[Supren][Indekso][Instrukcio]


(1) medi*o, uzula medio ---

Parto de operaciumo aŭ ties etendaĵo disponiganta al la uzulo rektan interagon kun aplikaj programoj, stiradon de samtempa plenumo de kelkaj programoj kaj rimedojn por datum'interŝanĝo inter aplikaj programoj. Ekz-e MS Windows por IBM-PCFinder por Makintoŝo. Vd programara metiejo.

Angle: user environment
France: environnement d'utilisateur
Germane: Anwender-Betriebskonfiguration, Benutzeroberfläche
Ruse: operacionnaâ sreda

(2) medi*o [Jel], rultempa medio --- Programaro kun kiu interagas programo kaj la aparataro per kiu ĝi estas plenumata.

Angle: execution environment, run-time environment
France: environnement d'exécution
Germane: Programmablaufbedingungen
Ruse: sreda ispolneniâ

1996-02-29


mega- ---

"Pref. uzata antaŭ unuoj kaj signifanta: miliono (1000000); simb.: M" [PIV]. En komputiko oni ofte uzas la plej proksiman potencon de 2: 2**20=1048576; ekz-e megabajto (Mbajt). Vd obloprefikso.

1996-02-29


mega·bajt·o ---

Mezur'unuo de memorkapacito, 1024 kilobajtoj, 2**20=1048576 bajtoj; mallonge "Mbajt".

Angle: megabyte
Ruse: megabajt

1996-02-29


mem·al·krement·o ---

Reĝimo de operaciplenumo, ĉe kiu operando (plej ofte, adresreĝistrokomandonombrilo) aŭtomate (t.e. kromefike) krementiĝas per adicio. Vd antaŭkremento, memdekremento, postkremento.

Angle: autoincrement

1996-02-29


membr·o·rilat·o ---

Aparteno, la baza rilato inter aro kaj ties elemento, simbole x EN a ("ikso membras en a, ikso anas en a, ikso apartenas al a"); en Paskalo x EN a. Kp subaro.

Angle: membership relation
Ruse: otnoŝenie prinadleĵnosti

1996-02-29


mem·de·krement·o ---

Reĝimo de operaciplenumo, ĉe kiu operando (plej ofte, adresreĝistro) aŭtomate (t.e. kromefike) krementiĝas per subtraho. Vd antaŭkremento, memalkremento, postkremento.

Angle: autodecrement

1996-02-29


mem·kontraŭ·dir·o ---

Mat.: Maltaŭtologio, logika propozicio falsa ĉe ajnaj valoroj de siaj liberaj variabloj, ekz-e a&~a. Kp taŭtologio.

Angle: contradiction
Ruse: protivoreĉie

1996-02-29


memor'administr·ad·o ---

En operaciumo aŭ granda programo, ĉia agado en kiu la memoro estas traktata estiel risurco, ekz-e memorgenerado, malokupo, protekto ktp; la funkciojn de memor'administrado realigas memor'administrilo.

Angle: storage management
Germane: (Frei)&Speicherverwaltung
Ruse: upravlenie pamâtíû

1996-02-29


memor'administr·il·o ---

Parto de operaciumo, modulo(j) kiu(j) responsas pri memorhavigo (vd memorgenerilo), priservas implicajn (vd makulaturtraktado) kaj malimplicajn (vd malokupi, detrui) memorrezignojn, protektas memorpecojn kontraŭ senrajta atingo el fremdaj taskoj, ebligas al la programisto verki programojn por virtuala memoro pli granda ol la fakte disponebla fizika memoro ktp.

Angle: storage management system, storage manager
Ruse: sistema upravleniâ pamâtíû

1996-02-29


memor'are·o ---

Anticipe rezervita iom granda parto de la ĉefmemoro, en kiu la memor'administrilo generas novajn objektojn. Kp dinamika memor'areo.

Angle: storage area
France: région de la mémoire
Germane: Speicherbereich
Ruse: oblastí pamâti

1996-02-29


memor·cikl·a daŭr·o ---

Vd memoro.

