[Supren][Indekso][Instrukcio]

krad*o ---

Ĵargona nomo de la speciala signo  #  (vd dieso, funtsigno).

Angle: hash mark, pound sign, grid
Ruse: reŝëtka

1996-02-29


kramp*o ---

"Skriba kaj tipografia signo, montranta la komencon kaj finon de io intermetita en la frazo ... rondaj (()), angulaj (<>), rektaj ([]) krampoj" [PIV]; ankaŭ dekstra, ferma; simbola (FINO); kuniga krampo = vinkulo.

Angle: bracket; parentheses
Pole: nawias
Ruse: skobka

1996-02-29


kre*i (memoron) ---

Apliki memorgenerilon (en Paskalo, la praproceduron kreu).

Angle: create, allocate

1996-02-29


krement·i ---

Revalorizi variablon per adicio (alkremento) aŭ subtraho (dekremento) de konstanta grando (krementpaŝo). Vd nombrilo, memalkremento, memdekremento, antaŭkremento, postkremento.

Ling. PIV entenas nur "dekremento"n (kun sencoj fizikaj); retroderivado donas perfektan simetrion: alkrementi = angla "increment"; dekrementi = angla "decrement" (de = malal). Cetere, eblas diri kreskigi --- malkreskigi, sed tio ne implicas konstantan paŝon.

1996-02-29


kristal*o, splito [Pfei] ---

"Silicia splito", plato el duonkonduktanto (kutime, silicio), sur kiu estas fabrikitaj la logikaj elementoj de integra cirkvito. Kp blato, ĉipo.

Angle: chip
Ruse: kristall

1996-02-29


krit·a risurc·o, monopola risurco ---

En paralelado, risurco kiu neniam disponigeblas al pli ol unu procezo.

Ling. La vorton "krita" registras [SPIV].

Angle: critical resource

1996-02-29


krit·a sekci*o ---

En paralelado, programparto kies plenumon ne rajtas interrompi alia procezo (almenaŭ el tiuj, kiuj povas bezoni koncernan kritan risurcon).

Ling. La vorton "krita" registras [SPIV].

Angle: critical section

1996-02-29


krit·a voj·o ---

En taskreto, la plej multekosta (kutime, la plej temporaba, sed iam oni konsideras ankaŭ aliajn risurcojn) vojo ekde la enirejo (la komenca evento) ĝis la elirejo (la fina evento).

Angle: critical path

1996-02-29


kroĉ·ferm·o ---

Vd ĉe lingvoiteracio.

Angle: concatenation closure, Kleene star

1996-02-29


kroĉ*o (ĉemeto, kunmeto, apudmeto, kunigo) ---

Operacio kiu el du ĉenoj aŭ el du tekstodosieroj faras unu, tiel ke la signoj de la unua argumento formas la komencon, kaj la signoj de la dua, la finon de la rezulto.

Estas diversaj manieroj simboli kroĉon de ĉenoj u kaj v, i.a. uv, u+v, u||v, u&v. Kroĉo estas asociiva operacio, kaj la aro S* de ĉiuj signoĉenoj super signaro S estas libera monojdo, generita per kroĉo, kies neŭtra elemento estas la vakuo "":

""·v = v = v·""

Kroĉo de du aroj de signoĉenoj, de formalaj lingvoj L kaj M, estas la aro de ĉiuj kroĉoj de iliaj anoj:

L·M = { v·w : (v EN L) & (w EN M) }

kiu mem estas formala lingvo. Sekve ankaŭ la klaso de tiaj formalaj lingvoj formas monojdon, kies neŭtra elemento estas la lingvo {""}.

Angle: (con)catenation

1996-02-29


krom·efik·o ---

Ŝanĝo de la valoro de fakta parametro aŭ de malloka variablo dum plenumo de proceduroesprimo. Ekz-e en la funkcio hazardo.

Angle: side-effect
Germane: Seiteneffekt, Nebenwirkung

1996-02-29


krom·indeks·o ---

La indekso entenanta la kromŝlosilojn (vd indekshava dosiero, ĉefindekso).

