![[Supren]](bildoj/supren.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
1996-02-29
Lingvo, kies ordonoj startigas programojn kaj indikas al ili la traktendajn dosierojn kaj ceterajn parametrojn. Riĉa labor'administra lingvo disponigas variablojn, esprimojn kaj stirfrazojn. Ekz-e JCL (labor'administra lingvo de IBM/360 kaj IBM/370), Shell en UNIX.
Angle: job control language, command language
Ruse: âzyk upravleniâ zadaniâmi
1996-02-29
labor*o ---
Kolekto de programoj kaj iliaj datumoj, traktata de la operaciumo kiel unu tuto. Kp procezo, tasko.
Angle: job
France: travail
Germane: Auftrag
Ruse: zadanie
1996-02-29
labor·plan·ad·o ---
La tuto de la funkcioj administrataj de operaciumo, celantaj aranĝi bon'ordan plenumon de la laboroj komisiitaj al komputilo, atentante la prioritatojn atribuitajn al tiuj laboroj kaj la disponeblajn risurcojn.
Angle: job scheduling
1996-02-29
labor·staci·o ---
Komputa sistemo, kutime konektita al komputila reto, konstruita por uzado en iu aplikkampo; kutime laborstacio estas pli povuma ol persona komputilo, precipe koncerne la grafikon, komputivon, plurtaskadon. Ekz-e, multaj sistemoj por komputilizita projektado.
Angle: workstation
France: poste de
travail
Ruse: raboĉaâ stanciâ
1996-02-29
lad(aĵ)o ---
Ĵargona vorto por mikroprogramo --- kp fer(aĵ)o.
Angle: firmware
1996-02-29
lambd·o, lambda [PIV] ---
Unu el la literoj grekaj, kies ĉeflitera formo estas uzata por signi vakuon, iam pli speciale: la vakuan vorton kontraste al la vakua aro (signata per traskrekita 0). Pri la etlitera formo vd lambdo-kalkulo.
Angle: lambda
Ruse: lâmbda
1996-02-29
lambd·o-kalkul·o, lambdo-notacio ---
Formala lingvo por prezenti kaj difini funkciojn, forte influinta la funkciajn programlingvojn, i.a. LISPon. Ĝi aperis komence de 1930-aj jaroj en verkoj de A. Church (Ĉurĉo) kiel rimedo por matematika difino de la koncepto de komputeblo.
Funkcion oni ofte difinas per esprimo (formulo, "termo") T(x), entenanta liberan variablon x. Nu, la tradicia "funkcia skribo" T(x) estas ambigua, ĉar ĝi povas simboli funkcion aŭ ties "valoron", la rezulton de ĝia apliko al la argumento x. Por klare indiki, ke temas pri la unua senco, ke la esprimon T oni rigardas funkcio de x, oni uzas "lambdo-esprimon" (LAMBDO x)T (en kiu x iĝas ligita variablo). Do, la difino de funkcio per egalaĵo, f(x)=T, ekvivalentas al la difino F=(LAMBDO x)T.
La esprimon (LAMBDO x)T oni rajtas rigardi operatoro ĵetanta esprimon T en funkcion. En matematiko tia operatoro nomiĝas "lambdo-abstraktaĵo"; en programlingvoj ĝi esprimeblas per funkcideklaro aŭ procedurdeklaro, en ALGOL, ankaŭ per speciala konverto ("procedurigo", angle "proceduring", de ALGOL-68; la pasigo per algoritmo de ALGOL-60).
Angle: lambda calculus
Ruse:
lâmbda-isĉislenie
1996-02-29
lanĉ·i, ekigi, ekruli, startigi ---
Igi komputilon plenumi programon, komenci procezon.
Angle: launch, trigger, run
Pole:
uruchomic´
Ruse: zapustití
1996-02-29
Tia trairo de grafeo, ke unue estas traktataj la verticoj situantaj pli proksime al la elira. Kontraste al la profundiĝema trairo, en kiu la vizititaj sed ankoraŭ ne eluzitaj verticoj estas stakigataj, en la larĝiĝema trairo tiajn verticojn oni registras en rektvica memoro. Ĉi tie estas koncerna Paskala algoritmo.
Angle: breadth-first search
1996-02-29
Neperkuta printilo uzanta laserradion por fari bildon kaj elektrostatike ĝin surpaperigi. Laseraj printiloj estas malbruaj kaj pli rapidaj ol la elektromeĥanikaj. Ili havas pli altan distingivon --- almenaŭ 300 dpi (ĉ. 12 rastrumerojn en 1 mm). Laseraj printiloj printas grafike kaj estas uzataj en la surtabla tipografio.
Angle: laser printer
Ruse: lazernyj printer
1996-02-29
Lateĥ·o, LaTeX ---
Makroopakaĵo, kiu estas kvazaŭ etendaĵo de Teĥo (TeX), programaro por komputilizita kompostado. Kompare kun Teĥo, Lateĥo disponigas oportunajn rimedojn por referencado al figuroj, tabeloj, strukturaj subdividoj (ĉapitroj, sekcioj ktp) kaj por komposta grafiko per la signoj de la tipara familio de Teĥo.
