[Supren][Indekso][Instrukcio]


liber·a variabl·o ---

Mat.: Variablo kiu en koncerna esprimo ne estas ligita variablo; ekz-e v en la esprimo

µx[r(x,v)=0]

Kp ligita variablo, malloka variablo.

Angle: free variable
France: variable libre
Ruse: svobodnaâ peremennaâ

1996-02-29


ligatur·o [PIV] ---

Libroj: Kombino de literoj kiu en bona tipografio estas prezentata per unu signobildo. Plej ofte estas provizataj ligaturoj por `fi', "fl", "ft". Iam ankaŭ kunmetitaj literoj (ekz-e la latina "ae", la germana sozo "ß" ktp).

Ling. PIV donas nur medicinan signifon de la vorto.

Angle: ligature
Ruse: ligatura

1996-02-29


lig·il·list·o ---

Datumstrukturo en kiu ĉiu ano havas ligilon (referencon) al la tujsekva ano (unudirekta ligillisto) aŭ du ligilojn referencantajn la ĵusantaŭan kaj la tujsekvan anojn (ambaŭdirekta ligillisto). En cikla ligillisto (ringa ligillisto) la lasta ano referencas la unuan; en sencikla ligillisto (rekta ligillisto) la lasta ano havas nulan referencon. Ligillistoj estas uzataj en fizika prezento (realigo) de liniaj listoj; ĉi tie estas ekzemplo de komputilan prezento per ligillistoj de la najbarmatrico de grafeo.

Angle: linked list
Ruse: cepnoj spisok

1996-02-29


lig·il*o [KKV] ---

Rimedo por konekti elementojn en datumstrukturo (ligillisto, hiperteksto), aŭ komandojnsubprogramojn. Estiel ligilo povas servi adreso (referenco), modifilo aŭ komando.

Vd ankro, referenco.

Angle: link
Ruse: svâzí

1996-02-29


lig·it·a variabl·o ---

Mat.: Variablo kiu en koncerna esprimo havas helpan rolon de interna parametro: iteracia nombrilo, kvantorhava variablo ktp; ekz-e x en la esprimo

µx[r(x,v)=0]

Kp libera variablo, loka variablo, propozicio.

Angle: bound variable
France: variable liée
Ruse: svâzannaâ peremennaâ

1996-02-29


likv·a·kristal·a ekran·o ---

Aranĝaĵo por bildigi signojn (ekz-e en poŝa kalkulilo) aŭ grafikaĵojn per molekuloj de neizotropa duonlikva substanco (havanta certajn ecojn de kristalo), aranĝataj per elektra kampo. Plej ofte likvakristalaj ekranoj estas unukoloraj.

Angle: liquid crystal display, LCD
Ruse: ĵidkokristalliĉeskij displej

1996-10-22


lim·nom·o ---

En konformiva tabelskemo de Paskalo, speco de formala parametro, indikanta la kurantan valoron de limo de parametra tabelo. En la korpo de sia proceduro aŭ funkcio limnomo aperas kiel nurlega variablo.

Angle: bound identifier
Ruse: identifikator granicy

1996-02-29


(1) lim*o ---

Mat.: "F estu orda aro. La supera (suba) limo de subaro P<=F estas supra (resp. suba) baro m tia, ke ne ekzistas supera (suba) baro pli malgranda (resp. granda) ol m. SeEN P, oni diras, ke m estas la maksimumo (minimumo) de P" [EKV]. Vd kompliko.

Angle: supremum; infimum
Ruse: graní

(2) lim*o ---

En programlingvoj, la pleja aŭ la malpleja valoro de numerebla tipo, precipe kiam temas pri subvariejo aŭ indiclimo de tabelo.

Angle: bound
Ruse: granica

1996-02-29


linear·a ---

"Mat.: 1 (Pri funkcio de unu aŭ pluraj argumentoj) Havanta la formon de unuagrada polinomo" [PIV].