Angle: memory cycle
Ruse: cikl pamâti

1996-02-29


memor·er·o ---

Ĉelo.

Angle: cell, location, word
Ruse: âĉejka

1996-02-29


memor·gener·ad·o, memorhavigo ---

La agoj de memor'administrilo por disponigi al programo (tasko, procezo) pecon da ĉefmemoro. En Paskalo memorgenerado okazas kaj implice --- ĉe ĉiu voko kreiĝas novaj ekzempleroj de la objektoj de la vokata procedurofunkcio --- kaj malimplice, per memorgenerilo.

Angle: memory allocation
France: allocation de la mémoire
Germane: Speicherzuordnung, Speicherplatzzuweisung
Ruse: otvedenie pamâti

1996-02-29


memor·gener·il·o ---

En programlingvo aŭ en memor'administrilo, rimedo per kiu programo povas havigi al si memorpecon de bezonata amplekso el iu (eventuale defaŭlta) memor'areo. En Paskalo memorgenerilo havas la formon de voko al la praproceduro kreu, ekz-e en la regiono de la deklaro

VAR fig: @figuro; {kp ekzemplan difinon}

la voko kreu(fig, cirklo) estigas sennoman variablon de la datumtipo, kies valoroj referenceblas per la unua parametro fig; la dua parametro indikas, ke la kreata variablo estu de la vario cirklo.

La sennomaj variabloj atingeblas per referencoj. Por malkrei sennoman variablon oni povas ĝin detrui.

Angle: allocator, generator
Ruse: generator pamâti, operator otvedeniâ pamâti

1996-02-29


memor·hav·a cirkvit·o ---

Cirkvito, kies eligaĵo dependas ne nur je la kuranta stato de ĝia enigaĵo, sed ankaŭ je finia nombro da ĝiaj antaŭaj statoj. Kp senmemora cirkvito.

Angle: sequential circuit

1996-02-29


memor·hierarki·o ---

La plej gravaj karakterizaĵoj, determinantaj la rendimenton de memoro, estas la memorkapacito kaj la atingotempo. Bedaŭrinde, oni ne povas optimigi ambaŭ parametrojn: grandkapacitaj memoroj, ekz-e magnetaj diskoj, estas relative malrapidaj, dum la rapidaj memoroj kutime estas pli multekostaj kaj malpli ampleksaj (ekz-e kaŝmemoro). Tiun problemon oni solvas aranĝante hierarkion de memoroj ĉirkaŭ la ĉefprocesoro, tiel ke ju pli proksimas memoro al la procesoro, des pli ĝi estas rapida, kaj ju pli memoro malproksimas disde la procesoro, des pli ĝi estas grandkapacita.

                                                +---------------+
                                               /| magneta disko |
+-----------+   +-----------+    +-----------+/ +---------------+
| procesoro |---| kaŝmemoro |----| ĉefmemoro |        triaranga
+-----------+   +-----------+    +-----------+\ +---------------+
                  unuaranga         duaranga   \| magnetrubando |
                                                +---------------+

Vd legi, skribi.

Angle: memory hierarchy
Ruse: ierarĥiâ pamâti

1996-02-29


memor·kapacit·o ---

Kapacito de memor'organo, kutime esprimata en kilobajtoj, megabajtojgigabajtoj.

Angle: memory size
Germane: Speicherkapazität
Ruse: obìëm pamâti

1996-02-29


memor*o [SPIV, Jel, Pfei], fake ankaŭ storo ---

Organo de komputilo destinita por ricevo, konservado kaj resendo de datumoj. Vd ĉefmemoro, ekstera memoro, energi-dependa memoro, energi-nedependa memoro, memorkapacito, memorhierarkio, memorprotekto.

Angle: memory, storage
France: mémoire
Germane: Speicher
Ruse: pamâtí, zapominaûçee ustrojstvo, ZU

1996-02-29


memor·protekt·o ---

Kontrolo, ĉe memor'atingo, ĉu la koncerna ĉelo apartenas al la adresspaco de la tasko.