Angle: secondary index

1996-02-29


krom·kart·o ---

Cirkvitkarto enŝovebla en kaj konektebla per kartingo sur la ĉefkarto.

Angle: plug-in card
France: carte d'extension enfichable
Ruse: plata rasŝireniâ

1996-02-29


krom·marĝen·o [Ĉapelilo], indento [Vat89] ---

En teksto, ŝovo de linikomenco(j) dekstren (kompare kun la resto de la teksto), ekz-e por apartigi citaĵon. Programistoj ofte uzas krommarĝeojn por reliefigi la sintaksan strukturon de programo (la ingadon, vd program'aranĝilo). Kp negativa krommarĝeno.

Angle: indent, indentation
France: indentation, décalage à droit
Germane: Einzug
Ruse: vtâĵka

1996-09-01


krom·nomo [Jel], alinomo ---

Mallonga signoĉeno (speco de nomo), per kiu oni indikas longan aŭ malfacilan komandon, uzanton de komputilreta poŝtejo, forumon ktp.

Angle: alias
France: pseudonyme, alias
Germane: Alias, Parallelbezeichnung
Ruse: psevdonim, kliĉka

1996-02-29


krom·procesor·o ---

Aparta cirkvito en komputilo, kiu kapabligas la ĉefprocesoron plenumi kromajn funkciojn aŭ mem plenumas kroman laboron dum la ĉefprocesoro faras ion alian.

Angle: coprocessor
Ruse: soprocessor

1996-02-29


krom·ŝlos·il·o ---

  1. En indekshava dosiero, serĉa ŝlosilo kiu ne estas ĉefŝlosilo.
  2. Kampo de rikordo servanta por distingadi inter rikordoj kun identaj ĉefŝlosiloj.
Angle: secondary key
France: clé secondaire
Germane: Sekundärschlüssel
Ruse: vtoriĉnyj klûĉ

1996-02-29


kruc·kontrol·o, reciproka kontrolo ---

Solvado de problemo per du diversaj metodoj aŭ apliko de du kontrolmetodoj.

Angle: cross-check
France: contre-vérification
Ruse: dvojnaâ proverka

1996-02-29


[Evi.] kruc·referenc·ar·o ---

Indekso.

Ling. Por la anglalingvanoj "cross-reference" signifas "interna referenco", t.e. referenco iranta tra [angle "(a)cross"] la libro sen eliri eksteren; kvankam PIVa, la esprimmaniero krucreferenco ŝajnas neinternacia kaj konfuziva --- laŭ pli kutimaj Esperantaj signifoj de kruc- oni emus imagi "ambaŭsencumajn ligilojn" (laŭ la PIVa "transverse sin renkonti, formante krucon").

1996-02-29


kruc·traduk·il·o ---

Gasttradukilo.

Ling. La metaforo "kructradukilo", kvankam tre internacia, estas ne trafa; krome, en Esperanto ĝia ideo (hibrida traduko) probable estas ne tre evidenta.

1996-02-29


krud·a datum·o ---

Datumo tia, kia ĝi trafas komputilon el la ekstera mondo: ne kontrolita, ne ordigita, ne antaŭtraktita (kp datumreduktado).

Angle: raw data
France: données brutes
Ruse: isĥonye dannye, neobrabotannye dannye

1996-02-29


kulp·o·var·o ---

Speco de propagaĵo, kiu ripete instigas la uzulon pagi apelaciante al ties kulposento.

Angle: guiltware

1996-10-15


kun·aĵ·o [EKV], kunigaĵo ---

Mat.: Arteoria operacio ("arteoria sumo"), la aro de ĉiuj elementoj apartenantaj al almenaŭ unu el la argumentaj aroj. Simbole,

a+b = {x: (x EN a) AŬ (x EN b)}

Angle: union
Ruse: obìedinenie

1996-02-29


kun·fand·i ---

Kunigi plurajn ordajn datumarojn tiel, ke la rezulto havu tian saman ordon. Ekz-e, en nia Leksikono estas kunfanditaj la vortoaroj Esperantlingva kaj angla.

