[Supren][Indekso][Instrukcio]


(1) logik*a ---

Vd Bulea.

Angle: logical, Boolean
Ruse: logiĉeskij, Bulev

(2) logik*a ---

Konsiderata plie el la vidpunkto de la aplikeblaj operacioj, sen speciala atento al la detaloj de fakta realigo.

Ling. "Virtuala" kutime implicas pli altan gradon de abstrakto; "abstrakta" apartenas plie al programkonstruado kaj teoria komputiko, ol al priskriboj de programfunkciado.

Angle: logical
Ruse: logiĉeskij

1996-02-29


logik·a element·o ---

Cirkvito en kiu la rilato inter la eniraj kaj eliraj signaloj estas esprimebla per Buleaj operacioj. Speciale menciindas elemento "ne", elemento "kaj", elemento "aŭ", malaŭo, malkajo.

Ling. Kp pordo.

Angle: gate, logic element
Germane: Gatter
France: porte
Ruse: ventilí

1996-02-29


logik*o ---

  1. Bazaj principoj kaj aplikoj de la matematika logiko, ŝalt'algebro kaj aliaj parencaj metodoj koncernantaj komputadan ekipaĵon.
    Formala logiko, logistiko [PIV]
    studo pri la strukturo kaj formoj de valida rezonado sendepende je la signifo de la uzataj terminoj.
    Matematika logiko
    studo pri formala logiko kaj pri la fundamento de matematiko per sistema uzado de formala simbolaro (lingvo) evitanta la ambiguon kaj malprecizon de la homa lingvo.
  2. Cirkvitaro.
  3. Algoritmo.
Angle: logic
Ruse: logika

1996-02-29


LOGO ---

Tre simpla programlingvo, aperinta en 1971, uzata en la instruado de matematiko al infanoj de la antaŭlerneja kaj elementlerneja aĝoj. LOGOn karakterizas sintakso simila al la homa lingvo, riĉa kaj intuicie klara sistemo de grafikaj esprimiloj, dialogemo.

1996-02-29


lok*a dispon·aĵ·o ---

Aparato konektita rekte al la komputilo (kontraste al iu atingebla per reto).

Angle: local device
Ruse: lokalínoe ustrojstvo

1996-02-29


lok·a metod·o ---

Metodo aplikebla nur al limigitaj partoj de la traktata objekto: loka optimigo.

Angle: local method
Ruse: lokalínyj metod

1996-02-29


lok·a objekt·o ---

Kies regiono ne estas pli larĝa ol la konsiderata propra parto de la programo (bloko, modulo, proceduro); kp malloka.

Rekomendindas laŭeble teni objekton loka en tiu bloko (proceduro, funkcio), en kiu ĝi estas senchava. La uzo de lokaj objektoj donas plurajn avantaĝojn:

Angle: local object
Ruse: lokalínyj obìekt

1996-02-29


lok·a ret·o ---

Komputila reto tute situanta en unu ĉambro aŭ en unu konstruaĵo. Tia reto povas arigi ĝis proksimume 500 disponaĵojn. Kp malloka reto.

Angle: local area network, LAN
Ruse: lokalínaâ vyĉislitelínaâ setí, LVS

1996-10-15


lok·a variabl·o ---

Variablo kiu estas loka objekto.

Angle: local variable
Ruse: lokalínaâ peremennaâ

1996-02-29


lok·ad·o ---

Precizigo de adresoj en celmoduloŝargmodulo, farata de bindiloŝargilo por meti la modulon en indikitan memor'areon. Estas modifataj la absolutaj adresoj de la objektoj internaj al la modulo; ili alkrementiĝas je la valoro de la origino de la memor'areo. Kp relokebla.

Angle: relocation
Ruse: nastrojka

1996-02-29


lok*i ---

Vd lokado.

Angle: relocate
Ruse: nastraivatí

1996-02-29


lok·iv·o de operacio ---

La nombro de operandoj (kp unuloka, duloka operacio).

Ling. Sufiĉe esprimiva estus la termino "valento de operacisimbolo"; ni tamen uzas la formon "lokivo", ĉar ĝi havas paralelojn en la rusa, germana k.a. lingvoj, kaj estas pli sistema ("duvalenta" estus iom perpleksiga: ekz-e ĉar + estas unuloka kaj duloka, ĝi havas du lokivojn, oni ne scius, ĉu "pluso duvalenta operacio" signifus "pluso estas duloka" --- aŭ "dulokiva").

Angle: arity, adicity
Germane: Stellenzahl
Ruse: mestností, arností

1996-11-07


lud·var·o ---

Aparataj kaj (precipe) programaj rimedoj por komputila(j) ludo(j).

Angle: gameware
France: ludiciel

1996-02-29


lum·plum·o, lumkrajono [Pfei] ---

Lumsentiva ilo, per kiu oni povas indiki pozicion sur la ekrano fizike ĝin almontrante. Lumplumo estas uzata por enigi koordinatojn kaj estiel pikilo.

Angle: light pen
Germane: Lichtgriffel
Ruse: svetovoe pero

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]