Angle: memory protection
France: protection de la mémoire
Germane: Speicherschutz
Ruse: zaçita pamâti

1996-02-29


mem·sign·ad·o, memnomado ---

La uzo de signo por indiki "sin mem", la signantaĵon. Ekz-e en la frazo Homo estas vorto dusilaba, la unua vorto indikas ne vivulon sed lingvaĵon. Oni kutimas kursivigi la memsignadajn aperojn de nomoj aŭ encitiligi ilin. Tiun lastan manieron ni uzas en la sintaksaj difinoj (la konsekvencan markadon de memsignado, kaj ĝuste per unuopaj citiloj, unue enkondukis Frege).

Angle: autonymy
Ruse: avtonimiností

1996-02-29


menu*o [Jel, Pfei] ---

En dialogo, listo de komandojopcioj aperanta sur la ekrano, el kiu listo la uzulo elektas la bezonaton klavante numeron aŭ literon aŭ almovante la kursoron per sagoklavojmuso (vd treni, klaki). Vd ŝprucmenuo, falmenuo, tirmenuo.

Angle: menu
France: menu
Germane: Menü
Ruse: menû

1996-02-29


menu·zon·o ---

En dialogo, linio aŭ vico de menutitoloj (kapvortoj aŭ piktogramoj), kutime situanta supre aŭ malsupre sur la ekrano aŭ fenestro kaj servanta por aktivigi menuojn (falmenuojntirmenuojn).

Angle: menu bar
France: barre de menu Menübalcken
Ruse: linejka menû

1996-02-29


mesaĝ·o [PIV] [Jel, Pfei] ---

  1. (Komunikaĵo) Datumbloko, kiu por la uzanto rolas kiel unu tutaĵo.
  2. (En objektema programado) Operacinomo kaj la listo de faktaj parametroj (kio respondas al procedurvoko en la tradiciaj programlingvoj).
Angle: message
France: message
Germane: Nachricht, Mitteilung, Meldung
Ruse: soobçenie; zapros, metod

1996-02-29


meta- ---

Mat.: Kvazaŭprefikso kiu, metite antaŭ indiko de formala sistemo (lingvo, kalkulo) karakterizas ĝin estiel priskribantan alian formalan sistemon; vd metalingvo, metateorio.

Ling. "meta-. Vortero en substancnomoj..." [PIV].

1996-02-29


meta·esprim·o ---

Frazo en metalingvo, kia ekz-e metaesprimo de la sintaksa metalingvo, difinita sub sintakso.

Angle: meta-expression
Ruse: meta-vyraĵenie

1996-02-29


meta·faktor·o ---

En la sintaksa metalingvo, difinita sub sintakso, ajna el sintaksaj unuoj kies kroĉo formas alternativon.

Angle: meta-factor

1996-02-29


meta·lingv·o ---

Formala lingvo uzata por priskribo de (alia) formala lingvo; en tia situacio la priskribata lingvo estas nomata la objekta lingvo; ekz-e la formo de Backus---Naur en ĝia apliko por sintaksa difino de ALGOL-60.

Angle: metalanguage
France: métalangage
Germane: Metasprache
Ruse: metaâzyk

1996-02-29


meta·matematik·o ---

Metateorio pri matematiko, studanta ties fundamenton, strukturon kaj la metodojn. La precipa stud'objekto de metamatematiko estas la matematikaj pruvoj, tial iuj preferas nomi ĝin "pruvteorio". Ekzempla nocio el metamatematiko estas dualeco.

Angle: metamathematics
Ruse: metamatematika

1996-02-29


meta·teori·o ---

Teorio (t.e. kalkulo) pri formala teorio aŭ kalkulo.

Angle: metatheory
Ruse: metateoriâ

1996-02-29


metod·o de plej·a konven·o ---

Metodo por elekti koneksan memorpecon por priservi memormendon. Estas disponigata la plej strikta (mallonga) elemento el la listo de la liberaj memorblokoj, kies longo ne malplias la menditan. Kp metodo de unua taŭgaĵo.

