputeblo kaj algoritmo, ekz-e por difini reelojn kaj la bazajn nociojn de analitiko.

Angle: constructible mathematics, constructive mathematics
Ruse: konstruktivnaâ matematika

1996-02-29


konsum*aĵ·o ---

Ĉia risurco aŭ materialo, kiu estas uzebla en komputado nur unufoje aŭ plurfoje, ekz-e papero, inkrubando, farbopulvoro, trukarto ktp.

Angle: consumable resource
Ruse: rasĥodnyj material

1996-02-29


kont*o ---

En komputa sistemo, datumo indikanta kiujn risurcojn (kaj po kiom da ili) rajtas uzi koncerna uzanto aŭ uzantogrupo.

Angle: account
France: compte
Germane: Abrechnung
Ruse: bûdĵet

1996-09-23


kontor·var·o, buroa komputiko ---

Komputilizita sistemo por enigo, konservado, prilaboro, transmeto kaj printado de datumoj en oficeja administrado. Tipaj komponantoj de kontorvaro estas datumbazo, teksta redaktilo kajaŭ sistemoj de surtabla tipografio kaj grafiko, komputila reto ktp.

Angle: office automation system
France: système bureautique
Ruse: kontorskaâ sistema

1996-02-29


kontraŭ*o, kontraŭa elemento ---

Mat.: Neŭtriganto en adicia grupo; la kontraŭon de a simbolas -a; kp inversa elemento, signumŝanĝo.

Ling. Kp en PIV: "la kontraŭa antaŭsigno" (t.e. "la kontraŭa signumo"); "la kontraŭa nombro" [Leb88].

Angle: opposite value
Ruse: protivopoloĵnyj èlement

1996-02-29


kontraŭ·kopi·a protekt·o ---

Rimedo por malebligi kontraŭleĝan kopiadon de programaro.

Angle: copy protection
Ruse: zaçita ot kopirovaniâ

1996-10-22


kontraŭ·skrib·a protekt·o ---

Rimedo por sekurigi datumojn sur datumportilo (precipe, magneta disko), kiu malebligas registradon sur la datumportilon sed ne malebligas legi la registraĵojn.

Angle: write protection
Ruse: zaçita ot zapisi

1996-10-22


kontrol·a bit·o, kontrolaj bitoj ---

Redunda(j) bito(j) de mesaĝo (vorto, bajto) kiu(j) estas funkcio de la informbitoj kaj servas por malkovri erarojn ĉe registrado, konservado aŭ transmeto de datumo --- ekz-e parecbito.

Ling. Kp stirbito.

Angle: check bit
Germane: Prüfbit
France: bit de contrôle
Ruse: kontrolínyj razrâd

1996-02-29


kontrol*o [KKV, Jel] ---

(Apliko de la) rimedoj por testi, ĉu sistemo, ties organo(j) aŭ la traktata datumo konformas al la specifoj, kaj kaze de malregulaĵo, por serĉi ties kaŭzon.

Ling. "RIM. Kontroli neniam havas la anglan sencon: direkti, regi" [PIV]. Kp stiri (sed ankaŭ atingokontrolo).

Angle: check, diagnostics
Ruse: kontrolí

1996-02-29


(1) kontrol·punkt·o ---

Speciale markita loko en programo, kie necesas savi la datumojn por ebligi restartigon de la plenumo ekde la tie atingita stato, aŭ kiu estas registrenda dum spurado (vd spuri).

Ling. Kp apoga punkto.

Angle: checkpoint
France: point de reprise, point de contrôle
Germane: Prüfpunkt, Testpunkt, Fixpunkt
Ruse: kontrolínaâ toĉka

(2) kontrol·punkt·o ---

Speciale indikita loko en programo, kie ĝia plenumo interrompiĝas kaj la stiradon ricevas la erarserĉilo.

Angle: breakpoint
Ruse: kontrolínaâ toĉka, toĉka preryvaniâ

1996-02-29


kontur·a tip·ar·o ---

Tia interna prezento de tiparo, ke ĉiu signobildo estas difinita aro de kurboj, formantaj ĝian konturon. Por bildigo de kontura tiparo necesas speciala programo, rastrumigilo, ekz-e
[Rastrumigo]

La konturaj tiparoj pli konvenas por aŭtomata skalado (ŝanĝo de la tipara grado) ol la rastrumaj tiparoj (kvankam tio postulas konsiderindan nombran komputadon).

Angle: outline font
Ruse: konturnyj ŝrift

1996-02-29


konverĝ·i [Z] ---

Algoritmo konverĝas super donita valoro x, se la aŭtomato ĝin plenumanta, ricevinte tiun x-on estiel donaĵon, finas sian laboron kaj liveras rezulton; tiam oni ankaŭ diras, ke la funkcio, kiun la algoritmo komputas, estas difinita por x; simbole x EN dom f. Kp diverĝi, domajno.

Ling. PIV registras ankaŭ aliajn matematikajn signifojn de la termino.

Angle: converge
Ruse: sĥoditícâ

1996-02-29


konvert*o [Cab] ---

Tia transformado de datumo, ke ĝi konservas la sencon de la prezentata informo; ekz-e, transskribo per alia kodo, ŝanĝo de nombroprezento aŭ de registrumo; vd tipkonverto, ciferecigilo, signumpluigo.

Angle: conversion
Ruse: preobrazovanie

1996-02-29


kopi*i [KKV, Pfei] ---

Skribi, sendi datumon al la valorizato (la celo) sen ŝanĝi la datumprezenton (sen konverto) kaj sen ŝanĝi la fonton (kp movi, permuto, valorizo).

Angle: copy
Ruse: kopirovatí

1996-02-29


kopi*o [Pfei] ---

Rezulto de kopiado (vd kopii), la nova stato de la celmemoro.

Angle: copy
Ruse: kopiâ

1996-02-29


(1) korp*o ---

Interna parto de frazo, subprogramo aŭ sendaĵo, entenanta la mesaĝon aŭ la priskribon de la fakte plenumendaj agoj (korpo de iteracio, proceduro, makroodifino, modulo). Kp ĉapo.

Angle: body
Ruse: telo

(2) korp*o [EKV] ---

Mat.: Ringo R tia, ke R-{0} formas grupon rilate al sia multiplika operacio. Ekz-e vd Bulea algebro. Kp kampo.

Angle: division ring, quasifield, skew field
Ruse: telo

1996-02-29


KO/s ---

Da kilooperacioj sekunde.

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]