Angle: merge, collate
France: fusion, interclassement
Germane: Verschmelzen, Mischen
Ruse: obìedinâtí, slivatí

1996-02-29


kun·flu·a ---

Komputa metodo, procezo ktp kies rezulto dependas nur je la argumentaro kaj la komenca stato de la komputanto (aŭtomato, komputilo). Ekz-e, en malambigua gramatiko oni povas elekti diversajn ordojn por analizi donitan frazon (ĉu de maldekstre dekstren, ĉu de dekstre maldekstren ktp) --- la deriv'arbo rezultos unu sama. Pli speciale la termino "kunflua" estas uzata konekse kun la "Teoremo de Ĉurĉo --- Rosser": se el lambdo-esprimo xper du diversaj manieroj estas deriveblaj esprimoj y1 kaj y2, tiam ekzistas esprimo z, derivebla kaj el y1, kaj el y2. Alivorte, en derivado oni povas dise kaj sendepende transformi diversajn partojn de esprimo. Oni nomas "kunflua" ĉiun kalkulon por kiu validas tia aserto. Kp determinisma.

Angle: confluent
Germane: determiniert
Ruse: konflûèntnyj

1996-02-29


kun·kaj·ig·o ---

Derivregulo de propozicia kalkulo, ebliganta enkonduki kajon inter du pruveblajn propoziciojn (kp elkajigo):

   G |- A; G |- B
   --------------
     G |- A&B

Angle: &-introduction

1996-02-29


kun·prem·i [PIV] ---

Malgrandigi la longon de datumo(j) per relative pli komplika procedo, kiu pli draste ŝanĝas la bitkombinojn, ol naiva pakado (vd paki).

Ling. Post kunpremado la datumeroj ŝajnas tute perdi sian formon, kvazaŭ "pistite" (angle "crunched"). Aliaj naturaj vortoj estus "kompaktigo" (sed ĝi povas havi alian signifon, vd kompaktiga makulaturtraktado) kaj "plidensigo".

Angle: compress, crunch
Ruse: sĵatie; uplotnenie

1996-02-29


kun·program·o ---

Ĉiu el pluraj subprogramoj, plenumataj kiel aro de egalrajtaj procezoj. La stirfluo pasas de unu kunprogramo al alia, laŭ malimplicaj transir'ordonoj, kiujn povas enteni ĉiu kunprogramo. Ĉe tia transiro la forlasata kunprogramo ne pereas; en ĝi restas indiko pri la atingita programpunkto, de kiu pluiros ĝia plenumo kiam iu el ĝiaj partneroj indikos ĝin en sia transir'ordono. Vd kvazaŭparalelado.

Angle: coroutine
Germane: Mitprogramm, Koroutine
France: coprogramme, coroutine
Ruse: soprogramma

1996-02-29


kun·rul·a·j procez·o·j ---

Pluraj procezoj ĉiu el kiuj havas sekvencan programon kaj interagas kun aliaj.

Angle: concurrent processes
Ruse: parallelínye processy

1996-02-29


kun·rul·o, plurtaskado ---

Samtempa plenumo de pluraj sekvencaj programojprocezoj uzantaj komunajn risurcojn.

Oni povas distingi tri tipojn de kunrulaj sistemoj:

Kunrulo ofte estas tre rendimenta sed ĝi prezentas konsiderindajn problemojn, ekz-e la riskon de klinĉo.

Angle: concurrency
Germane: Nebenläufichkeit
Ruse: mnogozadaĉností

1996-02-29


kun·ŝov·i ---

Libroj: Iom proksimigi apudajn literojn por ke la interliteraĵoj aspektu pli egalaj. Tio bezonatas en la vortoj kiaj estas ekz-e VARO, SOLVO, TABLO ktp. La plej ofte kunoŝvataj literparoj estas

Av Aw Ay Ta Te To Tr Tu Tw Ty Ya Yo Wa We Wo we yo AC AT AV AW AY FA LT LV LW LY OA OV OW OY PA TA TO VA VO WA WO YA YA YO

Kp ligaturo.