Angle: best fit algorithm
France: méthode de tenure meilleure
Ruse: metod nailuĉŝego pribliĵeniâ

1996-02-29


metod·o de unu·a taŭg·aĵ·o ---

Metodo por elekti koneksan memorpecon por priservi memormendon. Estas disponigata la unua trovita elemento el la listo de la liberaj memorblokoj, kies longo ne malplias la menditan. Kp metodo de pleja konveno.

Angle: first fit algorithm
France: méthode de premier tenu
Ruse: metod pervogo podĥodâçego

1996-02-29


mez·a punkt·o ---

  1. Signo en formo de punkto, levita ĝis la mezo de la teksta linio, · uzata kiel simbolo de multipliko. En ĉi tiu leksikono ĝi apartigas morfologiajn vorterojn. Ĝia kodono en la Latina-3 estas 10u183=16uB7.
  2. Tiu signo uzata kiel diakritilo, vd en Unikoda tabelo ĉe la kodonoj 16u13F, 16u140.
Angle: central dot

1996-02-29


mez·um·o, mezonombro*, averaĝo [PIV] ---

Karakterizo de la situo de opo; la mezumo de x1, x2, ..., xn estas signata per ~x. Alivorte [PIV],

mez·nombr·o, mez·o·nombr*o Mat.: En aro da nombroj, tiu nombro, kiu estas inter la plej granda kaj la plej malgranda en la aro, kaj kiu en iu senco estas tipa por tiu aro.

Menciindas aritmetika mezumo, geometria mezumo, harmon(i)a mezumo, kvadrata mezumo, logaritma mezumo, potenca mezumo, pesita mezumo; vd ekspekto.

Ling. La vortojn mezumo kaj mezumi (determini mezumon, angle to average, ruse usrednâtí) donas [Leb88]; tia verbo vere estas bezonata, kaj se ĝi estos akceptita, el ĝi facile deriveblos la substantivoj mezumo (=mezumitaĵo, mezonombro) kaj mezumado (angle "averaging", germane "Mittelbildung"). --- Ni rezervas "averaĝa"n por la signifoj neformalaj aŭ ne tute ĝustaj ("averaĝa homo", "averaĝa kompliko"), lasante al "mezumo" la striktan sencon matematikan.

Angle: mean
Ruse: srednee

1996-02-29


mezur*il·o [Jel] ---

En interaga sistemo, rekta linio kun mezurstreketoj aŭ orta kruco el tiaj linioj, ŝovebla sur la ekrano aŭ fikspozicia, kiu servas por fari surekranan mezuradon dum faksimila redaktado, ekz-e por preciza permana aranĝo de tabeloj, alineoj ktp.

Angle: ruler
France: règle

1996-02-29


MFlOp/s ---

Da mega-glitpunktaj-operacioj sekunde (de la angla "mega floating point operations per second"); MGlOp/s.

1996-02-29


mien(vinjet)o ---

Piktogramo esprimanta emocion, humoron, precipe ridmieno kaj vemieno; ofte ankaŭ iliaj Askiaj imitaĵoj :-) kaj :-( (por vidi la vizaĝ'esprimojn klinu vian kapon maldekstren; kp komposta grafiko). Oni ofte uzas mienvinjetojn en retpoŝto kaj retnovaĵoj; en PIV la mienvinjeto simbolas teatron. Vd ankaŭ grimac(vinjet)o, palpebrumo.

Angle: emoticon
France: mimique, binette
Ruse: roĵica

1996-02-29


mikro·komput·il·o ---

Enkonstruita aŭ persona komputilo farita el mikroprocesoro, al kiu estas aldonitaj periferiaĵoj kaj programaro necesaj por kompleta datumprilaboro.

Angle: microcomputer
Ruse: mikrokompíûter

1996-02-29


mikro·procesor·o ---

Icego kapabla plenumi la funkciojn de ĉeforgano.

Angle: microprocessor
Ruse: mikroprocessor

1996-02-29


mikro·program·ad·o ---

  1. Maniero realigi procesoron ĉe kiu komandoj estas priskribataj per mikroprogramo.
  2. Verkado de mikroprogramoj.
Angle: microprogramming
Ruse: mikroprogrammirovanie

1996-02-29


mikro·program·o [KKV] ---

Sekvenco de mikrokomandoj (operacioj super la internaj reĝistroj de koncerna procesoro).