Angle: linear
Ruse: linejnyj

1996-02-29


linear·a gramatik·o ---

Gramatika derivregulo estas lineara, se ĝia dekstra parto entenas ne pli ol unu sintaksan variablon. Senkunteksta gramatiko estas lineara, se ĉiu ĝia regulo estas lineara. Senkunteksta lingvo estas lineara, se ĝin generas lineara gramatiko. Ekz-e la lingvo

{ab, aabb, aaabbb, aaaabbbbb, ... anbn ... }

estas lineara (sed ĝi ne estas regula lingvo). --- Vd dekstre lineara gramatiko, hierarkio laŭ Ĉomski.

Ling. La epiteto lineara ŝuldiĝas al la ŝajna simileco de la derivreguloj de lineara gramatiko al la linearaj ekvacioj en matematiko.

Angle: (right-)linear grammar
Ruse: (pravo)linejnaâ grammatika

1996-02-29


linear·a ord·o, la unua ordo ---

La ordo O(x). Kp linia ordo.

Angle: linear order
Ruse: linejnyj porâdok

1996-02-29


linear·e bar·it·a aŭtomat·o ---

Aŭtomato en kiu la longo de la memorrubando estas barita per lineara funkcio de la longo de la eniga rubando. Tiu tipo de aŭtomato estas interesa plie el la teoria vidpunkto: la lingvoj akceptataj de lineare barita aŭtomato estas priskribeblaj per kuntekstohavaj gramatikoj.

Angle: linear bounded acceptor

1996-02-29


line·o [PIV] ---

Medio tra kiu la signaloj pasas de la sendilo al la ricevilo. Unu lineo servas por samtempe transsendi plurajn mesaĝojn, ĉiu el kiuj uzas apartan kanalon. Unu lineo povas havi multajn kanalojn.

Angle: line
Ruse: liniâ svâzi

1996-02-29


lingv*o ---

"3 Ĉio, kio servas por esprimi pensojn aŭ sentojn ... la algebra lingvo" [PIV].

En matematiko "lingvo" praktike sinonimas kun kalkulo. En komputiko oni kutimas kontrastigi lingvojn naturajn kaj artefaritajn, kun tradicia rezervaĵo, ke [IFIP71]

la distingo estas nepreciza ĉar unue, ekzistas inventitaj "naturaj" lingvoj (ekz-e Esperanto), kaj due, iuj artefaritaj lingvoj estas, almenaŭ parte, nenio plia ol tre formaligitaj naturaj lingvoj.

Evidente, en Esperanto mem ni ne povas esti tiom malzorgemaj pri la epiteto kiu misprezentas Esperanton; tial necesas precizigi la klasifikon.

La deveno de lingvo (natura, "sovaĝa" kontraste al artefarita, "kultura") propre ne koncernas komputikon.

La lingvojn misnomatajn artefaritaj oni povus pli trafe nomi formalaj lingvoj. Dum longa tempo tiu termino estis rezervita por sintakse formalaj lingvoj (ĉar la semantika aspekto longe restadis netuŝita); nuntempe tia limigo ŝajnas arkaikiĝinta; do, al tiu klaso apartenas ĉiuj programlingvoj, ĉar la lingvo komprenata de maŝino ĉiam estas formala (la maŝino ĝin interpretanta prezentas ĝian formalan difinon).

La klaso de neformalaj lingvoj estas tro larĝa, do laŭbezone oni povas precizigi: la homaj lingvoj (anstataŭ "naturaj lingvoj"); inter ili estas loko kaj por la angla, kaj por Esperanto. Tiaj lingvoj interesas artefaritan intelekton; en la tradicio de Esperanto la uzado de la termino atesteblas per la artikolaro "Kibernetiko de la homa lingvo kaj aliaj internacilingvaj aktoj de la IX-a Internacia Kongreso de Kibernetiko", Budapest--Paderborn, 1981.

Angle: language
Ruse: âzyk

1996-02-29


lingv·o·iteraci·o ---

Operacio super formala lingvo, kiu el lingvo L faras la lingvon

L* = {""} + L + LL + LLL + LLLL + ...

(fermo de lingvopotencigo, vd ĉe regula esprimo). Iam oni ankaŭ konsideras la "strikte pozitivan" lingvoiteracion

L+ = L + L² + L³ + ...