Angle: kern, overhang
France: créner
Ruse: podrezatí, delatí kerning

1996-02-29


kun·tekst·o·hav·a gramatik·o ---

Precizan difinon vd sub genera gramatiko. Ekzemplo pri kuntekstohava gramatiko: la bazaj signoj estu {a,b,c}; la sintaksaj variabloj, {P,B,C}; la derivreguloj estu

   {  P->apBC
   ,  P->aBC
   ,  CB->BC
   ,  aB->ab
   ,  bB->bb
   ,  bC->bc
   ,  cC->cc
   }

La lingvo generata de tiu kuntekstohava gramatiko estas

{abc, aabbcc, aaabbbccc, aaaabbbbcccc, ... }

--- por ĝi ne ekzistas senkunteksta gramatiko.

Angle: context-sensitive grammar
Ruse: kontekstnaâ grammatika

1996-02-29


kun·tekst·o·hav·a lingv·o ---

Lingvo kies sintakso estas priskribebla per kuntekstohava gramatiko, ekz-e

{abc, aabbcc, aaabbbccc, aaaabbbbcccc, ... }

Angle: context-sensitive language
Ruse: kontekstno-zavisimyj âzyk

1996-02-29


ku·o [PIV] ---

Nomo de la ne-Esperanta litero Q.

Angle: cue
Ruse: ku

1996-02-29


kur*ant·a ---

"Okazanta en la priparolata tempo; nuntempa, aktuala: ... en la kuranta jaro [Z], monato" [PIV] (do, kuranta valoro de variablo, pozicio, linio, paĝo ktp).

Angle: current
Ruse: tekuçij

1996-02-29


kurb·a paragraf·o ---

Libroj: La signo §, uzata antaŭ numeroj de paragrafo (ekz-e "vd §24 de la Ekzercaro...") kaj disponebla en la Latina-3 kaj Unikodo ĉe la kodono 16uA7. Kp "rekta paragrafo".

Vd referencilo.

Angle: section sign
Ruse: paragraf

1996-09-30


kursiv*o ---

"Speco de presliteroj, klinitaj al dekstro, kaj similantaj la signojn de rapida manskribo" [PIV]. Vd tipara stilo, oblikva fasono, skribesko.

Angle: italic type
Germane: Kursive
Itale: corsivo
Ruse: kursiv

1996-02-29


kurs*o ---

"(...) 2 Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn: la poŝtaĵoj estas specigitaj laŭ la germanaj kursoj [Z]; ... la poŝtistoj devas scii, al kiu kurso ĝi (letero) apartenas [Z]" [PIV]. Kp vojo, enkursigo.

Angle: route, path
France: itinéraire
Germane: Leitweg, Route
Ruse: marŝrut

1996-02-29


kursor·o [SPIV] ---

Markaĵo (plej ofte, flagranta signejosubstreko) sur la ekrano, indikanta la pozicion en kiu plenumiĝas operacio. La sagoklavoj movas la kursoron tra la teksto sen ŝanĝi la informojn.

Ling. Ruse oni uzas la saman terminon parolante pri "muskursoro" (angle "mouse pointer"), kaj se necesas, kontrastigas al ĝi la "klavaran kursoron". Ankaŭ vd ĉe rulumskalo.

Angle: cursor
France: curseur
Germane: Cursor, Kursor
Pole: kursor
Ruse: kursor

1996-02-29


kuv*o ---

Ĵargona nomo de "videbla spaceto", signo kutime simbolanta spaceton (precipe nerompeblan spaceton kajaŭ fikslongan spaceton) aŭ signopozicion.

Ling. Tradukprunto de la rusa koryto.

Angle: visible space, space open box
Ruse: koryto

1996-02-29


kvad ---

En Paskalo, prafunkcio liveranta kvadraton de sia argumento: kvad(x)=x*x.