Angle: microprogram, firmware
Ruse: mikroprogramma

1996-02-29


MIME ---

Reviziita (1992) normo por retpoŝto en la Interreto, ebliganta

Do, se du korespondantoj havas MIME-kapablan poŝtilon, ili povas uzi la supersignitajn literojn; ekz-e por transmeti la mesaĝon Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde sufiĉas specifi la signaron Latina-3 per

Content-type: text/plain; charset=ISO-8859-3

Tiam la poŝtiloj aŭtomate plenumos la askiigon kaj rekonstruon de la supersigno. Tamen se oni volas subrigardi la transmetatan tekston, oni povas malŝalti la MIME-filtrilon, kaj oni vidos:

E=B6o=FEan=F8o =E6iu=BCa=FDde

Ĉi tie ĉiun supersignitan literon anstataŭas la egalsigno = kaj du deksesumaj ciferoj, indikantaj la kodojn laŭ ISO-8859-3 (se la egalsigno estas parto de la teksto, ĝi estas same kodata: =3D). En tiu formo la mesaĝo sendifekte pasos tra ĉiu komputilreta nodo, eĉ se ĉi tiu komprenas nur la 7-bitan Usonan Askion.

Tiu metodo ne estas speciale Esperanta, ĝi estas internacia. Ekz-e, ankaŭ la germana frazo Ja gewiß doch quält zuviel Syntax mürbe Köpfe, kun tiel indikita signaro estos sendata kiel

Ja gewi=DF doch qu=E4lt zuviel Syntax m=FCrbe K=F6pfe.

Normale la du korespondantoj tiajn teruraĵojn ne vidos, sed ĝuste tiel aspektos la teksto por ricevanto kies malnova poŝtilo ne komprenas MIME-on. Ho ve, ĉar tiaj poŝtiloj ankoraŭ multas, oni ne ofte uzas tiun rimedon.

El ĉiuj disponeblaj askiigoj la MIME-skribo estas la plej esprimiva. Nur ĝi ebligas sendifekte askiigi la tutan tekston de ĉi artikolo, ekz-e la frazon: "Ĉu ĉ, ^c, cx aŭ =E6?" (tiel: =C6u =E6, ^c, cx a=FD =3DE6?). Kompreneble, tiu normo ne bezonas sankcion de la Esperanta, aŭ de la franca, aŭ de iu ajn lingva akademio.

1996-02-29


min ---

Mallongigo de la vorto minimumo, uzata en matematikaj formuloj kiel operacisimbolo. Kp maks, mu-operatoro.

1996-02-29


minuskl·a cifer·o ---

Signobildo de Eŭropa cifero el la aro de malsame altaj ciferoj; ĉar pli legebla, tia ciferfasono speciale konvenas por presado de grandaj ciferaj datumaroj, ekz-e por la matematikaj tabeloj. Ciferoj, konfuzeblaj en la majuskla fasono (ekz-e 3 kaj 8), klare distingeblas en la formo minuskla. La minusklaj ciferoj aperis en Eŭropo dum Renesanco. Kp majusklo, majuskla cifero.

Angle: old-style digit, non-lining figure, hanging figure
Germane: Minuskelziffer

1996-02-29


minuskl·o ---

"Malĉefa, malgranda litero" [PIV]; ankaŭ etlitero (kp ĉeflitero); pri minuskla signaro vd ĉe majusklo.

Angle: small letter; minuscule
Ruse: malaâ bukva, stroĉnaâ bukva

1996-02-29


minus·o [Jel], minussigno [PIV] ---

  1. Mat.: Duloka operacisimbolo de subtraho; unuloka operacisimbolo de signumŝanĝo; la negativa signumo-signo; ekz-e resp. a-b; -a; -1.
  2. La Askia signo kies kodono estas 45, kiu estas uzata por prezenti streketon (-) kajaŭ la matematikajn minusojn (-) kajaŭ la haltostrekon (---). En Askio, laŭ la tajpila tradicio, tiuj signoj ne estas distingataj; tamen en fajna tipografio oni uzas por ili malsamajn signojn, kaj ankoraŭ apartigas la ĝis-strekon.
Angle: minus
Ruse: minus

1996-02-29


mis·fin·o ---

Ĉesigo de plenumado de programo, tasko, procezo sekve de eraro malkovrita de la operaciumo.

