[Supren][Indekso][Instrukcio]


M ---

  1. La 17-a (resp. 13-a) litero de la alfabeto de Esperanto (de la angla).
  2. Roma cifero kies valoro estas mil.
  3. Mallongigo de mega- (M, ekz-e Mbajt), metro (m), minuto (ekz-e 8m33s).

    1996-02-29


Ma·ĉj·o ---

:-) Karesformo de Makintoŝo.

Angle: MAC

1996-02-29


magnet·a disk·o ---

Vd disko.

Angle: magnetic disk
Ruse: magnitnyj disk

1996-02-29


magnet·kern·a memor·o ---

Speco de energi-nedependa memoro el feritaj kernoj, kiu estis ordinare uzata en 1955--75 estiel ĉefmemoro; tial la termino "magnetkerna memoro" ofte aperadis anstataŭ "ĉefmemoro" (nun oni simile misuzas la anglan "RAM").

Angle: core
Ruse: operativtaâ pamâtí na magnitnyĥ serdeĉnikaĥ

1996-02-29


magr·a tabel·o, magra matrico ---

Tabelomatrico en kiu relative multaj elementoj egalas nulon. Anstataŭ regulpaŝajn tabelojn, oni ofte uzas por ilia prezento ligillistojn, ekz-e por la najbarmatrico de grafeo. Vd ankaŭ zonmatrico.

Angle: sparse matrix (array)
Ruse: razreĵennaâ matrica

1996-02-29


Majkrosoft, MS, Microsoft ---

Usona kompanio, la plej granda liveranto operaciumoj kaj alia programaro por IBM-PC.

Fondita (sub la nomo "Micro-soft") en 1975 de Bill Gates kaj Paul Allen.

Vd MS-DOS, Windows, RTF, MS-akceptejo.

Angle: Microsoft Corporation

1996-02-29


majuskl·a cifer·o ---

Signobildo de Eŭropa cifero el tia tiparo, ke ĉiuj ciferoj 1234567890 estas egale altaj (kutime, kiel la ĉefliteroj); kp minuskla cifero.

Angle: lining figure, upper-case figure

1996-02-29


majuskl·et·o [Jel], versalo [PIV] ---

"Libroj: Litero en formo de majusklo sed samgranda kiel minusklo de la sama serio" [PIV].

Ling. Oni povas pravigi la terminon majuskleta per tio, ke VORTOJN MAJUSKLETAJN limigas tri horizontaloj (kp majusklo); do, "majuskleta signaro" estas majuskla de sube kaj minuskla de supre, "duonmajuskla".

Angle: small cap(ital)s
France: médiuscules
Germane: Kapitälchen
Hispane: versalitas
Ruse: kapitelí

1996-02-29


majuskl·o ---

"Ĉeflitero, precipe je la komenco de la vorto" [PIV].

En paleografio validas iom alia difino: majuskla signaro estas signaro, kies ĉiuj literoj estas enskribeblaj inter du paralelaj horizontaloj [FIG.], dum por minuskla signaro diversaj signobildoj povas tanĝi kvar tiajn horizontalajn envelopojn [FIG.].

Eksterliniaj diakritiloj (ekz-e en Ä Ç Ĉ È ĥ Ñ) rompas tiun idealan skemon kaj prezentas veran problemon: ĉu oni enkonduku kromnivelo(j)n --- tio estas la plej bela solvo, kvankam iom malŝpara, ja tio devigas pligrandigi la interlinian spacon; ĉu oni avaru kaj tute rezignu la diakritilojn super la majuskloj (la franca solvo); ĉu oni malgrandigu la ĉapelitajn literojn --- la solvo videbla sur multaj vidigilaj ekranoj; ĉu oni ^C-stile (vd literoj de Esperanto) ŝovu la ĉapelojn antaŭ la majusklon (do, ^Suŝan ktp), kiel faras la grekoj.

