Komputika leksikono
Redakcio dek tria
(Novembro 1996)
UDK 681.3(038)=089.2
La verko estas
enciklopedia vortaro pri la komputa scienco (informadiko),
entenanta 2114 terminojn Esperantajn kun difinoj kaj klarigoj en
tiu lingvo. Precipe atentitaj estas la bazaj nocioj de teoria
komputiko, diskreta matematiko, programado, personaj komputiloj,
surtabla tipografio. Laŭeble la programada temaro estas
prezentita en Paskalo (esperantigita PASCAL), kaj la verko
entenas priskribon de ĉiuj nocioj de tiu programlingvo.
Ĉe la esperantlingvaj artikoloj estas indikitaj la respondaj
anglaj termintradukoj; krome, en la alfabeta ordo estas donitaj
la Esperantaj tradukoj de 2020 anglaj terminoj. Tial la
leksikono uzeblas kaj en angla-Esperanta, kaj en Esperanta-angla
tradukoj.
La verko estas destinita por ĉiuj, kiujn interesas komputiko.
Haveblas libroforma eldono de la
Leksikono (ĝi respondas al la "redakcio deka" de la verko):
Sergio B. POKROVSKIJ.
Komputika leksikono. ---
Jekaterinburg: Sezonoj, 1995. --- 365 p.
mendebla ĉe
This
Dictionary of Computing contains 2114 terms and
definitions in Esperanto. Special consideration is given to the
basic notions of theoretical computing science, discrete
mathematics, programming, personal computers and desktop
publishing. The programming topics are mostly presented in a
version of PASCAL, and the book gives a complete description of
all the notions of this programming language.
The Esperanto articles are followed by English translation of
the headwords; and conversely, Esperanto translations are
provided for 2020 English terms in an alphabetic index.
Therefore it is possible to use the lexicon for both
English-to-Esperanto and Esperanto-to-English translation.
There is a printed version of this
lexicon:
Sergio B. POKROVSKIJ.
Komputika
leksikono. --- Jekaterinburg: Sezonoj, 1995. --- 365 p.
La TTT-eldono de la Leksikono disponeblas per jenaj adresoj:
Tiuj HTML-tekstoj uzas la signaron
Latina-3.
La hiperteksto en Latina-1 kaj x-konvencio troveblas per Rusio
(1.1) (dum la labortagoj, proksimume 5h30-15h30 GMT) kaj en
en
Britio.
Redakcio 12-a (aprilo 1996)
Ĉar la komputikaj aferoj
tre rapide evoluas, mi decidis ekde la 12-a redakcio dati ĉiujn
artikolojn. Fojfoje la teksto ŝajnas ridinde arkaika, se oni ne
scias, ke fakte mi ĝin verkis antaŭ 8 jaroj. Nun ne eblas
determiti la ĝustajn datojn, tial ĉion pli frue verkitan mi
datas per rimarkebla dato 1996-02-29. Nur la postaj datoj estas
precizaj.
La sufikso de la HTML-dosieroj (kaj en la ankroj) nun estas
kvarlitera (".html" anstataŭ la eksa ".htm").
La plej gravaj aldonoj de ĉi tiu redakcio koncernas la
signarojn. Iĝis dokumentitaj la signoj de la Latina-3 kaj la komencaj kodpaĝoj de
Unikodo. Por tio necesis sistemigi
la nomaron por la diakritiloj.
Redakcio 13-a (novembro 1996)
- Estas aldonitaj
tradukoj de la terminoj en la rusan (kaj laŭeble, en aliajn de
mi konatajn lingvojn).
- Ĉar la tabelojn nun komprenas sufiĉe
multaj foliumiloj, mi komencis uzi tiun eblon.
- Nun la
TTT-versio de la Komputika Leksikono estas generebla en pluraj
kodoj:
- en la Latina-3 (ĝi plu restas la ĉefa formo)
- en la Latina-1 (ĝi estas la normo por TTT, la supersignitaj
literoj estas transskribitaj laŭ la cxirkaù-stilo)
- en KOI-8 (por Ruslando)
S. B.
Pokrovskij 1995, 1996
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)