(angle "Kleene plus"). Oni ankaŭ povus difini lingvoiteracion kiel fermon de kroĉo super L --- kroĉfermon.

Priskribante la sintakson de programlingvo oni nun preferas signi la iteracion per vinkuloj, ekz-e

   nomo = litero {litero|cifero}.

Angle: Kleene closure, Kleene star, star closure, iteration

1996-02-29


lini·a list·o ---

Datumstrukturo kiu estas sekvenco de ajnaj datumanoj, datumtipo kies ĉefa struktura principo estas linia (t.e. unudimensia, kp linia ordo) aranĝo de la elementoj.

Linia listo aperas kiam temas pri finia sekvenco varilonga, ebliganta fari intermetojn, forprenojn, diversajn serĉojn. Ekz-e povas temi pri atendovico de laboroj en operaciumo, eventuale kun speciala atento al ilia prioritato.

Ankaŭ en la tekstoprilaboro oftas listoj, ekz-e, en la Paskalaj frazoj:

   VAR x, y, z: reela;        {la nomlisto "x,y,z"}
   p(x,A[i,j,k+1],b,c);       {la faktaj parametroj, la indicoj}

La funkcia specifo de linia listo inkludas fikcian elementon NUL kaj la funkciojn:

y=sek(x,l)
la tujsekva postanto y de la elemento x en la listo l, aŭ NUL, se tia postanto malestas;
l'=enmetu(x,z,l)
enlistigo de x antaŭ z EN l, aŭ en la finon de la listo, se z=NUL;
l'=forprenu(x,l)
la listo l sen la elemento x;
y=unua(l)
la komenca elemento de l.
Krom la ĵus indikitajn, la plej gravaj aplikaj operacioj farataj super liniaj listoj inkludas la sekvajn: Por la fizika prezento de linia listo oni povas konsideri
  1. koneksan prezenton per vektoro, aŭ
  2. ligilliston.
La unua havas evidentajn avantaĝojn (rapida atingeblo, kompakteco), sed ankaŭ kaŭzas gravajn problemojn: la elementoj de la linia listo devas esti samtipaj (aŭ almenaŭ egallongaj), kaj enmeto aŭ depreno necesigas movadon de la elementoj; fakte, enmeto povas necesigi rekreon de la vektoro en ĝia memor'areo.

Angle: linear list

1996-02-29


lini·a ord·o ---

Tia ordo "<", ke ajnaj du objektoj estas kompareblaj --- aŭ simbole, por ajnaj a, b veras

a=b AŬ a<b AŬ b<a

Kp lineara ordo.

Angle: linear ordering
Ruse: linejnoe otnoŝenie porâdka

1996-02-29


lini·fald·o [Jel] ---

Se teksta redaktilo estas en la linifalda reĝimo, enigata vorto transironta la dekstran marĝenon aŭtomate trafas en la komencon de la sekva linio.

Angle: line wrap, word wrap
Germane: Textumlauf
Ruse: zavorot strok

1996-02-29


lini·fin·il·o ---

En teksto, finilo indikanta linifinon. Ofte uzataj linifiniloj estas la ĉaretreveniga stirsigno (Askie 13, uzata ekz-e en Unikso) aŭ la duopo (ĉaretreveno, liniavanco), deksesume 16uD0A (ekz-e en MS-DOS). En la signoĉenoj de C, linifinilo prezenteblas per \n, en Paskalo linifinilon registras la praproceduro skribuLin.

Angle: end-of-line marker, line separator

1996-02-29


lini·fin·o ---

La stato estiĝanta dum legado de teksta linio, kiam ties fino estas legata. En Paskalo disponeblas la prafunkcio liFin: por teksta dosiero d ĝi indikas, per Bulea valoro, ĉu linifino estas atingita; se liFin(d) veras, d@ staras sur la linifinilo, sed d@ liveras spaceton.