Angle: capital letter; majuscule script, majuscular script
Germane: Versal(ien)
Ruse: propisnaâ bukva, bolíŝaâ bukva, zaglavnaâ bukva; maûskul

1996-02-29


Makintoŝ·o, Maĉjo ---

Serio de personaj komputiloj de la firmao Apple, la normo MAC bazita sur la arkitekturo de la mikroprocesoroj 68000...68040, sur la sistema interfaco ADB, sur grafika interfaco uzula.

Angle: MAC, Macintosh

1996-02-29


makro·a gener·ad·o ---

Anstataŭigo de makrokomandoj je la tekstoj specifitaj per la koncerna makroodifino kaj la faktaj parametroj de la makrokomando; traduko el makrokomanda programlingvo.

Angle: macro generation, macro expansion, macro substitution
Ruse: makrogeneraciâ, makrorasŝirenie

1996-02-29


makro·klav·o ---

En dialogo, rimedo ebliganta al la uzulo registri sekvencon de klavpremoj, atribui al ĝi nomon (plej ofte, klavon, eventuale en speciala registrumo aŭ en kombino kun funkcia klavo), kaj laŭbezone plenumadi tiun sekvencon per la premo sur la nomantan "makroklavo". Ekz-e, en iuj redaktiloj la funkcia klavo f6 havas la rolon de makroklava aktivigilo; se onin tedas enigadi la longan vortsimbolon PROCEDURO, oni povas registri ĝin kun la nomo p, kaj du klavtuŝoj: unu al f6, kaj tuj poste al p, ekvivalentos al la dek: PROCEDURO . En la registrata sekvenco povas aperi reĝimklavoj (sagoklavoj ktp).

Angle: macro, key sequence, programmed key
Ruse: makroklaviŝa, programmiruemaâ klaviŝa

1996-02-29


makro·kod·o ---

Simbola maŝinkodo inter kies frazoj povas aperi makrokomandoj.

Angle: macro assembler
Ruse: makrokod, makroassembler

1996-02-29


(1) makro·komand·o ---

Voko de makroo, frazo en programo, kiu konsistas el la nomo de la makroo kaj faktaj parametroj; dum makroa generado makrokomandon anstataŭas la teksto de la makroodifino (identigita per la nomo), modifita laŭ la valoroj de la faktaj parametroj. Multaj simbolaj maŝinkodoj disponigas apriorajn (aŭ praajn, antaŭdifinitajn) makrokomandojn por ofte uzataj komandkombinoj.

Angle: macro instruction
Ruse: makrokomanda

(2) makro·komand·o ---

En dialogaj sistemoj, komando kiu estas sekvenco de aliaj komandoj; vd makroklavo.

Angle: macro command
Ruse: makrokomanda

1996-02-29


makro·o [Jel] ---

Ĝeneraliga nomo de makrokomandomakroklavo kaj ties makroodifino.

Ling. "makro· ... Vortkomenco en sciencaj nomoj, signifanta grandega..." [PIV].

Angle: macro
Ruse: makros

1996-02-29


makro·o·difin·o ---

Priskribo de la sintakso (interfaco) de makrokomando kaj de la algoritmo por generi anstataŭigan tekston. La sintaksa priskribo kutime konsistas el nomo de la makroo kaj formalaj parametroj (poziciaj parametroj kajaŭ ŝlosilvortaj parametroj). Ekz-e vd makroodifinon en TeX.

Angle: macro definition, macro declaration
Ruse: makroopredelenie

1996-02-29


makro·o·gener·il·o ---

Traktilo plenumanta makroan generadon. Ofte makroogenerilo estas parto de asemblilo.

Angle: macro generator, macro processor
Ruse: makrogenerator, makroprocessor

1996-02-29


maks ---

Mallongigo de la vorto maksimumo, uzata en matematikaj formuloj kiel operacisimbolo, ekz-e maksx<0 f(x). Kp min.