Angle: Sqr

1996-02-29


kvadrat·a mez·um·o ---

Kvadrata radiko el la aritmetika mezumo de la kvadratoj de la mezumataj grandoj:

mez := rad( ( kvad(x[1]) + kvad(x[2]) + ... + kvad(x[n]) ) / n)

Angle: quadratic mean
Germane: quadratisches Mittel
Ruse: srednee kvadratiĉnoe

1996-02-29


kvantor·o [Leb88] ---

Mat.: Operatoro faranta el predikato propozicion karakterizantan validejon de tiu predikato; la universala kvantoro, la ekzistokvantoro.

Ling. Iuj preferas "kvantifilo"n; nu, la utilo de la verbo "kvantifi", implicata de tiu formo, estas dubinda; se necesas, oni povas diri "kvantorizi, surmeti kvantoron"; sed plej ofte la verbo estas tute superflua, kaj anstataŭ "universale kvantorizita variablo" sufiĉas universala (resp. ekzistokvantora) variablo.

Angle: quantifier
France: quantificateur
Germane: Quantor
Ruse: kvantor

1996-02-29


kvazaŭ·kun·rul·o ---

Plenumo de pluraj procezoj per unu procesoro, kiam ĉiu tasko plenumiĝas kiel kunprogramo; vd kunrulo, kvazaŭparalelado, tempopartigo.

Angle: quasi-concurrency
Ruse: kvaziparallelizm

1996-02-29


kvazaŭ·paralel·ad·o ---

Apliko de kunprogramoj, precipe en simulado; kvazaŭkunrulo.

Rim. La pli malnova termino "kvazaŭparalelado" kutime implicas, ke la kunprogramoj estas parto de unu aplika programo (simulilo ktp), kaj ke ilia interagado estas tre konsiderinda, dum kvazaŭkunrulo aludas plie la operaciuman vidpunkton (kunrulo de logike senrilataj programoj). En iuj aplikterenoj (ekz-e programaro por enkonstruitaj komputiloj) la distingo inter la sistema kaj aplika niveloj preskaŭ malaperas, kaj oni uzas la du terminojn sinonime (ekz-e en MODULA).

Angle: pseudoparallelism, quasi-parallel processing; quasi-concurrency
Ruse: kvaziparallelizm

1996-02-29


kvazaŭ·stokast·o ---

Funkcio kies sinsekvaj vokoj generas sekvencon sufiĉe proksiman al stokasto por esti uzebla en kalkuloj bezonantaj stokastojn (ekz-e en simulado de biologiaj aŭ sociaj procezoj). Fakte la valoroj de kvazaŭstokasto estas generataj per algoritmo, kaj sekve la sekvenco estas ripetebla. Tio prezentas kaj avantaĝojn (ekz-e dum erarserĉo en simulada programo), kaj malavantaĝojn (se la parametroj de kvazaŭstokasto estas maltrafe elektitaj).

En Paskalo simpla kvazaŭstokasto, liveranta reelojn el la intervalo [0.0, 1.0], povus esti la funkcio hazardo. Ĝi havas kromefikon al sia parametro; ĝi devigas la uzulon havi kroman variablon por transporti informon inter sinsekvaj vokoj. La uzo de enkapsuligo en MODULA ebligas doni al kvazaŭstokasto pli oportunan formon de modulo stokastogenerilo.

Angle: pseudorandom number
Ruse: psevdosluĉajnaâ veliĉina

1996-02-29


kvitanc*a reĝim·o, reciproka kvitanco [MMES] ---

Reĝimo de sinkrona datumtransmeto, en kiu ĉiu paso tra la interfaco estas konfirmenda per "kvitanco".

Angle: handshaking
France: acquittement
Germane: Quittungsbetrieb
Ruse: podtverĵdenie svâzi

1996-02-29


kvitanc*a sign·o ---

Stirsigno konfirmanta sukcesan ricevon de la mesaĝo.

Angle: ACK, acknowledge character
France: accusé de réception pozitif
Ruse: litera podtverĵdeniâ priëma

1996-02-29


kvocient*o ---

Mat.: La rezulto de dividooperacio. Kp rejŝo, resto.

Angle: quotient
France: quotient
Germane: Quotient
Ruse: ĉastnoe

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]