[Indekso][Instrukcio]


Transskribo de la literoj rusaj

Estas pli ol 20 manieroj latinigi rusajn tekstojn. Unu el ili (preskaŭ nekonata en Rusio) estas normo de ISO:
ISO 9-1986 (E). Documentation --- Transliteration of Slavic Cyrillic characters into Latin characters. 1986-09-01.

Ni ne povis konsulti ties duan eldonon:
ISO 9:1995 (E). Information and documentation --- Transliteration of Slavic Cyrillic characters into Latin characters. --- Slavic and non-Slavic languages. Edition: 2 (monolingual). --- 13 p.

En ĉi tiu verko ni uzas esence similan transskribon, adaptitan al la signaro Latina-3. La ĉi-suba tabelo prezentas literojn rusajn en la klasika fasono, en kursivo, en nia transskribo per la Latina-3 (la kolumnoj "l3") kaj en la ISO-transskribo:

[Tabelo 
kaj ĉiuliteraĵo]

La teksto sub la tabelo konsistas el telegrafa testo, entenanta preskaŭ ĉiujn literojn rusajn, krom la literojn ë kaj ì (kiujn la telegrafo ial ignoras); ilin prezentas la sekva vorto (sìëm, "depreno").

La rusaj esperantistoj plej ofte uzas pli fonetikan transskribon:

e=je ; ë=jo ; ç=ŝĉ ; ì=' ; í=j ; è=e ; û=ju ; â=ja

Tio donas tre proksimuman ideon pri la fonetika valoro de la rusaj literoj (atentu, ke en tiu sistemo la litero "j" post konsonanto plej ofte indikas nur ties moligon: en Vanja, bitj, menju respondaj al niaj Vanâ, bití, menû, tute ne estas fonetika [j]; sed silabkomence "j" efektive estas prononcata: linija, jug --- kp niajn liniâ, ûg).

Por ebligi la uzon de rusaj variablo-nomoj en ne-asimilita programlingvo mi iam proponis askiigon per nuraj literoj anglaj:

Pokrovskij S. B. Ob izobraĵenii russkiĥ tekstov latinskimi bukvami. // Programmirovanie. 1978. N-ro 1. P. 64-73.

Tiu sistemo kunhavas la komunaĵon de la du supraj transskriboj, krom j. Por la prezento de la ceteraj literoj rusaj estas du stiloj: unu kompleta (dulitera), kaj unu reduktita (kunteksta). En la kompleta stilo la sekvaj kombinoj respondas transskriboj per la Latina-3:
ë
jo
ĵ
zh
j
ji (kp í)
ĥ
q (kp la transskribon de esperantlingva ĥ en Ĉapelilo)
ĉ
ch
ŝ
sh
ç
x (kp la transskribon ĉinan)
ì
yh
í
jh (kp j)
è
eh
û
ju
â
ja
La reduktita stilo tre similas la stilon de la rusaj esperantistoj: en ĝi oni povas redukti ji jh al simpla j se respektive Do, la ekzempla teksto en tiu transsliterado aspektas jene:

V chaxaq juga zhil-byl citrus - da, no faljshivyj ehkzempljar. Syhjom.

La artikolo entenas programeton por aŭtomata rerusigo de tiel transliteritaj tekstoj; fojfoje ĝi estas uzata en retpoŝta komunikado per 7-bita Askio. Tamen en la nuna eldono de la Komputika Leksikono, konsiderante disponeblon de la 8-bita Latina-3, ni preferis fari pli simplan senkuntekstan sistemon kun pounua interrespondo.


La kodo KOI-8

Ĝi entenas Askion kaj la literojn rusajn; se vi bezonas kromajn literojn de aliaj slavaj alfabetoj Cirilaj, vd ISO-IR-111 ĉe ECMA-registro, kiu konformas al KOI-8 en la literaj zonoj:

[Signaro ISO-IR-111]

El ĉiuj kodoj por la literoj rusaj, la kodo KOI-8 estas la plej askieska: en ĝi la literoj rusaj okupas la kodpoziciojn, simetriajn al siaj ekvivalentoj latinaj (laŭ transskribo pola-germana); tamen la rusaj ĉefliteroj sekvas la etliterojn.

Ekz-e la rusaj aA havas la kodonon 16uC1, 16uE1 --- kp la Askiajn Aa ĉe resp. 16u41, 16u61; la rusaj vV situas ĉe 16uD7, 16uF7 --- kp la Askiajn Ww (kun la aldono de la oka bito, t.e. plus 16u80). Tio neniel respondas al la ordo de la rusa alfabeta (la unua rusa litero en KOI-8 estas ne A sed û), tamen eĉ post la amputo de la 8-a bito la Askia teksto restas iel-tiel legebla. Ekz-e la ĉi-supra modela frazo iĝas

v ^A]AH JUGA VIL-BYL CITRUS - DA, NO FALX[IWYJ \KZEMPLQR. s/#OM.

Tial oni iam nomas la kodon RUSCII :-)

Tre kompletan TTT-paĝon http://www.nagual.ru/~ache/koi8.html pri KOI-8 verkis angle Andrey A. Chernov (Andrej Ĉernov).

La ĉefaj normigaj dokumentoj pri KOI-8:

Testo pri maltranskribo (por la KOI8-reĝimo):

V ĉaçaĥ ûga ĵil-byl citrus --- da, no falíŝivyj èkzemplâr. Sìëm.
V ĈAÇAĤ ÛGA ĴIL-BYL CITRUS --- DA, NO FALÍŜIVYJ ÈKZEMPLÂR. SÌËM.


[Indekso][Instrukcio]