Angle: max

1996-02-29


makulatur·il·o ---

Parto de memor'administrilo, plenumanta la makulaturtraktadon. Vd kompaktiga makulaturtraktado.

Angle: garbage collector
France: ramasse-miettes, programme récupérateur, nettoyeur
Ruse: sborçik musora

1996-02-29


makulatur·o [Z] ---

Memoro okupita per ne plu bezonataj (partoj de) datumoj, speciale kiam ĉiuj rimedoj por atingi ilin estas perditaj de la programo. Bone konstruita memor'administrilo povas kolekti makulaturon (vd makulaturtraktado) ebligante reuzon de tia memoro por krei novajn objektojn.

Angle: garbage
Ruse: musor

1996-02-29


makulatur·trakt·ad·o, senrubigo ---

La agado de memor'administrilo, celanta trovi la makulaturon por ĝin malokupi, kompaktigi kaj ebligi ĝian reuzon.

Angle: garbage collection
Germane: Speicherbereinigung
Ruse: ĉistka pamâti, sborka musora

1996-02-29


mal·akut*o ---

  1. (Fonetiko)
  2. Libroj: Liva korno.
Angle: grave accent, low pitch
France: accent grave
Germane: Gravis, Tiefton, fallender Ton
Ruse: gravis, tâĵëloe udarenie, tupoj ton

1996-04-16


mal·ambigu·a ---

Senkunteksta gramatikosenkunteksta lingvo, kiu ne estas ambigua.

Angle: unambiguous
Germane: eindeutig
Ruse: odnoznaĉnyj

1996-02-29


mal·apostrof·o ---

La signo `. En la angla tradicio kaj en multaj programlingvoj ĝi estas speco de malferma citilo kaj ĝia signobildo ofte okupas la lokon de liva korno (Askie 96).

Angle: left quote, reverse apostrophe

1996-02-29


mal·aŭ·o, neko ---

Duloka Bulea operacio, iam signata per NEK /; ĝi esprimeblas per la kombinaĵo

x/y = ~(x|y) = ~x & ~y

La esprimon x/y oni voĉlegu "ikso malaŭ ipsilono", aŭ "nek ikso, nek ipsilono" (vd vertabelon). En alia simbolaro, x/y=~x·~y.

Malaŭo estas speciale interesa tial, ke ajna Bulea funkcio estas esprimebla per tiu sola operacio:

   x/x = ~x·~x = ~x;

   (x/y) / (x/y) = ~(~x·~y) · ~(~x·~y) =
   [~(~x)+~(~y)] · [~(~x)+~(~y)] = x+y

   (x/x) / (y/y) = ~(~x·~x) · ~(~y·~y) = ~~x · ~~y = x·y

ktp, kp malkajo.

Angle: NOR, Peirce function, Nicod function, antialternative

1996-02-29


mal·aŭtonom*e ---

Rektlinee.

Angle: on line

1996-02-29


mal·avanc·o ---

Ĉe serĉo (ekz-e en decid'arbo), procedo per kiu, post malsukcesa provo, koncernaj variabloj de la serĉa programo rericevas siajn antaŭajn valorojn. Vd problemo pri ok damoj.

Angle: backtracking
France: retour arrière
Ruse: otkat

1996-02-29


mal·far·i [Jel, Pfei] ---

En dialogo, speciala komando kiu neniigas la efikon de la ĵus plenumita(j) komando(j) --- sed kutime, ne sian propran. Kp refari.

Angle: undo, cancel
Ruse: delatí otkat, otkatitísâ

1996-09-16


mal·ferm·i dosier·o·n ---

Plenumi operacion atribuantan al dosiervariablo (aŭ al alia rimedo por indiki logikan dosieron) konkretan "fizikan" dosieron (datumaron, eneligan organon). Malfermi dosieron nepre necesas, se la koncerna dosiero estas uzota por skribilegi. Kp fermi dosieron.