Angle: abnormal termination, ABEND
Ruse: avost, avarijnoe zaverŝenie

1996-02-29


mis·funkci·o [KKV] ---

Neĝusta funkciado; kp paneo. Speciale, stato de operaciumo aŭ de komputila reto, en kiu ĝi ne plu kapablas ĝuste funkcii sekve de aparata paneo aŭ de tro granda laborŝarĝo.

Angle: fault, failure, malfunction
France: defaillance, faute, défaillance, panne
Ruse: oŝibka, otkaz, neispravností

1996-02-29


mis·signal·o ---

Erara signalo en cirkvito, ekz-e sekve de misfunkcio de la energifonto.

Angle: glitch
Ruse: loĵnyj signal

1996-02-29


mnemonik·a simbol·o ---

Simbolo kies formo helpas homan memoron. Ekz-e, en simbola maŝinkodo la simbolo SUB ofte estas uzata por indiki komandon "subtrahu".

Ling. "mnemonik·o [Z] --- arto helpi kaj plibonigi la memorkapablon" [PIV].

Angle: mnemonic symbol
Ruse: mnemoniĉeskij simvol

1996-02-29


mod ---

Operacisimbolo en Paskalo k.a. programlingvoj; vd resto, modulo.

1996-02-29


model*ad·o ---

  1. Studo de esplor'objekto per modeloj; konstruado kaj esploro de modeloj de fenomenoj kaj objektoj reale ekzistantaj aŭ imagaj (ekz-e projektataj). Manipulante modelon oni esperas akiri sciojn pri la studata fenomeno sen la danĝero, kosto aŭ maloportuno de reala eksperimento, ekz-e en astronomio (la genezo kaj pereo de la steloj, de la universo), nuklea fiziko, sociologio, biologio ktp. La komputiloj koncernas modeladon dumaniere: estiel komputa rimedo kaj estiel modelata objekto. Kp simulado.
  2. En grafiko, konstruado kaj transformado de prezentata objekto.
Angle: model(l)ing, model-building
Ruse: modelirovanie

1996-02-29


(1) model*o ---

  1. (Simulado, modelado) Logika aŭ matematika priskribo de la komponantoj kaj funkcioj, prezentantaj esencajn ecojn de modelata objekto aŭ procezo (kutime rigardata estiel sistemo aŭ elemento de sistemo). Modelo estas uzata kiel konvencia prezentaĵo, konstruita por faciligi (aŭ ebligi) esplorojn. Oni povus distingi materialajn modelojn (ekz-e modelo de avio en aerodinamika tubo); simbolajn modelojn kun du subspecoj: grafikaj modeloj (desegno, geografia mapo) kaj matematikaj modeloj (ekz-e formuloj priskribantaj kurentojn en cirkvito); negocludojn (angle "business games, gaming").
  2. Mat.: Interpretaĵo, la aro de valoroj atribuataj al la elementoj de formala sistemo (teorio, formala lingvo ktp).
Angle: model
Ruse: modelí

(2) model*o ---

Ŝablono por serĉo, generado ktp.

Angle: format, pattern
Ruse: obrazec

1996-02-29


modem·o [KKV, SPIV, Jel] ---

Aparato transformanta ciferecan signalon en analogan aŭ inverse por transmeto per analoga lineo, ekz-e per telefono.

Ling. Vd la noton ĉe modulo. Cetere, "Iuj malŝatas tiun vorton, kaj proponas "modulilon", ktp. "Modemo" estas sufiĉe internacia hodiaŭ por tiuj kiuj uzas komputilojn, kaj ties uzo malaperos baldaŭ pro la transiro al neanalogaj telefonretoj. Tial mi opinias ke ni rajtas uzi tiun vorton ĝis kiam ĝi malaperos pro neuzo" [Jel].