Jörg Knappen faris pakaĵon por uzi la Latinan-3an el Lateĥo. Ĝi haveblas ĉe http://vzdmzi.zdv.uni-mainz.de/~knappen/jk005.html.
Por uzi ĝin metu en la komencon de via teksto
\documentclass{article}
\usepackage[latin3jk]{inputenc}
Angle: LaTeX
1996-02-29
Latina-1 ---
En ISO 8859, la "Latina Alfabeto n-ro 1", unu el la sortimento de 8-bitaj ISO-kodoj, kiun ANSI akceptis estiel Usonan nacian normon; sekve, ĝi ankaŭ estas konata sub la nomo ANSI-kodo. Ĝi estas etendo de Askio, destinita por priservi la lingvojn "Nord-Eŭropajn", i.a. anglan, danan, ejran, Feroan, francan, germanan, hispanan, Islandan, italan, norvegan, portugalan, suoman, svedan.
Angle: ANSI code, Latin Alphabet No 1
France: alphabet latin n° 1
1996-02-29
Latina-3 ---
En ISO-8859, la "Latina Alfabeto n-ro 3", unu el la sortimento de la 8-bitaj ISO-kodoj, entenanta ĉiujn literojn de Esperanto. Ĝi estas etendo de Askio, destinita por priservi la lingvojn "Sud-Eŭropajn", i.a. afrikansan, anglan, Esperanton, francan, galegan, germanan, italan, Maltan kaj turkan. Tamen nur por la Malta kaj Esperanto ne ekzistas aliaj taŭgaj signaroj en la serio ISO-8859; ekz-e la turkoj preferas ISO-8859-9 (la Latina-5); malgraŭ tio Interreta dokumento RFC 1502 malrekomendas uzi la signarojn ISO-8859-4 kaj ISO-8859-4:
NOTE: The use of ISO 8859-3 and ISO 8859-4 is NOT recommended if
other possibilities exist.
...
In the context of generating X.400 GeneralText messages, the
following is recommended:
Sets in PossibleSets:
ISO-IR-6 Esc 28 42 (G0) US-ASCII, IA5, ISO646
ISO-IR-100 Esc 2D 41 (G1) ISO-8859-1 West Europe
ISO-IR-101 Esc 2D 42 (G1) ISO-8859-2 Central/Eastern Europe
ISO-IR-144 Esc 2D 4C (G1) ISO-8859-5 Cyrillic
ISO-IR-127 Esc 2D 47 (G1) ISO-8859-6 Arabic
ISO-IR-126 Esc 2D 46 (G1) ISO-8859-7 Greek
ISO-IR-138 Esc 2D 48 (G1) ISO-8859-8 Hebrew
ISO-IR-148 Esc 2D 4D (G1) ISO-8859-9 Turkish
The following multi-byte character sets are recommended:
ISO-IR-87 (Japanese JIS C6226-1983) Esc 24 29 42 (G1)
ISO-IR-149 (Korean KS C 5601-1989) Esc 24 29 43 (G1)
ISO-IR-58 (Chinese GB 2312-80) Esc 24 29 41 (G1)
It is a STRONG recommendation that character sets not listed above,
which do not add any new characters to the total set of characters
given by the character sets above, should NOT be used in X.400
interchange.
Se vi volas, vi povas sendi proteston al la aŭtoro, Harald Tveit Alvestrand.
Ling. Do, la plena nomo de la normo estas "La Tria Latina Alfabeto" (aŭ signaro); la neformalan mallongigon oni povus voĉlegi "Latina tri(a)".
Angle: Latin-3, Latin Alphabet No 3
France: alphabet latin n° 3
1996-11-03
Orda aro en kiu ajnaj du elementoj havas kaj supran, kaj suban limojn [Rei87]. Vd Bulea algebro.
Angle: lattice
Ruse: reŝëtka
1996-02-29
Operacio super bitĉenoj, malkomponebla en pli simplajn operaciojn, kalkulantajn ĉiun n-an biton de la rezulto per samnoma operacio super la n-aj bitpozicioj; ekz-e,
| nego | kajo | aŭo | disaŭo |
|---|---|---|---|
| 10011011 | 10011011 | 10011010 | |
| 10011010 | 00111101 | 00111101 | 00111101 |
| 01100101 | 00011001 | 10111111 | 10100111 |
Ling. Oni povus heziti pri la prefikso: ĉu preferindas pobita, disbita? Ni preferis laŭbitan, ĉar ĝi estas tute sekura (ekz-e, po- estus dubinda, ja laŭ PIV ĝi aplikeblas nur al numeraloj), rekte kopias la anglan "-wise", kaj havas paralelojn en laŭvice, laŭvorte, laŭmezure.