Rim. En Paskalo la malfermo okazas implice, en la pliopo de la aliaj programlingvoj por ĝi estas specialaj proceduroj.

Angle: open a file
Ruse: zakrytí fajl

1996-02-29


mal·fini·a aŭtomat·o ---

Abstrakta aŭtomato, almenaŭ unu el kies organoj estas nefinia; ekz-e Turinga aŭtomato, reĝistra aŭtomato (tiu lasta pro la nefinia kapacito de siaj reĝistroj).

Angle: infinite automaton
Ruse: beskoneĉnyj avtomat

1996-02-29


mal·fini·o, infinito [PIV] ---

  1. Abstraktaĵo pri nefinie granda limeso aŭ pri nefinie malproksima(j) punkto(j).
  2. Nefinia kardinala nombro.
Ling. "infinit·o Mat.: Filozofio: Senlima grando, spaco aŭ malproksimo" [PIV].

Angle: infinity
Ruse: beskoneĉností

1996-02-29


mal·instal·i ---

Malfari la efikon de instali, do, malokupi la koncernajn risurcojn kaj maldisponigi la koncerna(j)n funkcio(j)n.

Angle: uninstall, unmount
Ruse: snâtí, ubratí

1996-02-29


mal·kaj·o, "malkaj" ---

Bulea operacio; x MALKAJ y veras sse almenaŭ unu el la argumentoj x y estas falso (vd vertabelon); alivorte,

x MALKAJ y = ~(x KAJ y) = ~x AŬ ~y

Matematikistoj ofte signas malkajon per | (kiu simbolo en pluraj programlingvoj estas uzata por aŭo); en tiu simbolaro a|b=~x+~y.

Malkajo sufiĉas por esprimi ajnan Bulean funkcion:

   x|x = ~x+~x = ~x

   (x|y) | (x|y) = ~(~x+~y) + ~(~x+~y) =
   (~~x)·(~~y) + (~~x)·(~~y) = x·y

   (x|x) | (y|y) = ~(~x+~x) + ~(~y+~y) = ~(~x) + ~(~y) = x+y

Vd malaŭo, dualeco.

Angle: NAND function, Sheffer stroke, nonconjunction, dagger operator
Germane: negierte Konjunktion
Ruse: ŝtriĥ Ŝefera

1996-02-29


mal·kod·i [KKV] ---

Transformi koditan mesaĝon en ĝian originalan prezenton (vd kodo).

Angle: decode
France: décoder, déchiffrer
Ruse: dekodirovatí

1996-02-29


mal·kod·il·o [KKV] ---

Vd sub kodo. Kp kodilo.

Angle: decoder
Ruse: deŝifrator

1996-02-29


mal·lok·a ---

  1. (Program'objekto) Deklarita je (la plej) ekstera deklarnivelo.
  2. (Metodo, procedo) Aplikata al la tuta objekto.
Angle: global
Ruse: globalínyj

1996-02-29


mal·lok·a optim·ig·o ---

Plibonigo de programo uzanta informojn pri ĝia tuta teksto; ekz-e elekto de pli efika maniero generi procedurkorpon surbaze de la analizo de ĉiuj vokoj de la proceduro.

Angle: global optimization
Ruse: globalínaâ optimizaciâ

1996-02-29


mal·lok·a ret·o ---

Komputila reto konektanta komputilojn geografie malproksimajn. Vd Interreto, loka reto.

Angle: wide area network, WAN
Ruse: globalínaâ vyĉislitelínaâ setí, GVS

1996-10-15


mal·lok·a variabl·o, mallokaĵo ---

  1. Variablo, deklarita en bloko entenanta la konsideratan regionon.
  2. Variablo deklarita je la plej ekstera deklarnivelo; statika variablo.
Angle: global variable
Ruse: globalínaâ peremennaâ

1996-02-29


mal·net·a dosier·o [Jel] ---

Dosiero kreata de laboro por ties interna uzo (ekz-e dum seanco de redaktado), kiun tiu laboro povas aŭ devas malkrei fine de sia plenumo (eventuale, post rekopiado de la enhavo de la malneta dosiero en la "netan dosieron", se la uzulo kontentas pri la rezulto).

