[Indekso][Instrukcio]


Surogataj prezentoj por la literoj de Esperanto

Antaŭ ol prezenti la plej ofte uzatajn sistemojn, ni konsideru plurajn karakterizaĵojn, atentindajn ĉe aprezado de tiuj sistemoj.
I. Inversigeblo
la transskribo estu unusence malĉifrebla per laŭeble formala procedo (algoritmo).
II. Disponeblo
la signoj de la kodanta alfabeto estu disponeblaj al sufiĉe granda grupo de la uzantoj; ideale estus ĉion esprimi nure per la 7-bita Askio.
III. Akcepteblo
la transskribo ne uzu signojn, kiuj povas havi specialan funkcion (ekz-e oni ne uzu stirsignojn, kio malfaciligus datumtransmeton --- tial malrekomendindas la Askiaj kodonoj 0--32; neliterajn signojn, kio malebligus la uzon de la transskribo en identigiloj).
IV. Estetiko kaj legeblo
la transskribo estu facile legebla per "la nuda okulo" kaj ne tro deviu de la internacia signifo de la uzataj signoj.
V. Ŝparemo
la transskribo estu laŭeble kompakta kaj rapide traktebla.
VI. Pounua interrespondo
--- oportunas por iuj algoritmoj; ekz-e ĉe alkadrigo de teksto, aŭ se oni uzas funkcion, liverantan la komencliteron de vorto (se la litero estas transskribita per "^s" aŭ per "s^" aŭ per sx, oni riskas ricevi nur "^" aŭ "s", kio estus eraro). Same dezirindus havi majuskligan funkcion.
VII. Plurlingvismo
en iuj tekstoj oni bezonas literojn de diversaj naciaj alfabetoj samtempe kun tiuj de Esperanto (ekz-e en vortaro, lernolibro, por dokumenta indiko de la propraj nomoj, en alilingvaj citaĵoj ktp).
Tiuj postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj, kaj ilia rolo varias en diversaj aplikoj; tial ni havas diversajn sistemojn:

   -----------------------------------------------------------
   Esperante   | ĉ | ĝ | ĥ |ĵ | ŝ  |  ŭ  | eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde
   ------------+----------------------------------------------
   1) ch-stile |ch | gh| hh|jh| sh |  u  |ehhoshangho chiujhaude
   2) c>-stile |c> | g>| h>|j>| c> |  u> |eh>os>ang>o c>iuj>au(de
   3) c^-stile |c^ | g^| h^|j^| c^ |  u^ |eh^os^ang^o c^iuj^au^de
   4) ^c-stile |^c | ^g| ĥ |^j| ^c | ^u  |e^ho^san^go ^ciu^ja^ude
   5) cx-stile |cx | gx| hx|jx| cx |w, ux|ehxosxangxo cxiujxauxde
   6) cx-stile |cx | gx| hx|jx| cx |w, ux|ehxosxangxo cxiujxavxde
   7) xyq-stile|cc | q | x |y | ss |  w  |ssanqiqo,   kawccuko

1) La transskribo Fundamenta

aperis jam en la "Unua Libro", kaj oficialiĝis en la "Fundamento": oni anstataŭigas la ĉapelon je h metata post la bazan literon. Tiu solvo estas la plej naturisma kaj konforma al (IV); ekz-e charlatano, shipo; malpli bone aspektas ghentila, ghis ktp, kie h esprimas ĝuste la malon de sia rolo en la itala kaj franca; sed tion sekvigas la sistememo, kiu ja ankaŭ estas afero estetika. Tamen la plej grava malavantaĝo de la Fundamenta transskribo estas la manko de inversigeblo (I):

senchava, flughaveno, longhara, vojheĝo, seshora

ktp postulas kroman dividstrekon --- aŭ iĝas konfuzeblaj kun

senĉava, fluĝaveno lonĝara, voĵeĝo, seŝora.

Tamen dividstreko probable ne estus uzebla en la nomoj propraj: ĉu oni skribu Waring-hien, Eic-h-holz ktp?

2) La transskribo c>-stila

estas speciala kazo de la askiigo prezentita en la Sud-Eŭropa tabelo. Ĝi estas interesa en mikslingvaj kuntekstoj, sed por prezenti ĉeftekston en Esperanto ĝi ne estas oportuna.

3) La transskribo c^-stila

ŝovas la ĉapelon post ĝian literon; la postuloj (I, II, V) estas plenumitaj, sed ne (III) --- ekz-e, en PASCAL kaj en C la ĉapelo estas operacisimbolo, do neuzebla en nomoj. Ankaŭ estetike (IV) la dishakitaj vortoj kia "s^ang^ig^i" aspektas aĉe. Konsiderinda avantaĝo de tiu maniero estas, ke en la tre disvastigita Usona versio de ISO-kodo (Askio) la ĉapelo situas post ĉiuj ĉefliteroj; do, la c^-stila transskribo konservas la ĝustan alfabetan ordon, kio estas utila por kelkaj aplikoj (ekz-e, por la kompilado de leksikonoj; tamen oni ne forgesu majuskligi ĉiujn literojn de la komparataj vortoj). Tia transskribo estas oportuna por Letrikso kaj similaj sistemoj, kie la supersigno estas atendata post la litero, ekz-e "c^^".