Angle: modem (MOdulator-DEModulator)
Ruse: modem

1996-02-29


[Evi.] modjul·o [SPIV, Pfei]:

vd modulo.

1996-02-29


MODULA ---

Programada lingvo kreita de N. Wirth kiel adaptaĵo de PASCAL al la postuloj de sistemprogramado, kun speciala atento al modula strukturo, kvazaŭparalelado, traktado de interrompoj; tio ebligas oportune programi operaciumojn kaj stiradon de periferiaĵoj. Ekzemplojn de programpeco en esperantigita MODULA donas dormema frizisto kaj stokastogenerilo.

Rim. Estas pluraj varioj de MODULA; en nia Leksikono, se alio ne estas indikita, ĉiam temas pri MODULA-2.

1996-02-29


modul(em)a program·ad·o ---

Aranĝo de programo en formo de aro de moduloj kun rigora specifo de iliaj interagoj; ĉiu modulo entenas priskribon de sia interfaco kaj realigan sekcion. La plej simpla speco de modulo estas proceduro; en la modernaj programlingvoj estas ankaŭ pli evoluintaj formoj de moduloj: pakaĵoj kaj taskoj en ADA (vd racionoj, 5 filozofoj), moduloj de MODULA (ĉe dormema frizisto, stokastogenerilo), la abstraktaj datumtipoj. --- Vd enkapsuligo, kaŝado.

Angle: modular programming
Ruse: modulínoe programmirovanie

1996-02-29


(1) modul·o ---

Mat.: "a kongruas al b laŭ modulo m" signifas, ke a-b estas oblo de m. En multaj programlingvoj (ekz-e Paskalo, ADA) la ŝlosilvorto MOD simbolas dulokan operacion liverantan la reston de entjera dividooperacio.

Angle: modulo
Ruse: modulí

(2) modul·o ---

Relative aŭtonoma parto de programo; vd modulema programado.

Ling. Oni proponis ankaŭ la formon modjulo [SPIV] por eviti konfuzon kun la homonimoj mod-ul-o, modulo, moduli (modulacii). Malmultaj ĝin akceptis. Pli bona distingado povus esti jena:

Angle: module
Ruse: modulí

1996-02-29


[Evi.] mol·disk·o ---

Disketo.

Ling. Pri la "rigidaj" 3.5-colaj disketoj vd sub disko.

Angle: floppy disk
Ruse: disketa, gibkij disk

1996-02-29


monitor·o [SPIV] ---

  1. (Sinkronigilo) operaciuma subprogramo kunordiganta la plenumatajn laborojn (taskojn, procezojn), i.a. garantianta koheron de opa (resp. monopola) atingo.
  2. Vidigilo, "ekrano".
  3. Ĉefadministrilo de operaciumo (= angla "supervisor") aŭ eĉ la tuta operaciumo.
Angle: monitor
Ruse: monitor

1996-02-29


monojd·o ---

Duongrupo posedanta neŭtran elementon. Ekzemplojn vd sub kroĉo.

Angle: monoid
Ruse: monoid

1996-02-29


montr*il·o ---

Vd referenco.

Angle: pointer

1996-02-29


morfi·o ---

Mat.: Baza koncepto en la matematika teorio pri kategorioj. Por la plej gravaj tipoj de morfioj oni uzas tiun vorteron por fari terminon el koncerna greka vortero (procedo regula kvankam ekster-Esperanta): aŭtomorfio, izomorfio, homomorfio.

Ling. La formo -morfio unue aperis (kiel parto de homeomorfio) en la artikolo [Fre61]. Pli detale vd [COK91].

Angle: morphism
Ruse: morfizm

1996-02-29


[Evi.] mort·a klav·o ---

Vd senpaŝa klavo.

Angle: dead key, accent key
Ruse: mërtvaâ klaviŝa

1996-02-29


mov*i ---

Forkopii [Pfei], t.e. sendi datumon el unu parto de komputila memoro (el la fonto) al alia (la celo), malokupante la fonton. Kp kopii, permuto, valorizo.