Angle: scratch file
France: fichier brouillon
Ruse: raboĉij fajl

1996-02-29


mal·okup·i ---

Rezigni ricevitan risurcon, ebligante ĝian disponigon al alia procezo; pri la memoro ankaŭ: detrui.

Angle: deallocate
Ruse: osvobodití

1996-02-29


mal·pak*i ---

Transformi datumon el memorŝpara prezento, oportuna por konservado aŭ transmeto, en prezenton oportunan por datumprilaboro.

Angle: unpack
Ruse: raspakovatí

1996-02-29


mal·pretend·o ---

En retletero, pli-malpli rita akompana aserto (ofte aldonata aŭtomate per la poŝtilo) pri la evidenta, kvankam iam forgesata fakto, ke la opinioj de la aŭtoro ne nepre koincidas kun tiuj de la organizo, per kies komputilo la retletero trafis en la reton.

Angle: disclaimer

1996-02-29


mal·prunt·o ---

Kroma cifero aperanta kiam la sumo aŭ la produto de la operandaj ciferoj superas la plej grandan nombron prezenteblan en la koncerna ciferpozicio; tiu cifero povas esti traktita dum la prilaboro de alia ciferpozicio. --- Kp prunti.

Angle: carry
Ruse: perenos

1996-02-29


mal·rembur·i ---

Forigi la balastajn spacetojn, enŝovitajn por alkadrigi la randojn de la teksto.

Angle: unjustify

1996-08-25


mal·simetri·a rilato [PIV] ---

Duloka rilato R<=A×A tia, ke el xRy ĉiam sekvas ~(xRy); ekz-e la rilato <. Kp antisimetria rilato.

Angle: asymmetric relation

1996-02-29


mal·simpl·a tipo ---

Datumtipo konstruita el aliaj datumtipoj (kp simpla tipo, konstruilo). En Paskalo,

   malsimpla_tipo =
      ["PAKITA"] (tabeltipo | rikordotipo | artipo | dosiertipo).

La ŝlosilvorto PAKITA antaŭ malsimpla tipo rekomendas al la tradukilo ĉiel ŝpari la memoron kreatan por la objektoj de tiu tipo, eĉ je la kosto de malpli rapida atingo; tia rekomendo estas precipe grava por la komputiloj kun relative grandaj ĉeloj (ekz-e po 48 bit); la tradukiloj por bajtmemoraj komputiloj (kiaj estas la personaj komputiloj) tiun pragmatikan rekomendon kutime ne atentas.

Ling. En la originala sintakso de PASCAL malsimpla tipo estas nomata struktura, simetrie al struktura ordono; iujn ĝenas tiu termino, ĉar en PL/I, ALGOL-68, C la vorto strukturo estas rezervita por rikordo.

Angle: structured type
Ruse: sloĵnyj tip

1996-02-29


mal·ŝalt·i ---

Malvalidigi reĝimon de funkciado. Kp ŝalti.

Angle: disable, turn off
Ruse: vyklûĉití

1996-02-29


mal·ŝlos·o ---

Malaltnivela komputila komando per kiu procezo sciigas, ke ĝi malokupas kritan risurcon. Kp ŝloso.

Angle: unlock
Ruse: otperetí

1996-02-29


mal·tro·o ---

  1. Situacio, kiam la rezulto de operacio super reeloj en glitpunkta prezento estas malpli granda ol la minimuma prezentebla reelo.
  2. Provo preni informon el malplena stako. Kp valor'eksceso, troo.
Angle: underflow
France: dépassement inférieur
Germane: Unterlauf, Unterschreitung
Pole: niedomiar
Ruse: poterâ znaĉimosti; isĉerpanie stèka, vyĥod za niĵnûû granicu

1996-02-29


mal·valid·ig·i ---

Malŝalti (reĝimon de funkciado).