Angle: end of line
Ruse: konec stroki

1996-02-29


(1) lini·o ---

Ano de teksto, kaj speciale, baza rikordo de teksta dosiero; "serio da vortoj, skribitaj aŭ presitaj laŭ difinita direkto: ĉiu paĝo havas tridek liniojn; la linioj de la ĉinaj libroj estas vertikalaj" [PIV]. Analogie: linio de ekrano, de printaĵo, de matrico (kp horizontalo).

Angle: line
Germane: Zeile
Pole: wiersz
Ruse: stroka

(2) lini·o ---

Grafika elemento de ekrana bildo, "unudimensia kontinua aro da punktoj" [PIV] (streko, kurbo).

Angle: line
Germane: Linie
Pole: linia
Ruse: liniâ

1996-02-29


lini·paŝ·o ---

Libroj: Vertikala distanco inter la referencaj niveloj de tujsekvaj linioj.

Rim. Oni ne konfuzu linipaŝon kun la interlinia spaceto (nocio parenca sed eksmoda).

Angle: baseline skip; leading

1996-02-29


LISP ---

Ĝeneralcela programlingvo bazita sur la koncepto de listo; ĉiujn objektojn de LISP, kaj programojn, kaj datumojn, oni povas trakti kiel liston. Aliaj karakterizaĵoj: dialoga reĝimo, kombinanta tradukadon kaj interpretadon, funkcia stilo de programprezento.

1996-02-29


list*o [Pfei] ---

Estu A aro de iaj objektoj; listo de objektoj el A estas:

Oni rajtas rigardi la listojn speciala kazo de arboj; tiusence listo estas ĝeneraligo de la nocio pri linia listo, proksimume kiel la nocio de objekto dudimensia estas ĝeneraligo de la nocio pri objekto unudimensia. Listoj estas oportuna instrumento por prezenti "tre profund-strukturajn sciojn", kiel tiuj uzataj en la diversaj branĉoj de la artefarita intelekto: simboltraktado, aŭtomata teorempruvado, analizo de la homa lingvo, programado de robotoj ktp. Listo estas baza nocio de LISP.

Angle: list
Ruse: spisok

1996-02-29


liter*a ---

Kiu estas litero aŭ konsistas el literoj.

Angle: alphabetic
Ruse: bukvennyj

1996-02-29


literal·o [KKV], evidenta konstanto ---

En programlingvo, tia maniero simboligi konstanton, ke ties valoro estas kalkulebla rekte el la simbolo mem, sen apliko de deklaro (kp nomhava konstanto); alivorte, literalo estas simbolo, kiu "laŭlitere" prezentas "sin mem", kiu estas "memevidenta konstanto". Ekz-e, en la frazo

SE x<>0.0 TIAM x:=1.0/x ALIE skribu('eraro');

la simboloj 0.0, 1.0 kaj 'eraro' estas literaloj.

Angle: literal, manifest constant
Ruse: literal, samoopredelënnaâ konstanta

1996-02-29


liter·cifer·a ---

Kiu estas literocifero aŭ kiu konsistas el literoj aŭ ciferoj (ekz-e litercifera ĉeno) aŭ estas destinita por prezenti literojn aŭ ciferojn (litercifera kodono, vidigilo).

Angle: alphanumeric
Ruse: bukvenno-cifrovoj

1996-02-29


liter*o ---

Signo, al kiu la gramatiko de lingvo (homa, programada aŭ alia) atribuas la sintaksan kategorion litero. Ekz-e, en programlingvo tio gravas por difini, ĉu la koncerna signo rajtas aperi en nomo. Kutime la aro de la literoj (alfabeto) entenas la literojn anglajn, depende je la lando ĝi povas enteni ankaŭ la literojn de la nacia alfabeto (ekz-e la rusajn); ofte ankaŭ kelkaj specialaj signoj estas rigardataj litero (ekz-e la substreko en ADA; tio ebligas la uzon de nomoj kia nombrodeaperoj ktp). En la Eŭropaj alfabetoj ĉiu litero kutime havas du formojn, ĉeflitero kaj etlitero; multaj programlingvoj havas specialan prafunkcion, kiu ĵetas la etliterojn sur la respektivajn ĉefliterojn, kaj lasas senŝanĝaj la signojn neliterajn.