4) La transskribo ^c-stilaj

ŝovas la ĉapelon maldekstren de ĝia litero; la mankoj estas tiuj samaj, kiel en la ĵusa kazo, kvankam la antaŭmetita ĉapelo havas plurajn avantaĝojn: la tajpistoj estas kutimiĝintaj tajpi la diakritilojn (situantajn sur la senpaŝaj klavoj) antaŭ la litero; komence de la vorto, ekz-e en "^sanco", la deŝovita ĉapelo iom malpli ŝokas la okulon; kaj plej grave, tia transskribo taŭgas por la vaste uzataj kompostiloj Teĥo kaj Lateĥo (vd Teĥan makroon). Por ankoraŭ malpliigi la malagrablan efekton de dishakado iuj uzas "<" anstataŭ la ĉapelon: "<san<gi<go, ka<u<cuko". --- En pres'arto la ^C-stilo povus solvi la problemon pri majuskloj, ja ilia ĉapelo normale postulas kroman interlinian nivelon:
^Ciu ĉapelita ĉeflitero havu la ĉapelon ŝovita antaŭen. ^Ciu etlitero retenu la ĉapelon surkape. ^Sovu la ĉapelon de ĥ super ĝian genuon.

(La ĉefliteroj normale aperas vortkomence, do la malagrabla dishakado maloftas; similan sistemon uzas la grekoj.)

5,6) La transskribo x-stila (cx-stila)

similas la Fundamentan, sed anstataŭ hon oni uzas ne-Esperantan literon x (kaj eventuale w). Tiu stilo plenumas ĉiujn postulojn, escepte la estetikan (IV): la kunmetaĵoj

cx, gx, jx, sx

aspektas tre nekutime. Sed ĝuste tiu ekzoteco estas avantaĝo: ni ne konas nacian lingvon, en kiu tiaj kombinoj estus uzataj (escepte la Romajn numeralojn kun CX=110), sekve tiu sistemo rekomendindas kiam oni bezonas trakti mikslingvan tekston (ekz-e, prozo en Esperanto kun citaĵoj el la franca); bedaŭrinde, kaj aw, kaj ux estas tre eblaj en la naciaj lingvoj (ekz-e la anglaj "law, auxiliary", la franca "beaux yeaux"). Oni povus uzi ŭ="vx", aŭ duobligi ĉiujn fonttekstajn iksojn (kiel oni faras pri la citilo en programlingvaj signoĉenoj).

Alia avantaĝo de x-stilo estas, ke la leksikografia ordo, kiun ĝi estigas, preskaŭ ideale respondas al tiu de Esperanto:

aj, ajl, ajn, ajug, ajut, ajx, ajxur...

Kp tiujn samajn radikojn en la h-stilo:

aj, ajh, ajhur, ajl, ajn, ajug, ajut.

Pro tiu eco la x-stilo estas speciale rekomendinda por perkomputila kompilado de vortaroj. (La ordo estas preskaŭ, ne tute tiu de Esperanto, ĉar post x situas ankoraŭ unu nia litero, z. Sekve imageblas la kombinaĵoj

cz, gz, hz, jz, sz

kiuj rompas la ordon: miszorgi, frekvenczono, viczebro; tiel anstataŭ la ordo ŝargzono, ŝarĝzono rezultas sxargxzono, sxargzono.)

7) La transskribo xyq-stila

uzas ne-Esperantajn literojn [Gocs85]. Bedaŭrinde, en la universale disponebla literaro estas nur 4 tiaj kromliteroj, sekve por 2 literoj de Esperanto necesas trovi alimanieran prezenton. Do, la postuloj II kaj III estas plenumitaj, la postuloj I, VI, VII --- ne, pri V kaj VI oni juĝu laŭ sia gusto. Certe mankas inversigeblo (I); ekz-e en

transskribo, kirasssranko, misssanco, vicccefo.

Evidente, por diversaj aplikoj oni havos malsamajn preferojn. Eĉ en unu sama fontteksto de ĉi tiu Leksikono ni uzas unu sistemon por la proza parto, kaj alian en la "Askiaj" programfragmentoj.

Vd ankaŭ [FU92, Weichert87].

Rim. Kvankam tio ne rilatas rekte al komputiko, jen kiel aspektas la supersignitaj literoj en la "Esperanta Morsa Kodo":

   ĉ  - . - . .
   ĝ  - - . - .
   ĥ  - . - - .
   ĵ  . - - - .
   ŝ  . . . - .
   ŭ  . . - -


[Indekso][Instrukcio]