Angle: disable, turn off
Ruse: vyklûĉití

1996-02-29


mal·ver·o ---

Falso.

Angle: false
Ruse: loĵí

1996-02-29


mal·viŝ·i [Jel, Pfei] ---

Malfari la operacion "viŝi".

Angle: unerase, undelete
France: restituer
Ruse: vosstanovití (udalënnye dannye)

1996-02-29


mal·volv·o ---

Maniero evoluigi kajaŭ porti tradukilon de unu komputilo sur aliajn. Estu tradukilo Ti verkita en sia fontlingvo F kaj funkcianta sur ilkomputilo i. Tradukilon por celkomputilo c oni povas ricevi adaptinte Ti al generado de celprogramoj en Lc, maŝinlingvo de c; tiun adaptaĵon ni signu Tic. Uzante Tic estiel gasttradukilon, oni tradukas la fontprogramon de Tic en Lc, kio rezultigas la celatan tradukilon Tcc: F->Lc. Kp startigo, praŝargo.

Angle: bootstrap
France: amorce
Ruse: raskrutka

1996-02-29


mandat*o ---

En objektema programado, speco de referenco, indikanta la vojon por atingi objekton kaj la rajtojn plenumi super ĝi certajn operaciojn.

Angle: capability (capa)
Germane: Vermögenszeiger
Ruse: mandat

1996-02-29


man·libr·o ---

Peco de dokumentaro, instrukcio pri uzado de programo aŭ aparato.

Ling. Komunlingve tio estus "instrukcio", sed tro multaj komputikistoj misuzas la vorton anstataŭ komandon.

Angle: manual
Germane: Handbuch
Ruse: rukovodstvo

1996-02-29


mantis·o [PIV] [KKV] ---

Vd glitpunkta prezento.

Ling. Kvankam internacia, tiu vort'uzo estas granda licenco rilate la lernejan difinon de mantiso: "(parolante pri logaritmo) La logaritmo minus ĝia karakteristiko" [PIV].

Angle: mantissa
Ruse: mantissa

1996-02-29


map·o [EKV, SPIV] ---

Ĵeto.

Angle: map, mapping
Ruse: otobraĵenie

1996-02-29


mark*ad·o ---

Provizado de komputila teksto je (Askie koditaj) informoj, indikantaj la logikajn rolojn de ĝiaj partoj, je aranĝo-komandoj aŭ je aliaj datumoj por aŭtomata tekstotraktado.

Ekz-e ĉi tiu hiperteksto entenas specialajn markaĵojn por realigi la hipertekstajn ligilojn, la tiparan emfazon, la aranĝon de la alineoj ktp. Menciindajn manierojn de markado disponigas HTML, RTF, Teĥo.

Angle: markup
France: annotation
Ruse: razmetka

1996-02-29


mark*o ---

Simbolo atribuita al ordono kaj uzata en saltoj kiel nomo de tiu ordono (pli ĝuste, de la loko kie ĝi situas). Kp etikedo. En Paskalo la markoj havas tre maloportunan formon de sensignuma entjero (la antaŭiraj nuloj estas sensignifaj):

   marko = cifero{cifero}.

Angle: label
Germane: Marke
Ruse: metka

1996-02-29


mark·o·buton·o ---

Speco de ekrana butono, ortograma areo sur la ekrano (ofte bildigata per la rektaj krampoj: [ ]) per kiu la uzulo povas (mal)marki, tiel (mal)ŝaltante, la koncernan opcion. Se la opcio iĝas (mal)ŝaltita, la butono estas bildigata kiel "(mal)premita" --- aŭ antaŭ ĝia titolo (mal)aperas kruceto (+ × X) aŭ radiksigno ("pipo", "birdeto"). Kutime markobutonoj ariĝas en grupojn, ebligante elekti plurajn opciojn. Kp radiobutono. Ekz-e (provu!)