Kompreneble, esperantigita programlingvo, kia estas Paskalo, devas disponigi al la uzulo la plenan sortimenton de la literoj de Esperanto; tial la koncerna difino devas aspekti jene:

   litero = "a"|"b"|"c"|"ĉ"|"d"|"e"|"f"|"g"|"ĝ"|"h"|"ĥ"|
            "i"|"j"|"ĵ"|"k"|"l"|"m"|"n"|"o"|"p"|"q"|"r"|
            "s"|"ŝ"|"t"|"u"|"ŭ"|"v"|"w"|"x"|"y"|"z".

(Estas suspektinda koincido, ke tiu kunfandita alfabeto nombras ĝuste 32=2**5 literojn!)

Al tiu aro individuaj realigoj rajtas aldoni la ĉefliterojn, sed laŭ la tradicio de PASCAL, en la nomoj ili estas samsignifaj kun la responda etlitero.

Vd diakritilo, duliteraĵo.

Angle: letter
Ruse: bukva

1996-02-29


liter·o·j angl·a·j ---

La 26 literojn ABCDEFGHIJKLMNOPQRSTUVWXYZ, plej ofte uzatajn en komputiko, estus racie nomi anglaj: la angla lingvo uzas ĝuste tiun sortimenton, ne pli larĝan (kiaj estas la germana aŭ la franca), kaj sen mankoj (kp literoj latinaj).

Angle: English letters, English alphabet
Ruse: anglijskie bukvy, latinskij alfavit

1996-02-29


liter·o·j Ciril·a·j, azbuko ---

Aro de literoj apartenantaj al kirilico kaj al diversaj alfabetoj el ĝi devenintaj; i.a. literoj rusaj, bulgaraj, serbaj, bjelarusaj, ukrajnaj, uzbekaj. Relative kompletajn kolektojn disponigas okbita ISO-kodo (ISO 8859--5, nur por la modernaj slavaj lingvoj, sen atenti la lingvoj tjurkajn, uralajn k.a.; estas samsignara aranĝo de KOI-8) kaj precipe la Cirila bloko de Unikodo.

Angle: Cyrillic letters
Ĉeĥe: azbuka
Germane: Asbuka
Ruse: kirilliĉeskie bukvy

1996-10-12


liter·o·j de Esper·ant·o ---

Ilin ĉiujn entenas testaj frazoj:

Hekatombaj basŝafoj, ĝue zorgu pri viaj ĉiuĵaŭdaj ĥorlecionoj! [M. Rauhamaa]

Eble ĉiu kvazaŭ-deca fuŝĥoraĵo ĝojigos homtipon? [M. van Oostendorp]

Cetere, per la ĉapeloj de sia alfabeto Esperanto defias la profesian kvalifikon de la presistoj, komputikistoj kaj poŝtistoj. Unujn esperantistojn tio incitas, aliajn, ekscitas kaj entuziasmigas. Ĉiel ajn, temas pri afero grava por nia kulturo.

Jen estas du vortoj, kiuj entenas ĉiujn ĉapelhavajn literojn:

Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde. [M. Weichert]

La literoj de Esperanto estas agnoskitaj en internaciaj normoj Latina-3, Unikodo, MIME, kiujn oni laŭeble obeu. Tiuj normoj (precipe Unikodo) principe solvas la problemon.

Estas pluraj tekstaj redaktiloj, disponigantaj sian manieron prezenti la supersinitajn literojn. Vd Ĉapelilo, WordPerfect.

[Detaloj]

Angle: Esperanto letters, esperantic letters
Ruse: bukvy èsperanto, èsperantskie bukvy

1996-02-29


liter·o·j grek·a·j ---

La literoj grekaj disponeblas en la okbita ISO-kodo ISO-8859-7 kaj la Greka Kodbloko de Unikodo (14u370..16u3FF; ankaŭ la koptajn literojn Unikodo rigardas "grekaj").