Angle: move
Ruse: pereslatí

1996-02-29


MS-DOS, PC DOS ---

Operaciumo por familio de personaj komputiloj, realigitaj surbaze de mikroprocesoroj kongruaj kun Intel 8086.

1996-02-29


mu [PIV] ---

Nomo de la 12-a el la literoj grekaj (M, µ). La etlitero estas uzata kiel simbolo por "mikro-" ("milionono") kaj speciale por "mikrometro":

1 µ = 1 µm = 10e-6 m = 0.001 mm.

En teoria komputiko µ estas la simbolo de mu-operatoro. En la Latina-3 la signo µ situas ĉe 181=16uB5.

Angle: mu
Germane: My
Ruse:

1996-02-29


multipleksor·ad·o ---

Maniero administri kanalon ebliganta dispartigi ĝin en subkanalojn; ĉiu el la subkanaloj estas konektita al datumfonto, kiuj fontoj sendas datumojn samtempe kaj sendepende unu je la aliaj. La uzon de multipleksorado motivas kostoŝparo. La ĉefaj metodoj estas du:

Angle: multiplexing
Ruse: multipleksirovanie

1996-02-29


multipleksor·o ---

Aparato realiganta multipleksoradon.

Angle: multiplexer
Ruse: mulítipleksor

1996-02-29


multiplik·a grup·o ---

Mat.: Grupo kies operacion oni nomas multipliko (kaj signas per "·"); la neŭtran elementon, unuo; kaj la neŭtrigan elementon, inverso. Kp adicia grupo.

Angle: multiplicative group
Ruse: mulítiplikativnaâ gruppa

1996-02-29


multiplik·esk·a simbol·o ---

En programlingvoj, operacisimbolo havanta tiun saman prioritaton, kiel la operacisimbolo de la multipliko. Paskale (vd esprimo):

   multiplikeska_simbolo = "*" | "/" | "DIV" | "MOD" | "KAJ".

Angle: multiplying operator
Ruse: operaciâ tipa umnoĵeniâ

1996-02-29


multipliko [Z], obligo ---

En preskaŭ ĉiuj programlingvoj tiu operacio estas signata per steleto, ĝiaj argumentoj estas nomataj faktoroj kaj ĝia rezulto, produto. La formulon a*b oni voĉlegu "a multiplikita per bo", aŭ "a-oble bo".

Angle: multiplication
Ruse: umnoĵenie

1996-02-29


mu-operator·o, µ-operatoro ---

Estu P(...,x,...) predikato kies variabloj varias super N. Per µx[P(...,x,...)] estas signata la malpleja a tia, ke P(...,a,...) veras (se tia nombro ekzistas). Per mu-operatoro eblas difini novajn komputeblajn funkciojn (vd barita serĉo, senbara serĉo). Ekz-e la funkcio

x -> µy(|2y-x|=0)

liveras x/2 por la paraj x-oj kaj diverĝas por la neparaj. Mu-operatoro estas uzata por difini la "ĝenerale" rekursiajn funkciojn (alivorte, la "mu-rekursiajn funkciojn").

Angle: mu-operator
Ruse: mû-operator, operaciâ minimizacii

1996-02-29


mus·mat·o [Jel] ---

Negranda plasta mato sternata sub muson por ke ĝi ne misglitu dum la trenado.

Angle: mouse pad
France: tapis à souris
Ruse: kovrik dlâ myŝki

1996-02-29


mus*o ---

Dialoga disponaĵo kiun la uzanto movas (fakĵargone: trenas) sur horizontala ebeno (ekz-e sur sia tablo, prefere kovrita per musmato), tiel movante kursoron sur la vidigila ekrano. La elekto de la montrata pozicio kaj de la responda opcio indikita per piktogramo estas farata per premo ("klako") sur klavon provizitan sur la muso. Kp stirglobo.

Angle: mouse
Ruse: myŝí

1996-02-29


[Suben][Indekso][Instrukcio]