Kursivo Graseto Trastreko
Evidente, oni povas laŭplaĉe kombini la fasonojn.

Angle: check box, choice button
France: case à cocher

1996-08-27


mask*o [KKV] ---

Ĉeno uzata por indiki, kiuj partoj de alia (de operanda) ĉeno estu signifaj por la posta traktado. Se ambaŭ ĉenoj (la masko kaj la operando) estas bitĉenoj, la apliko de la masko ekvivalentas al ilia laŭbita kajo.

Angle: mask
Ruse: maska

1996-02-29


maŝin·kod·o [Pfei] ---

  1. Operacikodoj de komandaro de komputilo.
  2. Interna maŝinlingvo.
  3. Programo en la interna maŝinlingvo.
Angle: machine code

1996-02-29


maŝin·lingv·o ---

  1. (Interna maŝinlingvo) lingvo de la komandoj kaj datumoj, trakteblaj per la organoj de la koncerna komputilo. La sintakso de tiu lingvo ebligas konstruadon de bitĉenoj rekte interpreteblaj de la ĉeforgano.
  2. (simbola, ekstera maŝinlingvo, asembla lingvo) lingvo ebliganta verki programojn je la nivelo de la komandoj sed uzante simbolajn nomojn kaj aliajn konvenciojn faciligantajn la legadon kaj korektadon de la programo.
Angle: machine code, machine language
Ruse: maŝinnyj âzyk

1996-02-29


maŝin*o ---

Ofta sinonimo por komputilo kaj aŭtomato (ekz-e Turinga maŝino), precipe en kunmetaĵoj (ekz-e maŝinlingvo).

Angle: machine
Ruse: maŝina

1996-02-29


maŝ*o [KKV], buklo [Jel] ---

  1. Mat.: En grafeo, eĝo kies ambaŭ ekstremoj koincidas; kp ciklo.
  2. Iteracio, kaj speciale senkondiĉa iteracio en MODULA.
Angle: loop
France: boucle
Ruse: petlâ; cikl

1996-02-29


matematik·a program·ad·o ---

Parto de operaciesploro studanta problemojn pri ekstrem(um)oj de funkcioj super aroj de finidimensia vektorspaco, kiujn arojn difinas egalaĵoj kajaŭ komparaĵoj. La ĉefa problemo de matematika programado redukteblas al la sekva formo.

Inter la nenegativaj vektoroj x EN Rn, (xi>=0), plenumantaj la limigojn

{ gj(x) <= 0 }1<=j<=m

necesas trovi tian, kiu minimumigu celfunkcion f(x).

Ekz-e vd dorssakproblemo, problemo pri vojaĝa komizo.

Ling. Bedaŭrindas, ke tiu termino, neniel rilata al komputiko, misuzas la vorton "programado" (egale kiel la nomoj de subfakoj de matematika programado: dinamika, diskreta, konkava, konveksa, lineara, nelineara programado); tamen tiu misuzo estas absolute internacia.

Angle: mathematical programming
Ruse: matematiĉeskoe programmirovanie

1996-02-29


matric·o ---

Dudimensia tabelo:

TIPO matrico = TABELO [1..m,1..n] EL subtipo;

laŭ PIV,
5 Mat.: Aro de nombroj aŭ aliaj elementoj aranĝitaj rektangule en horizontalaj kaj vertikalaj linioj; horizontalo, vertikalo de matrico.

Angle: matrix
Ruse: matrica

1996-02-29


Mbajt ---

Mallongigo de megabajto; 1 Mbajt = 1024 Kbajt.

Angle: Mbyte
Pole: Mbajt
Ruse: Mbajt

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]