[Detaloj]

Angle: Greek letters
Ruse: greĉeskie bukvy

1996-04-13


liter·o·j hebre·a·j ---

Jen estas iliaj nomoj laŭ la Londona Biblio:

alef, bet, gimel, dalet, he, vav, zain, ĥet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, sameĥ, ain, pe, cadi, kof, reŝ, ŝin, tav

Ili disponeblas en la okbita ISO-kodo ISO-8859-8, en Unikodo la kodon-intervalo 16u580..16u5F5.

Angle: Hebrew letters
Ruse: evrejskie bukvy

1996-02-29


liter·o·j latin·a·j ---

Komunlingve oni nomas tiel literojn de la alfabetoj devenantaj el la latinlingva alfabeto, eĉ tiujn, kiuj aperis relative malfrue aŭ eĉ post la falo de Romio (ekz-e vd Latina-3, dorno, edo, la Eŭrope Latina Bloko de Unikodo). Nur tre malfrue la romianoj elpensis la diakritilon (trastrekon), kiu ebligis distingadi la voĉan G [g] disde la senvoĉa C [k]; U kaj V, I kaj J estis ne 4 diversaj literoj, sed du paroj de grafikaj varioj de 2 literoj; la litero Z kiu komence havis tiun saman signifon, kiel en Esperanto, malaperis el inter la literoj latinaj post ol la sono z iĝis r (ĉ. 350 a.K.) kaj reaperis en la epoko de Sullo fine de la alfabeto, kun la greka Y. Nur en la 10-a jc aperis vuo (W). Kp literoj anglaj.

Angle: Latin letters
Ruse: latinskie bukvy

1996-04-07


liter·o·j Malt·a·j ---

[Maltaj 
literoj] Tiuj literoj eble estas interesaj por la esperantistoj, ĉar ilin disponigas tiu sama normo "Latina-3", kiu entenas la literojn de Esperanto.

Angle: Maltese letters
Ruse: Malítijskie bukvy

1996-10-28


liter·o·j rus·a·j ---

La 33 el la literoj Cirilaj, uzataj en la moderna rusa skribo.

Por la rusaj terminoj ĉi tiu leksikono uzas la kodon KOI-8 aŭ (se vi legas en la Latina-1 aŭ en la Latina-3) specialan transskribon:

[Detaloj]

Angle: Russian letters
Ruse: russkie bukvy

1996-10-28


liter·um*il·o ---

Programo kontrolanta ortografion de homlingva teksto. Ofte literumilon disponigas verkilo, i.a. (por Esperanto) la Ĉapelilo.

Angle: speller, spelling checker
Ruse: sredstvo orfografiĉeskogo kontrolâ

1996-02-29


liv·a korn·o, malakuto ---

La supersigno ` (ekz-e en la franca à), la norma signifo de la kodono 96 en Askio; kp malapostrofo, dekstra korno, diakritilo.

Liva korno povas indiki malakutan akcenton (en la klasika greka), malantaŭan prononcon de vokalo (franca à) ktp.

Angle: grave accent, backtick

1996-04-07


liv·em·ig·o ---

Ĝisrandigo liven (maldekstren), aranĝo kiu lasas malglata la dekstran randon de la teksto; ekz-e, la teksto de ĉi tiu artikolo montras livemigon, ĝiaj linioj estas livemaj, ĝi havas hirtan dekstron.

Angle: flush left, ragged right, left alignment
Ruse: vyklûĉka vlevo

1996-02-29


liver*aĵ·o ---

Valoro kiun funkcio aŭ funkcivoko liveras estiel sian rezulton.

Angle: yield, value returned
Ruse: vydaĉa, rezulítat

1996-02-29


liver*i ---

Certaj programlingvaj frazoj (precipe la funkcivokoj, sed en iuj lingvoj --- ekz-e en ALGOL, C --- ankaŭ kondiĉaj kaj iuj aliaj frazoj) produktas valoron, senpere uzeblan en la esprimo, kies parto estas la koncerna frazo; tiam oni diras, ke la frazo liveras la valoron (sian rezulton).

Angle: yield, return (value)
Ruse: vydatí

1996-02-29


liver·tip·o ---

La tipo de liveraĵo (rezulto de funkcio). En Paskalo ĝi estas specifenda en funkciĉapo.

Angle: result type
Ruse: tip rezulítata

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]