Angle: bitwise operation
Ruse: porazrâdnaâ
operaciâ
1996-02-29
Ĉe la aritmetikado en b-uma nombrosistemo super la entjeroj ne pli ol l ciferojn longaj, la laŭcifera komplemento de nombro n estas tia entjero ñ, ke n+ñ=b**l-1. Alivorte, n+ñ havas en ĉiuj ciferpozicioj la ciferon b-1, do la ciferoj de ñ kalkuleblas sendepende unuj je la aliaj (kaj eventuale, paralele). Vd komplemento ĝis unu, komplemento ĝis naŭ; kp ĝisbaza komplemento, komplementa prezento.
Angle: radix-minus-one complement
Ruse:
porazrâdnoe dopolnenie
1996-02-29
Maniero skribi aŭ legi datumon laŭ certa disciplino (ekz-e laŭ la ordo de la registrado, vd rektvica memoro). Kp atingomaniero, ajnvica atingo.
Angle: serial access, sequential access
Ruse: posledovatelínyj dostup
1996-02-29
Kopii aŭ movi datumon el malpli alta nivelo de la memorhierarkio al pli alta: el ekstera memoro en la ĉefmemoron, el la ĉefmemoro en procesoran reĝistron. Kp skribi.
Ling. Do, fake la verbo "legi" havas, kompare kun la komunlingva verbo, kroman komplementon:
legi ion el ie EN ION.
Angle: read, load
Ruse: ĉitatí, sĉityvatí
1996-02-29
1996-02-29
leg·o·sign·o [PIV] ---
En dialoga tekstotraktilo (redaktilo, foliumilo), rimedo ebliganta memorfiksi la kurantan pozicion por poste tien reven(ad)i.
Ling. La termino aludas legosignon en ordinara presita libro: "rubando, strio aŭ lateto, uzata por memorigi, kie oni haltis en la legado de libro" [PIV]. Evidente, legosigno uzeblas ne nur dum legado, sed ankaŭ dum redaktado.
Angle: bookmark
France: signet
Germane: Lesezeichen
Ruse: zakladka
1996-02-29
leg·u·mi·n·o ---
En distribua garnituro de
komputa produkto, nelonga teksta dosiero metita en la radikan dosierujon kaj entenanta resuman
priskribon de la produkto. Plej ofte ĝia nomo estas "legu.min" aŭ (angle)
"read.me" aŭ (france) "lisez.moi" ktp. §£
Ling. La vorto estas malofta ekzemplo de kunmetaĵo retenanta finaĵojn (kp "posteulo", "vivuo" kaj speciale, "neforgesumino").
Angle: README file
1996-02-29
En tradukilo, la simboltraktilo aŭ modulo destinita por fari la leksikan analizon.
Angle: lexical analyser, scanner
Ruse:
leksiĉeskij analizator
1996-02-29
Simboltraktado en tradukilo, celanta rekoni (identigi) en tradukata programo la simbolojn, precipe la ŝlosilvortojn, nomojn, literalojn kaj operacisimbolojn. Vd leksika analizilo.
Angle: lexical analysis, scan
Ruse:
leksiĉeskij analiz
1996-02-29
Ĉia algoritmo por aranĝi la datumanojn laŭ la leksikografia ordo.
Angle: lexicographic sort
Ruse:
leksikografiĉeskoe uporâdoĉenie
1996-02-29
leksikografi·a ord·o, alfabeta ordo ---
Estu datumtipo a kun strikta ordo "<"; sekvenco
x: TABELO [1..m] EL a
antaŭas sekvencon
y: TABELO [1..n] EL a
sse veras ajna el la tri kondiĉoj:
Rim. Tamen vd duliteraĵo.
Angle: lexicographic order
France: ordre
alphabétique
Pole: porza¸dek sl/ownikowy
Ruse: leksikografiĉeskij porâdok
1996-02-29
lepor'orel·o·j ---
Ĵargona nomo de dustreka rekta citilo, Askie 34 ("). Kp colsigno.
Angle: rabbit-ears
Ruse: lapki
1996-02-29
Letriks·o ---
Esperantigita nomo de malnova rezida programo por IBM-PC ebliganta al oni krei sian propran tiparon kajaŭ uzi ajnajn el 20 pretaj tiparoj por nadlaraj printiloj havantaj grafikan reĝimon. Normala linio estas printata en du iroj kun proporcia signoaranĝo (oni povas ŝalti ankaŭ egallarĝan aranĝon). La uzulo vokas Letrikson kun la nomo(j) de unu aŭ pluraj tiparoj. Letrikso sin instalas kaj redonas la stiradon al la operaciumo. Se oni mendas 7 tiparojn, tio okupas ĉ. 70 Kbajt da ĉefmemoro. Post la ŝargo oni povas printi laŭ la normala procedo, ankaŭ el multaj tekstaj redaktiloj (kiaj Word Star, WordPerfect). Dum longa tempo Letrikso estis uzata de multaj esperantistoj por krei kaj apliki siajn tiparojn kun la literoj de Esperanto.
Angle: Lettrix
1996-02-29
![[Suben]](bildoj/suben.gif)
![[Indekso]](bildoj/indekso.gif)
![[Instrukcio]](bildoj/kovrilo.gif)